La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MALBENO KARA

Aŭtoro: Mary Webb

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Averto
LIBRO UNU
1 2 3 4 5 6 7
LIBRO DU
1 2 3 4 5 6 7 8 9
LIBRO TRI
1 2 3 4 5
LIBRO KVAR
1 2 3 4 5 6 7
Dialektaĵoj
Prononco
Pri la traduko
Piednotoj

ĈAPITRO 3: Malbeno mortiga

Stas malfacile ja tre malfacile priskribi tivintran sezonon kiun ni travivis post tinokto de tristo k amara kordolor. Ĉar kiam plum jam skribis vortojn de bela signifo ĉagrenas ĝin skribi vortojn de dolor ka mav. Sed trista ka mava stis titempo ka n utilas nei tion.

Dum multaj tagoj post fajr bienlabor ĉesis kiel ofte okazas post morto. Gideon nure volis ataki Beguildyn aŭ se n tion do devigi lin s’feri plej grandan leĝpunon. Srin Beguildy devis forlasi Ŝtondomon ĉar posedanto ne volis tie viron kiu bruligis stakojn nek lian familion do por elig’in li pretekstis ke lupago tardas. Ĉi’ stis vendita ka Srin Beguildy ka Jancis iris al Silverton kie Beguildy stis en prizon atendante asizon k i havis nur vestojn en kiuj timomente i staris. Tamen povra Jancis ne staris ĉar kiam ŝ aŭdis teruran raporton pri kion diris Gideon ĉar mi petis ŝian Patrinon laŭeble plej milde informi ŝin ŝi falis sur plankon ka movetis nek manon nek piedon ka diris eĉ nenjan vorton. On portis ŝin al ĉar’ el Plash Bien en kiu forveturos ŝi ka ŝia Patrin k on diris ke ŝ kuŝis en ĝi kvaz rompita flor. Eble ti stis bona ĉar se ŝ ne perdus forton ŝi klopodus vidi Gideonon ka m opinias ke l batfaligus ŝin pro si’amara brulanta furiozo. Ŝajne trankviligis lin rakonto pri mizer ka tagon de forir li’ris al lok en arbar el kiu li povis vidi ĉaron preterpasi ka l staris tie sobrigardante ĝin veturigata de moroza farmlaborist al kiu malplaĉis intermiksiĝo kun famili’ kondamnita de homoj ka povra Srin Beguildy sidis tutolda ka senorda en ĉar’ ka Jancis kuŝis sur pajl en fundo kiel blanka figur el vaks. Mi scias ĉar Timmy de Muelist estis tiam en arbar ka l venis kurante al mi timigite preske ĝis morto por rakonti al mi ĉion.

“Ho Pru Sarn! M estis en arbar por dutri nuksoj” li diras “ka m vidis Sinjoron Sarn marŝantan sola ka trista ka terureca ka m timis do m kaŝis min en arbo. Ka Sinjor Sarn iris sub branĉojn de granda betul kie preterpasas voj en arbar. Ka nelge m aŭdis rulbruadon ka m vidis ĉaron el Plash ka Srinon Beguildyn plorantan ka kriantan senbride sed mi n povis vidi Jancison. Do m grompis arbon por vidi ĉu ŝ estas en fundo de ĉar’ ka tie ŝ estis. Ŝ aspektis kiel bild en kirko pri infanin kiu kuŝas kvaz morta en dom k on alvenigas Sinjoron ka l diras ‘Leviĝu’ tion Li diras. Tamen Li n diris tion al Jancis. Ka m timis ka m deiris silente d arbo ka m vidis Sinjoron Sarn kiu sobrigardis ĉaron ĉar vi scias ke stas nana deklivo tie. Ka lia vizaĝo teruris min ka m pensis pri forkur sed l ekmovetis sin do m ne moviĝis pro tim ke l venos mien. Li longe ka minace rigardis ĉaron ĝis knarado preske n aŭdeblis ka n stis pli laŭta ol pasinta bardburdo ka poste stis nenja son krom de turdo kiu rompas konkron kontre ŝtonon. Ka Sinjor Sarn levis ambajn pugnojojn[73] ka skuis in je ĉar’ ka ho Pru! lia vizaĝo smilis tiun de Sinjor Jehov en libro de Pejtro kiam Li n flankenturnas Sian koleron. Ka poste li lante foriris rigardante al ter ka turdo ankor batadis konkron kontre ŝtonon ka m kuris al vi.”

Ka tiel plej decema vir en nia region rigardis foriri sian karan knabinon knabinon smilan al nimfea burĝon’ ka kiu fidele amis lin.

Mi diris al mi “Jen malben. Ho titerura malben.”

Sed post ti Gideon ŝajnis pli trankvila. Ka m kredas ke taŭe li malfidis propran koron timante ke se Jancis venus al li li kapitulacus. Lia ’ntenco stis ne kapitulaci sed denove rekomenci ka taŭeniri rekt’al sia fiksita ka fina cel.

Sekvan matenon post forir l elportis plugilojn ka venis al kuireja pordo ka vokis al mi dum mi preparis kaĉon por Patrin kiu denove stis en lito ka ja restis en ĝi ekde post fajr ka manĝis nenjon krom kaĉon ka griaĵon ka l diris – “Venu plugi grandan kampon ĉu n Pru?”

M opini’s ke stas plejbone tutne rifuzi al li do m diris Ja’s mi venos. Mi portis kaĉon al Patrin ka diris ĉu m petu Tivvyn veni ka sidi kun ŝi de temp al tempo pro ke ni komencas plugi ka ŝ diras – “Ho tiamara plugaĉado! K eble tuta gren forbrulos kiel taŭe.

Nenja ge’dziĝo nek dom nek porcelano nek nenjo nur porkoj denove en printempo! Sed eble mi n vidos printempon. Mi stas tre n’sana Pru. Vi dev’s venigi por mi helpanton de kuracisto mi n dubas.”

Ka vere ŝiaj povraj manoj stis tre maldikaj ka ŝrumpintaj ka ŝia nana vizaĝo pli bruna ka magra ka ŝ eĉ pli multe smilis perdiĝintan birdon aŭ kaptitan beston ol taŭe ka pli timanta Gideonon.

“Ne lasu lin eniri taŭ mi resaniĝos” ŝi diradis. “Ne lasu mian filon Sarn veni ka sentigi ke m estas ŝarĝo. Li n amas min. Li deziras ke m estu morta ka sub ter.”

Ka ŝ levis manojn petege.

Do m venigis Tivvyn por prizorgi ŝin ka dum tituta vintro da malhela veter malhela interne k ank ekstere ni plugadis enterigante stoplon de tibona perdita rikolto nia. Ni stis eĉ pli malriĉaj ol taŭe ka nenjo prosperis kiel taŭe ĉar mankis al ni kor.

Anke ni devis provizi manĝojn al Tivvy ĉar kvankam ŝi venis senpage pro ke ŝ amis Gideonon ni devis doni al ŝi manĝaĵon ka ŝ multe manĝis. Anke helpanto de kuracisto kostis tre kare ka ju pli mava veter des pli l postulis. Ĉirke Novjar okazis tre’ge frida periodo kiam frostis voj tiel ke lia ĉeval falis ka rompis al si kruron ka n’devis pag’iom pro ti. Ĉi’ plitristiĝis ĉar Gideon devigis min tiom plugadi ke m devis lasi laboron en laktej ka kortobirdojn ka porkojn al Tivvy ka ŝ ĉiam stis kaprica ka senatenta tiel k’on komencis plendi pri buter ka kokinoj malofte demetis ovojn ka porkoj komencis aspekti malgrasaj ka neglektitaj ka Tivvy pensis pri nenjo krom beligi sin por tenti Gideonon. En januar veter pli maviĝis ka falis multa neĝo k un nokton Patrin tiom malsaniĝis ke m devis denove alvenigi helpanton de kuracisto. Tamen mesaĝon mi n sendis ĉar nenju akceptis iri pro profunda neĝ. Estis nenjo por bazar ĉar bovinoj stis sekaj escepte d un k ovoj malabundis. Do Gideon n iris al Lullingford ka m decidis iri dimanĉe kiam eĉ Gideon ne plugis ka ĉe Lullingford mi sendos mesaĝon al kuracisto per Silvertona diliĝenc. Tion mi faris ka pasigis lacigan tagon ka tristan mi preterpasis senhoman domon de Kester Woodseaves ka pensis ke’ble i’aflikto trafos lin en granda urb aŭ l eble renkontos amulinon tie ka n revenos al Lullingford. Sed poste mi ĝojis pro tilaciga tago ĉar kelkfoje nura konsol trovebla de hom stas memor pri s’fer eltenita por iu kara.

Kiam helpanto de kuracisto venis post nemalmultaj tagoj li devis longe resti ĉe ni dum pluraj tagoj pro neireblec de vojoj. Ti ĉagrenis Gideonon pro elspez por manĝaĵo por li k anke por lia ĉevalaĉ. Eĉ pli ĉagrenis lin ke helpanto de kuracisto faris kontentigan raporton pri Patrin ĉar ŝajne Gideon opini’s ke m devas venigi tiviron el malproksime nur se ŝ estas ĉe pordo de morto. M enmensigas ke ni sidis taŭ kamen malfrue dum tempesta nokto dum hajl tamburis kontre fenestron ka bona klara gajiga fajr brulis. Helpanto de kuracist estis agrabla vir ronda basa kun hela ruĝec survanga kvaz pro dika glazur. Li ĉiam kunfrotis manojn kvaz ĵusa paciento tre ĝojigis lin sed on nenjam povis konkludi el ti kiel prosperas tipaciento ĉar li frotis manojn tiel gaje pri kadavr kiel pri vivanto ka vere mi kelkfoje pensis ke kun eĉ pli da ĝoj. Li kunfrotis in dum ni parolis pri Patrin kvankam ne tiel forte kiel pri Srin Beguildy kiu malsaniĝis pli kaj pl’ekde sia’lveno en Silverton ka nun laŭdire komencis mortiĝi. Li n estis senkompata vir ka n deziris mavon sed kompreneble li’nteresiĝis pli s on preske mortas ol s on nur iomete malsanas.

“Srin Sarn resaniĝos nun. Bele” li diris.

“Ho” diras Gideon. “Ŝi res’niĝos ĉu do?”

“Ja’s ka pluvivos multajn jarojn mi n dubas. Tre forta malgraŭ ke maldika ka delikataspekta.”

“Kiom da jaroj?” diras Gideon.

“Ho! Malfacilas diri. Kuracisto eble povus sed kompreneble mi stas nur kvazlernanto. Sed facile povus esti dek jaroj. Ja’s. Mi dirus ke dek. Kun zorgo.”

“Dek jarojn!” Gideon diris tion tre strangamaniere.

“Ja’s sed vi devos dorloti ŝin.”

“Dek jarojn ka ĉiam kiel nun?”

“Ho ja’s! Ŝi devos resti enlite dum vintroj k eble poste tutjare.”

“Ka n plu stos utila?”

“Utila? Kiel ŝi povas esti utila?”

“Ka v venos dutri fojojn ĉiuvintre mi spozas?”

“Ho ja’s se v alvokos min” diras helpanto de kuracisto trinkante iom d el’ ka prenante plian pecon da pan kun fromaĝo ki malridigis Gideonon.

“Kiam v intencas forpreni telerojn Pru?” li diras. “Mia ventro pleniĝis taŭ longe.”

“Ho sed vi manĝas tro malmulte” krias Tivvy. “Stas mirinde ke v ne jam mortis pro malsato. Vi b’zonas edzinon kiu kuiros por ci ka preparos tentajn manĝojn. Tripkolbasojn en pasto ekzemple. I diferencas d ordinaraj kolbasoj kiel Ĉiel d Infer. Mi kuiris in pasintadimanĉe ka nek Pejtro nek Sammy poste diris vorton dum tuta tago ĉar i tiom kontentiĝis enventre.”

“Ho jadi! Mi b’daŭregas esti edzo” diras helpanto. “Ja’s tuttriste mi b’daŭregas!”

“Eĉ se v n estus mi n interesiĝus” respondis Tivvy impertinente. “Mi preferas grandan viron.”

Gideon n atentis ŝin samkiel tripkolbasojn.

“Tre granda vir” daŭrigis malmodesta knabinaĉo “ka bruna.

Grandaj ŝultroj grandaj manoj brakoj kun grandaj buloj de muskol ka tenden grandaj piedoj fortaj kruroj – ”

“Nu mastrin vi faras liston kia ti’en Kanto de Salomon” diras kuracisthelpanto.

“Ka forta” daŭrigis Tivvy kiu n atentis lin sed rigardis fikse al Gideon “forta ka nenjam laca volupta ka postulema ka malfacile detenata sed tre kapabl’amoranto ja’s k arda ka n akceptanta rifuzon de knabin pri kiu l decidis. Jen vir por mi! Ja’s jen vir al kiu Tivvyriah filin de Sakristian stus bonedzin kiu pensus pri nenjo krom ŝpari k avari ka klopodi plenumi lian volon ka riĉigi lin.”

“Nu v devus esti advokato Mastrin ja v devus” diras vizitanto “ka se v n atingos vian celon on enboteligu min kun alkohol kiel ranidon!”

Sed Gideon tutne levis siajn okulojn al Tivvy li nur sidadis ka grimacis ĝis kiam ŝ enlitiĝis. Poste l diris denove – “Ka ŝ pluvivos jarojn ĉiam malsana sed ĉiam viva?”

“Ja’s jadi ja! Vi komprenas pri knarantaj pordoj. Sed atentu ke ŝia puls restu forta. Jen danĝer. Se ĝ fariĝus neforta ŝ verŝajn’ekmortus kviete ka subite taŭ vi povus diri ‘smilaks’. Tenu pulson forta ka ŝ restos gaja kiel rubekol.”

Ni konversaci’s iom pli ka Gideon diris ke l kontrolos bestaron tal enlitiĝi.

“Makuleta longakornin nebone fartas” li diris. “Ŝajnas konstante s’feri de febro. Foje kor preske krevas. Eble dozo da vulpoganto[74] ĝustigos ŝin ĉu n?”

“Ja’s. Vulpoganto lantigos pulson tre tuj. Sed vi dev’s atenti. Ĉu ŝ estas juna bovin?”

“Preske kvarjara.”

“D ne donu al ŝi tro. Kiam iaĵ oldiĝis ka triviĝis ĝi n povas multtoleri ĝin.”

Kiam vizitanto jam enlitiĝis ka Gideon revenis de bovinej li sidiĝis senespereme ka diris – “Ŝi planas morti.”

“Ĉu Makuleto?” mi diras.

“Ja’s. Ŝajne ti’olda diablo vere malbenis min.”

“Kulpas nur veter ka Tivvy ja stas iom ventkapa ka min tro’kupas plugado.”

“K anke Patrin” li diris “kutimis helpi sed nun ŝ estas senutila eĉ men ol senutila. Peza ŝarĝo! Pro ti ni nenjam profitos.”

“Ŝi n sciu ke v pensas tion” mi diris.

Sed sekvan tagon mem kiam m alportis al ŝi vespermanĝon jen Gideon staranta ĉambromeze ka parolanta tre laŭte ka Patrin aspektis timigita mus.

“Nu” li diras “vi tre misfartas Patrin!”

“Ja’s mi malsanas Sarn” ŝi diras kun sia rideto.

“Sendube vi b’daŭras ne povi fari iom da labor.”

“Ja’s ja vere Sarn. Sed kiam varmiĝos m esperas prizorgi kovkokinojn ka ceterajn kortbirdojn. Ja’s! K anasojn k orfajn ŝafidojn.”

“Sed ne porkojn?”

“Nu stus plaĉe se Tim povus prizorgi in iom pli longe. Tre reŭmamismigas min apud tiakvo.”

“Multekostas manĝigi tigrandan knabon ĉiutage.”

“Mi scias ka m resaniĝos plejeble rapide Sarn.”

“Mi s’pozas ke viv ne plu donas plezuron ĉar vi tiom malsanas.”

“Ofte stas lacige sed ank ofte m estas komforta.”

“Pro reŭmamismo ka tus ka kapturniĝ eble v deziras iri al Plibona Lando”.

“Kiam plaĉos al Sinjor konduki min al Plibona Lando m devos iri senplende sed mi preferas vivi ĉar vivon mi konas k eĉ plej mavan sed tiPlibonan Landon mi n konas.”

“Vi scias ke ne stas tie tusoj nek reŭmamismo nek kapturniĝo.”

“Nek kamenanguloj nek tasoj da te” ŝi diras “ka m timas ke ĝ estos tro luksa por mi Sarn.”

Sed Gideon starante en ĉambromezo ka parolante tre laŭte diris – “V estus samkontenta mort’aŭ viva!”

L eliris sed ĉiuvespere l denove eniris ka parolis sammaniere ki b’daŭrigis min ĉar kvankam l eble celis gajigi ŝin k on ŝajne kredas ke tutne gravas kion on diras al malsanuloj tamen m opini’s tion malankolia parolmanier por povra olda malsana virin. Sed finfine iun vesperon en fin de marto dum malseka humida veter kiam reŭmamismo stis tre forta ŝ diris kiam l atingis sian kutiman parolfinon – “M opinias ke v estus samkontenta mort’aŭ viva” – “Nu Sarn eble m estus.”

Ka ti ŝajne kontentigis lin. Li ĉesis veni ĉiuvespere ka ti trankviligis Patrinon ĉar li timigis ŝin nun eĉ pl’ol taŭe k eĉ Tivvy rimarkis tion. Kiam venis april m opini’s ke niaj aferoj pli bone progresas Patrin stis pli feliĉa kvankam ankor tre malforta. Mi pli bone laboris mi n plu maltrankvilis ka Patrin ĝuis kunestadon de Tivvy. Ni laboris pli forte ol taŭe ka miaj vestoj komencis aspekti tro larĝaj sed ti n ĝenis min. Mi prisemis grandan kampon per tritiko dum Gideon daŭre plugis. Stis belege tie dum freŝa maten kiam purpuraj ombroj kovris malsekan teron ka sun leviĝis preter arbar ka Lago Sarn aspektis kiel palblua sulketoplena vitro kun lumo maltaŭ si. Ofte bluis anke ĉiel’ en kiu pendis alaŭdoj. Ofte grandaj blankaj nuboj kiel novlavita ka kardita lan staris sur suproj d ekflorantaj arboj. Brilaj koloroj pensigis min pri multekolora teksado kiun Kester verŝajne jam preske mastris.

Kvankam venis nenju vorto post Kristnasko pri liaj faroj aŭ bonfarto mi sentis en mia kor ke ĉi’ iras bone ĉe li. Je Kristnasko veturigisto de Silvertona diliĝenc lasis pakaĵeton por mi ĉe Poto da Cidro ka kiam mi reiris al mansardo m trovis en ĝi peceton da ŝtofo teksitan dukolore ka leteron.

LONDONURBO.

Kristnasko

KARA PRU SARN –

Ĉiti’ portas al vi miajn bondezirojn. Mi povas teksi du kolorojn nun kiel vi vidas per ekzemplaĵo. Virinoj ĉitie stas neinduloj palaj ka nanaj plejparte blondaj ka n troviĝas eĉ un vere alloga brunokul inter i. Loka registaran’ kiu stas teksist invitis min al sia dom por bankedo. Juna virin sidanta apud mi uzis malmultan ŝtofon por sia korsaĵo sed tutne ŝparis ruĝiĝojn. M enmensigis senluman ŝtonan ĉambron ka vizaĝon de juna Camperdine inter ombroj ka virinon kiu agis pro amemec k amara spirito tamen malgraŭe aspektis kvaz pomflora fein k en un vir ekbruligis fajron kiu malfacile estingiĝos. Ka do feliĉan Kristnaskon ka bonan Novjaron de

KESTER WOODSEAVES.

Kredu ke jam taŭ sekv’april tileter eksmilis ĉifonon maĉitan de musoj.

Anke mi sendis al li Kristnaskan leteron ka jen ĝi.

SARN.

Kristnasko

KARA TEKSISTO

Mi sendas ĉikune hajmfaritan ĉemizon. On diras ke se v surportos ĝin vi n s’feros pro variol aŭ aliaj malsanoj. Mi teksis ĝin el kanabo ka faris multajn malnovajn piajn sorĉparolojn super ĝi sed ne malpiajn. M ofte memoras tagon kiam n’observis libelojn en tempo d akvotremado kiam floris nimfeoj. Nun adiaŭo ka Di sendu al vi feliĉon.

Via ob’eme

PRU SARN.

Sepa d april stis bela klarkolora maten ka m enmensigis teksaĵon do dum m iris ti’n ka re’n trans kampon ĵetante brilajn semojn mi kantis Horde-Ponton.

Piedojn levu kuru lerte

Taŭ kandeloj hajmen certe.

Malfermu pordojn ĉielvaste

Trarajdi reĝon lasu gaste.

Ĉu Kester iam rajdos al Sarn el Londonurbo? mi demandis al mi. Li venos por foir li diris en tempo d akvotremado kiam laŭlonge de lago nimfeoj floris rigardante siajn anĝelojn ka kiam blu- aj alcionlibeloj ka helaj glazuritaj injoj eliĝis el siaj mortotukoj.

Tiel mi pensis sed kiam mi sorrigardis mi vidis Tivvyn alkuranta tre rapide ka maltrankvile.

“Venu tuj Pru!” ŝi diris. “Ŝi tre’ge malsan’s. Te misigis ŝin. Li diris infuzu ĝin forte li diris ĉar tiel ĝ estos pli bonefika. Do m obeis.

Ka ŝ diris ke ĝ estas amara. Sed ŝi trinkis ĝin. Ka nelge ŝ tutkvietiĝis ka m ne povis aŭdi ŝin spiri. Poste ŝ singultis ka flustris – “Venigu Prun”.

M alvenis apen ĝustatempe por kisi Patrinon kiu stis tutŝrumpinta sur kusenoj. Ŝi flustris – “Amara” ka ridetis ka spasme enspiris kaj mortis.

Post nelge mi diras al Tivvy – “Kie stas tite’?”

Sed ŝi jam forverŝis ĝin.

“Gideon” mi diris “ĉu stis venen en tite’ kiun Tivvy donis al Patrin laŭ via ordon’?”

“Nu kion mi scias pri kion donis Tivvy al Patrin?” li diras.

“Ho Sarn! Vi ja sci’s!” krias Tivvy. “Vi diris ‘Infuzu ĝin forte’ vi diris.”

“Fermu buŝon eta mensoganto” krias Gideon “se n do diru al Pru kion vi ka mi faris en grenej pasintan dimanĉon.”

Je ti Tivvy ruĝiĝis kiel fajr ka silentis.

Mi tutne povis kompren’in. Mi venigis Kuraciston por trovi pro kial Patrin mortis. Ka l diris ĉu n’kutime donas al ŝi digitalon stranga vorto kiun mi n konis sed li literumis por mi ka m skribis ĝin. Do m diris ke n mi nenjam aŭdis pri ĝ. Do li diras “Vulpoganto!

Vulpoganto!”

“Vulpoganto?” mi diras. “Ne. Pro kial mi donus tion al ŝi?”

“Ja vere kial?” li diras rigardante min tre akre.

“Enigmas al mi Sinjor” mi diras “pro kial Patrin mortis. Ŝi jam komencis bele resaniĝi.”

“Ankaŭ mi volas sc’i tion” li diras.

“Eble n’petu Polic-Mort’keton” mi diras.

“Do vi akceptus mortenketon pri la kadavro?”

“Nu ja jes se ti stas ĝusta ka farinda.”

“Nu se vi akceptas ĝin ĝi ne estas necesa.”

Li stis tre stranga vir. Mi tutne povis kompreni lin.

“Mi iom dubis” li diras. “Sed se vi volonte akceptas…Mi supozas ke la kaŭzo estis simpla oldiĝo. Kelkfoje ili forpasas tiel en la printempo. Kaj mortenketo kaŭzas multan ĝenon kaj estas multekosta…nur pro dubeto…kaj ĝi ja ne povus helpi la kompatindan virinon…do se vi permesos ni ne ĝenos nin per enketo.”

Por mi ti stis vere mistera diraĵo. Sed memorante ke Kuracist estas klera hom mi n plu strebis kompreni lin. Hom kiu stis en lernej k eĉ studis en universitato stas tiel mistera kiel Triunu’. Do pro ke m okupis min pri funebra ceremoni’ ka multaliaĵoj mi n plu pensis pri li sed mi profunde funebris Patrinon ĉar dum ŝi kuŝis en ĉerko ŝ aspektis kiel frostita birdo mortigita de vintro.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.