La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


RADIANTA LOTUSO

Aŭtoro: J. D. Degreef

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO XIV: LA MISTERA EDZINO DE HUSSEIN

Kiam fine certiĝis, ke oni daŭrigos la esploron pri ’Radianta Lotuso’, Camphuis plej turmentis la demando, per kio ili komencu la esploron. La Valo de la Reĝoj estis kvazaŭ ĉifre verkita libro, kies ŝlosilon neniu posedis kaj kies signifon oni povis pli diveni ol kompreni.

La nura scio, kiu el ĉi tiu libro al li restis, rilatis al la historio de la malkovritaj reĝaj tomboj kaj tiu scio estis preskaŭ tute senvalora por la celo, kiun ti klopodis atingi.

Al la ĉion superanta demando kie oni devas serĉi la Rokojn de Ptah, ankaŭ Amèn Hoeï ne povis trovi respondon kaj dum la vojaĝo ili multajn tagojn sin okupis pri la kopio de la surskribo, kvankam ili jam de longe konvinkiĝis, ke ili eĉ ne etan indikon en ĝi trovos. Ili havis prosperan vojaĝon, ili spertis nek danĝeron, nek kontraŭaĵon kaj eĉ Wuangji ne kaŭzis malkontenton aŭ indignon. Vespere de la tria tago post ilia forvojaĝo, ŝejko Hussein starigis la tendojn je distanco de duontaga vojaĝo de Luxor. Oni ĉi tie troviĝis ĉe la rando de la Libia dezerto, en la tuja proksimo de la Valo de la Reĝoj,

La espero, ke la sekvontan posttagmezon ili atingos la iaman urbon, bonhumorigis ĉiujn kaj post kiam oni kuŝigis kaj nutris la kamelojn, ĉiuj ĝoje ekmanĝis. Trinkinte kafon kaj duonvarman ŝerbeton, la beduenoj sidiĝis ĉirkaŭ sia fabelisto, dum Camphuis kaj Amèn Hoeï malrapide forpromenis de la tendaro por ankoraŭfoje kviete interkonsiliĝi.

Baldaŭ laciĝintaj, ili eksidis en la proksimo de la kameloj, havante vidon sur la tendon de la edzino de Hussein, kies mistereco pli kaj pli ekscitis Camphuis. Post kiam ili kelkan tempon vagrigardis, Amèn Hoeï fine rompis la silenton.

”Ni serĉu elturniĝon, sinjoro; tiu ĉi vojaĝo estos tute vana, se ni ne baldaŭ povos akiri certecon pri la ekzisto de la rokoj de Ptah. Kvankam ni ekvojaĝis kun la intenco preni gvidiston en Luxor, mi estas preskaŭ certa, ke la scio de tia viro ne sufiĉas por niaj esploroj.”

”Jes, sed kion do vi volas, sinjoro Hoeï?” kontraŭis Camphuis. ”Mi konsentas; la entrepreno estas riska kaj sen helpo de gravaj indikoj, la ŝanco pri sukceso estas preskaŭ nula, sed ni tamen iom risku. Lastnokte mi subite rememoris, ke mia patro interrilatis kun profesoro Ami Agha, samlandano via. Li estas fama esploristo kaj rilate al la geografia situacio de la Valo de la Reĝoj, lia opinio havas aŭtoritaton en la tuta mondo.

Ami Agha oficas en la muzeo de Luxor; tuj post nia alveno en la urbon mi interrilatos kun li. Se iu, li povos helpi nin… ”

Camphuis subite ĉesis paroli kaj kun mallaŭta ”ssst”

… li kubutis la kolŝiton.

”Jen vidu, ĉu tio ne estas Wuangji?” li flustris.

Amèn Hoeï en la krepusko vidis figuron alproksimiĝi kaj jese kapmovis.

”Kial do tiu viro ĉiam vagas en la proksimo de la kameloj kaj ĉe la tendo de la edzino de Hussein?” surprizite demandis Camphuis. ”Mi jam kvin aŭ sesfoje vidis lin fari tiun promenon kaj ĉiufoje mi ekhavis la senton, ke ĝi ne estas tiel sencela kiel ĝi ŝajnas. Jen, nun li haltas … ne, li sidiĝas tuj post la kameloj, ĉu vi vidas?”

Li mallaŭtigis sian voĉon kaj atente observis la lokon, kie la lamao sidiĝis. Momenton poste Amèn Hoeï petis lian atenton.

”Vidu… la tendo, ĉu la edzino de Hussein?”… konfuzite flustris la kolŝito.

Camphuis konsternite ekrigardis. En la enirejo de la tendo staris longa figuro, volvita en blanka vestaĵo, kun la kapo kovrita de la kapuĉo.

”Ĉu tio estas… la edzino de Hussein?” ripetis la kolŝito aŭtomate.

La inĝeniero ne respondis, tamen streĉatente fiksrigardis al la tendo. Li vidis, ke la mistera nekonato ĵetas esplorrigardon en la ĉirkaŭon kaj post tio rapidpaŝe iras al la loko, kie sidiĝis lamao Wuangji.

Tute konsternite, ne kredante siajn okulojn Amèn Hoeï kaj Camphuis sin rigardis.

Evidente ambaŭ sin okupis pri la samaj demandoj:

Kiel la edzino de Hussein kuraĝas riski spiti la koleron kaj la venĝon de la ŝejko kaj kiu mistera rilato ekzistas inter beduenino el Saharo kaj tibeta monaĥo?

Nek la inĝeniero, nek la kolŝito kuraĝis rompi la silenton; maltrankvile ili fikse sin rigardis kaj ripete ili ĵetis konsternitan rigardon en la malproksimon, kie la lamao longe interparolis kun la nekonato.

”Ĉu eble tiu estus la bofrato de la ŝejko, vi ja scias, kiu estas sarĝita de ŝia gardado?” fine la kolŝito kuraĝis flustri al Camphuis en la orelon.

”Ne, ĉiuj beduenoj sidas ĉirkaŭ la rakontisto,” respondis la inĝeniero ankaŭ flustre. Subite li denove kubutis la kolŝiton. Malgraŭ la rapida krepuskiĝo, estis klare videble, ke la du aliaj stariĝis. La lamao malproksimiĝis kaj rapidpaŝe reiris al la tendaro, dum la alia momenton poste turnis sin kaj ekpromenis ĉirkaŭ la kamelkuŝejo.

Laŭ signo de la inĝeniero, Amèn Hoeï kiel eble plej retiris sin en la ombron kaj sterniĝinte sur la tero, tuj apud kamelo, ili vidis la nekonaton ĉiam pli proksimiĝi.

En la okuloj de Camphuis subite aperis esprimo de konfuzego; klare li rimarkis, ke la alia – viro aŭ virino – tenas en la mano objekton, kiun li ja tre bone konis: tibetan preĝcilindron. Momenton poste lia orelo kaptis duonlaŭte murmuritajn vortojn kaj plene surprizite li ekprenis la kolŝiton ĉe la brako. Li mordis siajn lipojn por ne perdi la sinregon kaj la spiron retenante por ne esti rimarkata, li vidis la nekonaton preterpasi je distanco de kvar aŭ kvin metroj.

Om mani padme hum… Om mani padme hum…” klare sonis en la vespersilento.

Sur la pala vizaĝo de Camphuis glitis grimaco. Li atendis ĝis la alia preterpasis kaj tiam li senbrue leviĝis. Per tri, kvar grandaj saltoj li atingis la nekonaton kaj antaŭ ol ĉi tiu povis ekkonscii la minacantan danĝeron, la inĝeniero kun triumfa ekkrio sin ĵetis sur lin. Per forta bato li terenĵetis lin kaj sin faligante sur lin, li kaptis lian gorĝon. Li tiel longe ĝin ĉirkaŭpremis ĝis li stertorante rezignis ĉiun kontraŭstaron kaj senmove restis kuŝanta, post kio Camphuis kun ĝemo de kontento rektiĝis.

”Nu, sinjoro, mi do tamen havas la okazon vin danki pro la nokta vizito,” anhelante paroleksplodis la inĝeniero.

La viro plentime lin rigardis kaj Camphuis grimace turnis sin al Amèn Hoeï, kiu rapide estis alkurinta por lin helpi.

”Ne, ni ne bezonas timi; la viro estas malbravulo kaj jam duonmorta pro timego,” la inĝeniero rifuzis lian helpon. ”Vi bonvolu tamen iom lumigi al mi; mi estas scivola, kiu estas tiu fremda sinjoro. Ĉu vi bonvolas bruligi kelkajn alumetojn, sinjoro Hoeï?”

Tuj kiam la flagranta alumetflameto lumigis la vizaĝon de la fremdulo, Camphuis eligis krion pro surprizo; li rekonis la ĉinon, kiun li antaŭe jam dufoje renkontis, la amikon de lamao Wuangji.

”Ĉu vi lin konas, sinjoro?” demandis Amèn Hoeï scivole.

”Jes, tio estas, mi jam plurfoje lin vidis,” respondis la inĝeniero konfuzite. Li mirigite fiksrigardis la viron kaj kvazaŭ li inspiriĝis, li subite komprenis la rilaton inter multaj okazintaĵoj. Estis nepre certe, ke la ĉino, kiu sendube estis tibeta regato, laŭ ordono de Dalai-lamao devis kunvojaĝi kun li. Evidente lia tasko estis, lin spioni kaj, se necese, al li malhelpi, ke li post la malkovro de ’Radianta Lotuso’ forkuru kun la juvelo. La ŝejko kompreneble estis subaĉetita por sekrete lin kunvojaĝigi kun la karavano kaj dum la vojaĝo, la du tibetanoj daŭre interkontaktis.

La nokta vizito al lia tendo celis traesplori lian kofron; oni suspektis, ke li post la malkovro de la kaŝejo en Thebe, konsente kun Amèn Hoeï, malaperigis la juvelon.

Kiam Camphuis tiel plue pensis, ĉio al li fariĝis klara: la prokrastita forvojaĝo al Luxor, la seniluzia rigardo de la lamao, kiam li vidis koloran tukon pendi sur la tendo de la ĉino kaj la post tio sekvinta permeso daŭrigi la esploron.

Eĉ la embaraso kaj la subpremita kolero de la ŝejko, kiam li eksciis pri la enŝteliro, nun iĝis klarigeblaj: la bedueno ne kuraĝis riproĉi sian ŝajnan ”edzinon” kaj la situacio kompreneble tiam estis por li embarasiga kaj hontiga.

Por certiĝi pri ĉiuj ĉi konjektoj, Camphuis subite faris decidon. Li denove surgenuiĝis ĉe la ĉino kaj minactone paroleksplodis: ”Ĉu vi komprenas la francan lingvon?”

”Jes,” timvoĉe respondis la ĉino.

”Kiu vi estas, kion vi faras?” rediris Camphuis.

La viro ne parolis kaj la inĝeniero aperigis sian revolveron.

Tuj kiam la ĉino vidis la armilon, li timtremis kaj rapide li respondis: ”Lu Tszang, de la Potala-gvardio, sinjoro.”

Camphuis tuj ekstaris kaj ekridegis.

”Brava soldato: se la sankta mastro havas pli da tiaj kuraĝuloj, mi ne alte taksas lian sendanĝerecon en okazo de atakminaco,” li mokis kaj krudvoĉe li daŭrigis:

”Stariĝu: ne timu, sed la komedio finiĝis, sinjoro Lu Tszang. Mi iom esploros vian tendon kaj tiam vi iru kun mi al la tendaro; tie vi povos konsiliĝi kun via amiko Wuangji, kion vi faru, ĉu reiri al Kairo, ĉu pluvojaĝi kun ni.”

Kun ĝemo pro malŝarĝiĝo la ĉino stariĝis kaj irante flanke de la inĝeniero, li sekvis lin al la tendaro. La fluga esploro pruvis, ke Camphuis prave konjektis; post signo de la ”preferatino” de la ŝejko ne estis trovebla kaj, krom kolosa preĝilo kaj tibeta monaĥa robo, li nur trovis kelkajn tolaĵojn. Meditante li kun Amèn Hoeï kaj la mistera gasto iris al la tendaro.

Ilia alveno vekis plej grandan konsterniĝon. Lamao Wuangji jam troviĝis en sia tendo, sed la beduenoj ankoraŭ sidis ĉirkaŭ la preskaŭ estingiĝinta fajro.

Enirante en la rondon, Camphuis mokrigarde sin turnis al la ŝejko, kiu ektimiĝinte ekstaris kaj honte mallevis la kapon.

”Via preferatino ne nur estas somnambulino, ŝi ankaŭ estas granda sorĉistino, kiu povas sin aliformigi, estiminda Hussein,” sarkasme komencis la inĝeniero.

La ŝejko en la unuaj momentoj ne trovis respondon, sed subite li firmdecide levis la kapon.

”Pardonu, mi tion ne konsideris krimo, iu viro min trompis,” li veplendis.

”Ĉu vi tion ne konsideris krimo? Tion klarigu!” rediris Camphuis sciavide.

”La fremda viro venis al mi petante permeson por kunvojaĝi kun ni al Erment. Li diris, ke li estas frato de la alia fremdulo kaj ke li havas zorgojn pri ties bonfarto.

Li al mi proponis dumil piastrojn por kaŝi lin, ĉar li timis, ke vi ne konsentos lian kunvojaĝon. La afero ŝajnis al mi negrava, sinjoro kaj kiam mi de vi eksciis, ke li ŝteleniris vian tendon, mi ne plu fidis lin. Mi tiam al li diris, ke mi postlasos lin sola en la dezerto, se li riskos duafoje veni en la tendaron kaj ĉar via sendanĝereco tre interesis min, mi post tiu tempo ĉiunokte gardigis vian tendon.”

La inĝeniero estis konvinkita, ke la bedueno diris la veron kaj pro sia humorsento li baldaŭ nur rigardis la surprizan historion de ĝia komika flanko.

Li tamen komprenis, ke li ne senproteste povas akcepti tiun senkulpigon por ne perdi sian aŭtoritaton. Pro tio li krudvoĉe diris: ”Vi ne estis sincera, Hussein ebn Ahmed; la viro estis trompanto kaj liaj intencoj povis esti pli malicaj ol tiuj, kiujn ni konstatis. Kaj post la enŝteliro via devo estus min averti.”

”Pardonu, sinjoro, mi ne kuraĝis,” humile konfesis la bedueno.

”Bone, ni ne plu parolu pri tio,” respondis Camphuis per voĉo pli afabla. Li ne povis pli longe sin montri kolera kaj daŭrigis:

”La fremdulo mem decidu kion li volas: reiri al Kairo aŭ plue vojaĝi kun ni. Mi nun kondukos lin al lia amiko; morgaŭ vi povos loki lian tendon ĉe la niaj.”

Hussein ebn Ahmed profunde riverencis, ĝoja kaj dankema, ke li tiel elturniĝis; dum la interparolado li evidente timis, ke li devos cedi siajn dumil piastrojn, kiujn li ricevis krom la postulita sumo. Farante signon al Amèn Hoeï, ke li ne sekvu lin, Camphuis iris kun la ĉino al la tendo de Wuangji.

La lamao jam kuŝis sur la lito, sed kiam la inĝeniero al li petis veni eksteren, li tuj mirmiene aperis.

”Mi malkovris bonan amikon vian, kiu evidente ĝis ĉi tie vin sekvis por postuli sian rekompencon por la helpo, kiun li sur la ’Sirus’ al vi havigis,” komencis Camphuis moke.

La lamao konfuze lin rigardis kaj farante paŝon returne,

Camphuis alŝovis la timeman ĉinon kaj mokridante foriris.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.