La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MALBENO KARA

Aŭtoro: Mary Webb

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Averto
LIBRO UNU
1 2 3 4 5 6 7
LIBRO DU
1 2 3 4 5 6 7 8 9
LIBRO TRI
1 2 3 4 5
LIBRO KVAR
1 2 3 4 5 6 7
Dialektaĵoj
Prononco
Pri la traduko
Piednotoj

ĈAPITRO 4: Jancis forkuras

Denove stis taŭkristnaska tag un jaron k ok monatojn post kiam Kester ĉesigis taŭroludon. Ne venis leteroj de Jancis jam de longa tempo sed Gideon nenjam ĝenis sin pri tiaj aferoj. Li diris ke stas nur pro veter ĉar vojoj stas tiel kotplenaj en region de Grimblea bien ke nenju povus atingi ĝin en mava veter. On iris al bazar malofte dum vintro sed taŭe provizis sin per b’zonaĵoj ka Sinjor Grimble sendis dek ĉarojn da gren al muelil por mueliĝo ka post ti on trankvilis bien ka du dometoj de laboristoj kun ĉevaloj en staloj bovar en apuda paŝtej ka ŝafoj en furaĝbetaj kampoj proksimaj tutkomfortaj por tuta vintro. On kutimis teni multajn kuracherbojn ka sanigaĵojn ĉe tiaj bienoj ĉar nenju apotekist aŭ kuracisto povus atingi lokon ĉar vojoj stis nedireble aĉaj ĉiam tiel estis.

“Woodseaves ne povas iri ti’n ka Jancis ne povas sendi leteron al Lullingford sed kiam venos iom da bona veter ni ricevos leteron” diris Gideon.

M ofte pensis pri Jancis enfermita kun Srin Grimble virin kiun m abomenis kiel anke Jancis. Mi pensis pri altaj montoj ka grajlŝtormoj smilantaj al glacia mur inter ŝi ka n’ka neĝo dika ka mola flustrade flustradanta.

“Ĝi ĉirkas ka ĉirkas domon ka lasas blankan ganton sur fenestro.”

Tion on diris pri neĝo ĉe Sarn.

Stis du filoj kompreneble por viegligi vivon sed un el i edziĝos kun filin de laboristo k alia stis tre religiema ka n aprobis iaspecajn majludojn nek plezuriĝon nek eĉ multajn ridadon ka paroladon. Do restis por ŝi nur Srin Grimble kiu stis postulema ka kritikema ka Sinjor Grimble kiu stis tre nekompleza dum frida veter pro reŭmamismo. Mi tr’ofte pensis pri ŝi. Ĉar kiam on pensis pr’iu ĉe Sarn on pensis pri tiu ofte pro silenta kvieto precipe dum vintro ka manko de marŝado de tempo tiel ŝajnis.

Ka kiam ajn mi pensis pri Jancis m enmensigis ion viditan iam en juni kiam ni havis strangan nekutiman veteron ka multe da tempesto ka grajl kiu un tagon dum proksimume hor fariĝis neĝo.

Ka m vidis sovaĝajn rozojn tre delikatajn ka sentemajn kiuj nenjam spertis fridon pli grandan ol tide ros kun palruĝetaj petaloj plenaj de neĝo ka ŝajne plene frostiĝintaj eĉ en oraj koroj. Mi ĉiam pensis ŝin tia ĉar m amis ŝin k al mi ŝ ŝajnis infan kvankam ŝ estis pl’aĝa ol mi. Eĉ kvankam ŝi memorigis min ke ŝ estis bela ka mi malbela m amis ŝin des pli kiam ŝi s’feris ĉar nenjam m amas homojn tiom kiam sorto ridetas al i. Do m volonte sendus al ŝ iaĵon je Kristnask eĉ se nur orlitan tukon el simpla linaĵo. Mi petis al Gideon ke l demandu pri ŝ ĉe Kester kiam l’iris al bazar sed Kester estis for ka dom fermita. Ti stis malagrabla informo ĉar plaĉis al mi pens ke l stas ĉe sia propra fajrej en dometo kiun mi vidis.

Ŝajnis ke l pli proksimas kiam tiel stas. Sed li kutimis foriri por resti dum tuta monat en iu vilaĝo por plenŝpinadi tie ka tiel ne b’zoni plurfoje veturi tien.

Ĉiam estis tre kviete en nia kuirej. Patrin estis enlite ĉar ŝi nun ĉiam estis enlite dum malmilda veter ka Gideon estis en arbar por havigi julŝtipon. Ĉar negrave ki ajn alia mankis al ni ĉition ni ĉiam havis ĉar por havigi ĝin kost estis nur labor ka Gideon nenjam domaĉis tion kompatinda junul. M iris al pordo por aŭdi ĉu l finis haki ka m povis aŭdi firmsonadon de lia hakil ka ĝian e˚on el translage. Arboj stis kvaz en montetoj da neĝo ka lago frostigita ĝis preske sia centro. Arboj blankaj kiel suker staris ĉirk akvo tiel senmove kvaz ensorĉitaj kiel homoj en tradicia ferakonto starante en faskegoj ka garbegoj el neĝo. K aer estis tutsenmova. On ne povis enmemorigi someron. On ne povis imagi liliojn sur lag k ondetojn. Mi detenis spiradon por ĝui silenton ĝis ruĝtringo vokis de fora ekstrem de lag apud kirko tre morne kun son “Mut! Mut!”.

Iu anas’ transflugis senlumiĝantan ĉielon ka m aŭdis Patrinon tuseti do m sci’s ke ŝ balde volos sian vespermanĝon. Son de hakil jam ĉesis do Gideon balde venos ka m komencis prepari manĝon.

Mi bakadis ka tion mi multe ĝuis. Plejparte mi faris laboron de viroj ka kontraste bakadon mi sentis malpeza k agrabla. Mi plezuris vidante paston leviĝadi taŭ granda ruĝa fajr ka pretigante fornon per brulanta ligno poste elrastante cindrojn ka metante bulojn laŭ vicoj. Stis agrabl’esti en varma ardet-luma kuirej plena de plaĉodor de pan ka rigardi eksteren al griz-blankaj kampoj k arboj fridaj ka solecaj ka poste tiri kurtenon ka bruligi junklampon pretigante manĝilojn sur tablo ka metante terpopasteĉon sur ardantajn cindrojn por varmigi ĝin ka sciante ke nelge ĉiuj miaj amatoj stos komforte pretaj por nokto. Kortobirdoj stis enfermitaj je krepuskiĝo bovinoj ka ŝafoj stis en gregej Bendig en stal Katinj apudkamene Patrin kun iom da fajr en sia ĉambro ka varmigil en lito ka nun Gideon hajmen venas por vespermanĝo.

Ĉar forn estis ankor varmega m enmetis aron da tortetoj el spicitaj frukteroj ĉar al Gideon plaĉis iom da frandaĵo samkiel al ĉiu alia kvankam li fojfoje grumblis ka parolis pri ruiniĝo ka kie stos nia dom k arĝentaĵoj kotope. Sed kvankam m obeis lin tutjare kun nur paneto ka fromaĝo ka terpo por manĝi en Kristnaska sezon mi sekvis mian propran vojon ka n’ĝue gajis preske kiel aliaj homoj.

Ka nun poste post ĉi’okazinta mi ĝojas pro timalobeet al Gideon pl’ol pr’io alia en nia tiama vivo. Ĉar mi povas diri “Malgraŭ ĉi’ tion i havis ne gravas ki alia mankis.”

Mi softe kantadis al mi ka paroladis al Katinjo kiu stis preske tro komforta por ronroni sed kiam mi parolis ŝi duonlevis sin k arkigis dorson tre ĝentile ka apertis buŝon por miaŭi ka poste montris sin tro ĝisoste malema elspezi energion por eligi eĉ sonon.

Sed ŝi rigardis min kvaz volante diri “Mi scias ke v pretigis ĉitiun agrablan fajron por varmigi min Srin ka m scias ke v havas iaĵon por mi en ŝranko k elkoran dankon.”

Subite okazis nelaŭta frapeto sur pordon. Apen aŭdebla ka tiom timema ĝi povus esti de povra rubekol frapetanta per beko.

Un tia birdo dum mavega veter kutimis alveni ka se m tro lantis manĝigi ĝin ĝi surfrapis fenestron. Jen stis tutmallume. M iris al pordo ka ĉar jam stis senlume ka nenjam on vizitis nin mi konfesas ke m pensis pri fantomoj ka feoj ka koboldoj ka ĉiaj strangaĵoj d antikva epoko.

M apertis ĝin.

Jen taŭ fon de blanka senĝojiga ebenaĵo de frostita lago tutveaspekta ka pala en fajrolum staris Jancis.

Tuj kiam m entiris ŝin ŝi falfalis sur plankon. Povra knabin!

Nenjam mi vidis tian mizerulon. Ŝiaj vestaĵoj stis tuttraŝiritaj botoj rompitaj manoj ka vizaĝo gratvunditaj kvaz ŝi trapasis dornheĝojn – mi sci’ĝis poste k’efektive ŝ ja faris tion – ka ĉi’ malsekege gutanta kvaz on tiris ŝin el lago. Ŝi tutsvenis ka m streĉe klopodis revivigi ŝin. Kiam ŝi konsci’ĝis ŝi diris ke ŝ ne manĝis jam dum preske du tagoj ka ke ŝ piediris tutan distancon de Grimblej en ĉitia veter.

Pensu pri ti! Kurte dirite stas ke ŝ forkuris ka ŝ havis nek monon nek fortikajn botojn ka ŝ devis kaŝe foriri kiam eble ki hazarde okazis kiam ŝi n havis sian ŝalon.

Ŝi longe ploradis.

“Ho mi n povis elteni Pru! Ho kara Pru ne riproĉu min! Stis plenmaltolereble. Ka kiam proksimiĝis Kristnasko ka n venis informoj k i ĉiuj stis dekoble pli malagrablaj pro fiaĉa veter ho! mi tutne povis ĝin toleri. Ka knabin ĉe dometo diris k’anke taŭaj du melkistinoj forkuris. Ŝi diris kial anke mi n forkuras? Iome ŝ diris tion ĉar ŝi kompatis min k iome ĉar Alf Grimble ŝia fianĉ interesiĝas pri mi. Do ŝ informis min pri plej bona tempo por forkuri ka deturnis ĉies atenton dum mia forir ka ŝ donis al m’iom da pan ka viando ka botelon da lakto ka promesis pretekst’ion por deteni sekvadon.”

Ŝi paŭzetis por spiri k aŭdiĝis el ekstere son de ĉarradoj de Gideon kiuj knaradis en neĝo.

“Kiel vi diros al Gideon?” mi demandis ŝin.

“Ho ne permesu lin koleri min Pru. Ne permesu. Mi n povas toleri pli. Mi rakontos al vi ĉiujn miajn spertojn ka v komprenos ke mi n povas.”

Gideon venis al pordo trenante gigantan ŝtipon julŝtipon per ĉen.

“Ne forigu min Pru. Kion ajn li diros ka kiom ajn li koleros ĉar mi perdis laboron pri kiu l decidis tamen lasu min tranokti ĉitie!”

Do m diris ĉu ŝ opinias k’iu hom povus devigi min iam elpordigi ŝin ka precipe en tia veter? Mi kuŝigis ŝin sur kanapon ka diris ke ŝ ripozu nun ka poste ŝ iomete manĝos k enlitiĝos ka ĉiuj ŝiaj s’feroj jam forpasis. Ŝi ridetis ka flustris – “M amas cin Pru! Por mi v estas kiel Savinto ĉinokte” ka tiel ŝ endormiĝis.

Ofte kiam mi pripensas postajn eventojn mi ja vere ĝojas pro tirideto ka tiflustro.

Ho kiom Gideon furiozis!

“Ja ŝz perdos tutan monsumon” li diris jam dum unua minuto “ka ŝ perdos ne nur laborpagon por venontaj jar ka kvar monatoj sed ŝi perdos pagon por jar k ok monatoj kiujn ŝi pasigis tie. S on rompas kontrakton on ricevas nenjon. Vi scias tion tiel bone kiel mi.”

Mi demandis kiel li povas pripensi monon kiam ŝi ĵus venis tia al nia pordo mizerega ka duonmorta.

“Vi de ĉiam stas stultul Pru” li diras “ka m spozas ke v ĉiam estos.”

Sed mia pacienc tutelĉerpiĝis ka m sentime parolis al Gideon.

“Mi dankos ke v bremsu vian langon ĉivesperon Gideon! Jen Kristnasko ka Jancis ven’s al vi el brakoj de morto preske. Ĉar ŝi nur malfacile ne mortis. Se ŝ redevojiĝus tiel tarde ŝ certe perdus vivon. Ka ĉar m ŝirmas ŝin ka ŝ uzos mian liton ka m dorlotis ŝin por vi ĉar ŝ estas via kara konatin vi humilu al mi ka dankemu al mi k al tiuj Supre pro saviĝo de povra knabin.”

“Jadi! Kia meger eken un minuto!” diras li. L’iomete ridis konsternite ĉar mi n kutimis paroli tiel. Poste li stamfiris en kuirejon.

“Nu!” li diras tre laŭte ĉar li n kutimis je malsanuloj ka l ĉiam ŝajne kredis in surdaj. Kiam Patrin malsanis li laŭte kri’s je ŝ kvankam Patrin tenis tre bone sian aŭdpovon.

“Bonan vesperon Sarn!” diras Jancis tre nana ka malforta.

“Do v revenis!”

“Ja’s.”

“Ka tiel rompis vian kontrakton.”

Ŝi komencis plori.

“Kion do? N faru tion!” li diris konfuzite. “Pru denove kontrelangos min se v ploros. Mi dev’s ne diri eĉ vorton ne ĉinokte. Iaĵo stos direnda morge sed mi dev’s malĝeni vin ĉinokte. Nu kia via farto?”

Li staris en mezo de kuirej ka laŭtkri’s tion al ŝi tiel ke m ne povis ne ridi.

“Bona dankon Sarn” ŝi diras.

“Via stato n indikas ke v bone paŝtis ĉe Grimble. Ĉu v iam vidis junan Camperdinen?”

“Ne.”

“Ĉu vi havas konaton tie?”

“Ne Sarn. Vi estas mia konato por ĉiam eterne.”

“Ne Alf Grimble?”

“Ne. Sed l amoremis pri m iom ka ĝenadis min. Pro ti mi forkuris.”

Mi taŭe ne taksis Jancison tiel lerta. Sed laŭ mia kredo ĉiu virin stas lerta kiam ŝ amas. Ŝ aspektis ege pala kontre nigra kanapo.

“Mi forkuris ĉar vi stas unsola konato kiun mi deziras Sarn.”

“Do jen kial! Mi rompos al Alf kapon venontan bestar-bazaron.”

“Ne! Ne faru ne faru!”

“Do v forkuris tiom da mejloj plus mejloj ĉar vi n deziris Alfon ka ĉar mi stas via kara konato?”

“Ja’s.”

“Kisu do knabin!”

Mi forkuris en laktejon tiam ka kun mi Katinjo ĉar ŝi ĉiam iom timtimis kiam Gideon ĉe’stis. Mi senkremigadis lakton preske senĉese ka jes m iom ploris sed pro ti kiu s’feris? Ĉar mi deziregis esti sur kanapo ka ke junul laŭte kriu al mi el mez de kuirej ka poste diru “Kisu do knabin!” Ka se v demandus kian junulon m elektus mi dirus ke lia jako kolorus kiel maja paŝtej ka ke l rigardus min per okuloj plenaj de potenco ka sc’i ĝis mi’anim tutrenversiĝus.

“Mi n povas havi mian deziraĵon Katinjo” mi diras. “Sed vi povas ĉar viaj deziraĵoj facile haviĝas.”

Ka m donis al ŝi grandan pladon da krem. Jes ja! Kion dirus Gideon se l scius? Tamen li havis sian kremon en kuirej.

“Mi donas ĉition al vi Katinjo” mi diras “ĉar mi n povas havigi al mi propran kremon. Sed plitrankviligas min vid’iun kontenta.”

Ŝi timrigardis min kredante ke post minut on frapos ŝin ĉar donac estis tro bona por esti reala. Poste ŝ plenlekis ĝin.

Tiam m aŭdis Patrinon alvoki.

“Nu v ja ĝuis almen tion Katinjo” mi diras. “Ka nun Patrin ĉu v volas iom da krem kun te?”

“Nu jes karulin. Mi ja multe ĝuas guton da krem en mia te. Sed kion diros Sarn?”

“Li mem lekadas propran kremon Patrin.”

“Kion?”

Patrin kredis ke m ŝercvolas.

“Nu kvaze. Jancis venis.”

“Jancis?”

“Ja’s. Forkuris.”

“Jadi!”

“Piediris tutan distancon.”

“Sed kial ŝi n iris hajmon?”

Ankor mi n pripensis tion. Ŝajnis laŭnature ke ŝ venis al ni kiel malsatega rubekol.

“Ŝi timas Beguildyn sendube Patrin.”

“A˚. Vi devos iri sci'gi al Srin Beguildy.”

“Tagon post Kristnasko. Jancis ĝuu Kristnaskon.”

“Ĉu i kiel on diras iom kolombumas?”

“Ja’s. Li surpriziĝis ka l kisis ŝin tal pripensi.”

N’iom ridis.

“Ka nun via te Patrin! Fariĝas vere kristnaskasente. Ĉiuj havas kremon! Ka post vespermanĝo m ornamos domon per ileks.”

“Atentu k’anke vi havu iom da krem karulin.”

Dum mi sobis ŝtuparon en kuirejon kie par sidis tre malnovmode sur kanapo mi demandis min pri ki stus krem por mi ka dum m infuzis teon m eksci's.

“Jancis” mi diris “vi devas skribi al Sinjor Woodseaves por diri ke v forkuris ĉar l eble strebos iri tien pli frue ol kutime por skribi por vi leteron.”

“Bone Pru ti stas vi’afer ĉar vi skribas ne mi. Sed li n reiros tien.”

“N iros? Pro kial?”

“Mi rakontos al vi ĉion morgatage. Mi tro lacas nun.”

“Bone” mi diris kvankam mi ja deziregis sci’ĝi pri li.

“Mi rakontos ĉinokte pri mia forkur” ŝi diris. Sed mi diris “Unue manĝo.”

“Altabliĝu nun ka manĝu ka trinku. Poste v povos ĉion rakonti al ni ka post ti mi skribos.”

Mi sci’s ke rakontad estos bonefika por ŝ. Ĉar post malagrabla sperto raportad eligas dornon. Do ŝ rakontis ke ŝ planis atingi Lullingfordon en bazartago ka peti Gideonon hajmonveturigi ŝin.

Sed ŝi perdis vojon inter montetoj kiuj aspektis tutsamaj pro neĝo ka misvagis tre foren ka nokto kaptis ŝin ka ŝ dormis en budo kiun on konstruas ek uleks dum ŝafnaska sezon ka dum nokto ŝ aŭdis spiradon el sub pordo ka kredis ke jen muĝanta taŭro de Bagbury sed ŝi trifoje alvokis Triunuon plejeble laŭte ka ĝ forkuris. Poste ŝ penege marŝis al Lullingford trairante kampojn ĉar ŝi n povis trovi vojon. Ĉeval postkuris ŝin ki stis pli timiga ol muĝanta taŭro de Bagbury ka tiam ŝi rampis tra heĝon. Kiam ŝ atingis Lullingfordon Gideon jam foriris ĉar li ĉiam reiris plejeble frue. Ŝ iris al dom de Kester sed ĉar li forestis helpo tie n estis ricevebla. Ŝi timis peti al aliaj ĉar i eble resendus ŝin al Grimble do ŝ re’kmarŝis. Tamen nelge ŝ estis tiom svenema ke ŝ devis rampi en grenejon k atendi ĝis maten. Ka poste kiam ŝ atingis arbaron ŝi decidis uzi men longan irejon ka denove devojiĝis. Ti ja stis ne mirinda ĉar en arbaroj ĉirke Sarn rekta voj stis apen trovebla eĉ dum somer.

“Pro Di” diras Gideon “ŝajnas ke v b’zonas viron por protekti vin. Tian rakonton pri stultec ĝis nun mi nenjam aŭdis.”

“Ka kion diros Pejtro mi n povas imagi” ŝi daŭrigis. “Ne eblos deteni nek forteni lin. Li stas tr’obstina nun ka s on opononas[62] liajn planojn li furiozas. Se Patrin scius ŝ eble trovus solvon.”

“Mi vizitos ŝin postmorge” mi diris. “Ne stas kredeble ke ni n sukcesos elpens’iaĵon por superi tian stultetan oldulon espereble ne ĉagrenas vin mi’esprimo.”

“Ĉagreni! Vi kiel eble plej aĉe parolu pri mia patro ka v tutsen dub ne povus troigi. Vere li ja stas stulta malgre sia lernad el libroj.”

“Trankviliĝu nun. N’elpensos iaĵon por doni al vi tempon por vin savi. Eble v povos trovi alian postenon. Aŭ eble Gideon – ”

“Se v volas diri k’eble Gideon deziros nupton mi diras ke je ĝusta tempo ka n taŭe. Mi jam diris al Jancis ke se n’havos bonan rikolton ka n’profitos mi pretas edzinigi ŝin dum Rikolta Festo. K anke ŝ tion volas.”

“Mi multeĝojas. Amo nenjam tro fruas. Ka s on amas knabinon on nepre volas ŝin endome ka ĉekamene ka ĉetable endome k ekstere.”

Mi pensadis pri eta dom apen dudek mejlojn for kiu plejeble diferencis de nia ka pri tiea tr’obstina fraŭlo kiu n volis virinon en sia dom certe ne povran Pru Sarnon. M opini’s ke venis ĝusta tempo por skribi leteron.

“Kion mi diru en via leter Jancis?”

Ŝi diris ke m skribu laŭ mia plaĉo. Do m alportis paperon k inkon ka mian plumon ka skribis ĝin.

SARN

Vesperon taŭ Kristnasko.

KARA SINJOR WOODSEAVES –

Mi skribas por informi vin ke m foriris de Srin Grimble kiu stas avara pri manĝaĵo ka tre postulema pri labor ka pro reŭmamismo mestro fariĝas netolerebla dum trapike frida veter ka filoj anke netolereblaj pro un aŭ alia kial’. Survoje mi haltas ĉe Sarn. Mi povas diri ke Gideon ka m planas nupti dum Rikolta Festo. Mi povas diri ke m estas tre ĝoja ĉar kiam on amas iun on volas esti kun li ka nokte ne povas ripozi ĉar on volas sc’i kie li stas ka ĉu ĉi’ bonas ka ĉu l surmetas sekajn ŝtrumpojn post malsekiĝo ka ĉu l iam sentas sin soleca.

Mi pli volas mian amaton ol ion ajn alian en kroma mondo.

Li stas bonkora ka kuraĝa ka kiam l alvenas mi povas diri nur “La Mestro ĉe’stas”.

Mi ne povas envortigi mian amon ka m tiom amos lin ĝis fin ka nun bonan nokton Sinjor Woodseaves ka ĝojigan Kristnaskon de JANCIS BEGUILDY.

“Vi skribas vere belan leteron Jancis,” mi diras. “Ĉu m legu ĝin al vi?”

“Tutne! Kial fari tion? Vi scias vortojn direndajn.”

“Ja’s. Mi ja tre bone scias vortojn. Sed mi dev’s ne dir’in. Jen ki ĉagrenas.”

Mi faldis leteron ka metis ĝin sur kamenbreton pretan por ke Gideon portu ĝin sekvan bazartagon.

I’stranga ĉe’stis en dom dum tituta Kristnaska festo. Ĝ estis plej bona Kristnaska festo kiun n’iam spertis kun pli da kantado ka ridad ol jam de multaj jaroj. Tamen i’sence ĝ estis morna. Ŝajnis al mi ke kantado venis el tre fora loko subakva. Ka kiam Jancis sidis apud fenestro ka lum tra verdeta botelvitro falis sur ŝiajn palorajn harojn ka ŝian palan vizaĝon ŝ aspektis kvaz akvo superfluis ŝin.

Verda gruzo verda gruzo verdas jam herbar!

Plej bela belulin reĝin de ĉijar

Mi lavos vin per lakto ka vestos per silk

Ka skribos vian nomon per ora plum ka ink.

A˚! Eĉ nun mi povas aŭdi Jancison kanti tion per sia dolĉa alta voĉ el tre for ve! tre for!

Patrin konsentis ellitiĝi kristnaskan matenon ka ŝ venis en kuirejon kie ŝ sidis komforte en kamenangul rigardante geamantojn kun plezurplena komprenema ĝoja rigardo kian m ofte vidas sur vizaĝoj d oldulaj virinoj kiuj mem vivis k iom konis amon. Rigardante junajn geamantojn i kvaz diras – “Ĉu v ĝojas knaĉjo? Eĉ pli v ĝojos… Tutkonfuzita knanjo? Nu m povas diri ke v estos eĉ pli konfuzita multege pli.”

Mi bone povis vidi dum ni kantis “Kiam Jozef piediris” ka “Ĝoju bonaj kristanoj!” ke Patrin ank aŭdis aliajn voĉojn voĉojn d etuloj kiaj Callard-infanoj kune kantantaj alte ka dolĉe. Ŝi vidis aliajn vizaĝojn zorge lavitajn ka rozkolorajn kiuj leviĝis al ŝi dum ŝi sidis en krepusko sur kanapo pretajn rideti post solenaj kristnaskaj kantoj ka kri’ “Anjo!!”

Ŝi multfoje frapetis ŝultron de Jancis ka diris “Belulin! Bela!” k unfoje m aŭdis ŝin averti Jancison pri leporoj.

“Kiam venos via tempo karulin n ofte vagu en arbar nek en kampar. Restu proksime al dom ka v ne renkontos ĝin. Ti stus malfeliĉiga missorto ja vere.”

“Ho Srin Sarn!” diras Jancis ridante ka ruĝiĝante pl’ol iomete “vi vere tro rapidas. N’ankor eĉ n amindumis.”

“K anke tempo rapidas karulin. Ne lasu kreski muskon sur voj d am. Ne diru tro da neaj vortoj. Li stas bona knabo s on ne ĉagrenas lin.”

“Sed Sarn mem pl’ol mi volas prokrasti” diris Jancis.

“Stulta stulta knabo! Ĉu gravas arĝentaĵo? Ĉu gravas geservistoj? Certe mi kontentus sen i se m ne plu devus zorgi pri porkoj ka povus meti piedojn proksime al fajr ka trinki tason da tejo[63].”

“Gideon volas kunvenigi min al Ĉasbal” diris Jancis. “Ka m eĉ eniros taŭ Frin Dorabella.”

“Ti stas malinda pens. Ĉar kial gravas kiu unueniras se ĉiuj eniras? Ka kial un bal valoras pl’ol alia?”

“Tamen multplaĉus al mi eniri taŭ Frin Dorabella.”

“Ka tiel stos!” vokis Gideon de pordo kie li frapadis neĝon ka koton de siaj botoj.

“Ka tiel stos knabin mia ka vestita tiel senhonte kiel denaska sinjorin.”

Li venis trans kuirejon portante peceton de visko por kiu li grimpis pomarbon ka laŭte ŝmackisis ŝin sub ĝi.

Patrin kunfrapis manojn aplaŭde kiel infan kiam katido vekiĝas por ludi. Sed eĉ kiam ŝ aplaŭdis pro ĝoj ŝiaj manoj ankore smilis al preĝantaj manetoj de talp en kaptil.

“Ne men frue ol Rikolto Sarn?” ŝi pledis. “Vi n plu prokrastos?

Mi certe pluvivos ĝis tiam. Sed poste – venos vintro ka kiu scias?

Mi volas vidi vin edziĝi taŭ vintro.”

“Ho ni n prokrastos Patrin. Ne timu! Kial necesus? M estos riĉul vendinte tritikon ka rikoltado kostos nenjon ĉar ni havos poram- helpon ka m repagos per kromlabor por najbaroj dumvintre.

Ka post dutri jaroj ni povos translokiĝi ĉar oldul ĉe Lullingford ne longe vivos ka m havos sfiĉan monon kiam domego vendiĝos.”

Do i ĉiuj gajis ka kiam mi diris “Manĝo pretas” Gideon frapetis tr’ameme mian ŝultron ka diris ke m estas bona knabin.

“Vere bona knabin superanta ĉiun alian. Nun kuniĝu! Ĉiuj ĉetablen! M ege malsatas.”

Tamen mi n povis gaji kiel i. Mi sentis min ekster ĉi’. Sed mi ja konsolis min de temp al tempo dum mi tranĉis panon ka fritis lardon ka verŝis teon rigardante al mia leter sur kamenbreto kun adres skribita per tr’alta manskribo –

Sinjor Woodseaves

Domo de Teksisto

Lullingford.

Poste Jancis rakontis pri Kester ka pri malicaj agoj de Grimble kiujn ŝi n povis priskribi en leteroj. Ĉar montriĝis ke Grimble ka Huglet n amis Kesteron dekiam li ĉesigis taŭroludojn ka balde neam’ fariĝis profunda malam’. I klopodis instigi ĉiujn aliajn bienistojn kontre lin dirante ion aŭ alion. I kritikis liajn teksaĵojn kiuj efektive stis plej bonaj en tutregion’. K i diris ke l stas lanta ka multekosta. Ankor ne kontentaj i enketis pri liaj religio ka pensmanier rilate al tritikleĝoj ka parlamentanoj. I kamradis kun Skvir pri ti k instigis lin eĉ pli kontraŭi Kesteron. Ĉar i diris nenjon pri taŭroludo ka priparolis nur tritikon. I ĉiel komplotis kontre Kesteron ka sendube tre ĉagrenis in ke l nek drinkis nek postkuris virinojn nek faris ion raportindan al Regiona Polican’.

Tamen i kiel eble plej strebis malplezurigi lian vivon ĉar tiom ĉagrenis in dekjara forigo de taŭroludoj. Do un tagon kiam li teksis ĉe Grimble ka vesperiĝis Sinjor Grimble ekzamenis tre atente ŝtofon faritan de Kester dum titago ka n povis trov’ion priplendeblan nek pri kvalito nek pri kvanto. Ĉar li ja bone laboris ka Jancis diris ke ĝ estis glata kiel silko tutsen buloj aŭ nodoj. Li nenjon diris al Kester ka post vespermanĝo Jancis alportis paperon k i komencis skribi leteron al Gideon. Ka ŝajnis ke Sinjor Grimble ne povis toleri tion ĉar li n scipovis legi aŭ skribi ka laŭ li Kester estis trofierema. Do kiam li jam ne povis plu deteni sin sed dev’s aŭ paroli aŭ krevi li diras – “Se juna Sarn ja’mas difektitajn varojn li ricevos sian deziraĵon ka sendube li devos danki al vi Teksisto. Tre komfortaj k agrablaj vi kunestas kompreneble vi ka knabin de Sarn. Plibone ke v teksu bebo-tolaĵon juna Woodseaves!”

Je ti Kester furioz’ekprenis sian ĉapelon ka ĉiujn posedaĵojn sed diris nenjon. Ka kiam l atingis pordon li turnis sin ka diris – “Venigu bofraton de Huglet por teksi por v estonte Grimble. Vi n plu ricevos teksadon de mi. Vi stas fibuŝa buf ka hont al via komunum ki’situas en Infer.”

Li ĵetis sin eksteren ka nenjam revizitis domon.

Mi devis soriri al mansardo por iom pripensi tion. Mi j’amis Kesteron pro lia furiozo. Mi pensis ke m volonte vidus lin furioza kvankam ne kontre min ĉar se l furiozus kontre min mi mortus.

Postkristnaskan tagon m iris al Ŝtona Dom ka voj ja stis malrekta ĉar neĝ estis tre profunde amasiĝis sur voj tra’rbar. Sed ĉiel’ estis blua ka viskoturdoj kantadis dum kukolobidoj brilis sur maj-arboj. Kontre mi’anticipo forestis Beguildy. Srin Beguildy ka m longe interparolis.

“Nu nu povra ŝafido” ŝi diris “ne povanta veni al sia propra Patrin ĉar mestro stas tia porkokapa stultul! Damne! Nun kion ni faros? Ĉar reir al Grimble nenjam eblos. Sed mestro furiozegos pro mono perdita. Iom pli restigu ŝin ĉe v ĝis forpasos furiozego karulin.”

“Ho ŝ tre bonvene povos resti laŭ sia plaĉo.”

“Suprauloj vin rekompencu!” ŝi diras. Ĉar ŝ estis tre religiema virin laŭ instruoj de kirko. Ka kvankam mi n volas dir’ion malican pri ŝ tamen m emas opini’ ke ŝ estis religiema almen parte por spiti Beguildyn. Sed eble jen nur fipens mia.

“Gideon diris al ni ke servistin de Callard forkuris taŭ vintro” mi diris. “Ŝ estas tre soleca tie tutan tagon kun kvin etuloj ka beb. Eble se n’ĝuste provos kredigante ke n’komplezas in i pagus sammulte kiel Grimble. I n trovos alian taŭ printempo ĉar ĉiuj stas dungitaj ĝis maj ka krome Valeto Callard n estas lok amata de knabinoj. Iru ka parolu kun Srin Callard ka m pretekste petos lecionon por okupi vian mestron.”

“Sed jam delonge vi n plu lernas mi’kara ĉar vi nun scias tikiom Beguildy.”

“Ja’s nu ion novan mi volas lerni sed mi n scias ĉu ĝ estas en libroj.”

“Ki povas esti ti? “Ĝ estas malnova antikva sorĉo Srin Beguildy k on nomas ĝin kontento.”

“Ho ti! Ĝ estas en nenju libro lia.”

“Nek en i’alia libro” mi diris. Sed mi pensis jes ja un person scikonas ĝin. Se Di volos tiu lernigu min. Sed tion li nenjam faros.

“Sed nenjel utilus mi’ir Pru” ŝi diras. “I’ncitus hundojn kontre min plejverŝajne. Callard estas tre religia komprenu. Ka l ne povas toleri nian mestron. Ka ĉiun lian penson pensas lia Srin kion ajn li diras ŝi diras tuj kiel e˚ el Sarn. Tialrilate i verŝajn’eĉ ne volos dungi Jancison pro ŝia paĉjo. Sed eble s iros vi ka konfidos al i ke Jancis fianĉiĝis kun Sarn i eble konsideros ŝin ĉar on jam komencas admiri vian fraton kiel viron kiu nepre fariĝos riĉa.”

Do m diris ke m iros. Mi malvolegis iri ĉar on’iom fiopini’s anke pri mi ka parolis malagrable pri m tr’ofte. Sed kiam mi vidis Gideonon ka Jancison tiom amantaj ka gajaj dum vesper ludantaj “Bankrotigu mian najbaron” en fajrlum mi sci’s ke m devas iri.

“Nu Gideon” mi diris “klare ke v plu fervoras. Kvankam vi n povas ludi konkrojn per kaŝtannuksoj ka ŝeloj d helikoj nun vi plu volas bankrotigi.”

“Konkroj!” diras Patrin el si’angul. “Kia ludo! Li ĉiam amegis ĝin sciu. L amis ludi per grandaj ruĝetaj-ka-blankaj konkoj on nom’s in Romiaj helikoj ĉu n Pru? Por trovi tiajn vi foriris nokton kiam povra Sarn forpreniĝis en siaj botoj! Povr’anim!”

Ŝ iom larmis k ekaspektis tre nana kiel ĉikiam ŝ estis morna.

“Trankvilu Patrin li nun stas en pac.”

“Povr’anim! Ka Sarn transprenis pekon. Mia fil Sarn. Plen’englutis ĝin. Ka m taŭvidas ke denove stos knaboj ludantaj Konkrojn en nia kuirej per grandaj ruĝetaj-ka-blankaj.”

Ŝi transrigardis al kanapo. Gideon ĵus bankrotigis Jancison k estis en tre bona humor.

“Ja’s knaboj ka knabinoj” diras Patrin. “Ĉar mi vidas ke l elĉerpos ŝin per pl’ol kartoj.”

Ŝi komencis ridi pensante pri siaj genepoj ka pro sia ŝerco ka ŝ tiom ridis ke ŝ malfacile spiris ka m devis enlitigi ŝin.

Sekvatage m ekiris al Valeto Callard. Nenju volonte irus tivojon kie neĝ amasis profunde sur ter ĉar ĝ estis trans neŝirmitaj altaj paŝtejoj kun nordaj deklivoj amare fridega ka neĝoplena. Sed ĉar mi havis bonan celon mi komencis kanti sur nudaj paŝtejoj kie nenju aŭdis.

“Malfermu pordegojn ĉielvaste…”

Ka jen apud bien en nana fermita kampo kion mi vidis sin paŝtanta ĉe malhela pinarbar? Blankan taŭron kiun Kester savis ĉe taŭroludo. Mi haltis k iom rigardis ĝin. Jen ĝi nek morta nek kripla kun blanka pelt en bonordo aspektante tutkontenta kvaz ĝi ĵus alvenis Ĉielon ka ĉiĉi’ pro Kester.

Li plenumis sian promeson ka pagis monon ka poste redonis taŭron al Callard por liaj infanoj.

“S iam vi decidos ke taŭrolud estas kruela bonvolu diri tion al i’” li diris. “Sed ne kontre via konscienco.”

Callard estis tre honesta vir ka l sentis neceson prikonsideri ĉu jes ĉu ne do l tre serioze pripensis. Jancis diris poste ke stis tr’amuze vidi lin ĉiuvespere kunigi infanojn ka sidig’in sur nanajn taburetojn ka patrin prenis bebon sur sian genuon. Ka Callard diris tre laŭte – “Taŭrolud estas fia!”

Ka lia Srin per sia malankolia voĉo ripetis – “Fia!” kiel e˚o ĉe Sarn.

Tiam ĉiuj infanoj kri’s kiel nesto d birdoj – “Taŭrolud estas fia!”

Foje bebo balbutetis ka foje li silentis kvaz pripensante. Nur un voĉ malkonsentis tid Aaĉjo Callard voĉo tr’alta ka trema. Li kri’s – “Ne ne! Ĝi n estas fia. Ĝ estas vere bona gajiga malnova sporto!”

Sed nenju atentis lin ĉar li fariĝis tre senkomprena. Li apertis pordon kiam mi frapis ĝin ka vokis al sia bofilin – “Stas tialta maldika junulin Maria. Sorĉistin.”

“Do enkonduku ŝin bopejtro.”

“Venu enen” li diras. “Ŝi sobos kiam bebo ĉesis kriadi. M envias liajn pulmojn. Mi’nbone fartas. Ne bone ja. Ĉu v kuracas?”

Mi diris ke n.

“Ho! Mi kredis ke Beguildy lernigis tion al vi. Tre pekema vir l estas. Kovrita de pekoj kiel ŝafo de ruĝaĵo. N utilos al li kriadi ĉe pordoj de Paradiz dirante ‘Lavu min ka m f ’riĝos pli blenka ol neĝo’. Ĉar m diras al vi k’eĉ Juĝisto de ĉi’ ne povus purigi lin eĉ se L havus sfiĉan tempon. A˚! Fioldul Sorĉisto stas. Mi ja kredas ke l vivas per suĉado de homaj vivoj en noktomez. A˚! L elsuĉas sangon.

On diras ke l iras al tombej k elfosas kadavrojn por ŝteli ostojn ka muel’in por fari sorĉaĵojn. On diras ke l hajmonportas infanetojn en sia sako ka manĝas in. Ho li stas plej mava vir post Punti Pilato[64] m certigas vin!”

Jam pl’aĝaj infanoj ploregis pro tim ka Srin Callard vokis de supre – “Bopejtro kion diras nun? Silentu!”

Sinjor Callard envenis tiam k invitis min manĝi kun i ĉar stis hor de vespermanĝo. Post manĝo m rakontis al i pri Jancis.

“Do ŝ forkuris!” diras Sinjor Callard. “En ĉitiveter? Ja mirinde!”

“Mirinde” diras lia Srin.

“Rompis sian kontrakton!” diras Callard.

“Kontrakton” diras Srin Callard morne.

“Nenju rompis sian kontrakton dum mia junec” diris oldul. “I ne kuraĝis. On metus in en pilorion.”

“Ĉu vi stas certa ke n estas pro Teksisto?”

“Teksisto” e˚is mastrin malĝoje.

“Teksisto! Teksisto!” kri’s infanoj kvaz laŭdante lian nomon.

“Mi tiom certas pri ti kiom ke m spiras” mi diris.

“Ka ŝ fianĉinas kun via frato?”

“Ja’s. I nuptos dum Rikolta Festo.”

“Do” diras Sinjor Callard. “Srin provdungos knabinon.”

“Provdungos!” e˚as Srin Callard per senespera ton kvaz kredante ke ŝia task estos provi toleri Jancison.

I akceptis dungi Jancison por ses monatoj ka pagi al ŝi tri pundojn ki stis por i granda sum. Do m hajmoniris tre kontenta.

Sekvatage Gideon diris ke n’rajtas uzi Bendigon do m veturigis Jancison al Callard haltante survoje ĉe Beguildy por informi oldulon.

Ho! Kia furiozo! Ka plej malplaĉe li plenkulpigis Gideonon kiu tutne rilatis al afero.

“Mi rekompencos pro ti vian fraton” li diras. “Ja’s! Tre malamiga vir. Lia paĉj estis sama. Kiam mi planis ion ajn aŭ komencis ion ajn li venis ka fiaskigis ĝin ek! Ka samas juna Sarn. Rigardu kiel li malhelpas k obstaklas min rilate al juna Skvir!”

Sed Srin Beguildy ĝojis.

“Ka v hajmonvenos je fin de pajlrikolto Jancis” ŝi diris “por kudri viajn edziniĝvestojn. Ka ceremoni okazos je Mikelfesto[65]. Glorrozoj tiam floros duan fojon ka v havos in en via bukedo.”

“Mi diras al vi” diras Beguildy “ke Sarn ne prenos ŝin. Transdonu al li timesaĝon Pru Sarn. Li n obstrukcos min. Mi damnis tiviron per fajro k akvo ka damnita li nepre restos. Diru al li ke nek kun ringo nek sen ĝi li prenos mian knabinon.”

“Nu bonan tagon al vi Sinjor Beguildy” mi diris ĉar mi kredis ke forveturi stus saĝe.

“Pru” diris Jancis dum ni vojaĝis tra marĉpaŝtejoj inter Plash ka Valeto Callard. “Por ki vi pertranĉilis hundon de Grimble ka tiom riskagis por Teksisto?”

Ŝi rigardis min per siaj grandaj bluaj okuloj ka m kruele batis Bendigon por kaŝi mian konfuzon. Povra ĉeval ĵetis duonrigardon je mi ka mia konscienco pikis min sed kion mi povis fari?

“Oni diradas ke jen tre nekutim’ago de knabin por nekonat. Ja’s! eĉ vilaĝanoj apud Grimble scias ke tion faris vi kvankam nek Grimble nek Srin Grimble diras tion al i ĉar i n volas paroli pri tiafer ĉar i stis kondamnitaj pro ĝi. Sed ĉiuj en tuta region jam de taŭ nun scias.”

Ŝi daŭre rigardis min ka ruĝskarlato flamegis en miaj vangoj.

Mi senĉese batadis Bendigon ka n’rapidegis trans truojn ka ŝtonojn ka marĉajn lokojn kiel nenjam taŭe.

Jancis iomete ridis ruze k agace.

“Povrolda Bendigo ne kulpas” ŝi diras.

“Mi volas bald atingi bienon” mi respondis iom stulte.

“Ho nepre v atingos ĝin” ŝi diris. Post ti ŝ silentis dum kelka tempo kvankam ŝi plu rigardadis min.

“Mi demandas min” ŝi diras “kion Teksisto pensus se l scius.”

“Li n povas sc’i” mi diris. “L estis senkonscia.”

“Ebl’on diris al li! Ka m demandas min kion li pensus se l aŭdus ke Pru Sarn batalis kiel tigro por li?”

“Li pensus nenjon. Ĉiu ja scias ke m kompatas senpovulojn.”

“Sed li n apartenas al senpovuloj tiSinjor Woodseaves. Li stas plej lerta loktist en region ka tre memstara vir.”

“Li stis senpova kiam tiToby de Grimble kaptis lin je gorĝo ĉu n?”

“Ja’s. Sed kial devis tiPru Sarn savi lin? Kial ŝi metis lian kapon sur sian sinon tiel tenere? Kompreneble lia bruna harar estas alloga ka silka. M ofte rimarkis tion dum li skribis leterojn por mi. Ka tiFelena samopinias. Ŝi ja turmentas lin bazartagojn.”

“Kia senhont’aĉulin! Kion ŝi faras?” Plaĉis al mi deturni Jancison al alia tem.

“Ho ŝ iras al dom ka lasas tie grandan korbon d agarikoj aŭ da beroj aŭ eble pecon da viando se Ŝafisto buĉis ŝafon. Ka kiam ŝi renkontas lin survoje ŝ rigardas lin per tiverdaj okuloj ka ŝia ridet estas dolĉa kiel oktobra nukso. K un nokton kiam Ŝafist estis ebria k estis tarde kiam i ekiris hajmen kion ŝi faris? Ŝ iris dum krepusko ka kantis sovaĝan kanton ekster lia fenestro.”

“Kion ŝi kantis?”

“Nu ŝ kantis –

Virgin’ serĉis amon dum malhelo de lun’.

Amulon! Amulon!

Donu vi bonvole donu al mi nun.

Amulon! Amulon!

Junu’l tra fenestro rigardas al virgin’

Per lum’ tra fenestro li klare vidas ŝin.

Nu kiel por am’ vi pagos do al mi?

Per korpo per korpo jen pagos mi al vi.

Ka m nomas tion vere senhonta kanto ĉu n Pru?”

“Kion li pensis pri ĝi?”

“Mi n volus senhonorigi min per tia demando. Sed ŝi stas tre sovaĝa virin tiFelena. Ŝi logos ka tentos lin ĝis fal se nenju detenos ŝin. Sed mi volas sc’i kion mi diru al Teksisto se l demandos kial vi tiom strebis savi lin.”

“Diru nenjon.”

“Ti n estas respondo.”

“Nenjun alian respondon li ricevos.”

“Vi staris super vir kiel anĝel ĉe pordego d Eden kun tigranda tranĉil.”

“Ti n estas vi’afero.”

“Ja’s. Ja stas.”

“Pro kial?”

“Ĉar m amas vin Pru.”

“Dank al Di ni jam atingis domon de Callard” mi diris ĉar ni nun eniris gregejon ka domopord apertiĝis k eliris kvin infanoj Aaĉjo Callard Srin Callard ka bebo kiel abeloj el sia korbo.

Lasta dir de Jancis tal mi forveturis estis – “Mi devos balde venigi Teksiston.”

“Sed por ki?”

“Por skribi mian leteron al Sarn.”

“Sed nun vi stas nur dutri mejlojn de Gideon. Kial do v volus skribi leteron?”

“Ti n estas vi’afero” diras ŝi tre modeste ka ridante en si “samkiel vi diris al mi Pru Sarn!”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.