La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MALBENO KARA

Aŭtoro: Mary Webb

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Averto
LIBRO UNU
1 2 3 4 5 6 7
LIBRO DU
1 2 3 4 5 6 7 8 9
LIBRO TRI
1 2 3 4 5
LIBRO KVAR
1 2 3 4 5 6 7
Dialektaĵoj
Prononco
Pri la traduko
Piednotoj

ĈAPITRO 6: Lago tremas

Tistis nokto de plor ka tim pri kiu nenjo en viv iam forgesigis min. Sakristian ka Sammy post vana serĉado hajmoniris. Mi stis sola sub nebula kovril en tiloko plena de fantomaj paŝoj. Mi diris preĝon por mortantoj. Poste mi sidis horon post hor ĉe fajr en timalhela spirita deprim kiun alportas mizer aŭ konfuzego. Tiu stis plej stranga mortonokto kiun ankor mi pasigis ka plej trista nokto en mia tuta vivo. Mi pripensis ke Gideon malpermesis al mi sobiri en akvon por sanigi mian aflikton kiel on kutimadis taŭ longe. Ka nun vidu! li mem eniris lagon por resaniĝi kontre sia propra malbeniĝo. Ka m pensis pr’ora Jancis ka bebeto ka Srin Beguildy ka Patro ka povra Patrin ĉiuj mortintaj. Morto ja multokupis sin rikoltante inter ni. A˚! Tiu stis korŝira maldormo ĉar ĉiam mi volis ke miaj amatoj stu en bona stato. Taŭ un jar Jancis elektiĝis por ludo nomita Ĝeti Seĝon por kiu on ĉiam elektis plej belan knabinon. Mi bone memoris ŝin vestitan per blua robo kun somerflora kron sur kapo ka bukedo en man ka du dikmuskolaj junuloj alten levis ŝin en seĝo ka ceteraj preterpaŝis unope por ke ŝ elektu un el i. Ĉiuj junuloj stis en ludo sed nur un knabin ka kompreneble okazis multe da scivolem pr’elektota junul.

On donis al ŝi bukedon k un knabo tenis pelvon d akvo ka kiam ŝ elektis sian deziraton ŝi trempis bukedon en akvon ka frapis al li vizaĝon ki multamuzis ĉeestantojn.

Ka kompreneble Jancis elektis Gideonon ka l atendis ĝis fin ĉar plaĉis al li vidi ĉiujn ceterajn rifuzitaj ka sc’i ke l n estos tia. Ka ŝ forte frapis al li vizaĝon per bukedo k elsonis ŝia dolĉa tinta rido ka l mallevis ŝin per siaj grandaj brakoj ki stis parto de ludo ka kisis ŝin ki n estis ludo. Ka m pensis ke stis tristafer ke ŝ verŝis akvon sur lian vizaĝon kvaz por indiki ke ŝ baptos lin en lago logante lin al morto ka ke datreven de foir stis netolerebla por li. Do m suspiris pensante – “ni ĉiuj stas Liaj pupoj ka Li reĝisoras dramon.”

Mank enmensigis ke Gideon gajnis gineon[76] pro plej bona ka klara fajfado. Li scipovis tre bone fajfi k anke li povis regi sian vizaĝon spite de klaŭn kiu penis ridig’in. Ĉar kiam Gideon decidis pri mongajn’ li stis tiel serioza ke nenjo en mondo povis eĉ ridetigi lin. Anke Beguildy bone fajfis sed li pl’ofte venkis en osceda konkurs kvankam proksime rivalis kun li Aaĉjo Callard. Beguildy persiste partoprenis foiron kvankam ti kolerigis Sakristianon kiu diris ke ti stas Eklezia festo ka n por sorĉistoj ka kiu okupis sin pri ĉi’ kvaz li stus ĉeful.

Pensoj pri ĉi’ ĉi pikis mian koron ĉar ki stas pli doloriga ol memori gajajn festojn pasintajn? Tiam on diras “Ja’s ĉitiu aŭ tiu stis ĉitie tiam.” K on memoras kiom forta stis ĝoj k on eĉ povas ĝui ŝercojn pri grandaj solenaĵoj. On memoras k’iu diris “Anser nun marŝas sur mia tombo” ka ridis. K on memoras ke tiparolinto jam delonge stas sub ter. Do memor pri lestjara foir plorigis min kvankam ne plorigis min droniĝo de Gideon. Efektive lia morto stis eksterordinare stranga ka n kia kutima sorto ĉar li mortis nek en sia lito nek pro perforto sed propravole kaj propracele eniris nebulon ka malaperis. Ka ke ni nenjam trovis lin ŝajnis al mi vere taŭga fin de vivo kiu intence apartigis sin de ĉiuj agrablaj kvankam iom stultaj agoj ka kutimoj de homoj. L apartenis al nenju ŝajne ĉar li n ĝenis sin pri siaj plej proksimaj parencoj. Li plej apartenis al ter k akv el kiuj li konstruis al si vivon laŭ sia vol.

Rokoj ka maltrankvil’akvo peza hum arboj ĝemantaj sed ne cedantaj al ŝtormo parencis kun li kvankam li n amis in. L ekprenis ka tirane posedis in. Ka farante tion l iasence stis viktim de ŝtelistoj ĉar i kaptis ka sklavigis lin. Ŝajnis al mi ke l ne povis morti kiel aliaj homoj k enteriĝi sub ses futoj da hum ka havi nomŝtonon. Ne. Li b’zonis larĝan ĉambron kie l povis libere vagadi laŭplaĉe inter maltrankvilaj fluoj de lag en mezo de propraj bien k arbaro. Ĉu m povas lamenti pri tiaĵo? Ĉu on povas lamenti fulmofrapon aŭ nubrompiĝon? Ne. Nur kiam mi memoris timalmultajn fojojn kiam li cedis al sia sort mi povis plori pro l ekzemple kiam mi memoris ke l metis brakon taŭ vizaĝon dum incendi’ ka plorsingultis.

Dum tuta nokto mi pensis pri l ka mallum pleniĝis de
malvarma tim ka horor ĉirkiĝis ka bien fariĝis tiel soleca ke ĝ ne plu apartenis al mondo. Mi sci’s ke m ne povos pasigi tie plian nokton ka m komencis demandi min kion mi povos fari pri brutar ĉar nenju eĉ metus piedon ĉitien post tiaj okazoj. Ne ne se tiel ĉiam estus! Sakristian tutrifuzis ka se l ne volis do aliaj certne venos.

Nenju volos aĉeti ĉitibienon ka kvankam mi povus forlasi kampojn kiujn ni prilaboris por ke denove arbar k erikej kaptu in brutoj devos esti prizorgataj dum i restos ĉitie. Tamen mi firme decidis ne plu loĝi tie sed forfuĝi kiel el urboj d ebenaĵ en Bibli’ ne pro kulpo de bien mem sed pro kion faris el ĝi Gideon. Mi foriros morge. Sed mi n povis decidi kion fari pri brutoj ĉar se m petus al iu eĉ doni al i akvon tiu dirus “Ne ne mastrin on vidas fantomojn tie.”

Finfine venis benita tagiĝo ka nebul kuŝis kiel vasta brilanta nubo sur bien sed dum sun sorŝvebis plena de potenc ka varmigo ka n kontrebla nebul liberiĝis unpece ka lante levis sin ĝis estiĝis spac inter ĝia malsupraĵo ka lago kie naĝis fulikoj kvaz abeloj ĉirkekurantaj inter du tabuloj. Poste duon’ d arbotrunkoj liberiĝis tiel k’arbar ŝajnis ĉirkita de neĝo. Ĝi plu levadis sin ka finfin’eniris ĉielon ka malaperis inter tagiĝaj nuboj. Poste nuboj nuliĝis ka restis nur nuda ĉiel’ blua kiel birdokul. Tuj post malaper de nebul mi vidis ke lago rompiĝis dum nokto k akvo stis dika ka tremema kvaz bolanta tiel ke nimfeoj fiksitaj per ĝisfundaj tigoj movetiĝis.

Kiam benita sunlum venis anke solvo venis en mian menson. Nun stas foirtago. Multaj homoj stos ĉitie. Kial ne konduki bestojn al foir ka fari enfermejon ka peti iun vend’in? I vendiĝos malkare.

Ha. Jen solvo! Do post kiam mi manĝigis brutojn ka melkis mi kunigis ĉiujn en gregejon por k’i stu pretaj k ordigis domon kuntiris kurtenojn k ekiris al dom de Sakristian por demandi ĉu m rajtos konstrui enfermejon ka venigi brutojn ka peti potvendiston aŭkc’in dum li vendos siajn varojn. Ti n multe plaĉis al Sakristian sed li sci’s ke l ne rajtis rifuzi ka foir stis en ni’arbar do li n povis ne konsenti. Tivvy rigardis min tre malice ĉar ŝi volegis esti mastrin de Sarn ka krome ŝ amis Gideonon ka ŝajne ŝ kulpigis min pri misiĝo de ĉi’. Sed mi devis rapidi ĉar jam unuaj ĉaroj venis al foirej.

Ankor tiam stis kutim ornami ĉaron por ĉiu vilaĝo per floroj ka branĉoj por alporti popolon. Aŭ kelkfoje junuloj marŝis viroj ka virinoj en apartaj grupoj kantante survoje. Sed i reiris duope knabo ka knabin. Kiam mi preterpasis on jam pretigis varojn en budoj spicitan elon ka gingibropanajn bebojn kiujn amis Molly mentajn kukojn ka broĉojn el ŝtoneroj ka kombilojn kiuj staras alte en harar. Virin ardigis fajron ka preparis grandan pelvon da pudingo por konkurs por trovi kiu povas manĝi varmegan pudingon plej rapide. Ĉaroj veturis laŭ arbaraj vojetoj kun sama son kiel ĉe nia rikoltofesto. On babilis kiel ar da garoloj ĝis i atingis foirejon k aŭdis pri Gideon. Mi povis sc’i kiam ĉiu grupo sci’ĝis ĉar silento tuj estiĝis. Sed verŝajne i poste pensis ke nu i stas proksimaj al kirko kiu staras sur sankta ter ka malbenita lok estas je malproksima ekstrem de lago do i kuraĝiĝis ka denove ekbabiladis. Mi vidis Sinjoron Huglet ka Sinjoron Grimble amikegajn k i sulkigis brovojn je mi kiam mi preterpasis in.

Laŭlonge d arbarvojeto troviĝis granda moviĝo de libeloj ka glazuritaj injoj aspektis belegaj ŝvebante super sovaĝaj geranioj kiujn ni nomas drakosango. Mi pensis “Vento leviĝas inter branĉoj libeloj venas el siaj mortotukoj sed Kester Woodseaves forgesis min.” Ĉar l’intencis hajmonveni taŭ nun. Ka kial li memorus malbenitan virinon leporfrapitan kiu riskas akuziĝi pri sorĉado?

Ne li n r’enmensigos min. L amindumos tijunulinon pri kiu li parolis kiu n avare ruĝiĝas.

Reveninte al hajmo m arigis ŝafojn porkojn bovojn ka pelis in rajdante sur Bendigo al foir. Feliĉe i ĉiuj konis min k iris kien m ordonis. Poste mi reiris ka metis kortobirdojn k anasojn anserojn ka meleagrojn en kestojn ka korbojn ka veturigis in per ĉarum. On gapis vidante min rajdi tr’arbar pelante gregojn da bestoj taŭ mi ĉar bestoj tre laŭtis blekante gruntante ka muĝante ĉar i malamis arbaron. Ka dum ni marŝadis tie ni ĉiuj troviĝis en tremanta akvo malklare ombrumataj ka m pensis pri kiel ni speguliĝis tie kiam n’enterigis Patron. Poste kiam kampoj ka grenejoj gregej ka bovinej ne plu enhavis vivantojn mi metis Katinjon en korbon ka ŝlosis pordon. Ka m pensis ke nun fantomoj posedu bienon jes ĉiuj eĉ Tim kiu havis fulmon en sango. Ĝur kiun mi faris al Gideon nun stis nuligita. Nenjo ĉitie stis farenda. Kial resti se nenju b’zonis mian servon? M iros mian vojon. Mi ne sci’s kiun vojon sed mi sci’s ke ĝ estos soleca. Mi jam pakis kelkaĵojn kiujn mi lasos ĉe Muelisto kiu transportos in al Lullingford ka m konservis nur vestojn en kiuj mi staris ka malnovan Biblion ka mian taglibron. Do m eliris el bien kie loĝadis Sarnoj eĉ de pratempo. Stis dolorige forlasi kampojn kiujn mi tiom longe prilaboris sed restadi stus pli dolorige. Mi tremis pensante pri kiel kirkspajr fingromontros trans akvon al hantata dom tinokton super tiplej profunda plej senluma loko kie stas Gideon.

On jam vendadis mi’aĵojn kiam mi denove alvenis ĉe foir kun stanaloja poto en kiun m enmetos monon. Ĉar mi n volis partopreni gajadon mi sidiĝis sur muron de tombej por atendi ĝis ĉi’ stos finita ka m povos foriri. Aĉetproponoj stis vieglaj ĉar spozeble bestoj ne transprenis malbenon eĉ kvankam i venis el trista bien. Sakristian aĉetis Bendigon ka patro de Molly aĉetis bovojn por sia mestro. Callard prenis kelkajn bovinojn ka post iom da tempo ĉi’ vendiĝis ka m donis Katinjon al Felena ĉar m opini’s ŝin bonkora kvankam ne tre respektinda – aŭ eble eĉ pro ti.

Ŝi diris – “Ĉu v ricevis informon pri Teksisto Pru?”

“Ne” mi respondis. “Ni jam delonge aŭdas nenjon.”

“Li stas unika” ŝi diris. “A˚! Ja ŝajnas al mi ke l fariĝis el aliaĵo ol ni. Kvaz li venis elfor. Ĉu v memoras ke ni ludis Multekostajn por li’anim vi ka mi? Sed sendube iu eleganta dam en urbo kaptis lian animon jam taŭ nun.”

Tutdum ni parolis ka dum mi sidis sola sur mur de tombej mi konsci’s pri minacaj rigardoj flankenrigardoj paŭtoj ŝultrolevoj k iuj fortiris sin kiam mi preterpasis. Mi miris pri ti ĉar kvankam mi sci’s ke malnovaj rakontoj delonge kreskadis ĉe solecaj bienoj k kvankam tristo sfiĉas kelkfoje por malamigi homojn kvaz i opinias ke man de Di distribuas propekan punon tamen laŭ mi’opini ti ne sfiĉis por klarigi rigardojn kiuj trafis min ka tranĉis al mi koron ĉar en i mi vidis malamon. Ĉiam m amis homaron ka m jam diris ke m smilis virinon starantan ĉe vojfin kun bukedo donacota al mondo preterrajdanta. Sed anstate ĝi superrajdis min. Ja’s! Je ĉititag en mezo d aŭgusto dum akvo tremis ĝi superrajdis min.

Mi demandis min kion fari ĉar m atendis kelkajn personojn kiuj veturos al Bramton ka donos al mi lokon en ĉar’ ka tiel m estos survoje al Silverton. Se m forirus nun mi n havus vojaĝhelpon ka krome mi n povos kalkuli monon ĝis ĉi’ stos pagita por ke potisto prenu sian procentolukron. Pro ambaj kialoj mi devis atendi.

Srin Muelist alvenis kviete ka diris ke ŝ estas tie de komenco ka ke ŝ aŭdis multon diratan pri mi ka Grimble ka Huglet komencis flustradon ie ka tie dirante ion ka tion kun kapjes aŭ palpebrum aŭ skuado de kapo ka “Domaĉe! Kvankam bonaspekta junulin!” Aŭ “Iu devas agi. Parson’ nepre prizorgu tion.” Do diskutado fikse pritemis min laŭ ŝia raporto ka tuj kiam i laciĝis pro parolado pri morto de Gideon i komencis paroli pri mi. Junaj diskutantoj ja kutimiĝis al rakontoj ke m travagadis kamparon nokte en korpo de lepor ka ke m konstruis leporejon sub ĉimur mem de tombej. Vortoj de Frino Dorabella ĉe Poto da Cidro restis en mensoj k incendi’ pruvis malbenon ĉar kvankam Beguildy bruligis on diris ke Di ne permesus lin fari tion al bien de justuloj.

Droniĝo de Jancis dekoble nigrigis aferon ka morto de Gideon stis fina bato. Stis i’nekomprenebla. Nura videbla kial’ devis esti malben de Di. On opini’s ke certe nia ŝip enhavis ian Jonan[77]. Ka ĉar ĉiam on amis Patrinon k aprobis Gideonon ĉar li fariĝos riĉa ŝajnis ke sendube mi kaŭzis malbenon. On konkludis lante laŭ kutim de kamparanoj sed farinte konkludon nur malvolonte on ŝanĝos sian opinion. Pro ti on rigardis min kun malam flanken turnis sin ka flustris. M estis Sorĉistin de Sarn. M estis virin malbenita de Di ka leporfrapita. M amikiĝis kun Beguildy timalica oldul helpanto de Diablo ka sendube ni stis samspeculoj. Ka nun preske plej kulpinde m estis sola. Mi povas diri k’en nia region’ negrave ki okazis aliloke on suspektemis pri soluloj. Eble ĉar en tiperditaj ka forgesitaj bienoj en montar k inunditaj kampoj ĉirke lago kie dum longaj vintroj ventoj hurlis ĉirk angulojn de dom kiel lupoj k on parolis pri pasintaj teruraĵoj – pri viroj murditaj proksime al hajmo tristaj fantomoj kiuj mornas ekster botelvitraj fenestroj kiujn taŭe i posedis ka tra kiujn i nun rigardas nur elekstere terura muziko de mortlupar kriaĉado de sorĉistinoj kia laŭdire stis mi rajdantaj kun blovitaj folioj sur ventego minaco de vojrabistoj jam delonge enterigitaj ĉe vojkruciĝo – nenju volus esti sola ka nenju senkaŭze kondamnus homon al soleco. Sekve s on estas sola on nepre stas kondamnita.

Mi n povas diri kiom ti ŝiris mian koron. Por virin kiu povas senti ĉirkefluantajn amon ka malamon d aliaj eĉ sen dirita vorto ka kiu bone fartas nur en varmec d anim eĉ nana malam sfiĉas por mortigi florojn.

“Nu” diras Srin Muelisto “m iomete komprenas ĉar on diras ke mia stas malbenita ka l ja meritas tion sed tutne vi ka m diras ‘Gardu vin kontre Grimble!’ Li stas insida tiGrimble. Huglet laŭte fanfaronas sed on scias kion li celas. Sed pri Grimble nenju scias.

Li faligas vorton ien ka tien kvaz kardolanugon k on nek vidas nek suspektas sed jadi kia granda kardorikolto! Ka m opinias ke kardoj jam plenkreskis ka komencas flori.”

Dum ŝi parolis Tivvy tutnigre vestita kuris al mi ĉar ŝi disdiradis ke ŝ estis fianĉin de Gideon ka ŝ diras – “Vi frapis al mi orelojn Pru Sarn! Nun rigardu!”

Ŝi sorgrimpis muron ka kri’s – “Homoj mi parolos unfoje ka n pli. Mistraktita virin m estas.

Taŭ kvin monatoj Sarn promesis edzinigi min ka jam de kvin monatoj mi rajtas esti Srin Sarn. Ĉar Sarn mult’amis min. Sed ŝi malebligis. Pru Sarn malebligis. Ŝi tiom timigis min ke m ne povis proksimiĝi al bien. Ŝi bategis min. Ka pro ke ŝ estas sorĉistin mi timis ŝin. Ŝi volis tie sti mastrin komprenu. Ne povis toleri k’alia person’ rajtu fari decidojn. Ka rigardu ki okazis! Ŝi ja stas mastrin tie nun ka tagon mem post morto de mi’povra Sarn ŝi vendas ĉion.

Ho ŝ estas senkora virin! Ĉian fiaĵon ŝi volonte faras. Sen ŝi mi estus Srin Sarn jam de kvin monatoj. Ŝ estas forta ĉar ŝ estas sorĉistin!”

Mirigis min ŝia furioza ton ĝis mi memoris ke ŝ gravedas je aminfan’ ka ti stis dekoble pli hontiga ĉar ŝ estis filin de Sakristian k estis terure pensi kion Sakristian faros kiam li sci’ĝos do Tivvy sentis neceson kulpigi. Tuj kiam ŝi ĉesis paroli Grimble leviĝis. Li staris kun sia longa nazo direktita sob kvaz li pripensas kion li diros el ĉi’ direbla.

“Homoj” li komencis “ĉiti’ stas solena tago. En ĉitiakvo kuŝas brava bienisto. A˚. Vir kiu povus meti sian markon sur Sarnon. Pripensu lian plugadon! Nepre li riĉiĝus. Anke li stis fianĉo de bela junulin respektinda ĉar ni scias ke ŝia frato povas citi tekstojn pli flue ol ĉiu alia vir vivanta aŭ eĉ laŭ memor d Aaĉjo Callard.”

“Ja’s. Justulo!” kri’s tioldul el ĉar’ kie li sidis. “Sed olda Camperdine bone rivalus lin tivir kiun Beguildy tenis en botel. Ja’s. Li stis lerta pri tekstoj kiam li drinkegis. M aŭdis lin citi tekstojn tiom longajn k’on b’zonus stangon por mezur’in. Sed kiam sobra li rifuzis diri eĉ un tekston. Tiam li parolis tre obscene. Sed post drinkego jadi stis mirakle!”

“Mi diras” Sinjor Grimble trankvile rezonadis “ke ŝia frato povas elbuŝigi tekston ŝia patro stas Sakristian ŝia patrin stas laŭleĝa edzin de Sakristian ka logike sekvas ke ŝ estas fidinda junulin. Ka v aŭdis kion ŝi diris. Mi ja konfirmas ke ŝ diris veron k eĉ pl’ol simplan veron. Aŭskultu. Ekde sia naskiĝo Prudence Sarn estas virin frapita d Eternul. Kion ŝi faras ŝi n povas tuteviti ĉar ŝin regas potenc de Satan’. Ni scias ke pro ti ŝ travagadas kampojn.

Pro ti ŝ estis amiko de Beguildy ka lernis lian fiecon ĉar i stis samspecaj. Pro ti ŝ sorĉrigardas tiun aŭ alian ĉu infanon ĉu beston ĉu grenkampon tutne gravas. Ĝi ŝrumpas ki ajn ĝ estas ĝi ŝrumpas ka forvelkas. Ka ŝ volonte mortigas senhezite. Kion ŝi faris al mia hundo kiu valoris multon por mi? A˚. K eĉ pli nigraj agoj! Pli ka pli nigraj! Pro ki mortis ŝia patrin? Homoj ŝi mortis per vulpoganto.

Veneno. Sakristianedzin stas mi’atestanto. Kiu flegas malsanan patrinon? Ŝia filin. Nu homoj kion vi diras pri ti?”

Aŭdiĝis murmurad inter ĉeestantoj kiuj moviĝis ka puŝis por rigardi min sidanta muta pro mirego. Sed ankor nenju parolis.

Kamparanoj ne haste kondamnas. I stis brulema tindr sed siliko ankor n estis almetita.

“K eĉ pli nigra” diras Grimble. “Sed unue permesu ke Srin Sakristian kaj Tivvyriah Sakristian stariĝu ka diru per un vorto ĉu ti stas ver. Nun diru. Ĉu ja ĉu ne?”

“Ja!” i duope diris.

“Nu pro ki mortis en akvo tisensaĝa junulin Jancis Beguildy ka ŝia povra infan? Kiu stis sola kun i en dom kiam ĝ okazis? Prudence Sarn! Kial Jancis ĉagrenis sorĉistinon? Ĉar ŝi sci’s ion. Ŝi sci’s pri diablaj artifikoj faritaj de ŝia patro ka sorĉistin. Ka ĉar ŝi n havis monon ŝi venis minacante kaŭzi skandalon se ŝ ne ricevos multan monon ka tion Prudence Sarn rifuzis doni. Do kiam nenju ĉe’stis escepte de tifebla delikata etulin’ devanta prizorgi sian bebon ka Pru Sarn kiu stas forta kiel vir Jancis Beguildy mortis en lago.”

Denove aŭdiĝis murmurado sed necesis pl’ol morto de filin de jam suspektinda sorĉisto por aktivig’in.

“Sed poste stis pli mav’ago” diris Grimble. “Kiam Sarn amindumis je Tivvyriah ti ne plaĉis al lia fratin. Ŝi volis resti mastrin. Ŝi n volis alian virinon en dom. Ŝi jam forigis sian patrinon pro ti. Ja’s. Ŝi preferis havi nenjun fraton ol havi edzigitan fraton.”

Suspir trairis amason kiu certe nombriĝis tricent animojn ĉar foir stis granda. “Kion ŝi faris?” Grimble daŭrigis ka malam en liaj okuloj kiam li rigardis min stis terura. “Nu kiam krepusko venis ka nebulo leviĝis dum Sarn ĉerpadis akvon por brutoj ŝ enpuŝis lin ka post ti ŝ forremis en boato por trompi Sakristianon ka ŝ teruris infanojn de Muelisto tiel k’i ne kuraĝis diri veron.”

L atendis dum minuto por ke ĉiuj komprenu. Poste li diris – “Leporfrapita! Sorĉistin! Trifoje murdistin!”

Tuj Hutlet ekmuĝis – “Ne permesu al sorĉistin vivi!”

Siliko stis metita al tindro. Sonis ulul. On kri’s – “Surtretu ŝin!”

“Ŝtonumu ŝin!”

“Ŝi dronu!”

Troviĝis nenju por defendi min krom kelkaj kiuj ne povis aŭdiĝi. Sakristian jam hajmoniris. Li stis justa vir ka m opinias ke l apogus min. Plejmulto de ĉe’stantoj stis el aliaj regionoj. Kelkaj stis nek por nek kontre mi.

Felena puŝis taŭen sian edzon postulante ke l subtenu min sed on kri’s – “Anke ci mem riskas kondamnon paŝtisto!” “Kiel ci pagas terluon?”

I taŭensvarmis je mi kiel leviĝo de vintrinundo. I’rigis kelkajn al kirko por elporti trempilon. K ankor muĝadis voĉo de Huglet.

“Ne permesu al sorĉistin vivi!”

Mi ja kredas ke m svenis pro terur ĉar mi konsci’s nenjom pli ĝis mi sentis fridan akvon ka senspire malsubis sentante ŝnurojn kiuj ligis min al trempil k aŭdante muĝadon de Huglet kies voĉo smilis al bruego d iu granda demon’.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.