La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MALBENO KARA

Aŭtoro: Mary Webb

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Averto
LIBRO UNU
1 2 3 4 5 6 7
LIBRO DU
1 2 3 4 5 6 7 8 9
LIBRO TRI
1 2 3 4 5
LIBRO KVAR
1 2 3 4 5 6 7
Dialektaĵoj
Prononco
Pri la traduko
Piednotoj

PRI LA TRADUKO

La originalo de ĉi tiu romano estis verkita en modifita formo de la dialekto de Shropshire, en Anglio. Ĝi estas iom malfacile legata de ordinara anglalingvulo.

Kiam Grace Kirkwood, tre kompetenta aŭstralia esperantisto, decidis traduki la romanon en Esperanton ŝi uzis la norman formon de Esperanto tiel ke la tradukita romano estis tre facile legebla. Tamen perdiĝis la literatura stilo de la originala verko kaj la karaktero de la romano multe suferis. Ŝi klopodis iom redoni la originalan guston per uzado de la t.n. “poeziaj” neologismoj (frida, olda, kc.) sed kiam ŝi mortis la stilo de la traduko ankoraŭ restis literature tre malkontentiga, kvankam gramatike kaj vortuze ĝenerale akceptebla.

Grace Kirkwood postlasis malgrandan sumon da mono por finpretigi kaj eldoni la tradukitan romanon. Trevor Steele, tre kapabla aŭstralia prozisto, entreprenis profunde revizii la tradukon surbaze de la originala teksto Shropshire-dialekteca.

Tiucele li akiris la helpon de tre kapabla aŭstralia poeto esperantista, Niĉjo Nicholas. Kune ili reviziis preskaŭ duonon de la traduko. Sed la tasko montriĝis tro granda kaj temporaba.

Trevor do petis min transpreni ĝin.

Necesis ne nur finprepari la duan duonon de la traduko sed ankaŭ plene revizii la unuan duonon por konsekvencigi la stilon.

Farante tion mi devis evoluigi “dialektan” stilon kiu almenaŭ parte spegulas tiun de la originalo anglalingva. La rezulto estas teksto kiu estas multe malpli “dialekteca” ol la originalo, tamen relative radikala en la esperanta literaturo.

Por fari la “dialekton” mi ĉefe adoptis metodojn uzitajn de la aŭtoro kaj proponojn de Grace Kirkwood mem. Laŭeble mi strebis konstrui lingvoformon kiu laŭ lingvistikaj principoj estas ebla dialektoformo evoluunta kaj kiu ankaŭ konservas kelkajn karakterizaĵojn de angleca parolmaniero.

Multaj el la “dialektaj” formoj kaj en la originalo kaj en la nun proponata traduko estas efektive nur ŝajnaj kaj konsistas el nekutima skriba reprodukto de la parolata lingvo. En la traduko tion ofte transdonas mia rezigno je ĉia enfraza interpunckio.

Multaj dialektaspektaj teksteroj en la originalo kaj en la traduko eknormaliĝas tuj kiam oni legas ilin voĉe kaj ne nur okule.

Alia karaktero de la dialektaspekto rezultas el la karaktero de la ĉefrolanto mem en la romano. Pru Sarn, la rolanto kiu pretendas verki la rakonton, estas persono tute ne edukita kvankam ŝi ja lernis skribi kaj legi. Kaj en la originalo kaj en la traduko ŝi nek povas nek volas observi la literaturajn normojn kaj skribas kiel ŝi parolas, ofte forgesante kiel ŝi komencis frazon, intermiksante nekonsekvence – kelkfoje preskaŭ kaose – pronomojn (kaj mankon de pronomoj), verbformojn, eĉ vortuzojn.

Kontribuas al ĉi tiu lingva kaoso ankaŭ la amo de Pru Sarn al bibliaj tekstoj. Ŝi tre ofte uzas bibliajn frazojn, foje ĝuste kaj foje neĝuste. En la originala angla teksto tiuj citaĵoj estas laŭ la anglalingva versio publikigita en la jaro 1611 laŭ ordono de la tiama Reĝo Jakobo. Kelkfoje, precipe rilate al la Psalmoj, ŝi citas laŭ la anglikana Preĝlibro, kiu uzis pli fruan kaj pli arkaikan version. En la traduko Grace Kirkwood kaj mi uzis la tekstojn kiel ili aperas en la esperanta Londona Biblio, kun modifetoj kiam (tre malofte) Pru Sarn miscitas kaj kiam ŝi uzas tekstojn el la Preĝlibro. En la originalo tiuj citaĵoj estis kelkfoje dialektigitaj, kelkfoje ne, kaj mi konservas tiun trajton en la traduko.

Kelkaj rolantoj en la romano (ĉefe Kuracisto, Parsono, kaj Skviro) neniam parolas dialekte sed nur normlingve, kaj en la angla kaj en la traduko. Sed la aliaj rolantoj kutime ne klopodas normigi sian lingvouzon negrave al kiu ili parolas.

Trajto de la originala verkaĵo estas la ripetado de silaboj, ofte kun vokalŝanĝoj, ekzemple “prokristi-prokrasti”, por doni emfazon aŭ por karakterizi individuajn rolantojn. Ili estas plejparte evidentaj kaj mi ne piednotis aŭ eksplikis ilin.

Laŭeble mi strebis pliprofunde dialektigi teksterojn kiam ili estas tiaj en la originalo, kaj plinormigi ilin kiam ili estas plinormaj en la originalo. Sed ne ĉiam eblis dialektigi precize samajn vortojn en la traduko kiel en la originalo. Kaj, kiel mi jam rimarkigis, la traduko konservas nur malgrandan proporcion de la dialekteco de la originalo.

Trevor Steele bonvolis tralegi la finan tradukon kaj tre helpe konsilis pri diversaj dialektigoj. Kune ni ellaboris la pronomuzon kaj kelkajn variantojn de familiaraj vortoj kiaj “jes”, “kaj”. “ke”, kc.

Tamen pri la fina formo de la teksto respondecas nur mi.

Kvankam en la originalo pluraj rolantoj ofte misgramatikas, mi decidis ke estas dezirinde ne reprodukti tiun trajton en la traduko. Do mi strebis resti en la kadro de la ortodoksa esperanta gramatiko. Kelkfoje mi retroiris al gramatika uzado el la unua jardektrio (proksimume 1887-1900) de Esperanto, por doni arkaikan karakteron kia estas kutima en dialektoj. Pluraj fruaj zamenhofismoj estas reproduktitaj, eĉ kvankam ili sulkigas la brovojn de multaj “modernaj” esperantistoj.

Kvankam sendube troviĝas komposteraroj en la ĉipresita romanteksto la leganto prave supozos ke se ŝajne troviĝas gramatika eraro, plejverŝajne tio ŝuldiĝas al mislego de la dialektaĵo. Por helpi ĝustan legadon mi ofte enmetis tradiciajn apostrofojn por indiki ke oni akcentu la lastan silabon de, ekz., la vortoj Sakristian’, region’, kaj aliaj vortoj de kiuj la lasta vokalo, o, estis eliziita. Kiam konfuzo inter akuzativo kaj nominativo ne estas verŝajna mi ne enmetis tiun apostrofon (malgraŭ la ortografia tradicio esperanta) por ne troabundigi la apostrofojn kaj tiel konfuzi la okulojn de la legantoj, ĉar en ĉi tiu dialekto la fina – o kutime ne uziĝas kiam la elizio ne tro malfaciligas prononcon.

Kiam aliaj “kontraŭgramatikaj” formoj ŝajnas ekzisti, la leganto bonvolu pervoĉe legi la tekston kaj rimarki ke mankanta interpunkcio ofte eksplikas la strangan aspekton. Krome bonvolu ĉiam memori (“enmensigi” laŭ la vortuzado de Pru Sarn) ke multaj rolantoj pro diversaj kaŭzoj misprononcas kelkajn vortojn aŭ mislokigas silabojn.

Mi deziras averti ke mi ne prezentas ĉi tiun romanon aŭ “dialekton” kiel modelon por reala lingvouzado. La “dialekto” estis kreita specife por traduki ĉi tiun romanon kaj neniel spegulas efektivan aŭ rekomendatan lingvouzon. Se iun dialektaĵon en la traduko iu opinios konservinda, nu – mi nek rekomendas, nek aprobas tion.

Donald Broadribb

Septembro 1994


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.