La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MALBENO KARA

Aŭtoro: Mary Webb

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Averto
LIBRO UNU
1 2 3 4 5 6 7
LIBRO DU
1 2 3 4 5 6 7 8 9
LIBRO TRI
1 2 3 4 5
LIBRO KVAR
1 2 3 4 5 6 7
Dialektaĵoj
Prononco
Pri la traduko
Piednotoj

ĈAPITRO 4: Torĉoj ka rosmarenoj

Stis senventa rosa somera nokto kiam n’enterigis Patron. En nia epok estis ankor kutime en Sarn-region enterigi mortintojn nur dumnokte. En nia famili’ on faradis tion jam dum jarcentoj. M estis okupata dum tuta tag ornamante ĉaregon per taksus’ ka tiblanka floranta laŭro ki’odoras tiel trude ka dolĉe. Mi deŝiris ĉiujn blankajn rozojn ka dutri florantajn helruĝetajn ka kompletigis per lekantoj apartigitaj el fojnherbar. Plukante in mi pripensis kiom kolerus Patro vidi min tie surtretantan ĝin k apen m evitis turni min fojfoje por vidi ĉu l venas.

Post melkado Gideon iris venigi bestojn ka m metis nigrajn rubandojn ĉirke kolojn ka ligis taksusbranĉojn al kornoj. Mi devis zorgeme fari tion ĉar i stis de ras Longakorna ka s on kolerigas in i tuj mortpikas.

Muelist estis un ĉerkoportanto k alia stis Sinjor Callard de Valeto Callard ki’kultivis tutan teron inter Sarn ka Plash. Krome stis niaj du onkloj el transmonte.

Gideon ĉeffunebranto portis altan ĉapelon kun nigraj rubandoj ka nigrajn gantojn ka spiralan nigran bastonon kun rubandoj.

Daŭris longe tal i sukcesis trapuŝi ĉerkon ĉar pordoj stis tre mallarĝaj ka ĉerko granda ka peza. Ĉiam stis tiel dum funebroj en Sarn tamen ŝajne nenjam iun trafis pens plilarĝigi pordojn.

Sakristian’ taŭis senĉapela ka portante grandan torĉon enmane. Sekvis lin ĉar’ ka Muelistfil k alia junul kondukis bestojn.

Sur ĉar’ estis amasigitaj folioj ka branĉoj ka ĉiuj laŭdis min. Sed mi povis teni enmense nur ke povra Patro kutime ordonis min forpreni tifiajn herbaĉojn eldomen. Ka nun jen ni forprenas lin skuante lin pro ŝtonoj for de loko kie li stis mestro. M estis tutmaltrankvila pro ĉi’. Ŝajnis al mi vere malafable k anke senrespekte lasi povran animon tutege sola ĉe alia fin de lago. Min feliĉigis ke stis dolĉa junia veter ka n mallume.

Ni devis iri laŭ plej longa voj ĉirke lagon ĉar alia stis nura padeto. Elirinte gregejon preter sterkamas’ ni troviĝis sur voj k envicigis nin – Gideon sola maltaŭ ĉerko poste Patrin ka m en niaj nigraj kufĉapeloj ka ŝaloj tenante Preĝlibrojn ka branĉetojn de rosmaren’ enmane. Onkloj ka Muelisto ka Sinjor Callard sekvis nin ĉiu kun torĉo ka branĉeto de rosmaren.

Ĝ estis bona voj ka pli glata ol plejmultaj – voj al Lullingford.

Parson ofte diris ke ĝ estis farita de homoj vivantaj dum tagoj kiam vivis Savinto. Romianoj jen ties nom. I ja sci’s tre bone fari vojon ne grave ki’ stis nom. Ĝi situis nur iom pl’alte ol akv apud bordo de lago ka dum n’iris solene taŭen mi rigardis en akvon ka vidis nin tie. Stis malklara bildo ĉar sola lum tie venis de malkreskanta nebula lun ka de torĉoj. Sed eblis vidi en malhela akv ion moviĝi ka glimojn ka briletojn ka kiam lun trabrilis klare ni ricevis formojn kvaz ombrojn de fiŝoj glitantaj en profundaĵo. Videblis granda nigraĵo ti stis ĉar’ ka bovoj smilis nubojn drivantajn tre base ka torĉoj aspektis akvenĵetitaj kvaz ni volis esting’in.

Tutdum ni marŝis ni povis aŭdi sonorilojn voki kadavron hajmen. I sonis tre strange super akv en dezerteca nokto k e˚oj sonis eĉ pli strange. Unfoje blanka strigo preteriris tiel leĝere ka mole kiel blovata plum. Patrin diris ke jen spirito de Patro serĉanta sian korpon. Aŭdiĝis nenja son krom sonoriloj ka knarado de radoj ĝis parsonpone’ paŝtanta sin en sia kampo vidis malklarajn formojn de foraj bovoj ka henis kredante mi spozas k’anke i stas poneoj ka ĝojante trovi en tisoleca nokto kelkajn siajn samspecianojn proksimaj.

Finfine knarado ĉesis ĉe atendopordo d enterigej. On elglitigis ĉerkon apogante ĝin sur stabloj ka meze de peza spirado de ĉerkoportantoj venis promesoplenaj vortoj – “Mi estas la releviĝo kaj la vivo.”

I stis kvaz kvieta pluvo post sekego. Sed mi komencis demandi min kiaj ni revenos en releviĝo?[22] Ĉu ni venos klare videblaj aŭ malklaraj kvaz en akvo? Ĉu Patro venos kolerega samkia kiam li mortis aŭ kun formo de knabeto kuranta al Avinjo kun bukedo da primoloj? Ĉu Patrin ridetos tisaman rideton aŭ ĉu jam trovinta lumon en malluma pasej? Ĉu m restos kaptita en korpo neplaĉa al mi aŭ ĉu on donos al ni permeson teksi korpon laŭ nia plaĉ el ŝpinado de niaj animoj?

Ĉerkon on movis sur alian stablon apud tombo ka kovris per blanka tuko. Nia plej bona tablotuko. Sur tuko staris granda stanaloja trinkujo plena de sambuka vin’. Patrin povis provizi nur tion ka stis oportune ke ŝ havis multon – sfiĉon por tuta funebra festo ĉar pasintjara rikolto de sambukberoj stis ege abunda. Ĝi strange aspektis en necerta lunlum starante sur ĉerko ni ja kutimis vidi ĝin sur tablo kun kolor de Jula Ŝtipo respegulata sur ĝi.

Parson paŝis taŭen ka levis ĝin dirante – “Mi trinkas pacon de forpasinto.”

Tiam ĉiuj venis laŭvice ka trinkis je spirito de Patro.

Apud ĉerkofin estis nia nana stanaloja poto plena de vin ka kun ĝi pankrusto sed nenju tuŝis in.

Sakristian’ paŝis taŭen ka diris – “Ĉu ĉe’stas Manĝanto de Pekoj?”

Ka Patrin ekkri’s – “Ho ve ne! Ve al mi! N estas Manĝanto de Pekoj por povra Sarn. Gideon malpermesis.”

Ankor estis kutime titempe en nia region’ doni al iu povrul monsumeton post morto ka ricevinte li prenis panon ka vinon pasigitajn al li transĉerken ka manĝis ka trinkis dirante – Mi donas konsolon kaj ripozon nun al ci kara homo por ke ci ne marŝu tra la kampoj nek laŭ la vojetoj. Kaj por cia paco mi lombardas mian propran animon.

Ka trankvile ka gravmiene iris al sia loĝej. Mi’Avĉjo diradis ke plejparte Manĝantoj de Pekoj stis iamaj Saĝuloj aŭ ekzorcistoj k in trafis misfortun. Aŭ i stis malriĉuloj kiuj pro ia malluma ag estis eksigitaj el kompatema homa soci kun kiuj nenju pretas negoci kies sola manĝaĵ ofte stas pan ka vin pasigitaj transĉerken.

Niatempe restis nenju tia en Sarnregion’. I preske ĉiuj formortis k on devis venig’in demonte. Ti stis longa distanco k i postulis altan prezon anstate fari ĝin senpage kiel en taŭa epoko. Do Gideon diris – “Ni ŝparos monon. Kion bonan tivir farus?”

Sed Patrin ploris ka ĝemis tutan sekvan nokton. Ka kiam Sakristian’ diris “Ĉu ĉe’stas Manĝanto de Pekoj?” ŝi ploris refoje tre kompatoveke ĉar Patro mortis dum kolerego portante ĉiujn siajn pekojn ka krome li mortis surhavante botojn ki stas tre maldeca k aŭguras mavon. Tial ŝi kredis ke l vere b’zonis Manĝanton de Pekoj ka ŝ estis nekonsolebla.

Tiam okazis i’stranga korskua.

Gideon paŝis alĉerken ka diris – “Ja troviĝas Manĝanto de Pekoj.”

“Kiu do? Mi vidas nenjun” diris Sakristian’.

“Mi stos Manĝanto de Pekoj.”

Gideon levis stanalojan poteton plenan de mallum ka l rigardis Patrinon.

“Ĉu transdonos al mi bienon ka ĉion se m estos Manĝanto de Pekoj Patrin?” li diris.

“Ne ne! Manĝantoj de Pekoj stas damnitaj!”

“Kiel malutilus trinki gutaron de propra vin ka maĉeti kruston de propra pan? Sed se v ne volas tiel estu. Li foriru kovrita de pekoj.”

“Ne ne! Lasu lin iri libera Gideon! Lasu lin povran ripozi! V estas vivanta ka juna sed li stas frida ka senpova regata de Satan. Li foriris kovrata de ĉiuj siaj pekoj en siaj botoj povrul! Se nenju helpos lia propra fil kompatu.”

“Ka v donos al mi bienon Patrin?”

“Jes jes mia kara! Kiel valoras bien al mi? Vi povas ĉion preni al mi n gravas.”

Tiam Gideon trinkis unglute vinon k engorĝigis kruston.

Aŭdiĝis nenja son krom tide liaj dentoj dismordantaj ĝin.

Poste l metis sian manon sur ĉerkon starante alte en alta nigra ĉapel kun brilanta pala vizaĝo ka l diris – “Mi donas konsolon kaj ripozon nun al ci kara homo. Ne venu laŭ la vojoj nek sur niaj kampoj. Kaj por cia paco mi lombardas mian propran animon. Amen.

Tiam ĉiuj suspiris ki sonis kiel vento tra sekaj herboj. Eĉ bovoj ĉe barilpordo ŝajnis al mi suspiri dum remaĉado.

Sed kiam Gideon diris “Ne venu laŭ la vojoj nek sur niaj kampoj” al mi sonis kvaz li diras tion kiel avertante senrajtan trudulon.

Nun estis tempo por ĵeti rosmarenojn entomben. Poste i mallevis ĉerkon ka ĉiuj ĵetis siajn brulantajn torĉojn sur ĝin tiel estingante in.

Finfine do stis finite ka n’hajmeniris laŭ plej kurta voj nur Gideon iris laŭ ĉefa voj kun ĉar’. Ni stis ja nemalmultaj ĉar ĉiuj ĉe’stintoj en Kirko revenis por funebra festen. Forĝisto ka bovpelisto de Plash-bien ka paŝtisto de Monto ka dungito de muelisto ka nemalmultaj virinoj krom kiujn mi jam menci’s.

Patrin jam petis Tivvyn atenti fajron ka prizorgi bolkruĉojn uzatajn por fari spicitajn elon ka laktovinaĵon ĉar aer trafis fride apudakve je tinokta hor.

Kiam n’alvenis hajmon anke Srin Beguildy ka Jancis estis tie.

I jam faris bele saltantan fajron ka starigis sur ĝi nun pretan vazon d el’. Ŝ estis afablul Srin Beguildy sed tre malamata ĉar ŝ estis edzin de sorĉisto kontraŭpredikata vir. Oni nenjam invitis ŝin al nuptoj nek baptofestoj. Sed ĉ’enterigo kiam famili’ jam s’feris missorton kian malultilon povus far’iu ajn? Srin Beguildy tre volonte vizitadis. Ŝin plaĉus loĝi en Lullingford ka prizorgi butikon ka partopreni dufoje en kirko ĉiudimanĉe ka kanti en ˚or. Nenjom ŝi kredis je sorĉoj d edzo kvankam ŝi nenjam konfesis tion krom al mi ka dutri’ d aliaj konatoj. Iam longe post ĉitiuj eventoj kiam stis disputoj en Ŝtona Dom pri kiuj v aŭdos ĝustatempe kiam ŝi kverelis kun Beguildy mi hazard’eniris ka trovis ŝin kun botel de Dam Camperdine (l asertis ke l enboteligis spiriton de tioldulin) skuanta ĝin kvaz mismiksitan saŭcon tiom ke m kredis ke kork elsaltos ka krieganta “Mi lernigos vin! Mi lernigos vin! Dam Camperdine ĉu? Plash-akvo! Jen ki stas en ĉitiĉi botel. Plash-akvo ka nenj alia.”

Nur malofte on vidis Srinon Beguildy. Ŝ estis ĉiam ĉe kokoj aŭ anasoj aŭ fosadis en ĝarden aŭ fiŝkaptadis. Ŝi lerte fiŝkaptadis.

Sen ti i malsatus ĉar Beguildy nenjam pripensis far’ion krom sorĉi.

Ŝi jam bakis por ni aron da funebrokukoj por se ni n havos sfiĉajn ka ĉar ŝ estis tiom bonkora ka plaĉaspekta bela kiel Jancis ka ronda ka laktvinaĵo kiun ŝi faris estis tiom bona ĉiu eĉ Parson forgesis ke ŝ estis edzin de sorĉisto.

“Mi devas repreni bovojn kara” ŝi diris al Patrin “fojnrikolte ni multuzas in.”

“Ĉu jam komenc?”

“Ja’s. Ĉu v?”

“Mi komencos morge” diris Gideon.

Ĉiu rigardis lin starantan alta en pordej kun ia potenc en si. K al mi ŝajnis ke ĉiu iomete retiris sin kvaz for d i’aĉaŭgura.

Parson stariĝis por foriri.

“Jam estas morgo juna Sarn” li diris. “Atentu bonutiligi ĝin ka ĉiujn morgojn.”

“Morge O morge!” diris Jancis. “Ti stas vorto promesoplena.”

Ŝ oscedis ka preske tuj ŝia buŝ estis roz ka m sci’s ke m ne povas elteni ŝin.

“Un kanto!” Sakristian’ parolis tre solene. “Un sankta kanto tal foriri.”

Ni do stariĝis ĉirketable sur kiu dek du kandeloj balde finbrulos ka n’kantis –

Ter kovras vian kapon hom
Ter pezas sur via kor
Bonfarojn pekojn viajn sen escept
Juĝos nun Di-Sinjor.

Ĉar estis multpli da viroj ol virinoj kanto sonis basa kvaz abeloj en tiliarbo. Jancis ka Tivvy kantis tre klare k alte k ank senkore kvaz al i stis tutegale ke povra kadavro kuŝas fore akompanata nur de terbuloj.

Stis tretado ka ti’n-ka-re’n-irado k i ĉiuj eliris dum Patrin staris apud pordo disdonante funebrokukojn. Tiuj stis bonkvalitaj spongokukoj ĉerkoformaj kun multe d ovoj ka volvitaj en paper kun nigra bordo.

Birdoj jam kantadis tre laŭte ka klare kun sonore˚antaj vibroj.

Niaj kamentuboj aperis en lago ki signifis ke sunleviĝas. Kukol estis en kverkarbar k unua kreks ekvoĉis el fojnherboj tr’estreme.

Gideon diris – “Nun stas tro tarde por dorm. Jam stas morg. Iru en fruktoĝardenon. Mi volas diri al vi kion mi planas.”

Malmulte mi suspektis dum mi sekvis lin en fruktoĝardenon kie troviĝis nek floroj nek fruktoj kion tiplanoj signifos por ni ĉiuj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.