La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
MALBENO KARAAŭtoro: Mary Webb |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Mi povas diri ke m laŭiris vojon al urbo pli rapide ol ĝi jam delonge laŭiriĝis. Mi kaŝis tranĉilon en heĝo por ke m ne stumblu pro ĝi. Butiko d apotekist estis aperta kiel m anticipis ĉar li stis presbiter ka n povis malobei parsonon. Nenjam taŭe grandaj verdaj ka ruĝaj boteloj aspektis tiel belaj kvaz plenaj d akv el Paradiza River. En butik estis agrable senlume ĉar eta fenestro estis tutplena de linimentoj ka medikamentoj jen plonĝaĵoj por ĉevaloj jen kuracaj herboj por bovinoj jen plastroj fluidoj ka faskoj d aromherboj tiel k’on tutne povis vidi. Odoris agrable pro mento herboj ka sapo k apotekist afable rigardis min super siaj okulvitroj ka demandis ki okazis.
“Nu Sinjor murdo preske” mi diras. “Mi petegas vin fermi butikon ka venu ĉar alie tia vir kian ĉitiurbo nenjam taŭe vidis nek vidos mortiĝos.”
Je ti bravul surtiris siajn botojn.
“Kiajn medikamentojn mi kunportu?” li demandas. “Vi povos klarigi ceteron dum ni kuros.”
Do m diris al li k’ion por hundomordoj k ion por revivigi viron kiu proksimiĝas al morto. Post minuto li firme surmetis ĉapelon ka n’foriris.
“Trinketu da brando” li diras. “Vi presk elĉerpiĝis”.
Sed mi diris al li ke n sed ke se m ne povos egalrapide kuri li nepre hastu sola al taŭraren.
M eklantis ĝuste tal n’atingis tranĉilon ka ĝisatingis lin ĉe kampenirej. Enirante mi vidis teruran lokton ĉar ni nur lastamomente alvenis. Restis ĉenota nur hundo de Grimble.
Dum ni proksimiĝis okazis kriegoj. Li sukcesis ĉeni hundon.
Poste aŭdiĝis dua kriegado ka m vidis (ho mi’kara amato!) ke hundo kaptis lin ĉe gorĝo.
Mi kaptis ŝultron de Grimble.
“Forsendu v’an hundon!” mi diris.
Grimble tutne moviĝis.
Post un sekundo da titenego mia multamat estos morta ka frida.
Mi taŭen kuris mi kiu taŭe nenjam nocis vivantan estaĵon ka dum granda besto baŭmis kun dentoj en gorĝo de mia mestro mi trapikis ĝian koron.
Sango ŝprucis ka peza korpo falis ka kun ĝ anke Kester.
Mi fortrenis lin k apartigis makzelojn de hundo. Ŝajne restis nenjom da viv en Kester.
“Akvon!” mi diras al Huglet kiu hazarde stis plej proksima.
“Alportu akvon murdisto! Brandon Sinjor Camlet bonvolu.”
Li klinis sin super Kester.
“Mi dev’s bruligi mordon” li diris. “Plej bone tal ni revivigos lin. Sed kiel hejti feron?”
Mi stariĝis. Mi spitis ĉiujn. I n estus pli timoplenaj se m estus sovaĝa reĝin.
“Ses viroj arigu branĉetojn” mi diras. “Ka rapidu! Ka v Grimble trovu silikon ka tindron.”
“Mi n havas” li voĉetis.
“Trovu.” Mi kriegis kiel sovaĝa besto levante tranĉilon. “Trovu aŭ – ”
Fajr bruliĝis pli rapide ol mi povas skribi. Ni verŝis iom da brand en gorĝon de Kester por restigi vivfajreton ka poste Sinjor Camlet bruligis mordon ka Kester vekiĝis agoniante ĉar estinte tutsenkonscia li n pretis sperti doloregon.
“Kara kara karul” mi diras. Ĉar kriego trapikis mian koron.
“Kara kara. Jam stas farite. Nenju denove tuŝos vin.”
Sinjor Camlet bandaĝis lin ka m lavis al li vizaĝon per fridakvo ka donis al li pli da brando.
“Ne profunda vundo” diras Sinjor Camlet. “Tamen ni preske tro tardis.”
“Ni n povis n alveni ĝustatempe” mi diras. “Mi stas li’anĝel hodie.”
Ka tuj verda kampo sore naĝis taŭ mi ka m plentutsvenis.
Kiam mi rekonsci'ĝis mi vidis Gideonon ka Jancison sidantajn apud mi sur herbaĵo k aliaj homoj jam foriris.
“Kie li stas?” mi diras.
“Kiu? Teksisto?” diras Jancis. “On bone prizorgas lin. Oni rekondukis lin al Lullingford ka Srin Callard restos ĉe li.”
“Ŝi bone ĝojas pro nana taŭro” diris Gideon.
“Vi savis vivon de tivir Pru tutsendube. Mi nenjam taŭe vidis ion tian. Ni ĝuste tiam eniris kampon ka m transrigardis ka vidis vin. ‘Jadi!’ mi diris. Ka nur tion mi diris. Mi kuris ka Jancis kuris sed vi jam mortigis hundaĉon tal n’atingis vin. Vi meritas medalon Pru!”
“Vi n povas rajdi hajmon Pru. Ĉu m kuru ka petu al Muelisto kunpreni ŝin Sarn? Ka ĉu m ne revenu kun vi por helpi ŝin undu tagojn?”
“Jes ja petu al Muelisto. Ti stas bona pens. Sed rilate revenon – vi bone scias ke v nun stas melkistin de Grible por tri jaroj.”
“Mi n volis. Vi ka Pejtro devigis min.”
“Nu sed vi vidis domon ĉu n? Vi laboros por ti ka ĉasbal k arĝentaĵoj.”
“Ja’s. Mi vidis domon ka m opinias ĝin senluma amara malnova loĝej malgraŭe ke ĝ estas nova ka m preferus maltrafi ĉasbalon ol vivi kiel kontraŭvola sklavo.”
Ŝi ploris sed Gideon plenmalatentis ŝiajn larmojn.
“Vi devas iri al Grimbleoj ka v devas ĝustatempe iri al ĉasbal do kial tiom klangadi[59]?”
“Sed kial mi devas Sarn?”
“Ĉar mi fikse decidis.”
Estis preske kvaz li dirus “Ĉar m estas en piedpiloril.” Kvaze li’amatin vokus lin majtagfestadi sed piede ka mane li stis fikse ligita.
Post ŝia forir on donis al mi manĝeton en Kruĉo da Cidro ĉar m ankor tremadis ka poste Muelisto helpis min en kaleŝon k olda ĉeval kiu iam konis gajan sonon de bruanta korn ka subitajn lumon ka konfuzon ĉe paghaltejoj por forrapidegi libere apen trotis. Ĉar vere li ŝajnis samopini’ kun Srin Muelisto kvaz estis tutegale ĉu aŭ n l’iam revidos hajmon. Srin Muelisto diris nenjon ka Muelisto kiel kutime anke nenjon ka Polly dormis. Nelge Srin Miller ka Tim anke dormiĝis. Ni pluveturis senĝoje en frida nokto.
Krepuskiĝis poste senlumiĝis. Gideon stis longdistance taŭ ni ĉar
Bendigo forte trotis kvankam olda. Muelpone ligita al maltaŭ’ de kaleŝo trotsonis morne.
Plaĉis min kvieto ka malankoli’ ĉar anke mi stis morna ka kvieta. Mi’amat estis vundita ka m ne povis ĝisiri lin. Li kuŝadis malforta kiel bebo ka ĉe’stis nur Srin Callard por flegi lin. Mi forgesis ke ŝ havis ses infanojn ka tutbone sci’s flegi senhelpulojn ĉar amantoj ĉiam kutimas kredi ke nenju alia povas konsoli ka helpi sian amaton krom i mem. K estas iom da ver en tikredo eble pl’ol nur iom. N’iradis senĉese tra kampar nek monta nek ebena dum nokto nek nigra nek lumeta sentante nin nek gajaj nek b’daŭremaj. Mi meditis ke ni smilas homojn kiuj celas lokon preter mondo kiu stas nek Infer nek Ĉiel. Niaj ses kapoj inkluzive tiun de ĉeval ĉiuj bul-balanciĝis ka m kredas ke ni ĉiuj dormadis eĉ olda diliĝenc-ĉeval kiam Muelisto parolis dum sia dormado m ja kredas.
“M abomenas in” li diris per kapmov indikante siajn edzinon k infanojn. “Prefere i stu katidetoj dronigeblaj en muelejlageto. Prefere tuta mond estu katideto.”
Nenjon pli li diris. Estis smile al kiam on deklamas Kredkonfeson solene ka senritme. Nur tion muelisto diris al mi ka m ja kredas ke l diris ĝin dum dormado. Taŭen n’iris ĝis n’atingis senluman muelejon kie silenta akvo kuŝis kiel mola nigra krep.
Aliaj eliris ka malligis poneon ka Muelisto reveturigis min al Sarn.
Nokt estis plena d odor d akvo ka musko kun fojfoja primolodor. Mi pensis pri dom de teksisto dom kiu ŝajnis konstruita laŭ sorĉado ka pri li kuŝanta en kuirej apud teksil kiu pro skirplampo ĵetis barilsmilan ombron sur lian vizaĝon lia harar taŭzita ka malseka pro dolorŝvito.
“Se Srin Callard parolus malmilde al li mi povus frapi ŝian bebeton” mi pensis. Sed mi sci’is ke ŝ ne farus tion. Ŝ estis bonulin eĉ kvankam laŭ mi’opini ŝ havis menson smilan al konko kava por nur e˚i alies vortojn.
Kiam n’alvenis hajmon jen Patrin tre konsternita sur sojlo. Ŝi diris kion diris nenju alia ka pri ki mi mem ne pripensis.
“V eble mortigiĝus Pru.”
Ŝi sidiĝis ka komencis plori ka m devis ridi je ŝ ka postuli manĝaĵeton por montri ke m ja vere plu vivas. Sekve ŝ preparis tian manĝon kian m ankor nenjam tiom ĝuis kvankam ŝi normale dormus jam de multaj horoj. Ŝajne Gideon jam raportis ion al ŝi sed ŝi postulis sc’i pli. Ŝi n estis kontentigebla ka konstante volis pli. Ŝi surmetis okulvitrojn ka tre atente rigardis min sidante en granda kverka seĝo. Mi vere konsterniĝis pro ŝia rigardado smila al tide kovanta birdin kiam on venas por kaŝe vidi ŝin ka ŝ tutne palpebrumas nek kuntiriĝas sed nur rigardas per vieglaj brunaj okuloj kvaz dirante “Mi gardos mian posedaĵon.” Ŝajnis ke Patrin preterrigardis min ka vidis iaĵon minacantan min. Eble mian Sorton kiel ŝ imagis ĝin. Mi certis ke temis pr’iaĵo minacanta min ĉar nelge Patrin aspektis tre defia ka sidiĝis rektege ka diris – “Ni ja venigos teksiston.”
Tute kvaz iu malpermesis ke ŝ venigu lin.
Ŝi nuldiris pri mia rakonto tutnenjun akuzon ke m stulte ka malmodeste agis kiam mi savis vivon de nekonata junul sen ies ajn permes. Ŝi nur daŭrigis etajn kapjesojn fojfojajn ka ripetadis – “Ja’s. En somer ni venigos Teksiston.”
Poste ŝ diris ke nun ŝ enlitiĝos ka m iris skribi en mia kajer.
Neniu ŝanĝ okazis en niaj vivoj kvankam estis men viegle sen dimanĉaj vizitoj de Jancis. Ŝtondom ŝajnis tre soleca pro ŝia manko ka Srin Beguildy stis nur duone tia kia taŭe. Ŝi ŝajnis kroĉi sin al mi ka konstante paroladis pri kutimetoj ka diroj de Jancis kvaz ŝi jam mortis. Ti multe kolerigis Beguildyn ĉar verdire li b’daŭris ke Jancis forestas ne nur pro juna skvir sed pro ke malgre sia mallerta manier ŝi faris vere multan laboron. Li diradis “Ĉit virin. Bubin revenos tutbalde kun dudek pundoj enmane mi ja kredas. Do n estu parolanta pri ŝ kvaz ŝi mortis vi stultulin! Tia ludema viegla junulin! Ŝi multajn orajn pundojn metos en niajn poŝojn kiam ŝi lernis sian devon ka ĉesos sopiregi je vir naskita sub tripenca planedo ka kiu finfine dronos. Mi n celas ofendi vin Pru ka m esperas ke v n ofendiĝas. Vi plugis uleksejon ja netbele Pru ka hodie ni pritraktos kvar-sinabajn[60] vortojn se v deziras.”
Nu ja stas sendube ke Beguildy stis tre stranga oldul. Mi kutimis pensi ke se l stus bonedukita l eble povus esti un el tifamuloj kiujn ni tiom alte taksas. Grava klerul l eble stus aŭ muzikul aŭ rimist aŭ predikisto. K eble se l plenĝuste uzus sian menson li n okazigus sian ruiniĝon ki ja okazis. A˚! Ka ne nur sian.
Sed ni n povas sc’i. Verdire ni stas pupoj de Li kiu konstruis nin. Li prenas nin el skatol kelkfoje ka diras “Nun dancu!” aŭ eble ĝi devas riverenci aŭ svingi manon aŭ svenfali. Poste Li remetas ĝin en skatolon ĉar rol finiĝis. Eble temas pri Festag aŭ Kristnaska dram aŭ Paska teatraĵ aŭ tragedi. Stas laŭ Lia bontrovo. Li verkas teatraĵon. Sekve mavaj marionetoj plenumas Lian volon tutsame kiel bonaj ĉar ĉiu aktoras destinitan rolon. Ki okazus se dram atingus momenton kiam fiul devas agi mave sed jen! li surgenuas preĝante. Tiam dram vere ruiniĝus. Iam ekzistis pupo nomata Judas ka se l pro tim rifuzus plenumi sian difinitan rolon nenju el ni stus savita[61]. Ĉiĉio stas tre stranga mister ka tia ni devas lasi ĝin. Sed ĉar estas tiel mi kredas ke n’agas malĝuste se tre severe ni kulpigas mavfarantojn. Terura sort atendas tihomon kiu devas agi fripone ka malbenite ĉar certe nenju laŭvole agus tiel. “Estas necese ke venu faliloj”. Kiel Gabriel elmontrus sian lertecon per duklinga glavo se Lucifer rifuzus batali? “Sed ve al tihom per kiu falil venas.” A˚! Do se dram enhavas murdon aŭ se bona junulin estas hontigata pup estas trovenda por fari malican laboron kvankam verŝajne se ĝ rajtus malakcepti ĉiu elektito dirus “Ne mi Mestro!” Sed i tutne scias. Laŭ mi’opini ni n multe diferencas de sovaĝaj bestoj kiuj planas mortigajn malutilojn en siaj senlumaj mensoj sciante nenjon disverŝas sangon embuske sursaltas sian predon kun son de krioj en nokto tamen egale senkulpe kiel bebo.
Ka m kredas ke ni n multe diferencas de tempestoj kiuj freneziĝas en arbaroj k avara fajr kiu ellekas vivojn dum un momento ka lipoj d akvo kiu ensuĉas niajn parencojn. Ĉi’ stas parto de dram. Sed se por ni stas destinita gajagrabla rol ni nepre stu dankemaj glorante ka helpante al men bonsortaj k eĉ estante dankemaj al tikompatinda pupo kiu iras ti’n ka re’n tage ka nokte por detrui nin. Ĉar roloj povus est’inversaj.
Tial malgre ĉi’ mi ĉiam kompatis Beguildyn kvankam verdire li stis fikanajl en nia rakonto.
Ni havis nur neabundan rikolton tisomere ka de herbaĵoj ka de grenoj. Niaj vivoj daŭris laŭ sia kutima melodi sen ŝanĝo krom ke Patrin ja plenumis sian promeson ka venigis Kesteron.
Mi rimarkis ke ŝ estis tr’okupata tijunion ŝpinante tr’energie ĝis eĉ Gideon laŭdis ŝin. K un tagon ŝi diris – “Tioma mult estas ŝpinita ke m devos venigi Teksiston.”
Sed mi decidiĝis ne renkonti lin do tagon de li’alven ĉirke fin de pajlrikolto mi prenis hokegon ka tondadis heĝojn en foraj kampoj kie nenju trovos min.
“Mi heĝtondados Patrin” mi diras. “Mi kunportos iom da pan ka fromaĝo. Bonvolu zorgi pri junaj meleagroj ka diru al Gideon ke l devos melki ĉar mi n revenos taŭ mallum. Do kion ŝi faris? Ŝi komencis tordi manojn ka diradi apen aŭdeble – “Ho vee vee havi tian malbenon.”
Tamen m iris. Ka kiam mi hajmon revenis jen en mia mansardo eroj de lan ka faden kiujn li lasis ka tr’agrabla odor de ’bako. Ĉar li ĝuis iom fumadi dum labor. Ka tuj apud angul de teksil kion mi trovis? Bluan-blankan naztukon kiun mi tre malhoneste metis en mian ŝrankon ka enŝlosis ĝin kun granda kontento. Mi diris al mi iom figaje k’iam mi lavos ĝin ka rulpakos kun iom da lavendo ka resendos ĝin. Sed ankor ne.
Patrin estis plena de rakontoj pri teksisto. Ho li stas bonkora ka forta ka komplezema! Mi pensis mi mem povus sci’gi tion al ŝi.
Kvaz fil ŝi diris. Mi nur vidu lin sidanta sur kanapo ka trinkanta teon. “Sendube” mi pensis “ka m perdus mian koron eĉ pl’ol taŭe!”
“Volis sc’i ĉu m havas pliajn infanojn krom Sarnon” ŝi diris. “Do m diris al li.”
“Ho Patrin kion vi diris al li?” Mi diris.
“Mi diris ke m havas plej bonan knabinon en mondo komplezeman filinon ka tre delikatan ka sveltan kun longa ĝisgenua harplekto ka malhelaj molkorigaj okuloj ka tr’agrablaj manieroj gaja petolema ka kompatema. Ja’s! Mi sci’gis lin! Tutveron jes ja! Ka m diris ke v scipovas altan ka malaltan manskribojn ka ke Beguildy lernigas vin legi ka ke v povas legi eĉ kvarsinabajn vortojn nun.”
“Kara Patrin” mi diris “kian rakonton v elpensis!”
“Nenjan elpensaĵon karulin ĉar jen ver.”
“Ĉu vi diris ion pri leteroj de Gideon? Ĉu v diris ke mi skribas in?”
“Nu ne karulin. Eble Sarn ne volus nek Jancis nek vi.”
“Ne. Patrin v estas tre saĝa.”
“Oni ĉiam diris en mia famili ke stas tiel karulin.”
“Do Teksisto kredas nin tre klera famili mi n dubas ka l sen dubo kredos ke Gideon skribas leterojn.”
Poste dum mi helpis ŝin enlitiĝi mi kuraĝis diri – “Ĉu vi diris al Teksisto ke m estas leporfrapita?”
“Ne ne mia kara! Pro ki mi tiel agus?”
“Nu l eble iom pripensas min pro ke v diris tiaĵojn sed s iam li renkontos min – ”
“Nu karulin se l renkontos vin ka l stas kia mi taksas lin vi certe multe plaĉos al li.”
Post kiam m ordigis kovrilojn ŝi kaptis mian manon.
“Pru ĉu gravus al vi se l havus nur un kruron aŭ un brakon aŭ stus variolmakulita?”
“Ĉu gravus al mi Patrin?” mi tuj elkri’s senpripense “kompreneble ne gravus. M amus lin eĉ pli pro ti.”
“Mi sci’s tion karulin” diris Patrin tre kontente. “Mi sci’s ke v amas tiviron. Ka m ja vere ĝojas pro ti. Nu ja ne kaŝu vin de l Pru. Stu kuraĝoplena ka risku ĉion kiel bona ludanto de Multekostaj Koloroj.”
“Ne ne! Nenjam! Ho Patrin vi estis kruela tiel ruzeme kaptante min!”
“Mi nur deziris sci’i Pru. Mi fariĝas antikva k olda ka proksimiĝas tempo kiam viv estos peza ŝarĝo. Mi volonte scius ke bon atendas plej karan filinon iam naskitan.”
Ŝi rigardis foren tra nanan lumplenan fenestron kies vitron nelumaj rondaj makulaĵoj kiuj stis rozoj alpremis k arĝenta ĉiel’ estis senbrila ka sen steloj sed amemaspekta ka ŝajne ŝ aŭskultis iaĵon. Ŝi diris – “Mi ja kredas ke ĉi’ bonos por vi Pru. Venis en mian koron senaverte kiel ros ka dolĉe kiel ruĝa roz ke v ricevos amon ka n nur donos ĝin. Post miaj tagoj tamen post miaj tagoj. Sed ne gravas se m scias ke ĝ vere okazos.”
Mi sentis iom da strangec en nokto.
“Ki stas al vi karulin?” mi demandis ŝin. “Ĉu vi taŭvidas estonton?”
“Ne. Mi vidas nenjon. Sed mi sentas ĝin en mi.”
“Ĉu v sanas Patrin?” Mi diris ĉar mi timis k’eble ŝ forglitas de mi ĉar ĉiam faras tion mortantoj.
Sed ŝi diris ke jes ŝi ĝuas sian ĉiutagan farton ka sanas ka n mortos ĝis post multe da tempo sed ŝin trafis pens kiam ŝi memoris Teksiston kiu diris – “Nu fraŭlo m estas ka fraŭlo mi restos laŭ mia kredo. Sed s iam mi pensos pri edziĝpeto temos pri ti’ulino.”
Je fin de grenrikolto Gideon petis ke m skribu lian duan leteron al Jancis.
Ni vespermanĝis sur benk apud fenestro de laktej. Poste m alportis inkon ka diris kion mi skribu? Li diris ke m skribu ke l stas sana k esperas k’anke ŝ ka ke ŝ stu bonkonduta ka forte laboru ka n petu taŭtempan monon por vestoj aŭ botoj sed pripensu stontecon ka n’havas negrandan rikolton ka ŝia patro plu samopinias pri juna skvir kiu revenos de Nederlando venontan jaron kun poŝoj plenaj de mon ka granda longakorna bovin naskis sed senatente samkiel on anticipus ka ŝ diru al Sinjor Grimble ke l volonte ricevos kelkajn ŝafidojn kiam li venigos in de montoj taŭ vintro sed se vidiĝos simptomoj de piedputro i hajmon iros jam tuj ka do nenjon pli de G. Sarn.
Poste li diris “Enmetu ke m vidos ŝin ĉe Kristnaska bazar se Grimbleoj kunportos ŝin.”
Mi diris ke m faros mian plejeblon ka ĉu gravas se m enmetos iom pli? Ka m devis ridi ĉar ĝi ja ŝajnis stranga leter de vir al li’amatin. Ka Gideon sorrigardis abrupte ka demandis kial mi volas skrib’ion pli? Do m diris ke plum kelkfoje volas mem skribadi ka l diris ke l spozas ke n estas facile sc’i ĝuste kion on faras kiam on komencas skribi ka ke Di lin protektu de tia stultaĵo ka se nur m enmetos ĉion diritan de l mi rajtos aldon’iom se m volos.
Do m skribis ĝin.
SARN
26 septembro
MIA KARA AMATIN
Ja vere ŝajnas longa temp ekde via leter kiu stis tre ĉarma ka m kisis ĝin multajn fojojn. Vi bone scias verki amleteron. Mi povas vidi vin ambaj dum skribado viajn orajn harojn brilantajn ka Tekstiston iomete ridetantan ka videble tre amuzatan ka kun okuloj kiuj povas log’iun ajn knabinon de ŝia propra vir k atentu ke v n enamiĝu en iun krom min s eble. Eble ke m vidos vin ĉe Kristnaska Bazar. Diru al Teksisto ke ĉiuj rakontoj de Patrin pri nia Pru stas fabeloj ĉar ŝi stas ĉiumaniere or’nara. Diru al Sr Grimble ke m volonte havus kelkajn ŝafidojn. Diru al Teksisto ke kiam li preterpasos domon de Huglet plejbone stus ke l portu pafilon ĉar Huglet nun havas teruran hundon ka m esperas ke ĉi’ stas en ord inter Teksisto ka Grimble. S iam Teksisto volos iom da kudrado ĉar li stas sola ka senvirina vir mi havas du virinojn en hajm Patrinon ka fratinon kiuj ambaj bonvenigas taskon justaprezan ka peklitan brasikon ruĝan ka prunkonfitaĵon i ja faras k i bone profitas vendante je duon de kutima prez k estas bonfareme tiel utilig’in. Rikolt estas negranda longakorna bovin naskis n’anticipas ke juna Camperdine revenos hajmon venontjare ka s i havos simptomojn de piedputro i hajmon iros jam tuj ka do ĝis reskribo ka nepre zorgu pri vi mem. Komence de fridum englutu fajrvarmegajn citronon ka premitan mielĉelaron ka v estas mia plej plej karamata al kiu mi volonte dediĉos vivon kiam ajn ka mortus por vi pro hundomord aŭ iu alia kaŭz ka nun bonan nokton de vi’amanto
GIDEON SARN
Ti stas bela teksto “La Mestro ĉe’stas.”
Ofte mi demandis min dum daŭro d aŭtun ka fridaj noktoj kion i opini’s pri mia leter. Ni sci’s k’i ja ricevis ĝin ĉar un bazartagon Gideon revenis kun ŝafidoj kiujn Grimble metis en enfermejon por li ĉe Kruĉo da Cidro k i stis bonstataj sen piedputro. Sed alproksimiĝis Kristnasko kiam venis leter de Jancis ka m memoras ke stis sovaĝa nokto ka pluvo frapegis fenestron dum mi legis ĝin al Gideon. Sed intern’estis varme. Ĝi donis al mi gajan Kristnaskon malgre laborado ka kvankam Patrin forte malsanis ka tial ni devis venigi el fora Silverton helpiston de kuracisto ĉar Gideon rifuzis venigi kuraciston mem dirante ke’lspez por eĉ helpkuracist estas grandega. Li grumbladis ka diris ke ŝ estas ŝarĝo ka Patrin ofte demandis al mi “Ĉu Sarn opinias min ŝarĝo?”
Tial m estis en malfacila situaci. Sed tileter stis kontentiga kiel pelvo da bona varma supo ka pro tim ke Gideon metus ĝin inter siajn proprajn posedaĵojn mi faris kopion ka jen ĝi.
ALTA BIENO, OUTRACK
1 decembro
MIA PLEJKARA KONATO –
Mi pensas pri Sarn dum mi skribas ka pri plej bona el amantoj.
Sinjor Woodseaves multe bonvenigos kudradon ka peklaĵon prunkonservaĵon kiujn Sarn tiel bonkore menci’s. Ebl’ iun tagon parolos al via fratin pr’i. Sinjor Woodseaves diras ke ti nepre stas plej efika kuracil por tusado ka l uzis ĝin un nebuloplenan nokton post kiam li revenis al Lullingford de tie-ĉi sed l opinias ke nur virin povus ĝuste prepari ĝin. Domaĝe pri rikolto ka bovido sed ne ĝenu vin pri hundo de Huglet ĉar li timas nenjun hundon nek Hugleton mem. Sed ti verdir’estis preske trafo ĉe Bovludo ka tre kuraĝa virin kiu tiel enkuregis por savi povrulon. Ĉar Sinjor Woodseaves aŭdis ke virin faris tion alta svelta virin kun belaj malhelaj okuloj laŭdire. Mi ne diskutus tion kiel vi scias Sarn. Sed aliaj certe rakontas. Teksisto diras ke se l’iam havus kunulinon li preferus tiaspecan virinon. Ka nun bonan nokton ka gajan Kristnaskon de
JANCIS BEGUILDY
Mi jam amas vin ka s on tiel agas dum sekas ligno kiel on agos kiam ĝi verdos?
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.