La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
MALBENO KARAAŭtoro: Mary Webb |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Patrin sorrigardis kiam m eniris. Ŝi kudradis kitelon.
“Vi j’aspektas granda knabin envenante Pru” ŝi diris. “Ka v eĉ ne havas dekses jarojn!”
Mi demandis kie stas Gideon.
“Li falĉas en lunlum. Tian knabon mi nenjam vidis! Laboregas ka ŝvitas kvaz pelate.”
“Nu lun sobas maltaŭ kirkokampo Patrin” mi diris “do li nun nepre ĉesigos.”
M iris al kampo. Li jam falĉis kiom povas plenaĝul. Li frotpurigis klingon de falĉil per manplen da herbaĵo k akrigis ĝin por formeti ĝin dum mi venis transkampen. M opini’s ke sonis bele ven’inter malsekaj palaj garboj sed ank morne. Kiam mi memoris kiom da ŝarĝoj li prenis sur ŝultrojn mi kompatis lin.
“Venu fine por vespermanĝi Gideon” mi diris.
“Pro Di! V aspektas kvaz fantom kaŝirant’el sub obskura heĝo tutnigre vestite kun tiblanka vizaĝo.”
Post ti li ŝajne memorigis sin pri ĉi’ farenda. Li komencis informigi sin pri miaj taskoj.
“Enfermis kortobirdojn?”
“Ne.”
“Do rapidu. Ti devas jam fariĝi. Kontrolis kaptilojn?”
“Ne. Mi kredis ke vi.”
“Kiam mi falĉas mi pov’s nenjalion fari krom taskojn tro pezajn por vi.”
“N estas multaj tiaj.”
“Kiam vi jam prizorgis kortobirdojn ka kaptilojn metu dutri retojn en lagon. Mi plu devas segadi.”
“Necesos multega tempo ka m ne lertas pri retoj” mi diris preske plorante ĉar m estis jam laca k estis tarde ka komenciĝis jam nova labortago laŭŝajne.
“Ĉu v faris kontrakton aŭ n?”
“Mi faris Gideon.”
“Do agu laŭe.”
Ĉirkaŭvagante dum Patrin stis enlita ka Gideon en kampoj mi sentis solecon. Mi deziregis ke stu manier pli kurta por beliĝi kiel fein. Tiam subite venis al m’ideo. Mi miris ke ĝ ne venis taŭe sed taŭe ja ne ĝenis min leporlipo. Ŝajnas al mi k’on ofte mem rimarkas tiaĵon nur kiam aliaj homoj ĝin rimarkigas. Mi n dubas ke s Eva malfeliĉe havus leporlipon ŝi n rimarkus ĝin ĝis venus Adam rigardante ŝin dubeme k Eternul brovsulkante pro Sia fuŝita kreaĵo.
Do m’ide stis kial mi b’zoneganta kuracon ne faru samkiel malriĉuloj ĉe Sarn iam kutimis ka fojfoje eĉ nuntempe. Je trem d akvo ki okazas ĉiujare en aŭgusto mi paŝu en lagon taŭ ĉiuj ĉe Foir vestite per blanka kitel. On diris ke ĉititrem d akv estas sama kiel ti’en Betesda ka kvankam ĝi n havis potencon saman kiel tiakvo kiu kuracis ĉiujare ka por kiu nenja malsan stis tro malfacila ĉar ĝi situis en timirinda Sankta Lando kie mirakloj stas kvaz pan ĉiutaga tamen ĉiun sepan jaron ĝi laŭdire kuracis se malsano n estis tro mortiga. Oni devis sobi enakven fastinte ka kun multaj strangaj antikvaj preĝoj. Tiujn mi povos lerni kiam mi scios legi ĉar i stis en malnova libro kiun Parson havis en sakristi. Li n kredis ondiron nek entutmalkredis ĝin sed nur rekonis ke ĝ estas tre rara ka stranga.
Ki plej hezitigis min stis ke temis pri ago tiom publika. Mi devos esti tre senhonta por fariĝi tia spektaklo smila al putin en litotuk aŭ sorĉistin portita al trempotabureto. K efektive kiam mi timeme menci’s al Patrin ka Gideon i nenjel aprobis.
“Kion?” diras Gideon “vi fariĝos ŝerco ka spektaklo taŭ tricent uloj? Pli bonus iri al Foir kiel granda dikulin ka tiel plene mokiĝi!”
“Sed mi n dikas” mi diris.
“Ti nenjom gravas. Vi fariĝus priparolata ekde Sarn ĝis Lullingford k ekde Plash ĝis Brampton. Sobi enakven kiel ĉiu malriĉulin kun plago ka sen eĉ ob’lo[37]! Oni dir’s ‘Jen fratin de Sarn trempita enakven samkiel malriĉulinoj ĉar Sarn stas tro malpagema por venigi metiulon de kuracisto n’eĉ ne parolu pri kuracisto mem’. Ka kiam m irus al bazar i ridus ka forturnus vizaĝon. Nenjam vi faros timalhontaĵon! Stus pli bone multege ke v entreprenu fari mentokukojn ka spicitan elon tiam por Foir samkiel iamis Patrin. Tiel v almen enspezetus.”
“Jes mi’kara” diris Patrin “obeu Sarnon. Ti enspezetos iom ka v vidos ĉion videblan tie kion v alie ne pov’s krom se pro negocado ĉar stos apen du monatoj post morto de Patro. Ka cetere kiel kruele stus al malriĉa vidvin se timulto da homoj vidus k akuzus ke ŝ havas filinon kun leporlip!”
Ŝi komencis tordi siajn manetojn ka m sci’s ke ŝ balde komencos malnovan ĝemadon do m cedis.
“Vi devas promesi min ke v nenjam faros ion tian Pru” ordonis Gideon.
“Mi promesas ke ne dum ĉijar sed nur ne dum ĝi.”
“Vi hav’s damne fortan obstinon Pru sed kun aŭ sen tipromes vi nenjam faros tiagon nenjam en vivo!”
“Ka postmorte ne gravos al mi” mi diris. “Ĉar se m agos bone k iros Ĉielon mi tutrenoviĝos k estos tiel bela kiel nimfe sur lago. Ka se m agos mave k iros Inferon mi vendos mian animon milfoje sed m aĉetos belan vizaĝon ka m ĝojos pro ti kvankam m estos damnita.”
Ka m forkuris en mansardon ka ploris longe.
Sed tranvilec de loko ka ĝia solec finfine konsolis min ka m apertis ŝutron tra kiu videblis fruktoĝarden ka kiu subtenis grandan alfiksitan pirarbon ka m prenis trikaĵon el mia mansaketo. Ĉar stis sabato post ĉefmanĝo kiam mi parolis pri trem d akvo ka ĉar semajna labor stis jam preske finita mi portis mian bonan robon kun kongrua mansaketo. Sidante tie rigardante en verdajn arbojn dum odor de nia fojn venis freŝe per venteto miksiĝinte kun parfum de sovaĝaj rozoj k ulmari’ en enĝardena fosaĵo m aŭskultadis merlojn kantantajn apude ka fore. Kiam i stis tre for on apen povis disting’in de ĉiuj aliaj birdoj ĉar i stis granda grego turdoj ka regoloj sepkoloraj kanabenoj paruoj fringoj ka skribmestroj. Kvaz multfadena teksaĵo kun un mestra faden el puror tre konsol’aŭdaĵo.
Mi pensis k eble am estas tia – multaj koloraj fadenoj kun un mestra faden el puror.
Mansard estis proksima al pajla tegmento ka troviĝis multaj nestoj sub aleroj ka daŭra pepado de hirundoj. Mansarda fenestro stis en granda gablo ka tegmento je un flank etendiĝis ĝis teron k alta kamentubo staradis sur first. Ie inter traboj de mansard estis nesto de sovaĝaj abeloj k on povis aŭdi dormece softan murmuradon ka matene ka vespere on povis vid’in iri envice al lago por akvo. Do ĉar estis tre trankvile tie kie palaj ombroj de pomarboj enloĝis ĝardenon kiu stis senhoma kiel anke proksimaj kampoj ĉar Gideon stis en fora kampo farante garbarojn kion anke mi dev’s fari venis al mi mi n scias el kie plej potenca dolĉec kia nenjam taŭe venis al mi. Ĝi n estis religia kia bonec de tekst aŭdata dum prediko. Ĝ estis preter ti. Stis kvaz ia staĵo konsistanta tutel lum subite venis el tre for ka ŝirmis sin en mi’sin’. Ĉi’ alprenis belan dolĉan aspekton kvaz nov’aer staris super ĝi. Tiaspekto ŝajnas aperi kelkfoje dum brilaj matenoj post pluvo kiam on diras “Jen tago tiel bela ke kukol iras Ĉielon.”
Sed nun n estis pro tago sed pro i’preter ĝi. Mi ne volis demandi ki ĝ estas. Ĉar kiam nuksrompul venas en sian arbon ĝi n volas demandi kiu plantis ĝin nek kian nomon homoj donas al ĝi. Arb estas ĉiomkontentiga por nuksrompul ka ĉiti’ stis ĉiomkontentiga por mi. Poste kiam mi jam sci’s legi librojn mi legis – Kaj lia standardo super mi estu amo Ka ti enmensigis tivesperon. Sed se v demandus “Kies standardo?” mi n povus respondi. K eĉ nun kiam Parson diras “Tio estis la potenco de l’Eternulo aganta en vi” mi n estas certa en propra mens. Ĉar stis nenjo kirka aŭ homa en ĝi nek preĝa nek adora nek peka nek penta. Ĝi rilatis al aferoj kiaj birdokantado ka dafodandiloj susurantaj kunfrapante kapojn envente. Ka ĝ estis tiel spontana venante ka forirante kiel venteto super tritik. Ank estis strange ke virinon kiu pasigis vivon vestite per sakŝtofo purigante porkostalojn ka brutodomojn vivante senkomforte priatentante ĉiun obolon subite trafis timirindaĵo. Ĉar kvankam ĝ estis tre kvieta ĝ estis granda miraklo ka ĝ ŝanĝis mian vivon ĉar kiam ajn poste mi havis nenjon por konsoli min mi kuris en mansardon ka ĝ estis kern de dolĉec en mult’amar.
Kvankam miraklaĵ okazis nur malofte ĝia gusto ĉiam restis en mansardo. Mi b’zonis nur rampi tien k aŭdi abelojn murmuradi ka flari lignecan trodolĉan odoron de konservataj pomoj k aŭdi foliojn
softe knaradi ĉefenestrokadre ka rigardi torditajn grizajn branĉetojn surĉielajn ka memori ĝin ka forgesi ĉion alian. Stis granda ligna riglil sur pordo ka m kutime riglis ĝin kvankam ti n estis necesa ĉar mansard estis ej’ tiom forgesita ke venis al ĝi nenju krom vizitanta teksisto ka Gideon dum pomrikolto ka m.
Nenjun trafus pens serĉi min tie ka ĝ estis ka salon’ ka kirko por mi.
Tegment etendiĝis ĝis plankon ĉiuflanke ka ĉiuj traboj ka ĉevronoj stis kverklignaj ka planko malglatis kiel ŝtormakvo.
Pomoj ka piroj havis sian lokon laŭspecie tra tuta ĉambro. Troviĝis kodlinoj k oraj renedoj ruĝbrunaj pomoj ka skarlataj sovaĝpomoj cifinoj sen-egaloj ka reĝidinoj grandaj verdaj bakeblaj permajnoj ka ruĝstriaj. Ni havis anke multegajn pirojn ĉar en tiom malnova ĝarden ĉiam posedata de sama famili’ ĉiu generaci’ enplantis kelkajn arbojn. Ni havis Worcester-pirojn ka buterpirojn ĵargonelojn bergamotojn ka bon-kristanojn. Tuj post lasta rikolto mansard estis brila kiel kirkfenestro tutruĝa k ora. Ka fruktokoloroj ĉiam reportis al mi mian miraklaĵon eĉ kiam n estis pir aŭ pom en ej ĉar kolor stis ligita al odor kiu stis tie jam el tempo nememorebla. Ĉiuj el tiruĝaj rondaj pomvangoj ridetis al povra Pru Sarn sidanta inter teksil ka fenestro tutsoleca. Mi trovis malnovan ŝrankon jam fordonitan al musoj broslavis ĝin metis seruron sur ĝin ka gardis miajn inkon ka plumojn en ĝi ka mian libron ka Biblion kiun Patrin donis al mi ĉar nek ŝi nek Gideon sci’s legi ĝin.
Iun vesperon en oktobro mi sidis tie kun junklamp ekzercante min je skribado. Lun plenigis fenestreton kvaz on ten’s teleron tie.
Laŭlonge de muroj pomoj stis amasigitaj kvaz homoj ĉe foir atendantaj mirindaĵon. Mi pensis k’i nepre dirus unuj al aliaj “Stu trankvilaj! Ĉesigu bruadon! Ne puŝu!”
M ekpensis ke tuta benitec de mansardo venis ĉar m estis damnita. Ĉar se m ne havus leporlipon por fortimigi min en mian solecan animon ĉiti’ ja mankus al mi. Pomoj amasiĝus vane por vidi mirindaĵon ĉar mi nenjam ekkonus gloron kiu venas d alia flanko de silento.
Eĉ dum mi pensis tion el nenje subite venis tibelaĵo ka nestis en mia kor kvaz sem el kern d am.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.