La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


RADIANTA LOTUSO

Aŭtoro: J. D. Degreef

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO XXIII: MALKOVRO KUN GRAVAJ SEKVOJ

Camphuis meze de la nokto vekiĝis. En liajn orelojn penetris averta siblado kaj kiam li malfermis la okulojn li mire kaj konsterniĝe vidis Tom Hutley kliniĝinta super li. La ĉambron malforte lumigis flagra flameto de la oleomeĉo, kiu tremigis fantomajn ombrojn sur la muroj.

La unuaj pensoj de Camphuis sin okupis pri la lumo.

”Kiu lumigis la lampon?” li flustre demandis.

”Ssst… tion mi faris, sinjoro,” respondis Tom mallaŭte.

”Kial, kio okazas?” rediris Camphuis konfuzite.

”Tion ĝuste mi ne scias kaj tial mi vin vekis, sinjoro,” klarigis la anglo rektiĝante.

La inĝeniero mirigite leviĝis kaj rapide surmetis kelkajn vestaĵojn.

”Diru tuj, kion vi celas,” li respondis, rigardante Tom per grandaj demandokuloj.

Hutley senmove staris antaŭ li kun deturnita rigardo kaj mallevita kapo, en teniĝo, kiu konjektigis, ke liaj nervoj streĉiĝis ĝis ekstremo.

”Kion vi aŭskultas, Tom?” respondis la inĝeniero kun kreskanta maltrankvilo en la voio.

”Tion mi mem ne scias, sinjoro; mi nur scias, ke ni ĉi tie ne estas solaj.”

”Ĉu ne solaj?” ripetis Camphuis konsternite, senvole rigardante ĉirkaŭen.

”Ne, min vekis homa voĉo, aŭ pli ĝuste kriado kaj mi kuraĝas ĵuri, ke mi aŭdis anglajn sonojn.”

La inĝeniero konfuzite lin rigardis kaj subite pensis pri tio, kion mem li spertis la unuan nokton en la Domo de la Sekreta Vivo. Ankaŭ poste li ofte pensis pri tiu mistera voĉo, sed li ne povis konjekti, al kiu ĝi povas aparteni.

Streĉe li rigardis al la kurteno kaj poste sin turnis al sia kunulo.

”Ĉu vi povis distingi la vortojn?” li flustre demandis, dum malvarma tremo nerve kuntiris lian haŭton.

”Ne, por tio mi ankoraŭ estis tro dormema, sinjoro, sed mi kredis kapti malklaran eĥon de blasfemo: Damne, aŭ io simila.”

”Ĉu vi ne sonĝis, Tom?” demandis la inĝeniero, kvankam li interne estis certa, ke Tom bone aŭdis.

”Ne, sinjoro!” respondis Hutley firme. ”Mi vekiĝis pro la kriado kaj kiam dormebrie mi min turnis, mi aŭdis klarajn, mi preskaŭ dirus, neinterligitajn sonojn. Mi tute vekiĝis kaj saltis sur la plankon. Ĉar estis absolute mallume, mi bruligis alumeton kaj prenis mian revolveron.

Ĉi tie mi nenion vidis, la kurteno pendis senmova kaj mi do komprenis, ke neniu ĵus forlasis nian ĉambron. Tiam mi metis la lampon en la koridoron kaj ĉirkaŭrigardis.

Neniun mi vidis, neniun kaj tiam mi opiniis konsilinde veki vin.”

”Ĉu vi traserĉis la ĉambrojn, kiuj situas dekstre kaj maldekstre?”

”Ne, pri tio mi ne pensis,” respondis Tom.

Camphuis momenton meditis kaj subite levis la kapon.

”Aŭskultu; ankaŭ mi aŭdis tiun voĉon, ne nun, sed la antaŭan fojon, kiam mi dormis tie ĉi. Mi konfesas, ke ĝi malagrable min impresis, sed fakte ĝi nenion signifas.

Danĝero ne minacas nin. Mi konsentas, ke tiu mistereco dolore kaj maltrankvilige impresas, sed tio ja estas la nuro. Ĝi ne koncernas nian ĉeeston tie ĉi. Kial do ni pri tio faru al ni zorgojn? Se ni ĉiujn sekretojn, kiujn kaŝas Potala, devus esplori, ni eble bezonus duoblan vivotempon.

Ĉu ni ne prefere kuŝiĝu, Tom?”

”Vi eble pravas,” konsentis Hutley iom ernbarasite,

”sed mi ne ŝatas senti min ĉirkaŭata de sekretoj. Kaj precipe ne, se ili al mi forrabas la dormon. Homa voĉo sen homo, en ĉirkaŭo kaj inter enigmaj homoj, kiaj ĉi tiuj, enhavas ion fantoman kaj ĝi kaŭzas al mi senton de malsekureco:

Mi ŝatas nek la unuan, nek la duan kaj tio al mi estas sufiĉa motivo por iom esplori la aferon. Tio tamen ne signifas, ke ni tion faru nun; morgaŭ denove venos tago, kvankam fantomoj kutime nur nokte sin montras kaj aŭdiĝas.”

La inĝeniero ne respondis al tiu korelverŝo kaj kvankam li proponis surlitiĝi, li restis senmove sidanta.

La mistera deveno de tiu nokta voĉo ekscitis lian fantazion kaj tamen li hezitis nun fari esploradon. Li en tiu ĉi momento devis al si mem konfesi, ke li sentas timon, kvankam li tute ne estis superstiĉa kaj posedis sufiĉan kvanton da kuraĝo.

Klopodante subpremi sian timon li alrigardis Tom, kiu turnante la rigardon al la pordaperturo, sidis, streĉe aŭskultanta.

Li subite komprenis la mokindecon de la situacio kaj brue leviĝis.

”Venu, Tom, ni inspektu la ĉambrojn, se nur por ridi pri mi mem. Ĉiuj misteraĵoj de la lastaj monatoj atakas miajn nervojn; mi sentas min premita, kvazaŭ mi irus renkonte al morto.”

Hutley kontente kapsignis kaj prenante la lampon li eniris la koridoron, sekvata de Camphuis. Li traserĉis ĉiun ĉambron kaj ĉe la fino de la koridoro ili devis al si konfesi, ke ili nenion eksterordinaran, neniun vivantan homon aŭ beston, povis malkovri.

”Ŝajnas ja inkubo,” rimarkigis Camphuis, kiam ili reeniris sian ĉambron.

”Jes kaj tamen mi certe scias, ke mi ne sonĝis, sinjoro,” respondis Tom decide.

”Ne, ankaŭ mi mem… ”

La vortoj mortis sur la lipoj de la inĝeniero. Tra la koridoro sonis kruda, besta sono, kiu momenton koagulis la sangon en liaj vejnoj. Konsterniĝinte li rigardis al Tom, kies senviva rigardo same esprimis premantan timegon.

Neniu el ili kuraĝis paroli, tamen subite kvazaŭ laŭkomande ili direktis siajn okulojn al la kurteno, kvazaŭ ili atendus, ke io aŭ iu tie aperos.

”Sensencaĵo… estas homa voĉo,” fine eligis Tom raŭke ridante. La stranga timo en liaj okuloj kontraŭdiris la mokon en lia voĉo kaj li ŝajne ektimis pro siaj propraj sonoj. Senmove ili rigardis unu la alian, ion atendante, kion ili mem ne povis difini. Ili ne atendis vane. Apenaŭ kelkaj sekundoj post kiam la ekkrio de Tom forpasis, subite al ili sonis en la orelojn kruda voĉo, kiu tamen eligis klare distingeblajn vortojn.

”Damne, al Erment, mi diras, tagvojaĝon sude de Thebe… ”

Per unu salto Tom Hutley staris en la koridoro. Camphuis lin sekvis kaj metis la lampon sur la plankon. Li sentis sin kaptita de konfuzego, kiu minacis paralizi lin: jen duafoje oni lin alkriis iri al Erment. Hutley dekstren kaj maldekstren rigardis en la koridoron, ne unufoje, sed eĉ dekfoje. Subite ambaŭ fiksis sian rigardon sur la kontraŭan muron; tra unu el la malgrandaj aperturoj klare sonis ĝemado. Momenton ili plenmire reciproke sin rigardis, sed tiam fine malstreĉiĝis iliaj trajtoj.

”Tio ĝi estas, sinjoro! Jen, malantaŭ tiu ĉi dikega muro estas vivo,” ekkriis Hutley per raŭka voĉo. ”Ĉu vi aŭdis tiujn vortojn en mia lingvo? Tio ne estas la angla lingvo de la kontinento; tio estas la angla lingvo de aŭtentika anglo! Estas stranga loko por angloj por renkonti sin, sed mi estas preta ĵuri, ke tie kaŝiĝas samlandano mia.”

Lia voĉo vibris pro emocio kaj li nur perforte povis sin regi.

”Samlandano, sinjoro,” li ripetis, ”en la Domo de la Sekreta Vivo. Kie estas la enirejo de ĉi tiu restadejo? Mi volas vidi lin, al li demandi kiu li estas kaj… .”

Li sentis preman prenon ĉirkaŭ sia supra brako kaj interrompante siajn vortojn, li rigardis al la inĝeniero, kiu mortpala lin rigardegis. La decida deklaro de Hutley, ke la Domo de la Sekreta Vivo gastigas samlandanon, kvazaŭ fortiris vualon de la okuloj de Camphuis.

”Erment, tagvojaĝon sude de Thebe… Mi dufoje aŭdis tiujn vortojn el la sama buŝo kaj mi ilin legis en notlibreto, kiu apartenis al la viro, kiu nun parolis. Tom Hutley, eraro ne estas ebla; estas majoro Pike, kiu ĉi tie estas en mallibereco!”

Tom Hutley momenton timtremis kaj per rapida movo il serĉis apogon ĉe la muro.

”Majoro Pike… ne, neeble, neeble! Oni lin murdis en 1904; la tibetanoj mem tion konfesis. Neeble… ”

Li ade ripetis la lastan vorton kvazaŭ idioto, sed kiam Camphuis, subite rekonsciiĝinte, lin forte skuis, li reakiris sian sinregon.

”Majoro Pike… kial vi tion kredas?” li krudvoĉe ekkriis por kaŝi sian emocion.

Camphuis ne plu dubis kaj rapide li nomis ĉiujn kialojn, kiuj pravigis lian konvinkon.

”Aŭskultu,” li komencis. ”La kadavro de la majoro neniam estis trovita, la murdo neniam estis pruvita, la laŭdiraj atestantoj ripete male atestis. Plue la tibetanoj havas sanktan abomenon de buĉado, ili eĉ indulgas pulon, ĉar ilia Kandŝur malpermesas atenci la vivon. La lamaoj senpovigis la majoron, verŝajne ĉar ili volis alproprigi al si la papiruson, kiu al ili malsekretigis la ekziston de ’Radianta Lotuso’. Nun denove respondu al jenaj demandoj:

Kiu posedis la manuskripton kaj la adreson de Amèn Hoeï? Majoro Pike! Por kiu en la mondo havas iun signifon la vortoj: ’Erment, tagvojaĝon de Thebe’?

Nur por majoro Pike ! Tom, estas evidente: se efektive ĉi tie estas angla malliberulo, li nomiĝas Edward Pike kaj tiukaze ni povas esti certaj, ke li estas nekuraceble freneza …

”Nekuraceble freneza,” eĥe sonis de la lipoj de Hutley.

Li rigardis al Camphuis per okuloj, kiuj esprimis tiom da kolero kaj venĝemo, ke la inĝeniero, konsterniĝis kaj por ilia sekureco opiniis konsilinde lin admoni al kvieto.

”Tenu la kapon freŝa, Tom; perforte ni nenion atingos.

Nur per uzo de prudento ni ĉi tie povos ion entrepreni.”

”Ĉu per prudento?” ekkriis Hutley. ”Ĉu per prudento?

Tiuj friponoj al ni pagos, ke ili anglon viva enterigis. Mi la tutan Potalan ruinigos se…

”Ne!” laŭte kaj ordone lin interrompis Camphuis. ”Ni devas sekvi alian vojon, alie… ”

La vortoj subite mortis sur liaj lipoj. Lin ekregis timiga sento de proksimiĝanta danĝero kaj fulmrapide li sin turnis. Kvar aŭ kvin fantomajn ombrojn li vidis elteriĝi kaj eĉ antaŭ ol li povis preni sian revolveron, li estis prenata ĉe la brako kaj li sentis pikan doloron super la kubuto.

Kvazaŭ en sonĝo li aŭdis Hutley eligi malbenon, sekvitan de malforta krio pro doloro…

Tiam li, kvazaŭ trafita de fulmo, falis korplonge sur la ŝtonan plankon, ne povante sin movi kaj ne kapabla eligi sonon…


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.