La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MALBENO KARA

Aŭtoro: Mary Webb

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Averto
LIBRO UNU
1 2 3 4 5 6 7
LIBRO DU
1 2 3 4 5 6 7 8 9
LIBRO TRI
1 2 3 4 5
LIBRO KVAR
1 2 3 4 5 6 7
Dialektaĵoj
Prononco
Pri la traduko
Piednotoj

ĈAPITRO 7: “Mestro ĉe’stas”

“Nu Sarn” diras Patrin post nia reven’ hajmon “ni multe ŝpinis ka bonamuzis nin ka nun viaj nuptaj litotukoj stas sur teksil.”

Gideon aspektis iom kunpleksa[48] ka diris ke pasos multaj tagoj tal li havos sfiĉan monon por pagi.

“Nia Pru gajnis ĉe sia tablo.”

“Ĉu ja? Brave!”

Li povis kompreni ka respekti tion ĉar ank al li stis plaĉe gajni.

“Sfiĉajn kukojn por naŭtaga semajn!” diras Patrin.

“Ŝi celis enspeziĝon mi n dubas.”

“Ja ne Patrin” mi diris.

“Do pro ki?”

“Mi n scias. Mi nur volis – Multekostajn Kolorojn Patrin” mi diras iom stultece.

“Sed kiel valoras se ne por akiri kukojn?”

Mi diris ke verŝajn’i n utilas sed malgre ti mi volis in – Multekostajn Kolorojn.

“Ŝi dormemas” diras Gideon “jen kiel stas alie ŝ parol’s inteligente. Plejbone v ambaj enlitiĝu.”

“Ĉu mi n atendu ŝafidojn?”

Ĉar en sezon’ de ŝafnaskado mi kutimis maldormi kelkajn horojn ĉiunokte por ke Gideon povu iom dormi. Sed li diris ke n ke m jam bontagis do m egalbone pasigu nokton.

“M estis pigra kiel nobel tuttage” li diras “devante resti apude por plenumi tasketojn.”

Li stis bonkora knabo malgre ĉi’ ka kiam li preterlasis okazon komplezi ti stis nur ĉar li n pripensis aŭ ke l atentis nur un aferon.

Ka kelkfoje kiam li stis senkompata k on rimarkigis lin pri ti li forte pentis kvankam ofte nur post longa tempo.

“Do al lito Pru!”

Patrin ĉirkesaltetis kun sia stango kvaz reŭmamisma
rubekolo.

“Stis bonega tago. Tago pripensinda ka priparolinda. Ka senkulpa ĉar kvankam ni ja ’nkor portas funebrajn vestojn ni tamen faris komplezon. Ti n estas kulpeca. Ĉu m bone kondutis Pru?”

“Jes Patrin sendube!”

“Ĉu m ŝpinis laŭdinde?”

“Vi ŝpinis tre kapable.”

Ŝi ĉiam demandis tiel kvaz infan kanke kvaz infan ŝi volvis sin ĉirk onian koron.

“Ka tr’agrabla junul stas titeksisto Sarn! Vir kian ĉiu virin volus kiel filon.”

“Ĉu temas pri Woodseaves?”

“Ja’s.”

“Brava loktist on diras. Ka neatendeble multedukita. Skvir proponis al li profesi’ skribiste ĉe Domego sed li n volis. Diris ke l preferas labori permane ka l ne povas toleri politikadon ĉar ti stas nur mensogoj ka l preferas esti honesta. ‘Mi preferas teksi blankan tolaĵon ol nigrajn mensogojn’ li diras k’olda Skvir tre koleris. Li volis eksigi Woodseaves el ties dometo sed ĝ apartenas al li testamentita de lia onklo.”

Patrin demandis ĉu teksisto plaĉas al mi.

“Mi pensis ke ne kara ĉar vi n parolis k iris maltaŭ kanapon.”

“Plaĉas?” mi diris. “Ho…ĉu plaĉas?”

“Pru vi dormas surpiede” diras Gideon. “Alliten ĉar se n vi n povos labori morge.”

Tamen mi n estis dormema nur demandoplena. Ĉar stas strange vere strange kiam mestro ĉe’stas k on preferus bonvenigi lin ka doni al li ĉion plejbonan freŝan buteron ka fromaĝon sur grandaj teleroj ka novan lakton eĉ ĝis supro de plej granda pelvego ka surmetinte sian Sanktagan robon kun bukedo rideti al li jesante ĉiun lian peton ka jen! Ĉi’ fuŝas ĉar on estas leporfrapita malbenita per sorĉado.

La Mestro ĉe’stas kaj vokas vin. La Mestro ĉe’stas…

Tutnokte en mansardo m povis aŭdi tivortojn triumfajn sed mornajn. Ka kiam mallumo maldensiĝis ka formoj komencis aperi el nigrec k odor de tagiĝ envenis ka nia virkoko kokerikis laŭte ka dolĉe ĉar printempo komenciĝis m ankor aŭdis tivortojn en kiuj stas amesprim ka tremeto de tim –

La Mestro ĉe’stas!

Vortoj tiom murmuradecis ka dolĉe penetris ke m skribis in en mian libron. Da ĉikion mi planis skribi pri Ŝpinamfesto ka ludo Multekostaj Koloroj ka li’alveno mi skribis nemulte. Tamen kiam mi apertas libron ka vidas titri vortojn kiujn mi skribis laŭ mia plej bona alta manskribo ĉi’ rememoriĝas klare kvaz okazis hodie.

Mi rigardis teksilon ka vidis lin tie teksanta. Mi rigardis mian skriblibron ka demandis al mi ĉu l scipovas altan manskribon ka basan ruĝan ka nigran simplan k ornamoplenan. Ka m estis tre certa ke l scipovas in ĉiujn k eĉ pli.

Sekvamatene Jancis venis kurante laŭ vojeto ka m volis diri “Ĉu li bone fartas?” Ĉar ŝajnis al mi k’io ajn povus okazi al li dum mallumaj horoj. Sed mi povis diri nur “Kiam foriros teksisto?”

“O morge” ŝi diris kvaz tutne gravas.

Post ti ŝ ploris ka petegis min helpi ŝin ĉar Beguildy insistis aperigi Veneran por konvinki junan Skviron okazu ki ajn.

“Ka ja mi dev’s esti Venera! Ho ve! Ho ve! K okazos postmorge. Ka m timegas Pru. Ĉar se Sarn ekscius ke m aperis tutnuda en rozkolora lum en ĉambro ka taŭ nekonata vir li n plu parolus al mi.”

“Vere” mi konsentis ĉar mi bone konis Gideonon.

“Ka li certe sci’ĝus pri ĝi”.

“Ja’s povas esti.”

“Sed Pejtro fervoras pri ĝ. Alvoki Veneran. Li diras ke juna Sinjor Camperdine tiom ridis ka frapetis lin sur ŝultron ka diris ke l donos al li kvin pundojn se l faros ka n grav’s kiun ajn l aperigos. Kvin pundojn Pru! Ka kiam mi rifuzis li batis min. Ka l diris ke se m ne faros ĝin li devigos min labori en kampoj ka batos min ĉiun sabaton dum plena jar. O Pru kion mi faru?”

“Kiel l ebligos ĝin?”

“O m estos en kel’ sub lia ĉambro ka klapopord estos aperta ka ŝnur estos sub miaj akseloj ka trapasos pulion en plafon’ ka Patrin stos en kel’ por bruligi fumaĵon ka ligi ŝnuron ĉirke min ĝuste. Pejtro tiros ŝnuron en kuirej sub pordo ka m leviĝos lante sub ruĝa lum. Li diras ke stos tr’obskukure por vidi mian vizaĝon sed ti ja ne konsolas min. Gideon n akceptus tian pretekston.”

“Ne. Ĉu vi tr’amas Gideonon Jancis?”

“A˚ m amas.”

“Ĉu vi konas titekston ‘La Mestro ĉe’stas?’”

“En Bibli? Ja’s mi konas.”

“Ĉu v sentas timaniere pri Gideon?”

Bela kolor revenis en ŝian vizaĝon.

“O jes ja Sarn stas mestro”.

“K alia…foriros morge ĉu?”

“Ki’alia?”

“Nu Sinjor Woodseaves.”

“O li foriros morge.”

“Do atentu Jancis m anstatos vin.”

“Vi?”

Ŝia buŝ estis tiel ronda ka tiel ruĝa pro mirego ke m volis bati tiknabinon.

“Jes mi! Mi scias ke stus strange se m estus Venera” mi diris amare.

“Sed Pejtro scius.”

“Vi diras ke l stos en kuirej.”

“Ka junul?”

“Vi diras ke l ne vidos vian vizaĝon. Stos okskure ka m flankenturnos min. Ka m prenos muslinon forde ribarbustoj ka metos ĝin sur mian kapon por ke l ne vidu mian brunan hararon. Li vidos kion li venis por vidi scivolaĉul nudan virinon. Poste li pagos monon ka v estos libera.”

“O Pru v estas bona! M amas vin Pru! M iel rekompencos vin. Plej bona part estas ke ne gravos al vi ĉar vi nenjam havos amanton.”

Tiel senintence kruelaj stas homoj. Jen rekompenc pro mia bona far. Sed malpravas kiuj diras ke bonaj faroj ricevas rekompencon.

Mi volis strangoli ŝin pro tivortoj. Kolera sango muĝis en miaj oreloj.

“Foriru nun” mi diris. “Morge ni plue parolos. Sed foriru rapide nun!”

Ka kun konfuza ka timem’aspekto ŝ foriris.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.