La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MALBENO KARA

Aŭtoro: Mary Webb

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Averto
LIBRO UNU
1 2 3 4 5 6 7
LIBRO DU
1 2 3 4 5 6 7 8 9
LIBRO TRI
1 2 3 4 5
LIBRO KVAR
1 2 3 4 5 6 7
Dialektaĵoj
Prononco
Pri la traduko
Piednotoj

ĈAPITRO 2: Informi abelojn

Mia frato Gideon naskiĝis en jar kiam milito kontre francoj komenciĝis. Jen kial Patro insistis nomi lin Gideon ĝi ja stas militeca nom[12]. Jancis diradis ke ti stas tre bona nom por li ĉar on ne povas kurtigi ĝin. On povas konverti plej multajn nomojn en etajn karesnomojn samkiel on povas pertonde nanigi mantelon aŭ robon por infan. Sed pri Gideon ti n eblas. Ka nom smilis homon.

Mi sentis korinklinon al mia frato pl’ol plej multaj sed mi n povis n observi tion pri l. Se nenju vokas vin laŭ via nom verŝajne via nom bald estos elmensiĝinta. Ka plej multaj homoj nenjam eĉ vokis lin per lia krista nom[13]. I nomis lin Sarn. Dum Patro vivis temis pr’Olda Sarn ka Juna Sarn. Sed post morto de Patro Gideon ŝajnis identigi sin kun loko. Mi memoras lian eliron dum tisomera vesper ka l ŝajnis manĝi ka trinki lokon vorante ĝin perokule. Sed ne pro am al ĝi sed pro kion li povos akiri el ĝi. Li tre smilis Patron tiam ka pli smiliĝis lin ĉiujare k aspekte ka mense. Krom ke l stis men kolerema ka pli fikskutima li stis Patro enkarniĝinta. Patro koleriĝis terurrapide ka kiam kolera li stis ĉionvora leon’. Eble pro ti Patrin aspektis tutkorpedzinigita. Sed Gideonon mi vidis kolera ĝustadire kolera nur trifoje. Plejofte un okulĵeto sfiĉis. Li kutimis rigardi murdeme k on tuj cedis al lia vol. Mi ja vidis hundon kaŭri ka jelpeti ĉar li timaniere rigardis ĝin. Sarnoj kutime havas grizajn okulojn – fride grizajn kiel lago dumvintra – ka Sarnviroj stas plejparte brunhaŭtaj ka silentemaj. “Silentaĉa kiel Sarn” estas ondir en tiregion’. On diras anke k estas i’stranga en famili ekde kiam Timothy Sarn estis trafita de forka fulm en epoko de religiaj militoj. Sarnoj loĝis ĉitie titempe ka ĉiam ekd’ unuaj loĝantoj. Nu Timothy agis kontre sia famili ka konsiloj de Diservisto k aliĝis al malĝusta parti’ – ki’ajn ĝ estis sed ti n gravas nun. Tial fulmo trafis lin ka l kuŝis kvaz morta. Iom poste li resaniĝis ka Diservisto konsilis lin apogi fidindan partion k eviti fulmon. Sed Sarnoj ja ĉiam obstinadas. Li restis en sia parti’ ka revenante hajmen sub kverko li stis retrafita. Ka ŝajne fulm eniris lian sangon. Li taŭsci’s kiam tempesto pretiĝas longe tal ĝi venis k on diris ke kiam ŝtorm ekis sovaĝa fajr fosforeskis ĉirke li tiel ke nenju povis proksimiĝi lin. Sarnoj havas fulmon en sang ekde lia epoko. Mi demandas min fojfoje ĉu ti stas veraĵ aŭ ĉu ĝ estas tro malnova por esti vera. Arbar ka bien ka kirko ĉe fora lim de lag estis ĉiuj tiom malnovaj kvaz apartenantaj al ies sonĝo. Lok estis anke hantata ka ĉar on timis iri tien post noktiĝo ka ĉar estis softa plaŭdo de fiŝoj saltantaj for de lagobordo ka ĉar boato de Gideon batetiĝis kontre ŝtupojn estigante frapetojn kvaz de person’ ĉe pordo ka ĉar digoj etendis sin en lagon ĝis preter vidpov ekde iomete for de nia ĝardenpordo ĝis kie ĝ perdiĝis en akvo tial ĝ estis tre soleca loko. Multfoje dimanĉvespere dampita sonorilado tintis trans akvon. Ni kredis ke temas pri sonoriloj de vilaĝo sublaga sed nun mi kredas ke temis nur pr’e˚ado de sonoriloj en nia propra kirk. Ondire en kelkaj lokoj son batas kontre arbobarieron ka resaltas kvaz pilko.

Dum un el tidimanĉvesperoj kiam dampita sonorad akompanis niajn proprajn kvar sonorilojn ni senpermese mankis en kirko jam duan fojon. Ĉar vesper estis tiom bela ka Patro ka Patrin okupadis sin pri svarmantaj abeloj n’interkonsentis preni hundforpermeson ka ĉe ĉerkopord atendi Jancison k instigi ŝin akompani nin. Olda Beguildy nenjam multinsistis ke ŝ ĉe’stu en kirko ĉar li mem n estis tre amika al parson’. Li forsendis ŝin kiam horloĝ indikis kvinan horon ĉiun kvaran dimanĉon – ĉar ĉe n’okazis[14] diservo nur unfoje dum ĉiu monato parson’ ja devis prizorgi kirkon en Brampton lia loĝvilaĝo k ankor alian ka sekve nia forvag estis des pli fia – sed ĉu ŝ alvenis frue tarde aŭ tutne li nenjam demandis des men li demandis ŝin pr’enhavo de prediko. Nia patro kutimis lastage en vesper pridemandi nin kiam ni jam estis en niaj dormovestoj. Patro sidis sur benka kanapo kun betula verg enmane ka kanapo kiu dum tuta semajn aspektis granda meblo subite aspektis nana kvaz kanapo por pupo. Sur ki ajn Patro sidis l aspektigis ĝin nana. Ni staris nudpiede taŭ li sur fridaj ŝtonplatoj en neblankigitaj hajme ŝpinitaj dormoroboj kiujn nia patrin ŝpinis ka migra teksisto teksis supre en mansardo per teksil inter pomoj.

Patro pridemandis nin ka kiam ni respondis malĝuste li faris markon sur kanapon ka ĉiu marko signifis vergobaton je fin de demandado. Kvankam Patro ne sci’s legi li forgesis nenjon. Ŝajnis kvaz li ĉiam cerbumadis dum li laboris. Mi kredas ke l stis tre inteligenta sed ne havis s’fiĉe da mensekzerco. Se l havus un el tiuj novmodaj teksmaŝinoj pri kiuj m aŭdas ti stus por li kontentiga sed tiepoke on ankor ne parolis pri tiaferoj.

Ni stis liaj solaj maŝinoj ka n’tr’elkore[15] deziregis ĉiun kvaran dimanĉon ka Kristnaskon ka Paskon esti gefiloj de Beguildy malgre ke nia parson’ tiom malestimis lin k ofte predikis kontre l eĉ nomante lin.

M enmense havas kiam Patro vergis nin tre severe post longa prediko dum Paska Dimanĉo – Gideon estis sep- ka m kvin-jara – Gideon ekstaris en mez de kuirej ka diris “Mi volegas ka deziregas esti fil de Mestro Beguildy ka Diablo prenu mian animon. Amen.”

Patro koleregis tivesperon pri ti n estu dubo! Li teruralkri’s Patrinon dirante ke ŝ tre mave prizorgis siajn infanojn ĉar knabin portas sur si markon de Diablo ka nun ŝajnas ke knabon formis sama forĝisto. Tion mi scias ĉar Patrin rakontis ĝin al mi. M enmense havas nur ke ŝ ekaspektis tre nana k estante jam eta ŝ ŝajnis esti fein. Ka ŝ diris – “Ĉu mi devigis leporon transpaŝi mian marŝvojon? Ĉu mi devigis?” Sonis tre strange kiam ŝi ripetadis tion. Mi povas vidi nun tiĉambron se m fermas okulojn precipe se buked el primoloj apudas min. Ĉar Pasko venis tarde aŭ en periodo de varma veter tijaron ka primoloj stis tre maturemaj en senventaj lokoj tial ni jam plukis kelkajn. Ĉambro estis senluma kiel groto ka ruĝa fajr brulanta trankvile k atenteme smilis okulon d Eternul.

Estis ruĝa okuleto sur ĉiu fajencaĵo sur bretar kie ĝi reĵetis brilon.

Fojon post foj en postaj jaroj mi rigardadis tiruĝajn lumojn kiuj e˚is fajron samkiel fantomaj sonoriloj e˚is sonorilaron ka m pensadis pri kiel i stas parto d eksteraĵo de tiĉi mondo. Vic post vic de ruĝaj vervaj fajroj sed ĉi’ nur ombroj de fajroj. Multa tintado de gajaj sonoriloj sed nur ombroj de sonoriloj nur sona sopir resaltanta de
folibarier aŭ de vitrec’akvo. Okuloj de Patro same redonis glimon anke tiuj de Gideon sed ne de Patrin ĉar ŝi staris dors-al-fajre apud tablo kie stis primoloj kunigante trinkvazojn ka telerojn post vespermanĝo. Ka se ŝajnas strange ke tiel juna infan povas memori pasintecon tiel klare on devas enmensigi ke Tempo gravuras siajn bildojn sur memoron kvaz knabo ĉizanta literojn per sia tranĉil ka ju men da literoj des pli profunde li ĉizas. Tioma malmult okazis al ni ĉe Sarn ke ni nenjam povus forgesi. Voĉo de Patrin kroĉiĝas al mia kor kiel trenaĵoj de litpajlo kroĉantaj sin al pasanto sur kampa voj. Ŝia voĉ estis tre plendema ka softa. Ĉiu diraĵo ŝia ŝajnis signifi pl’ol vortojn mem ka fojfoje stis kvaz iu palpadas en mallum aŭ sobiras longan vojon laŭ nigraj tuneloj etendante un manon ĉiflanken k alian aliflanken ka tutsen lum.

Jen kial ŝi diris “Ĉu mi devigis leporon transpaŝi mian marŝvojon – ĉu mi devigis?”

Je ĉiu sia diraĵ eĉ se ĝ enhavis nenjon gajan ŝ iomete ridetis samkiel on ridetas por malakrig’ies koleron aŭ s on vundetis sin sed ne volas montri tion. Tre dolora rideto ĝ estis ka konstanta. Do kiam Patro denove vergis Gideonon ĉar ĉiti deziris esti fil de Beguildy Patrin staris ĉetable dirante “Ho ne vergu Sarn! Detenu manon Sarn!” ridetante kvaz por kapti manojn de Patro per sia softa voĉo. Povra Patrin! Ho mia povra Patrin! Ĉu ni renkontos vin en postmorta mondo kar’anim ka kompensos al vi pro nia neatentem?

Mi nenjam forgesis tiPaskon sed ŝajne Gideon forgesis ĉar kiam mi memorigis lin pri ĝ dirante ke ni certe n aŭdacu preni hundforpermeson li diris “Ne malfacile. Ni devigos Tivvyn de Sakristian’ aŭskulti predikon por ni por ke ni povu respondi bone. Ka n estos tre grave al mi se m vergiĝos kondiĉe ke m povos trovi kelkajn bonajn konkojn por venki Jancison ĉar lastafoje ŝ venkis min.”

Konkoj v eble scias estis de helikoj k infanoj traŝnurigis malplenajn ka ludis samkiel on ludas per kaŝtanaj ŝeloj. Ni’arbar estis bonega loko por helikoj ka Gideon konkursis perkonke kontre knaboj el eĉ kvin mejloj for trans Plash. Li stis ĉie fama ĉar li ludis tre furioze ka tutne ludece.

Ĉiuj sonoriloj sonadis dum n’ekiris tijunian dimanĉon – kvar metalaj sonoriloj en kirko ka kvar fantomaj sonoriloj el nenje.

Patrin helpis Patron pr’abeloj pretigante novan abelkorbon apud granda kaŝtanarbo por enmeti svarmon. Tiuj jam taŭe ariĝis en mortinta grosarbusto ka Patrin diris kun sia stranga rideto “Nepra signo de morto”.

Sed Gideon kri’s – 

Bonvena maja svarm ka mono ven’s al farm.

Prosper benos se svarm junie venos.

Ka l diris – “Patrin dum abeloj restos ĉe ni stos plej bone al ni negrave kiu mortos.”

Ho ve! Mi timas ke Gideon havis spiriton tre haveman eĉ tiam.

Sed Patro opini’s lin prudenta junul ka l ridis ka diris – “Nu ni havas timulton d abeloj nune ke m esperas ke n mi devos inform’in s iu efektive mortos.”

“Kie stas viaj rosmarenaj branĉetoj ka Preĝlibroj ka puraj nazviŝtukoj?” diras Patrin.

Gideon esperis foriri sen tiuj sed nun li kuris in preni ka Patrin komencis aranĝi mian ŝalon sur miaj ŝultroj. Ŝ enmetis sian grandan broĉon kun nigra gem kiun ŝi havis kiam mortis Reĝo George Dua k enmetante ĝin ŝi ripetadis al si – “Kvankam ja ne gravas kiel povra infan stas vestita. Ho ve ho ve! Sed ĉu m devigis leporon transpaŝi mian marŝvojon? Ĉu mi devigis?”

Kiam ajn ŝi diris tion ŝia voĉo fariĝis tre funebreca ka m denove pensis pr’iu palpanta en nigra tunelo.

“Tent Patrin! Tenu korbon dum m apogas branĉon” diris Patro “i svarmas tre base.”

Mi preferus resti ĉar mi tr ’amis vidi grandan bulon d abelkorpoj brunan kiel Kristnaska kuko k aŭdi pezan zumadon.

Ni trairis pordon de ĝardenbaril ka sekvis kanalpadon ĉar ĝ estis plej kurta voj al kirko ka ni volis atingi Tivvyn tal ŝ eniros.

Fulikoj jam estis sur lago k akv estis lumkolora k en ĝ estis spikoj.

“Nun” diris Gideon “ni kuros savi nin!”

“Ki ĉasas nin?”

“Homoj el akvo.”

Do n’ekkuris “por savi nin” k atingis kirkon ĝuste kiam du lastaj sonoriloj komencis sian batan “Ting tong! Ting tong” kiu ĉiam enmensigis al mi betulan vergon.

Ni sidis sur plata tombo kie ni plejofte sidis por ludi Konkrojn ka ĉar kirk estis sur nana monteto ni povis rigardi dutri homojn venantajn tra kampoj. Jen Tivvy kun sia patro venantaj el Orienta Bosko ka Jancis en plataj apudlagaj herbejoj kie grandaj kratagaj heĝoj floris. Jancis estis eta n alta kiel mi sed on ĉiam vidis ŝin tal aliajn ĉar ŝajnis kvaz lum kolektiĝis ĉirke ŝin. Ŝia harar estis orflava k ombroj sur ŝia vizaĝo ŝajnis tinkturitaj per ĝia pala kolor.

Mi kutime pensis ke ŝ smilas blankan nimfeon plenan de flava polen’ aŭ miel. Ŝi havis tre blankan haŭton kreme blankan sen kolor krom kiam ŝ ekscitiĝis aŭ embarasiĝis ka ŝia vizaĝo havis vangokavetojn k estis mola kun tutĝusta dikeco. Ŝi havis ruĝan ridetantan buŝon ka kiam ŝi ridetis vangokavetoj kuniĝis. Kelkfoje mi preske strangolis ŝin pro tirideto.

Ŝi venis al ni tre modesta portante florumitan korsaĵon ka bluan jupon ka grapolon da kratag en sia ŝal.

Kvankam ŝi havis nur du jarojn pl’ol mi stante samaĝa kiel Gideon ŝi ŝajnis multe pl’aĝa ĉar ŝi jam komencis rideti al knaboj k on diradis “Jancis de Beguildy bald amindumos.” Sed mi sci’s k olda Beguildy nenjam intencis ke ŝ ediniĝos. L intencis gardi ŝin kiel logilon por altiri junulojn ĉar plejparte homoj venantaj al li stis aŭ junulinoj sen mon aŭ olduloj kiuj deziris ke l damnu iun nemultekoste. Do titempe kiam li vidis kia blanka floranta virin ŝi fariĝas li kuraĝigis ŝin ornami sin ka sidi ĉe fenestro de Grota Dom atendante k’iu laŭiros padon. Ĝis festo de Sankta Nenjam on devus tion atendi ĉar Plash estis preske tiel soleca kiel Sarn. L anke faris laternon[16] el farbita vitro kun kolor de ruĝaj rozoj ka dum Jancis sidadis ĉe ŝtona kadro de fenestro li pendigis ĝin super ŝi k en ĝ estis granda kandel el fremdio[17] ne junklampo kian n’uzis. Li pensis ke s iu granda sinjora moŝto venos survoje al kermes aŭ kokbatal trans montoj l enamiĝos je ŝ ka Beguildy planis tiam envenigi lin ka doni al li fortan elon ka paroli pri sorĉoj
ka magiaĵoj ka finfine proponi persorĉe levi Veneran el morto. Ĉi’ stis skribita en un el liaj libroj k’on iru en senluman ĉambron ka donu al mag’isto kvin pundojn ka l diros sorĉaĵon k iom poste stiĝos roza lum k odor de rozoj ka Venera leviĝos nuda meze de ĉambro.

Sed n estus Venera stus Jancis. Sed tigranda sinjora moŝto longe ne venis ka nura vir kiu vidis ŝin ĉe fenestro stis Gideon un vintran vesperon dum li revenis tivoje de bazar ĉar alia voj stis inundita. Li stis ĝisridinde impresita de ŝ ka paroladis pri ŝ ĝis m enuis li stis tiam deknaŭjara – aĝo de stultec en junuloj. Taŭe li nenjam atentis ŝin ka nur diradis al ŝi tion k ion samkiel al mi. Sed poste li stis nur malsaĝplena rilate ŝin. Sed tivespere li stis nur deksepjara ka l diris nur “Prenu forpermeson de hundo Jancis ka venu kun ni serĉi konkojn.”

“O” diris Jancis “mi volis ludi ‘Verda Gruzo Verda Gruzo.’”

Ŝi kutimis diri “O” taŭ ĉi’ ka ti aspektigis ŝian buŝon kia rozon.

Sed ĉu ŝ agis tiel ticele aŭ ĉar ŝ estis stulta ka timema tion mi nenjam povis decidi.

“On ja ne venkas en Verda Gruzo” diris Gideon “ni ludos Konkrojn.”

“O mi volis Verda Gruzo! Vi venkos min se ni ludos Konkrojn.”

“Ja’s[18]. Tial ni ludos.”

Tivvy venis tra ĉerkopordon tiam ka n’diris al ŝi kion ŝi devos fari. Ŝ estis povra malsaĝa kreito ka fojfoje ŝ apen povis enmensigi eĉ sian nomon malgre ĝia strangeco des men predikon. Sed Gideon diris ke se ŝ memoros eĉ nur ereton de ĝ li povos elpensi ceteron.

Ka l diris ke se ŝ ne memoros sfiĉon li detordos al ŝi brakon. Do ŝ ekploris.

Tiam ni vidis Sakristianon tre seriozan veni trans plugitan kampon kun sia longa baston’ str’ita nigre ka blanke ka n’povis aŭdi dukoloran poneon de Parson klakklake troti laŭ pado do ni forkuris ka lasis Tivvyn kun ronda menton’ tremanta ka buŝo tordita pro plorado ĉar ŝi sci’s ke ŝ nenjam memoros eĉ vorton de prediko. Tivvy dum prediko ĉiam pensigis min pri nia hundo dum li stis lavata. Li kuŝiĝis ka lasis akvon flui sur lin ka ŝ agis same rilate predikon. Do m sci’s ke katastrofo koviĝas.

Stis bela vesper kun hirundoj altaj en aer ka forta odor de kratago. Kiam sonoriloj ĉesis soni tiniaj ka ti aliaj n’iris rigardi en akvon por trovi ĉu n’povos vidi vilaĝon tie samkiel n’agis plej multajn dimanĉojn. Sed tie stis nur nia kirko renversita ka dutri tomboŝtonoj ka krucoj en sama pozici’ ka pone’ de Parson paŝtanta sin dum ĝi staris sur sia kapo.

Dum someraj vesperoj kiam sun estis basa kelkfoje ombro de spajro venis tuttrans akvon ĝis nia loĝej ka m kredis ke ti stas kia fingr d Eternul direktita al mi. Ni subiris en marĉejon ka trovis multajn konkojn ka Gideon venkis Jancison ĉiufoje ki stis bona ĉar fine l diris ke l ludos Verda Gruzo k i ambaj kontentiĝis. Sed ni terure tardis ka preske n atingis Tivvyn.

“Nun rakontu!” diras Gideon. Do ŝ komencis plori ka diris ke ŝ scias nenjon pri ĝ. Li tordis al ŝi brakon ka ŝ elkri’s “Forbruligitaj ekstermitaj per fajro!”

Ŝi certe diris tion ĉar ĝ estis un el teksteroj kiujn Sakristian’ tr’amis citi ĉiam batante takton per baston’.

“Kion pli?”

“Nenjon.”

“Mi tordos al vi brakon ĝis ĝi forŝiriĝos se v ne memoros plion.”

Tivvy mienis ruze kiel Katinj en laktej ka diris – “Parson rakontis al ni pr’Adam k Eva ka Noa ka Ŝememkjafet ka Jesu en staltrogo ka tridek arĝentaj moneroj.”

Vizaĝo de Gideon mallumiĝis.

“N estas senc en ti” li diris.

“Sed ŝi ĉiakaze diris al vi. Nun vi devas lasi ŝin foriri.”

Do ni hajmoniris k ombro de spajr etendis sin tuttrans lagon.

Patro diris: “Ki stis teksto?”

“Forbruligitaj ekstermitaj per fajro.”

“Pri ki temis prediko?”

Povra Gideon elpensis rakonton el ĉi’ dirita de Tivvy. Vi nenjam aŭdis tian elpensaĵon! Patro sidis tre kviete ka Patrin ridetis tre doloroplene starante ĉefajre kuirante lardon.

Subite Patr elkri’s – “Mensoganto! Mensoganto! Parson jam ĵus vizitis ka diris ĉu stas malsan pro ke nenju stis en kirko? Vi ne nur prenis forpermeson de hundo ka mensogis v anke ridindigis min.”

Lia jam ruĝa vizaĝo fariĝis purpura k elstaris vejnoj kiel nekuirita viand. Estis timiga vidaĵo. Poste l prenis ĉevalvipon ka diris – “Mi vergos vin kiel nenjam taŭe mia knabo!”

Li venis tra kuirejon al Gideon.

Sed subite Gideon kuratakis lin ka kapfrapis lin ka per sia surprizatako tutrenversis lin.

Nu ĉu ĉar Patro jam manĝis tre multe post tago da peza labor pr’abeloj ĉu ĉar li tiom koleregis ka surprizis lin fal ni nenjam sci’s.

Kial ajn li kolapsis. Li tutne moviĝis sed kuŝis surdorse sur ruĝaj ardezoj spirante tiom laŭte ka forte ke son plenigis domon kiel iu ronkanta dumnokte. Patrin malligis lian dimanĉan koltukon ka levis lin ka ŝutis fridan akvon sur lian vizaĝon sed tutvane.

Terura ronkado daŭris ka ŝajnis formanĝi ĉiujn ceterajn sonojn. I estingiĝis kiel junklampoj en vento. Ne plu stis tiktakado de horloĝo nek ronronado de kato nek siblado de lardo nek zumado d abel ĉefenestra. Ĝi ŝajnis formanĝi anke lumon k odoron de blankaj sovaĝaj rozoj eksteraj ka senton en mia korpo ka pensojn kiujn mi taŭe havis. Ni ĉiuj fariĝis nur parto de mallumeca ronkado.

“Sarn Sarn!” kri’s Patrin. “Ho Sarn povranim rekonsci’gu cin!”

Ŝi klopodis met’iom da Holanda inter liajn lipojn sed i jam stis rigidaj. Poste ronkado fariĝis stertor tre terura ka nelge ĝi ĉesis ka tiam fariĝis timiga silento kvaz tuta mondo fariĝis muta. Tutdume Gideon staris kvaz ŝton memorante vergon per kiu Patr intencis bati lin li diris poste. Ka kvankam li nenjam taŭe vidis mortanton kiam Patro silentiĝis ka dom sensoniĝis li diris per voĉo kutimeca sed iomete tremanta – “Li mortis Patrin. M iros informi abelojn por ke ni n perdu in.”

Ni ploris longe Patrin ka mi ka kiam ni n povis plu plori etaj sonoj revenis rampe – horloĝo tiktakis ka pecoj de ligno falis el fajr ka kato spiregis dormante. ukcesis levi Patron sur matracon
ka vindi lin per pura tolaĵo. L aspektis bela bontrajta vir ĉar purpura kolor jam foriris de lia vizaĝo.

Gideon ŝlosis pordojn ka ĉirkiris inspekti bestojn ka kontroli ĉu ĉi’ stas en ordo.

“Plej bone v enlitiĝu Patrin” li diris. “Ĉi’ stas sekura ka bestoj stas en siaj ejoj. Mi raportis al ĉiu korbo d abeloj ka m povis vidi k’i kontentas ka volas ke m fariĝu mestro.”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.