La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MALBENO KARA

Aŭtoro: Mary Webb

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Averto
LIBRO UNU
1 2 3 4 5 6 7
LIBRO DU
1 2 3 4 5 6 7 8 9
LIBRO TRI
1 2 3 4 5
LIBRO KVAR
1 2 3 4 5 6 7
Dialektaĵoj
Prononco
Pri la traduko
Piednotoj

ĈAPITRO 6: Ludo Multekostaj Koloroj

Kiel l aspektis? Kia li stis? Ĉu l stis bela? Malfacilas diri.

En am aspekto ne gravas. N estas form kiam on amas nek ekstera aspekto nek atent al trajtoj. Kiam on estas nur tine’ en kandel de li’okul ĉ’eblas detalumi lian staturon aŭ ĉu l stas brunhara aŭ blonda? Ĉu Magdalena kiu smilis al Felena sci’s kiam ŝi kuŝis ĉe piedoj de sola vir kiun ŝ iam amis kvankam nenjam amis[42] ĉu fil de ĉarpentisto[43] smilis al Sia patrin aŭ n ĉu Li stis grand’aŭ nana laŭ statur? Ĉu ni scios kiam n’aperos taŭ Tiu Kiu faris nin kia stas Lia korpaspekto? Ne. Nur niaj koroj tremos en lum. Mi nenjam povus rakonti kiel l aspektis starante tie sed mi povas diri kiel aspektis virinoj kiuj gapis lin.

Tivvy ka Polly gapis pro mirego kun fingro surlipe. Moll ka Sukey kliniĝis taŭen kiel on kliniĝas al fajro vintre ka patrin ĵaluze tiris in al si mem. Sakristianedzin malvolvis siajn falbalojn ka Jancis ruĝiĝis ka diris “O!” k ordigis buklon ka diris “O!”. Patrin ridetis al li ka Felena – nu okuloj de Felena falis sur lin kiel bruna strigo falas sur sian predon.

Mi tiris min pli foren en mian angulon k emis sveni. Ĉar jen mi’amato ka mia mestro sed jen! m estis leporfrapita!

Ĉambro estis tiel kvieta k’on povus aŭdi akveron guti de tegmento.

Subite l ekridis ka sendube ja stis komike vidi nin senmovaj kiel musoj kiam Katinjo preterpasas ka je un moment aŭdi nin laŭtvoĉaj ka sekvan tutsilenti.

Li demet’s ĉapelon ka riverencet’s al ni ĉiuj ka diras – “Sarvisto srinoj! Teksisto se plaĉas al vi.”

Se plaĉas al ni! Kvaz ne plaĉus nin ki ajn d’rita de li. Do jen teksisto! Nu tutne gravis min. Se li dirus ke l stas Reĝo de Feland aŭ murdisto ĉasata de spurhundoj ti stus egala por mi.

“Kester Woodseaves se vin plaĉas Srin” li diras kun ia gaja mokado rigardante Srinon Sakristian kiu stis plej granda ka laŭ altec ka laŭ rondeco.

Srin Beguildy venigis lin al fajr ka manĝigis ka trinkigis lin.

Sed mi tenis min aparta nevidata.

“Ĉu vi deven’s de fore sinjor?” demandas Felena laŭ sia lanta maniero. Ŝiaj lipoj stis ruĝaj k afablaj sed mankis bonvol.

“Lullingford Srin” li respondis pervide taksante ŝin. “Nek proksima nek fora.”

“Proksima kiel flugas korvo” ŝi kvazpledas.

“Sed ni n estas korvoj Srin.”

“Mi loĝas sur tiea monto” ŝi diris “multege pli proksima al Lullingford ol tiuj ĉi.”

“Longeta rajdo.”

“Ne tre! Ĝ estas survoje al – presk ĉie.”

Mi pensis “Ŝi diras kion mi volas diri.”

“Verdire Srin ja ne survoje al Infer” li respondis.

I smilis loktantojn sed ni n konis kverelon.

“O! Mi ĝojas ke v teksos mian nuptan tolaĵon ka n hida dungito” diris Jancis.

“Do v edziniĝos infan?”

“Jes. Al Gideon Sarn Sinjor. Ĉu v konas Gideonon?”

“M aŭdis pri li.”

Mi deziris sc’i kion l aŭdis pri Gideon. Subite gravis al mi ke l aprobu Gideonon ka Patrinon ka min pl’ol ke m povu bone legi Apokalipson ki ankor venkis min pro siaj strangaj vortoj ka malrekta manier de rakonto. Mi jam prilaboris ĝin longan tempon ka strebo metas ĉion proksima al koro. Pli ol tion mi volis koni menson de Johan[44] ĉar li stis soleca sur insulet en mar kiel ni ĉe Sarn ka havis tiom da pensoj ka profundaj ka brilaj. Iu kia Tivvy tutne havis pensojn k estis lacige rigardi en tutmalplenan pelvon.

Ka Patrin havis du pensojn aŭ eble tri ka Gideon du. Tial allogis min mens de Johan pl’ol ies taŭe sed nun Apokalips estis nur blovita pajler kompare al pens de tiĉi vir.

“O Sinjor Woodseaves ĉu v venos al mia nupto se Pru skribos por v inviton?” demandis Jancis.

“Eble ja” li respondis rigardante ŝian patrinon kvaz por diri ke ŝ laŭvole povus malpermesi. “Ka kiu stas Pru kiu povas skrib’invitojn?”

M ege ŝvitis sed ĝuste kiam Jancis intencis kaptosalti ka treni min el mia kaŝej Sukey ka Moll kiuj ne kapablis silenti longatempe ekkri’s – “Bonvolu Sinjor ĉu v ven’s ank al niaj nuptoj?”

K i subridegis ka kunmetis kapojn skuis buklojn ka klinis longajn kolojn. Poste i metis manojn taŭ buŝojn ka kuris trans kuirejon al li k un flustris en un orelon k un en alian ka poste i rekuris al sia benko sin klinante pro ridego. Jancis kiu sidis proksime aŭdis Sukeyn flustri “Mi preferegus vin kiel edzon.” M esperis ke patrin n aŭdos ka denove sandalos in ĉar i helpis min nevidiĝi. Mi ne povus fronti liajn okulojn pro tim ke l fride rigardus min aŭ malestimus. Mi preferus subresti kiel dafodandil timanta vintrecan veteron. Se ŝ tr’avide soras dezirante sunon ŝi nur povas stari ka tremi en senkompata frosto ŝirate de mordantaj ventoj.

Tiel ŝi perdas varmĝon ka maltrafas someron.

“Sinjor! Ĉu v estas edzo?” demandis Felena ka ŝia voĉ estis sinue glitema kiel herboserpento.

“Al ti ‘ne’ Srin.”

“Nek mandoninta?”

“M opinias ke v iam estis advokato” li diras “ka puŝis demandojn kiel pikstangojn en povrulojn tal sens’ferig’in.”

Ŝi n ofendiĝis ka nur diris – “Vi n estas el ĉiregion’. Vi ven’s el for.”

“Ho jes li ja stas el ĉitiregion’ Srin Felena” Patrin pepis birdete.

“Li revenis plenmeti’ĝinte post eldroniĝis onklo. Li’onklo teksis funebrajn vestojn post morto de mi’kara mestro s’feranta pleksion ka mortanta en siaj botoj dum Santago[45] kiam ludadis abeloj.”

“Ka ĉar li jam mortis ka vi’onklinjo mortis vi loĝas tutsola ĉu?” diras Jancis.

“Nu jes ka n.”

“Jadi Sinjor ĉu v havas konkbinon?”

Demandis Felena.

“Viaj pensoj bidpendas d un ŝnureto” diras Kester.

Tiam Sukey ka Moll eksplodis – “Kiu kuiras por v?”

“Kiu bala’s por v?”

“Kiu surkudras viajn butonojn por v?”

“Kiu trikas viajn ŝtrumpojn?”

“Mi mem faras por mi karaj ka miaj pensoj stas miaj kunuloj.”

Li ĉirkerigardis tre kontente ka m komprenis ke l stas tre dankema ke nenju el tivirinoj rajtas transpaŝi lian sojlon.

“Nu dankon pro mi Srin” li diris ka metis sur tablon siajn poton ka teleron. “Nun ek al labor. Teksil stas enmansarde m spozas?”

“Ja’s mi montros. Ank tie stas lito. Vi ne finos taŭ du tagoj aŭ tri. Stas abunda labor por vi. Sed sobvenu por vespermanĝi kun ni ĉar ne ĉiun tagon ni havas mozulon[46].”

Kiam ŝi revenis jam ĉiu lang okupiĝis. Sukey ka Moll disputis pri kiu el i s i povus plenumi siajn dezirojn ka labori por li verŝus lian vesperan elon ka plenigus lian pipon. Stis sfiĉe por ridigi strigon.

“Afabla junul” diras Sakristianedzin “ka sincere religia mi n dubas se nur virinoj lasos lin.”

Ka ŝ trafe rigardis Felenan.

Sed Felena stis en profunda medito.

“Mi preferas lin ol Gideonon multege eĉ kvankam Gideon ja stas via frato Pru” diras T ivvy.

Srin Muelisto parolis unuan fojon.

“Li malsmilas” ŝi diris “malsmilas Mueliston kiom povus vivanto!”

Ti stis de ŝ plej granda laŭdo.

Polly laŭte tusegis kvaz por montri konsenton.

“Tamen tempo pasas k eĉ dentodolor saniĝos finfine” diris Srin Beguildy. “Do ni komencu kukadon tal mia mestro revenos. Elkoran dankon pro ŝpinado. Ni faris sfiĉon por okupi tijunulon supre dumlonge.”

Ŝ alportis grandan kun surpentrita salikdesegno teleron sur kiu amasiĝis kukoj safranaj kuketoj ka spong-fingraj biskvitoj ka zingibrobeboj kiuj stis nanaj homformoj el zingibrokuko kun okuloj el riboj.

Sukey ka Moll ĝoje kriegis vidante in.

“Ne gravas min aliaj se nur mi gajnos zingibrokukan viron” diras Sukey.

“Mi gajnos ses” diras Moll. “Ses ribaj beboj por mi!”

“Vi b’zonos pli d iniciatem ol vi havas” diras Sakristianedzin “ĉar n ekzistas ludo pli malfacila ol Multekostaj Koloroj. Mi jam ludas ĝin ĉe ĉiu kunven ekde mia junec ka m vetas ke samas pri via Panjo ka Srin Sarn ka Srin Muelisto. Tamen por ni ĝ ankor estas nefacila. K al vi kiuj malofte aŭ nenjam ludis ĝin ĝ estos ne nur malfacila sed vi perdos ĉiun kukon.”

“Diru al i kiel ludi” diras Srin Beguildy “vi havas tian kapon.”

Kvankam ŝi diris tion tutmorne ĝi ridigis min. Verdire kapo de Sakristianedzin stis mirinda ŝiaj oleumitaj haroj elstaris en volvaĵoj ka buloj ka strioj ka rubandoj k alta kombil ka vasta ĉapo super ĉi’.

Ŝ iris trans kuirejon kiel kaleŝ kun ses ĉevaloj k ekstaris apud fajr informante nin pri reguloj de ludo Multekostaj Koloroj – pri poentoj k atutoj ka pri prial ki stas tri kartoj el un emblem Multekosta signifas kvar el un emblem ka k’on rajtas mogi ki signifas ŝanĝi oniajn kartojn ka pri duoj ka Fantoj ka “Du por liaj kalkanoj” ka ke s on povas tutnenjon fari el sia kartar ti nomiĝas nesto de virkoko ka tikaze on devas disdoni po un kukon al ĉiu.

“Mi ne povas kompreni eĉ un vorton” diras povra T ivvy.

“Nek mi” diras Polly.

Do i fortiris sin ka n’restis dek sed ni b’zonis nur ok por plenigi du tablojn. Do m proponis min fortiri.

“Sed v estas plej bona ludanto” diras Jancis. Ka patrin de Sukey ka Moll decidis – “Fortiru vin knabinoj. Ludu turnu-pleton kun Polly ka Tivvy. Sed sen bru!”

I ekploris ĉar i volis gajni kukojn. Sed patrin demandis ĉu i volas pli da sandal do i eksilentis. Ŝ aĉetis por i po zingibrokukan viron ka promesis pli je fin.

Felena ka m prolote sidis ĉe sama tablo. Efektive ĝ estis porkmortiga benko sur kiun metiĝis tabul ka blanka tuko ĉar i posedis nur un tablon.

“Nenju el ni virinoj rezignus je zingibrokuka vir ĉu n Pru Sarn?” ŝi diras. “Sed ni tr’oldas por kukoj do n’imagu ke ni ludas por anim de teksisto ĉu?”

“Laŭ via vol” mi diras. “Sed ŝajnas al mi ke ti ne koncernas nin.”

“Verdire Pru Sarn v estas blanka kiel mortotuk un momenton ka ruĝa kiel peoni’ postan k okuloj brulas! Ki stas al vi?”

Mi koleris sed estis konsoligo ke ŝ taksis min smila al si ka n sen partopren en amludo. Mi spozis ke ĉar on suspektis ŝin rilate dancadon kun Diablo ŝ simpati’s al mi kiu laŭdire praktikas sorĉadon. Eĉ tiam on komencis diri ke m aliformiĝas en leporon dum mallumaj senlunaj noktoj ka galopas trans montetojn k uzas kaveton sub tombej. Unue on parolis tiel fantazie aŭ petole aŭ por timig’infanojn sed poste en solec de malnovaj bienoj plenaj de knarado ka ĝemoj dum ventoplenaj noktoj rakontoj kreskis. Nenju povis diri ki fariĝos el i finfine nek damaĝon kiun i faros. Mi ne multamis aŭdi lian nomon sur lipoj de Felena ĉar ĝi subite stis al mi kara. Ka m tiam sentis kiel m ankor sentas ke l n estas vir pri kiu on parolu frivole. Rigardante lin el mia mallumo maltaŭ kanapo m opini’s ke lia koler smilus al pluvtorento kvankam lia ridet estis varma printempa tago plena de keirantoj.

Felena tiris min plifor d aliaj.

“Vir” ŝi diris “kian mi taŭe nenjam vidis nek survoje nek en foir. Aliaj stas nenjaĵoj kompare kun li. Ĉu v vidis koloron de li’okuloj?”

“Ne.”

“Ank ne mi. Liaj palpebroj tiel rekte duonkaŝas in ka kandel de li’okul stas tiel granda ka nigra k’on ne povas vidi koloron. Mi deziras apudesti por vidi.”

Ŝia vitreverda okul nebuliĝis ka ŝ aspektis svenonta.

“Vir porvetludinda” ŝi diras.

“Sidiĝu! Sidiĝu! Tranĉu kartojn por unua disdon’ en ludo Multekostaj Koloroj!” kri’s Sakristianedzin.

Dum mi sidiĝis m enmense disputis vortojn de Felena ka m diris en fundo de mia kor – “Ne vir por kiu on vetludas. Vir por kiu on volonte mortus.”

Ni dediĉis nian atenton al ludo ka ĉar kvar knabinoj stis senditaj en korton ĉambro stis silenta kiel sonĝo.

Mi povis aŭd’in kanti Horde-Briĝo tie.

Piedojn levu kuru lerte
’taŭ kandeloj hajmen certe.
Malfermu pordojn ĉielvaste
Lasu reĝon alrajdi gaste.

Post iom da tempo kantado ĉesis ka m scivolis kiun petoladon i planas. Sed por mi sfiĉ estis farenda ĉar mi firmintencis venki Felenan ka ĉar Sakristianedzin stis ŝia kunludanto ka Srin Muelisto mia mi sci’s ke mia task estis malfacila.

Fajr kiu bruligis pinlignon eligis bonan dolĉan odoron ka varman lumon sfiĉe por ludado. Ĝi lumigis murojn ka gluecajn zingibrokukajn virojn sur blua teler ka Jancison kiu ’spektis bela kiel figur el puror sur altar en longe forpasinta tempo. En trankvil kun kanto Horde-Briĝ en mia mens ia sendorma sonĝo venis al mi.

Mi vidis amason da homoj apud tremema akvo de Sarn. I’aj vestoj stas feribuntaj sed vizaĝoj malicaj. Ka rajdanto sur alta ĉeval venas inter in ka lia vizaĝ estas vizaĝo de teksisto. Virin venas taŭen el homamaso. Ŝi portas kolĉenon el verdaj vitraj bidoj ka ŝiaj verdaj okuloj flamegas. Ŝi krias – “Mian korpon! Mian korpon por rajti rajdi sur via selo!”

Sed li flankenturnas sin de ŝ al alia kiu staras kaŝita leporfrapita vestite per disŝirita mornkolora robo.

Rajdanto klinas sin al ŝi por diri – “Jen mi’kara konato!”

Ka ŝ donas al li branĉeton de rosmaren’. Ŝi diras nenjon ka kredas ke l preterrajdos. Sed li brakumas ŝin ka levas ŝin taŭ sin sur selon ka lia dekstra brako forte ĉirkas ŝin. Tiel i forrajdas ka bru de starantoj formortas ĝis ĝ estas men laŭta ol zumado de kuleto ka restas nur odor de rosmaren ka varma sun ka ĉeval plilongigas siajn paŝojn monten el kie venas matenzefir.

“Du por lia surkolaĵ!” kri’s Sakristianedzin. “Vi disdonu Pru!”

Do m faldis miajn krurojn sub benkon nefacile pro ŝiaj falbaloj ka ludis neŝanceleble. Ka m diru ke Srin Muelisto ka m gajnis absolute ki miregigis ŝin ĉar ŝajne ŝ opini’s venkon ŝiaflanke impertinentaĵo kontre Sakristianedzin.

“Vi ludis kiel demon’ Pru Sarn” diris Felena.

Stis tarde do Jancis apertis pordon k alvokis “Manĝo!” ka kureniris kvar bubinoj kiujn mi rigardis kiel infanojn kvankam m estis presk samaĝa. I eksplodeme rakontis siajn agojn kvankam estus pli bone k’i silentu.

“N’iris en mansardon.”

“Ni sidis sur lito!”

“Li scipovas fajfi kiel turdo!”

“Li teksas fulmrapide.”

“Li havas verdan palton por dimanĉoj ka Biblion kun bildoj ka l scipovas legi Biblion.”

“Li havas horloĝeton ka pipon kun arĝenta stri ka l gajnis loktomedalon ĉe Silverton.”

“Li n povas toleri taŭroludojn nek kokobataladon nek senhontajn virinojn.”

“L amas bonan kanton ka modere drinkatan hajmfermentaĵon ka danci sur paŝtej ka sonon de sonoriloj.”

“Li havas dikan muskolaĵon sur brako smilan al frostita neĝobul.”

“Ni mezuris lin kontre pordo de mansardo ka trovis colojn laŭ teksista mezuril.”

“Tridek ok colojn ĉirke tali’ ka kvin futojn dek colojn alta.”

“Li havas paron da ĝisgenuaj botoj sed li n multe port’s in ĉar i taŭgas nur por nobel k estas domne malfacile purig’in.”

“Li diris ‘domne’ ne ni.”

“L amas infanojn ka hundojn ka trankvilan vivon.”

“Li volonte havus propran edzinon se ŝ estus obe’ma sed ĝis nun li n vidis indan virinon.”

“Liaj okuloj stas klor bluaj kiam i videblas malgre nigraj mezaĵoj ka haroj.”

“Ka se l hav’s fratinojn li preferus k’i smilu al Sukey ka m.”

“Di benu!” diras patrin de Sukey ka Moll ka m povis vidi minacan sandalon “Di benu eĉ ne mil sturnoj inter fragmitoj tiom bruaĉas.”

Stis feliĉe por knabinoj ke patrin gajnis.

“Jam tuj surmetu skarpojn” ŝi diris.

“Alvoku lin Jancis” i petegis.

Do ŝ vokis lin al manĝo. Son de pediloj[47] ka bato de lato ĉesis ka l sobvenis.

Sukey kuris al li ka metis ion en lian manon. I riverencis ka diris – “Dankon pro mi” ka sekvis sian patrinon.

Sed Sukey denove enpuŝis kapon enĉambren ka subridetis ka flustris – “Mi don’s al li mian zingebrokukan bebon!”

“For knabinoj!” ordonis patrin k i forkuris kun latern por lumigi vojon ka bovstango por defendi sin kontre embuskantoj.

M eliris al pajlej por ke Kester Woodseaves ne vidu min ka kiam mi revenis li jam resoriris al mansardo. Felena foriris frue kun alloga rideto ka salut al li.

“Se v venos nien Sinjor m instruos al vi rakonton pri Adam k Eva.”

La par el muelej kvankam malvolante finfine foriris k anke ni preparis nin por hajmeniri.

“Vere sukcesa kukado” diras Srin Beguildy. “Mi profitis kukojn sfiĉe por pagi teksiston ka n’multe ŝpinis. Ŝpinamfest estas granda savil. Do nun diru al via fil Srin Sarn ke ka novedzin k anke tolaĵ estos pretaj kiam li petos pretigi liton.

Beguildy reven’s kiam n’eliris. Li stis gajeta sed n ebria. Li diris ke l renkontis kuzon de Frin Dorabella ka kuzo rifuzis kredi ke l scipovas alvoki Veneran. Do li petis lin veni por mem vidi.”

“Venera? Kie troviĝas tiŝiaĵo?” diras lia edzin. “Kiel vi povos alvoki ŝin se ŝ n estas ĉitie?”

Sed li nur kantas –

“Petro sidis plorante”

ka ludis tre tintope siajn flintetojn.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.