La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen  


LA BRAVA SOLDATO ŠVEJK

Aŭtoro: Jaroslav Hašek

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Parto I: En la ariero
Enkonduko
1  2  3  4  5
6  7  8  9 10
11 12 13 14 15
Postparolo
Alskribaĵoj

Parto II: En la fronto
1  2  3  4  5
Alskribaĵoj

Parto III: Glora batregalo
1  2  3  4
Alskribaĵoj

Parto IV: Daŭrigo de la glora batregalo
1  2  3
Alskribaĵoj

Vortoj

VORTOJ, NETROVEBLAJ EN PLENA ILUSTRITA VORTARO

anabaso: tre longa marŝo, migrado (origine longa marŝo de dek mil grekaj (el la greka anabasis): soldatoj el Mezopotamio al Eŭropo)

apuntato: subkaporalo, la plej malsupera rango en aŭstra-hungara armeo; interŝtupo inter soldatoj kaj suboficiro

betlo: esprimo el kartludo mariaĝo — la ludanto, kiu anoncas intencon ludi (el la germana Bettel) betlon (”almozi”, Bettel = almozulo), devas ludi tiel, ke li ne havu eĉ unu prenon dum la ludo

buhtetoj buhtoj: ĉeĥaj brikformaj kukoj, farĉitaj per marmelado, papavo, kazeo k.s.

Buhtetoj: malgrandaj nefarĉitaj buhtoj, kiujn oni manĝas plej ofte kun sodo burjatoj nacio en orienta Siberio

buŝelo:
1. vidu PIV
2. malnova mezurunuo por kampoj (unu buŝelo egalas proksimume al 28,77 aroj)

cviko: (el la germana Zwick) speco de hazarda kartludo kun kvar kartoj

dratumisto: iama migranta riparisto de potoj kaj similaj objektoj, kiujn li riparis per drato, pecetoj da lado k.s., kaj samtempe vendis diversajn tiuspecajn objektojn

durho: esprimo el kartludo mariaĝo — la ludanto, kiu anoncas intencon ludi (el la germana ”durch”) durhon, devas ludi tiel, ke li akiru ĉiujn prenojn dum la ludo

ementala fromaĝo: malmola fromaĝo kun diversgrandaj truoj, ordinare bulforma, nomata laŭ svisa valo kaj regiono Emmental

feldkurato: aŭstra soldatpastro en rango kaj kun rajtoj de oficiro

feldpoŝto: provizora poštoficejo, establita por militantaj soldatoj en la fronto

ferblo: hazarda kartludo

foksteriero: speco de malgranda ĉashundo

gorgonzola fromaĝo: šimeca fromaĝo, nomata laŭ la samnoma itala urbo

honvedo: hungara miliciano, soldato de landodefenda armeo en iama Aŭstri-Hungario

kaki: milda vorto por ”feki”, precipe parolante pri infanoj

kaŭbojo: (el la angla cowboy): paštisto de brutaro en iama Sovaĝa okcidento. Kaŭbojoj elstaris per eminenta rajdista arto

knedlikoj: ĉeĥaj kneditaj farunbuloj, tipa ĉeĥa manĝaĵo

kriminalistiko: scienco, okupiĝo pri kriminalaj aferoj

kriptografio: scienco pri sistemoj de sekreta (ĉifrita) skribo

kriptogramo: sekreta (ĉifrita) skribaĵo

kurato: feldkurato (vidu supre)

leonbegro: granda hundo, hibrido de San-Bernarda kaj Novlanda hundoj

makao: hazarda kartludo

mariaĝo: francdevena kartludo

mustango: sovaĝa ĉevalo de nordamerikaj prerioj

opodeldoko: solvaĵo de sapo en alkoholo, kun aldono de kamforo, amoniako kaj eteroleoj

oŭkropo: ĉeĥa supo el graso, ajlo, pipro kaj salo, kun proporcia kvanto da rostitaj pankubetoj, sen kia ajn alia aldonaĵo (viando, legomo ktp.)

perkelto: paprika stufita bovaĵo

piaristoj: latine ”Patres piarum scholarum” — romkatolika ordeno, kies anoj zorgis pri eduko de lerneja junularo en la spirito de la romkatolika eklezio

rislingo: speco de dolĉeta vino, speco de vinberoj

soŭleto: (el la hebrea lingvo): pecetoj da ansera viando, stufitaj en kuirita grio

ŝodo: (france Chadeau): dolĉa kremo el vino, ovoflavoj kaj sukero

telefonogramo: urĝa telegramo, kies enhavon oni sciigas telefone

transporto:
1. vidu PIV
2. translokigo (transveturigado) de homo, objekto aŭ aro da ili pro diversaj celoj (ekz. transporto de varo, retenito, militkaptitoj)


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.