La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() MALBENO KARAAŭtoro: Mary Webb |
©2023 Geo |
La Enhavo |
Prepar por Event okupis longan tempon pro ke ĝ estis anke kukado. Nemalmultaj religiemaj homoj opini’s kukadojn fiaj ĉar i stis efektive vetludoj. Sed por ni virinoj kies vivoj stis tiel perditajka- forgesitaj i stis iom d amuziĝo k eĉ edzin de Sakristian’ akceptis partopreni ka kunvenigi Tivvyn. Ŝi konsentigis Srinon Beguildy organizi ĝin dum tago kiam Sakristian’ iros kun Parson al loko tre fora por esplori aferon pri adultulin. Ŝi sci’s ke Sakristian’ restos ĝis plenfin ka n reven’s ĝis frumatenaj horoj. Eĉ se l sci’ĝus li stus tiom kontenta pro puniĝo de pekulin k’eble li nur grumble kolerus.
Nom kukad estis ĉar ni kartludis por kukpremioj. Laŭ sobra ver ĝ estis vera vetludado. Virin kiu okazigis Eventon faris multajn safrankuketojn aŭ riĉajn spongokuketojn ka vendis in al gastoj po un pencon. Por kuketoj ni kartludis ka malvenkintoj devis aĉeti pli multajn lerta ludanto povis foriri kun granda korbo d i aŭ ŝi povis vend’in al malvenkintoj po du pencojn.
Patrinon ni nek povis postrestigi nek lasi ŝ insistis veni.
Gideon promesis plenumi niajn taskojn titagon do n’ekiris frue. Ni planis forpasigi tutan tagon ĉar ni ŝpinos matene ka post tagmezpaŭzo ni komencos kartludi.
Stis bele freŝa maten ka humida vento portis parfumon el niaj stakoj. Nenju alia odor smile alportis someron dum vintro. Kiam mi nun flaras ĝin mi vidas longajn glimajn ondojn de herbaĵo kiel verdan silkon ka grandajn ruĝajn florbulojn de trifoli ka kreksojn kaŭre kurantajn tra densa herbaĵo malhelajn pro ros.
Sed en titempo ĉefe enmensiĝis nur kiom da labor ni devis fari por kreskigi ĝin ŝvitante ka strebante en lunlum k ellitiĝante denove tal ni povis eĉ sonĝi por denove ŝviti ka strebi. Tamen ĝ odoris plaĉe k anke heĝotondaĵoj kiujn Gideon bruligis ka dika tapiŝ el folioj en arbar ka pinarboj kie ĉiam paruoj pepadis ka ludadis.
Patrin bonaspektis en siaj kufo kun rando ka pelerin kun krispoj kvaz brilkolora birdo pro siaj vieglaj brunaj okuloj ka ruĝaj vangoj. Ni kunprenis nur nanajn ŝpinradojn ĉar ni ŝpinos nur linon ka kanabon ka n lanon. Lag ankor kazeiĝis glacie ĉe norda rando. Sed evidentis ke printemp alproksimiĝis eĉ kvankam februaris ĉar akvoturdoj amindume ludis ka niaj frugilegoj jam grakante konstruis siajn nestojn. Verdaj langoj eliĝis el loniceraj branĉetoj tiel helaj k’i memorigis min pri disirantaj langoj kvaz el fajr kiuj venis el Ĉiel’[41]. En timalhela sezon i stis tiel vivaj ka freŝaj ke m bonvenigis in eĉ pli ĝoje ol ĉiujn lonicernajn florojn dum somer.
Dum ni marŝis tra kverkarbar Patrin glatigis siajn mufgantojn ka diris – “Hodie mi n gardas porkojn. Hodie m estas dam.”
“Verdire ti v estas” mi respondis. Ĉar m elkore ĝojis ke ŝ estas gaja. Mi diris ke sendube ŝ gajnos sfiĉajn kukojn por manĝigi nin ĉiujn dum naŭtaga semajn.
“Ĉu Jancis estos bona filin por mi kredas vi kara?”
“Tutsen dubo Patrin” mi diris.
“Ĉu ŝ lasos al mi mian propran sidejon apud fajr ka parolos milde?”
“Mi scias ke jes. Sed n estu maltrankvila ĉar pasos multaj tagoj tal i anonciĝos enkirke.”
“Mi preferas ke ne. Mi preferas esti avinjo Pru. Ĉu v opinias ke bebo smilos Gideonon aŭ ŝin?”
Mi diris ke m ne povas profeti sed mi kredas ke ĝ samos-smilos sian paĉjon.
“Ebleble. Stus pli bone multege ke ĝ smilu nin ol Beguildyojn. Stas mave se bebo havas kontrepredikatan avon.”
“Nu en Beguildy stas nek malic nek bon” mi diris. “Li stas nur plaĉa bunta montraĵo samkiel malplena ovŝel.”
“Mi ĝojas ke l forestos hodie.”
Srin Beguildy sendis mesaĝon pere de Gideon al sia kuzin en Lullingford por peti ŝin inviti Beguildyn titage por kuraci dentodoloron d edzo. Ĉar ŝajne l’eltirigis un denton fare de bestkuracisto ka l tiel malfacile ellasis ĝin ke bestkuracisto kiu stis mizerega homo kiam l ekscitiĝis malfiksis tutan dentaron eltirante tiun’ denton. Sekve li s’feris dentodoloron laŭtkriege ka tr’ amuzis Beguildyn iri kuraci ĝin. Li ĉiam fieris pri sorĉo kiu komenciĝas –
“Petro sidis plorante sur marmora ŝton”
Ka l multfoje ripetis ĝin ĝis s’feranto kripetis kompaton. Poste li surmetis sakplenon da sal varmega kiel fajr ka ĉu pro sal ĉu pro sorĉo paciento preske ĉiam diris esti kuracita.
“I restigos lin ĝistarde por ke l ne haltigu nian amuziĝon” diras Patrin kunfrapante manojn kiel infan.
Ni atingis senarbajn kampojn ka m opini’s ke nenju tag iam aspektis tiel bela sed mi n sci’s kial. Montetoj ĉe Lullingford estis bluaj kiel somera ĉiel’ profunda promesoplena blu ka tuta mondo brilis riĉece k aspektis luksa kiel dirus nia Parson. Jen ruĝaj plugitaj kampoj k orflava stoplaĵ en sunlum ka lageto Plash vitreglime blua ka ruĝa tegmento de muelej en val. Tuta herbej stis helverda smile al verd en kirkfenestroj aŭ al monteto tre fora kie kreskas trifoli de Kalvari. Eĉ somera tago malofte povas atingi tian belecon kiam neĝ apen malaperis ka lagoj ne plu stis katenitaj de glaci ka mondo klare brilis supre ka sube. Stis evidente k’io nekutima okazas ĉe Ŝtona Dom pro granda flamego de fajrlum en fenestro. Jancis venis kure al pordo ka riverencis al Patrin tre gracie. Ni stis unuaj post Polly de Muelisto ka ŝia patrin. I ĉiam stis unuaj ĉar i diris ke hor fore de hajm stas hor en Ĉiel. I rifuzis pl’ekspliki sed s on insiste pridemandis ĉu pro kial Muelistar aŭ akv aŭ ki? I tiam diris “Muelisto.” Ka s on demandis kial ki ĝenas in? I diris “Ĉu on iam vidas lin eĉ rideti por ne paroli pri ridado?”
Ka fakte sola respond ebla estis “ne”. Ka l anke havis difektan parolpovon ka pro tidu faktoj loĝado kun li stis tre malagrabla. On absurde anke diris ke l amindumas kun akvofein ka ke kiam li nuptis ŝi malbene silentigis lin.
Srin Muelistin stis povra kreitaĵo kiel farunraŭpo sed ĉiam mildparola. Sakristianedzin stis tutmala. Ŝi ĉiam pensigis min pri ĵus farbita veturil granda ka larĝa sur vaka ŝose’ ka hupo sonanta laŭte ka gaje ka rapideganta. Ŝiaj roboj stis buntaj kiel plumoj de sepkolora kanaben ka s eblis al ŝi surmeti plian ŝalon aŭ falbalon aŭ broĉon ŝi faris tion. Ŝi surportis tiom da subjupoj ke stis mirinde ke ŝ eĉ povis marŝi k iam Tivvy diris al mi ke rigardi patrinon senvestigi sin stis kvaz senŝeligi grandan cepon ĝis kor. Tivvy n estis ŝercema do tikompar montras kiel amuza stis tia senvestiĝo.
Mi mem pensis kiam mi vidis ŝin kune kun Sakristian’ ke ŝ smilas grandan faskon da tinkturita lan ka l stas maldika nigra ŝpinbaston’ sur kiun on volvas ĝin. Kiam ŝi ka Tivvy alvenis ni fariĝis ok ka niaj radoj agrable zumadis en varma ĉambro dum ni parolis. Bovpelistedzin el Plaŝbien sekvis kun du altaj filinoj tre kvietaj ka humilaj malgre si’alto. On diris ke patro ligis in al bovjungil ĉiun sabatan nokton ka vipis in por atentig’in pri konduto. I ĉiam stariĝis kiam patrin alparolis in ka klinis longajn kolojn kiel humilaj cignoj. Dekdua stis edzin de paŝtist el erikej preter Plash. Ŝ estis stranga sed bonaspekta sfiĉe por salivigi virojn. Ŝiaj ŝultroj stis oblikvaj ka koksoj longaj ka ŝiaj haroj nigraj kiel flugiloj de merlo. Ŝiaj okuloj stis helverdaj ka vizaĝo rozkolora kiel matura persiko ka ŝ subridetis sekrete kiel fein. On diris sed ĉu aŭ n vere mi n scias ke paŝtisto pagas nenjom por lui erikejon kiu apartenas al tavernestro en Silverton sed ĉiun somermezon li’edzin Felena iras al rokegoj ĉesupre de monteto ka pasigas nokton kun tavernestro. K on aŭdigis ankor pli strangajn rakontojn k’iu vidis ŝin danci tutnuda en lunlum interne de ringo de bovoj ka ŝafoj ka ke vila kreitaĵo kun kornoj de virŝafo ka kiu sendube stis Satan venis ka dancis kun ŝi kun vizaĝo grimaca ka grimoca dum ĉirkantaj bestoj mallaŭte muĝis. Sed al mi ŝ ŝajnis agrabla senofendul kiu tre lerte plenumis ĉion farendan.
Mi povis vidi ke bovgardistedzin malemis ke filinoj ŝpinu apud Felena. Ŝ estis tiel respektinda ka diskreta ke s eble ŝ nenjam parolis pr’io ’kazanta inter nuptanonco ka bapto k ignoris junajn parojn dum ti’ntervalo. Ŝi diris nenjon al Felena sed Patrin diris ĝentile – “Vi ŝpinas kiel fein Srin Felena.”
“Mi havas nenjan alian okupon sur monto” diris Felena per basa harmonia voĉo “krom ŝpini matene tagmeze ka nokte.”
“Escepte de Somermeza Nokto knabin” abrupte diras Sakristianedzin “ka m aŭdas ke v tiam stas agoplena!”
Felena skarlatiĝis ka klinis kapon ka Moll ka Sukey diris eksplode kvaz i jam de multaj jaroj sopiris tion diri – “Ho Srin Felena ĉu vere ke v kuŝas kun tavernestro ka dancas tutnuda sur rikejo?”
Nenjam mi vidis virinon tiom koleran kiel tipatrin. “Sukey ka Moll!” ŝi diras.
“Pardonon patrin?” i diras tutkonfuzite.
“Aletendu manojn!” ŝi diras.
Ka ŝ kliniĝis ka deprenis sian sandalon kiun ŝi portis por festo ka sandalbatis in ĝis i laŭte muĝis.
M aŭdis poste k’un edziniĝis kun farmisto k alia kun emerita kaleŝisto k ambaj sekve bone sukcesis ka certe manko de pun nenjam misfortunigis in.
I daŭrigis ŝpinadon kvietaj kiel musoj snufante super radoj.
Srin Beguildy ĉagreniĝis ĉar etos’ fariĝis morna. Do m petis al Jancis ke ŝ kantu Verda Gruzo por ĝojigi nin. Ni ĉiuj kunkantis eĉ Polly kuntusadis. Felena kantis per frideta voĉo ka Sakristianedzin kantis tre laŭte ka Patrin tremetkantis ka Srin Muelisto kiel birdo ĵus eskapinta el kaĝo.
Pro kantado ka radzum kuirej smilis arbon plenan de sturnoj.
Kiam alproksimiĝis hor por ĉesigi ŝpinadon Patrin diris ke ni kantu –
La Eternulo estas mia paŝtisto
ka poste mi petis –
Li enkonduku min en vindomon
Kaj lia standardo super mi estu amo
Ka ĝuste dum ni kantis tion ka radoj zumadis kiel strigoj leĝera paŝo sonis el ekstere k eniris blovo de freŝaer ka longa sunradi’ falis de pordo ĝis al mi ka l staris tie en sunlum rigardante nin.
Mi diras “li” kvaz vi tuj rekonus lin el tuta mondo samkiel mi.
Li staris sur sojl ka m stariĝis el mia seĝ en ombro ĉe maltaŭo de ĉambro kvaze li stis mia propra invitita gasto.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.