La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MALBENO KARA

Aŭtoro: Mary Webb

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Averto
LIBRO UNU
1 2 3 4 5 6 7
LIBRO DU
1 2 3 4 5 6 7 8 9
LIBRO TRI
1 2 3 4 5
LIBRO KVAR
1 2 3 4 5 6 7
Dialektaĵoj
Prononco
Pri la traduko
Piednotoj

LIBRO DU

ĈAPITRO 1: Rajd al foir

Rakontante ĉition mi nemulte atentas tempon. Ĉar kion signifas temp al kor premata? Nenjon. Ĉu nuptonto malsatinta je sia amatin jam dum longa temp aŭskultas voĉon de gardisto krisci'ganta rapidan pason de horoj? Ĉu al kiu mortas dum matena krepusko gravas hor kiam leviĝos sun kiu leviĝos ne por li? Ka kiam ni povruloj rezistas tutan potencon d ekzisto strebante atingi nian pacon aŭ kion ni spozas nia paco kiam ni stas konfuzataj kiel turmentata brut en aren tiam ni forgesas tempon. Tiel kvar jaroj pasis ka kvankam mult okazis en ekstera mondo nenj okazis al ni.

Ondiroj venis pri transmaraj bataloj ka maltrankvil en hajmlando. Francoj iris al Rusi’ ka nenjam revenis escepte de kelkaj.

Fine un oran vesperon ensomeran venis rajdanto ŝvitkovrita por anonci grandan venkon ĉe Waterloo. Sed plej plaĉa al Gideon stis inform veninta dum sama jar pr’imposto sur grenoj.

“Venigu al mi kruĉon da bier Pru” li kri’s kiam l alhajmiĝis el foir ka sci'gis min. “Jen plej bona inform iam konita. Ni riĉos post dutri jaroj. Ni pergrene semu pli da ter. Mi ja kredis ke gren nenjam malprofitos sed mi n atendis ion ĉitian. Kiam Callard venis al mia budo kun inform rido superfortis min. ‘Domne!’ mi diris.

‘Kion?’ mi diris. ‘Devigi framdulojn pagi pro porti siajn grenojn al ni?’ ‘Jes jen esenco’ diras Callard. ‘Ka ti rarigos ĝin vidu ka ti karigos ĝin vidu!’ ‘Nu kamrado jam delonge m esperas tion’ mi diras. ‘Sed mi tutne kredis k’i faros. Ka kion laŭ cia spoz mi faris Pru? Ek m invitis lin al Kruĉo da Cidro ka regalis al li drinkaĵon!

Vi povas do kompreni kiom surprizita mi stis. Ka nun ni nur b’zonas taŭenigi plugilon n’ambaj.”

Do ni devos vivi pli strebe ol dum kvar ĵusaj jaroj kiam ni sklavadis de sunleviĝo ĝis noktiĝo k anke dumnokte per vaga lum de laterno. Por mi ti n estus nur por mon se m povus iom elspezi por plibeligi domon ka se Gideon fiere plibonigus bienon. Sed estis nenjo tia. Nur ŝparado ka spitado por premi monon el bien k eskapi.

Mi kreskis maldika k alta kiel stang al kiu on ligas ŝnuron por sekigi vestojn ka Patrin montris anke pri ti pojnotordan nervozecon. Ĉar ŝi mem estis basa k anke Srin Beguildy ka Jancis ka plejparto de tieaj virinoj stis nanaj ŝajnis al Patrin ke virin devas esti basa. Tial kiam m ade kreskis k anke restis tre svelta (ĉar ja pro tiomaj labor ka nemulta tempo por manĝi ĉiu stus svelta) ŝi diris ke m smilas poplon en nemaldensigita arbustar aŭ trogranda junk en lago ka m kutimiĝis honti same pro mia grandec kiel pr’alia problem ĝis – sed mi n tro taŭensaltu en rakonto.

Gideon portis sian kitelon k aspektis bela en ĝi. Li nun aĝis duka- dudek jarojn plenkreska vir tre plaĉaspekta larĝaj ŝultroj solida bonforma figur. Dum lia korpo plifirmiĝis lia mens samritme plifirmiĝis pli dura ol dektaga glaci’. Li n emis okulumi knabinojn ĉe foir kvankam multaj el i rigardis lin. K iun fojon ĉefoire kiam li portis bluan palton de Patro kun latunaj butonoj filin de Skvir Camperdine (ne skvir en botel sed ties pranepo) preterrajdis lian budon k alridetis lin. Sed Gideon nur ridis kiam mi pridemandis lin ka l frotis mentonon ka rigardis min singarde. Stis nenja dubo ke l stis tre bonaspekta vir ka ŝajnis nejuste al mi ke m ka n Gideon naskiĝis post kiam lepor rigardis Patrinon. Ĉar Gideon povus kreskigi kion on nomas mustaŝjo[38] k aspektus tutbela ka nenju scius ke l havus leporlipon. Sed ĉe mi ĝ estis nekaŝebla.

Bien sfiĉe bone statis. Ni havis grandan ŝafaron tiel ke tondado daŭris pl’ol semajnon. Ni havis porkaron kiu laborigis Patrinon konstante dum glanoj haveblis ŝi prizorgis in en kverkarbar. En porpaŝta kamp apud fruktarbar kreskis tritiko sed ni n profitis ĝin dum unua jar ĉar tritiko sprosaĉis ambefine de spikoj pro tre malseka sezon.

Sfiĉa mon estis ŝparita por aĉeti du bovojn por plugado k aliaj malleĝeraj laboroj sur bien. Stante iom eksmodaj i n kostis multe.

Gideon diris ke kiam l’iros aĉet’in mi darfos kuniri ka helpi pel’in hajmon. Ka m povos spekti montrofenestrojn de butikoj dum li marĉandados pri bestoj ka poste ni povos rigardi domon kiun l elkore deziras aĉeti kiam on vendos ĝin. Sed Patrin devas ne sc’i
pri dom por ke ŝ ne babilu al aliaj. “Ka s i kredus ke m pripensas ion tian i menigus miajn prezojn ka duobligus siajn ka kiel ni status tiam?” diris Gideon.

Sendube vi jam divenis ke m taŭĝuis plezurigi min ĉar mi preske nenjam estis for de Sarn ekde morto de Patro ka Lullingford ĉiam ŝajnis al mi grandioza loko.

M estis en grenkampo postrikoltante kiam Gideon diris tion li ĵus revenis de foir transpaŝante kampon en lasta vesperlum k ombroj de li ka de Bendigo stis etenditaj trans herbojn ekde fora baril ĝis fruktarbar dum mi rigardis in veni.

“Sed kiel m iros?” mi demandis. “Pro ŝarĝokorboj mi n povos sidi sur postkusen.”

“Se v postrikoltos iom pli mi luos poneon de muelej kiam mi venontfoje alportos grenon por muelado. Ĉu v iros al Plash por lecion’ morge?”

“Ja’s.”

“Reirigu bestojn tien do ka m iros kun gren sabate.”

“Sed mi jam elrikoltis ĝis apen spiko restas en ĉitikamp aŭ alia” mi diris.

“Petu Beguildyn permesi postrikolti lian. Mi vidis lin forporti sian grenon.”

“Sed Jancis ka Srin Beguildy – ”

“Vi ja bone scias ke Jancis estas tro ĝismedole pigra por levi eĉ un spikon. Kvankam ŝi tre plaĉas al mi ka kiam temas pri belec – ”

L ekstaris senmove kun man sur kol de Bendigo rigardante al kie Plash brilis kiel hela miel en oblikva lum revante.

Nur malofte Gideon sidis senmove ka tre malofte li permesis sin pensi pr’io alia ol enspezoj. Sed nom de Jancis ofte trankviligis lin ka kiam l eksilentis li pensigis min pri entranciĝinto kiun on iam venigis al Beguildy por veko. Ka l ŝajnis al mi kiel meditanta somerarbo dum senventa tago enpensiĝinta super akvo. Li smilis al tutjare revanta taksus’ ĉe ĉerkopordo kaŝanta siajn revojn samkiel siajn ruĝajn fruktojn sub branĉoj. Gideon komencis enreviĝi tiel jam kiam li vidis Jancison sub rozkolora lum. Foje li murmuris “Ne ne!” ka movis ŝultrojn kvaz for de ŝarĝo ka viegligis sin ka pelis eĉ pl’ol taŭe. Ĉar Gideon stis tre pelema hom proprajn familianojn li peladis. Ŝajnis al mi domaĉe ke juna vir stas rigideca
ka n spertas plezurojn ĉar mi multamis Gideonon. Mi bone sci’s kien l’iradis dimanĉe kiam li demetis kitelon ka surmetis botelbluan palton. Li ĉe’stis multe pli regule en Plash ol en kirko.

Rozkolora lum komencis ĉition sed verŝajn estus same eĉ sen ti.

Srin Beguildy diris al mi ke l kutimis veni ka frapi ĉeporde ka Jancis kuris al pord en sia plej bona robo kun ruband aŭ flor enhare k alterne ruĝiĝis ka blankiĝis. Ka mi mem vidis kiam ŝi venis al nia dom kiel ŝ anhelis maltaŭ sia poŝtuko ka m demandis min kial. Ĉar al mi Gideon stis nur Gideon sed al ŝi li stis fajr ka tempesto ka printempo mem ka lia voĉ estis kvaz voĉo de potenca Di.

Li kutim’eniris senvorte laŭ Srin Beguildy ka sidiĝis ka Beguildy mienis amare ne volante ke Jancis edziniĝu. Li mienis el angul plej proksima al kamen ĉar li multe s’feris pro frido loĝante en tre malseka dom k estante hom malelirema. Ka Gideon responde mienis amare.

Jancis ruĝiĝis ka tremadis ĉe ŝpinrado ka ripete flankenrigardis Gideonon kvaz regol. Ka Srin Beguildy alprenis mienon silike rigidan k ekplanis elirigi sian edzon el kuirej. Al ŝi tre plaĉis rigard’iom d amumado ĉar al ŝi mankis pripensindaj diskutaĵoj. Ŝi krome volis fariĝi avinjo. Ŝi do pretis fari kion ajn por elirigi Beguildyn el ĉambro. Un fojon kiam Gideon pl’ol kutime mienadis ĉar li forte deziris kisi Jancison ĉar ŝi surhavis ian novan rubandon aŭ mi-ne-scias-kion ka kiam Srin Beguildy jam alvokis sian edzon ka revenis por kvereli lin ka r’eliris ka vokis lin – sed li plu sidadis kvaz kobold en ombroj de fajro – ŝ eĉ ekbruligis tegmenton de grenej. Jes ja tion ŝi faris! Ŝ estis tre fortkaraktera virin. Ka ŝ devigis povrulon kiu malemas far’ian ajn permanan laboron kuradi ti’n ka r’en kun siteloj tutvespere. Kiam li presk estingis en un loko ŝ ekbruligis en alia dum li ĉerpis akvon el lago.

“Mi zorgis ke siliko ka tindro restu vere varmegaj mi’kara” ŝi diris al mi. Ka ŝ ridegis! Mi nenjam vidis virinon ridi pli senbride pri propra far ol ŝi pri ti. Ŝi diris ke ŝ gvatadis tra fenestron nur por instigi ŝin ka ŝ povis vidi tra travideblajn vitraĵojn inter botelvitreroj k’i sidis un apud alia sur kanapo.

“Tutĝuste ka celinde!” ŝi diras ka kuras r’en al sia labor.

Alian fojon ŝi liberigis porkinon ka ĝ kuris rekte en nian
kverkarbaron pro ke ŝ paŝtadis ĝin tie jam pli frue. Beguildy amis lardon ka porkin certigis pri multaj lardodonaj porkidoj do pro tim ke ŝ endanĝeriĝos li bastonenmane sekvis ŝin multe sakrante. Post kelka tempo l eksuspektemis ĉar ĉiu katastrofeto trafinta lin trafis dimanĉe ka l ŝatis ripoztagon kvankam li ja stis pagan’. Do l diris al Gideon “Vi n alportas bonan sorton. Kiam vi venas damaĉo pretiĝas. Forrestu.”

Do li devis ne plu viziti! Poste li logadis Jancison en arbaron ka m vidis lin iri laŭ ombraj vojetoj – ne gravis ĉu dumpluve aŭ – froste – ŝi kun vizaĝo brilanta kiel blanka roz ka li rigardanta ŝin ameme ka kolera ĉar amema. Dum i stis enarbare Srin Beguildy ĉiam tiom interesiĝis pri boteloj de sorĉisto kun fantomoj ene (laŭ li) ke l apen povis respondi al ĉiuj ŝiaj demandoj. Ka ŝ ĉiam donis al li tian manĝon ke ĝ daŭris preske ĝis tard’en vesper. Tamen l eksci'ĝis. Li scivolis pri kial subite Jancis inklinas tiom al Tivvy ĉar laŭ ŝi ŝ vizitadas Tivvyn. Ka ĉar li n povis demandi al Sakristian’ pro intermalamego li sekvis ŝin un vesperon sekrete.

Ka kiam ŝi re’stis enhajme li vipis ŝin tiom ke ŝiaj okuloj stis ruĝaj dum semajnoj poste ka ŝ kuris al Gideon tramalsekiĝinte per larmoj. Li furioziĝis kontre Beguildy ka l diris al Jancis ke l volas nupti kun ŝi sed nur kiam li jam stos riĉa. Ĉar kiel li povus sukcesi li diris kun tiom senkapabla Jancis alkroĉiĝinta al li ka kun tribo d infanoj verŝajne. Sed li stis mishumora ka maltrankvila ĉar li malofte povis viziti Jancison pro vieglem de Beguildy. Mi pensis ke’ble plan montri al mi domon kiun li deziris celis konsoli lin ka plifortigi volon ĉar li timis eble rezignaci’. Li ja volis rezignaci’ sciu ĉar li kore deziris Jancison sed li stis nefleksebla ka kiam li stis nefleksebla li n povis permesi al si rezignaci’ malgre ĉiuj tentoj.

Montriĝis ke m ne povos pruntepreni poneon de muelisto ĝis post pl’ol kelkaj semajnoj ĉar ĝi lamiĝis. Do rikolto jam stis taŭ longe finita vintro venis ka Kristnasko proksimiĝis kiam i sendis mesaĝon ke ni povos prunti ĝin por Kristnaska bazar ĉar i ĵus aĉetis oldan ĉevalon de Lullingford-Silverton diliĝenc-kompani’ k i mem uzos tiun por veturi al bazar. Mi diru k’al mi tre plaĉis ebl ekskursi ka tre maltrankvile m atentis veteron ĉar minacis neĝi.

M ellitiĝis je kvara hor bazarmatene ordigis domon por Patrin
ka kunigis ĉion por bazar. D ovoj ka preparitaj kortobirdoj ni havis multe ka d legomoj ka pomoj k iom da buter. Dum mi poluris pomojn en mansardo trankvil eniris min samkiel ĉiam en tilok ekde tiam pri kiam mi jam rakontis. Dum junkolum flagris en frid’aer ka musoj forfuĝis mi staris ĉe aperta fenestro kiu stis kvaz oblong el nigra paper. Nenju son envenis. Nenj ekstere moviĝis. Eĉ lago jam glaci’ĝis ĉerande tiel k’anasoj devis glitkuri ĉiumatene tal atingi akvon. Mond estis penetre kvieta preske kiel voĉ ekkrianta.

Ja ŝajnis al mi ke kiam mond estis tiel kvieta stis kvaz on apudestis iun tre bone konatan a˚ kvaz apud amata konato.

Malsupre en senluma grenej koko kri’s feble ka dolĉe k al mi ĝ ne sonis kiel surtera birdo sed eble mi sentis tiel ĉar m estis en mansardo kie ĉi’ stis ĉiam nova. Al vi eble stas strange ke virin kia mi pensas tiaĵojn ĉar mi ĉiam laboris permane je humilaj krudaj taskoj ka v atendus tiajn pensojn inter delikataj damoj sidiĝintaj por brodi. Sed m estis tre soleca ka havis multegan tempon por pensado ka pro ti ka perlibra instru kiun mi ricevadis ĉiaj pensoj kreskis en mia mens kvaz florantaj junkoj ka neforgesuminoj florantaj en malfekunda marĉa loko kiu havis nenjon alian. Ka m tutne povas kredi ke ti multe malutilis ĉar pensoj malofte venis al mi krom enmansarde k i nenjam revigis min dum mia labor.

Do nun aŭdinte klaran sonon de nia koko bonveniganta tagiĝon kiu tamen stis du horojn for mi sobkuris rapida kiel estingiĝo de latern por prepari matenmanĝon. Kiam Gideon envenis ĝ estis jam preta ka granda fajr brulegis ĉar nenjam mankis al ni ligno ĉe Sarn – pro ki on devis esti dankema ĉar en titempo multaj malriĉaj familioj en Angli devis kungregiĝi ses aŭ sep en un dometo por boligi sian akvon super un fajro. M estis ĉiam dankema pro ni’abunda ligno kiu kostis nenjom nek okupis Gideonon tro ĉar se m bruligis pl’ol li hakis ja mi povis mem haki ĝin.

Ni stis tr’ege komfortaj sidante en gaja fajrolum dum ruĝardo briladis sur ardezojn ka fajencaĵojn ka ŝpinradojn en angul. Plaĉis al mi ke Patrin ne restos soleca ĉar mi petis Tivvyn veni por resti kun ŝi ĉar mi nenjam povis esti feliĉa s amat estis soleca aŭ morna.

Skuante tablotukon ekster pordo post taglumiĝo mi vidis ŝian ruĝan mantelon iri sub ombraj arboj ĉar pro ke Tivvy nenjam faris
nek pensis ion ajn direblas ke ŝia temp estis tutlibera sekve ŝ tardis por nenjo.

Gideon jam kombis Bendigon ka poneon de muelisto dumnokte do ĉar ĉi’ stis preta ka sun ĵus leviĝis n’ekiris.

Tutlag estis plena de ruĝaj lumoj kvaz nia bien brulis ka reflektiĝis enakve. Nigraj pinoj staris kun brakoj etenditaj gutantaj je prujno tutblankaj tiel ke pintoj de kliniĝantaj branĉoj smilis fingrojn levitajn el sapŝaŭm. Korvoj stis tre kontentaj grakante softe k agrable kvaz sciante ke matenmanĝ estos preta tuj kiam degelos iom niaj plugitaj kampoj k en stakej sonis granda murmurado de sturnoj.

“Reportu al mi bazaraĵon!” krias Tivvy de trans akvo.

Gideon mienis malagrable ka m sci’s ke sola bazaraĵo kiun l’intencis reporti stos por Jancis. Do m krias – “Mi ja ki ĝ estu?”

“Pec da ĉerizkolora silko por ligi miajn harojn” ŝi krias. Ĉar kvankam ŝ estis plejparte malsaĝa ŝ sci’s tre bone ke ŝ havis belajn buklojn helbrunajn ka densajn. Ŝi ĉiam flirtigis tiujn kiam Gideon ĉe’stis ka profitis ĉiun okazon por mallaŭdi Beguildyn – kvankam ŝi n aŭdacis paroli kontre Jancis pro ke Gideon ekflamos. Sed ŝ estis sfiĉe lerta pri ti ĝuste kiel stulta knabin kiam enamiĝinta ka ŝ ĉiam kapablis spozigi ke stas tre malinde ka malkonvene ami filinaĉon de sorĉisto ka ke stas grandioz’afer ami sakristianfilinon kies paĉjo povas eldiri bibliaĵojn samrapide kiel sorĉisto povas eldiri sorĉojn.

Stis bonega maten herboj kraketis subpiede ka ĉirkeflugis erikejbirdoj aparte fajfanasoj. Ni rajdis al montetoj. Aliflanke de foraj arbaroj ka preteraj sovaĝejoj ka plugitaj kampetoj ie ka tie ka frostaj stoplejoj kie pedrikoj forkuris pro trotbruado videblis montetoj bluaj kiel violoj. Promesplenaj montetoj laŭ mi. Okazis klakad en bosko ka grego da palumboj sin levis ka forflugis flugiloj brilbluis en sunlum direkte al samaj montetoj. Stis kvaz i’mirinda troviĝis ti’eble saniga put aŭ alia miraklaĵ aŭ sanktul kiel en antikva tempo.

Mi diris tion al Gideon sed li rigardis transŝultren al Plash ka longa spajr el blua fumo leviĝanta el Ŝtondom. L ekfajfis subspire ĉar li nenjam fajfis laŭte eĉ kiam li plej ĝojis sed ĉiam silentece k al siaj pensoj. Do m ne plu parolis k iom poste nia malnova voj ĉesis
ka n’eniris ĉefvojon kie veturad estis malfacila – ĉar negrave ki’ajn stis veter tivoj’ farita de romianoj ebligis facilan veturadon eĉ pli facilan ol laŭ pagvoj’. Iom poste ni preterpasis muelejanojn kiuj veturis sobre ka poste dutri aliajn ka balde ni soriris monteton en urbeton ka pluvioj ĉirkekriadis per siaj vintraj voĉoj.

Do ni rajdis al Lullingford por vidi revon. Ĉar dom kiun ni vidos enteksiĝis en vivorevon de Gideon. Dom k anke geservistoj baloj ka bankedoj kun nobeletar ĉe Kruĉo da Cidro dum voĉdonperiodoj.

Kiam n’iradis tra vadejon ĉe malsupra parto d urbo Gideon diris – “Ho ke Jancis estu rajdanta kun mi!”

“Nu tiel estos” mi diris “jam venontfoje. Kial ne ĉiufoje?”

“Pro Beguildy”.

“Ho Beguildy! Mi haltigos lin per liaj propraj sorĉoj ka magios lin per liaj propraj magiaĵoj” mi diris ka m ridis dum ni soriris mallarĝan straton – tiel ke kapoj aperis en fenestroj ie ka tie por vidi ki okazas.

“Ĉit knabin!” diras Gideon. “Ridu softe. Ne kiel sovaĝa numeni’.”

“Sed numeni’ stas bona kamrado ka pl’agrablan voĉon mi malofte aŭdis ka plaĉas al mi via komplimento knabo!”

Efektive plaĉis al mi mondo ka ĉi’. Ĉar i’Lullingforda ĉarmis min kvaz malsama vento blovis tie ka sun estis pli brila ka taglum pli sekura. Kialon mi n sci's. Ĝ estis trankvila loko kvankam nenjel tiom kvieta kiom nun. Oni foriras al urbegoj nuntempe sed kiam m estis juna on kuniĝis de ĉirke trans mejlojn en nanajn bazarurbojn.

Malgre ti ĝ estis kvieta ka tre trankvila kvankam ne kiel silentis Sarn kiu stis foje preske morteca. Stis un plata strato de nigraj ka blankaj domoj kun duaj etaĝoj elstaraj ka gablitaj ka kun rondaj butikfenestroj teretaĝe. I staris fone de nanaj ĝardenoj. Stratkape stis kirko longa ka basa kun altega tur bone ĉizita k okulplaĉa. Sub ombro de kirko staris granda komforta tavern kies ruĝa ŝildo montris altan bluan cidrokruĉon. Ĝi havis ruĝajn kurtenojn ĉefenestre ka fajroluman brilon vintre ka ĝ ŝajnis diri pro sia proksimec al kirko ke konscienco de gastejestr estis pura ka lia el’ fidinda ka ke nenju tie ricevos pl’ol konvene. Sed pri tilasta promes
m iom dubas.

Dimanĉe on pendigis pecon de blanka tol taŭ butikfenestroj kvaz taŭtukan vestaĵon ki aspektis tre pia ka respektinda. Stis tre malmultaj butikoj ka nur un el ĉiu spec d’oni ne povis kuri d un al alia komparante prezojn.

Troveblis Verda Kanistro kie on vendis manĝaĵojn ka bobenojn ka potojn ka patojn anke maltej ka buĉej ka bakej ĉar Lullingford estis tre progresema ĉar ne ĉiu urbo povis fiere havi bakejon en epoko kiam preske ĉiu bakis panon enhajme. Ka jen anke ledej por botoj ka jungilaroj ka tajlorej kiu stis aperta nur vintre ĉar somere tajlor vojaĝadis tra kampar laborante po-pece. K anke forĝej kie knabetoj amasiĝis post lecionoj ĉiun vintran noktiĝon petante permeson varmigi manojn ka rosti kaŝtanojn ka terpojn. Stis agrable rigardi ardantajn fajrerojn sori ka senti ĉirke si komfortan brilon kiu varmigis ĝis kor sen postul k’on faru aŭ pagu ion samkiel ĉe am. Apud forĝej stis vico de dometoj inter kiuj loĝis teksisto. Samkiel tajlor li migradis tra kampar somere ka kelkfoje al vilaĝo vintre se veter favoris. Sed dum mava veter li restis en sia komforta dometo k aŭskultis venton muĝi de super montoj nordaj al montoj sudaj. Mi nenjam komprenis kial tidomet altiris min eĉ ekde m’infaneco. Ĝi havis mallarĝan ĝardenon ka vojeton el ruĝaj brikoj kverkan palisaron ka lavendarbustojn ambeflanke de vojeto. Tri bone blankigitaj ŝtupoj kondukis al pordo ka troviĝis fenestro el multaj nanaj paneloj n el botelvitro. Supre stis alia fenestro. Maltaŭe ĝardena terpecet etendiĝis ĝis kampoj ka troviĝis dua fenestro ĉe salon tra kiun on alrigardis tiĝardenon ka kampojn ĝis montoj. Tion mi sci’s ĉar iam m iris tien kun mesaĝo dum tempo d olda teksisto. Ĉe taŭo de dom estis vito tr’olda ka tordiĝinta. Ti stis raraĵ en loko de tiel fridaj vintroj sed urbon ŝirmis montoj ka dom de teksisto frontis suden do vito prosperis ka kvankam en fridaj jaroj vinberoj ne ĉiam maturiĝis tamen kelkjare i maturiĝis tre bone. Pro vito ka lavendo k agrablaj ombroj sur verda gazona stri ka pro siringo kiu staris apud pordo ka pro granda teksil en salon’ kiu stis tre komforta ka fajrolum brilanta sur latunajn ka kuprajn ujojn ka tre bonaranĝita pro ĉiĉi’ mi nenjam povis preterpasi ĝin sen sopirem. M envi’s dikajn turdojn saltantajn sur gazon’. Ĝi tiris min kiel Ĉiel tiras povran pekinton
laciĝintan pro si’enkota vagado.

Tial kiam ni preterrajdis mi diris – “Gideon ki malsmiligas tidomon disadise d aliaj?”

“Ĝi n estas malsmila.”

“Sed jes! Ĝ estas malsmilega kvaz struita el alimondaj ŝtonoj!” m elkri’s. “Malsmilega kvaz traboj falis en arbaroj de Pli Bona Mondo.”

“Je kukol knabin vi freneziĝas” diras li. “Ĉit alie pedel enkarcerigos vin.”

Do m ĉitis ka n’venis al Kruĉo da Cidro ka metinte niajn bestojn kun ceteraj ni bonordigis niajn varojn en bazar.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.