La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


RADIANTA LOTUSO

Aŭtoro: J. D. Degreef

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO VI: SURVOJE AL LA URBO DE MORTO

Dum la restado en Kairo, kiun Camphuis profitis por entrepreni diversajn ekskursetojn en la ĉirkaŭo kaj por viziti la belegajn muzeojn, la atentemo de la lamao eĉ ne minuton malvigliĝis. Ŝajnis, ke la tibetano streĉis ĉiujn fortojn por nenie perdi la inĝenieron el la vido, kio sendube estis konforma al la instrukcioj de Dalai-lamao, sed kio al Camphuis kaŭzis senton de malliberulo.

Tiu silenta gardanto de ĉiuj liaj iroj fine tiel profunde lin incitis, ke li la viron ekmalamis kaj kelkfoje sentis la inklinon embarasigi lin rezignante la tutan komision.

Kun sento de liberiĝo li fine salutis la tagon, en kiu li povis forlasi Kairon.

La karavano de Hussein ebn Ahmed por ĉi tiu vojaĝo konsistis el sesdek kameloj, triono de la kutima nombro.

La ŝejkon tamen nur akompanis ne pli ol dek armitaj viroj, kies virinoj kaj infanoj formis la pli grandan parton de la karavano. La virinoj, ĝis la okuloj kovritaj de netravidebla malpura vualo, ĉe ĉiu halto tuj retiriĝis en la tendojn kaj plej zorge evitis kontaktiĝi kun la fremduloj.

La ŝejko kunkondukis sian preferatan virinon en malgranda tendo sur la dorso de unu el la plej fortaj kameloj, malica besto, kiu al ĉiu, kiu proksimiĝis, tuj kraĉis en la vizaĝon. Hussein gardis sian virinon kun preskaŭ ridinde ĵaluza malfido; ŝi rajdis ĉiam kelkcentojn da metroj post la karavano kaj ĉiam sub la okulo de unu el la fratoj. Al Camphuis eĉ ne montriĝis pinteto de ŝia vualo kaj kiam ŝi ĉe la haltejoj forlasis la kamelon, ŝi kune kun la tendo estis levata kaj tiel enportata en sian tranoktejon.

La inĝenieron mirigis, ke ŝi eĉ ne servigis sin de la aliaj virinoj, ĉar nur la ŝejko kaj ŝiaj fratoj povis eniri la tendon.

Camphuis sciis, ke la beduenoj estas supermezure ĵaluzaj kaj suspektemaj rilate al la virinoj kaj pro tio li do ne penis konatiĝi kun la bela Fatimah, kvankam la famo pri ŝia beleco ripete ekscitis lian scivolemon.

La vojaĝo, kiom ajn malagrabla sur la ĝiba dorso de kamelo, tre prosperis kaj la nura persono, kiu sin kompatis pro la maloportunaĵoj de la vojaĝo, estis Wuangji.

Li daŭre troviĝis en ekscitiĝema, kolera humoro; li multe suferis pro la varmego kaj pendsidis sur sia kamelo kvazaŭ senpova kaj sopireganta al refreŝiĝo.

Kvar tagojn post sia foriro el Kairo la karavano atingis la ruinojn de Thebe. Ĉi tie la ŝejko tutan tagon ripozis por doni al Camphuis okazon pririgardi la pramalnovajn restaĵojn de la plej antikva egipta civilizo.

La sekvintan tagon oni frumatene daŭrigis la vojaĝon kaj atingis ĉirkaŭ tagmezo Erment, vastan urbon kun relative malgranda nombro da enloĝantoj.

Hussein ordonis starigi la tendojn sur paŝtejo ekster la urbo kaj post kelkhora ripozo li akompanis Camphuis kaj la lamaon al la domo de la kolŝito, kiu troviĝis ses mejlojn suden. Mezvoje la aspekto de la pejzago ŝanĝiĝis. La tero tie iĝis senkreska kaj rokeca kaj nek arbo nek arbusto plivigligis la grizecan pejzaĝon de la ĉirkaŭo.

La aspekto iĝis morteca kaj malhela kaj ju pli malproksimen oni rajdis, des pli malĝojiga iĝis la impreso, kiun faris la ĉirkaŭo sur la vojaĝantojn.

Iom post iom sento de senkonsola izoleco ekregis Camphuis kaj tiu stranga emocio baldaŭ iĝis tiel forta, ke li parolis nur per mallaŭta voĉo kaj fine, same kiel la bedueno kaj Wuangji, tute silentis. Ili proksimume unu horon estis rajdintaj, kiam ili atingis malgrandan, strangforman rokplataĵon.

”Malantaŭ tiu ĉi plataĵo estas la loĝejo de Amèn Hoeï, sinjoro,” avertis la ŝejko.

Camphuis silente al li kapsignis kaj antaŭenpelate de sia malpacienco, li instigis sian kamelon al ankoraŭ pli granda rapideco. Ĉe la alia flanko de la plataĵo li kun subpremita ekkrio de surprizo haltigis sian kamelon.

Antaŭ li etendiĝis grizeca, senkonsola ebenaĵo kun brule varmigitaj rokoj, en kiuj nefinvideblaj vicoj da tombejoj estis elhakitaj, ĉiuj fermitaj per pezaj ŝtonoj. Ĉi tie troviĝis absolute nenio, kio allogis la okulojn; la tuta malfreŝkolora ebenaĵo prezentis mallogan aspekton kaj eĉ la ĉielo, kiu volbiĝis super ĉi tiuj malbelegaj kampoj, ŝajnis griza. Sur ĉio en la ĉirkaŭo ŝajne kuŝis enigma kaj timiga premo, kiu estis neklarigebla, sed kiu vekis la penson pri malbeno de la ĉielo.

Silenta, malgaja, Camphuis lasis la impreson de ĉi tiu senesperiga izoleco influi sur lin, ĝis kiam fine la mallaŭta voĉo de Hussein subite lin vekis el lia melankolia meditado.

”Ĉi tion la turistoj nomas la Nekropolo de Erment, sinjoro; mortinto-urbo el rokloĝejoj, en kiuj ankoraŭ troviĝas tomboj, kiuj havas la aĝon de kvarmil jaroj,” diris la ŝejko.

”Estas malloga regiono, kiu vekas abomenon,” respondis Camphuis korpremite. ”Estas nekompreneble, ke iu povas loĝi tie ĉi. Kie do kuŝas la domo de Amèn Hoeï?”

”Jen, sinjoro, ĝi preskaŭ ne estas distingebla de la ĉirkaŭantaj rokoj,” respondis la bedueno, etendante la manon.

Kun ĝemo, per kiu liberiĝis lia streĉiteco, la inĝeniero rigardis en la indikitan direkton. Tie staris, sin apogante kontraŭ senkreskaj, alte leviĝantaj rokoj el porfiro, malalta domo el rokblokoj, sen ia ekstera ornamaĵo kaj de mallerta arkitekturo, tamen bone ŝirmita kontraŭ la brule varmegaj ventoj de la dezerto. Inter la rokoj petolis, kiel infano en multe tro granda lito, miniaturrivereto, kiun nun en la plej favora sezono nutris fonto, kiu elteriĝis ie malantaŭ la domo.

Flanke de la domo staris ŝnurfiksitaj kelkaj maldikaj kaprinoj kaj sur la tegmento sidis, malvigle kaj anhelante pro la varmego, granda, palkolora vulturo. Granda amaso da korvoj malrapide cirklis ĉirkaŭ la domo kaj antaŭ la nura fenestro, kiu troviĝis en la flankmuro, kelkaj kolomboj batalis pro senviva arbobranĉeto, kiu kvazaŭ pro miraklo venis en ĉi tiun malfekundan regionon.

Nek sono nek movo konjektigis aleston de loĝanto kaj la nuran brueton, kiu estis perceptebla, kaŭzis la malrapida flugilbatado de la korvoj, kiu sonis kiel mallaŭta lamentado de perdiĝintaj animoj en la senripoza vagado tra la senlima spaco.

”Ĉu ni iru pluen, khawaja?” la ŝejko fine interrompis la silenton, kiu preskaŭ iĝis timiga.

”Ne, restu tie ĉi, mi iros sola, ĉar povus esti, ke Amèn Hoeï rifuzus nin akcepti, se li vidus vin armita,” respondis Camphuis per strangsona voĉo.

”Mi volas kuniri kun vi, sinjoro,” subite sonis mallaŭte sed decide la voĉo de la lamao.

Camphuis incitite turnis la vizaĝon kaj glitigis sin de sia rajdobesto.

”Bone; kuniru, se tio al vi plaĉas,” li malbonhumore ekdiris.

La lamao rapide dekameliĝis kaj sekvis la inĝenieron al la domo. Ĝi havis lignan pordon, maloftaĵon en tiu ĉi senligna regiono.

Camphuis frapis sur la pordon kaj pacience atendis vivosignon. La korvoj pro la nekutima bruo forflugis kaj cirklis flugilbatante super iliaj kapoj kaj la vulturo malvigle sur ilin rigardis.

La inĝeniero jam komencis opinii, ke la domo estas forlasita, kiam subite la pordo malfermiĝis. Sur la sojlo montriĝis alta, maldika viro, ĉirkaŭ kvindekjara, vestita per la longa blanka abba de la beduenoj.

Lia ŝvelinta vizaĝo kun la malfortaj trajtoj, de kiu pendis longa, griza barbo, portis klarajn signojn de lia sklaveco de narkotiko kaj la tremetado de liaj blankaj, maldikaj fingroj pruvis, ke li preskaŭ tute perdis la regadon super siaj nervoj.

Li mire rigardis la inĝenieron kaj ties kunulon kaj kiam Camphuis franclingve lin alparolis, li kapneis por montri, ke li nenion komprenis.

Antaŭ ol alvoki la ŝejkon por funkcii kiel interpretisto, kontente li konstatis, ke Amèn Hoeï nun lin komprenis.

”Bonan tagon; mi faris longan vojaĝon por paroli kun vi,” komencis Camphuis.

”Por paroli kun mi?” plenmire demandis la alia.

”Jes, la celo de mia vojaĝo estis viziti sinjoron Hoeï,” la inĝeniero ankoraŭfoje provis per la angla lingvo, ”kaj se mi estas bone informita, vi estas…”

Kapjesante la viro lin interrompis:

”Mi estas Amèn Hoeï,” li konfirmis kaj ankoraŭfoje ĵetinte mirrigardon al la lamao li daŭrigis:

”Mi havas nur malmultan lokon, sed kontentiĝu kaj eniru, sinjoro.”

Kun ĉi tiuj vortoj la kolŝito sin turnis kaj farante signon al la lamao por lin sekvi, Camphuis eniris la misteran logejon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.