La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
MALBENO KARAAŭtoro: Mary Webb |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Jancis rakontis al mi sekvatage ke tivespere mem Srin Beguildy diris ŝajnigitan mesaĝon ka tagon post amportado Beguildy ekiris tre pretendeme kun sia fraksena stango por trovi sepan infanon ka reporti panon. Mi diris ke ja ŝajnas hontinde timaniere trompi povrulon sed Jancis diris “Tutne! Feliĉigas lin ka n’donos al li monon se l trovos sepan infanon do ki alia stas farinda?”
Ŝ aspektis dolĉa kiel dianto tiJancis. Ŝ iomete restis ĉe ni por helpi lavi telerojn ka poste ŝ sidis en kuirej dum mi laboris kudrante edziniĝvestojn. Post vespermanĝo kiam ŝi foriris Gideon diris – “Atentu ke v ne forgesu!”
Ŝi ruĝetiĝis kiel epilobi’ ka kuris laŭlonge d arbarpado. Post vespermanĝo Gideon diris kvaze senatente “se m tardos Pru ka v volos enlitiĝi metu ŝlosilon super pordon de stal.”
Senkomente mi konsentis fari tion. Sed mi vidis lin razi sin tre zorge ka surmeti sian dimanĉokitelon do m sci’s ke n grave kiun ajn daton decidis Parson por nupto nupt okazas nun ka m alportis rozon por lia palto. L aspektis tre hontetema pri ti sed mi diris ke kiam knabo vizitas sian knabinon tuj taŭ nupto li ĉiam devas surporti floron. Ti ŝajne trankviligis lin ka l pensis ke m suspektas nenjon ka l foriris fajfante laŭte ka klare laŭ arbarpado kie folioj fariĝis rustkoloraj ka suspiroj sonis ie ka tie k aer elspiris aŭtunon ka bruete falis brunaj nuksoj per kiuj knaboj laŭplaĉe ludis konkrojn. Morna tre morna m opini’s arbarpadon post kiam alta form de Gideon ne plu stis videbla ka m aŭdis ondetojn de lago ka frapetadon de boato kontre ŝtupojn ka huhuon de strigo. Kial morna? mi demandis min ĉar nupto tibalde venos ka glorrozoj floris tritik estis sekura en stakej k en mia kor Mestro ĉe’stis?
Tamen stis iaĵo en tivesper kian on sentas kiam iu ĵus mortis. Mi ĉirkiris por certigi ke ĉi’ bone statis. Patrin dormis bruna ka nana ka serena en granda lito. Bendigo stis enstale tre komforta ĉar li stis olda ka febla ka n’enstaligis lin taŭ oktobro. Ĉi’ bone statis ka m demandis al mi kian danĝeron mi sentas en aer. Nelge mi sci’ĝis sed dum kelka tempo ĉi’okazis laŭkutime. Ĉiunokte mi metis ŝlosilon en stalon sed diris nenjon. Ĉiumatene lito de Gideon stis malordigita sed mi bone sci’s ke l ne dormis en ĝi. Li fajfadis gaje kiel i’alia vir ka n plu subvoĉe. Mi ĝojis pro l ka ĝojis prepari por Jancis. I uzos gastoĉambron kiu pro multjara neuzado multbezonis riparon. Do m aĉetis kelkajn rulojn da malkara tapetpaper per mia butermon ka m tapetis ĝin kvankam Gideon ne sci’s. Patrin partoprenis sekreton ka ŝ ofte envenis ka kunpremis manojn dirante “Ki’bela tapeto! V ja bone laboras mia kara. Rozoj sur ĝ!
Laŭ mi’opinio rozoj bonsortigas. Vi’onklin Dorcas havis rozojn en sia nuptoĉambro k eĉ n un el ŝiaj infanoj mortis nek malsanis nek ploris. M enmensigas ke ŝ ŝercis pri ti. ‘Nek morti nek plori’ ŝi diris.
M esperas ke tide Sarn ne multe ploros ĉar mi n povas elteni sonon d infan ploranta. Sarn ade kriegis k estis terure aŭdi lin. Li surfrapadis liteton obstinege ja. Ĉiam postulegis tujan obeon ka s on tardis li n forgesis li ploradis tutan tagon ĝis li sukcesis.”
Mi jam finis tegadon ka m komencis meti iom da glazurita kalikoto ĉirke tualetotablon kiam Srin Beguildy venis kurante al nia dom kvaz sovaĝulin. Ja stis tr’agrabla veter k etaj birdoj stis sur novaj stakoj k unuaj pomoj falis. Ŝi venis frumatene. Mi faradis buteron. Mi n vidis Gideonon ĉar li prenis panpecon en kampon kie li plugadis. M estis en melkej kiam Srin Beguildy enkuris.
“Ho mia kara!” ŝi krias. “Ho mia kara! Plejmavaĵ okazis.”
“Jadi ki?”
Mi timegis rigardante ŝian vizaĝon.
“Li reven’s!”
“Kiu? Mestro Beguildy?”
“Ja’s! Ja li! Ka taŭe tiom bone progresis! Li frestos almen du smajnojn mi kredis. K i du tiom dolĉas kune. Mi ne kredis ke Sarn povus paroli tiel ĝentile kiel li nun al mi ka Jancis kia Reĝin de Maj. ‘Patrin’ ŝi diras ‘m estas pli ĝoja ol mi kredis ebla’. Ja’s k anke via frato. Trankviligis lin trovi ke liaj duboj ka timoj pri juna Camperdine malpravas. Se mi n lasus lin veni l opinius ke junul stas tie. Nenj alia eblis. Ju pl’on volas des pl’on kredas k’aliaj ĝin volas. Sed trovinte ke ĉi’ ĝustas anke li ĝustagas. ‘Patrin’ li diras ĉar verdire nelge mi stos taŭ Li supre ka ĉiuj beataj anĝeloj ‘Patrin lasu min tranokti de nun ĝis ni nuptos. Frue stos li diras ‘alie mi n petus vin. Ka ŝ akceptas’. Do m donis al i nian ĉambron ka m dormas sur kestolito de Jancis en kuirej. Mi metis plej bonan katunan peplomon sur liton ka plej bonajn litotukojn kiuj n havas flikaĵojn ka tapiŝaĵon sur plankon ka m mortigis kokon ka faris iom da bona pansaŭco ka lasas in vespermanĝi agrable ka kune taŭ fajr ka restas ekstere ĝis i finas kvankam i ja ĝentilege proponis ke m manĝu kun i. Sed novaj g’edzoj ĉu per ring aŭ ne stas novaj g’edzoj. Ka kiam i jam enlitiĝis m ordigadas kuirejon ka lavas telerojn. Ka m ĵus finis tion ka sidas taŭ fajr pensante pri tempo kiam m edzigis Beguildyn k admirinda junul li stis kvankam vi nun ne povas tion kredi ka l ne meritas miajn pensojn tiavida malicoldulo. Mi sidas tie tre trankvile ka pensas ke balde mi dev’s rigli pordon k elrasti cindrojn kiam eta son aŭdiĝas elekstere k eniras Beguildy. Mi preske falas sur plankon.
‘Nu Srin li diras ‘Kie stas Jancis?’
‘Ŝi dormas’ mi diras.
‘Ka kiam vi donis al knabin nian ĉambron ka dormas en kestolito? Post ti l enkuras ka jen i. Ka fariĝis Infer mem kredu min. Li ĵetis sur Sarnon malbenon kian mi nenjam aŭdis nek aŭdos.
‘Ka malgre via ŝtelenir vi n edziĝos kun knabin li diras.
‘Vi n povas malebligi’ diras Sarn ‘nenjo en mondo povas malebligi nun’.
‘Mi ja malebligos’ diras mestro. ‘Ĉu n mi malbenis cin per fajr k akvo? Ĉu n mi diris ke ci naskiĝis sub tripenca planedo ka n povas gardi monon? Ĉu n mi diris ke v estos malriĉa dum vivo ka mortos en akvo? He?’
‘Nu stas domaĉe por vi ke v eraras ĉar v estas saĝul sagaca’ diras Sarn ‘Sed rikoltiĝis ka m estas riĉul.’
‘V estas nek dekone nek centone riĉa kiel juna Skvir. Liajn poŝojn plenigas francmono’ krias Beguildy. ‘Vi n havos mian knabinon Sarn’.
‘Mi havas ŝin ŝajnas’ diras Sarn tuttrankvile ka ti plene frenezigas Beguildyn. Li pren’s blunderbuzon kiun li havas ĉefenestre preta por vulpo ka l atakas vian fraton per kolbo.”
“Jadi!”
“Vi prave diras Pru Sarn. Mi kriaĉas ka Jancis kriaĉas ka m enkuras el kuirej ĉar m restis ekstere pensante k’eble Sarn prefer’s tion ĉar li stas en sia noktoĉemiz ka tiel bela kiel virin povus deziri sed mi n volis kaŭzi pli d embaras ol jam okazis. Sed tal mi povas eniri Sarn sternigis mian sur plankon kie li kuŝas kiel ŝtipo kion nenju pli meritus. Ĉar tre damninda vir stas Beguildy k obstina ka l konservas sian malamon jaron post jaro. Mi ja kredas ke radiko de tutafer stis ke via paĉjo postulis tikronon post kiam Beguildy decidis ke ĝ estis donac. A˚! Kvankam li stas mia mi n povas ne diri ke l terure gardas domaĉon. Nu Sarn senkonsci'gis lin ka l diris ‘Prenu liajn piedojn bonvolu Patrin ka n’metos lin en kuirejon. Ĉar ĉu l mortis aŭ ankor vivas mi n plu s’feros ĉinokte’. Ja’s. Li diris tion. Ka l diris ‘Eble on pendigos min sed mi n s’feros ĉinokte’.
Frida ka kvieta kiel frostita lago sed terura vir kiam on ekscitas lin stas via frato. Do m verŝas akvon sur mian ka don’s al li’om d alkohol ka nelge li vekiĝas sed mi zorgis jam ligi lin al lito. Li baraktas energie sed ŝnur stas forta ka m donadas al l alkoholon k iom poste li kvietiĝas ka dormas. Do en maten via frato foriras ka m malligas mestron ka kiam li vekiĝas mi diras al li pro kial li reven’s? Do li diras ke mava inform vojaĝas rapide ka spozeble li havas orelojn k irante monten li nur ĵus atingis Kastelturon de Mallard k iu informis lin ke Sarn nun dormas en nia dom. Malicaj on estas! Do m pretigas por li’om da matenmanĝo ka l eliras.
Silentega li stas do m venas por averti cin ĉar kiam li silente koleras li stas mortiga.”
Mi diris kidamaĝon tioldul povus fari? ka n’ja scias ke liaj sorĉoj ka kiajnaĵoj stas nur sensencaj ludoj. Sed ti n trankviligis ŝin ka ŝ nur diradis konstante ke mavaĵ alvenos ka Di sendu nuptotagon rapide ka ŝ foriris hajmen sovaĝa kiel kiam ŝi venis premtordante manojn dum ŝiajn hartufojn blovis ŝtormvento. Ĉar blovis vera tempesto kiu jam komenciĝis taŭ dutri tagoj ka ĝ flugigis pajlon ka grajnoŝelojn en stakej ĝis aer stis sufok plena de polvo. En kampo mi devis stari tutapud Gideon ka kri’ tal li povis aŭdi min. En arbosuproj aŭdiĝis muĝego kia d akvobaraĵo kiam degelis neĝo k ululado en kamenoj tiom ke v feliĉas ke v havas kvar murojn ka tegmenton. Mi diris al Gideon je vespermanĝo ĉu vento forblovos staksuprojn? sed li diris ke n ĉar i stas firme fiksitaj. Post nur du tagoj makleristo venos por taksi prezon de gren ka post tri tagoj pl’okazos nupto. Sciante tion k estante trankvila pri Beguildy ĉar li n s’feris pro bato m aŭskultadis venton tre kontente ka faris iom da toasto ka pensis pri Kester. Ĉar m ja kredas ke nenjo pli kontentigas ol muĝanta vent en kamentubo kiam ĉi’ iras bone. Mi diris ĉu n’enlitiĝu frue ka Gideon diris ke jes ĉar ni laboris forte ka finis rikolton. Do n’enlitiĝis j’oka hor ka m ekdormis post minuto kun son de laŭta seka tempest en miaj oreloj.
Kiam mi vekiĝis abrupte mi pensis “Stas Juĝ!” Estis lumego ka teruranta muĝego bategoj ka krioj el nokto. Mi kuŝadis konfuzita ka ripetanta Patro Nia[71] plejeble rapide ka b’daŭris ke m n adoradis pli regule enkirke. Ka m aŭdis voĉon de Gideon kiu kri’s el f ’nestro k aliajn voĉojn elsube k un stis voĉo de Sammy de Sakristian’. Ĉiti’ konsolis min dum mia stulta tim ĉar m spozis ke Sammy povos memori tekston k ank elbuŝigi ĝin eĉ en Nokto de Juĝo. Ĉar plu stis nokto k anke frue ĉar poste ni sci’ĝis ke n’enlitiĝis taŭ n multpl’ol du horoj. Gideon kuris preter mian pordon vokante min do m ellitiĝis ka vestis min ĉar m spozis ke ĉu ’kazas Juĝ aŭ ne mi portu vestojn kvankam en bildoj savitoj portas noktoĉemizojn. Sed mi ja opini’s ke m devos atingi Ĉielon tal mi povos stari komforte taŭ Sammy de Sakristian’ en mia noktoĉemiz.
Mi sobkuris ŝtuparon k eksteren ka tiam mi vidis. Mi pensis k’eĉ fin de mond estus pl’elportebla ol ti ĉar tikaze ni stus prizorgataj sen pliaj rikoltoj farendaj ka sen mon gajnenda per dolor ka laboro. Stus same por ĉiuj en tihor sed ĉiti’ stis nur por ni ka frakasis nin kiel ĉarrado frakasas spikon de tritiko.
Laŭta muĝado venis el nia brulanta gren. Flamis rikolto tuto tutrezulto de ĉiuj jaroj da labor ŝtofo mem d anim de Gideon ka nia stontec. N estis granda kometo nek flamanta stel furiozanta trans ĉielon por anonci finon de ĉi’ nenju trumpeto de ĉefanĝel sonoranta ka soneganta en nigra nokto inter tremantaj mondoj. Nur tritiko.
Nur nia tuta havaĵo! Nur ki povus fari el nia Gideon bonkoran ameman viron ĉar posedante ĝin li ĉesigus sklavecan laboradon dum tago ka dum nokto ĉesus sklavlaborigi nin ka laborus kiel ĉiu alia. Nur tritiko kiu donus iom da komfort al Patrin iom d esper al mi. Nur tritiko kiu donus al Jancis amatajn infanojn rangon d edzin ĉe kamen’ k eble ank iom d am. Ho mi’anim! Brulis tritiko!
Mi kroĉis min al pordego de stakej ka feroce varmega vento levis miajn harojn. Nigraj figuroj kuris tra ruĝa lum kvaz en bildo d Infer sed i signifis nenjon eĉ men ol nenjon. Vaste muĝanta vento plu iris ka kunportis fajron. Mi povis vidi ke ĉi’ sendube komenciĝis en horde ĉe okcidenta flanko de stakej de kie flugiris vento. Jam ne restis horde. Kie ĝ staris stis du grandaj rondaj domoj kun larĝo ka formo de stakoj sed el blanka fajr teruroplena vidaĵo havantaj dimension ka formon de stakoj sed faritaj el fandanta flam. Nenjo stis en i k estis mirige k’i staris. Fojfoje pec de ĉitifandaĵo enfalis sensone ka videblis kavernoj el grizaj cindroj ka ruĝa minaca ardetanta fajro. Tiel sendube stos kiam mondo brulos kun fervora varmego je fin de ĉi’. Ĝ eble plu turniĝados samkiel de ĉiam sed ĝi n plu stos amikaĵo ĉirkata de nebuloj agrable kolorita pilko kun bildoj de bluaj maroj ka verdaj montoj sur sia rondaĵo. Ĝ estos putrinta pro fajr kiel pom putras kiam eniĝas vespoj leĝera ka malplena ka sensignifa. Tia stis nia horde enfalanta sen son kvaz iu interne ti’n ka re’n movis sin. Ĝ estis pli doloriga vidaĵ ol se ĝ tutkolapsus ĉar kvankam ankor stako ĝi ŝajnis ŝerco d iu demon’ diranta – “Do kion fari? Jen viaj hordestakoj! Faru hordeopanon ka manĝu!” Mi rigardis tidu demondomojn kun rondec k alto de niaj bonaj hordestakoj ka m memoris hordeon ho dolĉan hordeon susurantan en tagiĝa vento!
M enmensigis plugadon por ĝi kun tiom d esperplen ka semadon inter semado de vintra tritiko ka semado de somera tritiko Gideon ka m paŝis ti’n ka re’n sur kampoj kun sakoj da semoj sur ŝultroj aŭ kun profunda ronda kovril povanta enteni sfiĉajn semojn por un ti’n-kaj-re’n-transir de kampo ka n’larĝe svingis brakojn laŭ granda donema movo kvaz ni nutras tutan mondon ka tion mi multamis rigardi. Ĉar rikoltado kvankam agrabla por rigardi kiel stas ĉiuj agoj dum jar ĉe bien stas avara maloferem’ago kompare kun semado. On devas klini sin super ĝin k arigi ĝin al si ka premi ĝin al sia sin’ ĵaluze ka firme teni ka preni ĝin. Ĉiam troviĝas avarec en rikoltado per falĉileto laŭ mi’opini. N en rikoltado per falĉil ki’stas grandskala detrua movado kun nek am nek koler kiel juĝado farata de Di. Nek en draŝado ki’stas plena de koler sed tutsen dezir aŭ vol havi aŭ konservi. Sed rikoltad estas nur avarado samkiel semad estas nur donado. Ĉar jen on iras ti’n ka re’n sur vastaj kampoj portante kion on tiom zorgoplene konservis draŝinte ĝin el grajnoŝeloj ka konservinte ĝin ĝis ĉitimomento.
Kvankam ĝ estas onia tuthavaĵo ti n gravas on prenas ĝin po grandajn manplenojn ka disĵetas ĝin tutne volante reten’iom. On iras tutrekte taŭen ka ju pli granda stas man des pli granda stas kontento k on disĵetas ĝin ambeflanken tiel ke person’ ne konanta kamparkutimojn eble dirus jen frenezul. Ĉar aspektas kvaz on manĝigas ĉiujn birdojn de region’ ĉar ĉiam postsekvas en sulkoj korvoj ka sternoj ka multaj birdetoj kiuj stus tutne profitdonaj s on volus vend’in por manĝi.
Stas bele vidi orajn semojn ĵetataj enaeren dum sun brilas sur in ka leĝera printempa vento disblovas in tien ka ien aŭ s estas vintra tritiko do verŝajn estas kvieta bruna tago milda kiel matura bier rilate kolorojn k odoron d aer. Mi ĉiam pretis por semado kvankam ĝi n multe plaĉis al Gideon k efektive li ŝajnis domaĉi disĵeti grajnojn ka l semadis tro maldense ka tiel malŝparis teron ka laboron. Mi pensis pri ĉiĉi’ ka pri belaj vesperoj kiam Patrin ka m promenis al kampoj por rigardi junan hordeon sorpuŝi sin verda ka maldensa ka pli densiĝanta ĝis bruna ter tutverdiĝis ka horde kreskadis pl’alta rigida ka pinta ka poste ĝ moliĝas ka longiĝas eĉ pli ka vento trakuras ĝin kiel boato sulkas akvon ka finfine trovas voĉon ka kanton ka levas verdajn plektitajn spikojn por ŝvele maturiĝi ĝis i staras perfekte kvaz Sinjor ĵus formetis d i Sian manon k i stas el puror. Oraj folioj oraj tigoj oraj tuberoj kiel kapoj ka tuberoj krome havas orajn barbojn. Tamen honesta or ka n tior kiun on nomas malben. Ho kiom m amis dum tikvietaj dimanĉmatenoj kiam m iris al puto ka por nelonge demetis sitelojn k eliris en grenkampojn kuŝantajn sub vasta palblua ĉielpaco kvaz bestoj sataj ka ripozantaj! Etaj birdoj mallaŭte pepis kontente aŭ softe kantis. Krispiga brizo blovis ka korvoj alte flugis en ĉiel’ ka dua florado de palaj oraj floroj sur lonicer kontrastis kun blu. Stis varmec kiu ĉirkis onin ka reĝineca donaco d odor de gren. Al ki’aliodor ĝi smilas? Ĝ enhavas tiom multe pl’ol aliaj dolĉaĵoj.
Enestas somer ka frost. Enestas akvo ka kor de siliko kiun gren sorbas en siajn kavajn tigojn. Stas pan en ĝi ka vivo por homoj ka bestoj.
Ĉi-ĉiaj pensoj kunfuzaj ka konfuzaj plenigis min dum mi firmtenis min al palisar tro paralizite por movi min ka sekiga vento blovadis sur mian vizaĝon. Kelkaj malfeliĉoj instigas eksalti k impeti por savi sin sed aliaj stas tro fortaj por ti ĉar i devigas nenjon fari. Tiam paralizo falas sur animon kiel paraliziĝo de kuniklo kiam ermen’ arde rigardas ĝin ka ĝ scias ke nenjo pli stas farebla.
Fajr jam atingis du plej grandajn stakojn de tritiko. Ĝ atingis in k i n plu stis. Bald i smilos hordeon. I stis bonaj stakoj ja solide kvadratecaj ka plejeble altaj sen risko de faliĝo ĉar ni tiom rikoltis ke ni havis sfiĉe da spaco nur per tialtec. Ka ja stis bona tritiko kun longaj tigoj ka tutsen meldu’. Ĝi necesigis plejmultan tempon ka por semi ka por rikolti kaj dum portado plej grandaj ĉaroj uziĝis por ĝi tuttage. Ka nun ĝi n plu ekzistis! Ĝ estis granda fajramas’ en kiu stis du nigraj formoj de stakoj ka balde fajr forkuros ka n plu stos son restos nur du grizblankaj domoj por demonoj kun tristaj ruĝaj glimoj en internaj kunfaliĝantaj koridoroj. Staris pliaj stakoj de tritiko apudheĝe sed plej apud brulantaj stakoj stis aven. Aven delikate bela kiel filikoj por tablo de dam! Dolĉega tiaven bele delikata kia somermeza herbo oriĝinta. Mi ĉiam plej amis avenon.
Ka subite m estis vera patrin d aven. Fajr konsumu tritikon ka hordon sed ĝi malhavu mian avenon. Mi transgrimpis palisaron ka kuris al loko ki’etaj figuroj sin movis. Mi kaptis Gideonon je maniko.
“Vi dev’s savi avenon!” mi krias. “Ho savu avenon delikate belan!”
Sed li diris nenjon. Li laboris kvaz frenezul ka m vidis ke l strebas savi avenon – avenon ka stakojn apud heĝoj. Li ka Sammy fosadis akvofluejojn inter brulantaj stakoj ka n brulantaj.
“Kie stas Tivvy?” mi demandis ĉar nun malfreneziĝinte mi serĉis helpon d iu ajn.
“Ŝ iris alvoki Pejtron,” diris Sammy ŝvitanta ka ĝemanta super sia ŝpato ĉar fajr alproksimiĝis.
“Ĉu m rajdu Bendigon por venigi helpantojn?” mi diras. “Aŭ ĉu m kolektu sitelojn por komenci alporti akvon?”
“A˚ tion?” diras Sammy. “Faru tion ĉar helpantoj multtro malfru’s.”
Nenjun vorton diris Gideon. Mutiga frenezo trafis lin ka l laboris kiel dekopo da viroj. Pro teruriĝo ka fortostreĉo k intensa fajrvarmego ŝvito fluis kvaz river sur lia vizaĝo ka liaj vestoj stis kvaz li ĵus venis el akvo. Ka ĉar l estis tiom malseka kaj proksima al fajr li malaperis en nubo de vapor ki aspektis tre stranga kvaz li sorĉiĝis aŭ jam stas en Infer.
Mi malligis Bendigon ka brutojn kaj bovinojn kiuj kuŝis en gregej k i brue galopis en arbaron duonfrenezaj pro tim. Mi vekis Patrinon ka diris ke ŝ dev’s vesti sin ka veni al lago por ĉerpi dum ni pasigos sitelojn de man al man laŭlonge de homa ĉen. M arigis ĉiujn sitelojn k ujojn ka pensis ke stas b’daŭrinde ke malgre granda lago plena d akvo ni povas estingi incendion nur per timalmultakvo kiun ni povas meti en etajn sitelojn. Ka poste m pensis ke kiam on plendas pr’io kaj tio ka tristas ne kulpas kosmo ĉar ĝ smilas grandan lagon plenan de bon sed kulpas nanec de siteloj.
Patrin tre konfuzita ka kvieta iris kvaz infan kun mi.
“Ĉu m nun ĉerpu Pru?” ŝi diras.
“Vi povas komence pretigi sitelojn” mi respondas. “Sed vi plejeble rapide ĉerpu post dutri minutoj kiam ni venos.”
“Nun Sarn” diras Sammy “vi dev’s ĉesi fosadi k anstate porti akvon.”
Ĉar kvankam eble ŝajnas nekredeble dum tituta terura nokto kvankam Gideon plej multe laboris Sammy ka m ordonis. Gideon okupis sin freneze pri postulitaj taskoj ka daŭrigis kiam ne plu’tilis laborante kvaz bov en draŝej. Li forĵetis fosilon pro dir de Sammy ka venis kun n’al lago. Patrin streĉe ĉerpadas. Ŝ aspektiĝis konstante pli nana dum problemoj amasiĝis ĉirke ŝ kvaz manĝinte magiaĵon ki’nevidebligis ŝin. Ŝi smilis brunan birdeton kiu pormomente surterigis sin apud akvo dum migrado ka poste forflugis al nekonata loko.
“Nun jen venas Pejtro dank’ al Sinjor’” diras Sammy. Li stis bravul tinokton kaj dum daŭris fajr li diris sol’un tekston ka ti stis n evitebla “Brulado kaj fajraĵo” kvankam tutcerte li memoris multpli.
Ja vere venis Sakristian’ kurante tr ’arbar ka Tivvy proksimsekvis ka vento alportis koleran voĉon de Srin Sakristian’ longe maltaŭa kiu plendis ĉar ŝ estis sola.
“Nun” diras Sammy “Pejtro iru al stakej ka ĵetu akvon por ’stingi fajron Tivvy prenu malplenajn sitelojn tuj kiam li malplenigis in ka kuru kun i al Srin Sarn ka vi ka mi ka Pru kuros portante plenajn. Mi taŭe pensis pri homa ĉen ka pasigi de man al man sed ni stas tro malmultaj Sarn.”
Gideon parolis unuan fojon.
“Nenjam” li diris ka lia vizaĝo stis sovaĝa ka pala “nenjam mi havis multajn helpantojn nur min mem ka tidu.”
Ka dirante tion li metis brakon trans sian vizaĝon kiel li kutimis kiam li stis knabo k okazis tragedi ka l ploris.
A˚ mi diras al vi ke ne multaj volus vidi tion fortan mastreman viron ki’ploris kiel knabeto.
“Kion do Sarn!” diras Sakristian’ skuita kiel ni ĉiuj “Ne faru tion! La Eternulo donis, kaj la Eternulo prenis.”
Je ti Gideon venkis sian emocion.
“Eternulo?” li diras. “Ne. Eternul ne faris. Faris Beguildy. Kiam n’estingis stakojn mi kaptos ka rostos lin.”
Mi n havas vortojn por esprimi teruran tonon de lia voĉo. Mi volis demandi per ki l scias – se vere l scias – sed mankis tempo por paroli. Ni kuris ti’n kaj re’n ĉiu kun du plenaj siteloj kaj post hor aŭ iomete pli ti sfiĉis por lacigi fortan viron des pli virinon. Porti akvon stas facile se n urĝas k on uzas vekton. Sed kure stumbladi tra rostanta varmego kiel stis plejparte ka sc’i ke se ni lantos aven forbrulos k eble sen lanto sfiĉas por elĉerpi ĉies kuraĝon. Aven ja forbrulis. Fajr saltis trans digon ka leviĝis nova granda flamego.
Mi senspiritiĝis tiam ka kvankam mi plu kuradis mi n plu ’speris.
“Ho m tiom lacas” diras povra Patrin. Sed mi n povis lasi ŝin ripozi.
“Se ni n povos savi ĝin” mi diras “vi nenjam liberiĝos de porkoj Patrin.”
Do ŝ reklinis sian povran oldan dorson dum ŝi staris ĝistalie en akvo malgre reŭmamismo. Oni kri’s ke ni savu grenejon ĉar se ni perdos grenejon ni perdos anke domon. Aŭdinte tion Patrin ĉesis ĉerpadi do m devis doni titaskon al Tivvy ka n’devis reporti niajn proprajn malplenajn sitelojn. M unfoje sorrigardis ka vidis Patrinon elportadi aĵojn el dom. Poste mi rigardis in ka trovis ŝian kudraĵaron ka kupran fruktokaserolon ka brodaĵon kiun ŝi faris kiam ŝ estis eta ka siluetan bildon de Patro kion bofrato de Parson ki’stis parte fremdlanda tondis el nigra paper. On opini’s ke sendube li stis simplul ĉar li ludis kvaz infan per paper ka tondil kvankam on dev’s agnoski ke l bone faris ĝin k on diris ke ĉar li stas parte fremdlanda li scipovas nur tiaĵojn fari. Kvankam Patrin timegis Patron vivan ŝi tre strange alte taksis ĉitibildon. Do jen ĝi kun aliaĵoj ka ses potoj da prunkonservaĵo ka Katinj en korbo.
Nur kiam tagiĝis ka vento ĉesis ka nebula kvieta pluv ekfalis finfine n’estingis fajron. Nu eble ĝ estingis sin mem ka n’sukcesis savi grenejon ka domon. Ruĝa lum foriris el ĉiel’ ka spegulata brulad el lago. Tutnokton on povus kredi k akv en lago fariĝis alkohol k anke brulas. Ĉi’ speguliĝis konfuz-ka-renversite ruĝflavaj flamoj fum pelata de vento blankarde brulantaj stakoj kavaj ka kliniĝintaj biendom ka grenej ka n’mem aspektis kvaz pupoj en tumulto.
Nelonge post fin venis Srin Sakristian’ kiun teruris Bendigo ki’galopis snufegante kaj distretante tr’arbar tiel ke ŝ opini’s k estas Nigra Ĉasisto. Stis multaj kavaj arboj en Sarnarbar ĉar stis malnova arbarteren’ do ŝ rampis en kavan arbon ka restis tie ĝis lumiĝo. Sed estante interne ŝ n povis eliĝi ĉar ŝ estis eksterordinare dika ka portis multegajn vestojn ka kvankam dum timkrizo ŝ sukcesis enpuŝi sin n estis facile liberigi sin kiam forpasis timkriz. Sed kiam ŝi sukcesis ŝi rapide preparis por ni matenmanĝon ka ja n’bezonis ĝin ne nur pro pasintaĵoj sed por fronti tagon.
“Nu jen Tivvy ka Pru palaj kiel fatomnoj[72]” ŝi diras. “Ka vi Srin Sarn dev’s esti en lito k enliten vi ja ’ros post manĝo ka maĉ. Ka vi Sarn! Ho vir vir vi timigas min pl’ol Bendigo ja vere! Nu do kie stas nia manĝ? Kuniĝu kuniĝu manĝu ka maĉ homoj!”
Ŝi diris tion samkiel taŭe ŝ diris “Kuniĝu por ludi Multekostajn Kolorojn”.
“Sed mi volas sc’i” diras Patrin “kiel Sakristian’ ka Sammy eksci’s ke niaj stakoj brulas?”
“Mi sci's” respondis Sammy “ĉar Tivvy ka mi revenis dumnokte de muelej ka n’vidis Beguildyn ŝteliradi tre silente ĉidirekten. Do m diris al Tivvy ke ni sekvu ĉar mi jam gvatis Beguildyn delonge ĉar li stas fioldul ka Potenca Di fortenas sin de li. Per fruktoj vi konos ilin. K estis stranga hor por veni al Sarn ĉar l enlitiĝas ĉiam frue. Do ni lante sekvis lin tenante nin tre maltaŭaj. Ka tuj kiam n’atingis randon d arbar grandeg’ekflamis en malproksimangul de stakej ka post minuto Beguildy kuregis laŭ arbara vojeto ka n’preske ne povis kaŝi nin. Tuj kiam li preterpasis ni kuris al stakej ka stis eta stako en angul ka tujapude stis ĉiti’.”
Sammy montris kovrilon de tindrujo de Beguildy ka n’ĉiuj rekonis ĝin ĉar li skribis sian nomon sur internaĵo per ruĝa farbo pro fier pri sia skribokapablo.
“Vere ja stultul faligis ĝin” diras Srin Sakristian.
“Ne Patrin” diras Sakristian’ “Beguildy n estas stultul. Man d Eternul forprenis de li kovrilon ka ĵetis ĝin ti’n por ke Sammy vidu ĝin. Ja’s stis tiel.”
“La pokalo estas en la mano de la Eternulo Psalmo sepdek kvin ok” diris Sammy.
“Tamen n estis pokal” ridis Tivvy kiu ĉiam parolis stulte kiam ŝ ekscitiĝis. “Estis duon de malnova fera tindrujo.”
“Jen malbenaĵo!” ĝemis Patrin. “Li malbenis mian filon per fajr k akvo ka ĉiti’ stas unua. Nur Kara Di scias ki stos dua. Stas peko kiun vi manĝis Gideon. Jen ĝi damaĝas bienon ekde tiam. Ja’s depost kiam mia povra mestro mortis kun botoj sur piedoj stas s’feriga loĝej ja s’feriga pro porkoj ka reŭmamismo k eterna plugado ka nun ĉi’ malestas kvaz nenjam ĝ ekzistis.”
“Ja’s fajr stas avara manĝanto” diris Srin Sakristian.
“‘Mi ekstermos ilin en momento Nombroj dek ses. Nin ja formanĝos ĉi tiu granda fajro. Readmono kvin. Fajro ekstermos la palacojn de Ben-Hadad. Jeremia kvardek naŭ” diris Sammy.
“Jen tri tekstoj kunnaskiĝis! Bravul bravul!” krias Sakristian.
“Tamen ja Beguild’indas ekstermiĝon” komentis Srin Sakristian.
“Ka horor de tia malvirto” diras Tivvy “stas ke ĝ estas ensanga. Ĝi transiras de patro al infan. Nenjam on scias kiam ĝi montros sin. Vi mirigas min Sinjor Sarn ja vere ĉar v planas edzinigi infanon de viper. Nenjam plaĉis al mi Beguildyoj ka speciale ne Jancis.”
“Ja vere knabin pravas” elkri’s ŝia patrin ka Sakristian aldonis – “Ki stis generita en ostoj eliĝas en karno.”
Gideon ĉirkerigardis kun vizaĝo griza kiel d oldul. Li nenjam estis kiel taŭe post tinokto. On ne povas bati kapon de bovo per male’ ka spozi ke ĝ restos neŝanĝita. Li penis paroli sed vortoj tre lantis. Ĝuste tiam estis hufbatoj ka brua irad ekstere ka Bendigo trotis preter fenestron.
“Ha!” diras Gideon k iris al pordo.
Mi sci’s kion li celas ka rapidis post li. Bonfortune venis bovinoj el arbar softe elĝemante plendojn ĉar jam delonge pasis melkhor.
Do anstate pledi por Beguildy m diris – “Rigardu bovinoj venas! I elsekiĝos se ni n melkos in.”
“Ja’s vi dev’s zorgi k’i n elsekiĝu” Srin Sakristian avertis elĉambre. “Kuzo de bofrato posedis plej bonan bovinaron kian on povus vidi. El Chesire li stis. Bonegaj bovinoj stis ka nenjam malsanis ka ĉi’ abundis en tidom bona lakto ka buter ka fromaĝo ka multe multaj siteloj da senkrema lakto por porkoj ka bonaj dikaj porkoj stis ka brava dika vir estis bofrata kuz ka brava dika virin stis li’edzin k estis dek du bravaj dikaj infanoj.”
Mi devas diri ke Srin Sakristian kiu mem estis tre dika ĉiam taksis homojn laŭ dikec ka ŝ opini’s ke s on maldikas pli bon’estus ne naskiĝi.
“Ja’s” ŝi daŭrigis “i ĉiuj stis grasoplenaj kiel buter ka ĉe kirk i plenigis benkon ĝis kreviĝo ĝis tago kiam li permesis lakton elsekiĝi. A˚! Ti stis mava tago por i. Postrestis nenju prisperado. Bovinoj maldikiĝis ka porkoj maldikiĝis ka post iom da tempo maldikiĝis anke famili ka nelge el tigranda grasa famili nenjo restis krom dek kvar mizeraj birdotimigiloj.”
Tivvy s’feris je spasmo de ridaĉo ĉar rakontoj de ŝia patrin preske ĉiam ridigis ŝin kvankam multajn batojn ŝi ricevis pro ti.
“Unue melku knaĉjo” mi diras al Gideon “ka poste iru al Ŝtona Dom.”
Di pardonu min ĉar mi tiel trompe parolis sed mi volis savi lin de peka murdo. Tuj kiam l eniris melkejon m alkondukis Bendigon al pordo ka kri’s al Sakristian ke l rajdu kun Sammy ĉar Bendigo povos porti ambon ĝis Plash ka kaptu Beguildyn ka tuj irigu lin al paro˚a polican’ en Lullingford por savi lin de Gideon. Ĉar s on malliberigos lin Gideon ne povos atingi lin ka l s’feros nur kion ordonas leĝo.
“Mi komprenas” diras Sammy. “Mi falu en la manon de la Eternulo nur mi ne falu en manon homan. Du Samuel dudek kvar. A˚ do n’nepre iru Pejtro.”
“Ĉu anke Jancis ka Srin Beguildy malliberiĝos?” demandis Tivvy.
“Tutne! I faris nenjon. Fakte Jancis estas ja bela knabin ka se ŝ posedus ĝustan spiriton ka humiligus sian animon kaj kondutus malvante m opinias k’eĉ mi mem edzinigus ŝin” diris Sammy.
I foriris ĝustatempe ĉar Gideon kuris el melkej ka kri’s k’i haltu.
“I kondukos Beguildyn al prizon’” mi diris. “Vi n metu murdon sur vian animon knaĉjo jama mav sfiĉas sen ti.”
“Senpezigus min” li respondis strangamiene. “Ĉi’ amasiĝis en mi. Sfoke sufokas min. Senpezigus min mortigi tifriponon. Nun mi nenjam resaniĝos.”
“Tamen vi n rajtas mortigi patron de via stonta edzin” mi diris.
“Edzin? Ki’edzin?”
“Nu Jancis. V edziĝos kun Jancis post nur semajn.”
“Kion?” li diras kun sovaĝa feroca mien. “Ĉu ci opinias ke m edziĝos kun filin de Diablo? Mi diras al ci k’eĉ por savi al mi vivon mi n edzinigus ŝin. Ne ja nenjam m akceptos revidi tiknabinon ne propravole ne krom se ŝ perforte sintrudos al mi.”
“Gideon! Gideon! Ne diru tion! Ho Gideon troviĝas en vivo plivaloraĵoj ol mon ka tiaĵo. Lasu ĝin knaĉjo. Nia sorto n estas riĉiĝi. Vivu kontente k edziĝu kun povrinfan’ kiu tiom multamas vin ka s mon alvenos despli bone. Ka se n do n gravas. Sed rifuzi edziniĝon al povra knabin post ki okazis vi n rajtas. Via kor ne povas esti tiel dura.”
“Ĝ estas. Monto granita kvarca pirita n estas tiom dura. Se v lasos tiknabinon alproksimiĝi m mortigtretos ŝin kiel tineon. Tiel m avertas vin. Putraj! Tiaj i stas. Kia patro tia ’nfan. False ridetanta vizaĝo sed iun minuton iun ajn minuton ŝ eble forbruligus domon. Ne surprizus min se hieranokte ŝ portis al li silikon ka tindron. Camperdine prenu ŝin kun bonven. Mi donacas ŝin al li.”
“Tamen Gideon vi stis preske g’edzoj pasintsemajne. Se naskiĝos bebo ki okazos?”
“Bebo? Ki? Infan de mi ka ŝi? Mi diras al ci ke s i’tia okazos mi strangolos ĝin. Aŭskultu! Nigra stas sango. – Aĉa vulpa fia. Tiaj i stas. I n meritas vivi. Dank al Di on pendumiĝas pro brulatenc. Mi certigos ke l pendumiĝu. Ka diru al knabin ke ŝ restu for de mi. Ti stos plejbona por ŝi.”
Mi n kuraĝis persisti. Kion mi povus diri kiam homa bonkorec en mia povra frato jam forbrulis en fajr ka n plu ekzistas? Nur malsaĝul ĉerpas ka ĉerpas el seka puto. L aspektis eĉ pl’alta starante kun dors al senluma ventskuata arbar kiun nun skurĝis pluvego kiu pasintanokte povus savi ĉion kie aŭtuna ŝtorm ĝemis ka sekaj folioj kirliĝis ka moviĝis en aer kiel kreskaĉoj dum akvotrem en lago. Liaj vestoj ankor gluiĝis al li flamlekitaj kaj fulgaj de fajro. Lia vizaĝ estis malpura tiel ke faltoj taŭe ne viditaj tre klare videblis k estis pli da faltoj ol hieranokte mi certis. Liaj okuloj kutime fridaj kiel akvo flamis de malam kiam li pensis pri Beguildy aŭ pr’iu en tifamili sed alifoje lia vizaĝ estis malplena ka senesprima kia vizaĝo d elĉerpita ka detruiĝinta senesperul perdita vizaĝo. Mi diris ĉu n’fosu terpojn ĉar m opini’s ke lin iomete konsolos konstati k’io restas al li. Li venis senvorte ka laboris forte ka bone sed iam kaj tiam li haltis ka silente strange rigardis fridan silentan lagon nubkovritan ĉielon ka ŝtormoplenan arbaron.
Ŝajnis al mi ke spirito de vir stis kia birdo kun rompita flugil. Ka tagmeze kiam m iris por prepari nian manĝon li mankis kiam mi batis pleton ka m trovis lin en stakej kie ankor subbrulis amasoj da cindroj li kuŝis sur vizaĝo rigide ka surde kiel mortinto k efektive mi ja kredas ke lia kor ek de tiam jam estis morta.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.