La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() RADIANTA LOTUSOAŭtoro: J. D. Degreef |
©2023 Geo |
La Enhavo |
Je sia granda miro Camphuis konstatis, ke li nur estas paralizita kaj ke al li restis la konscio kaj la sensfunkcio.
Li vidis Tom Hutley same kuŝanta sur la planko kaj ĉe la malforta lumo de la lampo li distingis maljunan lamaon kaj kvaron da gardistoj, el kiuj unu estis la gvardiestro.
Ĉi tiu donis ordonon al siaj subuloj, post kio ili rapide alportis kelkajn felojn kaj ĉi tiujn metis sub la kapon de Camphuis kaj de Hutley.
La inĝeniero ĉion vidis kaj aŭdis kaj malkviete li al si demandis, kio nun al ili okazos. Kvankam li komprenis, ke li estas en granda danĝero, li ne sentis timon pri sia vivo; nur li timis, ke la paraliziteco restos. La gvardiestro intertempe sin klinis super Tom Hutley.
Li traserĉis ĉiujn liajn poŝojn, sed forprenis de li nur la revolveron. Poste li traserĉis la vestaĵojn de la inĝeniero, kiun li same senigis de lia revolvero. La ĵetgrenadojn, kies uzon li evidente ne konis, li al ili lasis, kio tre senzorgigis kaj kontentigis la inĝenieron. Subite la lamao ekparolis.
”Sinjoro, via scivolemo estis ĝena kaj malmodesta,” li sin turnis per malvarma voĉo al Camphuis. ”Vi devigas nin tion malhelpi. Vi ne bezonas timi; vi reakiros la funkcion de viaj korpomembroj. Ni ne ĝenos vin, sed vi restos enŝlosita ĝis Pantsjen Rinpotsje post kelka tempo vin akceptos.”
Camphuis ne povis al li respondi, alie li certe estus eliginta krion pro senzorgiĝo. Li aŭdis la gvardiestron eldiri ordonon kaj subite du gardistoj lin portis al unu el la ŝlositaj ĉambroj, kie ili lin metis sur la plankon kaj poste malaperis.
Kiam li restis sola, Camphuis komprenis, ke ili enŝlosis Tom en alian ĉambron. Li al si imagis la koleron de la anglo kaj kiam li pensis pri la supermoderna maniero laŭ kiu ili estis senpovigitaj, li eĉ, malgraŭ lia malmulte enviinda situacio, sin mokis pro la fido, kiun li havis al sia revolvero.
Kvankam li ankoraŭ ne komprenis la utilon, li tamen ĝojis, ke la gvardiestro al ili redonis la grenadojn, ne konjektante kian potencan armilon li per tio al ili enmanigis.
Fine liaj pensoj revenis al la kaŭzo de la lastaj okazintaĵoj.
Li ne plu dubis, ke ili hazarde trovis vivosignon de majoro Pike. Restis tamen enigmo, kiel li venis en tiun teruran situacion kaj estis verŝajne, ke tio neniam estos solvita konsidere, ke la majoro ŝajne perdis la prudenton.
Febre pripensante tiujn aferojn, li estis turmentata de brula soifo kaj sentis la komencon de granda kapdoloro.
Mire li konstatis, ke ju pli grandiĝis la doloro, des pli da sento revenis en liajn membrojn kaj post kelkaj vanaj penoj li fine sukcesis iom movi siajn fingropintojn kaj piedfingrojn. La paraliziteco iom post iom malaperis el liaj muskoloj kaj post duonhora ekzercado, li reakiris la povon super siaj brakoj kaj kruroj kaj kapablis duone levi sin. Post nelonga tempo li povis stari kaj paŝeton post paŝeto sin movante antaŭen, li baldaŭ ree tute bonfartis.
Post kiam li longan tempon promenis en la ĉambro, subite lin ekregis maltrankvilo pro Tom Hutley. Liaj kolero kaj venĝemo facile povis lin instigi al malprudenta ago kaj ĉiu senpripensa faro aŭ esprimo povus al ili esti fatala. Nun pli ol iam ili devis esti singardemaj, same por sia propra intereso kiel por tiu de la kompatinda majoro Pike.
La horoj intertempe malrapide forpasis kaj en la Domo de la Sekreta Vivo ĉio restis mortsilenta. De ekster Potala penetris al li malklara bruado: nedifineblaj sonoj de la homamaso, kiu komencis la Lasarfestojn kaj de la brutaroj.
Camphuis malsatis kaj suferante pro brula malpacienco li jam ekdubis, ĉu oni iam malliberigos lin, kiam fine, ĉirkaŭ la dekunua horo, aŭdiĝis proksimiĝantaj paŝoj.
La pordo malŝlosigis kaj krom la maljuna lamao ankaŭ la gvardiestro eniris en la ĉambron.
”Sinjoro, Pantsjen Rinpotsje vin atendas,” komunikis la lamao.
”Bonege,” respondis Camphuis malvarme. ”Se vi bonvolas al mi venigi mian serviston, mi povos alivesti kaj purigi min.”
Ĉi tiu preteksto por kontaktigi kun Tom Hutley subite al li venis en lian kapon, sed ĝi pruviĝis senutila por lia celo.
”Via servisto jam estas kondukita al Potala, sinjoro,” respondis la lamao.
Camphuis volis krude ekparoli, sed subite li komprenis, ke plej saĝe estas adaptiĝi al la cirkonstancoj.
”Nu, tiukaze via mastro devos kontentigi pri ĉi tia tualeto,” li rimarkigis, indiferente levante la ŝultrojn.
La lamao ne respondis, sed kun la gvardiestro li antaŭiris al Potala, kie li meze de longa koridoro estis enkondukata en grandan ĉambron, kies fenestroj donis vidon sur la korton.
Sur estrado ĉe unu el la muroj sidis Dalai-lamao.
Dekstre de li sidis lia plej eminenta altoficulo, Tasjilamao kaj ankoraŭ trio da aliaj monaĥoj kaj fine Wuangji kaj Lu Tszang. Kaŝe maltrankvile la inĝeniero konstatis, ke Tom forestas kaj subite li ekdubis pri la bona fino de ĉi tiu aventuro.
Aŭtomate li metis la manon al la poŝo, en kiu troviĝis la grenado de Tom, kaj la konscio, ke li posedas armilon, per kiu li, se necese, facile povus kontraŭstari al centobla superforto, revenigis liajn kuraĝon kaj memfidon.
Trapasante kun levita kapo la salonon, li sentis, ke ĉiuj ĉeestantoj lin observas per pikaj, malfidaj rigardoj, sed li eĉ ne momenton perdis sian memfidon. Nur kiam li, farinte malprofundan riverencon antaŭ la reganto, levis la okulojn kaj renkontis ties akran, malamikan rigardon, li sentis la ĵusan timon reveni kaj iom cedis sian fieran sintenadon. Li subite ekhavis la senton, ke li staras antaŭ senkompata kaj senindulga juĝisto kaj senvole li ektremis, pensante pri la eblo de verdikto, kiu lin kondamnos al sama sorto kiel tiu de majoro Pike: dumviva restado en unu el la stukitaj tomboj en la Domo de la Sekreta Vivo…
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.