La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


RADIANTA LOTUSO

Aŭtoro: J. D. Degreef

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO IV: PLIAJ MISTERAĴOJ

Camphuis pasigis la lastan nokton en Tibeto en la Na-chung monaĥejo, la restadejo de la ĉefa tibeta sorĉisto. Li dormis en malsekeca ĉambro en la ekstermuro de akcesora monaĥinejo, en kiu kelkcentoj da tibetaj monaĥinoj, sub gvido de priorino vivis laŭ kontemplativa vivregulo.

Antaŭ ol li la sekvintan matenon forlasis la monaĥejon, oni nome de Tasji-lamao al li enmanigis kelkajn kreditleterojn por bankiero en Calcutta, post kio li, akompanata de eskorto da palacgardistoj, daŭrigis la vojaĝon.

Lia kunulo estis lamao de Potala, nomata Wuangji, viro kun mallonga, masiva staturo, forte akcentita mongola aspekto kaj tute ne konfidencema.

Camphuis esperis, ke li povos konsentigi la lamaon, kiu tre bone parolis france, iom prilumi la misterojn, kiuj lin ĉirkaŭas, sed ĉiu peno, kiun li por tio faris, pruviĝis esti vana. Wuangji donis nur evitajn kaj neajn respondojn kaj pro tio la inĝeniero baldaŭ rezignis siajn provojn por logi la viron al ioma komunikemo kaj agis kvazaŭ la alia ne ekzistus.

Ĉirkaŭ tagmezo la malgranda karavano proksimiĝis al la landlimo inter Tibeto kaj Sikkem. Ĉi tie la estro de la palacgvardio haltigis kaj post mallonga kaj formala adiaŭo, la eskorto reiris kaj la inĝeniero kaj la lamao Wuangji enrajdis en la sovaĝan Dzjilipla-montpasejon.

Camphuis pro oportuneco postlasis sian tutan pakaĵon en Potala. Li intencis aĉeti en Calcutta tropikan ekipaĵon, kiu en tiu sezono por vojaĝo tra la dezerto kaj laŭlonge de Nilo estis nepre nemalhavebla. Poste li volis surŝipiĝi por Kairo, kie li unue prizorgos la kunmeton de taŭga kaj fidinda kunvojaĝantaro, kiu dum la ekskurso povos lin protekti kontraŭ la tute ne imagaj atakoj de multnombraj vagantaj rabistaroj.

Camphuis estis enrajdinta kelkcentojn da metroj en la Dzjilipla-pasejon, kiam altiris lian atenton malalta muro el blankaj montŝtonoj, kiu formis fermitan cirklon. En ĝia mezo kuŝis nigregranita ŝtono, kun orumita surskribo, kiu vekis lian scivolon. Farante signon al la lamao por iom atendi, li forlasis la mallarĝan montvojeton kaj deĉevaliĝis.

La surskribo estis angle verkita kaj duonlaŭte la inĝeniero legis la vortojn.

In memoriam Edward Pike, anglo;

Majoro de la 4a Lancashire Regimento.

Naskiĝis en Coventry 27 Junio 1870.

Pereis en Tibeto Anno Domini 1904.

Li ripozu en paco.

”Ĉu pereis?” Camphuis mirigite lasis elgliti el sia buŝo.

La nekompleteco de la epitafo vekis lian intereson kaj reveninte al Wuangji li faris al li kelkajn demandojn:

”Ĉu majoro Pike estas enterigita tie ĉi aŭ en Tibeto, sinjoro?”

Aperis obstina esprimo en la okuloj de la lamao kaj momenton hezitinte, li respondis:

”Pri tio mi nenion scias, sinjoro.”

”Ĉu ankaŭ ne kiel li pereis?”

”Ne, pri tio mi same nenion scias,” respondis Wuangji.

La inĝeniero estis konvinkita, ke la viro mensogas; lia malkvieto kaj la rapido, per kiu li subite forrajdis, klare pruvis, ke li pri tio scias pli ol li volis kredigi. En kelkaj tagoj Camphuis lernis ne plu miri pri io, kio koncernas tibetanojn kaj kvankam iom malbonhumora, li subpremis sian scivolon kaj silente plurajdis.

Du horojn poste ili atingis karavanstacion, tranoktejon por vojaĝantoj kaj komercistoj. Ĝi estis la komenca stacio de la fervojo Sikkem-Calcutta kaj deponinte la ĉevalojn, Camphuis atendis la vagonaron, kiu ilin kondukos suden.

Nur ĉirkaŭ vespero ili forveturis. La lamao neniel montris, ke la modernaj okcidentaj trafikiloj vekas lian intereson; li konstatis ĉiujn miraklojn, kiujn la civilizo kaj la tekniko dum la vojaĝo prezentis, tiel senemocie kaj indiferente, ke tio vekis la indignon kaj la malestimon de la inĝeniero.

Post sia alveno en Calcutta, Camphuis sin kondukigis al malgranda eŭropa hotelo. Komfortiginte la lamaon en ĉi tiu por li tute fremda ĉirkaŭo, li tuj komencis siajn preparojn. Li interŝanĝis siajn kreditleterojn kontraŭ vojaĝtratoj kaj aĉetis ekipaĵon. Wuangji nepre rifuzis demeti siajn monaĥan veston kaj pelerinon, kiom ajn da peno Camphuis faris por doni al li ideon pri la varmego, kiun li en la dezerto suferos.

Tri tagojn poste la inĝeniero kun sia kunulo surŝipiĝis sur la vaporŝipo ”Sirius”, kiu estis destinita por Kairo.

Camphuis travivis multokupan tempon, sed surŝipiĝinte li havis abundan tempon por ripozi kaj mediti.

Materialo por pripensi verdire al li ne mankis; aŭtomate unu demando aldoniĝis al alia.

Kiamaniere Dalai-lamao ekposedis dokumenton, kiu antaŭ triaŭ kvarmil jaroj troviĝis en egipta tomboĉambro?

Kiun profiton li atendas de ’Radianta Lotuso’?”

Monprofiton certe ne, ĉar la grandaj elspezoj de la esploro probable egalos aŭ eble eĉ superos la valoron de la juvelo. Kial la reganto parolis pri ”sankta” misio? Al kiu mistera historio rilatas ”Radianta Lotuso’?” Ĉu tiu historio rilatas kun la nokta voĉo, kiu lin vekis en Potala? Al kiu apartenis tiu voĉo? Kion signifis tiu elkrio: Al Erment, tagvojaĝon sude de Thebe? Ĉu ĝi estis instigo aŭ nerekta minaco?

Camphuis dum multaj tagoj klopodis trovi la ĉenerojn, kiuj interligis tiujn ŝajne memstarajn faktojn kaj okazintaĵojn, sed ĉiu lia penado estis vana. Li ja retrovis en sia memoro aferojn, kiuj ĉion eĉ plimisterigis. Ekzemple la malafabla rifuzo de Dalai-lamao enmanigi al li la notlibreton kaj la enigma konduto de lamao Wuangji en la Dzjilipla-montpasejo, kiam li informpetis pri la morto de la angla oficiro.

La inĝeniero ne sukcesis eĉ iom prilumi ĉi tiujn malklarajn historiojn. Li nepre estis konvinkita, ke lia kunulo povus doni klarigan respondon al ĉiuj liaj demandoj, tamen li sciis, ke ĉiu provo por ellogi konfidencemon malsukcesus pro la kruda malbonvolo de la tibetano.

Krom tio la lamao sur la ŝipo nenie sin montris. Tuj post la komenco de la marvojaĝo li sin enŝlosis en sia kajuto kaj Camphuis baldaŭ eksciis, ke lia kunulo multe suferas pro marmalsano kaj ne nur rifuzas ĉiun nutraĵon, sed ankaŭ ĉiujn profilaktajn medikamentojn.

Viziton de Camphuis li malakceptis ĉe la pordo de sia kajuto kaj post tio la inĝeniero pro neceso rezignis sian intereson pri la stato de la strangulo.

”Sinus” intertempe proksimiĝis al sia celo kaj kun sento de ĝojo kaj kontento la inĝeniero salutis la nordafrikan marbordon, super kiu kvazaŭ ruĝa vualo pendis la ereta dezertsablo. La inertan ripozon sur la ŝipo baldaŭ anstataŭis vigla agado de orientaj pasaĝeroj, inter kiuj ĉefe troviĝis turkoj, araboj kaj levantanoj.

Tuj kiam la kontinento liberiĝis de la horizonto,

Camphuis malsupreniris por komuniki al Wuangji la por li liberigan novaĵon. Antaŭ la pordo de la kajuto al li sonis en la orelojn mallaŭta voĉo. Opiniante, ke Wuangji faras siajn preĝojn li kelkan tempon atendis, ĝis kiam subite dua voĉo aŭdiĝis. Nur nun Camphuis pordofrapis kaj kiam la pordo ene estis malŝlosita, ĝi fende malfermi ĝis. Je sia mirego li subite rigardis en la oblikvajn fendokulojn de ĉino, kiu tamen tuj la pordon ree ŝlosis.

Surprizite la inĝeniero restis atendanta, ĉu ankaŭ la lamao montros sin. Meditante, li rememoris nun, ke li la fremdulon jam antaŭe vidis kaj post kelktempa pripensado la afero klariĝis. La viro sendube apartenas al la ŝipanaro, inter kiuj kelkaj ĉinoj estas hejtistoj.

Camphuis amuziĝis, kiam li pensis pri la timplenaj okuloj, per kiuj la ĉino lin rigardis, sed ties ĉeeston en la kajuto de Wuangji li plue ne atentis. Kiam la lamao post kelkaj minutoj ankoraŭ ne montriĝis, li riskis frapi duafoje.

Post mallonga flustrado, kiu antaŭ la pordo estis klare aŭdebla, ĝi denove kiel la unuan fojon fendete malfermiĝis. Wuangji naivokule rigardis la inĝenieron kaj demandis balbutante, kion li deziras.

”Ni proksimiĝas al nia celo; estas tempo vin pretigi, sinjoro,” avertis Camphuis.

La lamao silente al li kapsignis kaj iom indignante pro tiu mistera kondutado, la inĝeniero iris al sia kajuto por paki siajn kofrojn. Kelkajn horojn poste li elŝipiĝis kaj kondukigis sin kun sia kunulo al hotelo El Kahira, kiu tute en eŭropa maniero estis instalita. Tiun tagon li tute ne okupis sin pri sia kunulo kaj tuj komencis la preparon de sia dezertvojaĝo. Li vizitis mahometanan muflon (altranga mohametana pastro), kun kiu lia patro antaŭe interrilatis kaj ĉi tiu al li promesis zorgi pri fidinda eskorto al Erment. Post tio, farinte diversajn aĉetojn, la inĝeniero reiris al sia hotelo kaj, sidante antaŭ la fenestro de sia ĉambro, kelkan tempon observis la viglan moviĝadon en la strato.

Lia rigardo subite falis sur kaŭrantan figuron, en kiu li je sia miro rekonis la ĉinon, kiun li sur ”Sirius” trovis en la kajuto de Wuangji. Iom pripensinte, li konjektis, ke la ĉino atendas la lamaon kaj ke timemo lin retenas anonci sin en la hotelo. Camphuis decidis averti Wuangji kaj iris al ties ĉambro.

”Sinjoro, mi konjektas, ke ekstere konatulo vin atendas,” li komencis.

”Ĉu konatulo min atendas?” paroleksplodis la lamao konsternite.

”Jes, mi kredas, ke li estas la ĉino, kiun mi renkontis sur ’Sirius’,” daŭrigis la inĝeniero.

Li vidis, ke la alia embarasiĝas kaj sur lin ĵetas konfuzan rigardon. Tiu teniĝo al li ŝajnis tiel stranga, ke ĝi subite faris lin malfidema. Li esplore rigardis la lamaon, sed ĉi tiu preskaŭ tuj denove sin regis. Tamen li ŝajne serĉis iun pretekston, ĉar li ne tuj trovis vortojn por doni akcepteblan klarigon pri la ĉeesto de la ĉino.

”Estas eble, ke vi pravas, sinjoro,” li fine eligis. ”Surŝipe mi promesis al la viro rekompencon; li kelkfoje min helpis, kiam mi ne povis forlasi la kajuton.”

Camphuis per suspekta rigardo observis la tibetanon kaj al si demandis, kion li pri tiu ĉi klarigo povas kredi.

Li forte konjektis, ke la lamao diris mensogon, ĉar al li ne tre verŝajnis, ke la lamao estus veniginta la ĉinon al la hotelo, havinte sur la ŝipo ĉian okazon por lin rekompenci.

Subite lin kaptis ideo, kiel li povas certiĝi pri la vereco de la naivaspekta klarigo de Wuangji.

”Mi momenton venigos la viron ĉi tien, sinjoro,” li rapide diris.

La lamao timigite gestis kaj energie kapneis.

”Ne, mi iros al li, ne faru penon,” li konfuzite paroleksplodis, irante al la pordo.

Camphuis lin sekvis ĝis sia propra ĉambro kaj tie ekstaris antaŭ la fenestro. Li vidis Wuangji rapide transiri la straton kaj la ĉinon surprizite ekstari. Ili interŝanĝis kelkajn vortojn kaj subite la nekonato ĵetis flugan rigardon al la fenestroj de la hotelo. Poste Wuangji al li donis iom da mono kaj post kiam ili intersalutis, la ĉino foriris kaj Wuangji reiris en la hotelon.

”Komedio… mizera komedio… sed por kiu celo?” lasis Camphuis kolere al si elgliti. Li kelkajn momentojn serĉis pri respondo, ĝis kiam frapo sur la pordon forigis la demandon el liaj pensoj. Li enirigis la frapinton kaj je lia surprizo oni al li enmanigis leteron de la mufto. Rapide li malfermis la skribaĵon kaj kontente legis la jenon:

”Estiminda sinjoro kaj amiko. Ĉirkaŭ sunsubiro mia servisto venos por vin konduki al la tendoj de ŝejko Hussein ebn Ahmed ĉe la ekstera flanko de la urbo. Li estas preta akompani vin al Erment. Sub lia protekto vi estos tute sendanĝera. Cetere vi povas lin fidi, atentante la araban proverbon, kiu diras: ”Regalu beduenon kaj li forŝtelos viajn vestojn.” Kunportu malmulte da ŝanĝmono dum via vojaĝo; donu al la ŝejko nur malgrandan antaŭpagon en kontantoj kaj al li enmanigu ĉekon, kiu nur post via reveno en Kairo estos pagebla. Estiminda sinjoro kaj amiko, saluton.”

Ĝoja, ĉar li provizore estas liberigita de sia plej granda zorgo, Camphuis avertis la lamaon kaj post tio sin preparis por sekvi la serviston. Malpacience li atendis la horon de la sunsubiro kaj kiam fine la muezino Ibrahim estis anoncita ĉe li, li rapide malsupreniris kun la lamao kaj forlasis kun li la hotelon.

Momenton poste ili estis survoje al Cherchohe, kvartalo, kie la migrantaj beduentriboj starigas siajn tendojn, kiam ili vizitas Kairon. Rapide mallumiĝis kaj sekvante la mahometanon Camphuis ne rigardis dekstren nek maldekstren, tamen, se li estus farinta la penon por turni ĝi, li kun surprizo estus konstatinta, ke lin sekvas la mistera ĉino, kiu eĉ ne momenton lin perdis el la vido.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.