La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
MALBENO KARAAŭtoro: Mary Webb |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Tiepoke stis nemulta tempo dum kiu funebrantoj povis pensi pri sia dolor ĝis post enterigo. Mult estis farenda. Funebra ceremoni’ stis preparenda ka taŭ ti se teksisto n vizitis familion lastatempe ŝtof estis teksenda ka tinkturenda. Teksisto n vizitis nin jam delonge do al ni multe mankis ŝtofo.
Patrin diris al Gideon ke l’iru venigi oldan teksiston kiu loĝis en Lullingford apud montoj k eliradis teksi kontrakte potage aŭ posemajne. Gideon selis Bendigon ĉevalon de Patro ka kun stranga rideto prenis rajdvipon. Tuj post lia forir Patrin ka m komencis baki. Ne nur teksisto devos esti manĝigata sed anke virinoj kiujn n’invitos al porfunebra kudrad. I venos pro am ti stis kutima sed ni devos manĝig’in.
Stis solece tinokte sen Gideon. Li devis tranokti en Lullingford sed li revenis frue sekvan tagon ka m aŭdis sonojn de hufoj sur pavimŝtonetoj dum mi ŝpinadis. Ni forte laboris preparante teksfadenojn por oldul. Li venis rajdante post Gideon sur granda blanka ĉeval tr’osteca kiu pensigis min pri rajdanto sur blanka ĉeval en Bibli. Ĝis tempo de Sankta Nenjam vi n vidus pl’oldan homon. Li hopadis ti’n ka re’n kvaz pigo priserĉante ĉiun parton de teksil rigardante glitbobenon ĝuste kvaz pigo tre kontenta pr’ia brila trovaĵo. Mi devis sorporti liajn manĝojn al mansardo ĉar li n volis perdi tempon per manĝopaŭzoj. Stis tr’oportune ke n plu troviĝis pomoj tie tiel ke l povis hopadi en mansardo senbride.
“Nun vi devas liveri invitleterojn por kudrado Pru” Patrin diris al mi.
“Ĉu m portu invitilon al Jancis Patrin?”
“Ne. Ni n elspezu pagante invitilon por Jancis. Sed ŝi rajtas veni k estos bonvena.”
“M iros informi ŝin. Ŝi kudras tre bele.”
“Sed ne tiel bele kiel vi mia kara. Negrave pri ki temas ci kudras bele rekte Pru.”
Mi forkuris ege kontenta pro laŭdo kian malofte mi spertis. Mi renkontis Gideonon apud lago.
“Disdonante invitilojn?” li diris.
“Ja’s.”
“Ĉu Jancis venos?”
“Ja’s.”
“Nu kiam tie petu Beguildyn prunti al ni blankajn bovojn por funebro ĉu ja?”
“Por tiri Patron al kirko?”
“Ja’s. Ka post enterigo de Patro vi ka mi devos iom diskuti. Stas multo pripensenda pr’estonteco. Tiom d invitiloj vi ja povus mem skrib’in ka ŝpari kronon[19].”
Mi demandis al mi kion li celas ĉar li ja sci’s ke m ne kapablis skribi eĉ un vorton sed mi sci’s ke l klarigos kiam li stos preta ka n taŭe ĉar tia li stis. Nenju kredus ke l aĝis nur deksep li ŝajnis kvinka- dudek-jara laŭ sia parolmanier abrupta ka rapida tamen tre kvieta.
Kiam m atingis Plashon Jancis sidis en ĝarden ŝpinante. Ŝi diris ke ni ja povas prunti bestojn kiuj laŭrajte stas ŝiaj ĉar i stis donaco de ŝi’Avinjo kvankam ŝi nenjam estis sfiĉe forta por regi bestojn taŭ ĉar’ nek por plugi per i kiel mi en postaj jaroj. Sed ŝi ricevis iom da poŝmon’ luigante in por mortofestoj se Beguildy n enpoŝigis ĉiom. I’spektis belaj kun floroj ka rubandoj post frotlavado.
M eniris paroli kun Beguildy.
“Patro mortis Sinjor Beguildy” mi diris.
“Ka do? Kiel ti koncernas min kara?”
Li stis tre stranga hom ĉiam tiBeguildy.
“Diru al mi ion ne jam sciatan infan” li diris.
“Ĉu v do jam sci’s?”
“Ja’s mi sci’s ke via pejtro forpasis. Ĉu l ja ne preterpasis min en ventotir lastan dimanĉan vesperon kriante malsonore ka malice ‘Vi ŝuldas al mi kronon Beguildy!’ Diru al m iaĵon freŝan knabin – novan ka strangan. Jen se v povus diri ke folioj ĉiuj defalis ĉititagon de juni ka miaj damsoj pretas por vendi aŭ ke lag elsekiĝis aŭ ke homoj ne plu avidas dolori sian amaton aŭ ke Jancis ne plu rigardadas sian vizaĝon en Plashflako – nu jen ja jes dirinde! Sed pri via paĉjo nenjom gravas. Tivir ne plaĉis min.”
Ka preninte sian marteleton li frapis vicon da silikoj ĝis ĉambro stis tutsorĉita. Ĉiu siliko havis propran voĉon ka l konis in kiel paŝtisto siajn ŝafojn ka l kutimis sonorig’in kiam konversaci’ ne plaĉis al li.
“Mi venis demandi ĉu n’povas prunti bestojn por nia ĉarego. Jancis diris ke jes.”
“Pagdevendas.”
“Kiom Sinjor?”
“Samon kiel por mortofestoj un pencon por ĉiu. Do v liveras invitilojn ĉu? Nu kiun pagis via panjo por skribig’in?”
“Parson skribis in por ni ka Patrin metis kronon en almozujon.”
“Povrul! Ki’amara malŝpar! Mi skribus in tre klare ka bele kontre duonomo[20]. Mi scias skribi altajn literojn ka nanajn rondajn aŭ kvadratajn ruĝajn aŭ nigrajn. Parson scias nur prajdik[21] skribon veran aĉaĵon.”
“Mi volegas sc’i skribi Sinjor Beguildy.”
“Ho vi!”
Li ridis laŭ sia tre stranga manier milde ka leĝere ĉe supro de kapo.
“Ĝi n estas por infanoj” li diris.
Sed mi multe pripensis ĝin. Mi pensis ke stus bele sidi ĉe kamen en kanapangul ka skrib’invitilojn k amleterojn ka foirfakturojn aŭ eĉ verson por tomboŝton’ ka fari rondajn aŭ kvadratajn altajn aŭ etajn ruĝajn aŭ nigrajn k anke prajdikskribon se m emus. Mi pensis ke kiam iu kolerigus min per sia beleco kiel Jancis mi skribus ŝiajn literojn densaĉe tutsen ruĝo.
Sed mi sci’s ke ti stas fipens ĉar povra Jancis ne kulpis pri sia belec.
Poste Beguildy foriris kuraci kalojn d iu oldul ka Jancis ka m ludis geamantojn sed Jancis diris ke m ludas tre mave ka ŝ opinias ke Gideon ludus mult’pli bone.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.