La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


RADIANTA LOTUSO

Aŭtoro: J. D. Degreef

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO VII: VIVANTO INTER LA MORTINTOJ

La ĉambro, kiun la inĝeniero eniris, estis tre vasta, sed plenplena de ĉiaj objektoj, kiuj ne apartenis al ordinara meblaro de loĝejo. Krom longa tablo kaj belstilaj antikvaj benketoj, ne estis alia meblaro. Laŭlonge de la muroj tamen staris nombro da ornamitaj kaj oritaj ĉerkoj, kiuj havis la formon de la konturo de la homa korpo.

Sur tablo staris idolstatueto de Toth, laŭ la esotera doktrino de la antikvegipta panteismo la protektanto de pastroj kaj kuracistoj. Amaso da akrarandaj fajroŝtonoj, kiuj servis kiel tranĉiloj, kaj kelka skribilaro, kompletigis la inventaron de la ĉambro. La aero trasorbiĝis de rezineca odoro, kiu rememorigis Camphuis pri la kromofico de Amèn Hoeï: preparado de aromaĵoj.

Post kiam Camphuis sin konigis, la kolŝito sidigis siajn vizitantojn kaj informpetis pri la celo de ilia veno. Silentante pri ĉiuj detaloj, Camphuis rakontis, ke li posedas malnovan papiruson, kiu temas pri sekreta kaŝejo, kiun li intencis serĉi. Poste li komunikis, ke dua, por lia celo necesa papiruso, estas en posedo de Amèn Hoeï, kaj ke li venis por ĝin aĉeti.

La kolŝito komence lin aŭskultis kun nur malmulta intereso, sed tamen baldaŭ lia atento streĉiĝis kaj kiam Camphuis silentis, li vigle rigardis lin.

”Kiu al vi diris, ke mi posedas parton de tiu manuskripto?” li scivole demandis.

”La viro, al kiu la papiruso apartenas, sinjoro Hoeï,” respondis Camphuis.

La kolŝito kelkan tempon meditrigardis kaj glitigante la tremantajn fingrojn sur sian barbon, li demandis:

”Ĉu vi permesas, ke mi rigardu la papiruson, sinjoro?”

Camphuis momenton hezitis, sed venkis sian malfidon kaj aperigis bambucilindron. Li el ĝi elprenis la papiruson de Dalai-lamao, ĝin transdonis al Amèn Hoeï kaj poste plenespere lin rigardis en la nerve deformiĝintan vizaĝon. La kolŝito singarde ĝin malvolvis, ĝin esploris per spertula rigardo kaj poste levis la okulojn al la inĝeniero.

”Ĝi estas aŭtentika,” li deklaris kategorie.

”Jes, certe ĝi estas aŭtentika; estas vere, ke mi ne estas spertulo, sed tamen mi havas iom da kompreno pri tio.

Vi sendube povoscias legi la hieratikan skribon, ĉu ne, sinjoro Hoeï?”

Amèn Hoeï jese kapsignis kaj kviete eklegis. Subite tamen venis esprimo de granda miro en lian rigardon.

La lasta iomo da indiferenteco kvazaŭ magie malaperis kaj akresplore rigardante Camphuis, li paroleksplodis:

”Ĉi tiu manuskripto ne estas via propraĵo, sinjoro!”

”Do ĉu eble via?” demandis la inĝeniero maldolĉe ridetante.

”Ne, mia propraĵo ĝi ankaŭ ne estas, sed mi ja povas al vi diri la nomon de la posedanto kaj ne estas eble, ke ĉi tiu libervole al vi cedis ĉi tiun manuskripton,” firme respondis la kolŝito.

Camphuis estis malagrable surprizita pro ĉi tiu neatendita turno de la interparolo kaj samtempe la komuniko de la kolŝito lin mirigis.

”Sinjoro Hoeï, mi povas al vi certigi, ke la nomo de la viro, kiu laŭ via opinio estas la posedanto de ĉi tiu papiruso, al mi estas tute ne konata,” li rediris. ”Ĉu vi do volas al mi diri tiun nomon?”

Amèn Hoeï fikse lin rigardis kaj akcente li respondis:

”Ĉi tiu manuskripto estas propraĵo de fremdulo, kiu estis bona amiko de mia mortinta patro. Antaŭ dudek sep jaroj mia patro ĝin al li donacis. Antaŭ dudek sep jaroj, sinjoro kaj kiam li adiaŭis nin, li promesis kiel eble plej baldaŭ, maksimume post unu jaro, reveni por fari kun mia patro esplorojn pri la sekreto, kiun enhavas la papiruso. Li kunportis la manuskripton kaj ni vane atendis lian revenon. Ĉu vi eble povas tion al mi klarigi, sinjoro?”

”Sed do diru al mi lian nomon, sinjoro Hoeï,” paroleksplodis Camphuis malpacience.

”La amiko de mia patro estis anglo; li nomiĝis Edward Pike kaj estis majoro de la 4-a Lancashire Regimento,” respondis la kolŝito.

Nur unu fojon la inĝeniero vidis tiun nomon kaj tio estis en la neloĝebla Dzjilipla-montpasejo. Image li denove antaŭ si vidis la granitan monumenton kun la simpla, tamen signifoplena surskribo: ”in memoriam Edward Pike… Pereis en Tibeto… ” Li subite rememoris la eŭropan notlibreton kun la anglalingva adreso de Amèn Hoeï kaj la rifuzon de Dalai-lamao por ĝin elmanigi.

Poste li pensis pri la malkvieto de Wuangji, kiam li al li petis detalojn pri la morto de Pike kaj ankaŭ pri la malklara epitafo.

Subite li ion ekkonjektis pri la interrilato: la anglo mistere mortis en Tibeto kaj post lia morto Dalai-lamao alproprigis al si la papiruson kaj la notlibreton… Ankaŭ ĉi tiu hipotezo ankoraŭ multon lasis por diveni; ĝi nek solvis la sekreton de la nokta voĉo en Potala, nek la enigmon, kial la tibeta reganto tiel interesigis pri la objekto, kiu nomiĝas ’Radianta Lotuso’.

Sed jam estis ekster ia dubo, ke Dalai-lamao ne laŭ honesta vojo ekposedis la papiruson: alie li ne bezonus agi tiel misterpiene. Al Camphuis restis, post la komunikoj de Amèn Hoeï, neniu motivo por ion al li kaŝi; por ekposedi la duan papiruson li ja bezonos agi tute malkaŝe. Li rakontis al la kolŝito, kiu al li donis la manuskripton kaj kiun komision oni al li donis.

Lia sincereco lin tuj liberigis de la suspekto, ke li mem ŝtelis la papiruson kaj kiam li al sia komuniko ankoraŭ aldonis, ke majoro Pike jam en 1904 pereis en Tibeto, ŝajnis, ke Amèn Hoeï ne plu al si faras zorgojn pri la deveno de la manuskripto.

La morto de Pike videble impresis la kolŝiton kaj dum kelkaj minutoj li malĝoje silentis. Kiam li fine levis la kapon li alrigardis Camphuis kun denova intereso.

”Do ĉu vi venis tien ĉi por serĉi ’Radiantan Lotuson’, sinjoro?”

”Jes, se almenaŭ mi povos disponi pri la dua papiruso,” respondis Camphuis. ”Ĉu vi ankoraŭ ĝin posedas, sinjoro Hoeï?”

”Jes, mi ĉiam plejzorge ĝin konservis, esperante, ke majoro Pike iam revenos. Sed domaĝe… ”

Li subite silentis kaj post kelkaj minutoj daŭrigis:

”La sekreto de ’Radianta Lotuso’ ofte min okupis, sinjoro; ĉu vi iam al vi demandis, kiun objekton oni per tio celis?”

”Jes kaj mi ankoraŭ emas opinii, ke ĝi devas esti tre valora juvelo; la aldono en la papiruso, ke la brilo de ’Radianta Lotuso’ egalas tiun de la tago, lasas pri tio preskaŭ neniun dubon.”

”Tion ankaŭ mi opinias, sinjoro,” asertis la kolŝito.

”Mia patro kaj majoro Pike same opiniis.”

Li vigle kapjesis, nerve komencis fingroludi kaj subite diris:

”Se vi supozis, ke vi povos aĉeti la duan papiruson, mi devas vin seniluziigi, sinjoro. Mono ne havas grandan valoron por mi kaj se mi vendos mian propraĵon, mi perdos ĉiujn rajtojn kaj kunaŭtoritaton pri la esploro.

Dum dudek kvin jaroj mi jam okupiĝas pri elfosoj kaj la sekreto de ’Radianta Lotuso’ vekis mian intereson, precipe ĉar ĉi tiu papiruso denove min rememorigis pri ĝi.

Sed malgraŭ tio ni ja povos veni al justa interkonsento, sinjoro. Permesu al mi partopreni en la esploro; tiam mi estos preta cedi mian parton de la trovaĵo je modera prezo al vi aŭ al via komisiinto.”

Camphuis surprizite rigardis la kolŝiton.

”Via propono de mi forprenas la lastajn zorgojn, sinjoro Hoeï; vian helpon, pli bone vian gvidon, mi eĉ tre volonte akceptas,” li certigis.” Mi estas nefakulo rilate elfosadon kaj viaj indikoj pruviĝos por mi grandvaloraj.

Ĉu mi do povas kalkuli je via kunlaboro?”

”Certe, certe,” konfirmis la kolŝito. ”Vi tamen ankoraŭ ne tro multe imagu pri la rezulto de nia esploro. Ni povos renkonti ĉiajn surprizojn; tion vi ne malatentu. Ni ne povas fari ion pli bonan ol preni la duan papiruson kaj tiam pristudi la tutan manuskripton. Nur post tio ni povos fari projekton, kiu plejeble sukcesos. Sed antaŭ ol ni daŭrigos, diru sinjoro, ĉu vi volas tranokti tie ĉi kun viaj akompanantoj?”

Camphuis momenton hezitis; la ideo pri tranokto en la Nekropolo tute ne allogis, sed same al li malplaĉis jam nun komenci la revojaĝon al Erment. Amèn Hoeï ŝajne divenis liajn pensojn, ĉar li rapide rediris:

”Vi ne bezonas tranokti en la plenaero, sinjoro. Ĉi malantaŭe troviĝas rokloĝejo, kiu estas tiel vasta, ke vi facile povas en ĝi starigi viajn tendojn. Estas vere, ke ĝi ne estas ŝlosebla, sed tie ĉi vi estas tute sendanĝeraj rilate surprizatakon de rabistoj aŭ de sovaĝaj bestoj.”

”Se vi bonvolas doni la okazon por konsiliĝi kun la aliaj, mi al vi komunikos nian decidon, sinjoro Hoeï,” respondis la inĝeniero ekstarante.

Farante signon al la lamao, ke li lin sekvu, li forlasis la domon kaj iris al la ŝejko. Post mallonga interkonsiliĝo ili decidis akcepti la proponon de la kolŝito tranokti en la rokloĝejo. Dum Hussein forkondukis la kamelojn,

Camphuis kaj la lamao reiris al la domo. Amèn Hoeï ilin petis sekvi lin al lia laborejo, por kio pruviĝis esti instalita la apuda ĉambro.

Pendis peza incensodoro kaj la unua impreso, kiun Camphuis ekhavis de ĉi tiu laborejo, estis angore korprema.

Ankaŭ ĉi tie staris kaj kuŝis ĉiuloke ĉerkoj, inter kiuj estis tre simplaj kaj riĉe prilaboritaj kaj en angulo Camphuis rimarkis eĉ belege ornamitan kaj orumitan sarkofagon.

Parton de unu el la vandoj okupis bretaro kun senzorge miksĵetitaj papirusoj kaj sur aparta breto staris granda amaso da argilaj potoj kaj vazoj el plej pura alabastro, kiuj servis al konservado de la koro de la mortintoj.

En angulo kuŝis amaso da fajroŝtonoj kaj staris kyphipoto, el kiu leviĝis aromaj incensostrioj. Ĉie laŭlonge de la vandoj pendis tolaj volvaĵoj por sekigo, de kiuj ankoraŭ gutis la kyphi kaj sur la planko kuŝis dismetitaj strangformaj ŝtonoj kaj arĝentaj objektoj, tiel ke oni nenie povis fari paŝon ne ion piedpremante.

En la mezo staris longa tablo kaj kuvobano, ambaŭ el porfiro. La lastaj malabundaj restoj de la taglumo volvis ĉiujn objektojn en misteran duonlumon kaj kiam Camphuis, esplore ĉirkaŭrigardinte, fine iris pluen en la laborejo, li subite forte bedaŭris, ke li akceptis la elkore proponitan gastigon en ĉi tiu malĝojiga medio.

Ĉar sur la tablo li ekvidis, malklarigata de la ombroj de noktiĝo, duone senvestigitan mortinton kaj en la banokuvo ĉe liaj piedoj flosis en brila, blankaĉa fluidaĵo, kadavro de infano…

Camphuis timtreme fermis la okulojn, sed subpremita krio pro ektimo igis lin denove ekrigardi. Li vidis lamaon Wuangji kun mortpala vizaĝo fiksrigardi al la tablo. La tibetano evidente penis por ne sveni; subite li sin turnis kaj grandpaŝe kaj kun abomenplena rigardo li forlasis la laborejon kaj la domon. La inĝeniero dum momento planis eksalte lin sekvi, sed duone retenita mokrido de la kolŝito lin decidigis resti.

Amèn Hoeï ekbruligis oleolampon kaj post tio sin turnis al sia vizitanto.

”Ili ne estas vivantoj, ili ne plu estas danĝeraj, sinjoro,” li diris per mallaŭta voĉo, aludante la mortintojn kaj stari ĝinte antaŭ la bretaron, li demande daŭrigis:

”Ĉu vi ŝatus min helpi iom por serĉi la duan papiruson, aŭ ĉu vi preferas atendi ĉi apude?”

Venkante sian abomenon, Camphuis kapneis kaj kun perforta rideto li iris al la bretaro kaj ekserĉis inter la papirusoj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.