La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
MALBENO KARAAŭtoro: Mary Webb |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Ni grimpis en malnovajn pomarbojn kie ni havis preferatan sidlokon inter branĉoj. Rigardante vizaĝon de Gideon inter helaj folioj mi pensis ke stas tre strange ke l portas ĉiujn tipekojn. Ekde kiam Patr estis bebeto krieganta ka batanta sian junkan lulilon tra tempo kiam li stis junul prenanta hundforpermeson el kirko ka poste kiam l’iris al kokbataloj k amindumis Gideon devas porti ĉiun lian mavan agon. Ĉiuj liaj furiozoj stis nun furiozoj de Gideon.
“Nu Pru” diris Gideon “aŭskultu kion mi diros al vi. Vi ka mi devos prosperi.”
“Ka Patrin?”
“Nu anke Patrin. Sed ŝ estas olda.”
“Sed certe ŝ volas prosperi.”
“Ti n gravas. Se ni prosperos ŝi prosperos. Vi ka mi devas labori Pru.”
“Mi n tim’s laboron” mi diris.
“Nu da ti stos multe. Mi volas ĉerpi monon el bien – multon da mon. Post’en bona hor ni vendos ĝin. Ka tiam n’iros al Lullingford k aĉetos domon ka v alte tenos kapon inter plej bonaj k estos riĉa dam.”
“Ne grav’s al mi tiĉi’ sti riĉa ka teni kapon alta.”
“Do stu grave al vi. Ka m estos presbiter k ordonos al Paro˚estro kion li faru ka decidos kiu iros en pilorion ka kiu almozejon ka kiu voĉdonos por parlamentanoj. Ka kiam knabin naskis aminfanon v iros skoldi ŝin.”
“Mia prefer stus ludi kun bebo.”
“Ĉiu ajn povas ludi kun bebo. Nur granda dam povas skoldi. Ka n’aĉetos imponan domon. M ankor ne vidis taŭgan sed ni havas tempon taŭ ni. Ankaŭ ĝardenon kun prizorgisto ka servistinojn ka dom stos plena de belaj mebloj k arĝentaĵoj ka porcelanaĵoj.”
“Mi tr’amas belan porcelanon” mi diris. “Ĉu n’povos aĉeti kelkajn el tinovaj tasoj ka subtasoj el Staffordshire kun homoj surdesegnitaj?”
“Vi povos aĉeti kion ajn vi deziras k oran fingringon ka ŝrankon da roboj krome. Sed vi dev’s helpi min unue. Necesos jaroj ka jaroj.”
“Sed ĉu ni n povus resti ĉe Sarn k aĉeti nur iomete da novaj mebloj ka porcelan’ ka kontenti sen tiomaj geservistoj?”
“Ne. Ne stas sfiĉe da homoj ĉe Sarn krom ĉe Foir ka ti stas nur unfoje en jar. Ki stas un foj en jar? Ka kiel utilas esti ĉefo se ĉefo de nenju? ‘Ĉefo inter dek miloj.’ Ti stas sonora teksto. Mi preferas sti ĉef inter dek miloj.”
“Eble stas fulm en vi” mi diris “kiu tiel sentigas vin.”
Mi ĉiam pensis ke l aspektas kvaz ĝ estas en li kiam i’ajn nekutima okazas. Liaj okuloj tutflagris sed ank estis fridaj. Ka l sentigis k’on volis kion li volis eĉ s on ne volis. Fojfoje kiam li volis serĉi melojn en arbar li kredigis min k’anke mi volas tion. Dum samtempe en propra kor mi volis pluki verisojn.
“Nu necesos multa fulm en sango por fari kion mi celas” li diris.
“Bien ĉiam apen subtenis nin diras Patrin. Ka Patro lasis al ni nenjon – krom sfiĉe nur por pagi teksiston ka Sakristianon k aĉeti vakskandelojn ka gantojn kotope[23] por entombigo.”
“Kion do ni faros se ni taŭe havis apen sfiĉe” mi dubevoĉis “eĉ dum Patro laboris por ni? Ni nenjam amasigos monon knabo.”
“Mi faros kion li faris ka multon pli.”
“Vi nenjam povos.”
“Mi povas fari kion ajn mi celas. En mi stas tiom da potenc ke nur morto povos bridi ĝin. Ka per via helpo – ”
Tiam l’iomete silentis plukis folion ka ŝiris ĝin. “Ĉar laŭfakte vi nenjam edziniĝos Pru.”
Mia kor batis feble ka morne. Ŝajnis tiom terure nenjam edziniĝi. Ĉiuj knabinoj edziniĝas. Edziniĝos Jancis. Edziniĝos Tivvy. Eĉ Polly de Muelisto kiu ĉiam havis erupcion aŭ favon aŭ tiaĵon edziniĝos. Ka kiam knabinoj edziniĝas i ekhavas dometon k eble lampon por lum kiam edzo hajmonvenas ka s i havas nur kandelojn stas same ĉar i povas met’in ĉe fenestron ka l pensas “Jen edzin ŝ ekbruligis kandelojn!” K iun tagon Srin Beguildy faros lulilon el junkoj por i k iun tagon estos beb en ĝi impone ka solene k on dissendos invitilojn por bapto ka najbarinoj venos ĉirke patrinon de bebo kiel abeloj ĉirke reĝinon. Ofte kiam aferoj ne marŝis bone mi diris al mi “Ne ĉagreniĝu Pru Sarn! Venos tago kiam vi stos reĝin en propra abelkorbo.” Do m diris – “M edziniĝos Gideon? Ho ja’s! Mi cert’edziniĝos!”
“M enkore kredas ke nenju petos vin Pru.”
“Ne petos min? Pro kial ne?”
“Ĉar – nu vi balde scios kial. Tamen vi povos havi domon ka meblojn ka ĉion ceteran se v helpos gajn’in.”
“Sed n edzon nek bebon en lulil el junkoj?”
“Ne.”
“Pro kial?”
“Stos plej bone demandi Patrinon pro kial. Eble ŝi povos diri al vi kial lepor transiris ŝian vojon. Sed mi ja kompatas cin Pru ka m igos vin riĉa dam k eble kiam ni jam akiris multe d or ni sendos por havigi kuracilon por vi. Sed ti kostos multe ka vi dev’s labori bone ka fari ĉikion mi diros al vi. Vi stas ja sfiĉe plaĉforma altstatura knabin Pru ka se n estus pro tiunsolaĵo knaboj kolektiĝus ĉirke vin samkiel ĉirke Jancison.”
Mi pensis pri ti kelkan tempon dum akvo frapetis lagobordon ĉe ĝardenfin. Poste mi diris ke m faros ĉion postulatan de Gideon.
“Vi devas tion ĵuri Pru solene ĵuri je Libro[24]. Eble se ne v tediĝus ka balde rezignus. Anke mi ĵuros kion mi promesis.”
L eniris domon por alporti Libron. Mi sidis senmove k aŭskultis korvojn flugantajn al sia nestar maltaŭ dom preter ĝarden ka stakej. I revenis de sia matenmanĝ en kampoj apud Plash. Anke mi volis matenmanĝi ĉar negrave kiu mortis ni povraj mortemuloj malsatas. Ka dum m aŭskultis dormigan sonon de grakado ka batadon de flugiloj kiam i transiris malalte mi pensis ke stas nekomprenebla mondo kie on entombigas Patron dumnokte ka tuj ekpensas pri matenmanĝo ka domoj k or je unua tagiĝa lum kie on devas pasigi tutan vivon en damno ĉar povra stulta lepor rigardis patrinon tal on naskiĝis kie fil manĝante kukon ka trinkante vinon de sia Patrin ŝarĝas sian povran animon per ĉiuj pekoj de sia Patro.
Gideon revenis kure kun granda Libro enmane tre peza ka
bukita per arĝenta agrafo.
“Deiru Pru ka ĵuru” li diris. “Nun tenu Libron.”
Mi demandis ĉu l stas certa ke Patrin permesas nin fari tion.
“Ĉu permesas? N estas ŝi’afer permesi. Ŝi n rajtas malhelpi nin. Bien stas mia. Ĉu vi n aŭdis ŝin diri tion kiam mi transprenis pekojn?”
“Sed ĉu v devigos Patrinon plenumi tion?”
“Ĉu on lombardas animon por nenjo? Ĉu alies pekoj dolĉas en buŝo tiel ke m manĝas in sen pensi pri kosto? Bien stas mia poreterne ĝis mi decidos vendi ĝin. Nun ĵuru! Diru – ‘Mi promesas ka ĵuras obei mian fraton Gideon Sarn ka dungigi min de li kiel serviston sen pago ĝis fariĝos ĉi’ volata de li. Ka m stos obe’ma kiel metilernanto edzin ka hundo. Mi ĵuras tion je Sankta Libro. Amen.’”
Do m diris. Poste Gideon diris – “Mi ĵuras resti fidela al mia fratin Pru Sarn k egale dividi ĉion kun ŝi kiam ni sukcesos ka doni al ŝi monon ĝis kvindek pundojn kiam ni vendos Sarnon por kuraci ŝin. Amen.”
Kiam ni finis mi sentis kvaz lago Sarn fluis tutsuper nin ka m tremis kvaz pro febro.
“Pro ki vi s’feras?” diras Gideon. “Plej bone v iru ka bruligu fajron s estas fride al vi ka pretigu matenmanĝon. Ni povos paroli dum ni manĝos. Patrin dormas. Ankor multo direndas.”
Do m eniris ka bruligis fajron k aranĝis tablon kiel eble plej bone ĉar ti ŝajnis ioma komfortig en malluma ej. Mi scivolis ĉu stus krudaĵo pluki kelkajn rozburĝonojn por meti ĉemeze. Ka pensinte ke n estas nedece manĝi ka trinki mi decidis ke stas en ordo pluki undu rozojn.
Kiam Gideon revenis de melkado ni sidiĝis ka l diris al mi ĉikion li havis enmense. Unue mi devos lerni fari fromaĝon samkiel buteron. Poste li faros kelkajn korbojn el salikoj por Bendigo ka ĉiun bazartagon li rajdos al Lullingford kun buter k ovoj fromaĝoj ka ĉelarmiel fruktoj ka legomoj k eĉ floroj.
“Nu tirozojn” l i diris “tiujn vi povos enbukedigi k i kelkenspezigos.”
Kelkfoje ni havos kokidaĵon k anasojn kuniklojn fiŝojn k agarikojn.
“Vi vidos Pru ni gajnos multon” li diris.
“Sed kia vojaĝo! Tridekmejl[25] tage.”
“Mi plugos iom da ter por kreskigi maizon por Bendigo. Rilate min – mi nenjam lacas.”
Kiam ni jam iom ŝparis n’aĉetos trian bovinon. Ŝi naskos printempe sekve du bovinoj stos melkeblaj kiam alia sekiĝis. Tiel stos pli da buter por bazar. Poste n’aĉetos du bovojn por plugi ka turni draŝilon ka tiri sterkon ka n necesos lui bestojn de Beguildy.
Kiam nia porkin naskos ni retenos ĉiujn idojn ka liberigos in en kverkarbar ka Patrin kunprenos sian trikaĵon ka gardos in. Tiel stos multa lardo por bazar krom kiam ni mem manĝos ĝin. Ni havis nur kvin ŝafojn sed Gideon diris ke pro ti ni retenos ŝafidojn do ni havos lanon por vendi ka grandan ŝafaron sekvajare. Patrin ka mi ŝpinu fadenojn tutvintre ka l vendos al drapist aŭ interŝanĝos por necesaĵoj ĉe butiko kiaj sal por pekli viandon ka gisto ka suker. Sapon ni mem faros el lesiv. Anke junklumojn ni faros el gras ka grandaj sekaj junkoj. Sekalon ni havis k un nanan kampon da tritiko. Patro kutimis preni po kelkajn sakojn al muelej kie loĝis onklo de T ivvy.
“Mi kreskigos pli da tritiko akreojn da tritiko” li diris “ka portos ĝin al muelej per bovĉar. Kion ajn faros francoj tritiko ne malutilos. Ka kvankam ĝ estas nun nekara ĝi n estos tia s on impostos ĝin ka laŭ ondir ti stas pl’ol verŝajna. Stos pli bone multpli bone havi un akreon da tritik ol ludeti per dudek akreoj d aliaĵo. Ni kreskigos anke lupolon ka nenjam mankos guto da bona el’ ĉar kvankam mi laborigos vin Pru mi n malsatigos vin. Bonan simplan manĝaĵon kiom vi povos manĝi sed nenjom da frandaĵoj. Krudan mielon post kiam ni flankenmetis plej bonan por vendi ka fruktojn kiam malkaraj lardon ka terpojn[26] ka panon k ovojn ka buteron kiam vojoj tro kotplenos por iri bazaron.”
“Mi preĝpetos kotajn vojojn” mi diris.
Gideon rigardis min tr’akre sed vidinte ke m nur ŝercis li ridis.
“Bone sed necesos veter de Diablo mem por haltigi min.”
Li havis planon ke m lernu kalkuli ka teni kontojn ka skribi. Mi ĝojis ĉar mi vere amis ke m povos legi librojn k aparte Biblion. Mi ĉiam ĉagreniĝis en kirko kiam Sakristian’ legis Biblion ĉar negrave kion li legis ĉi’ sonis kiel abel en botel. Ne gravis kiam li legis – “Kaj li prenis al si edzinon kaj ŝi naskis al li Aminadabon…” ĉar ne gravis al mi ĉu l j’aŭ[27] ne faris tion. Sed kiam frazoj stis legendaj kun sonor kiel vent en tremolarbo ŝajnis tre domaĉe[28] ke l tiel legaĉis pavante ĉar l entutsci’s legi. Mi volis mem povi legi
Ĝis disŝiriĝos la arĝenta ĉeneto
ka gustumi vortojn. Stus bele povi anke skribi ka noti ĉikion mi volas restigi enmense. Do kiam Gideon diris ke m lernu mi ĝoje konsentis.
“Sed se Sinjor Beguildy lernigos min kiel mi pagos?” mi diris.
“Vi povos elfosi terpojn por li ka helpi lin je fojnado ka fojfoje gvidi plugilon por li. Beguildy stas ĝisoste pigra ka tiom fiera ĉar li stas sorĉisto ke n estas eĉ manturn da labor en tihom. Nur revadas revade! Ungventon por ĉiu ulcer li havas sed ne por pigrem. Vi fortas. Vi pov’s fosadi presk sambone kiel mi. Pagu tiel. Ka se v volas vi surmetu nigraĵojn k iru peti lin jam ĉivespere.”
Li foriris al fojnkampo kun falĉil ka m eklaboris volonte k eĉ iom kantus sed mi memoris povran Patron. Ĝojigis min ricevi edukadon kvaz granda fenestro apertiĝis. Ka kiu scias kion eblos vidi tra tifenestron?
Kiam mi portis tagmezaĵon al Gideon irante tra korvej mi memoriĝis ke ni tutne informis korvojn pri morto ĉe ni. Stis malnovantikva kutim inform’in. Oni diris ke s on ne faras tion malkontento kovras in k i malankoli’ĝas[29] ka forgesas hajmonveni. Ka nelge jen ulumoj[30] kun nestoj ankor kvaz nigraj fruktoj en aer sed tutsilentaj ka forlasitaj. Ka kvankam korvoj faris multon malutilan stis tre misfortune perd’in ka dom forlasita d i nenjam poste havos prisperadon[31]. Do m memorigis Gideonon pri ti ka n’iris al korvej.
I stis plej grandaj ulumoj kiujn m iam vidis k ordinaraj ka montaj. Sub i stis nur ombrece pro somerfolioj. Grundo verdis pro fikari’ kiu ĵus finfloris ka beladon’ balde floronta. Folioj stis blankaj pro birdofek. Estis tre kvieta varmega tago kun nur facila venteto skuanta arbopintojn ka dormema grak ofte sobant’al ni. Plaĉis al mi veni al korvej je titagoj post vespermanĝo kiam mi finis lavi min. K aparte dum Festo de Ĉielir m emis veni por vidi ĉu i laboras. Ĉar on diris ke nenju korvo laboras dum Festo de Ĉielir. K efektive mi nenjam vidis in porti eĉ tigon je titago sed i ’spektis tre pensemaj ka piaj mense ĉiu sidanta en sia arbo kiel Parson ĉe katedro.
“Ho korvoj!” kri’s Gideon “Patro mortis ka m estas mestro ka m venis por diri ke v trankvile restos en via loĝej ka m gardos vin kontre ĉi’ escepte de mia propra pafil k estas tre plaĉe al mi ke v restos.”
Korvoj sobrigardis lin de super nestorandoj ka kiam li finis estis subita klakado de flugiloj k i ĉiuj soris en bluan ĉielon kun granda klarionado kvaz pripensante diraĵojn. Nelge i revenis ka sidiĝis tre seriozaj ka kvietaj. Do ni sci’s k’i’ntencas resti.
Kiam ni denove estis sur kampo Gideon iom ridis dum l akrigis falĉilon ka l diris – “Mi ĝojas k’i’ntencas resti. Mi tr’egamas pastaĉojn[32] el korvoj.”
Dirinte tion li svingis falĉilon tra herbar maldensa ka plena de lekantoj ka suspiranta per seka son. Ka ĉar herbar estis tiom maldensa eblis vidi falĉilon kiel ekbrilon de ŝtaleca lum tra staranta rikoltaĵo tal falis garbo. Ka ŝajnas al mi nun ke stis kiel mortiga vol de Di kiu ĉiam atendas maltaŭ ni ĝis venos hor por rikolti nin tamen ne kruele sed ĉar estas plej bone por ni ke n’ĉesu kreski en kampo ka ke n’portiĝu en Lian sekuran stakejon ka havu kiel varmigan tegmenton Lian ĉiaman korfavoron.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.