La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA BRAVA SOLDATO ŠVEJK

Aŭtoro: Jaroslav Hašek

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Parto I: En la ariero
Enkonduko
1  2  3  4  5
6  7  8  9 10
11 12 13 14 15
Postparolo
Alskribaĵoj

Parto II: En la fronto
1  2  3  4  5
Alskribaĵoj

Parto III: Glora batregalo
1  2  3  4
Alskribaĵoj

Parto IV: Daŭrigo de la glora batregalo
1  2  3
Alskribaĵoj

Vortoj

Parto I: EN LA ARIERO

10. ŠVEJK IĜAS SERVOSOLDATO ĈE LA FELDKURATO

I.

Denove komenciĝas lia odiseado sub honora akompano de du soldatoj kun bajonetoj ĉefusile, kiuj havis la taskon venigi lin al la feldkurato.

Liaj akompanantoj estis viroj, kiuj kompletigis sin reciproke. Unu el ili estis longulo, la alia malgranda dikulo. La longulo lamis je la dekstra, la malgranda soldato je la maldekstra piedo. Ambaŭ soldatis en la ariero, ĉar iam antaŭ la milito oni liberigis ilin de kia ajn soldatservo.

Ili iris gravmiene laŭ trotuaro kaj de tempo al tempo oblikve rigardis Švejkon, kiu paŝis inter ili kaj soldatsalutis kiun ajn. Lia civila vesto perdiĝis en magazeno de la garnizona malliberejo, same kiel la kepo, en kiu li iris en la militon. Antaŭ lia liberlaso oni donis al li eluzitan soldatan vestaĉon, kiu apartenis al iu dikventrulo je la tuta kapo pli alta ol Švejk.

La pantalono, kiun li surhavis, povus enteni ankoraŭ tri Švejkojn. Sennombraj faldoj de la piedoj al la brusto, kien la pantalono ĝisis, senvole vekis admiron de preterpasantoj. Grandega jako kun flikaĵoj ĉe la kubutoj, grasmakula kaj malpura, lozis sur Švejk kiel mantelo sur birdotimigilo. La pantalono pendis sur li kiel kostumo sur klaŭno el cirko. La kepo, kiun oni ankaŭ ŝanĝis al li en la garnizona malliberejo, kovris eĉ liajn orelojn.

Al ridetoj de gapuloj Švejk respondis per sia milda rideto, per varmo kaj tenera rigardo de siaj bonulaj okuloj.

Kaj tiel ili iris al Karlín, en la loĝejon de la feldkurato.

Unue ekparolis al Švejk la malgranda dikulo. Ili estis ĝuste sube sub arkadoj en Malá Strana.

”De kie vi estas?” demandis la malgranda dikulo.

”De Prago.”

”Kaj ĉu vi al ni ne forkuros?”

En la interparolon enmiksis sin la longulo. Estas tio kurioza fenomeno, ke se malgrandaj dikuloj plejparte apartenas al bonanimaj optimistoj, longuloj male kutime estas skeptikuloj.

Kaj tial la longulo diris al la malgrandulo: ”Se li povus, li forkurus.”

”Kaj kial li forkurus?” replikis la malgranda dikulo, ”estu tiel aŭ alie, li estas libera, ekster la garnizona malliberejo. Mi portas tion ĉi tie en la koverto.”

”Kaj kio estas en la koverto por la feldkurato?” demandis la longulo.

”Tion mi ne scias.”

”Vidu do, vi ne scias kaj parolas.”

Ili iris tra Karolo-ponto, silentante. En Karolo-strato denove ekparolis la malgranda dikulo al Švejk:

”Ĉu vi ne scias, kial ni kondukas vin al la feldkurato?”

”Al la pekokonfeso,” diris Švejk flegme, ”morgaŭ oni min pendumos. Tion oni ĉiam tiel faras kaj nomas tion konsolo de la animo.”

”Kaj kial oni vin ....?” demandis taktece la longulo, dum la dikulo kunsente ekrigardis Švejkon.

Ambaŭ estis kamparaj metiistoj, patroj de familioj .

”Mi ne scias,” respondis Švejk, bonule ridetante, ”mi scias nenion. Probable tio estas la sorto.”

”Šajne vi naskiĝis sur malfeliĉa planedo,” erudicie kaj kunsente rimarkis la malgrandulo, ”ĉe ni en Jesenná apud Josefov, ankoraŭ dum la milito kontraŭ Prusio, oni pendumis homon ankaŭ tiumaniere. Oni venis por li, diris al li nenion kaj en Josefov lin pendumis.”

”Mi opinias,” diris la longulo skeptike, ”ke nur tiel pro nenio oni la homon ne pendumas, ke ĉiam devas ekzisti ia kaŭzo por povi tion motivi.”

”Se ne estas milito,” rimarkis Švejk, ”oni tion motivas, sed en la milito oni ne prenas unu homon en konsideron. Li falu en la fronto aŭ estu pendumita hejme. Iri piede aŭ malantaŭ la veturilo.”

”Aŭdu, ĉu vi ne estas politika arestito?” demandis la longulo. Laŭ emfazo de lia demando vidiĝis, ke li komencas kun Švejk simpatii.

”Mi estas eĉ tro politika,” ekridetis Švejk.

”Ĉu vi ne estas ĉeĥa socialisto?” Nun komencis esti singarda la malgranda dikulo. Li enmiksis sin en tion. ”Tio nin ne tuŝas,” li diris, ”ĉie estas multe da homoj kaj rigardas nin. Povi almenaŭ ie en trapasejo demeti la bajonetojn por ne veki la atenton. Ĉu vi al ni ne forkuros? Ni havus pro tio malagrablaĵojn. Ĉu mi ne pravas, Antoĉjo?” li turnis sin al la longulo, kiu mallaŭte diris:

”La pikilojn ni povas demeti. Li estas ja niulo.”

Li ĉesis mediti skeptike kaj lian animon plenigis kunsento al Švejk. Ili do serĉis konvenan trapasejon, kie ili demetis la bajonetojn, kaj la dikulo permesis al Švejk, ke tiu paŝu ĉe li.

”Vi fumus, ĉu?” li demandis, ”ĉu oni ....” Li volis diri: ”Ĉu oni lasos vin ankaŭ iom fumi antaŭ via pendumo?,” sed li ne finis la frazon, sentante, ke tio estus sentakteco.

Ili fumis kaj la akompanantoj rakontis al Švejk pri siaj familioj en la regiono ĉe Hradec Králové, pri siaj edzinoj, infanoj, kampeto, bovino.

”Mi soifas,” diris Švejk.

La longulo kun la malgrandulo ekrigardis unu la alian. ”Ankaŭ ni irus ien por eltrinki glason,” respondis la malgranda, sentante, ke la longulo konsentas, ”sed ien, kie tio ne vekus suspekton.”

”Ni iru al 'Kuklík',” instigis Švejk, ”la fusilojn vi metos en la kuirejon, la gastejestro Serabona estas Sokolano[78], tiun vi ne devas timi.

Oni ludas tie violonon kaj tirharmonikon,” daŭrigis Švejk, ”kaj venas tien stratulinoj kaj alia bona kompanio, al kiu oni malpermesis enpaŝi Pragan Reprezentan Domon.”

La longulo kun la malgrandulo ankoraŭfoje ekrigardis unu la alian kaj poste la longulo diris ”Ni do iru tien, la vojo al Karlín estas ankoraŭ longa.”

Dumvoje Švejk rakontis al ili diversajn anekdotojn, en bona humoro ili eniris la gastejon 'Kuklík' kaj faris tion, kiel Švejk konsilis. Ili kaŝis la fusilojn en la kuirejo kaj enpaŝis lokalon, kie violono kaj tirharmoniko plenigis la ejon per sonoj de ŝatata kanto: ”Ho, en Pankrác, sur la montet', staras bela vic' da arboj . ”

Fraŭlino, sidanta sur la sino de diboĉkaduka junulo kun dislimita kaj glate kombita hararo, raŭke kantis: ”Amindumis mi knabinon, vir' alia kun si flirtas.”

Ĉe tablo dormis ebria sardinvendisto, de tempo al tempo li vekiĝis, pugnobatis la tablon, ekbalbutis: ”Tio ne eblas” kaj daŭrigis la dormon. Malantaŭ bilardo sub spegulo sidis tri aliaj fraŭlinoj kaj kriis al fervoja konduktoro: ”Junsinjoro, aĉetu al ni vermuton!” Ĉe muzikistoj disputis du homoj, ke certan Marja hieraŭ prenis patrolo. Unu vidis tion propraokule kaj la alia asertis, ke si foriris kun soldato por kuŝi ĉe li en la hotelo ”Ĉe Valsa”.

Tuŝapude ĉe la pordo sidis soldato kun kelke da civiluloj kaj rakontis al ili, kiel oni vundis lin en Serbio. Li havis la manon bandaĝita kaj poŝojn stopitaj per cigaredoj, kiujn li de ili ricevis. Li diris, ke li jam ne kapablas trinki, kaj unu el la kompanio, kalva maljunulaĉo, senĉese lin instigis: ”Trinku nur, soldateto, kiu scias, ĉu ni ankoraŭ renkontiĝos. Ĉu ni ludigu al vi ion? Ĉu vi ŝatas 'Orfiĝis infano'?”

Scie, tio estis ŝatata kanto de la kalva maljunulaĉo, kaj vere, jam post momento violono kaj tirharmoniko pri ĝi eklamentis, ĉe kio la okulojn de la maljunulaĉo envenis larmoj kaj li kantis tremvoĉe: ”Saĝon beb' ricevas, nur pri panjo revas, nur pri panjo revas.”

De alia tablo eksonis: ”Lasu al vi tion! Iru al la diablo! Pendigu tion sur hokon! Malaperu kun tiu orfo!”

Kaj la malamika tablo elmetis la lastan atuton, kantante: ”Ho, disiro, ni disiras, dolorego koron ŝiras...”

”Franĉjo!” oni vokis la vunditan soldaton, kiam ili finkantis, superkriinte la 'Orfiĝintan infanon', ”lasu ilin jam kaj venu sidiĝi ĉe ni. Fajfu jam pri ili kaj sendu ĉi tien cigaredojn! Ja vi ne amuzos ilin, fierulojn!”

Švejk kun siaj akompanantoj rigardis ĉion tion kun intereso.

Švejk rememoris, kiel ofte li sidis ĉi tie antaŭ la milito. Kiel venadis ĉi tien polica komisaro Drasner por fari inspekton kaj kiel prostituitinoj lin timis kaj verkis pri li kantetojn kun mala, kuraĝiga teksto. Kiel foje ili hore kantis:

Kiam sinjor Drasner staris ĉe la pordo,
tuj ĉi tie ekis ĥaos' kaj malordo.
Marja ebriega estis ja ĝismute
kaj Draŝneron, tiun si ne timis tute.

En tiu momento eniris la terura kaj senkompata Drasner kun sia akompanantaro. Estis tio, kvazaŭ oni ekpafus kontraŭ perdrikoj. Kaŝpolicistoj amasigis ĉiujn en unu aron. Ankaŭ li, Švejk, estis tiam en tiu aro, ĉar ĉe sia malbonŝanco li diris al la komisaro Drasner, kiam tiu lin admonis, ke li sin legitimu: ”Ĉu vi havas por tio permeson de la polica direkcio?” Švejk rememoris ankaŭ poeton, kiu sidis ĉi tie ĉiam sub la spegulo, kaj ĉe ĝenerala bruo en ”Kuklík”, kantoj kaj sonoj de tirharmoniko verkis versetojn kaj legis ilin al prostituitinoj.

Kontraŭe la akompanantoj de Švejk havis neniajn similajn rememorojn. Por ili tio estis io tute nova kaj komencis al ili plaĉi. Unua el ili, kiu trovis ĉi tie plenan kontenton, estis la malgranda dikulo, ĉar tiaj homoj krom sia optimismo havas fortan inklinon al epikurismo. La longulo momenton luktis kontraŭ si mem. Kaj kiel li jam perdis sian skeptikecon, tiel iom post iom malaperis ankaŭ lia ceremonieco kaj resto de la prudento.

”Mi iros danci,” li diris post kvina glaso da biero, vidante, kiel paroj danctretas.

La malgrandulo plene fordonis sin al voluptoj. Ĉe li sidis fraŭlino, parolis malĉaste kaj liaj okuloj brilis.

Švejk trinkis. La longulo findancis kaj revenis kun sia kunulino al la tablo. Poste ili kantis, dancis, senĉese trinkis, manfrapetis siajn kunulinojn. Kaj en atmosfero de aĉetebla amo, nikotino kaj alkoholo nerimarkite ŝvebis malnova devizo: ”Post nia malapero renversiĝu la tero!”

Posttagmeze sidiĝis ĉe ili soldato kaj proponis, ke por dek kronoj li faros al ili flegmonon kaj sepsemion. Li havas ĉe si injektilon kaj ŝprucigos al ili petrolon en la piedon aŭ en la manon*. Kun tio ili kuŝos ninimume du monatojn, kaj se ili nutros la vundon per salivoj, eble eĉ duonjaron kaj oni devos liberigi ilin de la soldatservo.

La longulo, kiu jam tute perdis ĉiun sian mensan ekvilibron, en necesejo igis ŝprucigi al si petrolon sub la haŭton de la piedo fare de la soldato.

Kiam jam vesperiĝis, Švejk proponis daŭrigi la vojon al la feldkurato. La malgranda dikulo, kiu jam komencis balbuti, persvadis Švejkon, ke tiu ĉi ankoraŭ restu. Ankaŭ la longulo opiniis, ke la feldkurato povas atendi. Sed al Švejk ĉesis jam en ”Kuklík” plaĉi kaj tial li al ili ekminacis, ke li iros sola.

Ili do iris, sed Švejk devis al ili promesi, ke ili ĉiuj ankoraŭ ie haltos.

Ili envenis malgrandan kafejon malantaŭ Florenc[79], kie la dikulo vendis sian arĝentan poŝhorloĝon, por ke ili povu ankoraŭ plu sin gajigi.

De tie Švejk kondukis ilin jam subbrake. Li devis terure multe peni. Ili ĉiumomente sinkis en la genuoj kaj senĉese volis iri ankoraŭ ien. La malgranda dikulo preskaŭ perdis la koverton por la feldkurato, Švejk estis do devigita porti ĝin mem.

Švejk devis senĉese ilin atentigi, kiam renkonte al ili iris oficiro aŭ suboficiro. Post superhoma peno kaj klopodoj Švejk sukcesis altreni ilin al domo en Královská-strato, kie loĝis la feldkurato.

Li mem remetis al ili la bajonetojn sur la fusilojn kaj per puŝo ĉe la ripo ilin aldevigis, ke konduku ili lin kaj ne li ilin.

En la unua etaĝo, kie sur loĝeja pordo estis vizitkarto: Otto Katz, feldkurato, venis malfermi al ili soldato. El la ĉambro sonis voĉoj kaj tintado de boteloj kaj glasoj.

”Obee - ni - raportas - sinjoro - feldkurato,” pene elbuŝigis la longulo, salutante la soldaton, ”unu - koverto - kaj - unu - viro - alportitaj.”

”Rampu internen,” diris la soldato, ”kie vi tiel ruiniĝis? Ankaŭ sinjoro feldkurato estas ...” Li forkraĉis.

La soldato foriris kun la koverto. Ili atendis longe en la antaŭĉambro, ĝis la pordo malfermiĝis kaj tra tiu ne envenis, sed enflugis la feldkurato. Li surhavis nur veston, enmane li tenis cigaron.

”Vi do estas jam ĉi tie,” li diris al Švejk, ”kaj oni vin alkondukis. He — ĉu vi ne havas alumetojn?”

”Obee mi raportas, sinjoro feldkurato, ke mi ne havas.” ”He — kaj kial vi ne havas alumetojn? Ĉiu soldato devas havi alumetojn por povi ekbruligi al si cigaredon. Soldato, kiu ne havas alumetojn, estas. Kio li estas?”

”Li estas, obee mi raportas, sen alumetoj,” respondis Švejk. ”Tre bone, li estas sen alumetoj kaj povas al neniu ekbruligi cigaredon. Tio do estas unu afero kaj nun la dua. Ĉu ne aĉodoras viaj piedoj, Švejk?”

”Obee mi raportas, ke ili ne aĉodoras.”

”Tio do estas la dua afero. Kaj nun la tria. Ĉu vi trinkas brandon?”

”Obee mi raportas, ke brandon mi ne trinkas, nur rumon.” ”Bone, rigardu tiun soldaton ĉi tie. Tiun mi prunteprenis por hodiaŭ de ĉefleŭtenanto Feldhuber, li estas lia servosoldato. Kaj li trinkas nenion, li estas ab - ab - abstinulo kaj iros tial kun marŝkompanio al la fronto. Ĉ - ĉar tian homon mi ne povas bezoni. Tio ne estas servosoldato, tio estas bovino. Ankaŭ ĝi trinkas nur akvon kaj blekas kiel bovo.

Vi estas abstinulo,” li diris al la soldato, ”ho - hontu, idioto. Vi meritas kelke da vangobatoj.”

La feldkurato turnis sian atenton al tiuj, kiuj alkondukis Švejkon kaj kiuj en klopodo stari rekte balanciĝis, vane sin apogante sur siaj fusiloj.

”Vi e - ebriiĝis,” diris la feldkurato, ”vi ebriiĝis dum la deĵoro kaj pro tio mi igos vin mal - malliberigi. Švejk, deprenu de ili la fusilojn, forkonduku ilin en la kuirejon kaj gardu, dum ne venos patrolo por ilin forkonduki. Mi tuj telefo — fo — fonos en la kazernon.”

Kaj tiel ankaŭ ĉi tie plene konfirmiĝis la vortoj de Napoleono: ”En la soldatservo ŝanĝiĝas la situacio ĉiumomente.” Matene tiuj du kondukis Švejkon inter bajonetoj kaj timis, ke li al ili ne forkuru, poste li mem venigis ilin kaj fine devis ilin gardi .

Komence ili ne konsciis bone tiun ŝanĝon, nur kiam ili sidis en la kuirejo kaj vidis Švejkon stari ĉe la pordo kun fusilo kaj bajoneto.

”Mi ion trinkus,” ekĝemis la malgranda optimisto, dum la longulon denove atakis skeptikeco kaj li diris, ke ĉio tio estas mizera perfido. Li komencis laŭte kulpigi Švejkon, ke tiu venigis ilin en tiun situacion, kaj riproĉis al li, ke li promesis al ili esti morgaŭ pendumita kaj nun vidiĝas, ke tio estis serĉo, kaj pri la pekokonfeso kaj pri la pendumo.

Švejk silentis, pasante tien kaj reen ĉe la pordo.

”Idiotoj ni estis!” kriis la longulo.

Fine, elaŭskultinte ĉiujn kulpigojn, Švejk proklamis:

”Nun vi almenaŭ vidas, ke la soldatservo ne estas mielo. Mi plenumas mian devon. Mi venis en tion same kiel vi, sed kiel oni ĝenerale diras, la Fortuno al mi ekridetis.”

”Mi ion trinkus,” senespere ripetis la optimisto.

La longulo leviĝis kaj ŝanceliris al la pordo. ”Ellasu nin hejmen,” li diris al Švejk, ”kolego, ne faru stultaĵojn.”

”Iru for de mi,” respondis Švejk, ”mi devas vin ambaŭ gardi. Nun ni ne konas unu la alian.”

Inter la pordo aperis la feldkurato: ”Mi, mi neniel povas kontakti la kazernon, iru do hejmen kaj me — memoru, ke dum la deĵoro estas malpermesite drinki. Marŝ!”

Honore al sinjoro feldkurato estu dirite, ke li ne telefonis en la kazernon, ĉar li ne havis hejme telefonon kaj parolis en ampoltenilon de sia lampo.

II.

Jam la trian tagon Švejk estis servosoldato de la feldkurato Otto Katz kaj dum tiu tempo li vidis lin nur unufoje. La trian tagon venis servosoldato de ĉefleŭtenanto Helmich, ke Švejk iru por la feldkurato.

Dumvoje li sciigis al Švejk, ke la feldkurato ekkonfliktis kun la ĉefleŭtenanto, disbatis pianon, estas ĝismute ebria kaj ne volas iri hejmen.

Ke ankaŭ la ĉefleŭtenanto Helmich estas ebria, elĵetis la feldkuraton en la koridoron kaj ke tiu sidas sur tero ĉe la pordo kaj dormetas.

Veninte al al loko, Švejk ekskuis la feldkuraton, kaj kiam tiu ekmurmuris kaj malfermis la okulojn, Švejk soldatsalutis kaj diris ”Obee mi raportas, sinjoro feldkurato, ke mi estas ĉi tie.” ”Kaj kion vi - ĉi tie - volas?”

”Obee mi raportas, ke mi venis por vi, sinjoro feldkurato.” ”Vi do venis por mi — kaj kien ni iros?”

”En vian loĝejon, sinjoro feldkurato.”

”Kaj kial mi iru en mian loĝejon — ĉu mi ne estas hejme?” ”Obee mi raportas, sinjoro feldkurato, ke vi estas en koridoro de fremda domo.”

”Kaj - kiamaniere - mi - ĉi tie troviĝis?”

”Obee mi raportas, ke vi estis ĉi tie vizite.”

”Mi es - estis ne - nenie vizite. En - tio - vi e - e - eraras.”

Švejk levis la feldkuraton kaj starigis lin ĉe la muro. La feldkurato balanciĝis de unu flanko al la alia kaj kroĉis sin al li, dirante ĉe tio: ”Mi al vi falos.

Mi falos,” li ripetis ankoraŭfoje, stulte ridetante. Fine Švejk sukcesis alpremi la feldkuraton al la muro, kaj tiu en la nova pozicio denove komencis dormeti.

Švejk lin vekis. ”Kion vi deziras?” diris la feldkurato, vane provante degliti laŭ la muro kaj sidiĝi teren. ”Kiu vi estas?”

”Obee mi raportas, sinjoro feldkurato, ke mi estas via servosoldato,” respondis Švejk, altenante la feldkuraton denove ĉe la muro.

”Mi havas neniun servosoldaton,” pene proklamis la feldkurato, denove provante falegi sur Švejkon, ”mi ne estas feldkurato.

Mi estas porko,” li aldonis kun sincero de drinkulo, ”lasu min, sinjoro, mi vin ne konas.”

Malgranda lukto finiĝis per absoluta venko de Švejk. Tiu eluzis sian venkon por fortreni la feldkuraton de sur la ŝtuparo en veturkoridoron, kie la feldkurato kontraŭstaris por ne esti eltirita sur straton. ”Sinjoro, mi vin ne konas,” li asertis senĉese en la okulojn de Švejk dum la lukto. ”Ĉu vi konas certan Otto Katz? Tiu estas mi.

Mi estis ĉe la ĉefepiskopo,” li kriegis, altenante sin ĉe la pordego en la veturkoridoro. ”Pri mi interesiĝas Vatikano, ĉu vi komprenas?”

Švejk forĵetis tion ”Obee mi raportas” kaj parolis kun la feldkurato per pure familiara tono.

”Ĉesu vin teni, mi diras,” li ordonis, ”aŭ mi ekbatos vin en la manaĉon. Ni iras hejmen, kaj punkto. Sen replikoj.”

La feldkurato lasis la pordegon kaj kroĉis sin al Švejk: ”Ni do iru ien, sed al 'Ĉe Šuha' mi ne iros, tie mi estas ŝulda.”

Švejk elpuŝis kaj elportis lin el la veturkoridoro kaj trenis lin sur trotuaro direkte al la hejmo.

”Kiu estas tiu sinjoro?” demandis iu el surstrataj preterpasantoj.

”Tio estas mia frato,” respondis Švejk, ”li ricevis forpermeson, alveturis do al mi vizite kaj pro ĝojo ebriiĝis, ĉar li opiniis, ke mi estas morta.”

La feldkurato, murmurante al si ian arion el opereto, kiun neniu ekkonus, ekaŭdis la lastajn vortojn kaj leviĝis al surstrataj rigardantoj: ”Kiu el vi estas morta, anoncu sin dum tri tagoj ĉe la korpusa komandantaro, por ke oni povu aspergi lian kadavron.”

Kaj li eksilentis, klopodante fali nazantaŭe sur la trotuaron, kiam Švejk tiris lin subbrake hejmen.

Havante la kapon antaŭe kaj posttrenante la piedojn , kiujn li implikis kiel kato kun trarompita spino, la feldkurato murmuris: ”Dominus vobiscum — et cum spiritu tuo. Dominus vobiscum.[80]

Ĉe droŝkostacio Švejk sidigis la feldkuraton ĉe muro kaj iris trakti kun droŝkistoj pri forveturigo.

Unu el la droskistoj proklamis, ke tiun sinjoron li tre bone konas , ke li veturigis lin nur unufoje kaj neniam plu tion ripetos .

”Li survomis al mi ĉion,” li diris rekte, ”kaj eĉ ne pagis. Mi veturigis lin pli ol du horojn, ol li trovis, kie li loĝas. Nur post semajno, kiam mi estis ĉe li probable trifoje, li donis al mi por ĉio tio kvin kronojn.”

Post longa traktado unu el la droŝkistoj decidiĝis ilin forveturigi.

Švejk revenis al la feldkurato, kiu dormis. Intertempe iu demetis de lia kapo malmolan nigran ĉapelon (ĉar li kutime portis civilan veston) kaj forportis ĝin.

Švejk lin vekis kaj kun helpo de la droŝkisto puŝis en droŝkon. Tie la feldkurato falis en absolutan mensan inertecon, konsideris Švejkon kiel kolonelon Just de sepdekkvina infanteria regimento kaj kelkfoje sinsekve ripetis: ”Ne koleru, arniko, ke mi alparolas vin 'ci'. Mi estas porko.”

En unu momento ŝajnis, ke sekve de brua ruliĝado de la droŝko sur pavimo revenas al li la juĝokapablo. Tiam li sidiĝis rekte kaj komencis zumi fragmenton el nekonata kanto. Sed eblas ankaŭ tio, ke temis pri lia fantaziaĵo:

”Mi memoras orajn tempojn, li min lulis sur la sin'.

Ĉe la urbo Domažlice ni restadis, en Merklín.”

Sed post momento li ree falis en absolutan mensan inertecon, kaj turnante sin al Švejk, demandis, fermetante unu okulon: ”Kiel vi hodiaŭ fartas, via sinjorina moŝto?

Ĉu vi veturos ien por somerumi?” li diris post paŭzeto, kaj vidante ĉion duope, demandis: ”Ĉu vi bonvolas havi jam plenaĝan filon?” Ĉe tio li fingromontris al Švejk.

”Sidiĝu!” alkriis lin Švejk, kiam la feldkurato intencis surgrimpi la sidbenkon, ”ne opiniu, ke mi ne instruos al vi ordon.”

La feldkurato silentiĝis kaj per malgrandaj porkosimilaj okuloj rigardis eksteren el la droŝko, tute ne perceptante, kio pri li propre okazas.

Li perdis ĉian komprenemon, kaj turnante sin al Švejk, li diris triste: ”Sinjorino, donu al mi bileton por la unua klaso.” Li faris provon demeti sian pantalonon.

”Tuj vi butonumu, porko!” ekkriis Švejk, ”vin konas jam ĉiuj droŝkistoj, jam foje vi vin survomis kaj nun ankoraŭ ĉi tion. Ne imagu, ke vi denove restos ion ŝulda kiel lastfoje.” La feldkurato melankolie apogis la kapon inter manplatoj kaj komencis kanti: ”Jam neniu plu min amas ...” Sed li tuj interrompis sian kantadon kaj rimarkis: ”Pardonu, kara kamarado, vi estas idioto, mi povas kanti, kion mi volas.”

Li ŝajne intencis ekfajfi iun melodion, sed anstataŭ tio torentis de sur liaj lipoj tiel potenca ”tpr”, ke la droŝko haltis.

Kiam poste post la admono de Švejk ili daŭrigis la vojon, la feldkurato komencis ekbruligi al si cigaredingon.

”Ĝi ne brulas,” li diris senespere, foruzinte skatoleton da alumetoj, ”vi blovas al mi en tion.”

Sed li tuj denove perdis la fadenon de sia parolo kaj komencis ridi: ”Tio estas amuzo, ni estas solaj en tramo, ĉu, sinjoro kolego.” Li komencis traserĉadi siajn posojn.

”Mi perdis la bileton,” li kriis, ”haltu, tiun bileton oni devas trovi!”

Li rezignacie svingis la manon: ”Oni veturu... ”

Poste li babilis: ”En la plej oftaj okazoj... Jes, en ordo. En ĉiuj okazoj. Vi eraras. La dua etaĝo?. Tio estas elturniĝo. Ne temas pri mi, sed pri vi, via sinjorina mosto. Pagi.. .Mi havas nigran kafon.”

En duondormo li komencis disputi kun imaga malamiko, kiu rifuzas lian rajton sidi en restoracio ĉe fenestro. Poste li komencis konsideri la droŝkon kiel trajnon, kaj klinante sin eksteren, kriis en la straton germane kaj ĉeĥe: ”Nymburk, transvagoniĝi!”

Švejk altiris lin al si, la feldkurato forgesis la ”trajnon” kaj komencis imiti voĉojn de diversaj bestoj. Plej longe li restis ĉe koko, kaj lia kokeriko venke sonis el la droŝko.

Iumomente li estis tre vigla kaj petolema kaj provis elfali el la droŝko, insultante homojn, kiujn la droŝko preterveturis, ke ili estas stratbuboj. Li elĵetis el la droŝko naztukon kaj kriis, ke oni haltu, ke li perdis la valizojn. Poste li komencis rakonti: ”En Budějovice vivis tamburisto. — Li edziĝis. — Post unu jaro li mortis.” Li komencis ridi: ”Ĉu tio ne estas bona anekdoto?”

Dum la tuta tempo Švejk traktis la feldkuraton kun senindulga rigoreco.

Ĉe diversaj provoj de la feldkurato pri ŝerceto, ekzemple elfali el la droŝko aŭ rompi la sidbenkon, Švejk donis al li unu puŝon ĉe la ripoj post la alia, kion la feldkurato akceptis kun neordinara apatio.

Nur unufoje li faris provon ekribeli kaj elsalti el la droŝko, proklaminte, ke li jam ne veturos pluen, ke li scias, ke anstataŭ al Budějovice ili veturas al Podmokly. Dum unu minuto Švejk plene likvidis lian ribelon kaj aldevigis lin reveni en antaŭan pozicion sur la sidbenko, atentante, ke la feldkurato ne ekdormu. La plej milda, kion Švejk ĉe tio diris, estis: ”Ne dormu, kadukulo!”

La feldkurato subite ricevis atakon de melankolio kaj komencis larmi, demandante Švejkon, ĉu tiu havis patrinon.

”Mi estas, hometoj, sur tiu mondo sola,” li kriis el la droŝko, ”protektu min!”

”Ne faru al mi malhonoron,” admonis lin Švejk, ”ĉesu, ĉiu diros, ke vi ebriiĝis. ”

”Mi trinkis nenion, kamarado,” respondis la feldkurato, ”mi estas tute sobra.”

Sed subite li stariĝis kaj soldatsalutis: ”Obee mi raportas, sinjoro kolonelo, ke mi estas ebria.

Mi estas porko,” li ripetis dekfoje sinsekve kun sincera, malespera seniluziiĝo.

Kaj turnante sin al Švejk, li petis kaj persiste insistis: ”Elĵetu min el la aŭtomobilo! Kial vi min kunveturigas?”

Li sidiĝis kaj murmuris: ”Ĉirkaŭ la luno kreiĝas halooj. — Ĉu vi kredas la senmortecon de la animo, sinjoro kapitano? — Ĉu ĉevalo povas veni en la ĉielon?”

Li komencis laŭte ridi, sed post momento li malgajiĝis kaj apatie rigardis al Švejk, dirante: ”Pardonu, sinjoro, vin mi jam ie vidis. Ĉu vi ne estis en Vieno? Mi memoras vin el la seminario.”

Momenton li amuzis sin per tio, ke li komencis deklami latinajn versojn: ”Aurea prima satas aetas, quae vindice nullo[81].

Plu tio ne iras,” li diris, ”elĵetu min eksteren. Kial vi ne volas min elĵeti? Mi ne vundos min.

Mi volas fali sur la nazon,” li proklamis per energia voĉo. ”Sinjoro,” li daŭrigis denove petvoĉe, ”kara amiko, donu al mi kapobaton.”

”Ĉu unu, aŭ pli?” demandis Švejk. — ”Du.” — ”Jen do havu...”

La feldkurato laŭte kalkulis la ricevitajn kapobatojn, ĉe kio li mienis feliĉege.

”Tio faras tre bone,” li diris, ”tio estas bona por la stomako, digestigas. Donu al mi ankoraŭ baton sur la faŭkon.

Koran dankon,” li ekvokis, kiam Švejk rapide plenumis lian deziron, ”mi estas plene kontenta. Disŝiru al mi la veston, mi petas.”

Li havis la plej diversajn dezirojn. Li volis, ke Švejk elartikigu al li la piedon, momenton lin strangolu, pritondu al li la ungojn, eltiru al li la antaŭajn dentojn.

Li esprimis sopirojn pri martiriĝo petante, ke Švejk forŝiru al li la kapon kaj ĵetu ĝin en sako en la riveron Vltava.

”Steletoj ĉirkaŭ la kapo al mi konvenus,” li parolis entuziasme, ”mi bezonus da ili dek.”

Poste li komencis paroli pri ĉevalaj vetkuroj kaj rapide transiris al baleto, ĉe kiu li ankaŭ ne restis longe.

”Ĉu vi dancas ĉardaŝon,” li demandis Švejkon, ”ĉu vi konas la ursodancon? Tiel ĉi.”

Li volis eksalti kaj falis sur Švejkon, kiu komencis lin boksobati kaj poste puŝis lin sur la sidbenkon.

”Mi ion volas,” kriis la feldkurato, ”sed mi ne scias, kion. Ĉu vi ne scias, kion mi volas?” Li klinis la kapon en absoluta rezignacio.

”Kion mi volas, tio min ne tusas,” li diris serioze, ”kaj vin, sinjoro, tio ankaŭ ne tusas. Mi ne konas vin. Kiel vi aŭdacas min komandi? Ĉu vi scias skermi?”

Por minuto li iĝis pli atakema kaj faris provon faligi Švejkon de sur la benko.

Poste, kiam Švejk lin kvietigis, konvinkante lin senceremonie pri sia fizika supereco, la feldkurato demandis: ”Ĉu ni havas hodiaŭ lundon, aŭ vendredon?”

Li scivolis ankaŭ pri tio, ĉu estas decembro aŭ junio, kaj montris grandan kapablon prezenti la plej diversajn demandojn: ”Ĉu vi estas edziĝinta? Ĉu vi ŝatas manĝi gorgonzolan fromaĝon? Ĉu vi havis hejme cimojn? Ĉu vi fartas bone? Ĉu via hundo havis febran kataron?”

Li iĝis pli komunikema. Li rakontis, ke li estas ŝulda pro rajdistaj botoj, vipeto kaj selo, ke antaŭ jaroj li havis gonoreon kaj kuracis ĝin helpe de permanganato.

”Estis nek tempo nek pensoj por fari ion alian ,” li diris, singultante, ”povas esti, ke tio ŝajnas al vi sufiĉe amara. Sed diru, uf, uf, kion mi faru, uf? Vi devas tion al mi jam pardoni.

Termoboteloj,” li daŭrigis, forgesante, pri kio li parolis antaŭ momento, ”estas ujoj, kiuj konservas originan varmon de manĝoj kaj trinkaĵoj. Kion vi opinias pri tio, sinjoro kolego, kiu kartludo estas pli justa, ĉu ferblo aŭ 'dudek unu'[82]?

Vere, vin mi jam ie vidis,” li ekvokis, provante ĉirkaŭpreni Švejkon kaj kisi lin per siaj salivmakulaj lipoj, ”ni vizitis kune la lernejon.

Vi bonulo bonula,” li diris delikate, karesante sian kruron, ”kiel vi elkreskis de la tempo, dum kiu mi vin ne vidis. Tiu ĝojo, ke mi vin vidas, kompensas ĉiujn suferojn.”

Li ricevis poeziajn tendencojn kaj komencis paroli pri reveno de feliĉaj vizaĝoj kaj ardaj koroj en la sunbrilon.

Poste li surgenuis kaj komencis preĝi ”Ave Maria”, ridante ĉe tio plengorĝe.

Kiam oni haltis antaŭ lia loĝejo, estis tre malfacile eltiri lin el la droŝko.

”Ni ankoraŭ ne estas surloke,” li kriis, ”helpu min. Oni min forrabas. Mi deziras pluveturi.” En vera senco de la vorto li estis eltirita el la droŝko kiel kuirita helico el konko. Unumomente ŝajnis, ke oni lin disŝiros, ĉar li implikis sin per la piedoj malantaŭ la sidbenkon.

Sed ĉe tio li laŭte ridis, ke li ilin superruzis: ”Vi min disŝiros, sinjoroj.”

Poste li estis trenata tra la veturkoridoro kaj ŝtuparo al sia loĝejo kaj tie ĵetita sur sofon kiel sakego. Li proklamis, ke li ne pagos por tiu aŭtomobilo, kiun li ne mendis, kaj daŭris pli ol kvaronhoron, ol ili al li klarigis, ke tio estis droŝko.

Sed eĉ tiam li kun tio ne konsentis, oponante, ke li veturas sole en fiakro.

”Vi volas min trompi,” proklamis la feldkurato, signifoplene palpebrumante al Švejk kaj al la droŝkisto, ”ni piediris.”

Kaj subite en atako de grandanimeco li ĵetis sian monujon al la droŝkisto: ”Prenu ĉion. Mi povas pagi. Por mi ne gravas kelke da krejceroj.”

Guste decus diri, ke por li ne gravas tridek ses krejceroj, ĉar en la monujo ne estis pli. Feliĉe la droŝkisto submetis lin al detala traserĉo, parolante ĉe tio pri vangobatoj.

”Ekbatu min do,” respondis la feldkurato, ”ĉu vi opinias, ke mi ne eltenos baton? Kvin batojn mi eltenos de vi.”

En lia veŝto la droŝkisto trovis dek kronojn. Li foriris, malbenante sian sorton kaj la feldkuraton, ke tiu lin detenis kaj malebligis al li negocojn.

La feldkurato malrapide endormiĝis, ĉar senĉese li elpensadis iajn planojn. Li volis entrepreni ĉion eblan, ludi pianon, iri al danclecionoj kaj friti al si fiŝetojn.

Poste li promesis al Švejk sian fratinon, kiun li ne havis. Li ankaŭ volis, ke oni forportu lin en la liton, kaj fine ekdormis, proklaminte la deziron, ke oni rekonu en li homon, estaĵon same valoran kiel porko.

III.

Kiam Švejk matene enpaŝis la ĉambron de la feldkurato, li trovis lin kuŝi sur sofo en profundaj meditoj, kiel tio povis okazi, ke iu surverŝis lin per tiel stranga maniero, ke li algluiĝis per la pantalono al la leda sofo.

”Obee mi raportas, sinjoro feldkurato,” diris Švejk, ”ke nokte vi . ”

Per kelkaj vortoj Švejk al li klarigis, kiel terure li eraras, ke li estas surverŝita. La feldkurato, kiu havis la kapon neordinare peza, estis en angora humoro.

”Mi ne povas rememori,” li diris, ”kiel mi venis el la lito sur la sofon.”

”Tie vi eĉ ne estis, tuj kiam ni alveturis, ni metis vin sur la sofon, pluen tio ne eblis.”

”Kaj kiel mi ekscesis? Ĉu mi faris iajn ekscesojn? Ĉu eble mi ne estis ebria?”

”Vi estis, ĝismute,” respondis Švejk, ”tute, sinjoro feldkurato, vi havis malgrandan deliron. Mi esperas, ke al vi prosperos transvesti kaj lavi vin.”

”Mi sentas min, kvazaŭ iu min batregalus,” plendis la feldkurato, ”krom tio mi soifas. Ĉu mi ne interbatiĝis hieraŭ?”

”Tio ne estis tiel terura, sinjoro feldkurato. Via soifo estas sekvo de tiu hieraŭa. El tio la homo ne eliros tiel facile. Mi konis lignaĵiston, tiu ebriiĝis unue dum Silvestra nokto en la jaro 1910 kaj la unuan de januaro matene li havis tian soifon kaj estis al li tiel malbone, ke li aĉetis al si haringon kaj trinkis denove, kaj tiel li faras tion ĉiutage jam kvar jarojn kaj neniu povas lin helpi, ĉar ĉiam sabate li aĉetas al si haringojn por la tuta semajno. Tio estas tia karuselo, kiel diris maljuna ĉefserĝento de la naŭdekunua regimento.”

La feldkuraton kaptis perfekta postdiboĉa kapdoloro kaj absoluta deprimo. Kiu aŭdus lin en tiu momento, tiu devus esti konvinkita, ke li vizitas prelegojn de d-ro Aleksandro Batěk ”Ni deklaru militon pri vivo kaj morto al la alkohola demono, kiu murdas niajn la plej bonajn virojn” kaj ke li legas lian periodaĵon ”Cent fajreroj etikaj”.

Estas vero, li tion iom ŝanĝis. ”Se la homo trinkus iajn pli kvalitajn likvaĵojn,” li diris, ”kiel arakon, maraskinon, konjakon, sed hieraŭ mi trinkis juniperan brandon. Mi miras, ke mi kapablas tiel ĝin drinki. Guston tio havas naŭzan. Se temus almenaŭ pri griotbrando. La homoj elpensas diversajn aĉlikvaĵojn kaj trinkas tion kiel akvon. Junipera brando estas nek bongusta, nek koloron ĝi havas, brulgustas en la gorĝo. Kaj se temus almenaŭ pri vera distilaĵo el junipero, kiun mi foje trinkis en Moravio. Sed tiu hieraŭa estis el metanolo kaj oleoj. Aŭdu, kiel mi ruktas.

Alkoholaĵo estas veneno,” li decidis, ”ĝi devas esti originala, vera kaj ne distilita en fabriko per malvarma procedo laŭ la juda maniero. La samo validas pri rumo. Kvalita rumo estas raraĵo.

Havi ĉi tie veran nuksbrandon,” li ekĝemis, ”tiu resanigus al mi la stomakon. Tia nuksbrando, kian havas sinjoro kapitano Šnábl en Bruska.”

Li komenci priserĉi siajn poŝojn kaj trarigardi la monujon.

”Mi havas entute sume tridek ses krejcerojn. Kion vi opinias, ĉu mi vendu la sofon?” li meditis. ”Ĉu iu ĝin aĉetos? Al la dommastro mi diros, ke mi ĝin pruntis aŭ ke iu ĝin al ni ŝtelis. Ne, la sofon mi al mi lasos. Mi sendos vin al sinjoro kapitano Šnábl, ke li pruntedonu al mi cent kronojn. Antaŭhieraŭ li gajnis en kartludado. Se vi tie ne sukcesos, iru al Vršovice, en la kazernon al ĉefleŭtenanto Mahler. Se tie estos tio sensukcesa, iru al kapitano Fišer en Hradčany. Al tiu diru, ke mi devas pagi furaĝon por la ĉevalo, ke la monon mi fortrinkis. Kaj se ankaŭ tie vi ne sukcesos, ni lombardos la pianon, okazu kio ajn. Mi skribos al vi ĝenerale kelke da linioj. Ne lasu vin forregali. Diru, ke mi bezonas, ke mi estas tute sen mono. Elpensu, kion vi volas, sed ne revenu kun malplenaj manoj, aŭ mi sendos vin al la fronto. La kapitanon Šnábl demandu, kie li aĉetas tiun nuksbrandon, kaj alportu du botelojn.”

Švejk plenumis sian taskon brilege. Lia bonanimeco kaj honesta vizaĝo vekis plenan fidon, ke estas vero, kion li diras.

Švejk trovis konvena kaj antaŭ la kapitano Šnábl kaj la kapitano Fišer kaj la ĉefleŭtenanto Mahler paroli ne pri tio, ke la feldkurato devas pagi furaĝon por la ĉevalo, sed subteni lian peton per proklamo, ke la feldkurato devas pagi alimentojn. La monon li ricevis ĉie.

Kiam li montris tricent kronojn, reveninte kun honoro el la ekspedicio, la feldkurato, kiu intertempe lavis kaj transvestis sin, estis ege surprizita.

”Mi faris tion je unu fojo,” diris Švejk, ”por ke ni ne devu morgaŭ aŭ postmorgaŭ denove zorgi pri mono. Iris tio sufiĉe glate, sed antaŭ la kapitano Šnábl mi devis fali sur la genuojn. Li estas ŝajne fripono. Sed kiam mi al li diris, ke ni devas pagi alimentojn.”

”Ĉu alimentojn?” ripetis la feldkurato konsternite.

”Jes, alimentojn, sinjoro feldkurato, monkompenson al ulinoj. Vi diris, ke mi ion elpensu, kaj mi ne povis rememori ion alian. Certa ŝuisto ĉe ni pagis alimentojn al kvin ulinoj samtempe, estis pro tio tute senespera kaj tiucele ankaŭ li prunteprenis al si monon, kaj ĉiu volonte al li kredis, ke li troviĝas en terura situacio. Ili demandis min pri tiu ulino, kaj mi diris, ke si estas tre bela, ke si ankoraŭ ne aĝas dek kvin jarojn. Ili do volis sian adreson.”

”Ej, bele vi tion aranĝis, Švejk,” ekĝemis la feldkurato kaj komencis pasi tra la ĉambro.

”Tio estas denove bela malhonoro,” li diris, kaptante sin je la kapo, ”min terure doloras la kapo.”

”Mi donis al ili adreson de maljuna surda sinjorino en nia strato,” klarigis Švejk. ”Mi volis fari tion akurate, ĉar ordono estas ordono. Mi ne lasis min forregali — kaj ion mi devis elpensi. Krom tio en la antaŭĉambro atendas uloj por forporti tiun pianon. Mi ilin alkondukis, por ke ili forveturigu ĝin en lombardejon, sinjoro feldkurato. Tio ne estos malbona, se tiu piano estos for. Estos ĉi tie pli da loko kaj ni havos pli da mono. Kaj por kelke da tagoj ni havos trankvilon. Kaj se sinjoro dommastro demandos, kion ni intencas pri tiu piano fari, mi diros, ke ĝiaj kordoj siriĝis kaj ke ni sendas ĝin en fabrikon cele de riparo. Al la dommastrino mi tion jam diris, por ke si ne havu suspekton, kiam oni portos la pianon kaj metos ĝin sur veturilon. Ankaŭ por la sofo mi havas jam aĉetonton. Temas pri mia konata negocisto per antikva meblaro kaj li venos ĉi tien posttagmeze. Ledajn sofojn oni nun bone pagas.” ”Ĉu vi faris nenion pli, Švejk?” demandis la feldkurato, senĉese tenante al si la kapon inter manplatoj kaj mienante senespere.

”Obee mi raportas, sinjoro feldkurato, ke anstataŭ du boteloj da nuksbrando, kian aĉetas sinjoro kapitano Šnábl, mi alportis kvin botelojn, por ke ni havu iometan provizon kaj ion por trinki. Ĉu oni povas iri por la piano, antaŭ ol oni fermos la lombardejon?”

La feldkurato senespere eksvingis la manon, kaj post momento oni jam metis la pianon sur veturileton.

Kiam Švejk revenis el la lombardejo, li trovis la feldkuraton sidi ĉe malŝtopita botelo da nuksbrando kaj sakranta, ke tagmanĝe li ricevis malbone rostitan eskalopon.

La feldkurato estis denove ebria. Li proklamis al Švejk, ke ekde la morgaŭo li vivos alie. Ke trinki alkoholaĵon estas kruda materialismo kaj ke necesas transiri al spirita vivo.

Li parolis filozofie proksimume duonhoron. Kiam li malŝtopis trian botelon, venis la negocisto per antikva meblaro, la feldkurato vendis al li la sofon por bagatelo, invitis lin kune amuziĝi kaj estis tre malkontenta, kiam la negocisto petis pardonon, ke li iras aĉeti ankoraŭ noktotableton.

”Domaĝe, ke mi havas neniun,” diris la feldkukrato riproĉe, ”la homo ne povas antaŭvidi ĉion.”

Post foriro de la negocisto per antikva meblaro la feldkurato komencis amike sin amuzi kun Švejk, kun kiu li eltrinkis pluan botelon. Parto de lia rakontado estis plenigita per lia persona rilato al virinoj kaj ludkartoj.

Ili sidis longe. Eĉ la vespero trovis Švejkon kaj la feldkuraton en amika interparolo.

Sed nokte tiu rilato ŝanĝiĝis. La feldkurato falis en hieraŭan staton, konsideris Švejkon kiel iun alian kaj diris al li: ”Ne, ne foriru, ĉu vi memoras tiun rufan kadeton de la trajnotrupo?” Tiu ĉi idilio daŭris ĝis la momento, kiam Švejk diris al la feldkurato ”Mi havas da tio jam sufiĉe: nun vi rampos en la liton kaj dormaĉos, ĉu vi komprenas?!”

”Mi rampas, karulo, rampas, kial mi ne rampus,” babilis la feldkurato, ”ĉu vi memoras, ke ni kune vizitis la kvinan klason de gimnazio kaj ke mi faris viajn hejmajn taskojn el la greka lingvo? Vi posedas vilaon en Zbraslav[83]. Kaj vi povas veturi vaporŝipe sur Vltava. Ĉu vi scias, kio estas Vltava?” Švejk aldevigis lin demeti la ŝuojn kaj senvestiĝi. La feldkurato obeis kun protesto al nekonataj personoj:

”Vidu, sinjoroj,” li parolis al ŝranko kaj figarbeto, ”kiel min traktas miaj parencoj.

Mi ne konas miajn parencojn,” li decidis subite, enlitiĝante. ”Eĉ se la ĉielo kaj la tero kontraŭ mi konspirus, mi ne konas ilin ...”

Kaj en la ĉambro eĥis ronkado de la feldkurato.

IV.

En tiuj ĉi tagoj okazis ankaŭ la vizito de Švejk en lia loĝejo ĉe la maljuna ordigistino, sinjorino Müller. En la loĝejo li trovis sian kuzinon, kiu sciigis al li kun ploro, ke sinjorino Müller estis arestita la saman vesperon, kiam si veturigis Švejkon en la militon. La maljunan sinjorinon juĝis soldata tribunalo kaj oni forveturigis sin en koncentrejon Steinhof, povinte al si nenion pruvi. Jam venis de si poŝtkarto.

Švejk prenis tiun hejman relikvon kaj legis:

”Kara Anneta! Ni fartas ĉi tie tre bone, ni ĉiuj estas sanaj. La najbarino sur la apuda lito havas ekzanteman... kaj estas ĉi tie ankaŭ infekta... Alie ĉio estas en ordo. Ni havas sufiĉe da manĝo kaj ni kolektas terpomajn. por supo. Mi aŭdis, ke sinjoro Švejk estas jam., iamaniere do esploru, kie li kuŝas, por ke ni povu post la milito igi garni tiun lian tombon per ŝtona rando. Mi forgesis al vi diri, ke en la subtegmento en dekstra angulo estas en kesteto ido de malgranda rathundeto. Sed pasis jam kelke da semajnoj, kiam ĝi ne ricevis voraĵon, de la tago, kiam oni venis por mi pro. Mi opinias do, ke estas jam malfrue kaj ke ankaŭ tiu hundeto estas jam en la sino de.”

Tra la tuta karto estis rozkolora stampo: Cenzurita en i.k.r.[84] koncentrejo Steinhof.

”Kaj tiu hundeto vere estis jam morta,” ĝemis la kuzino de sinjorino Müller, ”kaj ankaŭ vian loĝejon vi ne ekkonus. Mi enloĝigis tie kudristinojn. Kaj ili faris el tio daman saloneton. Ĉie sur muroj pendas modaj bildoj. En fenestroj estas floroj.”

La kuzinon de sinjorino Müller ne eblis trankviligi.

Senĉese ĝemante kaj lamentante ŝi fine esprimis timon, ke Švejk dizertis el la soldatservo kaj intencas ankoraŭ eĉ ŝin senmoraligi kaj enkonduki en malfeliĉon. Fine ŝi parolis kun li kiel kun perversa aventurulo.

”Tio estas tre ŝerca,” diris Švejk, ”tio al mi ege plaĉas. Por ke vi do sciu, sinjorino Kejř, vi plene pravas, ke mi venis eksteren. Sed unue mi devis mortigi dek kvin gardistojn kaj ĉefserĝentojn. Sed tion diru al neniu...”

Kaj Švejk foriris el sia hejmo, kiu lin ne akceptis, proklaminte:

”Sinjorino Kejř, en tolaĵlavejo mi havas kelke da kolumoj kaj brustumoj, alportu ilin do, por ke mi povu vesti min en ion en la civila vivo, kiam mi revenos el la milito. Ankaŭ atentu, ke tineoj ne detruu miajn vestojn en la ŝranko. Kaj al tiuj fraŭlinetoj, kiuj dormas en mia lito, transdonu mian saluton.”

Poste Švejk iris en la gastejon ”Ĉe la kaliko”. Ekvidinte lin, sinjorino Palivec proklamis, ke ŝi kranos al li nenion, ke li ŝajne dizertis.

”Mia edzo,” ŝi komencis litanii per la malnova historio, ”estis tiel singarda kaj sidas tie malliberigita, kompatindulo, tute senkaŭze. Kaj homoj kiaj vi paŝas tra la mondo, dizertas el la soldatservo. Pasintsemajne jam denove oni vin ĉi tie serĉis.

Ni estas pli singardaj ol vi,” ŝi finis sian parolon, ”kaj trafis nin malfeliĉo. Ĉiu ne havas tiun feliĉon kiel vi.”

Tiun ĉi parolon ĉeestis iom aĝa sinjoro, seruristo el Smíchov[85], kiu iris al Švejk kaj diris al li: ”Mi petas vin, sinjoro, atendu min ekstere, mi devas kun vi paroli.”

Surstrate li alparolis Švejkon, en kiu laŭ la aludo de sinjorino Palivec ankaŭ li vidis dizertinton.

Li sciigis al Švejk, ke li havas filon, kiu ankaŭ dizertis el la soldatservo kaj estas ĉe sia avinjo en Jasenná apud Josefov.

Neglektante tion, ke Švejk lin certigis, ke li ne dizertis, la sinjoro enpremis al li en la manplaton dudekkronon.

”Tio estas por la unua helpo,” li diris, trenante lin kun si en vinejon sur stratangulo, ”mi vin komprenas, min vi ne devas timi.”

Malfrue nokte Švejk revenis al la feldkurato, kiu ankoraŭ ne estis hejme.

Li venis nur antaŭmatene, vekis Švejkon kaj diris ”Morgaŭ ni veturos servi militan meson. Kuiru nigran kafon kun rumo. Aŭ ankoraŭ pli bone, kuiru grogon.”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.