La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MALBENO KARA

Aŭtoro: Mary Webb

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Averto
LIBRO UNU
1 2 3 4 5 6 7
LIBRO DU
1 2 3 4 5 6 7 8 9
LIBRO TRI
1 2 3 4 5
LIBRO KVAR
1 2 3 4 5 6 7
Dialektaĵoj
Prononco
Pri la traduko
Piednotoj

ĈAPITRO 7: Malfermu pordojn ĉielvaste

Lasu reĝon alrajdi gaste.

Mi rekonsci'ĝis k apertis miajn okulojn demandante min ki stas tilaŭta tretado ka pensante ke Bendigo liberiĝis. Sed mi memoris ke Sakristian forkondukis Bendigon do m penis vidi ki povas esti ĉar ĉarĉevaloj jam stis kondukitaj al Plashbien por titago. Mi sorrigardis ka m tuj kredis ke certe mi mortis ka nun stas en Paradiz.

Sobrigardante al mi de sia ĉeval kun okuloj tiel vivardaj ke m kredus ke l amas min se m n estus alie konvinkita stis nenju alia ol Kester Woodseaves. L aspektis iomete pl’olda ka konturoj de lia vizaĝo stis eĉ pli klaraj ol taŭe kvaz li’anim pliĉizis ĝin. Koncerne liajn okulojn tuta lum de Ĉiel stis en i kun agrabla subsugesto d antikv’Adam[78]. I rigardis min de kapo ĝis piedo ka m sereniĝis.

Ja’s! ligite al trempil en tiom mizera situaci’ en kia nenju sin respektanta virin volus esti vidata d iu vir ka nepre ne de si’amato mi tamen trovis trankvilon. Nenjo ĝenis min. Nenjo ĉagrenis min.

Kester ĉ’estis. Kester stis mestro. Ki povus aflikti min? Tia stis mia fido ke kvankam plimalpli tricent homoj kontris min ka nur Kester defendis min tamen mi sci’s ke m estis ekster danĝer. Mi povus turni min sur mian flankon k endormiĝi sur titrempil kvaz ĝ estus lanuga lito tiel trankvila stis mia menso.

“Nu!” finfine li diras “nu Pru mi’kara v estas en mava stat!”

Ka l’iom ridetis kvaz dirante “Sed ne restos tiel.”

“Ja m estas” mi respondis ka mia voĉo tremegis pro ĝoj “en tre mava stat Kester Woodseaves.”

Li ĉirkerigardis ka pergeste alvokis Felenan. Ŝ alkuris kvaz sklavin.

“Bonvolu malligi” li diris indikante ŝnurojn.

Farante tion ŝi flustris – “Ne gravas kion i faros kontre min. M obeos lin. Vir por kiu on volonte mortus.”

“Ĉu stas iu sfiĉ’amika ke l tenos mi’ĉevalon?” li demandas.

Callard kri’s – “Mi faros tion kun bonvol.”

Tal elseliĝi Kester ĉirkerigardis ka diris – “Nu klare ke v belamuzis vin! Taŭe per blanka boveto. Nun virin pli blanka ol lili’. Mi bone scias kiu instigis vin!”

Kelkaj kapklinis sed plejmulto koleris ĉar li ĉesigis amuzon.

Kester liris al Grimble.

“Mi ka vi jamtaŭe konflikis[79] Grimble” li diras. V estas tro malinda k elturniĝema por esti vir. Se ĝenas vin mia traktado vi rajtas lokti kun mi laŭ via plaĉo. Sed v estas nur ridindaĵo. Via nazo stas tro longa Grimble. Ĝ entrudiĝas en ĉies aferojn.”

Ka je ti li pugnobatis nazon al Grimble ka Grimble muĝegis poltrone ĉar li stis tutmalkuraĝa ka ĉeestantoj ne povis ne ridi.

Poste Kester iris al Huglet ka diris – “Vi certe ne kaŝas viajn celojn. Vi faras nenjon sekrete. Mi povis aŭdi vin kriaĉi eĉ ĝis Plash. Ĉu v loktos?”

Nu kvankam li stis tre granda Huglet ne volis lokti. Li ŝinŝanceliĝis ĉar li sci’s ke Kester stas tre lerta loktisto. Sed multaj rigardantoj sci’s nenjon pri Kester ka n gravus al i s i scius ĉar i nur volis agrablan tagon d amuzo. Tion Kester taŭspozis.

“Loktado!” i kri’s denove bonhumore. Sed kion i celis nenju povus sc’i.

“Horahura!” krias olda Callard frenezeta pro ekscitiĝo k infanoj vidante Kestern ka memorante siajn lecionojn modeste metis interplektitajn manojn sur stomakojn ka ĉantis – “Taŭroludo stas fia” ki ridigus min se m ne tiom maltrankviliĝus pri Kester.

“Arenon! Faru arenon!”

“A˚ amikoj jen agrabla glata pec de herbaĵ” diras Kester indikante lokon apud akvo. Do tie i faris arenon. Kester demetis siajn jakon ka veston ka nevolante same agis Huglet. Haste on faris vetojn. I komencis lokti. Mi kredis ke Huglet frakasos ĉiujn ostojn en korpo de Kester sed ne! Kester stis hardita ka sperta loktisto ka kiam ajn Huglet firme tenis lin li sukcesis liberiĝi preta rekomenci. Dutrifoje Huglet maltaŭen puŝis lin ĝis lia ŝultro preske tuŝis teron sed ĉiun fojon li liberigis sin abrupte ka subite tiel ke l ne perdis poenton. Tutdume mi timegis ke Huglet per sia granda forto rompos dorson de Kester ka m povis vidi ke ti multege plaĉus al li ĉar li forgesis ĉion krom malamon al vir kiu dufoje forprenis de l amuzon. Mi demandis min kial Kester ne penis faligi lin per ia ruzo sed Felena flustris – “Li celas ion tiTeksisto. L’ial atendas.”

Tutdume Kester movetis sin pli ka pli proksimen al akvo ka m miris pri ti ĉar koto tie stis tre glitiga.

Ka subite en nur moment ĉi’okazis. Sed kiel ĝi fariĝis m ankor ne scias. Kester diras ke l uzis novan ĵeton kiun li lernis en urbo.

Nu dum palpebrum Huglet estis ĵetita ne nur sur teron sed tut’en akvon. L eniris kaptaŭen ka kiam li malfacile baraktis el ŝlim en kiun l’iris tutkorpe ka kot estis tre glueca ĉiu tiel laŭte ridegis ke l paliĝis. Efektive stis komike. Muelisto kiu staris apude ridetis unuan fojon laŭ memor de ĉiuj kvaz li volis diri “Jen alia kat en akvo!”

Kester staris senmove dum minuto ka pezege spiris por retrovi spiron. Poste li prenis rimenojn de Callard metis piedon en ingon ka surseliĝis.

“Volonte” diras Felena softe “m estus sur tisel taŭ vi Teksisto.”

Ankor mi n vidis adoradon kia ti’en ŝiaj verdaj okuloj.

Sed li tutne atentis ŝin.

“Pru!” li diris.

Mi stariĝis.

“Dum rikolto ĉe Sarn ĉu m diris ke dev’s esti alveni aŭ forteni?’”

“Alveni.”

Mi nur povis flustri.

“Do alvenu Pru Woodseaves.”

Li klinis sin. Li metis siajn brakojn ĉirke min. Li levis min al sel. Stis samkiel en mia sonĝo. Ka samkiel en tisonĝo Felena rigardis petege ka l n atentis ŝin ka bru de homoj silentiĝis ridado ka malbenoj de Huglet ka Grimble aplaŭdo de Callard-infanoj k alta voĉo de Aaĉjo Callard kiu rakontas pri loktokonkurs taŭ preske cent jaroj. Ĉi’ silentiĝis en seren’aer. Restis nur vespera vento kiu levis branĉojn kiel amanto levanta longajn harojn de si’amatin.

“Ĵig olda ĉevalaĉ!” diras Kester ka n’galopadis direkte al blupurpuraj montoj.

“Sed ne!” mi diris. “Dev’s esti forteni Kester. Vi dev’s edzinigi knabinon kia lili’. Jen m estas leporfrapita!”

Li rifuzis aŭskulti. Li rifuzis displuadi. Nur kiam mi longe displuis kontre min mem l abrupte haltigis sian ĉevalon ka sobrigardante en miajn okulojn li diris – “Ĉesu titristaj vortoj. Mi jam elektis mian peceton de Paradizo. Ĝ estas sur via brusto mia kara konatin!”

Ka dirinte tivortojn li klinis sian belan kapon ka kisis min trafe sur buŝo.

* * *

Nun finiĝis rakonto de Prudence Sarn.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.