La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MALBENO KARA

Aŭtoro: Mary Webb

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Averto
LIBRO UNU
1 2 3 4 5 6 7
LIBRO DU
1 2 3 4 5 6 7 8 9
LIBRO TRI
1 2 3 4 5
LIBRO KVAR
1 2 3 4 5 6 7
Dialektaĵoj
Prononco
Pri la traduko
Piednotoj

LIBRO KVAR

ĈAPITRO 1: Rikolto hajmestas

Nenjam dum mia tuta vivo mi vidis tritikan rikolton kia tiu. Ni komencis grenadi ti signifas falĉadi je komenc d aŭgusto-monato ka n’lasis garbojn stari en kampoj ĝis tempo d amportado ĉar veter estis tiom bela k’i ne difektiĝis. Kutime stis ke kiam bienisto n havis multajn laborantojn l anoncis daton kiam najbaroj venu ka helpu entreni grenon. Sed ĝis tidato pro bela veter ni laboris solaj.

Ni leviĝis ja frumatene tutcerte! Kiaj matenoj i stis! ˛vebis forta ebri’ga dolĉec en aer veninta el maturiĝinta tritiko ka sun leviĝis gracie kiel cign en vastecan ĉielon kie mankis ĉia nubo. Patrin estis tre viegla k aktiva pro varma veter kiu plibonigis reŭmamismon ka pro pens pri plifaciliĝo de labor ki okazos kiam rikolt estos jam enigita. ˛ ellitiĝis je kvina hor por prepari nian matenmanĝon ka poste ni foriris surhavante nur sfiĉajn vestojn por esti decaj ka kun lignaj rikoltoboteloj plenaj de malforta bier.

Ni ĉiam faris bieron por riko ti signifas “rikolto”. Ĉijare ni brogis multpli ĉar ni dev’s provizi manĝaĵojn ka bieron al najbaroj dum amportado. Retropensante m ĉiam sentas k’ekzistis daŭra ĉarmo pleniganta titagojn. Gideon stis pli kontenta ol mi ĝis tiam vidis lin ĉar du aferoj kontentigis lin nome labori ĝis elĉerpiĝo ka plenumi celon. Vidi tutan bienon kovrita de tirikolto garbaroj solidaj ka maturaj sen i’ajn signo de kurkuli’ aŭ meldu’ aŭ smut estis viviga al li. Li febregis sekurigi ĝin en stakejon sed ni devis atendi ĝis anoncita tago. Jancis venos titage por helpi kolekti lasitajn tigojn.

M opini’s ke ŝ sidu sur supro de fina ŝarĝo kun floroj ĉirke si smila al statu kian on kutimadis starigi en tipozici ĉar ŝ aspektis parto de rikolto pro tiom da ruĝeto k or.

Mi mem fariĝis sensobtuza ka muta pro mirego. Jen vere “La Mestro ĉe’stas!” L eĉ rigardis min ka tutne malamis min! Tiom da tempo ni pasigis inter farbecaj libeloj apud lago – ĉiĉi’ stis reala reala kiel ĉiutaga pan! Kiam m enmensigis kion li diris k eĉ pli kiel li rigardis mi sentis svenemon. Jadi! kiom mi kantis dum tifruaj tagiĝoj kiam ros kuŝis peze post subita frosto ka tritiko susuradis ka tremis en matena vento!

Kiam n’eliris folioj de tardaj blankaj trifolioj stis ankor firme falditaj ka floroj de sablohorloĝo de ŝafistoj plu restis fermitaj. Dum ripozminutoj m observis in apertiĝi dolĉe ka lante kiel timemaj koroj. Poste Patrin alportis nian tagmezmanĝon rampante tra kampojn nigre vestita kiel eta morne kolorita birdo ka kelkfoje kantante “Horde-Ponto” per si’olda voĉeto kiu tamen restis dolĉa. Ka post tagmeza paŭz tra longa flagranta vesper (ĉar ĉe n’on nomis vesper ĉiujn horojn post tagmez) m observis sablohorloĝojn de ŝafistoj refermi sin ka blankajn trifoliojn faldi sin kiam venis ros. Ni hajmoniris laŭvice por melki ka poste ni vespermanĝis sur kampo ka rekomencis labori. Dume mi senĉese pensadis pri Kester kiu balde lernlaborados pri diverskolora teksad en granda urbo. Sed kiam mia kor diris ke l laboros por mi ka n nur por si mi silentigis ĝin ĉar li n diris tion ja nur mia dezir naskis penson. Sed mi ja revis pri kvindek pundoj kiujn mi ricevos riĉega sum laŭ mi’opini. Ka m ja planis kuraciĝi plejeble rapide tiel ke kiam Kester revenos post sia foresto mi staros taŭ li kun vizaĝo tiel bela kiel tide Felena sed espereble ne tiel amoremaspekta.

Finfine venis tago d amportado ka ĝ estis belega blua tago kun ĉiel’ kia renversita pelvo kolor de fajenc de Worcester. Al ni promesis veni ne men ol kvindek homoj inter i inoj. M ellitiĝis taŭ tagiĝo por pretigi ĉion ordigi fajencon nian ka pruntitan sur stabloj en fruktoĝarden helpi Gideonon meti barelojn da bier en korton pretajn por ke viroj plenigu siajn rikoltobotelojn ka ĉerpi akvon el puto por te. Fruktoĝarden estis vidinda belaĵo kiam stabloj stis pretigitaj (ĉar mi povis elmeti ĉion preta sen timi pluvon dum tia tago) kun trinkpotoj ka pladoj multkoloraj ka brunaj kvaronaj panoj ka grandaj buterbuloj kun cignoforma stampo grandaj mielĉelaroj zingibropan’ fromaĝo konfitaĵo ka ĵele’ krom ŝinko ĉe un fin de ĉiu stablo ka bul da bovaĵo ĉ’alia. Eĉ Gideon ne domaĉis manĝaĵojn dum ĉititago. Laŭ nerompebla leĝo ĉe amportado ĉiu devis satmanĝi.

Jam tre frue ĉaregoj komencis ruliĝi en gregejon kun solena gajiga son ĉiu kun propra par de ĉevaloj aŭ bovoj. Ĉiu bienisto venigis siajn proprajn virojn ka propran ĉaregon ka kelkfoje du ĉaregojn. Tirbestoj stis ornamitaj per rubandoj ka floroj ka kelkaj portis anke moton kian “Bonsorton por nia tag” aŭ “Di benu Tritikon”. Stis impone vidi grandajn ĉevalojn kun densaj hartugoj sur superhufaĵoj striglitajn ĝis i brilis kiel saten’ paŝantajn fiere kiel Lucifer ĉar i bone sci’s kiom longan tempon ĉaregisto pasigis plektante rubandojn. Anke bovoj stis belaj ĉar kornoj stis ornamitaj ka ĉirke koloj stis dikaj ĉenoj el Dolĉa Vilhelmo ka Ĝoj de Veturantoj ka tritiko. Muelisto povrul venis inter unuaj kun sia kaleŝ k olda ĉeval de diliĝenc. I tamen vere beligis ĝin ĉar stas surprize kiom on povas ornami kaleŝon s on supre alfiksas paron da flugiloj.

Venis tempo kiam mi bonvenigu helpontojn do m petis al Tim de Muelisto ke l gardu stablojn ka lasis lin kun granda viandopasteĉo ka l sidis ĉefine d un el tabloj kun duon de pasteĉ en un vango preta fortimigi birdojn ka katojn ka hundojn k eĉ koboldojn el felando kiuj eble avidus pasteĉon. Bovpelist el Plash bele ornamis siajn brutojn per tifaoj balanciĝantaj sur kornoj ka jen Sukey ka Moll rajdis ĉiu sur bov. I’a patrin venos nur tarde k i sovaĝadis kiel montaj fringoj. Sekvis Felena rajdanta sur taŭza pone de ŝafisto kun pankorboj en kiujn enmeti spikojn. Kiam mi vidis tiverdajn okulojn brilantajn kiel juveloj en ŝia bruna vizaĝo ruĝeta pro somer ka longajn sveltajn ŝultrojn ka tiruĝan buŝon mi presk esperis ke Kester efektive forgesos veni. Srin Beguildy ka Jancis alvenis sed ne Beguildy. Kuz el Lullingford kun dentodolorego venis k anke lia Srin. Ka jen Callardoj alveturis premitaj en grandan rikoltoĉaregon kun reto super kvin infanoj tiel k’i aspektis tutkiel nanaj bovidoj survoje al vendej. Aaĉjo Callard sidis apud sia fil vestite per sia plej bona tabakokolora palto ka sia kastora ĉapel malgre varmego. Buked estis en lia ĉapel kiun li svingis knabece dum i knare eniris tra pordegon de gregej laŭte kriante – “Rilkto! Rilkto! Nenjam estis tiveter de Ĉiopova Di!”

Li ĉiam diris “Rilkto” malnova form de vorto “rikolto”. Poste venis Sakristian’ alta ka nigre vestita iom amara sed laŭ si’aĝo plej lerta vir rilate forkegon en tuta region’. Srin Sakristian’ portis grandegan taŭtukon el blua katunaĵo kun poŝoj por spikoj ka ti aspektigis ŝin eĉ pli granda ol kutime. Ja ŝajnis blasfeme paroli pri ŝia spikokolektado – kvaz Salomon en sia tuta glor surmetis taŭtukon ka kolektadis spikojn.

Tivvy stis tr’elegante vestita kiel ofte faris knabinoj ĉe ĉitiaj “eventoj” ĉar “evento” malofte okazis ka en ki’alia loko krom en kirko kie ĉi’ escepte kufon stis kaŝita de sidbenk eblis montri sian robon kun falbaloj aŭ tre dekoltitan robon?

Tivvy portis pajlan kufon kun suba plumform el muslin florhavan robon tre dekoltitan kun rozo sur brusto blankajn ŝtrumpojn ka novajn nigrajn sandalŝuojn. Jancis estis bela preterdire en blua poplin ka sunkufo ka Sukey ka Moll portis striktajn robojn el blanka katun kun diverslokaj ruĝaj rozoj.

Callard-infanoj diskuris kiel kovaĵo da kokidetoj ŝutitaj el korbo sed Tim de Muelist estis kvieta kiel mutul ĉar li sentis sin honorata pro ke l rajtis gardi tutan festmanĝon. Srin Muelisto ka Polly m atentigu stis unuaj venintoj kun laboranto de Muelisto ka Sammy de Sakristian’ stranga knabo longa kiel angil kun duoble pli da dentoj ol li volis ka multegaj tekstoj en kapo kiuj elflugis kontre vin pro i’ajn kaŭzo ka frapis vin kiel burdo dum somera vesper. Stis kvaz ĉiuj tekstoj iam legitaj de lia paĉjo jam loĝis en lia granda kapo ka tial ĉiam un stis tutpreta.

“Petu do la Sinjoron de la rikolto ke Li sendu laborantojn en Sian rikolton” li diras. Sed estro de Kruĉo da Cidro kies edzin prizorgis drinkejon por ke l povu veni ĉar Gideon verŝajn estos bona klient en estonto rapidege avertis lin.

“Ne komencu preĝojn tal mi drinkis kvarton knaĉjo” li diras “ĉar eble i plenumiĝos pro ke v estas fil de Sakristian’ ka m multegege soifas.”

Viroj kuniĝis apud bierbareloj ka ĉiu novalvenint iris preni sian bieron. Towler venis ka Ŝafisto mastro de Felena alta bruna vir tutosteca ka paŝeganta kun sia longa kibo ki stis stango ĉirke ses futojn longa ka tenata ĉe mez por helpi lin marŝi.

“Nu ŝafisto!” eksonis Aaĉjo Callard “ĉu vi n jam vidis sunon danci dum Paska maten sur cia monto?”

Paŝtisto malatentis lin ĉar kunestante tiom kun mutaj ŝafoj li stis preske tiom silentema kiel muelisto kvankam ne tutĉar nenju povus. Sed patro de Moll ka Sukey diris – “Ne sed ja lia Srin vidas lunon danci en somermez kiel ni bone scias.”

“Kiam ŝi dancas kun diablo!” kriaĉis Sukey.

“Ka ne nur kun diablo” diras Srin Sakristian’.

Ŝajne al Felena stis indiferente. Ŝ estis starant’apud mi ka ŝ flustris ke ŝ preferus danci kun iu ajn ka resti svelta ka supla ol esti rigida kiel tomboŝton’ kiel Srin Sakristian’.

“Ŝi surkondukis lin sur la altaĵojn de Baal Nombroj dudek du” diris Sammy. Ka post ti ŝajne nenjo stis dirinda.

Gideon venis por decidi laboron de ĉiu vir. L aspektis tre bela en sia pura kitel bone brodita ka manikoj sobvolvitaj kiuj montris liajn fortajn brakojn ka l portis forkegon sur ŝultro.

“Nu estro!” voĉis olda Callard “Ki’taskon v donos min?”

“V iros sur supron de ĉarego kiun mi ŝarĝos” diras Sakristian’

“se ci promesas kapti tirapide kiel mi ĵetos.”

On ridis ĉar al nenju plaĉis tasko kuŝigi garbojn ĵetitajn de Sakristian’. Li stis plej rapida ĵetant en tutregion ka nenjam laciĝis.

“Ho!” diras Kruĉo da Cidro. “Ni metos vin sur unuan ĉevalon de plejtaŭa ĉarego por esti talisman’ de bonsorto ĉu n knaboj? Vi povos kri’ ĵig![69] ka ĉes! ka v multe pl’utilos ol ni ĉiuj.”

Oldul akceptis tion kiel grandan komplimenton ka senprokraste postulis ke lia fil tuj helpu lin sorgrimpi.

“Nu knaboj” diras Gideon “ni jam nun komencu s ni’ntencas hajmonporti hodie rikolton.”

“Rilkto! Rilkto!” krias olda Callard. “Ĵig!”

Obe’me taŭa ĉeval ekiris ka ĉiuj ĉaregoj ka portiloj lante moviĝis preter domon. Patrin staris sur sojl kapjesante ka ridetante ka dirante – “Dankon al vi ni donas tutcerte! Mia fil Sarn ŝuld’s vin.”

Do n’eliris sub blua ĉiel’ por hajmontreni tritikon grandaj ĉaregoj kun solidaj radoj ruliĝis super stoplo dum Aaĉjo Callard ebria pro ĝoj kriadis “Ĵig!” kiam li celis diri “Ĉes!” ka kaŭzis multan konfuzon ĉar ĉevaloj ne sci’s kion fari. Ni aliaj sekvis laŭvice trans kampojn bunte vestitaj dum infanoj ka hundoj dise kuradis ti’n-ka-re’n k en rilktej stakfaristoj metis ŝtipojn tutpretaj por ebligi konstrui stakojn por unua ĉareg alte ŝarĝita per gren ka ĉirkestaris apogante sin per forkegoj diskutante laboron de tago ĉiu vir planante ĉion kvaz rikolt apartenus al li ka ĉiu vir ĝojante pro gren kvaz li mem vendos ĝin. Ĉar tia stis amportad en pasintec.

Dum tagmeza paŭz m iris al alta paŝtej por gvati alvenon de Kester. L estis marŝanta trans forajn kampojn laŭ pado ka m restis tiom longe por rigardi lin kiu konsistigis mian tutan mondon k’on jam rekomencis labori tal mi reiris. Jen bela vidaĵ en tia loko dum tia tago. Bien nun stis tutkovrita de tritiko k aspektis kiel ora ŝildo ĉirkata de senlumaj arbaroj ka de kampoj. Ka brilantaj koloroj de roboj de virinoj kremkoloraj ĉemizoj de viroj ka dutri koloraj brilaj ĉevaloj ka malhelaj bovoj flavaj garbaroj kun siaj bluaj ombroj turoj da flavaj ŝarĝoj sur portveturiloj prezentis bildon kian on n ofte vidas dum sia viv almen ne nuntempe.

Anke son estis gajiga. Voĉoj sonoris dolĉe tra maldensa senventaer. Mi povis aŭdi oldan Callardon kri’ “Ĵig!!” ka “Ĉes!” k aliajn virojn kri’ ka Jancison laŭte ka dolĉe ridi pr’iaĵo dirita de Gideon k infanojn ĉirpi “Patrin mi jam plenigis du miajn taŭtukojn!” “Panjo m trovis ses spikojn kunaj!” El rikej venis foraj voĉoj de stakistoj ka kelkfoje kolombo rukulis en dikarbar kie vitrece kuŝis lago ka kelkfoje garol skoldis aŭ pego ridis. Nenja nub estis sur ĉiel’ nek indiko de trem en etaj brizoj kiuj moviĝis en foliplenaj heĝoj. Ka jen fore du kampojn un kampon ka finfine en sama kamp estis vir pri kiu mi nenjam povis pensi sen vortoj “La Mestro ĉe’stas.”

De fore li vidis min ka svingis ĉapelon tiel ke bone formita kapo kiun m amis estis nuda kun brunaj haroj timaniere kuŝantaj sur ĝi ke n eblis ne sopiri kares’in.

Mi sobis d alta paŝtej ka staris apud ĉarego de Gideon sciante ke Kester venos por ricevi ordonojn de titaga mestro.

On iom ŝercis ĉar Kester tiom tardis.

“Teksisto forgesis tagon k anstate venis morgon!”

“N estu tiom frua Teksisto venu venontan lundon!”

“Li tardas sed li stas plen’de potenco ka forto ka juna sango” diras olda Callard ĉar nenju en tifamili iam akceptis aŭskulti vorton kontre Kester.

“Tiel lestaj stos unuaj kaj unuaj stos lestaj. Mateo dudek” diras Sammy.

“Bonsorton por tag Estro!” Kester krias al Gideon.

“Elkore dankon pro alveno” respondas Gideon.

“Ki’n mi faru??”

“Ĉu v iam rikoltis?”

“Ja’s.”

“Ĉu ci povas ĵeti?”

“Ja’s.”

“Do v prenu mian lokon dum mi ĉirkiros ĉu n? Sakristian’ stas aliflanke ka l ĵetas ege rapide. Sed vi n povos tro rapidi por juna Callard ka Towler.”

“Sed atentu n tr’alte sorpuŝi forkegon kiam ŝarĝ stas basa” krias olda Callard “ĉar m enmensas viron ki’iam tion faris ka l puŝis ĝin en viron sur supro. A˚! kiel toasto sur forko li stis povrul ka kriegis tiom ke ĉevaloj ekkuris ka forkego restis en li.”

Sed Kester laboris bone ka faris toaston el nenju. Liaj okuloj ridis al mi fojfoje k un fojon kiam malplena ĉarego tardis li venis al kie mi spikumis ka diris – “V ankor iom fortenas vin Pru Sarn. Vi dev’s alteni ne forteni”.

M ordigis spikojn iel ka tiel sed nenju vorto sukcesis elveni.

Poste li diris lante kun nuanco de rido en voĉo sed anke kun komfortiga son – “Kara kara karul nenju denove tuŝos vin.”

Tuta forta vivo de vir kolektiĝis en liaj okuloj k arde rigardis min. Do li ja’ŭdis! Kelkfoje on aŭdas kvankam preske morta. Li ja’ŭdis ka memoris vortojn dum lia kapo kuŝis sur mia brusto ka mia kor disŝiriĝis pro am. Kion mi povus diri? Nenjon. Kie mi povus kaŝi brulantan vizaĝon sur kiun li restigis siajn okulojn?

Tutnenje.

“He Teksist!” on vokis. “Venis ĉarego ka n’atendas cin!”

“Nenjam mi spertis amon de patrin nek de fratin nek d amatin.” Li diris tion tre softe sed fervorege tiel ke vortoj brulstampis mian koron. “Sed se m ja konus tian sperton mi forgesus ĝin kiam vi diris al mi tivortojn Pru Sarn!”

Post ti li turnis sin abrupte ka reiris al ĉarego.

Kia tago ĝ estis! Ora? Certe jes ĝi ja stis ora! Mi spikumis senĉese k estis kvaz ĉiu brakplen stis ia valora Ĉiela trezoro.

Preske ĉiuj kampoj stis malplenaj ka nudaj kiam ni trinkis teon en ombro sub heĝo ĉar veter ne fridiĝis dum ombroj plilongiĝis ĉar stis tia septembromeza tago kiam tuta varmec de somer ŝajn estis disverŝata pro am al ora gren.

Sun stis basa en ĉiel’ ka rikoltobier stis basa en barel kiam Patrin frapegis pleton por ke m venu helpi pri tekruĉegoj por vespermanĝ. On ŝarĝis lastan ĉaregon ka m diris al Tim kiu stis bona fidinda gardisto ke l nun iru al kampo por hajmenveturi triumfe sur supro kun aliaj infanoj. Poste n’elportis tekruĉegojn ka barelon da hajmfarita bier tre forta ka bona ka komencis tranĉi viandon ka panon.

N’aŭdis in laŭte kri’ de kampoj k iom poste jen venis plej granda ĉarego kiun trenis blankaj bovoj de Jancis ka bovoj el Plash. Aaĉjo Callard ŝoforis k infanoj sidis sur supro kune kun Jancis svingante verdajn branĉojn ka bukedojn de papavoj ka Gideon aspektante pl’alta ol kutime en sia kitel marŝadis kontente ka majeste apud ĉarego.

Jadi kiel ŝprucis larmoj! Larmoj kiaj fluis el okuloj de Patrin ka mi pro nia ĝoj k aliaj larmoj pro postaj eventoj. Ĉar s en mezo de tigranda ora tag alvenus blovego de vento ka muĝo ka nigraj nuboj kovrantaj ĉielon ka mallum ka tondro ka forkfulmo n estus pli tragike nek men anticipite ol ŝtorm kiu bald ektrafos nin.

Ĉareg eniris ka ĉiuj ĝin sekvis kantante ka kriante ĝis i atingis barpordon de stakej.

Tie staris Parson’ kun Patrin ka m apude por beni tritikon.

“Homoj!” li diris “Ni danku pro ĉiutaga pano.”

Ka ĉiuj diris – “Ni dankas al la Sinjoro.”

“Dio benu la tritikon kaj la mastron de Sarn” diras Parson “kaj liaj bonaj faroj revenu al li kiel kolomboj al siaj montoj.”

“Amen!” diris ĉiuj.

“Sinjorino Sarn volas ke mi anoncu ke la festmanĝo estas preta en la fruktoĝardeno kaj ĉiuj estos bonvenaj” diris Parson.

Gideon taŭenpaŝis.

“Rikolto hajmestas amikoj ka m elkore dankas” li diris. “Ke ĉiu helpinta vir postulu de mi tasklaboron denun ĝis mi plenpagis mian ŝuldon.”

Ni sidiĝis ĉe stabloj en longedaŭra lum de sunsubir. Nu sidiĝis gastoj sed ni ĉe tekruĉegoj stis plenokupataj ka n havis multan tempon por sidiĝi.

“Nu Teksisto” diris Kruĉo da Cidro “M aŭdis k’on atakas vin ĉar vi ĉesigis taŭroludon. Sed mi certne malbenvolas.”

“Nek mi. Plaĉas al mi vir ki’amas hundojn” diras Towler.

“Nek mi” diras Sinjor Callard ĉe apuda tablo.

“Sed kelkaj nek reteneblas nek forteneblas” diris Kruĉo da Cidro. “Ho mi diras nenjon! M aŭdas in ĉe drinktablo nokte. Drinkejestro stas muta hundo kun starigitaj oreloj. A˚! Jen drinkejestro! Sed i celas malutilon al ci Teksisto. Stos malfacile sed i forprenos cian laboron s eble. Ka s eblos malutili vin aŭ viajn kunulojn tiel stos. I’nfluis anke Skviron.”

“Mi scias sed tamen elkoran dankon” diris Kester. “Pro Skvir mi tardis hodie. Li volas aĉeti mian dometon. Nenjo sfiĉos krom aĉeti ĝin. Li bone scias ke s l aĉetus ĝin li balde forigus min ĉar ĉiuj aliaj apartenas al l aŭ al liaj ’mikoj. Ja proponis al mi multe da mono proponis Skvir.”

“Ĉu v favore pripensos tion?”

“Jadi ne! Mi restos.”

Estis i’agrabla al mi en tivortoj. Stis kvaz li konstruis rifuĝoturon taŭ miaj okuloj. L eble foriros kurtan tempon eĉ jaron sed vivdaŭre li restos. Ka foros nur dekkvin mejlojn eĉ men laŭ flugo de korvo.

“K anke vi gardu vin Pru Sarn” diras Kruĉo da Cidro. “Vi multofendis Griblen tratranĉante lian hundon. Tamen vi faris tion bone mi devas diri. Certe bienisto kiu mortigas sian propran viandon volonte dungus cin aŭ vi povus fariĝi helpanto de kuracisto ka tre bone sukcesi.”

“Mia diris ke ŝ ne povis kredi okulojn kiam Pru Sarn enŝavis[70] tranĉilon” pludiris Drinkejestro. “Opini’s ke ŝ vidas fantoman vizion. Diris ke plum faligus ŝin ŝi diris. Ka ti pruvas ke stis eksterordinare ĉar n estas facile faligi Srinon ŝi smilas kaŭĉukan pilkon.”

“Domaĉege ke m n estis tie” diris Sukey. “Mi tuj mortigus por vi hundon Sinjor Woodseaves. Kion mi donis al vi ĉe Beguildyamŝpinado Sinjor Woodseaves?”

“Poste ludu ‘Kisi en rondo’ kun ni Sinjor Woodseaves!” diras Moll. “Ke v kisas ja bone mi scias!”

Felena taŭenklinis sin trans tablon.

“Ĉu v ludos?” ŝi diris. “Ĉu v ludos Teksisto?”

Sed ĝuste tiam on vokis d apuda tablo.

“Ĉit ĉit! Sakristian’ diros kelkajn vortojn.”

Kiam Sakristian’ parolis kvar muroj de kirko ŝajnis ĉirkelkreski k eblis flari ĝian malseketan mucidan odoron k aŭdi muŝojn zumadi ĉe fenestroj. Ĉar ĉu l legis “li prenis al si edzinon kaj ŝi naskis al li Aminadabon” aŭ “La ora kaliko frakasiĝis” aŭ ĉu l parolis dum rikoltovespermanĝo li ĉiam sonis same.

“Amikoj” diras Sakristian’ “ni spertis bonan tagon. Mi certas k’inter ni n troviĝas vir kiu ne ŝvitegis eĉ Aaĉjo Callard tutcerte.”

“Ho a˚! Mi ja vere ŝvitis” krias oldul tre kontenta.

“Ka nun ni ĝuadas bonajn manĝon ka trinkon ka poste undu ludojn – ”

“La popolo sidiĝis por manĝi kaj trinki kaj ili leviĝis por ludi. Eliro tridek du.”

Jen Sammy.

Sakristian’ kolere rigardis sian Srinon kvaz volante diri – “Ĉit Sammy!” ka ŝ diras – “Ĉit Sammy! Pejtro parolas. Ne forgesu ke vi nur enmensigas alies vortojn sed Pejtro novelpensas ĉion dum li parolas.”

Ŝi retrankviliĝis por rigardi Sakristianon tutkiel kato rigardanta turniĝantan radon.

“Mi diras ke ni spertis bonan tagon ka Sarn havas bonan rikolton ka m demandas al vi pro kial? Pro ke l stas laborema homo ka lia fratin stas laborema ka lia patrin stas laborema. Vi n trovus en dek paro˚oj pli laboreman familion. Malsmile al iuj kiujn mi povus menci’ kiuj nenjam laboras iel ajn sed tutan tagon serĉas en malnovaj antikvaj malpiaj libroj. A˚. Mi povus menci’ iun kies vizaĝon mi hodie ne vidas ĉitie al kiu iom da labor stus utilega. Nu najbaroj ni ĉiuj scias ke Di helpas tiun kiu sin helpas ka kiam ni rigardas tigrandajn stakojn da gren m estas certa ke n’scias ke jen ver. Ka m volas por vi bonsorton Sarn. Ka m esperas k’anke junulin stos laborema. Ĉar m aŭdis ke sekva festen por kiu ni venos al Sarn stos nupto. Ke ĝ alportu pli da prisperado ka n men kvankam kompreneble ni povas havi proprajn opiniojn ĉar ni scias el kie ŝ venas ka ki generiĝis en ostoj aperos en karn – ”

Sed feliĉige okazis bru ĝuste kiam li diris tion k alvoko venis d aliaj tabloj – “Jen du rajdantoj ĉe baril.”

Ka jen juna skvir kun Frino Dorabella. I rajdis trans fruktoĝardenon ka junul kri’s “Bonan vesperon al vi homoj kaj bonan sorton por la tritiko!”

Ĉar li ĉiam stis “saluton-amiko-bonvena”-eca al ĉiuj mi devas agnoski tion ka tial li multe plaĉis al on.

Frino Dorabella ŝajne tutforgesis ke ŝ kverelis kun Gideon. Ŝi haltis ĉe lia tablo ka ridetis ka ŝiaj nigraj okuloj brilis.

“Nu Sarn” ŝi diris “vi mastris la bienon mi vidas. Vi havas treege bonan rikolton. Ĉu vi proponos al ni glason da rikoltobiero por trinki je via sano?”

Mi povis vidi ke ŝ admiris lin ĉar li stis fortul. Mi nenjam renkontis viron pli fortan escepte unun. Mi povis anke vidi ke Skvir ordonis ke ŝ reamikiĝu kun Gideon ka verŝajne li sendis junan Sinjoron Camperdine por certigi ke ŝ faros tion ĉar ĉiuj sci’s ke ŝ impertinentis al Gideon ĉe Kruĉo da Cidro ka Skvir ne volis perdi viron kiu verŝajne fariĝos riĉa. Gideon alrigardis ŝin rekte ka malafable sed ŝi ridetadis kvankam iom venkeme k iom pledeme.

On donis al ŝi plej bonan stanalojan poton d el’ ka ŝ diras – “Sanon kaj prisperon Sarn!”

Ŝi tuj glutegis ĝin ĉar ŝi povis trinki elon egalrapide kiel iu vir ka taŭ nelge en tiepok el’ stis sola trinkaĵo dum matenmanĝo de virinoj. Poste ŝ redonis poton ka klinis sin etendante manon fortirante longan ganton ka ŝ diris – “Vian manon Sarn!”

Tio venkis lin ĉar li n povis rifuzi manon de denaska dam. Do li prenis ĝin en sian grandan pugnon ka juna Sinjor Camperdine kapjesis kvaz volante diri ke ŝ sfiĉe faris ka ŝ resurmetis ganton.

Tutdume mi vidis Jancison rigardi ŝin kvaz timante ŝin ka samtempe abomenante ŝin. Sed rigardante Frinon Dorabella ka ŝian ŝtonecan beletecon ka poste Jancison molan ka roze dolĉecan mi n opini’s ke Jancis multe b’zonis timi. Oni donis iom d el’ al Sinjor Camperdine kiu salutinte ka trinkinte diris – “Mi pensis ke eble Beguildy ĉeestas sed mi ne trovas lin.”

Srin Beguildy stariĝis ka riverencis.

“Ne Sinjor li n ĉe’stas malgre sia dev. Ka n serĉu lin ĉehajme Sinjor ĉar mi dubas ĉu v trovus lin. Sed se v venos semajnon post hodie – ”

M opini’s Srinon Beguildyn tre ruza. Ŝi volis doni tempon al Gideon ka Jancis ka forteni junan sinjoron laŭeble plej longe dum ŝi pripensos kiel manovri Beguildyn.

“Bone” alvokis junul dum i forrajdis. “Post unu semajno kaj certigu ke Venera ĉeestos!”

Jancis subridis je ti. Ĉiam ŝi tiel agis kiam iu menci’s tistultan aferon. Ka ŝajnis al ŝi amuzege ke l tiom volemis virinon al kiu lia kuzin impertinentis ka ŝ ja stis ĉetable dum tuta konversaci’. Sed mi sobklinis min sur benkon por aspekti malalta ka por ke l ne vidu mian formon tiel ke Jancis ree spasme ekridis ka diris ke m smilegas al kovanta kokin. Ni kunridis pri juna skvir. Srin Beguildy venis al ni tre senespera ĉar ŝi n sci’s kion fari pri Beguildy ĝis nuptotago. Subite ŝ elpensis iaĵon ka ridis ka frapis sin ĝis mi timis ke ŝ malsaniĝis.

“Jadi m elpensis solvon” ŝi diras. “Mi petos mian kuzinon el Lullingford kiu stas ĉitie pro grac de Di ke ŝ sendu mesaĝon al mia mestro jam ĉinokte por diri ke ŝia ĵus ege malsaniĝis (mi dev’s elpensi malsanon. Iaĵon kruele s’ferigan) ka ke nenju kuracil ekzistas krom malnova fama kuracil manĝi sep panojn bakitajn de sepa infan de sepa infan je ununura bakado ka ke ŝ bone pagos (vi povos repagi post edziniĝo Jancis ĉar vi ricevos butermonon aŭ iaĵon) ka l foriros senprokriste por elserĉi sepan de sepa k estos malfacile sed ni havos pacon ĝis Mikelfesto.”

“Ho Patrin” diras Jancis kisante ŝin “domaĉe ke v n estis fama general rajdanta ĉeflanke de Lordo Wellington k embuskante francojn!”

Ĉi’ stis aranĝita tal komenciĝis ludoj ka dancado ka m kompatis Beguildyn ĝis mi memoris kia malicoldul li stis volante vendi sian infanon kontre ŝia vol.

Nun preske mallumiĝis ka leviĝis lun granda ka ruĝokra. On akiris grupon de viroj plejparte mezaĝaj aŭ oldaj por fajfi al ni muzikon. On dancis en stakej inter stakoj d ora tritiko forbalainte pajlon. Olda Callard estis selektita kiel fajfanto ka tre fiera li stis ĉar estante plejolda l elektis melodiojn ka decidis pri ritmo ka tial li sentis ke tuta gaja aktivec dependas de l ki multplaĉas al olduloj.

“Horde-Briĝo!” li diras.

Bela melodi elsonoris klare en kvietaer.

Mi staris apud un el stakoj rigardante. Stis gaja vidaĵo. Gideon dancadis ĉirkebrakumante Jancison proksime ka forte. Srin Sakristian’ ŝvebis ti’n ka re’n k anke Felena gracie kiel fein. Eĉ Patrin dancis kelkajn paŝojn.

Dekdu’ fajfadis kiel nesto da turdoj sidante en un el malplenaj ĉaregoj –

Malfermu pordojn ĉielvasten…

kiam Kester trovis min.

“Do jen v estas” li diris. “Ne dancas?”

“Ne.”

“Pro kial?”

“Mi n estas ki’aliaj knabinoj.”

Li pripensis tion. Poste li diris – “Nu mi dev’s foriri. M iras metilernadi dum dek monatoj por lerni kolorteksadon en Londonurbo. Poste mi povos popece labori en hajm ka malatenti Grimblen ka lian bandaĉon. Kolorteksaĵoj multenspezas ka m forsendos ĝin per diliĝenco ĉiujn kelkmonatojn.”

“Kiam vi do revenos?” mi diris kvaz dronante.

“Mi revenos por venontaŭgusta foir ka tiam mi venos por iom paroli kun vi Pru Sarn.”

“Eble vi forgesos.”

“M opinias ke n.”

“Nu Di benu cin” mi diras.

“Anke vin.”

Li turnis sin por foriri sed poste returnis sin.

“Sed v estas stulta ne volante danci” li diras “knabin belforma kiel pomflora fein!”

Li ridet’s k eliris.

Do li sci’s pri Venera! Ho mi hontis ka mute staris. Mi koleris anke kontre Jancison ĉar ŝi certe informis lin kvankam ŝi nenjam konfesis sed subridaĉis ka diris ke sendube li rimarkis mian agrablan formon tra mia vesto tiel ke m eĉ pli hontis ka sentis ĉagrenon.

Patrin laciĝis ka volis ke m helpu ŝin enlitiĝi. Poste m rigardis el ŝia fenestro al stakej kiu taŭe stis malplena krom un granda stako ka nun stis plena d obskuraj formoj. Dum mi staris tie Gideon ka Jancis subite venis ĉirke domangulon ka dum i’ris lante ka vidante nenjon krom un alian mi klare aŭdis Gideonon diri “Ne Jancis mi certigos pri ki stas mia. Morgenokte post forir de via patro sobvenu ka lasu min eniri.”

Mi n aŭdis ŝian respondon ĉar i stis jam preter fenestro ka cetere mi retiris min ĉar m abomenas subaŭskultanton. Do tion l enmensigas! Li n povis fidi sian karan amatinon eĉ s’majnon. Mi pensis ke’ble ne gravas ĉar i tre balde nuptos. Ka vere ĉu aŭ n kontre eklezion mi devis ĝoji ĉar Gideon montris homan senton.

Kelkfoje li ŝajnis frostita. Kiam ĉiuj jam foriris ka n’enportis ĉion el ros proksimis tagiĝo. Do m iris al mansardo ka skribis en mian libron. Sed unue mi prenis folion de paper ka skribis tre zorge.

“Belforma kiel pomflora fein.”

“Li parolis pri mi” mi diris ka rediris multfoje “povra Pru Sarn!”

Ka varm ekbrulis en mia kor varma k agrabla kiel arda fajro.

Ĉar ki stas sur ter aŭ eĉ en Ĉiel kiu smilas scion k’admiras vin okuloj de via kara konato ka Mestro? Mi ĉesis demandi al mi kion li pensas pri mia leporlipo ĉar verdire li ŝajne tutne pensis pri ĝi. M enmensigis kion li diris pri pekado dum ni rigardis libelojn. Li diris ke s on ĝuste pripensas ĝi tutsimple n ekzistas. Ĝi malaperis kiel mortotukoj de libeloj kiam i barakte liberiĝis. Pro kial vi serĉus mortotukon kiam vi povas rigardi brilantan libelon? Eble li timaniere pensis pri mi. Mia povra hida lip estis kvaz mia peko kvankam ia senkulpa peko. Ja mia peko ka mia ceter stis mia justec ka mia glor ka per i mi ĝojigis lin. Longatempe mi ploris nur pro ĝoj ka tiom da feliĉo trakuris min ke m sentis ĝin renovigi tutan sangon en miaj vejnoj ka m sentis ĝin tiom pura ka forta ke ĝ eĉ povus kuraci mian misaĵon. Efektive ti enhavis iom da ver ĉar mia lipo jam n aspektis tiom hida post titago.

Maten venis freŝa ka dolĉa ka korvoj amase flugis kun dormeme serenaj grakoj sub venta ĉiel’ al nia stoplo kiu disfalis ie ka tie. Survoje al melkado m haltis ĉe stakej por danki pro gren.

Kial en timomento mi pensis pri vortoj “la malbeno kara”? Kial mi pensis pri kion on kolektis per rikolto k opini’s trezor kvankam ĝ estis nur kia fajril en stako? Kial fride minaca horor movis sin en mia kor kie ĉi’ stis gaja ka varma kiel subita frosto frapas ĝardenon dum aŭtuna vesper kiam dalioj stas plej fieraj – vinkoloraj ka puroraj kun ĉiu petal en ordo florantaj alte super mur kun abeloj ĉirkezumantaj – tiel ke matene ĉi’ stas vintre morna?


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.