La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
MALBENO KARAAŭtoro: Mary Webb |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Je Majtago ĉar ni havis grandan kvanton por foir mi denove pruntis poneon de Muelej k ekiris kun Gideon tre frue dum purpuraj floroj ka verdaj folioj de siringoj stis ankor grize nebulaj.
Taŭan vesperon mi plukis iom da siringo por vendi do ni rajdis ĉirkataj de ĝiaj suspirado ka belodor. Stis tre kvieta maten. Nenju venta spireto movis junajn ruĝajn kverkofoliojn k eĉ arĝentaj betuloj kiuj moviĝas ka tremas en ĉiu briz kiel ank akvaj plantaĉoj apud lag estis senmovaj kiel plantaĉoj profunde subakvaj kien nenjam venas ondeto. Krom niaj hufbatoj sur malseka silika voj aŭdiĝis nenju son nek el grizaj kampoj ambeflankaj nek el akvo arbar ĉiel’. Tiel serene! ˛ajnis al mi ke miraklo povus okazi dum tia tago. Tagiĝo ne povus pli deteni spiron se Fina Juĝ okazus tivesperon ka mortintoj leviĝus. Kiam venis kolor en heĝojn veronikoj kiuj tie abundis rigardis nin tre simple ka senkulpe kvaz miloj da bluokulaj infanoj rigardantaj nian preteriron. D ulumoj kiuj franĝis vojon pendis flavaj amentoj. Pretere staris safiraj montetoj kiel en Nova Jerusalem[52] en serena veter sub ĉiel’ sur kiu troviĝis eĉ n un nubo. Nek birdo nek faden el fumeca nebul movetiĝis sur tutebenaĵo. ˛ajnis al mi rajdanta senparole apud Gideon dum li faltis brovojn malplezure pro pensado pri Beguildy ke smilis al granda aperta libro kun belaj paĝoj kiujn ĉiuj povas legi. Tamen manskrib estis sekreta kiel en kelkaj libroj de Beguildy kiujn li nenjam forŝlosis sciante k’i stas sekuraj. Ĉar verdire ĉiu arbo k arbusto ka floreto ka muskotig ajna herbo dolĉa aŭ amara birdo sulkiganta aeron ka vermo traboranta teron ĉiu besto peze strebanta efektivigi sian vivon al ni stas enigmo sen solvo. Ni n scias kion i faras. Ka tuta ĉitinivers kiu ŝajnas tutkvieta smilas dormantan turbon kiu ŝajnas senmoviĝa pro sia rapidego. Sed kial ĝi rotacias ka kion ni ka ĉiuj kreitoj faras en ĝia kapturna firmec tion ni n scias.
Mi diris al Gideon ke smilas al libro.
“Libro?” li diras. “Ne mi n vidas libron. Sed mi vidas abundan bonan grundon neuzatan el kiu povus kreski tritiko.”
Do ni vidas en skribo de Di kion n’emas vidi ka nenjon alian.
N’atingis sovaĝan pirarbon kiu frue floris ka ĝ enmensigis en mi Jancison.
“Nu mi demandas al mi” mi diris “kie Jancis dormos ĉinokte?”
“Ĉe Grimbleoj.”
“Kiel vi scias?”
“Mi scias ĉar m ordonas. Srin Grimble konstante ŝanĝas melkistinojn ka m aŭdis ke ŝ bezon’s novan ĉijare.”
“Stas fore Gideon.”
“Des men mave ĉar ŝi stos for de juna Camperdine.”
“˛ estos ege solsenta.”
“Vi skribu por mi leteron al ŝi de temp al tempo.”
“Volonte. Sed kiel ŝi respondos?”
Gideon parolis triumfoplenece.
“Ĉe tiom granda bien on dungas teksiston ĉiun-un-aŭ-dumonate. Teksisto povos skribi por Jancis.”
“Ki?” mi diras spasmospire sciante ke m diros tinomon. “Ki? Sinjor Woodseaves?”
“Nenj’ alia.”
Nu! Jen stranga sortopetol! Mi skribos leterojn kiujn legos mi’amato ka l skribos leterojn kiujn mi legos ĉiujn kelksemajnojn.
Mi lasis poneon iri laŭplaĉe ka n’postiĝis ĉar Muelejpone smilis al Muelejhomoj ka ĉiam kondutis morne ka kviete kvaz multe senkuraĝigita.
Dum somerotagoj venos leteroj skribitaj laŭ liaj propraj manier ka parolturnoj. Lia man lante re- ka re-moviĝos sur ĉiu paĝo dum li rigardos literformojn per tilongaformaj bluaj okuloj kiuj traboras al kern de kor. Kompreneble i stos leteroj al iu alia d iu alia ka ĉi’ stos renversita ĉar liaj leteroj stos por Gideon en nom de Jancis ka miaj al Jancis en nom de Gideon. Ĉi’ stos konfuzoplena ka tordita ka renversita kiel nimfeombroj en lago malgre mia vol ke ĝ estu klara ka reala. Tamen mi povos malkaŝe paroligi mian koron. Mi povos diri kion mi nenjam aŭdacis diri. Mi povos nudigi mi’animon taŭ li tikiom taŭe mian korpon ĉar nur liaj okuloj legos miajn leterojn. Mi’animo n indis fanfaronadon tamen m ege deziris montri ĝin. Jen vere stranga tamen ĉiam trovebla sinten de geamantoj. Mi n povis ne ridi pensante kiel ridinda Gideon aspektos vestita per mi’animo ka kiom senkomprena pro mireg estos Jancis aŭskultante erojn el leteroj de Gideon kiujn nenju anĝel aŭ diablo povus devigi lin diri ka ke ŝ faltos frunton ka demandos al si ĉu Teksisto mokas ŝin ka poste ŝ pensos “Nu on n estas kiel kutime kiam skribante”. Mi ridadis pri ĉiĉi’ kiam m ekaŭdis Gideonon kri’ – “Tent! Tent! Kien v iras? Pone metos piedon en foson ka rompos kruron krom ĉiujn ovojn en via korbo. Ki stas al vi ĉu sonĝas?”
Tro lastamomente l avertis min. Pone ka mi grimpis el fosaĵo senhelpe ka pluiris iom honte ka tre malfiere ka zorge. Subite trafis min pens ke m vidos menson de Kester en tileteroj malkaŝan kiel ĉiel’. Mi konos lin kvaz mi loĝas kun li. Ĉar ne pro kiom parolas sed per kion signifas parol on konas personon. Samkiel ne longo ka larĝo de vestaĵo varmigas sed kvalito de ŝtofo. Mi trovos lin en ĉi’ skribita. Ĉar on ne povas skribi eĉ vorton sen montri sin – per vort elektita ka formo de literoj ka per ĉu skrib estas alta aŭ basa simpla aŭ ornamita. Stas kia ludo Mi vidas… ka n troviĝas kaŝej. Mi pensis ke Sinjor Woodseaves marŝos hajmon kontenta ĉar li komplezis ka tre kontenta malŝlosi propran pordon bruligi propran fajron ka teni sin al si. Tamen senscie li jam montris sin al mi permesis min eniri domon de lia mens invitis min sidiĝi apud fajr de lia plena komplezo.
Li enkondukis min en noblan domon
Kaj lia standardo super mi estis amo.
“Pru!” kri’s Gideon. “Domnu knabinon! Ja domnu knabinon!
Pone metis piedon inter rimenojn ka dentojn en herbaĵon ka jen mi deviĝis retroveni duonan mejlon. Ka ja stas foirtago! Ki stas al vi?
Ĉu v misfartas? Jadi! On spozus vin amanta!”
Post ti Pone ka mi stis tre’tentemaj. Ni pensadis nur pri voj ka foir ka ĉar on ĉiam venas finfine al loko pri kiu on pensas n’atingis Lullingfordon ka trovis ke Dungfoir ĝuste nun komenciĝis.
Longa vico da gejunuloj k aliaj ne tre junaj alvenintaj por esti dungitaj komenciĝis apud nia stando. Ĉiu portis signaĵon de sia meti’. Kuiristin portis grandan lignan kuleron ka kiam junuloj stis tro impertinentaj ŝi batis in sur kapon per ĝia plato. Brutpelistoj portis vipojn heĝistoj hokegojn ĝardenistoj fosilojn. Bovgardistoj portis brilajn stanajn laktositelojn pajltegmentistoj pajlfaskojn.
Forĝisto portis hufferon en sia ĉapel ka ĉe’stis dutri d i ĉar kelkaj grandaj bienoj kune dungis forĝiston porjare. Ŝafistoj portis hokbastonojn k intendantoj laternojn por montri k’i atentos forĉasi rabistojn tarde en nokto. Kvankam kiel diris Gideon havi laternon ne pli promesas k’on elmetos eĉ nazon eksteren de litkovriloj dum mallum ol promesas vir kiu dimanĉe akordas kun teksto “Ne deziru domon de via proksimul” ke dum aliaj tagoj de semajn li n strebas akiri ĝin. Ki ja stis cel de Gideon mem.
Ĉe’stis tajloroj ka teksistoj lankardistoj k anke ŝuflikistoj ĉar bienposedantoj kuniĝis por dungi ank in. Lankardisto havis buklegon da tinkturita lan ka tajloroj petoladis kurante laŭlonge de vico da junulinoj al kiuj i minacis tonde kurtigi jupojn.
Jancis ridis kun aliaj sed mi povis vidi ke ŝ taŭe ploris. Ŝi vere stis belaspekta en desegnokovrita robo ka kufo ka portante tabureton de melkistin. I stis alloga grupo da junulinoj domservistinoj kun balailoj surŝultre lavistinoj kun kirlostangoj.
Stis ne mirige ke kelkfoje juna farmisto kiu b’zonis nek kuiristinon nek melkistinon restis tie k ekpensis ke l b’zonas edzinon.
“Jen Grimble” diris Gideon. “M estis certa ke l venos pro taŭroludo. Laŭondire li havas novan hundon ferocan kiel fajro.”
Preske ĉiam okazis taŭroludo post Majfoir ka m tutne povis elteni ĝin. Mi rigardis kien Gideon fingromontris ka vidis Sinjoron Grimble vir kun longa nazo kiu aspektis kvaz li puŝas ĝin en ĉies aferojn k okazigas malagrablon.
“Ĉu jen li’edzin?” mi diris.
Gideon rigardis virinon kiu smilis pupon el zingibrokuko maldika ka pale bakita kun okuloj el riboj. Li diris ke ŝ estas tiu.
“Tr’avara ka severa” mi diris.
“Nu Jancis b’zonas multan severon. Belulinoj ĉiam stas pigraj. Ka ŝ kutimas malsati enhajme. Ŝi certigos ke ŝ ne tro malsatos.”
Li ŝajnis tutmaldomaĉa.
“Ŝ estus multege pli kontenta ĉe nana bien kie bonkoraj homoj milde traktus ŝin” mi diris. “Por kial vi volas ŝin ĉe Grimbleoj?”
“Pli da mon. I pagas pli multe ol men riĉaj uloj. Ni dev’s plejatenti tion.”
“Malben!” mi flustris. “Malbeno kara!”
Ĉar vere ĉitiparolado pri mon komencis tedi min kiel konstante ripetata kanto ekdekomence malamata. Gideon jam parolis al Skvir Grimble pri Jancis do ĉar ŝi nenjam kuraĝis kontraŭi lin ŝi geste alvokis Beguildyn ka diris – “Edzin de Sinjor Grimble dungos min Pejtro se v permesos.”
“Ho ŝ ja ĉu? Ka kiom vi pagos al mi por trijar da knabin?”
“Dek ok pundojn.”
“Diru dudek ka v havos ŝin.”
“Ne ne jen tro.”
“Ŝi scias labori kiam ŝi volas. Ŝi fortas. Se v pagos dudek mi permesos bati ŝin se ŝ obstinos.”
“Se v metos fingron sur mian knabinon vi b’daŭros” diris Gideon. “Ka ŝ ricevos monon ne vi Beguildy!”
“Aŭdu aŭdu! Ĉ on iam aŭdis tian parolon? Ul naskita sub tripenca planedo ka dormas survizaĝe ka finfine dronos!”
Gideon ekfuriozis ka bategis lin per manplato ka Beguildy kri’s – “Mi repagos! Mi repagos pro ti! Damniĝu vi! Preciza kopi de via patro v estas. ‘Vi ŝuldas al mi kronon’ li diras rajdante preter min sur ventobloveto. Ka vi n scias lasi trankvila min nek mian familion. Damniĝu vi! Dum semado ka rikoltad. En paŝtejoj ka daŭmoj[53]. Per fajr ka per akvo! Vaksan viron! Mi faros el vaks vireton ĉinokte ka nomos ĝin Sarn. Lante lante ĝi konsumiĝos – Sarn pekmanĝanto!”
Gideon rigardis lin senmove. Ĉe’stantoj iomete fortiris sin timante i n scias kion. En timomento puŝkubutumis sin tra homamason juna skvir nevo de Sinjor Camperdine.
“Mi aŭdis” li diras al Beguildy “ke Venera venis al la Dungfoiro. Mia onklino bezonas servistinon por la provizejo kaj mi venis por vidi ĉu Venera – ”
“Se v serĉas Jancison Beguildyn sinjor” diras Gideon rapide
parolante “ŝi jam stas kontraktita.”
“Kion? Tiom frue?”
“Ja’s al bienisto tre fora.”
Li rigardis fikse Sinjoron Camperdineon ka Sinjor Camperdine egalfikse rigardis lin.
“Tio multe ĉagrenos” diras Camperdine “mian onklinon.”
“Via moŝta onklin sinjor” diras Gideon tre seke “balde trovos alian servistinon. Nenjam ŝi long’emas al iu ajn – pardonu mian klaran diron – ne via moŝta onklin sinjor!”
Juna skvir faltis brovojn sed kiam li ĉirkerigardas li vidis nur Jancison malaltan ka grasetan do li spozis ke dezirata knabin jam foriris ka tial plia displuado nur malŝparos tempon. Li suspiris ka diris al si – “Sekve malaperas Venera!” ka foriris. Ka tre ĝoja stis mi vidante lian dorson.
Beguildy ka Jancis iris al tavern kun Grimbleoj por subskribi metilernan kontrakton kiu ligos Jancison tri jarojn. Ŝi foriros kun i tinokton. Ĝis tiam ŝ estos libera ka Gideon diris ke pro ke ŝ laboros cele Lullingfordan Novan Domon ŝi nepre vidu ĝin. Do i foriris ka mi restis por prizorgi standon.
Mi jam preske finis ĉar pro ke plac estis pli plena d aĉetantoj ol kutime varoj vendiĝis rapide. Vicoj da gejunuloj jam kurtiĝis ka restis nur kelkaj kiujn nenju volis. Kelkaj laŭ ondir tro amis drinki aŭ naskis bastardon aŭ s’feris pro nekuracebla malsan aŭ n bone konstatis ki stas propra ka ki apartenas al aliuloj. M iam demandis al mi pri sento de tiaj povruloj kiam i retrenmarŝis vespere al siaj loĝejoj. Feliĉigis min ke mi hajme laboras ka n b’zonas iri por dungiĝi ĉar tutcerte nenju elektus min. Ja jen amara pens.
Vendej rapide dezertiĝis ĉar on volis manĝi taŭ taŭroludoj. Sed ankore restis al mi kelkaj vendeblaj dafodandiloj ka n plaĉos al Gideon s i’reiros hajmon. Do m sidis kviete en trankvila taŭvesper rigardante laŭlonge de malplena strato kie ombroj de siringoj k orpluvarboj kuŝis tre malhelaj k agrablaj. Mi rimarkis k’anke Srin Grimble restis. Ŝi pakis siajn varojn ka kiam ŝi remetis buterbulon en korbon ŝi rigardis ĝin kvaz intencante poste riproĉi ĝin pro ĝia nevendiĝo. Nelge ŝ transvenis al mi.
“V estas fratin de fianĉo de mia nova melkistin ĉu n?”
“Ja’s.”
“M esperas k’i seriozas?”
“Ho ja’s!”
“Do bone. Mi preferas ke miaj knabinoj jam seriozas kun knabo tal i komencas labori ĉe ni ka knab estu fora. Mi havas filojn do stas multpli senriske. Ka dum knab estas fora ka n atingebla labor ne s’feras. Nu mi foriros nun. On liberigos unuan hundon kontre taŭron post un hor ka m b’zonas unue tason da te. Mi nenjam povas ĝui nek eĉ atenti kiam mi malsatas. Ĉu nupto ĉu akuŝ ĉu taŭroludo ĉu Sinjormanĝo mi n povas vere ĝui ĝin se m ne jam metis en min unudu pajntojn da bona forta te. Nu bonan tagon. Domaĉe ke ci havas tian aflikton.”
Ŝi reiris al sia stando por kunpreni siajn korbojn.
Jen do! Nenjam mi povos resti trankvila. Nenjam mi povos forgesi mian misformon. Jen mi sidanta laŭeble plej trankvila ĝis ŝi venis ka diris tion. “Tian aflikton”. Tal ŝi diris tion mi forgesis ĝin do m ne s’feris pro ĝi. M estis ekster kaĝo ĝis ŝi re’nmetis min.
Pro ĉagren larmoj plenigis miajn okulojn.
Subite laŭlonge de kvieta voj tra ombroj ka tra nebul sur miaj okulharoj mi vidis alvenanton. Viron. Ka s ekzistas signifo kiun mi n pripensis en tivorto legantoj enmetu ĝin. I enmetu forton ka potencon bonkorecon ka paciencon firmecon ka majestan virton de ĉiuj bonaj viroj en tivorton por ke l portu ĝin. Jen li mem Kester Woodseaves mestro!
Li venis senhaste tamen kvaz pritraktonte ion gravan. Mi vidis ke l portas sian plej elegantan vestaĵon – nigran kastoran ĉapelon verdan jakon floruman veŝton ka ĝisgenuajn botojn.
“Teksisto teksisto!” vokis Srin Grimble. “Kiam vi denove teksos por mi?”
Li sorrigardis ka venis nidirekten.
Kion mi faris mi kiu sci’s ke lia ridet estas mia somer? M ekstaris tiel haste ke m renversis dafodandilojn. Mi forlasis ĉiujn niajn korbojn ka buterdrapojn ka konservopotojn por floroj ka m forkuris kvaz ĉasata. Sed pro ke plac estis ĉe fin de strat en senelirej mi povis rifuĝi nur en oficejon de bazarestro senluma ĉambro ĉe maltaŭ’ de placo kun nana senvitra fenestro kiu vidigis standojn. Tial mi n povis n aŭdi tutan interparolon.
“Ho rigardu ci!” Srin Grimble kriaĉas kiel gakanta kokin “forkurinta kvaz v estas plag aŭ Eternul aŭ intendantoj. Ki stas al knabin? Plejofte mi vidas in alkuri ka n forkuri kiam aperas junul.”
“Kiu ŝ estas?” demandas Kester.
Lia voĉo ĉiam estis eksterordinara. Kiam li parolis estis kvaz son de lia parolado novigis mondon por si ka malgravigis malnovan. Ĝi smilis larĝan florantan kratagarbon dum varmega tag en frua Juni. On povis sidiĝi sub ĝi por ripoz. Ka ĝ smilis trankviligan hajmfajron dum vintra nokto kiam Edric[54] estis en arbar k on kuntiris kurtenojn estingis kandelojn firme ŝlosis pordojn ka mestro jam hajmestis.
“Kiu ŝ estas?” li diras. Ka kvankam temis nur pri pasanta penseto ka tri vortoj m estis flor kiu konas sunon.
“Nu ŝ estas fratin de Sarn el for apud lago. Pru Sarn. Virin kun leporfrapita lip. Ul tre stranga. Sed komprenu strangigas in naskiĝi tiaj. Iuj diras ke ŝ estas sorĉistin.”
Li diris nenjon sed transiris ka prenis miajn florojn ka metis in en konservopotojn virmaniere iom mallerte ka polekse tiel ke m preske ploris pro am. Mi povis vidi el obskur de maltaŭ’ d oficej.
“Ŝi havas tre ĉarman gracian formon” li diris. Mi tuj konsci’s ke l scias ke m aŭdas ka l volas mildigi vundon. Ho plej bonkora mestro medol de Tiu Kiu tiel amis mondon[55].
“Ĉu v iros al taŭroludo Sinjor Woodseaves?” demandis Srin Grimble.
“Al ti mi diras ke jes ka ke ne.”
“Ki?”
“Vi vidos ĝustatempe Srin Grimble.”
Post ti li plu laŭiris sian vojon. Ka kion mi faris? M agis kiel mi spozis ke m nenjam agos por vir tiom malmodesta m estiĝis. Mi venis el senluma ĉambro rekte en sunlumon ka paŝon post paŝ sekvis lin laŭlonge vojon kvaz m eĉ havis nenjometan retiriĝemon kia decas al ĉiu knabin. Mi marŝis longe maltaŭ li timante ke l turnos sin ka vidos min sed mi nenjam lasis lin nevidebliĝi. Estis kvaz mi n povis. Mi sentis ĉiam kreskantan altiron. Kiam lia verda jako malaperis ĉirke vojangulon mi freneze rapidis por denove vidi ĝin.
Taŭroludej stis multe preter urb en verda paŝtej kie fluis rivereto. Ka kvankam s on tie marŝis dum iu alia tago de jar por pluki liliojn aŭ neforgesuminojn aŭ por promeni apud akvo loĝantoj opinius ke stas strange tamen hodie stis tutĝuste ka dece ĉar on mortigos beston tie.
Homoj sur voj ne rimarkis min vestitan nigre ka vizaĝo kaŝita en mia kufo. De fore mi povis vidi arenon ka buntajn kolorojn de roboj ka paltoj kunmiksitaj ka multan mornkoloron de vestaĵoj de laboristoj kies enspezoj ne permesis aĉeti alian palton krom porfunebran. Mi povis vidi taŭron blankan ka nanan ligitan al kramp en mur d aren konstruita el duoncirklo de malglataj grizaj ŝtonoj. Sunlum pribrilis ĉiujn kvaz i stis abeloj en mez de mielĉelar ka bluaer brunakvo verda paŝtej stis tiel belaj ke m ne povis kredi k’on elverŝos sangon dum tia tago. Foje mi demandas min ĉu stis bela klara veter ĉe Golgota kiam Maria sorrigardis al kruco[56] ka ĉu birdeto kantis k abeloj laboradis en trifolioj. Jes mi kredas ke stis vitroklara veter ka sunbril. Ĉar nenju amar mankis en tipokal ka certe un el plej amaraj vidaĵoj stas kruelec de homoj dum bela maten plena de beno.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.