La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


RADIANTA LOTUSO

Aŭtoro: J. D. Degreef

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO XI: SENILUZIIGA MALKOVRO

Hussein ebn Ahmed, informita pri la malfacilaĵoj, kiuj neatendite sin prezentis, tuj estis preta kontraŭ kroma rekompenco ŝarĝi siajn virojn per forigado de la rubo. Jam la saman vesperon ili komencis tiun laboron kaj stimulitaj de la promesita rekompenco, ili laboris kun tiom da fervoro, ke du tagojn poste ili estis tute pretaj.

Camphuis kaj Amèn Hoeï kun kreskanta streĉiteco sekvis la laborojn kaj kiam nur la duono de la rubo estis forigita, la kolŝito kun certeco kuraĝis aserti, ke ili efektive trovis banejon, do plej verŝajne tiun de Horus. La beduenoj malfruvespere finpretigis la laboron, tro malfrue por ankoraŭ daŭrigi la esploron.

Lamao Wuangji la du lastajn tagojn ne akompanis ilin; en sia stranga vestaĵo li terure suferis pro la mortiga varmego kaj ĉar la laboroj ja ankoraŭ ne kondukos al rezulto, li preferis resti en la tendaro.

En la mateno de la tria tago de ilia restado en la malnova Nekropolo de Thebe li tamen ree ĉeestis. Tre frue en la mateno li forlasis la tendaron kune kun la inĝeniero kaj la kolŝito, kiuj nur pene povis regi sian malpaciencon. Li nur portis siajn proprajn tornistron kaj akvokruĉon kaj ŝajne ne trovis necese transpreni parton de ia ilaro, kiun portis la aliaj. En la proksimo de la baseno de Horus, Camphuis kaj Amèn Hoeï starigis malgrandan tendon kaj manĝinte ili tuj eklaboris.

Ne estis malfacile al ili determini la centron de la pelvoforma baseno kaj precize en ĉi tiu loko, la inĝeniero fiksis tiucele kunportitan kampolornon sur tripiedon kaj ĝin direktis al la roko de Ra. En la tiel fiksita direkto Amèn Hoeï lokis nombron da bastonoj, kiuj ekzakte indikis la linion al la roko. La lokdifino estis nun nur bagatelo; per ŝnuro ili mezuris de la centro de la baseno 69 malnovegiptajn futojn sur la linio, post kio ili kun ĝemo pro kontento rektiĝis.

”Ĉi tio estas la loko, kiun ni serĉis; ĉi tie kaŝigis ’Radianta Lotuso’, sinjoro,” sin turnis Camphuis kun brilaj okuloj al la lamao, kiu per nesondebla rigardo estis observinta la laborojn.

”Ĉu tie ĉi?” demandis la tibetano konsternite, ĵetante rigardon ĉirkaŭen.

Efektive estis kaŭzo por konsterniĝi; ĉie li vidis sablon, eretan, akran dezertosablon.

”Ĉu tie ĉi?” li ripetis, kiam la inĝeniero ridetante al li kapjesis post lia paroleksplodo.

”Jes, ĉi sube, sinjoro,” respondis Camphuis, piedfrapante sur la teron.

”Ĉu ĉi sube? Kiom profunde?”

La inĝeniero ŝultrolevante sin turnis al la kolŝito.

”Ĉu vi konjektas, kiom profunden ni devos fosi, sinjoro Hoeï?”

”Ne, tio ne estas taksebla, sinjoro,” respondis Amèn Hoeï.

”Mi tombĉambrojn trovis je kvardek anglaj futoj sub la surfaco, sed ankaŭ je ok ĝis dek futoj. Kiom profunden ni devos fosi, mi ne povas al vi diri; jes ĉu ni profunden devos fosi.”

Li sin klinis al longa, maldika ferstango kaj diversloke ĝin metis en la sablon. Helpata de la inĝeniero, li ĝin puŝis pli ol unu kaj duonan metrojn en la teron kaj tiam cedis siajn klopodojn.

”Ni ĉesigu ĉi tiun esploron; kvin aŭ ses futojn ni minimume devos fosi, sinjoro.”

”Minimume kvin aŭ ses futojn kaj ni ne povas peti la helpon de la beduenoj, se ni ne volas veki ilian suspekton, ke ĉi tie kaŝiĝas iu trezoro. Kvin aŭ ses futojn…

Ĉu mi povas postuli de vi tian fortostreĉon, sinjoro Hoeï? Vi ne estas tiel junaĝa kiel mi kaj…

Decida gesto de la kolŝito lin interrompis.

”La rezulto de niaj klopodoj min interesas; mi vin helpos, sinjoro. Mi jam ofte min okupis pri tia laboro kaj ĝi vere ne estas tro peza al mi.”

”Sed la varmego, sinjoro Hoeï! Ni ne estas tiel imunaj kontraŭ ĝi kiel la beduenoj. Ĉu ni ĝin eltenos?”

Denove la kolŝito geste interrompis liajn kontraŭojn.

”Ni facile povas nin ŝirmi kontraŭ la varmego; ni kunportos grandan tendon kaj sub ĝi laboros, sinjoro.”

Camphuis lasis ĉiujn kontraŭojn kaj komunikis ilian decidon al la lamao. Wuangji ne povis kaŝi sian seniluzii ĝon; evidente li supozis ĉiujn malfacilaĵojn solvitaj post eltrovo de la longe serĉita loko, kiun aludis la papiruso.

Li ŝajne subite perdis ĉiun intereson por la esploro kaj malbonhumore li faris al la inĝeniero la demandon, kiom da tempo la fosado daŭros.

”Minimume kvar tagojn, diras sinjoro Hoeï, sed la laboro povas renkonti malhelpojn kaj postuli eĉ tutan monaton,” respondis Camphuis.

Tiu malpreciza taksado ŝajne nur malmulte plaĉis al la tibetano kaj li evidente opiniis, ke oni intence lin trompas, ĉar klare percepteblan malfidon montris la malserena rigardo, per kiu li unue rigardis la inĝenieron kaj poste Amèn Hoeï. Sed li ŝajne konvinkiĝis, ke al li nur restas sin submeti al ĉi tiu deklaro kaj kviete atendi.

”Se la laboro ankoraŭ tiom longe povas daŭri, mi preferas nun reiri al la tendaro, sinjoro,” li diris. ”Provizore ne necesas, ke mi estu tie ĉi, sed kiam vi trovis la kaŝejon, vi sendube tuj venos por min averti, ĉu ne?”

”Certe, sinjoro, kun plej granda plezuro,” respondis Camphuis moktone, turnante la dorson al la tibetano.

Kvankam Amèn Hoeï ne scipovis la francan lingvon, li evidente komprenis, kio kaŭzis la incitiĝon de Camphuis.

”Li iru; ni ja scias, ke tiu via amiko ĉiujn malfacilaĵojn kaj la laboron lasas al aliaj,” li kun mokrideto diris al la inĝeniero. ”La viro estas eĉ tro inerta por porti fosilon kaj ĉe la fosado li pli nin ĝenus ol utilus. Krom tio mi pli plezure kaj pli facile laboras, kiam mi tiujn senesprimajn, esplorantajn okulojn ne vidas direktitaj sur miajn manojn.”

”Vi pravas,” grumblis Camphuis, perfortante sian malbonhumoron. Li tute neglektis la lamaon, kiu sendecide paŝis ire kaj revene kaj kiam ĉi tiu ŝtelforiris, li helpis al Amèn Hoeï pri la indiko de la spaco, en kiu ili komencos la fosadon. Poste, farinte laborplanon, ili por tiu tago ĉesigis la esploron kaj reiris al la tendaro.

La sekvintan matenon ili kune foriris kaj kun nova energio komencis la penigan fosadon, kiu de nefakulaj fortoj postulis preskaŭ superhoman fortostreĉon kaj grandan eltenkapablon.

La brula varmego estis preskaŭ neeltenebla; la ereta, akra dezertosablo, kiu ĉion enpenetris, senkompate piketis ilian haŭton kaj inflamigis la manojn kaj okulojn.

Precipe Amèn Hoeï ripete devis ĉesigi la laboron. Lia malhardiĝinta korpo, preskaŭ senfortigita de la pereiga opiofumado, komence ne kapablis kontraŭstari tiel penigan laboron kaj plurfoje ŝajnis, ke la kolŝito devos cedi.

Paŭzinte, li tamen reprenis la fosilon kaj iom post iom la laboro ŝajne pli bone progresis.

Lacegaj ili vespere sin trenis al la tendaro kaj frue surliti ĝis, por la sekvantan tagon freŝkuraĝe daŭrigi la laboron.

Kvin sinsekvajn tagojn de la mateno ĝis la vespero ili seninterrompe laboris ne atingante eĉ la plej etan rezulton, kiam en la posttagmezo de la sesa tago subite disfalis parto de la antaŭvando de la elfosita puto. Camphuis, kiu vidis la sablon forŝoviĝi, kun duone retenita krio de ektimo flankensaltis kaj post tio mirrigardis al Amèn Hoeï, kiu lian ekkrion respondis per laŭta kriego.

La kolŝito kaptis tiun rigardon kaj per etendita mano montris la aperturon, kiu ekestis pro la disfalo.

”Jen!” li kriis al la inĝeniero. ”Jen! Ni kvin aŭ ses metrojn eraris pri la loko de la kaŝejo… ”

Je sia neesprimebla surprizo Camphuis ekvidis grizan muron el kalkŝtono, kiu nudiĝis pro la disfalo. Akre konturi ĝis sur la muro la argilumaj juntoj de fermŝtono, kiun tamen ankoraŭ duone kovris la forŝoviĝinta sablo.

”Ni eraris, sinjoro, ni eraris,” ekscitite ripetis la kolŝito diversfoje.

”Sed tamen trovis!” eligis Camphuis raŭktone.

Proksimiĝinte Amèn Hoeï komencis esplori la muron per fakula rigardo. Precipe la juntoj de la fermŝtono evidente altiris lian intereson kaj subite li mallaŭte ekfajfis.

”Ĉi tiu fermŝtono estas difektita, sinjoro,” li surprizite ekdiris.

”Ĉu difektita? Kion vi celas?” demandis Camphuis, kiu spirtene observis la esploron de la kolŝito.

”Mi celas, ke origine oni ĝin fiksis per mortero, poste ĝin malfiksis kaj denove lokis, por kio oni tamen uzis argilumon de Nilo. Jen, la postsignoj de mortero ankoraŭ estas videblaj.”

Treege surprizite la inĝeniero rigardis al la kolŝito.

”Tio do verŝajne signifas, ke ’Radianta Lotuso’ ”… li mirigite komencis.

”Estas ŝtelita,” decide kompletigis Amèn Hoeï. Li kaptis seniluziiĝintan rigardon de la inĝeniero kaj daŭrigis:

”Jes, tio seniluziigas, sed tamen ne estas miriga. Multajn tombojn, precipe tiujn en la Valo de la Reĝoj, en postaj jarcentoj vizitis rabistoj. Ili prirabis la tomboĉambrojn kaj vendis la valoraĵojn en Kadesch, la Ramses-urbo, kie nestis organizita rabistaro. Eble instruitaj de siaj avidemaj pastroj, la ŝtelistoj ankaŭ ĉi tie praktikis sian profesion.”

Dum la kolŝito sin klinis al pioĉo, li daŭrigis: ”Ni sufiĉe baldaŭ scios, kion la kaŝejo ankoraŭ enhavas; se vi bonvolas iom flankeniri, sinjoro… .”

Rapide Camphuis paŝis malantaŭen por fari lokon al la kolŝito. Ĉi tiu negativa rezulto de iliaj penadoj por akiri ’Radiantan Lotuson’ lin forte seniluziigis post la multpromesaj rezultoj de la unua esploro, kvankam tio ja neniel estis persona perdo por li. Per malhela rigardo li observis la penadojn de la kolŝito por foriĝi la fermŝtonon kaj nur kiam ĉi tiu ekŝanceliĝis, li eksentis novan intereson. Uzante la pioĉon kiel levilon, Amèn Hoeï post lasta fortostreĉo sukcesis renversi la ŝtonon. La pecoj kun obtuza bruo falis en la sablon kaj la ŝviton forviŝante de la frunto, la kolŝito eligis ĝemon pro malstreĉiĝo.

Sciavide la inĝeniero proksimiĝis kaj ĵetis rigardon en la malgrandan spacon, el kiu la suno forpelis ĉiujn ombrojn.

Ĝi similis tombkavaĵon kun masonitaj vandoj kaj certe estis ne pli granda.

”Malplena,” elglitis el la buŝo de Amèn Hoeï.

”Ne, jen vidu, en ĉi tiu angulo estas kesteto,” subite ekkriis Camphuis kun sovaĝa tono en la voĉo. Li sin klinis kaj metis sian brakon en la faŭkan aperturon. Tremante pro emocio, li singarde ŝovis iun objekton al si kaj ĝin prenis per ambaŭ manoj. Estis malgranda, orumita kesteto, jam kelkloke putriĝinta kaj riĉe ornamita per simbolaj figuroj. Ambaŭ viroj senparole sin rigardis kaj la streĉo, kiu ilin regis, dum momento ilin senpovigis.

Fine tamen ilia sciavido ilin pelis al agado kaj kvazaŭ laŭkomande ili sidiĝis en la sablon. Neniu el ili ambaŭ kuraĝis diri sian konjekton pri la enhavo kaj Camphuis singarde klopodis forigi la kovrilon. Ĝi rezistis al liaj penadoj kaj nur kiam li uzis sian tranĉilon, li sukcesis malfermi la kesteton.

Preskaŭ samtempe Amèn Hoeï kaj Camphuis etendis la manon. La kesteto ŝajnis tute plena de malgrandaj oraj statuetoj, ĉiuj preskaŭ samformaj kaj kiuj krom fosilo ankaŭ portis sakon sur la dorso.

”Schebti-statuetoj, sinjoro,” surprizite eligis la kolŝito.

”ili malmulton signifas por la nuna scio pri la antikveco.

Preskaŭ en ĉiuj tomboj oni ilin trovas. Oni ilin kundonis al la formortintoj por helpi ilin en la elizeaj kampoj ĉe plugado kaj semado. Pro tio ili estas provizitaj per fosilo kaj semujo.”

Camphuis ne respondis kaj metis la Schebti-statuetojn unu post alia en la sablon. Subite li eligis krion pro surprizo. Kiel lastan objekton li aperigis specon de turbano: ses aŭ sep intervolviĝintaj ringoj, fingron dikaj, flavmakulaj kaj el materio, kiu palpiĝis torfeca.

”Kio tio estas?” li mirigite ekdiris.

Amèn Hoeï subite ekridegis. La inĝeniero konsternite rigardis lin kaj fine la kolŝito sukcesis regi sin.

”Ne timu, sinjoro, tio, kion vi tie havas en la mano, estas mumiigita Kracus-serpento, la plej danĝera reptilo de la antikveco kaj jam de longe formortinta.”

Camphuis maltenis la strangan mumion kun rigardo plena de abomeno.

”Ĉu vi pensas… Ĉu vi kredas, ke ĉi tio estas ’Radianta Lotuso’?…” li hezite komencis.

”Ne!” lin interrompis Amèn Hoeï decide. ”La aleston de tiu serpento en ĉi tiu spaco mi ne povas al vi klarigi.

En la antikveco oni kelkfoje metis en la tombojn de la faraonoj serpentmumion, por ke ĝi ankaŭ en la regno de la mortintoj simbolu ilian reĝan indon, sed ĉi tio ne-eble povas esti la lasta ripozejo de iu Peraä. La spaco apenaŭ estus sufiĉe granda por mezkreska infano. Ni ĉi tion formetu kaj ankoraŭ foje esploru.”

Camphuis remetis la serpentmumion kaj la Schebtistatuetojn en la kesteton, dum Amèn Hoeï tra la aperturo de la fermŝtono rampis en la kaŝejon. Apenaŭ en ĝi malaperinte, li eligis ekkrion pro surprizo.

”Hieroglifoj, surskriboj sur la vandoj, sinjoro; probable ili por ni solvos la problemon,” li kriis al la inĝeniero.

”Ĉu vi povas ilin legi?” li interesiĝe ekdiris.

”Ne, bedaŭrinde ne; inter ili estas tro multe da simbolaj figuroj por senstude deĉifri la surskribojn. Se vi donas al mi paperon kaj krajonon, mi ĉion kopios; tiam ni poste povos serĉi la signifon.”

La inĝeniero al li transdonis la petitaĵon kaj senpacience atentis ĝis la kolŝito estis preta. La kopiado postulis preskaŭ du horojn kaj kiam Amèn Hoeï reaperis, montriĝis stranga rigardo en liaj okuloj. Kvazaŭ li dubus pri la ĝusteco de subite naskiĝinta konjekto, li ankoraŭ foje atente tralegis la kopion kaj post tio rigardis la inĝenieron, kiu kun streĉa atento pristudis lian vizaĝon.

”Estas preskaŭ certe, ke ĉi tiuj hieroglifoj ankoraŭ multajn surprizojn al ni kaŭzos, sinjoro, sed la sekreton de ’Radianta Lotuso’ ni ĉiukaze jam solvis,” li komencis per stranga hezita voĉo.

”Ĉu solvis?” rapide diris Camphuis.

”Jes kaj ĉi tiu malkovro vin denove seniluziigos, sinjoro.

’Radianta Lotuso’ ne estas tre valora juvelo, kiel ni supozis, sed junulino, laŭ aĝo preskaŭ nur infano. Ŝi nomi ĝis Asah Nefert kaj ŝi estis el reĝa sango.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.