La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
MALBENO KARAAŭtoro: Mary Webb |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Bazar troviĝis subĉiele sur pavimita plac apud kirko. Ĉiu havis sian standon k on stakigis fromaĝojn inter standoj. Ar d oldulinoj portis konvenajn ŝalojn ka katunajn kufojn vendante samajn aferojn kiel ni buteron k ovojn ka kortbirdojn. Stis stando por zingibrokukoj k alia por sekfruktaj tortetoj. Stis stando por sunkufoj ka stando por ludiloj k alia por strasaĵoj kiaj koralĉenoj ka porcelanaj katoj ŝubukoj k amuletoj ka bidaj mansaketoj. Stis gaja scen pro hele brilaj ileks ka visko fromaĝoj flavaj en sunlum ka zingibrokuko tiel bruna ka glua kiel kaŝtanaj burĝonoj.
Buĉisto staris ĉe sia pordo kiu frontis al bazar kriofertante sian viandon k alte tenante longan brilantan tranĉilon timaniere k’on kredus ke francoj atakas. Virin vendis varmegajn terpojn ka porkohepatojn ka potist aŭkci’s siajn varojn ka je ĉiu hor li rompis kelkajn ki distris rigardantojn. Poste venis aktoroj ka bele amuzis nin k en angul bestkuracist eltiris dentojn po un penco ka rigardigis homamason. Pro ke ĉiuj kriadis k aktoroj deklamadis siajn rolojn ka rompataj porcelanaĵoj bruadis ka bestoj muĝadis ka blekadis el apuda foir ka horloĝoj tre dolĉe elsonoradis duonhorojn ja kredu ke bruad estis gaja.
Kiam ni jam forvendis niajn varojn n’eniris Kruĉon da Cidro por manĝeti. Dek aŭ dekdu’ d olduloj sidis ekstere kvankam aer tiom fridis k’i certe malsatis. Ĉiu tenis grandan stanalojan trinkpoton ka plenavoĉe kantis
La Eternulo estas mia paŝtisto mi ne timos.
Ĉiu kantis individue laŭ propra melodi’ ka m pensis kiom kolerus Sinjor Beguildy se l aŭdus in krei tian senharmonian bruon ĉar li stis tre precizema rilate al sia ar da silikoj ka frapante in li maltrankviliĝis s i n sonigis ĝustan tonon.
Sed kiam n’aliris tiantikvulojn ĉiu ektenis sian drinkpoton senmova kie ĝ estis ka ĉesis kanti ka tiel sidis kun aperta buŝo k okulfiksis min. I smilis al novmodaj pupteatraĵoj kun pupetoj kiuj sammomente ekhaltas kiam marionetist elmanigas in. Tie i sidis kun gastej maltaŭ si ka frosta sunbril sur oldaj ruĝaj vejnmontraj vizaĝoj k iel timaj mienoj. Dum ni preterpasis benkon ĉiu kapo turnis sin lante ka dudek’ aŭ pli d okuloj fiksrigardis oblikve trans suprojn de potoj samkiel strigidoj fiksirgardas ka turnas kapon okulumante de maltaŭ sia plumar.
Trairante senluman pordejon kies pord estis najlumita smile al prizonpordo k enirante gastejan salonon kie sidis pli delikataj homoj mi trovis k’ank i fiksis sur min okulojn sed pli ĝentile.
Bienistoj ka virinoj ka dutri aliaj venis per frua diliĝenco ka ripozis ĉitie ka skvirofil kiu stis parson’ en Silverton ka rajdadis hajmen celebri Kristnaskon tie ka manĝetis en gastej pro ke lia ĉevalaĉo perdis hufumon i ĉiuj levis kapon sensone ka singarde sed tre scivole rigardante min. Subite m eksci’s ke ĉiuj tihomoj eminentuloj en dom k olduloj ekster ĝi rigardadis mian leporlipon.
I pensis laŭ siaj rango k edukiteco – “Jen stranga kuriozega kreitin!”
“Tiu virin estas el cirko mi certas!”
“Junulin kiu ŝanĝiĝas en leporon dumnokte.”
“Stas sorĉistin malbela leporlipa fisorĉulin.”
Eble dum miaj dutri taŭaj vizitoj al Lullingford i same fiksrigardis sed tiam m estis nur infan ka n rimarkis.
M aŭdis oldulojn eksterajn graki kiel korvar k un diras – “Vi ne trinku dum ŝi apudaĉas. Venenos vian inteston.”
K alia – “Vi ne rigardu hominaĉon. Ŝi perokule fisorĉos vin. Vi senhalte mortados.”
En drinkej on interŝanĝis rigardojn ka m sopiris morti. Malgre morda frido ka mia maldika robo ka longa distanc inter ni ka kamen mi ŝvitegis. Ĉar vere m amis miajn kunhomojn ka volis k’i amu min ka m sentis amikecon al brutistoj k altsocianoj ka gastejestro ka li’edzin. Ĉar i stis parto de mi’ekskurs ka parto de Lullingford ka de mondo kiu ĉiam kaptis mian koron per siaj manoj samkiel infan tenas birdeton kiu ka timas ka konsoliĝas pro titeniĝo. Mi preferegus elrajdi por renkonti novajn homojn novajn vojojn novajn vilaĝojn infanojn ludantajn sur fremdaj vilaĝherbejoj nekonatajn de mi kvaz gefeoj venintaj tien el mi-nescias- kie-nek-kiel kantantaj ka malaperantaj en krepuskon oldulojn laŭirantajn padojn tra paŝtejon pri kiuj mi scias eĉ ne nomon de posedanto cele inter arboj kirkojn kies sonoriloj tintadas sonigate de homoj kiujn mi ĝis tiam nenjam vidis. Ho tion mi volegis vidi. Sed nepre ĉefe stu k’olduloj afable rigardas min dum mi preteriras k infanoj ridetas aŭ ĵetas floron al mi ka kiam m atingas gastejon aŭ drinkejon on diras “Proksimiĝu al fajr karulineto ĉar nokto profundiĝas.” Ho mi volegis sperti tion!
Despli do m sentis ŝokon kiam reala mondo tiel traktis min ĉar vivante tiom fore de ĝ mi taŭe nenjam vere sentis mian triston. Sed nun mi sci’s ke katenas min mizer ka fer kiel diras Libro. Jes malliberigita maltaŭ pordo tia ke granda najlumita pordo de gastej ŝajnis konstruita el nur paper!
Dum mi klinis min super mia teler por ke mia kufo kaŝu larmojn dam eniris. Ŝi ja stis verdire belega. Ŝi stis tiel supla kiel vergo ŝ estis vestita per longa skarlata rajdmantel ka konforma ĉapel de vojrabisto ka ŝiaj kaŝtankoloraj haroj stis ligitaj per rubanda banto. Ŝi havis nigrajn okulojn el kiuj radiadis nenja homanim sed anstate briletis kiel okuloj de kato dum frosta nokto.
Kun gantoj sur manetoj spronoj sur botoj ŝ eniris ridante pr’interparol kun olduloj sur benko.
“Ilon por balai gastejestro!” ŝi diras. “Ni b’zonas ilon por balai ĉitie.”
Ĉiuj ridetis k iom rikanis. Mi bone sci’s kion ŝi celas diri ĉar iam dum konversaci’ Patrin diris al mi ke s on komencas paroli pri balailoj mi foriru ĉar timaniere i diras ke m estas sorĉistin.
Sed Gideon tutne rimarkis ĉar sen aflikto smila al mia li nenjam pensis pri tiaj aferoj ka ĉar li jam kutimiĝis al mi nenjam venis en lian kapon k’aliaj homoj eble ne tiel kutimiĝis. Ka l jam enprofundiĝis en sindemandadon ĉu l preferus Jancison aŭ grandan domon kun geservistoj do ĉiĉion li n rimarkis.
Dam kuris al fil de Skvir ka frapetis lian ŝultron pro ki li sulkigis frunton pro sia digno ka ŝ diris – “Vi do bonule venis kristnaskadi! Kiu estas la virino kun leporlipo?”
Li mansignis por averti ŝin paroli softe ka tr’ete kapklinis direkte al Gideon.
“Nu jenas juna Sarn el Sarn!” ŝi diras iom ruĝiĝante k alirante lokon kie sidis Gideon tre belaspekta en sia blua palto kun latunaj butonoj ka nigra brakbendo memore al Patro k okuloj malhelaj pro pensoj pri Jancis. Mi kubutumetis lin ka l stariĝis ki eĉ plibeligis lin ĉar li havis imponan staturon.
Ŝ etendis al li manon ĉar etnobelar stis ĉiam afabla al bienistoj despli kiam proksimiĝis elektoperiodoj kiam on voĉdonos ka ŝ albrilis lin per nigraj okuloj ka diris – “Baldaŭ oni voĉdonos kaj Patro havas laboron por vi Sarn. Do estos bone se vi vizitos nin iun tagon por manĝi se via amatino permesos.”
Ŝi rigardis min malice. Ŝajne ŝ kredis ke Gideon stis sen gefratoj ka tial ŝi decidis rigardi min lia konatin aŭ eble ŝ decidis moki lin – por peli lin en sklavecon al ŝi per mokado.
Nu Gideon opini’s tutsame kiel Skvir pri politiko pro imposto je grenoj sed post amara pripensado l ankor ne decidis ĉu rezignaci’ ĉion tian ka kontente famili’ĝi kun Jancis k amas’ d etuloj ĝis in apartigos morto. Li do iom hezitis ka ĉar ŝi n kutimis al prikrastprokrastado fare de bassocia vir ŝi koleriĝis “Nu! Nu! Vi ne havas tempon Sarn. Vi ne havas tempon, mi komprenas” ŝi diras. “Vi dancados sur Diablul-Monto, venontan Tomasfeston, sendube. Ho vi aspektos bela Sarn, vi kun via edzino, dum ĉirkaŭe estos balailaro kaj la luno brilados.”
Ŝia ridado smilis tintadon d aĉfunkciaj sonoriloj ka Gideon ekkomprenis kion ŝi diris. Li ĉiam komprenis lante sed klare. Ho terure klare – Tiu stis un foj kiel mi jam diris kiam mi vidis Gideonon koleri.
Lia vizaĝo malheliĝis ka liaj okuloj aspektis kvaz lago flu’s maltaŭ i fridamare frida. Li desupre rigardis ŝin tiel ke ŝ paliĝis ka l diras tre lante – “Moŝtin jen mia fratin. Se m emos danci sur Diablul-Mont apudapude kun sorĉistinoj do m dancos. Ka se m emos danci supre en ĉasistbal kun nobletuloj tion mi faros. Sed mi n invitos vin kundanci. Ka m anke kredas ke m ne voĉdonos por Skvir ĉar ĉu povos estri landon hom kiu ne povas estri siajn virinojn ka lasas sian filinon konduti kiel cerbomanka kriaĉulin? Li b’zonas pl’ ofte vergbati vin moŝtin.”
“Dorabella!” kri’s ŝia frato tr’embarasate pro ke ŝ faras tian kverelon.
I eliris ka Gideon sidiĝis ka plu manĝis. Ka malgre ĉi’ lia manĝoĝu’ restis sama kvankam mi mem apen povis preni mordeton. Do tuj kiam li foriris por aĉeti bovojn mi rapidis eliri tiun ejon. Multaj taskoj stis farendaj ĉar necesis aĉeti malton ka sukeron ka teon ka botojn por ni ĉiuj ka donacon por Tivvy ka iom da ‘bako[39] por Gideon ĉar li nenjam aĉetis tion por si li stis samavara kontre si mem kiom kontre ni. Kiam ni jam finis k ank aĉetis dutri kromaĵojn por kristnaska festo ka jam metis ĉion en korbojn Gideon pretis rigardi domon. Bovoj plaĉis al li.
Longakornuloj brunaj kun kolorstrioj i stis ka tre fortaj. Ĉar tre malmultaj homoj ankor uzis bovojn por kampotaskoj tial i stis multmen kostaj ol taŭe. Do l ĝojis ka nek tiam nek iam poste li ŝajnis trista pro mi’dolor. Ja kiel li povus sc’i ke mia kor sangas pro Fraŭlin Dorabella k olduloj sur benko? Li koleris pro ke l trovis hontige al si k’on mokas leporlipon d an de lia famili ka krome aludetas al sorĉado. Sed pri mi li n pensis ne pl’ol se m estus un el ĵus aĉetitaj bovoj kiun iu preterpasanto puŝpikis. Li fajfis apen aŭdeble dum ni laŭiris vojeton kondukantan al dom kiun li volis posedi. Mi nenjam taŭe iris tivojon ĉar ĝi troviĝis ekster urb apud voj aliflanka ol nia ka kutime kiam n’iris al urbo ni n havis multan tempon por promenado. Balde ni forlasis vojon de diliĝencoj ka troviĝis en vojeto kun profundaj glacikovritaj sulkoj k altaj heĝoj tutblankaj pro prujno.
Jam iomete noktiĝis sed Gideon diris ke n gravas ka ke ni regos bestojn senpene ĉar stos taghele kiam lun leviĝos. Lin tr’ekscitis dom tion mi povis vidi do m konsentis je ĉiu lia dir ĉar nenjam mi volis menig’ies plezuron. Di scias ke plezur maloftas en mondo ka Gideon ĉiam seriozis pri vivo. Do kiam mi sci’ĝis ke l planis regali min poste en Kruĉo da Cidro ka diskuti kun mi pri ĉiuj niaj planoj ki n eblis kiam Patrin ĉe’stis mi diris nenjon kontre ti kvankam mi sentis ke stus preferind’eniri faŭkon d Infer ol sti denove en tigastej. Sed Gideon volis paroli dum li sentis sin en feria humor tal li resubmetos sin al silentega etos’ de Sarn. Ĉar stis tutne’ksplikeble tamen vere k’on ne povis elkore esprimi sin ĉe Sarn ka m nenjam sci’s ĉu tiel stis pro grandaj senĝoje meditantaj arboj ĉu pro peza reŭmamismeca sento kaŭzata de troa proksimec al akvo ĉu pro malnova antikva dom plena de memoroj pri malnovaj antikvaj homoj ĉu i’mava stis aŭgurata. Do Gideon n eldiris siajn pensojn sed ruladis in en sia mens kvaze neĝbulon ĝis fine neĝbuleg estis tiom peza ke ses viroj ne povus movi ĝin preske sfiĉe granda por mortigi homon.
Ni trairis aperturon en baril en aleon smilan al voj por kaleŝo.
Ĉe fin stis alia trairej kun globoj sur kolonoj tre impona. Intern estis kurba turnej por kaleŝoj ka florbedoj tre kare prizorgataj.
Tie ni staris rigardante tra forĝferan trairejon al dom pri kiu Gideon diris ke ĝ estos nia. Ĝ estis nova konstruita post morto de Reĝin Anne ka terure granda dom tre solida kun po kvar fenestroj ambeflanke de pordo ka super pordo stis ŝtona balkon. Super ok fenestroj stis ankor ok ka super i gablofenestroj pri kiuj Gideon diris k’i stas fenestroj de loĝoĉambroj de geservistoj. Ŝtupoj sorkondukis al pordo k anke ŝtupoj kondukis al ŝtona plataĵo kie on surĉevaliĝis k unflanke troviĝis ĝarden kun muroj ka ronda kolombej.
Nenju lampo brilis ka dom aspektis malankolia tro kvieta tro senluma ĉirkate de senlumaj trokvietaj arboj.
“Mi preferas ke stu lamp” mi diris.
“Ej ej lamp? N estas mallume je nuna hor ne verdire mallume. Kial on b’zonu lampon? Dommastrin ja povas ŝpini en lum de fajr k oldul povas sidi en kamenangul ka pripensi plibonan mondon sen malŝpari sebon ja nek vakson!”
Laŭ parol ŝajnis kvaze Gideon jam transprenis administradon ka m ne povis ne ridi.
“Ŝajne vi tre deziras ke povrul pripensu plibonan mondon” mi diras.
“Mi ja sed ne tro balde. Malhelpus s oldul foriĝus kvaz estingita latern tal n’amasigis sfiĉan monon. Post ni diru dek jaroj.”
“Li do mendu sian ĉerkon post dek jaroj povrul.”
“Vi stas tr’akralanga hodie Pru” li diras. “Sed iam li forpasos ti stas certa. Do ni b’zonas nur atendi.”
“Li stas praonklo de Frin Dorabella ĉu n?”
“Ja’s.”
“Ĉu l do ne preferos doni ĝin al juna Sinjor Camperdine?”
“Nenjele! Tiu volus palacon d episkopo.”
“Nek tamen al sia kuz?”
“Tutne! Li nenjam akceptus resti longatempe en unsama lok ne tijunul. Ruliĝanta ŝton li stas vera strangul. Cert’on aŭkcios ĝin post kiam oldul forpasis ka v ka m dev’s zorgi ke ni havu sfiĉan monon.”
“He rigardu lumon” mi diras.
“Kie?”
Mi vidis ĝin tutklare grandan palan lumon sobvagi de fenestro al fenestro ka poste sorgliti en longa fenestro kiu ŝajnis desupri laŭ ŝtupar ka rekomenciĝi sur supra etaĝo. Jen un fenestro brilis dumminute ka poste nigriĝis jen ali’ekbrilis. Ĝ aspektis tre stranga nekontenta tiel vagante. Stas nenjo pli kontentiga ol senmova lum sed flagranta lum iranta ti’n-ka-re’n en nenj estas tristiga vidaĵo. Tiel ĝ agis dum longa tempo ka frido pl’iĝis. Estis nenja son. Ni staris tie kvaz almozuloj taŭ enirej ka malkvieta lum vagis en mallum. Subite ĝ estingiĝis.
“Ho ĝ estingiĝis!” mi diras. “Ho ve ho ve!”
“Pro ki veo?” diras Gideon.
“Mi volis ke ĝ senmoviĝu ka restu en fenestro k elsendu kuraĝigan brilon” mi diris. “Sed jen ĝ estingiĝis.”
Tre afliktis min ĝia estingiĝo tial mi kunfrotis miajn frostajn manojn sed kial mi sentis tiom da dolor mi n scias.
“Stis nur dommastrin serĉanta siajn trikilojn aŭ olda Camperdine serĉanta sian flar’bakujon. Ka trovinte i estingis lampon. Ka tre prudente.”
“Ne!” mi diris. “Ne! Estis am knabo kiu volis senmoviĝi ka brili. Sed dom superfortis ĝin. Mallum nun venkis. Lum estingiĝis.”
Ka m komencis plori ki stis stult’ago. Sed Gideon ne tiom koleris kiel atendeble ĉar li stis bonhumora pro bovoj ka dom.
“Vi malsanas pro i’” li diris “ĉar vi n estas plorema Pru. Venu nun al via vespermanĝo ka m rakontos al vi ĉikion mi planas. Mi havas multon por diri ĉar tiulinaĉo Camperdine ŝanĝis por mi mian intencon do m devas diri al vi ka novajn ka taŭajn planojn.”
Ni forturnis nin de fermita enirej silentaj kiel ŝtonoj ka n’forlasis ĉiujn dudek kvar senlumajn fenestrojn ka senlumajn arbojn sen plejeta venteto kuŝantajn en vastec de nokto.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.