La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
MALBENO KARAAŭtoro: Mary Webb |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Tuj kiam mi finis melki – Gideon ankor diligente laboris en paŝtej – mi soriris ka surmetis miajn nigrajn vestojn ka mian tutkapan ĉapon. Mi nenjam portis ĝin dumlabore por menigi lavadon k on opini’s min i’smila al pagan’ ĉar mi preske ĉiam stis sen ĉapo ka ŝuoj ka ŝtrumpoj irante nudpiede aŭ portante lignajn ŝuojn. Gideon kapablis tre bone ĉizi lignajn ŝuojn k i elstare taŭgis por timalpuriga labor kian mi faris. Krome mi faris por mi robon el sakŝtofo kiu atingis genuojn portatan dum mi purigis brutejojn. Mi sci’s ke ĉiuj nomis min grenejporda sovaĝulin de Sarn. Sed memorante stontan belan domon en Lullingford ka florumitajn vestojn ka damaskajn kurtenojn ka porcelanon mi n tro vundiĝis.
Tre plaĉis min mia ĉehajme ŝpinita robo kun transversa korsaĵo ka nova tutkapa ĉap ornamita per etaj volvaĵoj el silko tre novmoda. Do m faris buklojn en miaj haroj – un ĉiuflanke ka du dorse pendantajn ĝistalie.
M estis kontenta pensante ke n’akiros kuracplantojn por beligi min kvaz feinon. Dummelke mi pripensis tion ka dum mi purigis stalojn ka dum mi frotlavis ŝtonan plankon de kuirej.
Patrin plendetis informite ke m iros al Plash ĉar ŝ estis mizera ka malankolia pro restad en ombro de morto. Ŝi tiom kutimis trankviligadi kolereman viron ke ŝ sentis sin nun tiel malkvieta kiel on sentas sin fininte trikadon de dua ŝtrump el par. Ŝi sidadis sen son en angul apud kamen’ k aŭdeblis netruda ŝpinrada zumado smila al ti d eta mortobirdo. Subite ŝ ĉesis ŝpini ka kunfrotis manojn kiuj ĉiam pensigis min pri manetoj de kaptita talpo levitaj al Di. Ka ŝ diris “Dimanĉon taŭ semajn’ li n havis lardon por vespermanĝo! Dimanĉon taŭ du semajnoj ne bongustis al li pastobuloj ka nesurprize ĉar i stis terure aĉgustaj Pru. Dufoje mi troboligis liajn ovojn dum tilasta semajn’ ka nova kitel Pru – ”
Post ti ŝ ploradis.
“Mi prokristis ka prokrastis ĝin Pru tiel ke l mortis tal ĝ estis preta. Ho mi’kara se m pensas pri ti! Mankis nur ŝultropecoj ka manumoj kun i ĝ estus plej bona kitel kiun m iam faris. Sed mi prokristis ka prokrastis ka l ne plu povis atendi. L aŭdis fortegan voĉon vokantan inter tieaj ulumoj ka l ne povis atendi sian kitelon povrul. Mia tuta kudrad estis vana.”
“Nu Patrin vi devas fini ĝin por Gideon” mi diris. “Ĝi bone taŭgos por Gideon ĉar li stas bela grandul kvankam men larĝa ol Patro. Sed li plilarĝiĝos. Je lia dek-oka naskiĝtago mi n dubas ke ĝ tre bone sidos sur li. Sekve rapidu.”
“Nu” ŝi diris “nu ti sencoplenas infan. Li transprenis pekon por porti ĝin tutvive. Kitelon li havos.”
Ŝi venigis pordimanĉan jakon de Gideon ka prenis kitelon el komoda tirkesto por mezuri ĝin.
Mi preĝis ke grand estu sfiĉa por kontentigi ŝin. Ka tiel stis ka ŝ retrankviliĝis ka rekomencis labori zumante kiel eta mortobirdo.
Sed ne daŭre. Ŝi ripete ekrigardis min dum mi surmetis gantojn ka diris – “Bukloj stas ja belaj Pru.” Ka poste “Vi havas tre plaĉforman korpon infan.”
Ka post nur minuto ŝ kliniĝis super ŝpinradon k ekigis konatan lacan plendadon – “Ĉu mi devigis leporon transiri mian marŝvojon? Ĉu mi devigis?”
“Aj Patrin Patrin!” Mi petegis ŝin “ĉesu plori pro ki n estas malfarebla. Mi ne povas elteni vian ploradon kara. Patrin! Tent! Al mi tutne gravas. Baj baj mi’ŝafideto!” (Tiel mi nomadis ŝin ĉar ŝi ŝajnis tiel eta ka perdita). “Baj ne mornu pri ti. Aŭskultu kion mi diras! Al mi stas tutegale ĉu m havas leporlipon aŭ ne!” Dirinte tion mi kuris el dom ka tra barpordon ka laŭ arbarpado ploregante.
Mi ploris tiom laŭte ke flugiloj ekzumis ĉiuflanke de m ka fore en valeto kunikl aŭdis min k ekstaris meze de voj kiel vera Kristan levinte un braketon tutsame kiel Parson donanta benon. Sed estis damno kion donis al mi lia kuz lepor.
Mi demandis al mi kial ĝi faris al mi tidamnon. Ĉu pro propra vol ka dezir aŭ ĉu pelis ĝin Diablo? Ĉu Di domaĉis cedi al mi edzon ka lulilon el junkoj ka tial Li kaŭzis ĝin? En postaj jaroj ja ofte ŝajnis strange ke m devis penegi labortagojn ka dimanĉojn por enspezi sfiĉon por ĝustigi kion malĝustigis stulta lepor. Ka m sci’s ke multe kostos kuraci leporlipon. Stis i’amara ridaĉo kiam mi
pripensis tion. Ĝ enmensigis nigretajn aŭtunajn vesperojn kiam tetroj eksoris el maldolĉa marĉo ka flugis inter velkintaj erikoj ka frosta ĉiel’ ka ridis. Senkompataj olduloj ridas tiel pro fal de malamiko. Ka bonulinoj d urbo pufaj pro rigidaj fluorumitaj silkvestoj ka beboj pie koncipitaj tiel ridis maltaŭ siaj ventumiloj kiam i’ris vizite al prizon’ por rigardi vipadon de bela putin. Kun tiamar ridus vir mortanta pro vundo s’ferita en batal por reĝo s iu enirus dum Parson laŭtlegas preĝon por mortantoj ka proklamus “Reĝo donas al vi graflandon ka sendas al v invitleteron al sia palaco.”
A˚! Timaniere ridas tetroj ka timaniere mi ridis en titagoj. Sed nun mi sidas tie ĉi inter kamen ka fenestro te infuziĝas por iu kiu venas hajmon taŭ noktiĝo ka nuboj staras sur monto ka kiam mi ridas mi ridas leĝerakore smile al peg en printempo. Ĉiam ĝ estas ridema pego ka ja ’lkore ridema. Ĝi flugas en ulumon ka ridas ĉar ti stas tiom verda. Ka ĝi flugas en fraksenon ka ridas ĉar ti stas tiom nuda kun nigraj burĝonoj nur ka senfolia. Ka poste ĝ flugas en kverkon ka ĝiskreve ridas vidante junajn brunajn foliojn. A˚ peg estas gaja ridanto ka ĝia ridad estas tiel dolĉa kiel nuks sendifekta. Se ni povos tiel ridi ĉefine de longa vivo ni n vivis vane.
Sed tivesperon mi ridis kiel tetroj ka mia kor ribelis en mi.
Tamen mi n povis n esti kontenta pensante pri skribad. Anke min faris kontenta ke ti donos al m ian potencon super Gideon ĉar se l stos tro severa al Patrin ka mi mi povos est’iom nekomplezema pri skribado. Mi kuris laŭborde d akvo sentante min leĝera ka senzorga en miaj plej bonaj sandalaj ŝuoj pensante kiom mi laboros por akiri substancon kiu beligos min kvaz feinon ka post ti bald alvenos amanto k on pendigos nuptanoncon en kirko ka ja post ti m sidos en mia propra domej kun piedo sur lulseĝo ka bebo dika ka solena sur mia genu’ pli bona ol ĉiuj famaj vaksaj pupoj el Franci kiujn mi nenjam vidis sed tr’ege volis.
Min kontentigis vidi fulikojn naĝantajn kun ar da fulikidoj maltaŭ si tutkvaz kunligitaj per ŝnur. Ka m ridis vidante ardeon kiu havis edzinon ka neston tie starantan trans akvo ĝisgenue inter nimfeoj tutkvaz muta. En postaj tagoj mi vidis Gideonon aspekti ĝuste tiel ja ofte kiam l emis paroli al Jancis ka n povis enmensigi eĉ un vorton aŭ kiam li surmetis sian plej bonan kravaton ka n povis aranĝi ĝin kontentige rigardante per spegul aĉetita per mon el dua lantondado vidinte Jancison en rozkolora lum.
Mi renkontis Jancison tal m atingis Ŝtonan Domon. Ŝi hajmenpelis bovojn ĉar on mendis in por foir k on venos frumatene in preni. Inter du blankaj brutoj kun un man sur ĉiu kun tutora harar brilanta ka vizaĝo kiel blanka roz ŝ aspektis kiel fantom de belulin mortinta taŭ longa tempo ka kiu revenas ĉiun somermezon ka fuĝas je kokokri’.
“O!” ŝi diris “v akiris buklojn Pru. Ĉu mi havu buklojn por Sarn-Foir?”
“Kiel vin plaĉas” mi respondis tr’abrupte. Ĉar ŝ estis bela jam sen bukloj ka ŝia buŝ pli rozeca ol iam taŭe. Mi pensis pri kiel imponaj aspektos tibukloj pendantaj kvaz maturaj flavaj grapoloj da blankaj riboj dense ariĝintaj sur branĉo ka jen ŝi diros “O!” ka knaboj volos kisi ŝin.
Kiam ŝi jam enŝlosis brutojn n’eniris domon. “Sinjor Beguildy!” mi kri’s “mi volas ke v lernigu min legi ka skribi ka sumigi ka ĉikion[33] vi scias. Mi pagos vin per labor. Gideon ka m riĉiĝos k aĉetos domon en Lullingford ka havos geservistojn ka florumitajn robojn por mi ka porcelanon – ”
Beguildy rigardis min de super rando de granda medokruĉo.
“Selu viajn revojn tal rajd’in knabin” li diris.
“Kion celdiras vi Sinjor Beguildy?”
“Respondo stas sub via ĉapo” diras li. “Se m ja lernigos vin okazu nenja displuad[34] estu sen demandoj ka sen respondoj. Mi diras diraĵon sed vi devas trovi signifon. Nu revenu al mi un semajnon post hodi’ ka diru al mi kion mi celis komuniki ka tiam por regaleti vin mi montros al vi botelon en kiu stas olda moŝta bienul olda Camperdine prapra’vo de nuna kiu ja revenis tiel verve dum ĉiu Rikolto-Festo ka plengorĝe elbuŝigis fikanton ie supre en ˚orej sed nenju povis vidi lin do nenju povis kapti lin.”
“Escepte vin.”
Beguildy ridetis. Li havis tre lante larĝiĝantan rideton kiu
venis kvaz ringa ondo sur akvo ka restis longatempe.
“Ja’s escepte de mi. Mi ja sukcesis kapti lin.”
“Kimaniere?”
“Se m dirus al vi Pru Sarn vi scius tikiom[35] mi.”
“Sed nur diru kiel v enboteligis lin!”
“Mia Di! Vi forgesis interkonsenton. Nenjaj demandoj.” Li levis martelon ka frapadis vicon da silikoj stigante melodieton. Je ti eniris Srin Beguildy samkiel dancistin en foir kiam on ektamburas. Ŝi havis trutojn en korbo ka paron da kokoj preparotaj por Festo kien bovoj iros. Ŝi portis malnovan botelverdan ĉapelon de Beguildy tre altan kian titempe amis vojrabistaj moŝtoj ka ĝ aspektis tr’ekstravaganca sur ŝiaj bukletaj grizaj haroj.
“Ĉu v aŭdis diri?” ŝi diris al mi.
Ŝi havis basan solenan voĉon ka ĉar ŝ estis tr’okupata por paroli ofte ĉi’ dirita de ŝ ŝajnis tre grava kvaz dirita de Vilaĝanoncisto staranta sur ŝtupar de bazar en sia pasamenta palto.
“M aŭdis ke Diablo mortis” diris Beguildy “sed ti ne veras ĉar mi renkontis lin hier’ ka tr’ elegantparola li ja stis ka tre plaĉas al li havi vian Pejtron kiel kunulon Pru.”
“Ĉesigu viajn sensencaĵojn” diris Srin Beguildy tirante plumojn el kokoj po manplenojn tiel ke stis kvaze neĝoŝtorm enĉambre. “Ĉu v aŭdis diri Pru ke povra Johan Teksisto forvojvagis enarbare dum senluna nokto hiere k ekdroniĝis en Blackmere? Povranim ja mort estas tr’infekta.”
“Oj stis nur un hor taŭ mateniĝo kiam li foriris” mi diris.
“Temp sfiĉa temp sfiĉa. Stas obskure kiel en Egipti ti’enarbare.”
“Kiu anstatos lin?”
“On diras ke lia nevo metilernas. Sed li restos kontraktita metilernul dum ankor un jar aŭ du. I devos kontentiĝi per dungito mi spozas.”
“Ka stus pli bone tr’ege pli” ekkri’s Srin Beguildy “se vi farus tilaboron.”
Ŝi prenis stangon el fajrej ka lerte forbruligis lanugon
restantan sur kol kvaz ĝ estus Beguildy.
“Virin min okupas pli gravaj pensoj ol teksi vestaĉojn por kovri mortantan korpon. Ĉu m ne kaptas animojn kvaz kuniklojn ka malebligas in ĝeni vivojn de homoj? Ĉu m ne povas beni ka ben efikas ka damni ka damn efikas? Ĉu m ne povas kuraci verukojn ka kokluŝon ka nekapablon naski ka reŭmamismon ka taŭdiri stontecon ka trovi akvon eĉ kiam ĝ estas profund’entere? Ĉu kokoj benitaj de mi n venkas ĉiujn aliajn en batal? A˚ ka se m dezirus mi povus fari vaksan figuron de ĉiu hom en paro˚ ka forkonsum’in ĉiujn vakson homojn ka ĉion. Ĉu m ne povas fari ĉiĉion virin?”
“Vi pretendas povi mi’kara.”
Srin Beguildy ĝustigis kokokrurojn ka trapikis per stangeto por ĉion firme ligi.
Vidante ke sorĉisto tre koleriĝas mi diris al li’edzin ke m estos lia lernanto ka l lernigos min literumi ka skribi.
“Ĉu via kapaĵ eltenos tion infan?” ŝi demandis. Ĉar ŝi ĉiam opini’s samkiel multaj homoj ke s i’misas en ekstera aspekto de hom nepre misas anke mens. Laŭ tijuĝmanier Jancis kiu stis tiel sensprita k’ofte ŝ ŝajnis presk idiota stus tr’inteligenta virin.
“Ja’s. Kapaĵo de Pru sfiĉe kapablas” diris Beguildy. “Kvankam estas tro da demandoj en ĝi. Sed el ŝi fariĝos bona lernant ja el Pru. Ni komencos posthodi’ un semajnon Pru. Jancis vi venigu tigaron ka balaetu mian ĉambron. Arigu dutri librojn havigu al mi kelkajn skriboplumojn ka tr’ atente traktu ĉiujn miajn botelojn ĉar nenjam scieblas kiuj stas en i. Ni ne volas hantadon ĉitie. Ka jes estos bone forigi tiujn bufojn maltaŭ ŝranko i ĉiuj jam mortis.”
“Pru” diris Jancis kiam m eliris “se vi diros min kiel fari tiajn buklojn mi diros al vi kion signifas tienigmamaĉo[36] de Pejtro. Mi scias ĉar li re ka re diras ĝin ka m aŭdis lin diri respondon.”
“Mi volvadas in ĉirke fajrostangeton mi’kara” mi diris. “Ne tro varman ka bone purigu ĝin taŭe. Sed vi n b’zonas diri al mi respondon al enigmamaĉo ĉar mi preferas mem elpensi ĝin.”
Ros pluvis sur mian robon dum mi preterpasis arbustojn de sovaĝaj rozoj ĉe ligna barpordo verŝiĝante el florokoroj. Stis tiel kviete ke m povis aŭdi ŝafojn mordi herbojn trans angul de lag en
bien ka fiŝojn alsurfaci en mezo k akvon plaŭdi kontre grandajn rigidajn junkofoliojn.
Mi sentis min dama promenante en miaj plej bonaj vestoj dum labortago. N ofte mi povis liberiĝi de labor k ekde nun estos multe menofte. Do min ĝojigis ke Gideon volas ke m estu studanto ĉar unfoje ĉiun semajnon m estos libera dum posttagmezo ka vesper.
Kiam alvenis venteto folioj sorbis silenton kiel langoj de trinkantaj bestetoj. Surĉiele troviĝis nuboj smilaj al punto sur edziniĝa robo de Patrin ka sobanta lun tiel verda kiel juna fagfoli’.
Ka sub polurit’akvo troviĝis alia lun ne tutsame brila k aliaj nuboj ne tutsame puntaj k ombro de spajr tre pala ka fantoma montranta nin trans akvon.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.