La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MALBENO KARA

Aŭtoro: Mary Webb

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Averto
LIBRO UNU
1 2 3 4 5 6 7
LIBRO DU
1 2 3 4 5 6 7 8 9
LIBRO TRI
1 2 3 4 5
LIBRO KVAR
1 2 3 4 5 6 7
Dialektaĵoj
Prononco
Pri la traduko
Piednotoj

ĈAPITRO 4: Dum maja maten

Stis eĉ pli silente ĉe Sarn sen kvieta ĉe’sto de Patrin. Ŝia malesto dolorigis min pl’ol se m dependus de ŝ ĉar ni plej sentas mankon de homoj kiuj dependas de ni por ti ka por ĉi. Sekve patrin dum labor sentas malfacilon ka malkapablon kiam forestas etuloj sin kroĉintaj al ŝia jup ol kiam i ĉe’stas ĉar ŝia kor n estas en ŝia labor. Do dum plilongiĝantaj tagoj d april m ofte sidis plorante dum m enmensigis ŝiajn povrajn levitajn manetojn ka ŝian elkoran bonvenon kiam vespere m envenis laca. Nur Gideon ka mi restis tie ka Tivvy de temp al tempo. Labor daŭris samkiel taŭe kvankam tristec ĉirkis ĝin. Gideon nenjam eniris stakejon sen malbeni Beguildyn kiu plu stis en prizon sen juĝa decido. Delonge n’aŭdis nenjon pri Jancis ka ŝia patrin ka n venis alia leter de Kester.

Bazar rekomenciĝis. Pli bone diri ni rekomencis partopreni ĝin ĉar ni havis multon por plenigi standon. Un el ni iris k alia prizorgis bienon ka m aŭdis ke ĉiufoje kiam Gideon stis ĉe budo Frino Dorabella venis por aĉet’ion. Efektive on jam diris ke ŝ amas Gideonon ka m esperis nur ke Skvir n aŭdos tion. Mi n miris ke ŝ amoremis pri Gideon ĉar vere li stis brava fortul kun multa karakter ka forto ka belaspekta ka stis nemultaj junaj viroj ĉe Lullingford titempe ĉar kelkaj iris loĝi en London k aliaj ne revenis de militoj. Gideon pridiris nenjon al mi sed mi povis rimarki ke ŝia favor flatis lin ka m kredis un tagon kiam ŝi venis al nia pordo por peti trinkon da lakto ke lia man tremetis kiam li donis al ŝi tason.

Sed se l pensis pri ŝ mi certas ke stis nur pro amorem ka junec ka dezir prosperi ka n am kian l’iam sentis al Jancis. Mi kredis ke l nenjam amos denove post veneniĝo de tifru’am – ĉar vere malben ŝajne ’niris tion samkiel ĉion. Sed n estis dubo ke li’nteresiĝis pri ŝ ka kiam intertempe mankis Frino Dorabella ĉe’stis Tivvy. Li plene malestimis Tivvyn sed li stis preta preni kion ajn ŝi donos samkiel ĉiu alia junul precipe post renversiĝo de vivo ka perdiĝo de kara konatin. Li ŝajnis voli foresti kun Tivvy kiam li n laboris kvaz li stis maltrankvila ka l ne toleris paroli pri Patrin ki mirigis min ĉar li nenjam multe zorgis pri ŝ dum ŝia vivo. M enmensigas kiam estis Majtago ka n’ekiris al bazar ĉar ni devis vendi produktojn negrave ĉu on funebras aŭ n mi diris ke m enmensigas pri angul kie Patrin staris lestafoje por adiaŭi nin. Ka Gideon eksaltetis ka rigardis nervoze lokon kiun m indikis preskakvaze kredante ke ŝ revenis.

Ka kelkfoje mi rimarkis ke l rigardas ŝian seĝon nervoze ka mediteme. Ti afliktis min ĉar li n kutimis sin teni tiel.

Ĉiualimaniere l agis kiel taŭe ka bien stis sama ka lago ka printempo. Maj alvenis varma ka grandioza ka burĝonoj ka ŝosoj apertiĝantaj petaloj k apertaj petaloj blovetoj da dolĉaer ka ŝtormoj da varma pluvo transiris kamparon kiel dum ĉiu alia jar.

Merloj ĉarmadis tuttage ka kukoloj ekkantis je kvara aŭ kvina hor matene. Fulikoj kun siaj idoj naĝis sur lago cinkloj tegmentis bone siajn nestojn svingvostuloj ludis apud akvo k arde’ staris rigardante sian longan ombron sur vitreca lago kvaz demandante al si kiam ĝ atingos longecon de kirkotur. Folioj de nimfeoj flosis verdaj ka brilaj kiel malplenaj boatetoj ĉar ankor n estis flortempo por nimfeoj. Junaj folioj en arbar fariĝis pli longaj ka larĝa herbaĵo kreskis ka komencis ondeti tritiko leviĝis viva ka hela.

Karesmolilioj en paŝtej velkis ka kampanuloj venis kiel fum sorrampanta deklivojn d arbar. Ĉi’ renoviĝis ka ju pli brilaj stis koloroj des pli mi pensis pri Kester ka lia teksado ka des pli m hontis ke m ĝuas printempon dum povra Patrin kuŝas en sia freŝe fosita tombo. Venis tago en mez de tibela majveter kiam kratagarboj laŭlonge de lago tiel dense portis florojn k’i sternis solidan blankan muron en akvon ĉe siaj piedoj. Kvankam stis tagmezo birdokantoj stis preske samlaŭtaj kiel je tagiĝo ĉar en maj i ŝajne nenjam laciĝas. Ni stis en kuirej por tagmanĝi tal eliri por fini elfosadon de terpoj. Tivvy helpis kiel ofte nun kvankam Gideon ne multe dankis al ŝi lia mien stis ĉiam meditema ka l kuntiris brovojn ka kelkfoje eksaltis kvaz aŭdante voĉon.

Kuirej stis agrabla loko post varmeg ekstera ĉar stis frua jar.

Sunlumo makulis trankvile plankardezojn ka siring elekstere sendis forte dolĉan parfumon tr’apertan fenestron pro ke florado preske jam finiĝis.

Io preterpasis fenestron k aŭdiĝis softa frapeto sur pordon. Ĝi memorigis min pri titempo kiam Jancis forkuris ka venis al nia pord en neĝo. M iris aperti ka jen ŝi staris Jancis blanka kiel fantom apogante sin per pordostango kun ŝal volvita ĉirke ŝin k en ŝal m apen povis vidi bebon ne pli grandan ol pupo.

“Ĉu Jancis?” mi diras. “Jadi kiel vi venis?”

Sed ŝi tiel sovaĝa ka blanka kiel marvirin serĉanta sian homan amaton nur preterrigardis min.

Ŝi nek rigardis nek diris vorton al mi. Ŝ eĉ ne rigardis Tivvyn.

Ni n ekzistis por Jancis en tihor. Ŝi nur englisis kiel nebulring el vintra mont aŭ drivaĵo de floroj el somerarboj aŭ blankulin el sub lago. Ŝ estis vestita per robo kiun ŝi kutimis surmeti por festenoj ŝirita kaj ĉifita sed ankor blanka ka kvankam ĝi n beligis ŝin kiel blua tamen kun blanka ŝal ĝi faris el ŝi glisantan fantomon en aer dum ŝi transiris kuirejon. Senorde ŝ kolapsis ĉe piedoj de Gideon ka ŝ metis bebon sur plankon taŭ lin dum li sidis ĉetable en granda brakseĝo. Ka ĉar manĝaĵo stis aranĝita sur tablo ka l okupis ĉefseĝon ka Jancis kaŭris sur planko mi n povis ne pensi pri rakont en Bibli kiam Jesu stis ĉe festen k iu malriĉulin venis por pet’ion k on riproĉis ŝin ka ŝ kuraĝis diri k’eĉ al hundoj ne mankas paneroj.

Ŝajnis ke tuta bonaĵo de vivo sterniĝis tie sur nia kverka tablo ĝis ĝi knaris pro pez. Troviĝis fruktoj d am hajmeca pan de ĉiutaga komplezo pokal kiu sensoifigas ĉiun ka sal kiu gustumigas vivon ka ĉiuj men gravaj plezuroj kiuj donas bonecon ka dolĉon al vivo.

Ka Gideon rajtis disdoni ĉion. Sarn de Lago Sarn stis mestro de tifesten ka l rajtis diri se l volis “Jen mi ŝarĝos cian teleron ka plenigos cian poton.” Ka l rajtis domaĉi ĉion.

Jancis genuis en makul de brilanta sunlum ka ŝ aspektis kiel neĝfloko kiam tago komencas degeli. Post tiktako de nur un momento ŝ eble plene likviĝus. M enmensigis titagon en laktej kiam ŝi venis esperante ke Gideon tuj edziĝpetos al ŝi. Ka m enmensigis nokton kiam m esperis bonon por ŝi dum Beguildy serĉis sepan infanon ka tempon kiam mi vidis ŝin venadi mien inter siaj du blankaj bovoj kvaz pratempa dam kiu mortis taŭ longe. Mi memoris ŝin kanti Verda Gruzo tiKristnaskon kiam ŝi forkuris ka lumon el fenestro kiu verdigis ŝian vizaĝon ka ke ŝ kutimis diri – “O! Mi volas ludi Verda Gruzo”.

Ĉiuj ŝiaj pasintaj vortoj k agoj ŝajnis ĉirki ŝin dum ŝi tie genuis kun orharar pendanta sur ŝiaj ŝultroj. Tiel pala tutblanka k ora ŝ kontrastis kun Gideon bruna ka malhele vestita k eĉ pli ti donis impreson ke ŝ alvenis el i’alia mondo k anke bebo ĉar anke ĝi stis blanka ka ĝia kapeto kie ŝal flankenfalis estis kovrita de palflava lanugo. Nenju aspekto de Gideon troviĝis en ĝi. Ĝi n aspektis homa bebo sed anstatinfan’ kiu estiĝis en mezo de somernokto sur petal de liliflor. Ho jen pli stranga beb ol ankor mi vidis! M apogis min kontre pordostango ka larmoj sobruliĝis sur mia vizaĝo ka por deteni laŭtajn singultojn mi promesis al mi ke Jancis havos plej bonan manĝon de sia tutvivo tuj kiam ĉiti’ finiĝos ka ŝ manĝos ovon d ardeze griza ĉaskokin kies ovoj valoris multe da mon por kovado ĉar ŝ estis premi’ta birdo. Sed mi n scias kial mi tiom volis ke ŝ manĝu tion anstate ordinaran ovon egale bongustan k anke pli grandan. Ka m anke promesis al mi ke bebo ricevos plej bonan baniĝon kiu iam okazis ĉar ĝi ja ’spektis kvaz ruliĝinta en cindroj.

Ka jadi! mi plenigos ĝin per lakto ka m belordigos malnovan junkan lulilon ka faros nanan lankovrilon ka metos plensatan bebon eksteren por dormi en sunlum! Nelge ĝi perdos tistrangan timigan aspekton antikvan kiu kredigis ke ĝ jam sci’s ĉion scieblan ka malplezuris pro ĝ. Mi volis vidi ĝin kun granda florbul d oraj primoloj. Ka tutdume Tivvy sidis apud Gideon kun buŝo aperta pro surprizo k aspektis timanta kvaz vidante fantomon.

Gideon smilis ŝtonan viron. Nenju sento videblis en lia vizaĝo nek kompato nek koler. Ĉi’ tia ŝajne stis forpasinta. Stis kiel malnova rakonto kiun li jam forgesis ka Jancis estis ĉefa rolulin en tirakonto sed kial ŝ estis ka kiu ŝ estis ka kion ŝi faris ne plu troviĝis en lia mens ĉar li jam plene forgesis tirakonton. Iam pli fru’ekzemple se ŝ venus je Kristnasko li verŝajne batfaligus ŝin pro koler. Sed poste l eble kisus ŝin. Nun li nek batis nek kisis.

Ĉiu sento lia pri ŝ mortis en fajr tinokton en septembro ka tipovra knabin devis porti pekon de patro. Ĉar kiam okul de Gideon vidis ŝin li vidis siajn brulantajn stakojn k en ŝia blua rigardo troviĝis ruĝaj reflektoj de fajr kiel en klara maten on povas vidi lestajn sovaĝajn subbrulaĵojn de tondroŝtormo. Ŝi nun signifis nur tion al li. Ka kvankam lia malam al Beguildy restis sovaĝa kiel taŭe li nenjon plu sentis pri ŝ nek malamon nek deziron eĉ nek amordeziron k eĉ mene amon. Frino Dorabella jam kaptis lian menson ka Tivvy kontentigis korpon. Ne plu troviĝis loko por Jancis. Jen li sidanta en nia malnova kuirej tiom kvieta ka plena de memoroj pri ĉiuj Sarnoj kiuj ĉitie jam loĝis ekde Tim kun fulm en sango ĝis Patro kiu forpasis el vivo dum malluma ronkado post kolerego. Mi pensis pri Patrin kies ŝpinrado tie zumadis tagon post tago kiel eta tombostrigo. Mi pensis pri ĉiuj aliaj Sarninoj ka pri mi kiu strebis ka sklavis por malben. Ka ŝajnis ke timalben smilis planton eble muŝkaptanton kiu logas vivantojn en sian festenhalon sternante grandan manĝon ka jen! kiam i eniras ŝi kaptas in ka prenas in ka ligas in ka katenas piedojn tiel k’i n povas eskapi. Peza dolĉec de taglilioj en ĝarden devigis min pensi pri entombigejoj. Mi volis ke Jancis diru iaĵon ka tiel finu aferon ĉu por bon ĉu por mav tiel ke m povu jam prizorgi bebon. Sed ne ka silento daŭrdaŭris. Ekstere Lago Sarn staris taŭ mi kvaz spegul enkadrita per ia multevalora verda juvelaĵ. Aŭdiĝis nenjo krom tristeta ĉarmo de birdoj proksimaj ka foraj ka vaganta zumado d abel kiu eniris nian kuirejon ka malŝatante ĝin reflugis kolere eksteren.

Jancis eklevis sian kapon ka rigardis Gideonon. “Sarn!” ŝi diris. Ka denove “Sarn!”

Dum ŝi diris tion m imagis multajn aŭskultantojn kiuj kliniĝis el aer dense kunamasiĝinte kiel petaloj de blanka peoni’ atendante aŭdi kio rezultos pro ĉitirenkontiĝo.

Ŝi kunpremis siajn manojn ka fikse rigardis Gideonon per siaj bluaj okuloj kvaz dummomente lasante bebon kiu poste mem parolu por si.

“Ĉu v enmensigas Sarn” ŝi diris “ke ni ludadis Konkrojn per grandaj ruĝetaj ka blankaj helikodomoj apud akvo ka vi preske ĉiam venkis ka mi malvenkis? Ĉu v enmensadas ke m volis ludi Verda Gruzo?

Ŝia febla voĉo ĉesis dum momento k okazis i’stranga ĉar dum mi rigardis ŝin ŝajnis al mi ke multaj voĉoj el tre for sonigis vortojn de tiolda kanto ka kantis ĝin en harmonioj laŭ kutim de kantantoj en nia region. Ĉar s iu ja kantas li aŭ ŝi scias kanti en harmonioj ĉar on ĉiuj amas muzikon ka ĝ enradikiĝis en animoj. Tiel m aŭdis ĝin kun ornamaj notoj de sopranoj ka persistantaj sonoj de basoj ka kontraltoj ka tenoroj kaptis vortojn ka ludis per i ka ĉiuj emfaze kantis kvaz parolante por Jancis. Tre base kaj elfore sonis tamen riĉe pro multaj voĉoj.

Printempo nun alvenas verdiĝas herbar

Elektu belulinon reĝino de jar

Harar kiel silko kronita de lum

Ni skribos ŝian nomon per bela ora plum.

M ankor ne scias kion m aŭdis. Parson diris ke mia viegla imago nur ludis pri pasintec. Mi n povas diri. Tamen ĉu image ĉu reale mi tutvere j’aŭdis ĝin harmonie kantatan ka ĉiu ton stis klara ka ĉiu harmoni’ ĝuste interligita sed el tre for.

“Ĉu v enmensas vesperon kiam vi vidis min sub ruĝa lum Sarn revenante el Lullingford kun ŝafoj? Ka titagon kiam ni trovis paruneston kun dekkvar idetoj ka v kisis min unfoje por ĉiu birdeto?”

Ankor Gideon nek faris sonon nek moviĝis.

“Ka kiam mi forkuris ka Pru ŝirmis min vi diris al mi en mez de ĉitikuirej mem ‘Kisu min knabinjo!’ K iam en laktej vi diris ke m aspektas kvaz farita el kratago ka lakto? Ka ĉe dom de Callard tivesperon kiam mi tenis bebon dum Sinjor Callard devigis in ĉiujn diri ‘Taŭrolud’ estas fia…’ ĉu v enmensigas k Aaĉjo Callard subite diris ‘Mi vidas du bebojn en ŝiaj brakoj nian ka ŝian estontan’? Ka rikoltodancon kiam on belege fajfis ka n’dancis?”

Tremeto transiris vizaĝon de Gideon kiam ŝi menci’s tirikolton ka min mirigis ke Jancis parolis pri ĝ ĝis m ekkomprenis ke ŝ jam forgesis originon de kverel de Gideon kontre ŝi. Ŝi nun sci’s nur ke l n amas ŝin ka kialo tutne gravis.

“Ka kiam Pejtro iris serĉi sepan infanon ka v alvenis ka n’kuniĝis tiel dolĉe? A˚! Eĉ timatenon kiam Pejtro revenis ni stis tiaj ka v diris ‘Post kvin tagoj mi’eta karulin!’ Ka m diris ‘Ke Di vin feliĉigu!’ Ka post tihor Sarn mi n vidis vin taŭ nuna hor.”

Ankor Gideon ne respondis do ŝ metis manon sur lian brakon.

“Ĉu v memoras?” ŝi diras.

“Jes” li respondis indiferente. “Mi memoras sed estis taŭ longe.

Ne plu pensinde.”

“Sed ne bebo. Jen bebo Sarn! Via ka mia.”

Ŝi suprenlevis infanon kvaz por meti ĝin sur liajn genuojn sed li svingis manon por rifuzi ĝin.

“Knabo!” diras Jancis. “Ne knabin tiel ke vin ĉirkos virinoj.

Knabo kiu tutbalde gardos ciajn porkojn kaj post kelkaj jaroj li gvidos plugilon. Ja’s. Mi scias ke l stos bona fil al vi ka bone laboros ka rikoltos duoble pl’ol li’avo detruis.”

Povra bebo movetis sin kvaz ĝi sentis pezan ŝarĝon.

Gideon rigardis ĝin kvaz ĝi nur videbliĝis kiam ĝi tuŝis lian vivocelon k alitempe stis ne videbla. Poste l kurte ka kruele ridis.

“Ti?” li diras. “Vi proponas al mi tion por helpi min? Mi dankas cin! Eĉ se ĝ vivos ka pri ti m dubas ĝi nenjam utilos ĝi nur dorlotiĝos en dom ka manĝos kaĉon.”

Ka kvaz sciante ke ĝ ne sukcesis en ekzamen povretul komencis kri’. Gideon forpuŝis tablon ka stariĝis. L’iris al maltaŭa kuireja pordo kiu stis plej oportuna elirej al legomĝarden. Ĉe pordo li haltis dum minuto.

“Plej bone stas ke v reiru al el kie vi ven’s” li diris. “Vi n estas bonvena ĉitie nek vi nek tialia.”

Ka l fermis pordon ka foriris.

Jancis restis senmova ka ŝajnis muta ka kunfuzita. Pala plum pelita d aer lilipetal vaganta sur akvo ne povus esti tiom perdita kiel ŝi en timomento. Mi kuris al ŝi ka levis ŝin ka bebon sur kanapon ĉar ŝ estis tiom malpeza ke tuŝis mian koron.

“Nun atentu” mi diris “nenjun vorton vi diros taŭ vi manĝos ka trinkos! Boligu akvon Tivvy mia brava knabin dum mi varmigos lakton por bebo.”

Jancis diris nenjon sed nelge larmoj komencis sobflui lante sur ŝiaj vangoj. Ŝi manĝetis ka poste mi demandis kiel ŝ atingis nin.

“Mi marŝis” ŝi diris “ka povra beb estis tre peza. Vi n povas imagi rigardante lin kiom peza li stas.” Mi sci’s ke l apen pezis pl’ol kokin ka tial m anke sci’s kiom laca stis povra Jancis por kiu tiel nana ŝarĝo stis tre peza.

“Jadi kiel via patrin permesis ke v marŝu?”

“Patrin mortis.”

“Ve! Mi b’daŭras tion” mi diris. “Ŝ estis tre bonkora virin.”

“Dankon!” diras Jancis sed tutsenfervore.

Ŝi smilis virinon kiu en ludo Multekostaj Koloroj jam riskis ĉion ŝi demetis karton nomatan Multekosta ka perdis ĝin. Ŝi nun estis ekster ludo ka n plu gajnos nek perdos. Mi n volis menci’ ŝian patron ka ŝ diris nenjon pri li.

“Nu via hajm stas ĉitie” mi diris. “Vi scias tion Jancis kara.”

“Mia hajm ne povas esti ĉitie se Sarn n amas min Pru.”

“A˚ sed ĝi ja stas” m elkri’s. “Kvankam mi ja ĵuris per Bibli ke m obeos Gideonon kvaz metilernant edzin ka hundo tamen ĉitage mi kontros lin. Vi kuŝos ĉinokte en mia lit infan. Vi k uleto dormos hajme ekde nun.”

Ŝi ridetis triste kvaz dirante “ĉu do ja vere?” kaj kuŝis tenante bebon. Sed nun Tivvy jam komencis aspekti pli ka pli ribelema k eksplode elkri’s – “Ka ĉu ŝ ja dormos ĉitie Pru Sarn? M opinias ke ne! Eble vi n scias ke m mem stos edzin de Sarn. Ja’s. Li dev’s edzinigi min por mia bon k anke por sia.”

Jancis apertis okulojn ka rigardadis ŝin samkiel faris Saĝulin kiun m iam konis kiu povis eldiri alies pensojn.

“Mi scias ke stus bone por vi Tivvy se l ja edzinigus vin” mi mokeme k ironie diris al ŝi ĉar mi nenjam povis toleri Tivvyn jen ver direnda “ka kredeble li devos ne multe prokrasti pro ke v estas filin de Sakristian. Sed mi demandas ĉu efektive li faros tion? Ka m estas preske certa ke l nenjam faros tion. Mi kompatas vin Tivvy ka m tutne mencius ĉition taŭ Jancis sed vi komencis diskuton.”

Vizaĝo de Tivvy flamiĝis sed ŝi n ŝanceliĝis.

“Mi diris ke stus bone por li ka n nur por mi” ŝi respondis.

“Mi n povas kompreni” mi diris ka Di pardonu min pro mi’abruptec “kiel edziĝo kun vi povus esti bona por Gideon.”

“O! Nu balde mi pruvos al vi” ŝi diras.

“Iam Tivvy l amis Jancison” mi diris al ŝi. “Ka ŝ estis lia kara konatin ka li’edzin escepte de ringo.”

Ŝ ignoris tion.

“Mi diros al vi kial estos bone por Gideon ke l edziĝu kun mi” ŝi diris. “Te el vulpogantoj! Jen kial!”

“Te el vulpogantoj! Ĉu v frenezas Tivvy?”

“Ĉiu scias ke m scias nenjon pri erboj[75]. Ĉiu scias ke Sarn donis foliojn de vulpogantoj al bovin. Vi ka mi scias ke Kuracisto diris ke ŝajne via patrin trinkis vulpoganton.”

Ŝi parolis ĉiam pli lante ka klinis sin taŭen kun manoj sur tablo.

“Ĉiu scias Pru Sarn ke via frato opini’s ke Srin Sarn estis ŝarĝo.

Ĉiu scias ke l ja volas riĉiĝi. Ka m scias ke se l ne fru’edzinigos min anke ĉiu alia scios kio stis en tite’ kiun li preparis por sia patrin ka postulis ke m donu ĝin forta al ŝi.”

“Ki stis ti?” mi diris sentante min malsana en kor.

“Vulpoganto!”

Ŝi morde elbuŝigis tivorton. Mi sci’s ke ŝ diris veron.

“Mi povas pruvi tion” ŝi diris “ĉar hazarde mia patrin ĵus alvenis por doni al Srin Sarn noktorobon kiun ŝi kudris por ŝi.

Kiam mi sobvenis post doni teon al Srin Sarn m elverŝis tason por mia patrin el restaĵo ka Patrin diris post minuto ‘Jen vulpoganta te’. Ja’s Patrin bone scias per ki mortis via patrin sed ŝi n diros ĝin eĉ al mus se Sarn edziĝos kun mi.”

“Mi nenjam kredos tion” m ekkri’s. Sed Tivvy diras – “Vi kredos! Eĉ nun vi kredas.”

Ka stis vere. Anke Jancis kredis. Ŝi softe ĝemis ka flustris – “Stis taŭdirite Pru! Stas fatal. Mi jam ne havas hajmon Pru nenjan hajmon sur tuta Ter. Nek bebo nek mi havas kien iri. Kion fari bebo?”

Bebo alparolite ka kontenta pro manĝo kiun ĝi ĵus englutis lakte ridetis. Jancis fermis okulojn ka ŝajnis ke ne plu gravas al ŝi kion diras iu ajn.

Sed Tivvy venas al kanapo ka diras – “Se v tranoktos ĉitie ni dissci'gos ĉion Jancis Beguildy!”

Mi b’daŭras konfesi ke mia kolerem leviĝis ka m alkuris ŝin kaj forte batis al ŝi orelojn.

“Iru!” mi diras. “Iru kruela knabinaĉo tal mi disŝiros vin. Mi nenjam malamis taŭ nun. Sed vin m abomenas. Kiel vi povas tiel fiagi al tipovra infan? Vi decidu kun Gideon pri kion v ambaj faros.

Sed kiam vi transpasos sojlon ĉitien eksteren iros mi. Ka dum ĉititago for de tie ĉi!”

Mi povas diri ke ŝ foriris tre rapide surprizita pro vidi mildan Prun Sarnon tiom kolera.

“Nu kuŝu vi trankvile ka ripozu kara” mi diris “dum m iros al Gideon.”

“Ne! Ne ĝenu Sarnon Pru” ŝi diras. “Sed mi ripozos. Ja’s. Bebo ka mi ambaj b’zonas ripozon. Ni bone ka longe ripozos Pru. K elkoran dankon pro ĉi’.”

Eksteren m iris. Jen Gideon laboranta kiel sep. Mi ja kredas ke tikruelaj vortoj kiujn li diris al Jancis estis nur lia rimedo por fortigi sian propran koron. Mi ja kredas k’eĉ tiam estis sem d am ka sen Tivvy ĝ eble elkreskus ka florus. Mi nenjam hahezitis do m alpaŝis Gideonon ka diris – “Tivvy diras ke v donis venenon al Patrin. Ĉu ver?”

“Pro Di tiknabinaĉo b’zonas batadon” diras Gideon. “Ka se ŝ devigos min edziĝi kun ŝi ti stos ŝi’edziniĝdonaco!”

“Do vi ja preparis vulpogantan teon por ke ŝ donu ĝin al Patrin?”

“Patrin diris al mi ke ŝ preferas morti ol vivi ka ŝ estis peza ŝarĝo.”

Li nenjam klopodis moligi nek nei tion ĉar ti n estis lia kutim.

“Nu v estas murdinto ka nia rilato jam finiĝis” mi diris.

“Vi ĵuris fari kion m ordonos.”

“Murdo nuligas ĉiun ĵuron” mi respondis.

“Mi n volas Tivvyn ĉitie. Ŝi tutne utilas.”

“Ŝajnas ke v ne povas elekti” mi diris. “Aŭ Tivvyn aŭ pendumiĝi laŭ mia kompren. Mi savus vin se m povus ĉar v estas mia frato malgre ĉi’ ka m anke multamas vin. Laborinte kun iu sulkon kontre sulko fosilon kontre fosil tiom longe kiom mi kun vi on n’eviteble amas aŭ malamas lin. Ka vin mi n povas malami kvankam mi strebis dum ĵus pasintaj minutoj. Gideon! Pro ki vi faris tifian agon? Ja vere v devos penti en polvo ka cindroj ka pensi pri nenjo alia aŭ Diablo nepre metos sian markon sur vin ka v n atingos bonon en nuna vivo ka v iros al plej profunda infer en posta. Vian propran patrinon Gideon!”

Sed li diris nur – “Ŝi diris ke ŝ preferas morti ol vivi ka ŝ estis peza ŝarĝo.”

“Nu mi foriros do m avertas vin” mi diris pasie.

“M esperas ke v restos por rikolti fojnon ka tritikon” li respondas tuttrankvile kvaz farinte nenjon mavan ka vere m kredas ke l opini’s ke l plene pravis.

“Ne” mi diris. “Faru aranĝon kun T ivvy.”

“Ŝ estas senutila dum rikoltado. Ŝ estas ĝisoste pigra.”

“Mi restos ĝis ŝi venos sed ne poste” mi diris. “Ka m ne promesus tion se m ne scius ke ŝ urĝe b’zonas bald edziniĝi. Vi ja seniluzi’gis min Gideon pri ĉi’.”

“Senprave. Kion mi faris? Dormigis oldulinon kiu volis dormi.

Ka Tivvyn nu ŝ preske petis min.”

Trankvila? Ho li stis trankvila kiel lago profunde frostiĝinta.

“Ka Jancis?” m ekkri’s. “Ka tipovra pupo kiun v enmondigis? I stas nek oldaj nek malmodestaj.”

Responde li fingromontris al nigrigita planko de stakej ka diris – “Vi scias kies filin ŝ estas.”

Poste subvoĉe li diris kvaz forgesinte min – “Sed mi ja amis ŝin iam.”

Do m lasis lin kun liaj pensoj ka rekuris al dom alvokante dum mi apertis maltaŭan pordon – “Rigardu Jancis kara m alportis ovon d ardezkolora kokin por kirli en lakto por vi!”

Sed nenju respondis k kiam m eniris kuirejon kanapo malplenis.

Mi kuris trans gregejon ka tra‘lirejon apud sterkamas’ ka sur tivojon bonan kiun faris Romianoj taŭ multaj jaroj. Tamen por lago tilonga temp estis nur momento ĉar kvankam akvo tremiĝis dumilfoje post tiam laŭ Parson tamen ĝi tremis multmilfoje taŭe ka retremos ĝis tutmondo ŝrumpos kiel forlasita korpo de libel. Mi kuris laŭlonge de voj en forta varm ka sabla ter brilis en lum k ombroj stis kurtaj ka tre nigraj. Mi ĉirkiris unuan angulon troveblan ka sekvan k eĉ plisekvan ĉar eble ŝ marŝis pli rapide ol mi spozis. Sed nenju stis sur voj nenju blanka k ora patrin kun blanka k ora pupo. Nur kamomil en amasoj sur deklivoj havis tikolorojn oran ka blankan ka dum mi kuris ĝia forta parfum kaptis mian koron. Mi pensis k’eble ŝ soriris al mia litĉambro por lavi bebon. Mi rekuris vokante ka serĉante ĉie. Sed nenju stis en dom krom Katinjo kiu rigardis min triste ka kuris en ĉiun ĉambron iomete taŭ mi. Mi serĉis en grenej ka subtegmento ka bovinej. Kial mi spozis ke ŝ estis tie mi n povas diri sed jam mi senesperis trovi ŝin. Mi trakuris arbaran vojeton ĉar eble ŝ ekdeziris marŝi tie kien Gideon ofte akompanis ŝin por adiaŭi ŝin hajmen. Mi kuradis vokante ĝis arbarkolomboj sorflugis klakante sed respondis nenju.

Nur arbar staris ĉirke mi. Nur lakitaj ranunkoloj flavis bordojn de lago ĉiu florar duobligita en klarakvo ka muroj de kragago leviĝis blankaj ka verdaj. Sento de perdo ka malhavo plenigis min. M iris al Gideon ĉe maltaŭ’ de dom.

“Mi n povas trovi Jancison” mi diris.

“Mi diris ke ŝ reiru al el kie ŝ venis” li respondis sammaniere kiel li taŭe parolis ka senhonte.

“Ŝi n povas” mi diris “ĉar ŝi n havas monon ka ŝia patrin mortis ka ki okazis al ŝia patro ŝajne scias nur asiztribunal ĉar ŝi ne. Ŝi marŝis tutvoje el Silverton Gideon. Ŝi n havis monon por pagi diliĝencon. Ĉiujn tilacigajn mejlojn ŝi marŝis por atingi vin. Ka kiamaniere vi bonvenigis ŝin?”

Li diris nenjon je ti sed daŭrigis sian laboron.

“Vi dev’s veni serĉi povran knabinon” mi diris. “Tuj dum nuna minuto vi dev’s veni. Vi dev’s elpensi alian lokon serĉendan. Ho elpensu tuj alian lokon Gideon! Ĉar mi n povas. Ka se ni n povos trovi alian lokon restas nur…”

Kun forta tremado mi fingromontris al lago.

“Ki?” li diris tre kolere. “Vi volas timigi min ĉu?”

Li batis fosilon en teron kvaz malamiko kaŝis sin tie ka venis kun mi tra domon ka kromdomojn. Poste l ekiris laŭlonge de voj dirante k’eble iu donis al ŝi lokon en ŝarĝvagon’ ti timigis min koncerne lian menson ĉar nenju laŭiradis tivojon krom ni mem ka fantomaj ĉaroj kiuj laŭdire aŭdiĝas nokte ruliĝante knare laŭlonge d antikva ŝose. Sed post kurte li revenis ne trovinte spuron de Jancis.

“Ni devos dragi lagon” mi di r i s . “Ni ne b’zonos iri malproksimen mi n dubas. Balde ŝ estus subakva ĉar ŝ estis tre nana k eta. Ka ŝ n havis sfiĉan tempon por longe marŝi. Sendube ŝ eniris laŭ digvoj’ ĉitie.”

Ĉar kiel mi taŭe diris ti larĝa ŝtona digvoj’ kiun konstruis Romianoj etendiĝis d antaŭo de nia dom sob al vilaĝo ĉe fundo de lag kie on diris aŭdiĝis vespere sonoriloj.

Montriĝis ke m pravis ĉar ĝuste kie digvoj’ eniris akvon estis boteto de bebo. Mi taŭe rimarkis ke ĝia rubando stis nefiksita ka boteto preske forfalis k efektive ĝi pli frue ja stus perdita se ĉitibebo smilus aliajn bebojn kiuj ridas ka piedbatas por senti sian forton. Sed ĝ estis nur povra simplul el vaks ka tial sendube boteto restis sur piedo ĝis ĝi sentis malvarman akvon ka baraktis mortante kiel ĝi taŭe ne faris vivante.

I kuŝis tie sur lito de lilifolioj ka n’senvorte levis ka portis in en domon. Mi lavis in ka metis sur in blankajn vestojn ka n’kuŝigis in sur lito de Patrin ka m amasigis ĉirke ĝin blankajn siringojn ka kratagojn k orajn tagliliojn k orajn primolojn per kiuj infan estonte farus florbulojn.

Tutdume Gideon diris nenjon nek multe rigardis in li daŭrigis sian laboron en bien.

Sed najbaroj venis dum ĉiu el tri tagoj taŭ enterigo el proksime k el for. Ĉar reven de Jancis k infan ka droniĝo provizis rakonton kia taŭe n aŭdiĝis en nia parto de land kie vivo pasis senevente eĉ laŭ memor d Aaĉjo Callard.

I venis ka rigardis in ka virinoj ploris kvankam i kondutis malmole kiel siliko pri Jancis dum ŝia vivo. Pli junaj viroj staris nelonge dirante nenjon sobrigardante ŝin kvaz i sopiras al ŝi.

“La pekoj de patroj” diris Sakristian oratorante super tidu “ka ne nur la pekoj de patroj ĉar ne konvenas paroli delikate homoj ka kvankam tristigas diri tion povra knabin ne kondutis dece k infan naskiĝis bastarde. Homoj ĝi n estis eĉ hordeinfan’ ĉar tutne rolis ringo. Ni n scias kiu stis patro” li daŭrigis rigardante Gideonon tiel ke stis klare ke l ja bone sci’s k intencis sci'gi al ĉiuj se Gideon n edziĝos kun Tivvy “ni n scias tion sed ni ja scias el kie ŝ venis. Ni scias kiu stis ŝia pejtro najbaroj. Ni scias ke patris ŝin kunlaboranto de Diablo. Ni scias ke bruligo de stakoj stis nenjo jes men ol nenjo kompare kun kion li faris sekrete ka kaŝe. Ki okazis estis taŭ’cipebla ĉar ki generiĝas en ost eliros en karn karaj animoj.

“Per iliaj fruktoj vi konos ilin Mateo sep” aldonis Sammy.

Poste longe sobrigardinte tidu orajn kapojn kiel on rigardas raran birdon kiun on nenjam denove vidos li diris al si tiel flustre ke m aŭdis lin nur ĉar mi staris plej apude – “I stis amindaj ka ĉarmaj dum vivo k en mort i n disiĝis.”

Ka l vespiris forgesante menci’ ĉapitron ka verson.

Infanoj de Callard venis duope por rigardi korpojn. Poste dum i staris ĉe litfin rigardante bebon sur fleksita brak de ĝia patrin subite i ekkri’s kune samkiel pri taŭroludado – “Ho dolĉa! Eta pupo!”

Ka Muelisto kapjesis trifoje kvaz dirante jen du katidetoj kie i devas esti.

Poste Aaĉjo Callard taŭenpaŝis ka diris – “Du entombigoj en un monato! Ti min memorigas pri tagoj kiam granda malsan afliktis landon ka n’vivantoj laciĝis pro entombigado de mortintoj. K estas strange ĉiuj amikoj ke ĉitidu mortis kvankam kune i n nombris tridek jarojn dum mi jam nombris un ka naŭdek jarojn ka tamen ankor min ne kaptis pesto kiu furiozas tra ĉitiamara olda mondo tiantikva pesto nomata Morto.”

Ankor Gideon diris nenjon. Tamen nokton tal ni portis in al tombej m aŭdis lin moviĝi ka ĉar mi timis ke pro subita horor en spirito l eble difektos sin ĉar kvankam kutime li movis sin lante ka kviete de temp al tempo l agis haste m iris vidi ki okazas.

Li staris apud lito. Kiam m eniris li ĵus etendis manon ka prenis per grandaj brunaj fingroj plektitajn orajn harojn densajn ka delikatajn pri kiuj ĉiam fieris povra Jancis. Kiam li turnis sin je mi’enir li smilis knabon kaptitan en plena kulpo klinante kapon ka balbutante vortojn per kiuj li volis klarigi sian agon k efektive i tion faris – “Mi ja amis ŝin iam.”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.