La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
RADIANTA LOTUSOAŭtoro: J. D. Degreef |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Lhasa, la centro de la mistika pensado kaj revado de la tibetanoj kaj la ĉefa fokuso de ilia spirita vivo, ŝuldas sian famon pri sankteco, precipe al Potala, grandega monaĥejo, samtempe fortikaĵo kaj palaco de Dalailamao, ĉefpastro de la lamaismo. En li ĉiam denove renaski ĝas Budao, kies doktrinoj, miksitaj kun tiuj de la praantikva naturreligio ”Bon” jam multajn jarcentojn tenis la tibetajn mensojn en la sorĉo de la azia mistikismo.
Dek sep tagojn post sia forvojaĝo de la Sangpo-bordo,
Camphuis salutis la sanktan urbon kun ekkrio de admiro.
La grandegan amason da terkabanoj, kies mizereco kaj kadukeco multe superis la okcidentan imagon, li tute ne atentis. Liajn okulojn forte ĉarmis vasta vico da konstruaĵoj el blankaj montŝtonoj, kiuj superregis la tutan ĉirkaŭaĵon kaj kies brila blanko tiel akre konturiĝis kontraŭ la griza rokmontaro, ke al Camphuis dum momento sentis, kvazaŭ li vidus grandegan pentraĵon, majstramane pentritan sur la ebenan montdeklivon.
Kun profunda ĝemo li sin liberigis de la preme grandioza aspekto kaj senparole pro admiro alrigardis la gvidanton de la eskorto. Kvazaŭ ĉi tiu komprenis kio en li fariĝis, li humiliĝe faris al li klarigon.
”Potala, la palaco de Pantsjen Rinpotsje (sankta mastro).”
Kaj montrante al apartigita konstruaĵo, kies ŝnuroj estis helruĝe farbitaj, li daŭrigis: ”La apartamentoj de la sankta mastro, sinjoro.”
Ĉi tio estis la plej longa ekspliko, kiun la komandanto, kiu ŝajne apartenis al la palacgvardio, en dek sep tagoj lasis elgliti el sia buŝo kaj kvazaŭ li volus eviti plurajn demandojn, li tuj spronis sian ĉevalon. Enprofundiĝante en la preskaŭ timiga aspekto de ĉi tiu imponega spektaklo, la inĝeniero malrapide postrajdis la karavanon. La rajdo daŭris du horojn kaj nur kiam li venis en la tujan proksimon de la urbo, li rimarkis, ke la pezaj muroj kun la akre gardataj pordegoj ĝin faris bone defendebla fortikaĵo.
Camphuis esperis, ke la vojo al Potala lin kondukos tra la loĝata parto de Lhasa, sed pri tio li seniluziiĝis. La karavano ĉirkaŭrajdis la murojn de la urbo kaj fine haltis ĉe malgranda pordego, kiu aliris al la posta flanko de la palaco. Geste lia gvidanto al li komprenigis, ke li elseliĝu, post kio soldato transprenis lian ĉevalon.
Kiam la pordego estis malfermita, la inĝenieron bonvenigis trio da lamaoj, kiuj silente antaŭ li riverencis.
Unu el ili antaŭiris lin al kortmuro, kies pordego ĉe ilia alproksimiĝo tuj malfermiĝis. Neniun vorton oni al li diris kaj iom konfuzita pro tiu pantomimo, li kvazaŭ aŭtomate sekvis sian gvidanton.
La monaĥo trairis korton kaj poste lin antaŭiris al malalta ŝtona konstruaĵo, kiu per larĝa koridoro estis dividita en du partojn. Pendis duonlumo en la koridoro, sed malgraŭ tio ĝi sufiĉis al la inĝeniero por konstati, ke la maldekstra muro ne havas pordojn. Brustalte, kun interspacoj de ĉirkaŭ du metroj, troviĝis tamen aperturoj, kiuj estis iom pli grandaj ol leterkesta aperturo.
Kontraŭe en la dekstra muro troviĝis granda nombro da pordaperturoj, kiuj tamen ĉiuj estis kovritaj de pendantaj kurtenoj el teksita gruntbovŝtofo.
La lamao ĝismeze eniris la koridoron kaj flankenŝovis unu el ĉi tiuj kurtenoj, geste invitante Camphuis eniri. La inĝeniero venis en grandan ĉambron kun ŝtona planko kaj nudaj ŝtonaj muroj, kiu ricevis malabundan lumon tra speco de tegmenta fenestreto, kiu troviĝis en la plafono.
La ĉambro, kiu lin impresis kiel mezepoka karcero aŭ kripto, enhavis neniun meblon; li nur vidis en angulo amason da ŝafo- kaj bovinofeloj, la tibetan liton.
Pendis tiel abomena fetoro en la konstruaĵo, ke li rapide devis bruligi cigaredon por ne vomemiĝi.
La akcepto kaj la restadejo subite tiel seniluziigis Camphuis, ke li malbonhumore sin turnis al la lamao por informoj.
”Ĉu ĉi tio estas malliberejo, sinjoro?” li demandis akravoĉe.
”Ne; en Tibeto ne estas malliberejoj, sinjoro. Ĉi tio estas la Domo de la Sekreta Vivo, en kiu oni nur fremdulojn gastigas,” respondis ĝentiltone la lamao.
La respondo ne kapablis forpreni de Camphuis lian seniluziiĝon.
”Ĉi tio estas malinda restadejo por okcidentulo, sinjoro,” li rimarkigis.
La monaĥo senpove levis la ŝultrojn kaj senkulpige li respondis:
”La domo ne estas instalita por akcepto de fremduloj; ĉi tiuj ĉambroj estas la plej bonaj, kiujn ni al vi povas proponi, sinjoro. Cetere vi nur unu nokton devos resti tie ĉi, ĉar, laŭ tio, kion mi eksciis, la sankta mastro morgaŭ vin akceptos.”
Camphuis komprenis, ke li povis nur rezignacii pri la malagrabla situacio kaj kiam la monaĥo foriris promesante tuj reveni, li atende eksidis sur la amason da gruntbovofeloj. Lia bonhumoro baldaŭ revenis kaj ĉi tio fine al li komprenigis ankaŭ la komikecon kaj aventurecon de la situacio.
Kelkajn minutojn poste kelkaj soldatoj venis en la ĉambron. Ili alportis la kofrojn de Camphuis kaj korbon da manĝaĵoj, argilan poton kun akvo kaj oleolampon.
Kiam ili estis foririntaj, venis la lamao.
”Sinjoro, en Lhasa oni ne mortigas bestojn; ni do ne povas al vi prezenti viandon por via vespermanĝo,” li komencis.
Camphuis jam estis elpakanta la korbon. Krom konservaĵoj kaj kukaĵo ĝi enhavis kelkajn botelojn da vino kaj cigaredojn, la samajn manĝaĵojn kaj guaĵojn, kiujn li ĉe Sangpo ricevis el la Tasji-Lunpo monaĥejo kaj kiujn oni laŭ ordono de Dalai-lamao ekskluzive por lia uzo alportis el Brita Hindujo.
”Bone, sinjoro,” kontente certigis la inĝeniero.
Li vidis, ke la monaĥo denove volas foriri kaj rapide li daŭrigis:
”Mi volonte post momento farus promenadon; ĉu estas al mi permesite por tio forlasi Potalan?”
Camphuis amuziĝe ekridis, kiam li vidis la lamaon timigite gestadi.
”Ne; al fremduloj estas malpermesite esti en Lhasa, sed vi povas promeni en la korto,” respondis la lamao.
Post la akiritaj spertoj ĉe sia eniro, la inĝeniero ne miris pri tio kaj verdire superis lian atendon la fakto, ke li libere povas moviĝi en la korto. Li tamen baldaŭ konstatis, ke ankaŭ tiu libereco nur estas relativa. Sin razinte kaj refreŝiĝinte li forlasis la ĉambron. Kontraŭe de la enirejo li ekvidis armitan soldaton, kiu per paro da nesondeblaj okuloj lin fikse rigardis.
”Nu, ĉu mia gardisto, amiko?” li demandis mirigite.
La tibetano ne respondis kaj lia vizaĝo eĉ ne montris, ĉu li komprenis la demandon. Camphuis incitite eliris el la koridoro kaj eniris en la korton. La soldato lin sekvis ĝis la elirejo kaj tie restis senmove staranta por observi la inĝenieron.
”Ĉi tie oni havas strangan ideon pri gastamo,” grumblis Camphuis nekontente, sed komprenante, ke estas plej bone rezignacii pri la faktoj, li klopodis forgesi la ĉeeston de sia gardisto kaj, malrapide promenante, inspektis la korton kaj la altajn Potalamurojn. Ĉie li vidis multkolorajn flagojn kaj flagrubandojn, kiuj ĉiuj surhavis la ses literojn de ”Om mani padme hum”, la tibeta preĝo, kiun uzas la sorĉistoj kiel ekzorcaĵon kaj kiu superregas la tutan tibetan kulturon. En la korto plaŭdetis artefarita rivereto, kiu movis akvoradon, sur kiu estis fiksita grandega preĝocilindro.
Ĉi tiuj cilindroj, da kiuj Camphuis ĉe Sangpo vidis milojn, enhavas milionojn da tolstrioj, ĉiuj surhavantaj la ses preĝliterojn. La tibetanoj kredas, ke la preĝo ĉe ĉiu turniĝo de la rado same tiom da milionoj da fojoj leviĝas antaŭ la tronon de Budao, per kio ili do genie meĥanikigis la preĝadon.
La inĝeniero ridetis pro ĉi tiu naiva fido al la ĉielo kaj kelkfoje rondpromeninte en la korto li reeniris la Domon de la Sekreta Vivo kaj pretigis al si manĝon. Manĝinte li ankoraŭ kelkajn horojn legis ĉe la malabunda lumo de oleolampo. Neniu sin montris; en la konstruaĵo ĉio restis morte silenta kaj de eksterdome nur penetris al li la flirtsono de centoj da preĝoflagetoj, kiu lin impresis kiel flugilbatado.
Laca pro la malregula vivo de la lastaj semajnoj, li fine decidis surlitiĝi. Malmultajn minutojn poste li senkonscii ĝis en profunda sensonĝa dormo, el kiu li nur ĉirkaŭ la mateno iom timigite vekiĝis. Li opiniis, ke raŭka kriado lin vekis kaj dormebrie li sidiĝis. La malhela lumo de la naskiĝanta tago ankoraŭ ne estis sufiĉe forta por forpeli la malhelajn ombrojn en la ĉambro, sed ĝi tamen ebligis al li konstati, ke li estas sola. Opiniante, ke li sonĝis, li denove kuŝiĝis kaj fermis la okulojn. Subite li tamen duafoje eksidiĝis.
Raŭka, longspira krio malvarmigis lian sangon pro timego; konsternite Camphuis fiksrigardis al la kurteno antaŭ la enirejo, atendante ies eniron. Venis tamen neniu, sed subite sonis al li en la orelojn kruda voĉo.
”Al Erment, tagvojaĝon sude de Thebe,” li aŭdis akcente krii en la angla lingvo.
Camphuis salte delitiĝis. Li kuris al la koridoro kaj levis la kurtenon. La gardisto en la koridoro esplore rigardis lin, kvazaŭ li timus, ke la fremdulo intencas malbonon.
”Ĉu vi min vekis per tiu laŭta kriado?” kolere demandis Camphuis angle. Kiam li ne ricevis respondon, li ripetis la demandon france, sed ankaŭ nun la tibetano restis muta.
”Ĉu ankoraŭ pliaj homoj estas tie ĉi?” subite daŭrigis la inĝeniero.
La gardisto tamen ne respondis kaj esplore rigardinte dekstren kaj maldekstren, Camphuis incitite, levante la ŝultrojn, reeniris la ĉambron. Sur la lito li meditis. En Tibeto li ankoraŭ ne estis aŭdinta alian fremdan lingvon ol la francan; la lamao, kun kiu li ĉe Sangpo kunlaboris, rakontis al li, ke la monaĥoj ne estas instruitaj pri alia lingvo.
Camphuis denove komencis al si demandi ĉu li sonĝis, sed fine li rezignis kaj fermis la okulojn. Nenio plu nun interrompis lian dormon kaj kiam li ĉirkaŭ la oka horo vekiĝis, li tuj delitiĝis. Sin vestinte kaj manĝinte, li iris al la korto kaj tie promenis tutan horon. Neniu montri ĝis krom la gardisto, kiu sekvis ĉiujn liajn movojn kaj kiu evidente nur havis intereson por li.
Malpacience kaj tedite la inĝeniero iris tien kaj reen, senĉese pensante pri tiu stranga, raŭka voĉo, kiu, nun li klare ĝin memoris, neneigeble havis anglan akcenton.
”Al Erment, tagvojaĝon sude de Thebe,” li ripetis minimume centfoje. Kion fakte signifas tiuj vortoj? Kiu en Tibeto tiel ekzakte konas la egiptan topografion, ke li eĉ konas la lokan situadon?…
Apero de la lamao, kiu la antaŭan posttagmezon lin akceptis, faris finon al lia meditado. La monaĥo lin salutis per malprofunda kapklino, kiun la inĝeniero sammaniere respondis.
”Pantsjen Rinpotsje bonfavore vin invitas por aperi antaŭ li, sinjoro,” li komencis per mallaŭtigita voĉo.
”Fine,” elglitis el la buŝo de la inĝeniero.
”Se vi volas sekvi min, mi antaŭiros vin al la Domo de Saĝeco, sinjoro,” daŭrigis la lamao.
”Mi estas preta,” diris Camphuis, ĝoja ke li fine proksimi ĝis al la celo de sia vojaĝo.
La monaĥo trairis la korton kaj frapis sur malgrandan pordon, kiu tuj malfermiĝis. Enirante ili venis en vastan halon el brile blanka montŝtono, kies muroj estis tapetitaj per multvaloraj tapiŝoj el teksita gruntbovoŝtofo.
Kelkaj kaŭrantaj lamaoj eĉ ne ekrigardis, kiam ili preterpasis, kvankam Camphuis laŭtvoĉe ilin salutis. Lia gvidanto lin antaŭiris tra kelkaj koridoroj kaj poste eniris en vastan salonon. Laŭlonge de la muroj kaŭre sidis mona ĥoj, enprofundiĝintaj en reva ripozo. Neniu lin rigardis aŭ eĉ vorton diris kaj la solenigan silenton nur interrompis la kavernsonaj paŝoj.
La lamao iris al peza kurteno kaj ĉi tiun levinte, li respekte surgenuiĝis. La inĝeniero volis lin sekvi, tamen unu el la monaĥoj, kiu sidis flanke de la kurteno, subite kvazaŭ elteriĝis kaj geste al li komprenigis, ke li atendu.
Kun ekscitita malpacieno li staris, ĝis kiam post kelkaj momentoj sonis mallaŭta gongbato. La kurteno leviĝis por li kaj, kiam li laŭ signo de sia gvidanto estis enirinta, denove malleviĝis. Li troviĝis en granda ĉambro kun altaj fenestroj, en kiu antaŭ unu el la muroj estis konstruita estrado, sur kiu sidis kelkaj monaĥoj. Eĉ ne momenton hezitante, Camphuis trapasis la ĉambron ĝis tuj antaŭ la estrado, profunde kliniĝis kaj poste senĝene levis la okulojn.
Antaŭ li kaŭris sur tre valoraj, nigraj ŝafofeloj, senmova kiel Budao-statuo, Dalai-lamao, la sankta reganto de Tibeto.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.