La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MALBENO KARA

Aŭtoro: Mary Webb

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Averto
LIBRO UNU
1 2 3 4 5 6 7
LIBRO DU
1 2 3 4 5 6 7 8 9
LIBRO TRI
1 2 3 4 5
LIBRO KVAR
1 2 3 4 5 6 7
Dialektaĵoj
Prononco
Pri la traduko
Piednotoj

ĈAPITRO 2: Taŭroludo

Dum m alproksimiĝis mi vidis ke laŭkutime tie stis ne nur virinoj de Lullingford sed anke ĉiuj infanoj. M opini’s ke stas hontinde alkonduki tipovrulojn kiuj sfiĉe frue konos mavecon de mondo por vidi hundojn disŝirataj ka povran bruton mortigita.

Poste mi diris tion al Gideon sed li n kunsentis.

“Laŭ via vol i stus molaj kiel lan” li diris. “I dev’s sti kuraĝaj k aŭdacaj.”

Mi diris ke m ne povas trovi molecon en vol ne vidi kruelan agon ka k’al mi ŝajnas ke necesas pli da kuraĝo ne voli vidi alies doloron.

“Nu nu ni n povas fari mondon ĉar ĝ estas jam farita” diras Gideon.

Do nun jen amas’ kriado ka vetado bojetado ka mordominacado de hundoj homoj perkubute puŝantaj vendistoj krikonigantaj rostitajn terpojn ka kaŝtanojn pomojn spicitan elon zingibrokukojn infanoj portantaj blankajn taŭtukojn timoplene rigardis taŭron ĉar ĝi grumbladis al si. Povra besto pensanta pri sia granda rubuspaŝtej trans Valeto Callard sendube. Ĝi malamis nek homojn nek hundojn ka n koleris kontr iu sed nur volis r’esti tie vagadante tra roskovrita kampar. Jen homamas’ ka jen Kester.

Mia vidpovo maltrafis lin en amas’ do m rapidigis miajn paŝojn demandante al mia kor kion li faras en tia loko. Ĉar mi kredis lin malsmila al ĉiĉiuj. Tamen tiom mi fidis lin ke m certis ke l stas ĉitie boncele. K i’plupelis min serĉi lin en homamas’ ka resti proksima kvaz li’anĝel dum titago. Malestimind’anĝel sed mi kredas k’al Di ne multe gravas kiaj stas Liaj anĝeloj kondiĉe k’i taŭge plenumas Lian volon. Ŝafhundo kiu hajmon kuras por averti al estrin ke ŝi’edzo falis de rokego ja stas li’anĝel eĉ se ĝ estas miksrasul plej mavtipa kun oreloj pendantaj kiel de spaniel.

Blinde ka neracie kiel hundo de ŝafisto mi restis apud Kester Woodseaves sed sfiĉe fore por ke l ne vidu min. Tiel mi povis aŭdi ĉion diratan de l al viroj kiuj staris ĉirk aren’ kun siaj hundoj iom aparte de homamas’. Ka kvankam i stis viroj el mia propra region’ ka kelkajn mi konis tamen mi devas diri ke troviĝis inter i dutri tre malicaj vizaĝoj. Hundoj stis ferocaj ka hidaj multaj kun aĉaj vangegoj minace voĉante ka salivumante ka montrante ruĝon d okuloj. Tamen se m devus elekt’inter viroj ka hundoj mi preferus hundojn. Plejparte i stis terhundoj sed inter i troviĝis nemalmultaj buldogoj k el ĉitiuj novul de Grimble stis supermezure plej minaca kun ridaĉo kiu frostigis min. Undu enhavis abundan dogecon ka multaliaj stis miksrasuloj.

Ĉiuj viroj turnis sin al Kester kiam l alvenis ka ludestro Bienisto Huglet kri’s – “Kie stas via hondo[57]?”

Sinjor Huglet estis granda krudaspekta vir kiu ŝajne konstruiĝis akcidentmaniere el korpopartoj de dutri aliuloj. Li stis giganto preske ka l movis sin mallerte liaj brakoj stis tr’ege longaj ka lia tali’ tiel dika ke tajloroj kiuj kunportas propran ŝtofon ĉiam postulis kroman sumon por liaj vestaĵoj. Lia buŝo smilis tiun de ran ka naz estis ronda ka ruĝa okuloj stis tiel nanaj k’i perdiĝis inter montoj da karn el kiu konsistis lia vizaĝo. Kiam ajn li n povis kompren’ion li ridis ka lia rido sfiĉis por timigi. Ka ti ja oftokazis.

Grimble stis intimamiko lia ka dum Huglet levis sian ruĝan platnazon Grimble mallevis sian longan palan tiel ke kune i n multon maltrafis. I havis po du hundojn.

“Jen Teksisto” diras Grimble. “Ĉu vi n konas teksiston Huglet?”

“Nu niaj vojoj n interkruciĝis ĝis nun. Mia b’frato teksas por mi sciu. Do teksisto kie stas via hondo?”

“Mi n havas.”

“Sen hondo? Do paŝu flanken!”

Sed li fikse staris tie. Hazarde li stis preske ĉe mezpunkto de duonlun el grizaj ŝtonoj el kiuj konsistis aren ka viroj kun hundoj iom fortiris sin ambaŭflanken tiel ke l stis sola. Starante tie svelta ka rekta vestita per verda jako dum brizeto blovis liajn harojn tiel ke buklo falis sur lian brovon ĉar li portis ĉapelon sub brako li ŝajnis havi nenjon komunan kun iu tie sed esti nur parto de paŝtej verda kiel lia jako. Li havis nek barbon nek vangharojn tiel k’on povis vidi formon ka koloron ka sulkojn de lia tuta vizaĝo kiu ŝajnis al mi esti vizaĝo pri kiu nenju povus laciĝi rigardante ĝin.

Foje mi demandas min ĉu Ĉiel stos tia longa rigardad al vizaĝo pri kiu on nenjam laciĝas ka kiun on ĉiam volas denove rigardi. Li havis ian sagaspekton tiel ke kvankam Huglet estis multe pl’alta tamen Kester ŝajnis superalti lin. Li ĉirkerigardis ka diris – “Kamradoj mi volas peti vin ĉesigi ludon.”

Sekvis longa konfuzoplena silento. Poste Huglet ridis ka frapis sian femuron ka denove muĝis. Grimble rigardis siajn botojn ka subridaĉis.

“Nu jen bela ŝerc!” kri’s Huglet. “Ĉesigi taŭroludon ĉu junul?”

“Ja’s. Mi volas ĉesigi ĝin.”

“Ka pro ki vi volas ĉesigi ĝin karul?” demandis Grimble laŭ softa kantanta maniero.

“Ĉesigi ĝin?” muĝis Huglet “Li n povas ĉesigi ĝin.”

“Mi volas ĉesigi ĝin en tuta Angli.”

“Vi volas multon junul. Mi diras al vi ke taŭrolud ekzistas en Angli ekd’ Angli mem ekzistiĝis. S on forprenus bonan malnovan sporton ne plu stus Angli.”

Li diris ĉiĉion per sama laŭta muĝa voĉo.

“Mi demandas kial vi volas ĉesigi ĝin?” ripetis Grimble softe k obstine.

“Ĉar ĝ estas kruela mizera afer.”

“Ĝi n estas kruela. Hondoj amas ĝin. I ĝuas ĝin. Anke taŭron ĝi multe plaĉas.”

Sinjor Grimble rigardis distretitan herbaĵon tutkvaze legante vortojn.

“Kiel gravas ĉu i ĝuas ĝin aŭ n? Mi ĝuas ĝin” diras Huglet. “Ti sfiĉas ĉu n?”

Aliaj viroj ĉirkekolektiĝis. Ĉar kvankam Sinjor Huglet ofte kriegis preske ĝis kreviĝ on malofte aŭdis lin kriadi dum tiom longa period al un person. Laŭdire kiam Huglet kriegis kiel nun kontraŭkriato ĉiam cedis ka kviete foriris.

“Ki okazas?” demandis Sinjor Callard kiu posedis taŭron.

Sinjor Huglet turnis sin ka elŝprucis – “Ĉitidomnito volas ĉesigi taŭroludon. Taŭroludon komprenu por kiu ni ĉiuj laciĝe veturas tiom da mejloj.”

“Ellitiĝis ja longe taŭ tagiĝo” interrompas Sinjor Grimble.

“Ve! K edzin ka m tiom ĝenis nin por venigi bruton akurate frue. De ki s’fer’s vir?”

Li rigardis Kesteron kiel apotekisto rigardas viron delonge malsanan.

“Ja’s” diras estro de Kruĉo da Cidro. “Mi j’aŭdis pri homoj volantaj ĉesigi longtempan genuadon. M eĉ aŭdis pri dutri volantaj ĉesigi militojn ka famojn de militoj. Tamen taŭroludojn? Nenjam en vivo! Kiu krom pokaĉo da kritikamaj parsonoj iam volis ĉesigi ludon?”

“Klare ke povrul fariĝas senmensa” diras Grimble. “Ĉu v sanas teksisto?”

Muelisto venis por rigardi skuis kapon ka foriris ki stis aktivego kiam temis pri Muelisto.

“Sed pro ki vi volas ĉesigi ĝin do?” diras Sinjor Callard tre konfuzita.

“Mi jam diris. Ti ne gravas. Aŭskultu Sinjor Callard ĉu v vend’s al mi taŭron?”

“Vend’s?”

“Ja’s mi n marĉandos marĉende pri prezo.”

“Sed ti n valorus por mi penon. Mi ricevos pl’ege pli se m lasos lin batali. Per venko mi fariĝos riĉa. Se malvenko do m ricevos plej altan buĉprezon d’arenposedantoj. Ĉu v komprenas?”

“Kiom vi gajn’s se l venkos?”

“Dudekpundon.”

“Mi donos al vi dudekpundon ka poste vi povos forkonduki beston.”

“Di min benu!” diras Sinjor Callard. “Ho Di min benu ja!”

Li gapis je Kester kvaz vidante fantomon.

“Konsentas?” diras Kester.

Srin Callard kiu nenjam parolis tal edzo k eĉ tiam diris samon ka nenjam malobeis venis plena d eksitiĝo kondukante taŭron.

“Akceptu proponon de sinjor Patro! Akceptu ĝin karul!” ŝi diris tutsenspire. “Akceptu dudekpundojn ka n’˚ajmenigos karegaĵon.”

Callard tiom miris pro ke ŝ aŭdacis paroli ke l nur povis ripetadi – “Di min benu!”

“Di benu vin ĉu?” diras Huglet denove ekmuĝkriante. “Vi b’zonos pl’ol benon se v faros tian stultaĵon Callard. Domne!

Detruos nian amuzon por dudekpundo! M instruos vin! K anke vin junul!”

“Ho sed certe li stas pl’ol senmensa idioto li delire frenezas se l proponas dudekpundojn por besteto ka poste redonos aĉetaĵon” diras Grimble. “Ho mi povus plori! Tamen povrul estis sana taŭ dusemajna lundo teksis ĉe ni tutĝuste. Sed poste li klarsendube freneziĝis. Ho ve!”

Li viŝis sian vizaĝon k aspektis tre konfuzita.

Kester eltiris sian monujon ka proponis al Callard monsumon.

Tutcerte sian tutan heredaĵon d onklo mi n dubis.

Jam Srin Callard alvokis ĉiujn siajn infanojn ĉar i havis kvin infanojn k anke bebon ka ŝ flustris in ka subite i kune kri’s “Prenu ĝin Pejtro! Bonvolu nin aŭskulti!”

Surprizite de ti Sinjor Callard aspektis tutkonfuzoplena ka l etendis manon al Kester por mon. Sed Sinjor Huglet ĝin sobfrapis.

“Nenju rabos al mi amuzon!” li diris. “N aŭdacu preni ĝin Callard. Ni volas nian amuzon m insistas!”

Ĉiuj viroj kun hundoj nigratone vizaĝis ka murmuraĉis – “Jes ja jen juste! Jen evangeli! Ni volas nian amuzon!”

“Kamradoj! diras Kester petegante “estas domaĉe dum tiom bela tag inciti un povran kreiton kontr alian. Jen ago de Diablo. Se v deziras batalon kial vi n loktos vir kontre vir aŭ boksos duope? Rigardu! Por distri vin mi loktos kontre ses el vi un post alia. Kiu venkos min plej klare tiu prenos mian jakon ka dua prenos mian ĉapelon ka veŝton. Ĉu?”

Nenju parolis i nur iomete movis piedojn ka dise rigardis.

Ŝajne ĉiu sci’s ke Kester stis tre kapabla loktisto ka ŝajne nenju volis preni por si tiproponon. Sinjor Grimble rigardis Kesteron kvaz malamante lin. K estis klare per sekvo ke l tutja malamis lin.

Decidiĝinte ke l ne plu akceptos decidojn de Huglet l ekdiras – “Junul bone parolas. Nu mi konsentos pri ĉikion li diras ka m akceptos ĉesigi taŭroludon hodie laŭ un kondiĉo.”

“Eldiru ĝin” diras Kester.

“Ke vin mem ataku hondoj.”

Sinjor Grimble malice ka gake ridaĉis ka Huglet remuĝegis.

“Jen ja ni nun venkis vin knaĉjo!” li kri’s. Ka Grimble diris – “Eble v amas brutojn per via monujo sed vi n montros vian amon per via propra sango!”

“Daŭrigu taŭroludon!” ordonas Sinjor Huglet.

“Religu beston” diras Callard al sia Srin kiu staris apude fervora transdoni ĝin al Kester por ke l redonu ĝin kiel li promesis.

“Kies hondo lotiĝis unua?”

Sinjor Huglet ne plu atentis Kesteron ka daŭrigis aranĝadon.

“La hondo de Sinjor Towler lotiĝis unua ka Kruĉo da Cidro dua” diris un posedanto de taŭraren’.

“Taŭen venu Towler!”

Kester staris tutsenmove ka rigardadis Grimblen ĝis li stis tre maltrankvila. Ŝajne li n volis renkonti okulon de Kester.

“Ti stus plej bona amuziĝo de via tuta vivo ĉu Sinjor Grimble?” finfine diras Kester. “Vidi viron turmentata kiel taŭro.”

“Nenju stus tia stultul!”

Kester ĉirkerigardis.

“Kamradoj!” li diras “s eble mi konsentos al plan de Sinjor Grimble k akceptos sur min hundojn un post alia ne por mortig’in sed por ĉeni ĉiun per nuraj nudaj manoj ne grave kiel ferocan se m faros tion laŭ mia propra risko ĉu v donos al mi skribitan promeson k’alia taŭroludo n okazos en Lullingford dum dek jaroj? Ka se m malsukcesos ĉeni eĉ nur un hundon mi tial tutmalsukcesos ka ludoj daŭros.”

Ĉies lango liberiĝis pro ti.

“Di min benu!”

“Jadi!”

“Domne!?”

“Ti superas ĉion!”

“Je hondoj!”

Okazis konfuza bru de voĉoj.

Unu aŭ du kri’s k’i ne konsentas. Sed plejparte i scivolemis pri ki okazos ka ĉar on sci’s ke parson malaprobas taŭroludojn ka jam petis skviron ĉesig’in ĉiu kredis k’i eble devos ĉesi malgre ĉi’ ka pro ti i ĝuu nunan distraĵon ĉar ĉitiu stis neatendita amuzaĵo kian on en tiregion’ ankor nenjam spektis.

Kiam Sinjor Huglet sukcesis ne plu ridi li klarigis al ĉe’stantoj ki okazas.

“Manojn se v aprobas” li kri’s.

Ĉiuj krom eble dekdu levis manojn.

“Decidite!” diras Sinjor Huglet. “K anke decidita via fato bravul!”

Mi kaptis Tim-on de Muelisto ka diris al li ke l’iru al Kester ka flustru ke hundo de Grimble stas nova ka tr’ege mavhumora. Sed verdire mi sentis ke nek ti nek ali stos eĉ utileta ka m ne povis elpensi kion fari. Sed pr’io mi decidiĝis mi restos proksima al li ka kiam li falos m enkuregos ka fortrenos in ka se Grimble intermiksos sin li s’feros. Nenju stas tiel feroca kiel amanta virin ka ĉiam kunpleksis min ke Patrin de Jesu povis deteni siajn manojn de centestro[58] ka sendube tiel stis pro taŭa ordon de ŝia Fil. Sed verdire se m estus tiPatrin m opinias ke m malobeus ordonon.

Tim revenis kurante ka m vidis tiklarajn bluajn okulojn sekvi ka resti momente sur mi. Poste mi kaŝis min maltaŭ Srin Callard.

“Li sci’s” diras Tim. “Sed li malgraŭe dank’s vin.”

M iris al restoracibudo ka ŝtelis viandotranĉilon. Sed preske tal mi kaŝis ĝin sub falbal de mia jupo mi vidis ke ĝ n estos b’zonata almen dum iom da temp. Okazos i’pli mirakleca ol m iam taŭe vidis. Jen.

“Iru al centro de mur” diras Huglet “ka ligu hondojn al taŭroĉen. Ka se v ligos iun el miaj mi donos al vi kvin ŝilingojn mia knaĉjo. Ho mi preske krevas pro rido vidante tian stultulon!”

“Hondo de Towler” diras arenestro. “Preta!”

I liberigis terhundon de Towler plej ferocan besteton tie.

“Kaptu lin! Mordu lin!” krias Towler ka m preske svenis. Ka tiam okazis.

Kester paŝis taŭen.

“Nu Bingo!” li diras. “Bona hundo!”

Bingo haltis rigardis Towlern kvaz por diri ke l eraris ka kuris al Kester feliĉege svingante voston k amemante.

“Ni stas amikoj ĉu n?” diras Kester.

Towler sakris ka Huglet aspektis nigra kiel nokto. Sed nenju povis plendi ke n estis tuthoneste k iuj el pli bonkora tipo ridis ka diris “Brave knaĉjo!”

Simile agis hundo de Kruĉo da Cidro ka sekvanto. Kiam posedantoj venis por forkonduki ĉenigitajn hundojn ĉiu aspektis embarasiĝinta ka konsternita.

Kester ridis.

“M amas hundojn” li diras. “Bestoj stas miaj plej amataj. Vi n povis sc’i tion sed tiel stas ka m vidas ĉitie nur un hundon kiu n estas mi’amiko ĉar ĝi nur nove venis al ĉitiregion’.”

“Ja’s” diras Grimble “vi n povos fari viajn maj-ludojn kun Toby. Jadi se v konservos vian vivon v estos bonsorta!”

Subite mi pensis pri pli bona helpil ol viandotranĉil kvankam mi plu tenis ĝin por gardi kontr eventual. Mi kuros al urbo ka venigos apotekiston ĉar n estis kuracisto tie por ke l estu proksima se damaĝ okazos. Restis ankor multaj hundoj ĉar on n indulgus Kesteron rilate iujn. Eble stos sfiĉa tempo se m rapidos. Do ankor portante viandotranĉilon sub mia robo mi flankeniris el homamas’ atingis vojon ka kuris impete. Sed tal foriri mi rigardis denove timian amaton ĉar se m n estos sfiĉe rapida m eble ne revidos lin vivanta.

Li stis ridanta dum Huglet forkondukis un el siaj hundoj.

Kvankam Kester ne teksis por Huglet l amikiĝis kun liaj hundoj dum bazartagoj ekster Kruĉo da Cidro ŝajne. Li tiel amikis bestojn ke dutri minutoj sfiĉis por k’i stu por ĉiam li’amikoj.

Ka dum mi maltaŭen rigardis ŝajnis al mi kvankam mi diris al mi ke m nur imagas ĝin ke tiokuloj tiel vieglaj ka helaj restis sur mi ka ridetis al mi amikemis min ka paroladis min kiel okuloj de vir kiu longe rigardas sian karan konaton kiu fordonis sian pacon por li sian animon al lia zorgo ka sian korpon por lia ĝu.

Sed dum mi kuris mi diris al mi – “Ne Pru Sarn vi stas nur li’anĝel ka ja malind’anĝel.”

Ka ĉiuj bluaj vinkoj en heĝdigoj kuniĝis en nebulon de larmoj dum mi kuris ka n plu aspektis floroj sed blutajdo da malfeliĉo por dronigi min.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.