La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
MALBENO KARAAŭtoro: Mary Webb |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Se Parson ne dirus ke m dev’s zorge skribi ĉion k ellasi nenjon ĉar sc’i ĉion afabligas sed sc’i nur parton malafabligas eĉ pl’ol s on scias nenjon se l ne dirus tion mi tutne volus skribi pri titri monatoj ĉe Sarn inter morto de Jancis ka tempo d akvotrem. Ĉar kelkaferoj stis tiel malfacile priskribeblaj k’eĉ granda klerul hezitus ka mi kvankam mi scipovas altan ka basan skribadon tutne stas klera ka pene trovas vortojn por kelkaferoj. M opinias kelkfoje k’en nia homa lingvo ne troviĝas vortoj por plej gravaj aferoj. Do kiam tiaferoj trafas n’ekmutiĝas ka povas nur senti ka sentadi ĝis koroj stas kiel krevanta digo. Eble en posta vivo kiun mi jam komencas ekvidi sur rando de ĉimondo ni trovos ĝustajn vortojn. Sed ankor ne. Do se m malsukcesos dum mi’entrepren on devos pardoni pro kion mi n povas fari ka plenigi spacojn en mia rakonto per traboj el propra imago.
Plej strang’aspekto de titemp estis ĝia silento. Gideon ĉiam estis silenta hom sed nun li fariĝis senvorta kiel Muelisto. Li venadis k iradis sed nenju vort eliĝis el lia buŝo. Ka kelkfoje l ekhaltis dum labor kvaz i’frapis lin. Liaj pensoj verŝajne. Poste li rektigis ŝultrojn tigrandajn ŝultrojn ka denove daŭrigis laboron.
Mi spozis ke ti ĉesos post iom da tempo ka ĉar ankor nenjo stis aranĝita de li ka Tivvy mi decidis ne lasi povran knabon tutsola sed resti tie dum iom da tempo. Tivvy ne sci’s kion fari ĉar ŝ obstine volis edzigi Gideonon sed ŝi timegis hantadon kiu laŭ ondir nepre okazas en loko kie patrin ka bebo kune mortis ka ŝ tutne kuraĝis paŝi sur nian flankon de lago. Do ni restis en profunda kazeiginta silento kiu pli ka pli fariĝis solida kiel glaciiĝanta akv aŭ acidiĝanta lakto. Krom birdoj kiuj zorgis pri propraj aferoj ka n pensis pri ni nenju voĉo sonis ĉe Sarn. Vespere kiam i silentis mi povis aŭdi boaton de Gideon ligitan tuj preter fin de digvoj’ ka kiu frapis frapis per softaj memorigaj batetoj. Kelkfoje en kuirej dum nokto kiam Gideon nokte stis ekstere prilaborante tritikon aŭ fojnfaradon mi sobtenis pladon d alloga manĝaĵo taŭ Kantinjo nur por ke ŝ miaŭu. Ka poste mi diris “Do nun ci miaŭis! Bona Katinjo!”
Kiam li stis en dom Gideon stis muta kiel dronint escepte un fojon en nokto de brila lunlum dum ni vespermanĝis tarde post fojnfarado li subite klinis sin taŭen ka diris – “Ĉu v vidis tion?”
“Kion?” mi diras.
“Iu preterpasis pordon en blanka robo.”
Sed ne taŭ Juli kiam veter stis tondrema varma ka senventa ka tristiga strangec vere trafis lin. Mi sidis ĉe sojlo por kapti iomete da freŝaer ĉar blovetis el trans lago vespere. Mi kardis lanon ka ĝia blankec amasiĝinta sur mian nigron aspektigis min kiel pigon m opini’s. Siringaj folioj stis sensukaj pro varm ka lago smilis al varmega plumbo kun ĉirke ĝ altaj densaj arboj ĉizitaj el fer. Ĉirke bordo de lag estis nimfeoj kuŝantaj sur pez’akvo kun nanaj blankaj brilantaj burĝonoj. Nenju birdo parolis ĉar ĉiuj stis en siaj kaŝejoj pro varmego. Eĉ akvobirdoj restis inter junkoj ka boato ĉesis frapetadi kontre ŝtupojn kvaz on jam decidis pri tago kiam venos pasaĝer ka nenjo stas farenda taŭ tiam. Subite Gideon ĉirkiris angulon ŝvitante pro hasto kun ĝenista-hokego en un man ka heĝgantoj ankor sur manoj ĉar li stis okupata pri heĝoj inter fojnado ka tritikrikolto. Li haltis kiam li vidis min ka metis manon sur sian kapon k elkri’s pasie – “Pro kial ci sidas timaniere ludante ke v estas Patrin?”
“Mi tutne ludas esti Patrin” mi diris. “Ki stas al vi?”
“Patrin kutimis sidi tie ka kardi lanon. Mi kredis ke v estas Patrin.”
“Nu mi n kaŭzis tion” mi diris. “Sed kial vi ĉirkiris tiangulon tiel kurege?”
“M interplektadis tigrandan kratagan heĝon ka ŝ venis sur ĝi tutblanke vestite.”
“Kiu venis sur ĝi?” mi demandas senpacience.
“Jancis” li diras tuttrankvile ne kvaz dirante strangaĵon sed samkiel li parolus vidinte Tivvyn aŭ Pollyn Muelistan. Li diris nenjon pli sed reiris al sia labor tamen li n reiris al heĝo. Li ĉiam rifuzis diskuti kion li vidis li nur diris ke l vidis ka jen fin. Alian fojon li sarkadis grandan tritikan kampon. L eniris domon tre haste ankor portante sarkilon ka diris ke l vidis Jancison kiu plugis per siaj du blankaj bovoj en hordekampo k infan sidis sur plej proksima bovo.
“Nu komprenu Gideon” mi diris “vi dev’s ne plu pensadi pri Jancis alie vi sorbiĝos. Ka hom sorbita stas survoje al freneziĝo. Vi devas pensi nur pri prosper k enspezado ka ŝparado kiel taŭe ka n pensu pri Jancis aŭ Patrin taŭ via mens estos pli trankvila.”
“Mi n pensas pri Jancis. Ŝi propravole venas.”
“Nu direktu pensojn al aliaj aferoj ka ŝ ne venos.”
“Al kiaferoj?”
“Nu riĉiĝi k akiri domon.”
“Pro kial?”
“Pro kial vi taŭe volis. Pro ke v volas tion.”
“Mi ne volas tion nun.”
“Sed kial? Vi tiom volis ke v venenis Patrinon. Vi tiom volis ke v rifuzis Jancison. Ka kiom vi volis jam taŭe – vi ja soifegis kiam vi faris tion.”
“Nu nun mi ne volas.”
“Sed pro kial?”
“Mi perdis volon kiam mi vidis in en akvo.”
“Sed pensu do pri Tivvy. Mi scias ke ŝ volas partopreni en ĉasbal.”
“Mi n volas Tivvyn. Mi pli volas pendumiĝi.”
“Do Frinon Dorabella. Ŝi volas vin. Prenu ŝin ka ŝ elspezos sian monon por savi vin de T ivvy.”
“Dorabella stas brunhara. Mi volas blondan. Nanan. Kun bluaj okuloj. Virinon kia kratago ka lakto.”
“Do pensu pri mi. Estu mia kompan’ de temp al temp.”
“Sed v intencas foriri.”
“Ne taŭ via mens estos pli trankvila knaĉjo. Mi restos kelkatempe se v tenos vin bonhumora ka ĉesos memori pasintajn tristaĵojn.”
Sed n utilis. Post malpli ol semajn l envenis senspire ka diris – “Denove ŝ faras ĝin.”
“Kion? Plugadon?
“Ja’s. Ka hordekamp estas kalva kiel fuliko.”
“Pro nebonaj semoj” mi diras “jen kial’ Gideon. Ĉar vi devis aĉet’in anstat enmeti proprajn.”
Sed mia kor stis peza ka m ne povis vidi ki stus fin de ĉi’ ĉi. M eĉ esperis ke Tivvy venos.
Fariĝis kutim ke l diris – “Ŝi venis denove hodie en arbar.” Aŭ li diris – “Rigardu! Jen ŝi proksimiĝas al digvoj’. Jen! Nun tutmalseka ŝ marŝas sur digvoj’. Jen! Nun ŝi malaperis.”
Unfojon li diris ke ŝ gestis al l en boato. Sed li vidis ŝin nur subĉiele tiel ke dom estis ia rifuĝej por li ka kiam li sentis tistrangan timon l eniris ka fariĝis pli normala. Ĝojigis min ke l ne vidis fantomon en dom. Anke ĝojigis min ke l nenjam aŭdis ion.
Ŝajnis ke post kiam frapis lian koron vidi ŝin en akvo li perdis kapablon elekti kion vidi sed ankor li povis elekti kion aŭdi. Sed je komenco d aŭgusto kiam tritiko preske maturiĝis l eniris ka diris ke ŝ kantis Verda Gruzo trans akvon.
“Son eniras ĉitien” li diris maltrankvile. Do m fermis fenestron.
“Pli bone ke v metu iom da lan en orelojn” mi diris. Verdire stis kortuŝe vidi viron kian Gideon tremi pro glim de blank en heĝ aŭ e˚ el trans akvo. Do l metis lanon en orelojn ka n’bone sukcesis pasigi unuan parton d aŭgusto. Venis vesper taŭ foir ĉe lago Sarn ka multaj standoj jam stariĝis. Ni sidiĝis frue por nia vespermanĝo ĉar alvenis leter de Frin Dorabella kun informo pri Beguildy. Do m apertis leteron ka legis ĝin al Gideon ka l elprenis lanon el oreloj por aŭdi ka leter diris k’on malmulte punis Beguildyn ĉar lia krim stis nur reago pro filin.
“Domne!” diras Gideon. Flamanta malam denove ekardis en li kiam l aŭdis pri tinana pun ka m preske kredis ke ti liberigos lin de vizioj. Sed nelge li denove malankoli’ĝis ka diris ke l vidis Patrinon en arbar kie stas porkoj.
“Nu javere” mi diris “ti stis nur Polly de Muelisto. Ŝi grandiĝas pl’ol kutime ka Patrin stis nur nana.”
“Ne” li diris. “Ti stis Patrin. I ĝenas min Pru.”
“Trankviliĝu!” mi diris frapetante lian ŝultron kvaz li stus infan. Ĉar vere kiam li parolis pri hantado li ŝajnis febla ka timema kiel infan en mallum.
“Vidu ke ĉi’ ĝustiĝos” mi diris. “Kuraĝu ka n faru al vi zorgojn.
V iam amis Konkroj. Nun vi dev’s ludi Konkrojn per propraj pensoj.”
Sed li nur rigardis min kvaz ne komprenante ka diris – “Malplaĉis al ŝi ke m malafable parolis pri bebo.
Tr’ofendiĝemaj stas patrinoj pri siaj beboj.”
Ni sidis silentaj dum kelkaj minutoj ka subite li diris – “Tent! Ŝi kantas Verda Gruzon.”
Longatempe l aŭskultis kvankam mi aŭdis nenjon.
Li klinis sin taŭen ka diris ke ŝ venas de digvoj’ domen. Lia vizaĝ ekŝvitis kvaz li timis pri sia vivo. Sed verdire veter stis humida ka varma tiom k’on ŝvitus sen ti ĉar stis samtempe tiom senvente ka mucide plej mava veter ĉe Sarn kie nenjam stis mult’aer pro valeto ka kie ĉiam stis malseke pro akvo. Dum ĉitia vesper akvo sobfluis sur muroj lasante sur kalkolakto spurojn kvaz de multaj helikoj. Super lago nebulo leviĝis kun form de vojetoj ka bukletoj blanka kiel lan densiĝante koagule en mezo de lago.
Kelkfoje buklo de nebul etendiĝis kiel koltuko k alifoje ĝi stariĝis en form de virin ŝvebante en aer. Ŝajnis al mi ke Gideon eble vidis un el tinebulaj fantomoj. Ĉar i daŭre leviĝis ka sinkis ĉirke digvoj’ kiam leĝeraj ventetoj sur akv in tiris. Ĉe Sarn en aŭgusto ĉiam stis densaj nebuloj nokte ka matene ka ĉiti stis nekutime prema pro tondra pluvo de taŭa nokto ka minaca tago da humido sekvis ĝin.
Mi diras ke prema ĉar mi ĉiam abomenis nebulon ka n’spertis ĝin tiom ke ĝ plene kaŝis bienon k arbaron ka kirkon kvaz lago leviĝis ka dronigis ĉion.
“Tent!” diras Gideon. “Ĉu v aŭdas Verda Gruzo?”
Tiel forta stis lia mens ka tiom ĝi mastris mian ke m preske kredis mem aŭdi mornan kantadon. Ka jen post momento sidante en granda brakseĝo kun rigida sopirema vizaĝo kiel ti de sorĉito kia kredeble li stis tutsenaverte Gideon mem ekkantis melodion.
Li levis dekstran manon solene kiel parson’ diranta benon ka rigardis tra pordon lagen ka digvojen ka dense blankkazeiĝnebulen.
Li kantis kvaz sub iu forta potenco kiu devigis lin. On povis vidi ke l ne povis ne kanti. Li havis tondretan voĉon belsone basa ĝ estis ka kvankam li komencis tre softe ĝi pli fortiĝadis dum li kantis ĝis muziko ŝajne mastris tutan domon. Ka kiel li donis tiom da signif al t’infaneca kanto! – tutan amon kiun li taŭe sentis al Jancis ka lian deziron ke ĉi’ stu por ŝi grandioza ka ke ŝ iru al Bal kiel dam plenan timon ka kompaton je ŝia morto. Ŝajnis ke lia mens pli trankviliĝis post tikvaza cedo ka repaciĝo. Ankor rigardante pordon li diras – “Jen Jancis. Trempita d akvo ŝ estas el lago.”
Do m diris ke m vidas nenjon.
“Sed rigardu ja jen akvo gutas de ŝia robo” li diris. “Ti’n ka re’n ŝ iras! Tutmalseka ŝ tutver’estas!”
Li fingromontris al planko k efektive akvo ja kuŝis en ĉiuj kavetoj d ardezoj kvaz lago trovis rimedon soreti tra plankon. Do m diris ke jes mi vidas akvon en kavetoj d ardezoj.
“Atentu kiel ŝmaĉas koto en ŝiaj botoj! Kota stas lago. Vidu kiel lante ŝ venas – lante kiel taŭe dum ŝi ŝpinadis per granda rado. Ŝi marŝas lante ĉar ŝiaj vestoj stas tre pezaj. Stas deklive ka ŝia kor pene batas ĉar ŝi devas tutsola porti bebon.”
Ka l diris maltrankvile – “Ke mi n estu mokinta bebon!”
Venis longa silento. Sonoj en ĉambro stis malpli ol dum vesper kiam Patro mortis. Stis kvaz Sarn ĉiuj vivantoj en ĝi ni ka niaj brutoj arboj plenaj de birdoj arbaraj vojetoj kun sovaĝaj bestoj jam sinkis al fundo de lago kie troviĝis vilaĝo. Mi komencis kredi kion diris Gideon ĉar vere ti ne multe diferencis de multaj rakontoj pri hantado kiujn ni jam aŭdis.
“Rigardu jam nun!” li murmuris. “Ŝ iras laktejen. Jen nun ŝi malaperis! En laktej mi rifuzis edziĝi kun ŝi titagon taŭ ŝ iris al dom de Grimble. Jen nun ŝi revenas. Ŝia flava kapo tre brilas ka memorigas min pri vaganta lum en Nova Dom en Lullingford.”
Li klinis sin taŭen fikse rigardante laŭ malklara irej kiu kondukas al laktej.
“Jen rigardu malsekan plankon!” li diris. “Stas kvaz ŝ enportas lagon kun si. Mi n antaŭvidis ke ŝ venos en domon. On facile gardas kastelon kiam nenju atakas. Sed nun – ”
Li longatempe rigardis ardezojn.
“Sed nun ŝi foriris!” l ekdiris. “Kiel or’abel kiu ŝvebas en aer ka kantas dum ir. Ja vere bela !”
Li meditis longatempe. Poste li stariĝis ka diris ke l’iros prizorgi brutaron ĉar vesper komencas fariĝi nokto. Li diris tion kiel kutime ka m spozis ke tim nun forlasis lian menson. Sed dum l eliris li turnis sin ka rigardis min samkiel en nokto kiam Beguildy iris serĉi sepan infanon ka diris – “Se mi tardos metu ŝlosilon super pordon de stalo.”
Mi pensis ke ne ke se l restos ekstere eĉ duonhoron mi serĉos lin. Efektive mi preske komencis tuj sekvi lin. I’avertis ke m iru.
Sed strange ŝajnis sekvi lin kiam li nur iras prizorgi bestaron. Do m restis en dom ka komencis serĉi en libro de Beguildy kiun m aĉetis kiam on vendis lian libraron k en Bibli’ por trovi kuracparolon kontre tia sorĉiĝo. Mi legis ne pl’ol dum duonhor eble ne tiom longe ka m spozis ke stas ĉirke naŭa hor kvankam pro s’foka nebul ka silento ŝajnis pli tarde ka subite m aŭdis tamburadon sur pordon ka kureg’eniris Tim de Muelisto k anke Polly.
“Ho Pru Pru! ni tarde hajmonpeladis porkojn ĉar nigra porko rifuzis elveni el inter junkoj ka n’kondukis in en porkejon sensone ĉar ni timis ke Sinjor Sarn koleros je ni ĉar ni tardas ka n’serĉadis lampirojn sub heĝo de fruktarbar k el dom venis Sinjor Sarn. Do ni kaŝis nin. Ka ni rigardis el sub heĝo ka vidis ke l staras apud akvo kun kap iomete klinita kiel ĉeval kiu stumblas. Ka m rakontis al Polly kion diris Aaĉjo Callard. ‘Sarn?’ li diras. ‘Ho Sarn jam konas hantadon de bela fein en lago ka jam ne povas mastri sin.’ Ka dum mi flustris tion al Polly Sinjor Sarn levis kapon ka rigardis ĉiudirekten kvankam on povis vidi nur nebulon. Ka l direktis sin laŭ digvoj’ irante kiel dormanto k iris al digvoj’ k al boato ka malligis boaton k eniĝis ka prenis remilojn ka remis per grandaj batoj for de bien al kien kondukas digvoj’ al mez de lago. Do n ĉirkekuris por vidi kien l’iras sed nebul kaŝis lin. Bru de remiloj daŭris iomete ka m volegis esti en boato. Sed nelge mi ĝojis ke m restas sur seka ter. Ĉesis son de remado.”
“Ja’s. Tutmorte ĉesis” diris Polly.
“Ni detenis spiradon por ĉu n’povos aŭd’ion sed ne! Stis kiel en teksto kiun Parson lernigis al ni pasintan dimanĉon ‘Fariĝis silento sur la tuta lando ĝis la naŭa hor’. Ho stis solene.”
“Via devo stis veni al mi tiam” mi diris. “Sed rapide! Kion pli?”
“Nu nenjon pli” diras Tim “krom grandan plaŭdon. Mi taŭe nenjam aŭdis tian plaŭdon eĉ ne kiam makulita bovido falis en akvon.”
“Ja’s. Jadi stis plaŭdego” diras Polly.
“Poste tutsilentiĝis ka n’detenis spiron k aŭskultis sed nenj aŭdiĝis. Ka m alvokis Sinjoron Sarn laŭ lia nom sed nenju respondis. Ka m timiĝis k anke Polly ka n’kuris al vi.”
Boaton! Mi dev’s atingi boaton! Mi kuris al digvoj’ ka forŝiris mian jupon sed ne necesis naĝi ĉar boato jam revenis ĉar aer blovis el alia lagekstrem ka pelis akvofluon al ni ka dum tempo d akvotrem akvoflu stis pli forta. Stis terure vidi timalplenan boaton ŝtelveni lantlante. Mi kaptis ĝin k eniĝis ka prenis remilojn kiujn Gideon elprenis el teniloj ĉar eĉ en tihor li n povis agi mallerte aŭ senatente. Mi forremis kriante al infanoj k’i kuru venigi Sakristianon ĉar li loĝas plej proksime. I balde forestis ka tutne b’daŭris tion. Ka m remis ĝis mez de lago sondante en akvo per remiloj rigardante ti’n ka ti’n ka kriante lian nomon kvankam mi tutsci’s k estis jam tro tarde. Ankor mi remis ka vokis kiam m aŭdis Sakristianon kr’i de bordo.
“Mi ka Sam serĉos dum vi ripozos iomete” li diris. “Sed nenjam ni trovos Sarnon. N utilas grapli en tiparto de lago. Ĝ estas tro profunda. Nenju stas trovebla kiu eniris tilokon.”
I forremis ka dum i proksimiĝis al mez de lago m aŭdis in kanti kiel taŭe ni kantis super Patro – Pekoj ka bonoj taŭ Di Prezentos siajn pledojn Sed i eksterlasis versojn pri herbo kiu kovras kapon ka piedojn ĉar lia tomb estis akvo. Ja’s! Tutebenaĵo de tiakvo ne stis tro granda por esti tombo de vir forta kiel li. Nebulo longa ja mejlo stis mortotuko ne tro granda. Ĉar kvankam li pekis ka faris mavon k alportis malutilon al homoj per sia fortec tamen nenjam l agis nananime nek laboris senatente nek mensogis. “Monto el granito kvarco pirito” l’iam diris al mi parolante pri sia harditeco. Ka l ja smilis in. Li n povis cedi pl’ol granito povas diseriĝi kiel grejso. Ka nun li finludis Konkrojn sed ne per granda ruĝeta ka blanka sed per sia propra vivo.
Ka ĉar lia rival estis tiu kiun nenju povas venki ĝi frakasiĝis en pecetojn dum momento ka tiel Gideon Sarn malgajnis en sia lesta ludo.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.