La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MALBENO KARA

Aŭtoro: Mary Webb

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Averto
LIBRO UNU
1 2 3 4 5 6 7
LIBRO DU
1 2 3 4 5 6 7 8 9
LIBRO TRI
1 2 3 4 5
LIBRO KVAR
1 2 3 4 5 6 7
Dialektaĵoj
Prononco
Pri la traduko
Piednotoj

LIBRO UNU

ĈAPITRO 1: Lago Sarn

Dum ŝpinamfesto mi vidis Kesteron unuafoje. Ka[1]s en nunaj ŝanĝavidaj tagoj kiam strangaj inventoj nin amase ĉirkas kiam m aŭdas diri ke maŝin uziĝas ie ka tie en land eĉ por falĉi ka tondi se hazarde legantoj de ĉiti’[2] ne scias ki stas ŝpinamfesto – i ĝustatempe scios. Kvankam estis ŝpinamfesto de Jancis Beguildy[3] – ŝ estis tiam tri-ka-dudek-jara ka m du men – tamen ti n estas komenco de histori’ kiun m intencas rakonti.

Kester diras ke ĉiuj historioj ĉu veraj okazaĵoj aŭ elpensaĵoj fontas el tempo pli frua ol tagoj d infan’ jes ja pli frua eĉ ol tide[4] bebet en sia junka lulil. Eble vi nenjam dormis en litet el junkoj sed ni ĉiuj dormis tiel ĉe Sarn. Stis granda multo da junkoj ĉe Sarn k edzin d olda Beguildy bonege plektis in ĉirke rondajn barelringojn.

Poste ŝ metis in sur balancilojn ka ti donis bele puran lulilon molan ka verdan bebo povas senti sin same bonfarta kiel raŭpeto (Kester nomas in buntaj papili’ĝontoj) dormanta en sia kokon’.

Kester estas tre firmopinia pri tiaferoj. Nenjam l akceptas diri raŭpoj. Li diras “Estas multaj papili’ĝontoj sur niaj brasikoj Pru.”

Li n diras “Estas vintro”. Li diras “Somer dormas”. Ka n ekzistas burĝon’ tiom nana aŭ mornkolora ke Kester ne nomus ĝin komenc de flor.

Sed temp ankor ne venis por paroli pri Kester. Rakonton pri ni ĉiuj ĉe Sarn Patrin ka Gideon ka mi ka Jancis (kiu stis tiom bela) ka Sorĉisto Beguildy ka dutri aliaj loĝantoj en tiregion’ jen kion mi celas rakonti. Loĝis tie nur malmultaj k eble ĉiam tiel estos ĉar iom forpelas lok. Eble pro akvo plaŭdanta jaron post jar – kien ajn on rigardas k aŭskultas jen akvo aŭ grandaj arboj atendantaj ka meditantaj dekstre ka live aŭ senspira sonmanko de loko kvaz kreita taŭ nur hor ka ja ne por ni. Aŭ povas esti ĉar grund estas tre malfekunda ka marĉa ka herboj feblaj ka sennutraj tiel ĉiam estas kie junkoj ka fragmitoj kreskas abunde ka floroj de pajglo. Eble vi nomas tion primol sed ni ĉiam nomis ĝin pajglo ki signifas ŝlosiloj de Ĉielo. Stis grandioza sperto vidi niajn kampojn ĉe Sarn dum florado de primoloj. I stis orumitaj tiel k’on opinius k’eĉ anĝelpiedoj ne meritus marŝi tie. Oni povis fari florbulon tal[5] turdo dufoje aŭdigus sian kanton ĉar on b’zonis nur sidiĝi k ambemane pluki.

En ĉiuj direktoj videblis nur oraĵoj krom ĉe Sarn kie komenciĝis arbar ka longe etendiĝanta griz’akvo glime tremetanta pro sunlum. Nek arbar nek akvo aspektis senlumaj en tibela printempa veter kiam folioj ekaperis ka troviĝis burĝonoj maizkoloraj ĉe suproj de betuloj. Nur en nia kverkarbar ĉiam aspektis kvaz jarfine ĉar tie novaj folioj tiom brunis. Tial ĉiam estis sent oktobra en nia maj. Sed agrable stis sidi sur kampoj ka rigardi al foraj montoj. Larikoj turis en verva verdo ka primolor ŝajnis penetri onian koron k eĉ Lago Sarn estis nur blua nebul en flava nebul el betulsuproj. Ka tiel sonĝetosis loko ke se pasis eĉ sovaĝabel – ja ne nur burdo – ĝ eksaltigis kvaz kriego. S abel nun traflugas fenestron al mia vaz de keirantoj mi revidas ĉion en klaraj koloroj Lagon Plash sin etendantan sub sinkanta sun preter arbar kvaz akraranda fragmento de botelvitro. Lago Plash estis pli granda ol Lago Sarn ka nenju arbo staris apud ĝi do kie ne staris montoj maltaŭ ĝi on povis vidi transflanke nubojn radikiĝintajn en akvo ka m emis pensi k’i smilas blankajn nimfeojn marĝenantajn Sarnon dum duon’ de somer. Nenjo distingis Plashon de ĉiu alia lag aŭ riveretendaĵo. N okazis tie ti’akvotremado trovebla en Lago Sarn nek vilaĝo kun tintantaj sonoriloj troveblis sub plej profunda parto. Pravis ja kion on diradis pri Sarn ke tie sentiĝis i’mistera.

Ĉe Plash loĝis famili’ Beguildy k en ĉities loĝej parte dom el ŝton ka parte groto mi ricevis perlibran instruon. Eble ŝajnas al vi strange ke virin kia mi kun humila origin’ scias skribi ka literumi ka meti ĉiĉion en libron. K efektive kiam m estis junulin nemultaj eĉ inter damoj sci’s skribi pl’ol[6] amleteron ka kelkaj sci’s nur etikedi siajn konfitaĵojn “Jen cidonioj kun pomoj” k aliaj klopodigis sin por meti sian nomon en registrolibron de nuptoj. Multaj ade venis al mi por ke m skribu por i amleterojn k amara tasko ja stas skribi amleterojn d aliaj virinoj el propra brulanta kor.

Nur dank al Sinjor Beguildy mi povas skribi ĉiĉion. Li lernigis min legi ka skribi ka kalkuli. Ka kvankam on predikis kontre li ka l[7] pretendis povi fari multon kion miakrede li nenjam povus ka kvankam l okupis sin je aferoj en kiuj ne decas homa sintrudo tamen mi nenjam forgesos danki Dion pro l. Ŝajnas al mi nun tre nekutima efiko de Lia potenco ke L metis en koron de Beguildy lernigi min. Ĉar sorĉisto n povus prave sti nomata servisto Lia sed nur un el servistoj de Lucifer. Beguildy n estis mava nur mankis al li bon kvaz ĉia justec estis elbruligita de flam de li’ardanta mens kiu insistis koni k enmiksi sin en misterojn. Rilate amon nu tivorton li n konis. Li sci’s legi stelojn ka taŭdiri stontecon ka l pretendis esti elpelinta spiritojn. Iam mi demandis lin kie troviĝas tistonteco kiun li povas vidi tiel klare. Ka l diris “Ĝi kuŝas kun pasintec infan’ en fon de Tempo”. Oni nenjam povis superi Sinjoron Beguildy. Sed kiam mi rakontis al Kester kion li diris Kester n akordis. Li diris ke pasinteco k estontec estas du navetoj en manoj d Eternul kiu teksas Eternon. Kester mem estis teksisto ki eble pensigis lin tiel. Sed mi kredas ke ni n povas sc’i ki stas pasinteco k estonteco. Ni stas tr’etaj ka senpovaj sur ter kiu smilas lulilon el verdaj junkoj en kiu homar kuŝas sorrigardante al steloj sed ne sciante k’i stas[8].

Tuj kiam mi sci’s skribi mi faris libron kun kalikota kovril ka ĉiun dimanĉon mi skribis en ĝin pri ĉiu gajafer aŭ bona fortun spertita dum semajn ka tiel mi konservis in. Ka s okazoj stis malkvietigaj k amaraj al mi mi skribis anke tion ka konsoliĝis. Do kiam nia Parson’[9] sciante pri mensogoj rakontataj pri mi petis min skribi en libron ĉion memoratan ka registri tutan veron ka nur tion mi povis freŝigi mian memoron per kion mi skribis dimanĉon post dimanĉo.

Nu ĉi’ jam transpasis nun ĝenoj ka loktado[10]. Nun stas kvieta veter smile al trankvila vesper post neĝofal kiam ĉiel’ verdas ka ŝafidoj blekas. Mi sidas ĉe kamen’ kun mia Bibli apude tr’olda virin ka laca kun tasko farenda tal adiaŭi ĉitiun mondon. Kiam mi rigardas tra mian fenestron ka vidas ebenaĵon ka vastan ĉielon kun nuboj sidantaj sur montoj m enmensigas densan vidkaŝan arbaron de Sarn ka ploradon de lago sub surkuŝanta glaci ka kiel akv eniris ŝrankon sub ŝtupar kiam ĝ altiĝis pro neĝo degelanta.

Tie ne multa ĉiel’ videblis krom tispegulata de lago sed ĉiel’ en lago n estis vera ĉiel’. On vidis ĝin per spegul malhele[11] ka longaj ombroj de junkoj maldike k akre kaŝis glitantajn stelojn k eĉ sun ka lun povis estingiĝi tie ĉar fojfoje lun perdiĝis inter nimfefolioj ka fojfoje arde’ staris taŭ sun.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.