La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MALBENO KARA

Aŭtoro: Mary Webb

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Averto
LIBRO UNU
1 2 3 4 5 6 7
LIBRO DU
1 2 3 4 5 6 7 8 9
LIBRO TRI
1 2 3 4 5
LIBRO KVAR
1 2 3 4 5 6 7
Dialektaĵoj
Prononco
Pri la traduko
Piednotoj

ĈAPITRO 8: Alvoki Veneran

Seriozmensaj homoj devos preterpasi ĉitiaperigon de Venera sed mi plejeble kurtigos ĝin. Kiam m ekiris vespere al mi ŝajnis ke stis hontiga tasko montri min tutnuda. Kvankam mi sci’s ke Frin Dorabella k aliaj grandaj damoj demetis suprajn partojn de siaj roboj vespere ka venis duonnudaj ka n opini’s tion hontinda tamen virinoj el nia klas pl’emis sin kovri.

Dum m eniris laŭ ĝardenvoj’ tra pordon sur malsupra nivel por ke nenju vidu min mi forte tremis ka nur mizerec de povra Jancis devigis min plenumi mian promeson. Ni povis aŭdi Beguildyn ĉirkemoviĝadi supre apertante klapopordon ka pretigante ĉion. Mi pensis ki’absurda oldul li stas ĉar li spozas k’iu kredas liajn majludojn. Poste n’aŭdis ĉevalon de Sinjor Camperdine k okazis piedmovado supre ka Beguildy tiris ŝnuron por sci'gi ke ĉi’ stas preta.

Ofte stas pli facile morti pro am ol ridindiĝi pro am. Tiel mi pensis dum m estis sorigata en obskuran ĉambron en nubo de fum kiu devigis min spasme spiri dum m etendis manojn por eviti puŝiĝi kontre flankojn de klapopordo ka n sci’s ĉu ridi pro absurdec de ĉiĉi’ ĉu plori pro mizerec de ĉitidramaĵeto kiu mokis min. Ĉar jen mi ŝajnigis ke m stas plej bela virin kiu iam ekzistis eĉ di’n ka m estis malbenita kiel vi scias.

Ĉi’ malklarecis en ĉambro. Apene mi povis vidi formon ĉe fora flanko. Beguildy kantadis ian strangan sorĉadon en kuirej ka ĉeval de junul stamfis ka skuis bridon ekstere.

Dum mi leviĝis tra klapopordo ka pendadis en rozkolora lum juna skvir klinis sin taŭen en sia seĝo k etendis siajn manojn kiel infan en kukobutiko. Sed mi sci’s ke l solene ĵuris ne moviĝi el sia seĝo. Mi pensis ke devas esti strange trapasi vivon inter viroj etendantaj manojn ambeflanken ĉiam esti kuk en fenestro kiun on avide rigardas. Subite m aŭdis moviĝon aliflanke de ĉambro ka kiam mi turnis min tidirekten mi volis elkri’ ĉar tie sidis Kester Woodseaves.

Ĉu iam Fato tiel petolis? Ĉar el tuta mondo ĉitie stis sola vir de kiu mi devis kaŝi min ĉar mi jam amegis lin do devis nenjam vundi lin per mia dolor. Ka l stis tie tiel proksima en nana ĉambro ke du paŝoj alportus lin al mi. Li taŭenkliniĝis samkiel juna skvir ka komencis etendi brakojn sed retiris sin suspirante. Mi nun sci’s ke dezirego tiam ekscitis lin. M ekkomprenis tiam ĝojege ke m mem ka nenj’alia instigis lin etendi brakojn. Ĉar en tiloko li n povis vidi mian malbenitecon li povis vidi min nur pale glimi kiel iu ajn virin.

Poste m ofte demandis min ĉu l tiel ekscitiĝus se Jancis tie pendus nuda krucumita anstatate mi. Ĉu stis nur karna dezir samkiel en juna skvir aŭ ĉu mi’anim kiu ĝemelis kun lia eĉ tiam tiris lin k allogis lin konsolante lian koron k alvokante lian amon? Ĉar mi vere kredas ke spirit intense okupas sin enkorpe ka traspiras ĝin ka ĵetas vualon sur ĝin por fari ĝin pli bela ol ĝi mem estas. Ĉar ki stas nura karn? On povas vidi nuran karnon ka senti nur abomenadon. On povas vidi ĝin distranĉitan en viandovendej aŭ ebrian en defluil aŭ en ĉerko mortintan. Ĉar mond estas plena de karn kiel plena de laternoj stas breto de vendisto je komenco de vintro. Sed on ne spertas komforton de latern ĝis on hajmonportis ka lumigis ĝin. Ka m ĉiam rimarkis k’al virinoj kun belaj rondaj vangoj ka mamoj kiaj rondaj montetoj kie dancis Felena mankas anim por en si ridi aŭ plori k i n allogas virojn. Tikiuj allogas virojn al si po dutri dudekojn ka centojn kiel homoj kuntiriĝas al lumigita kirko kiam Pasko-Manĝ estas preta ofte stas personoj kiuj ne trotaksas valoron de siaj korpoj.

Jen fakto stranga kiel ofte stas ver sed ne tiel stranga kiel ruzem k alvoko de virin difektita ka malbenita al kiu on diris “Vi nenjam havos amanton”. Du viroj amorus min tinokte se m tiel volus. Ka kiam mi vidis ŝultrojn de skvir taŭenkliniĝi pro pezo de lia voluptem m unuafoje ekkonsci’s ke ki’ajn stis mia vizaĝo tamen mia korpo ja stis bela. De piedo ĝis ŝultro m estis tiel belaspekta kiel bela povas esti virin. Sub ruĝa lum mia karn smilis al rozpetaloj ka mia form estis kia laŭondire stas tid akvofein supla k amiga.

Ne multe ĝenus nek konsternus min mia partopren en tistulta ludo taŭ nekonato. Sed nun m estis unsola ruĝiĝo de kapo ĝis piedoj ka frida kiel glaci anke. Ĉiu sekund estis hor ka m hontis kvaz mi putinis. Tamen mi n povis ne ĝoji ĉar mi tiel donis mian korpon al okuloj de tikiu stas mestro en dom de m’iestaĵo por ĉiam.

Mi tiris muslinon sur mian vizaĝon ka rigardis oblikve timirindaĵon. Ĉar ja vere li stis por mi mirindaĵo tiam ka ĉiam ne pro si’aspekto nek pro i’farita sed pro silenta potenc de sia estaĵo potenc akumuliĝinta en li granda kiel montego kontre ĉiel’ kiun on ne povas mezuri nek nomi sed nur senti.

En maldensiĝanta fum mi povis vidi lian vizaĝon formiĝi per ŝoko d amor ĉar negrave ĉu aŭ n li poste amos min li min amis en tihor ka montris tivunditan mienon ĉiam videblan sur vizaĝoj de viroj inter komenciĝo de volupt en okuloj ka ĝia satiĝo.

Skribad okupas longan tempon sed m estis enĉambre nur dum Srin Beguildy povis kalkuli ĝis sesdek. Beguildy timis k’i trovos veron se l permesos al i tro longan tempon tutne konsciante povra naivul ke nenju el i kredis eĉ un vorton de lia fanfaronado. Dum m ankor stis svenema pro ŝoko vidi Kesteron Woodseaves Beguildy kri’s el kuirej – “Nu nu sinjoroj ĉu m gjajnis miajn kvin pundojn?” “Jesja jesja!” diras Sinjor Camperdine kiu avide rigardis min “ka pli ka pli!”

Beguildy komencis kanti alian stultan rimon ki stis signal ke m pretu sobi. Nenjam virin eniris kelon pli volonte ol mi. Mi surmetis miajn vestojn plejeble rapide ĉar ni povis aŭdi skviron displuadi kun Beguildy en kuirej.

“Ki do? Ki do? Paroli kun ŝi?” Beguildy diras. “Kiel on povas paroli kun Srin Venera jam mortinta taŭ mil jaroj? Mi revenigis ŝin por vi tra pordego de morto por kvin pundoj kontantaj sed mi n povas reteni ŝin. Ŝi venas marŝantante sur aer en nubo dum on povas kalkuli ĝis sesdek ka tuj tiam ŝi foriras. Ĉar ŝi stas nur bela fantom komprenu! K on devas retrigi ŝin en kandellum.”

Okazis laŭta ekrido pri ti ka dum Sinjor Camperdine eliris al sia ĉeval li krias – “Mi denove rigardos Veneran iam Beguildy. Jadi ŝ havas tr’agrablan formon venu ŝ el kie ajn.”

Dum mi rampis hajmen sub densa reto de vintraj branĉoj mia kor bategis kiel tide novedzin kiam unuafoje ŝi’amanto rigardas ŝian belecon. Sed m anke hontis malĝoje ĉar mi n estis novedzin tamen gapis min k amoremis min nekonata vir k ank alia kiu stis por mi mondo ka ĉi’ kvankam mi jam vidis lin nur un fojon.

Kun mir mi konstatis kiam sekvan tagon mi plenumis miajn en- k ekster-domtaskojn sklavante kvaz vir farante virtaŭgan laboradon m estis en mia propranim novedzin de teksisto. Dum kun Gideon mi plugis frostitan teron ka dum mi purigis brutejon vestite per sakŝtofo ka botoj ka dum mi staris en kotplena kortbirdej donante manĝaĵon al anasoj ka kokoj aspektante kiel vir pl’ol virin ka kiel birdtimigil pl’ol vir tutdume m pensadis ke m estos edzin por li loĝante en lum de liaj okuloj ka varmiĝante per lia rideto ka lia standardo super mi stos am. Dum mi paŝis nur duonsulkon maltaŭ Gideon mi kuŝis tremante enbrake de mi’amanto sveneme kiel ĉe Beguildy. Kvankam miaj manoj stis harditaj ka fendetiĝintaj ka mia vizaĝo ruĝigita ka bruligita de veter mi pensis pri mi’amato kiu stas flor ka petal de flor. Ĉar am estas Majros kiu povas ŝanĝi eĉ plej banalan virinon en ian Jancison. Ka kvankam mi posedis nur ombron jes! nur ombron d ombro kiel kiam on vidas speguliĝon de nimfe en lago ne kvieta sed ondetanta tiel k’eĉ speguliĝ estas distordita ka n tutfidebla tamen ĝi faras mondon tutnova.

Mi demandis al mi ĉu i’kazos en mi’ekstera vivo tal denove nimfeoj venos kuŝantaj laŭ lagorandoj kvaz grandaj gutoj de pala vaks. Nun troviĝis nur imitaĵo ĉar inter frostitaj folioj kuŝis lilioj el glaci. Tamen kiam mi pensis pri Kester Woodseaves ka kion l eksignifis mi kvaz aŭdis ka vidis ĉiuflanke en obskurarbar sonon ka glimon de proksimiĝanta printempo. Jen flutalvok el kvarkarbar ekpurpuriĝ en arbosuproj tenera flaviĝo de fikarioj en korvej. Kiam m eniris mansardon printempo jam stis tie taŭ mi kvankam tiom fridis ke miaj manoj apen povis skribi. Tamen mi skribis en mian libron vortojn “Unua tago de printempo”. Ka m skribis tion per plej bona alta manskrib ornamita. Tiel mi ĉiam povos r’enmensigi duan fojon kiam mi vidis lin kiun m amas k unuan fojon kiam li vidis min. Li n nur rigardis min li rigardis kun favor ka sopir ka kvankam mi sci’s ke tiel stis nur ĉar ver estis kaŝita forde l tamen mi ĝojis pro kion mi havis kiel ĝojas en vintro birdeto kiu venas al man por ricevi paneron kvankam kiam abundos manĝaĵo ŝ mokante kantos de plej alta branĉo.

Mi prenis mian paneron ka jen! Ĝ estis Sinjormanĝo[49].


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.