La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


RADIANTA LOTUSO

Aŭtoro: J. D. Degreef

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO IX: LA EGIPTA MORTINTOKULTO

Kiam Camphuis, adiaŭinte Amèn Hoeï, eniris la roklo ĝejon, li trovis la vespermanĝon jam surtable.

Wuangji lin akceptis kun kolera rigardo, kiu lin komprenigis, ke lia ”inter-nio” kun la kolŝito al la tibetano tute malplaĉis.

La inĝeniero pro la ĉeesto de la bedueno silentis pri la farita interkonsento, tamen post la manĝo li komunikis sian decidon resti ĉi tie ĝis Amèn Hoeï estos preta por lin akompani al Thebe.

Je surprizo de Camphuis la ŝejko tuj sin deklaris preta resti ĉe li, sed Wuangji, kiu ankoraŭ ne eĉ vorton parolis, diris per malafabla voĉo, ke li volas la sekvantan matenon reiri al Erment, pro kio la bedueno estis devigita ankaŭ foriri. Tiu ĉi decido estis al Camphuis sufiĉe indiferenta kaj farinte kun Hussein klaran interkonsenton pri lia reveno, ili tuj kuŝiĝis por dormi.

La inĝeniero tiun nokton dormis malbone; ne nur premis lin la neordinara ĉirkaŭo, sed ankaŭ la senĉesa bojado de la kvarpiedaj manĝegemaj gardistoj de la tomboj kaj la memoro pri la surprizaj okazintaĵoj de la pasinta tago malhelpis lin kviete dormi. Kun sento de malsarĝiĝo li salutis la tagiĝon, kiu ankaŭ la aliajn baldaŭ vekis. Dum li preparis la matenmanĝon, la bedueno eliris el la loĝejo por pretigi la kamelojn kaj ilin ŝarĝi per la tendoj, tiel ke Camphuis havis la okazon interŝan ĝi kelkajn vortojn kun la lamao.

”Sinjoro, multo el tio, kion mi hieraŭ vespere priparolis kun sinjoro Hoeï ne havas intereson por vi,” li komencis.

”La aferoj kiuj vin koncernas, estos baldaŭ klarigitaj.

Sinjoro Hoeï deklaris cedi siajn rajtojn pri ’Radianta Lotuso’ kontraŭ rekompenco de kvindek sterlingaj funtoj; tre malgranda sumo, konsiderante, ke li por tio ankaŭ prenos sur sin la gvidon de la esploro.”

”Ĉu necesas, ke tiu viro nin akompanu?” demandis la lamao spite.

”Jes, li estas tre sperta pri ĉi tiu speciala afero kaj sen li ni eble neniam retrovos la lokon kie la juvelo troviĝas aŭ troviĝis.”

Ĉe la lastaj vortoj de la inĝeniero la nesondeblaj okuloj de la tibetano strange eklumis.

”Ĉu ’troviĝis’? Ĉu vi dubas, ĉu la juvelo ankoraŭ alestas, sinjoro?” li demandis kun perceptebla malfido en voĉo kaj rigardo.

Camphuis tuj komprenis, ke la alia lin suspektis pri mallojaleco, kion sendube ĉefe kaŭzis lia longdaŭra interparolado kun la kolŝito.

”Aŭskultu, sinjoro,” li rekomencis, ”ĉu ’Radianta Lotuso’ ankoraŭ iam estos trovata, eĉ, ĉu ni ankoraŭ povos malkovri la lokon, kiun indikis la papirusoj, tion la esploro al ni instruos. Mi ne estas profeto kaj same ne sinjoro Hoeï; vi do paciencu. Sed mi nepre devas ankoraŭ ion aldoni. Mi nek al via mastro, nek al vi, donis kialon por malfido. Vi evidente nutras iun suspekton, kiun mi ne volas nomi. Sed tamen mi deziras al vi certigi, ke mi tuj ĉesigos la esploron, se vi denove tiel klare montros vian malfidon. Ĉu vi tion ĉi komprenis, sinjoro?” li malvarme finis.

La lamao konsternite rigardis lin kaj ŝajnis esti embarasita.

Baldaŭ tamen li denove sin regis kaj nun aperis incitita, preskaŭ malamika esprimo en lia rigardo. Li ŝajne volis kontraŭi, sed, ekkonsiderinte, preferis silenti.

Ĉar subite li sin turnis kaj forlasis la tendon, per koleraj okuloj postrigardata de Camphuis, kiu sentis grandan emon vangofrapi la tibetanon.

Kiam la malgranda societo duonhoron poste estis manĝinta, Hussein kaj Wuangji foriris al Erment kaj Camphuis iris al la loĝejo de Amèn Hoeï. Li ankoraŭ ne vidis la kolŝiton kaj dubis, ĉu tiu ĉi jam leviĝis, sed kiam li frapis sur la pordon, pruviĝis, ke li jam estas laborinta.

Amèn Hoeï nun evidente ne estis same nervoza kiel la antaŭan vesperon kaj ankaŭ la okulesprimo estis pli klara, kio la inĝenieron konjektigis, ke la viro de post la alveno de siaj vizitantoj abstinis je la fumado de la pereiga haŝiŝo.

Enirante la laborejon Camphuis surprizite ĉirkaŭrigardis.

La ejo nun tute ne prezentis tiel tremigan aspekton kiel la antaŭan vesperon. La suno origis la ĉambron, kio forpelis ombron kaj malgajon kaj elverŝis sur ĉiujn objektojn varman brilon. Eĉ la mortinto sur la tablo ne plu inspiris abomenon kaj kelkajn minutojn li kviete atente rigardis la vizaĝon ŝtoniĝintan.

La kolŝito intertempe serĉkolektis nombron da amuletoj, kiujn li, kune kun kapapogilo, metis en la simplan ĉerkon, kiu servos al la mortinto kiel lasta ripozujo.

”Ĉu vi ion scias pri prizorgo de mortintoj laŭ antikvegipta modo, sinjoro?” li sin turnis al la inĝeniero, kiam li rimarkis ties intereson.

”Mia patro estis egiptologo kaj li al mi rakontis pri tio,” respondis Camphuis.

”Sed vi ja certe ne supozis, ke ankaŭ en ĉi tiu tempo ankoraŭ multaj mortintoj estas balzamataj?” rediris ridetante Amèn Hoeï.

”Ne, mi pensis, ke balzamado en Egipto jam de jarcentoj apartenas al la pasinteco; ankaŭ mia patro probable neniam tion sciis. Ĉiukaze li neniam al mi pri tio parolis,” medite respondis la inĝeniero.

La kolŝito ekstaris antaŭ la tablo kaj sur ĝin metis la ilaron, kiun li bezonis por la preparado.

”Ho, se oni neniam ĝin vidis, ĉio ja estas interesa, sed oni ne estu molkora aŭ superstiĉa. Mi ankoraŭ estas la nura, kiu praktikas la malnovan kolŝitan profesion kaj konjekteble, ne, mi ja povas diri tre certe, mi estos la lasta de mia gento, ĉar mi havas nek edzinon nek infanon.

Kiam mia tempo estos forpasinta, ankaŭ la kutimo ja tute formortos.”

”Ĉu ofte okazas, ke oni konfidas la mortintojn al vi antaŭ ol oni ilin enterigas, sinjoro Hoeï?”

”Jes, mi ankoraŭ prizorgas sufiĉe multajn; laŭtakse cent pojare. Precipe en ĉi tiu regiono oni ankoraŭ respektas la balzamadon kaj la mortinto-ceremoniojn.

Kelkfoje mi ankaŭ ricevas mortintojn de tre malproksime; de Assoean, Wadi Halfa, Aboe Hammed kaj de Fajum.”

”Ĉu la profesio vin ne naŭzas, sinjoro Hoeï?” ne povis ne demandi Camphuis.

”Ne,” respondis firme la kolŝito. ”Jam de mia junaĝo mi al ĝi kutimiĝis. La mortintoj ne inspiras al mi tiun malplaĉon; mi ilin traktas kun respekto tradicia kaj mi eĉ amas ilin. Prepari ilin post plenzorga kaj malĝoja vivo por la lasta silentego, mi ja sentas kiel faron korinklinan.

Ne, pli ĝuste, la profesio min kontentigas. Estas eble nur fantazio, sed kiam mi estas balzaminta senvivulon, mi ne povas nei la senton, ke li estas dankema al mi. Ankaŭ mi pro tio ilin amas: ili estas multe pli toleremaj ol vivantoj.”

Permane sin apogante sur la tablo, Amèn Hoeï fiksrigardis al la senvivulo per rigardo, en kiu vere estis io korinklina. En la sono de la vortoj tamen estis tono tiel amarega, ke Camphuis surprizite al li levis la okulojn.

”Vi parolis pri vivantoj kvazaŭ vi havas plendojn kontraŭ ili,” li rimarkis.

Sur la vizaĝo de Amèn Hoeï glitis malĝoja rideto.

”Eble vi pravas, sinjoro,” li respondis kaj post momento da pripensado li daŭrigis: ”Vi ne forgesu, ke al mia ofico sin algluis la malnova antaŭjuĝo. Antaŭ jarcentoj la paraŝitoj estis turmentataj kaj per ŝtonoj alĵetataj, ĉar ili krimis kontraŭ la sankta templo de la animo. Kaj tamen ili tion faris laŭofice kaj komisie de la parencoj. De post tiu tempo malmulte ŝanĝiĝis tiurilate; verdire mi ne estas turmentata, sed tamen oni malestimas kaj evitas min kaj samtempe oni konsideras min nemalhavebla.”

La amareco kaj la neneigebla ĉagreno, kiuj kaŝiĝis sub ĉi tiuj vortoj, kvazaŭ sugeste komprenigis al Camphuis, kial Amèn Hoeï sin fordonis al opio: evitata de la homoj kaj vivanta per kaj inter la mortintoj, li serĉis sinforgeson en la narkotiĝo, kiu lin translokis en fantazian mondon, en kiu li trovis kompenson por la ĉagreno, kiun al li kaŭzis la vivantoj.

La inĝeniero rigardis la kolŝiton per rigardo simpatia kaj per sentema voĉo li rediris:

”Ĉu neniam oni vin vizitas, sinjoro Hoeï?”

”Nur en la tago de la Festo de la Tomboj, sinjoro, do unufoje ĉiujare. Ĉiu familio, kiu priploras amatan mortinton pasigas tiun tagon en la Nekropolo. Ili tiam en aŭ apud la tombĉambroj aranĝas festmanĝadojn kaj rememoras la glorigitajn spiritojn per kordmuziko kaj kantado.

Oni tiam kelkfoje rekompencas miajn zorgojn per festdonaco, sed eĉ tiam oni ankaŭ evitas miajn domon kaj kuneston.”

Parolante la kolŝito daŭrigis sian laboron. La mortinton li senigis de la blanka tolaĵo en kiu li estis volvita kaj la korpon metis en la teniĝon, postulatan por la mortintoceremonioj.

Post tio li ĵetis demandan rigardon al sia gasto redirante:

”Se mia laboro eble vekas vian naŭzon, vi senĝene iru for, sinjoro. Ne ĉiu estas same nesentema antaŭ tia aspekto.”

”Ne, mi preferas resti tie ĉi; se ĝi al mi iĝos ne plu eltenebla, mi ja deturniĝos,” respondis Camphuis.

La respekto kaj singardo kun kiuj la kolŝito traktis la mortintojn preskaŭ tute al li forprenis la mallogan senton kaj kun atento timemeta li observis Amèn Hoeï.

Per kelkaj akrarandaj ŝtontranĉiloj la kolŝito malfermis la korpon de la mortinto per tri tranĉoj kaj poste forigis la koron kaj intestojn. Tiam li per kurba hoko aperigis la cerbon tra la nazo kaj ĉion metis en kanopon, alabastran vazon, kiun li fermis per folio papirusa. La korpon puriginte kaj splintinte, tiel ke la natro povos enpenetri ĉiujn partojn, li ĝin metis en la banokuvon, el kiu li prenis la infanon, kiun li, levinte pezan porfiran kovrilon el la planko, metis en kelon. La tuta preparado nur daŭris dek minutojn kaj sin puriginte, la kolŝito plenigis du pokalojn el argilo per palmvino kaj eksidis kontraŭe de la inĝeniero.

Sub la impreso de tio, kion li vidis, Camphuis kelkajn minutojn ne parolis, sed tiam lia scivolemo lin instigis al demando.

”Kial vi uzas ŝtontranĉilojn por via laboro, sinjoro Hoeï? Ĉu tranĉilo ordinara ne estas pli praktika?”

”Jes, pli praktika, sed la antikva leĝo preskribis ŝtontranĉilojn.

Ankaŭ miaj prapatroj ĉiam tion obeis. Kun escepto de la antaŭaj ceremonioj ĉi tiu preparado estas tute laŭ indikoj de Diodorus, kiu en pramalnova manuskripto diras: ”Tiam la paraŝito tranĉas per etiopa ŝtono tiel profunde en la korpon, kiel preskribas la leĝo. Tuj li rapidege forkuras kaj la parencoj de la mortinto lin persekutas per ŝtonoj kaj malbenoj, kvazaŭ ili volus lin kulpigi pri la perdo”. La homoj kiuj balzamigas siajn mortintojn, deziras, ke ĉio okazu laŭ la antikva rito. Antaŭe ĉi tiun oficon okupis pastroj kaj oni ĝin dividis en tri partojn. Nur la paraŝiton oni konsideris nepurulo kaj lin ekzilis el la kunvivado; la kolŝitoj kaj la tariĥeŭtoj, kiuj prizorgis la purigadon, la pekladon kaj la balzamadon, estis estimataj. Multaj el ili riĉuliĝis. Mia patro trovis en multaj tomboj de tariĥeŭtoj kaj kolŝitoj orajn ornamaĵojn kaj imititajn juvelojn, kiuj en malnovaj tempoj estis grandvaloraj.”

Amèn Hoeï ekstaris kaj prenis el la kelo, en kiun varmega dezerta vento havis liberan eniron, malgrandan banokuvon. Ĝi estis plena de tolaĵoj, kiuj servis por envolvi la mortintojn. Silente la kolŝito rulvolvis la bendojn kaj post tio sin turnante al la inĝeniero, li daŭrigis:

”Por hodiaŭ mi estas preta. Ĉu nun ni serĉu la malnovan priskribon de la Seti-domo, sinjoro? Ĝi povas al ni fari netakseblajn servojn ĉe la esploro pri ’Radianta Lotuso’.”

Camphuis kapjesis kaj ekstarinte antaŭ la bretaron li baldaŭ estis enprofundiĝinta en la deĉifradon de la papirusoj, kiuj interpretis pensojn kaj imagojn, kiuj post dudek, tridek jarcentoj ankoraŭ nenion perdis de sia bela kaj sublima signifo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.