La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA BRAVA SOLDATO ŠVEJK

Aŭtoro: Jaroslav Hašek

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Parto I: En la ariero
Enkonduko
1  2  3  4  5
6  7  8  9 10
11 12 13 14 15
Postparolo
Alskribaĵoj

Parto II: En la fronto
1  2  3  4  5
Alskribaĵoj

Parto III: Glora batregalo
1  2  3  4
Alskribaĵoj

Parto IV: Daŭrigo de la glora batregalo
1  2  3
Alskribaĵoj

Vortoj

Parto I: EN LA ARIERO

11. ŠVEJK VETURAS KUN LA FELDKURATO SERVI MILITAN MESON

I.

La preparoj al mortigado de homoj ĉiam okazis en la nomo de Dio aŭ de iu pli alta imaga estaĵo, kiun la homaro elpensis kaj kreis en sia fantazio.

Antaŭ ol iamaj fenicoj tratranĉis la gorĝon al kaptito, ili aranĝis same glorajn diservojn kiel novaj generacioj kelkajn miljarojn pli poste, kiam ili marŝis en militon kaj ekstermis siajn malamikojn per fajro kaj glavo.

Antaŭ ol kanibaloj en Novgvineo kaj Polinezio solene forvoros siajn kaptitojn aŭ homojn senbezonajn, kiel misiistojn, vojaĝistojn, agentojn de diversaj komercaj firmaoj aŭ nurajn scivolulojn, ili unue oferas al siaj dioj, farante la plej diversajn religiajn ceremoniojn. Ĉar al ili ankoraŭ ne penetris la kulturo de orantoj, ili ornamas siajn gluteojn per kronoj el bunta plumaro de arbara birdaro.

Antaŭ ol la sankta inkvizicio ŝtiparumis siajn viktimojn, ĝi aranĝis la plej glorajn diservojn, solenan sanktan meson kun kantado.

Ĉe ekzekutoj de kulpuloj ĉiam funkcias pastroj, ĝenantaj la deliktulon per sia ĉeesto.

Pastro en Prusio kondukis la kompatindulon sub hakilon, katolika pastro en Aŭstrio al pendumilo, en Francio sub gilotinon, en Usono sur elektran seĝon, en Hispanio sur benkon, kie oni sufokis lin per inĝenia aparato, kaj en malnova Rusio akompanis revoluciulojn barba popo ktp.

Ĉe tio ĉie oni manipulis kun la Krucumito, kvazaŭ oni volus diri: ”Al vi oni nur forhakos la kapon, strangolmortigos vin, pendumos vin, enlasos en vin la kurenton de dek kvin mil voltoj, sed kion tiu ĉi devis trasuferi!”

Granda hombuĉado en la mondmilito ne povis malhavi pastran benon. Feldkuratoj de ĉiuj armeoj preĝis kaj servis militajn mesojn por venko de tiu partio, kies panon ili manĝis.

Ĉe ekzekutoj de ribeliĝintaj soldatoj aperis pastro. Ĉe ekzekutoj de ĉeĥaj legianoj[86] vidiĝis pastro.

Nenio ŝanĝiĝis de la tempo, kiam rabisto Adalberto[87], nomata ”sankta”, funkciis kun glavo en unu mano kaj kun kruco en la alia ĉe murdado kaj ekstermado de baltaj slavoj.

Homoj en la tuta Eŭropo kiel brutaro iris al buĉejo, kien krom masakristoj-imperiestroj, reĝoj, prezidento, aliaj potenculoj kaj armeestroj kondukis ilin pastroj de ĉiuj religioj, benante al ili kaj devigante ilin false ĵuri, ke sur la tero, en la aero, sur la maro ktp.

Dufoje oni servis militajn mesojn. Kiam trupunuo veturis al pozicioj ĉe la fronto kaj poste antaŭ la fronto, antaŭ sangaj masakroj, hombuĉado. Mi memoras, ke foje dum tia milita meso malamika aeroplano ĵetis bombon ĝuste sur militan altaron kaj el la feldkurato restis nenio ol sangaj ĉifonoj.

Poste oni skribis pri li kiel pri martiro, dum niaj aeroplanoj preparadis similan gloron al feldkuratoj sur la alia flanko de la fronto.

Ni havis el tio senliman amuzon, kaj sur provizora kruco, sub kiu oni entombigis la restojn de la feldkurato, dumnokte aperis jena tombeja surskribo:

Nin la morť atendas, vin ĝi jam fortrenis.
Ke ni ĉieliros, viaj vortoj estis.
Bomb' dum la diservo teren vin alpremis
kaj surloke el vi nur makulo restis.

II.

Švejk kuirpreparis bonegan grogon, superantan grogon de harditaj maristoj. Tian grogon povus trinki piratoj de la dekoka jarcento kaj ili estus kontentaj.

La feldkurato Otto Katz entuziasmiĝis. ”Kie vi ellernis kuiri tian bongustaĵon?” li demandis.

”En Bremeno, kiam mi antaŭ jaroj vagis tra la mondo,” respondis Švejk, ”de senmoraliĝinta maristo, kiu diris, ke grogo devas esti tiel forta, ke tiu, kiu poste falus en maron, tranaĝu la tutan Manikan kanalon. Post malforta grogo li dronus kiel hundido.”

”Post tia grogo, Švejk, ni povos bone servi la militan meson,” meditis la feldkurato, ”ŝajne konvenus diri antaŭ tio kelke da adiaŭaj vortoj. Milita meso, tio ne estas tia amuzaĵo kiel servi meson en la garnizona malliberejo aŭ prediki al tiuj kanajloj. En tiu ĉi okazo la homo vere devas havi ĉiujn kvin sensojn kune. Militan altaron ni havas. Ĝi estas kunmetebla, poŝeldona.

”Jesuo Maria, Švejk!” li kaptis sin je la kapo, ”ni estas ja idiotoj! Ĉu vi scias, kien mi kaŝis tiun kunmeteblan militan altaron? En la sofon, kiun ni vendis.”

”Ho, tio estas malfeliĉo, sinjoro feldkurato,” diris Švejk, ”scie, mi konas lin, tiun negociston per antikva meblaro, sed antaŭhieraŭ mi renkontis lian edzinon. Li sidas en malliberejo pro ŝtelita ŝranko kaj nia sofo troviĝas ĉe certa instruisto en Vršovice. Tiu milita altaro, tio estos problemo. Plej bone estos, se ni eltrinkos grogon kaj iros ĝin serĉi, ĉar mi opinias, ke sen milita altaro ne eblas servi la meson.”

”Mankas al ni vere nur la milita altaro,” diris la feldkurato pesimisme, ”alie sur la ekzercejo ĉio estas jam preparita. Ĉarpentistoj jam pretigis tie podion. La hostimontrilon oni pruntos al ni en Břevnov. La kalikon mi havas, sed kie ĝi estas.”

Li meditis: ”Ni diru, ke mi ĝin perdis. — Tiel pruntos al ni sportan pokalon ĉefleŭtenanto Witinger de la sepdekkvina regimento. Iam antaŭ jaroj li vetkuris kaj gajnis ĝin por 'Sport — Favorit'. Li estis bona kuiristo. Li trakuris kvardek kilometrojn Vieno — Modling dum unu horo kaj kvardek ok minutoj, kiel li ĉiam al ni fanfaronas. Mi havas tion interkonsentita kun li jam hieraŭ. Mi estas bruto, ke mi prokrastas ĉion ĝis la lasta momento. Kial mi, stultulo, ne enrigardis en tiun sofon.”

Sub influo de grogo, preparita laŭ la recepto de senmoraliĝinta maristo, li komencis krude sin insulti kaj esprimis en la plej diversaj sentencoj, kien propre li apartenas.

”Ni do iru jam serĉi tiun militan altaron,” admonis Švejk, ”jam estas mateno. Mi devas surmeti la uniformon kaj eltrinki ankoraŭ unu grogon.”

Fine ili ekpaŝis. Dumvoje al la edzino de la negocisto per antikva meblaro la feldkurato rakontis al Švejk, ke hieraŭ li gajnis multe da mono en kartludo ”dia beno” kaj ke, se tio bone finiĝos, li reaĉetos la pianon el la lombardejo.

Estis tio io simila, kiel se paganoj promesas oferon.

De duondormanta edzino de la negocisto per antikva meblaro ili eksciis la adreson de instruisto en Vršovice, la nova posedanto de la sofo. La feldkurato montris neordinaran malavaron. Li pinĉis ŝin je la vango kaj ektiklis sub la mentono.

Al Vršovice ili piediris, kiam la feldkurato proklamis, ke li devas promeni en freŝa aero por ekhavi aliajn pensojn.

En Vršovice, en la loĝejo de sinjoro instruisto, maljuna pia sinjoro, atendis ilin neagrabla surprizo. Trovinte la militan altaron en la sofo, la maljuna sinjoro opiniis, ke tio estas dia revelacio kaj donacis ĝin al la loka preĝejo en Vršovice por la sakristio, kondiĉinte tion per surskribo dorsflanke de la kunmetebla milita altaro: ”Por honoro kaj gloro de Dio dediĉite de sinjoro Kolařík, pensiita instruisto. En la jaro de Nia Sinjoro 1914.” Estante trafita nur en tolaĵo, li estis en grandaj embarasoj.

El interparolo kun li evidentis, ke al la trovaĵo li donis signifon de miraklo kaj dia signo. Ke kiam li aĉetis tiun sofon, diris al li interna voĉo: ”Rigardu, kio estas en tirkesto de la sofo.” Ensonĝe li vidis laŭdire ankaŭ anĝelon, kiu al li rekte ordonis: ”Malfermu la tirkeston de la sofo!” Li obeis.

Kaj kiam li vidis tie miniaturan kunmeteblan tripartan altaron kun niĉo por la tabernaklo, ke li surgenuis antaŭ la sofo kaj longe arde preĝis, laŭdis Dion kaj konsideris tion kiel signon de la ĉielo ornami per tio la preĝejon en Vršovice.

”Tio nin ne amuzas,” diris la feldkurato, ”via devo estis transdoni la objekton, kiu al vi ne apartenas, al la polico kaj ne al iu damninda sakristio.”

”Pro tiu miraklo vi povas havi ankoraŭ komplikaĵon,” aldonis Švejk. ”Vi aĉetis sofon kaj ne altaron, kiu apartenas al la armeo. Tia dia signo povas kosti al vi multe. Vi faris eraron obeinte anĝelojn. Ankaŭ certa homo en Zhoř elplugis sur kampo kalikon, kiu devenis el sakrilegio kaj estis tie kaŝita por pli posta tempo, kiam oni tion forgesos, kaj ankaŭ li vidis en tio dian signon kaj anstataŭ tio, ke la kalikon li disfandu, li iris kun ĝi al sinjoro parokestro, laŭdire ke li volas donaci ĝin al la preĝejo. Kaj sinjoro parokestro opiniis, ke tiu homo eksentis rimorsojn, sendis por la vilaĝestro, tiu por ĝendarmoj kaj la homon oni senkulpe kondamnis pro sakrilegio, ĉar li senĉese babilis ion pri miraklo. Li volis sin savi, ankaŭ rakontis pri anĝelo, en la aferon implikis eĉ la Virgulinon Maria kaj ricevis dek jarojn. Vi faros plej bone, se vi iros kun ni al ĉi-tiea parokestro, ke li redonu al ni la armean posedaĵon. Milita altaro ne estas kato aŭ ŝtrumpeto, kiun vi povas donaci, al kiu vi volas.”

La maljuna sinjoro tremis per la tuta korpo kaj vestante sin, dentklakis: ”Mi vere nek havis nek konservis fian aŭ malhonestan intencon. Mi opiniis, ke pro tiu dia providenco mi povas kontribui al ornamo de nia malriĉa preĝejo en Vršovice.”

”Je la konto de la armea kaso, kompreneble,” diris Švejk krude kaj senkompate, ”dank'al Dio pro tia dia providenco. Foje ankaŭ Pivoňka el Choteboř vidis dian providencon en tio, kiam al li en la manojn almiksiĝis brulŝnuro kun fremda bovino.”

La kompatinda maljuna sinjoro estis per tiuj paroloj konfuzita kaj tute ĉesis sin defendi, klopodante kiel eble plej rapide sin vesti kaj rearanĝi la tutan aferon.

La parokestro en Vršovice ankoraŭ dormis, kaj vekita per bruo li komencis sakri, opiniante en duondormo, ke li devas iri iun sanktolei.

”Oni donu al mi trankvilon pri tiu lasta ŝmiro,” li murmuris, vestante sin nevolonte, ”homoj kapricas morti, kiam mi plej profunde dormas. Kaj poste mi marĉandu kun ili pri mono.”

En la antaŭĉambro ili do renkontiĝis. Li, anstataŭanto de Dio inter katolikaj civiluloj en Vršovice kaj la alia, reprezentanto de Dio en la armeo.

Sed entute fakte temis pri konflikto inter civilulo kaj soldato.

Se la parokestro asertis, ke militan altaron oni ne metu en sofon, la feldkurato menciis, ke laŭ tio des malpli oni metu ĝin el sofo en sakristion de preĝejo, kien venas nur civiluloj.

Švejk faris ĉe tio diversajn aludojn, ke estas facile ornami malriĉan preĝejon je la konto de la armea kaso. La vorton ”malriĉan” li akcentis.

Fine ili iris en la sakristion de la preĝejo kaj la parokestro eldonis la militan altaron kontraŭ jena skribatesto:

”Mi akceptis militan altaron, kiu hazarde venis en la preĝejon de Vršovice.

La feldkurato Otto Katz.”

La glora milita altaro estis de juddevena firmao Moritz Mahler en Vieno, kiu fabrikis ĉiuspecajn mesbezonaĵojn kaj religiajn objektojn, kiel ekzemple rozariojn kaj bildetojn de sanktuloj.

La altaro konsistis el tri partoj, kiuj havis, same kiel la tuta gloro de la sankta eklezio, ege falsan oran brilon.

Sen fantazio ankaŭ ne eblis ekkoni, kion propre prezentas bildoj pentritaj sur tiuj tri partoj. Certas, ke tio estis altaro, kiun povus uzi ankaŭ paganoj ĉe Zambezo aŭ ŝamanoj de burjatoj aŭ mongoloj.

Provizita per okulfrapaj koloroj, ĝi aspektis de fore kiel tabuloj destinitaj por malkovri daltonismulojn ĉe la fervojo.

Elstaris nur unu figuro. Nuda homo kun aŭreolo kaj la korpo verdeta kiel postaĵfino de ansero, kiu jam aĉodoras kaj malkonsistiĝas.

Al tiu sanktulo neniu faris ion malbonan. Male, ambaŭflanke li havis du flugilhavajn kreaĵojn, kiuj prezentis anĝelojn. Sed la spektanto havis impreson, ke tiu sankta nuda viro kriegas pro teruro, kia kompanio lin ĉirkaŭas. Scie, la anĝeloj aspektis kiel fabelaj fantomoj, io inter flugilhava sovaĝa kato kaj Apokalipsa monstro.

Vid-al-vide al li estis bildo, prezentanta la dian Triunuon. La kolombinon, finfine, la pentristo povis neniel fuŝi. Li bildigis birdon, kiu povis prezenti same tiel kolombinon kiel blankan kokinon de la speco Wyandotte[88].

Male, Dio la Patro aspektis kiel rabisto el la usona sovaĝa okcidento, kiun al la spektantaro prezentas atentostreĉa sangoplena filmo.

Kontraŭe la Filo de Dio estis gaja juna viro kun bela ventreto, vualita per io, kio aspektis kiel bankalsono. La tuto faris impreson pri sportisto. La krucon, kiun li havis enmane, li tenis tiel elegante, kvazaŭ temus pri tenisa rakedo.

Sed de fore ĉio kunfluis kaj vekis impreson, ke trajno enveturas stacion.

Tion, kion prezentas la tria bildo, absolute ne eblis diveni.

Soldatoj ĉiam disputis kaj solvis tiun rebuson. Iu eĉ opiniis, ke temas pri regiono apud Sázava.

Sed sub tio estis surskribo: ”Sankta Maria, Dipatrino, kompatu nin.”

Švejk feliĉe metis la militan altaron en droŝkon, li mem sidiĝis al la droŝkisto sur koĉerbenkon kaj la feldkurato en la droŝko komforte streĉis siajn piedojn sur la dian Triunuon.

Švejk interparolis kun la droŝkisto pri la milito.

La droŝkisto estis ribelulo. Li faris diversajn aludojn pri venko de aŭstraj armiloj, ekzemple: ”Tiuj en Serbio ja donis al vi sur la nazon!” kaj simile. Kiam ili estis ĉe akcizlinio, la oficisto demandis, kion ili veturigas.

Švejk respondis:

”La Dian Triunuon kaj la Virgulinon Maria kun feldkurato.”:

Intertempe sur la ekzercejo senpacience atendis infanteriaj kompanioj. Kaj ili atendis longe. Ĉar la feldkurato kaj Švejk veturis ankoraŭ al la ĉefleŭtenanto Witinger por la sporta pokalo kaj poste en monaĥejon de Břevnov por hostimontrilo, ciborio kaj aliaj mesbezonaĵoj inkluzive botelon da mesvino. El tio vidiĝas, ke servi militan meson ne estas tre simpla afero.

”Ni flikas tion diversmaniere,” diris Švejk al la droŝkisto.

Kaj li pravis. Nome, kiam ili jam alveturis al la ekzercejo kaj estis ĉe podio kun lata barilo kaj tablo destinita por starigi sur ĝin la militan altaron, montriĝis, ke la feldkurato forgesis kunpreni akoliton.

Ĉiam akolitis al li certa infanteriano de la regimento, sed tiu preferis lasi sin transloki al telefonistoj kaj forveturis al la fronto.

”Tio ne estas problemo, sinjoro feldkurato,” diris Švejk, ”ankaŭ mi povas tion plenumi.”

”Kaj ĉu vi scias akoliti?”

”Mi faris tion neniam,” respondis Švejk, ”sed oni povas provi ĉion. Nun estas milito, kaj en milito la homoj faras aferojn, pri kiuj antaŭe ili eĉ ne sonĝis. Tiun simplan 'et cum spiritu tuo' al la via 'dominus vobiscum' ankaŭ mi kunmetos. Kaj krom tio mi opinias, ke tio estas nenio malfacila promeni ĉirkaŭ vi kiel kato ĉirkaŭ varmega kaĉo. Kaj lavi al vi la manojn kaj verŝi vinon el kruĉetoj...”

”Bone,” diris la feldkurato, ”sed akvon al mi ne verŝu. Prefere tuj plenigu la duan kruĉeton ankaŭ per vino. Cetere mi ĉiam al vi diros, ĉu iri dekstren aŭ maldekstren. Se mi tre mallaŭte ekfajfos unufoje, tio signifas dekstren, se dufoje, maldekstren. Vi ne devas ankaŭ tro peni por transportadi la meslibron. Cetere, tio estas facila. Ĉu vi ne havas timtremadon?”

”Mi timas nenion, sinjoro feldkurato, eĉ ne akolitadon.”

La feldkurato pravis, kiam li sin esprimis: ”Cetere, tio estas facila.”

Ĉio iris treege glate.

La parolo de la feldkurato estis tre konciza:

”Soldatoj! Ni kunvenis ĉi tie, por ke antaŭ la forveturo sur batalkampon ni turnu niajn animojn al Dio, ke li donu al ni venkon kaj konservu nin sanaj. Mi ne detenos vin longe kaj deziras al vi ĉion la plej bonan.”

”Ripoz'!” komandis maljuna kolonelo sur la maldekstra alo.

La militan meson oni nomas ”milita” tial, ke ĝi submetiĝas al la samaj leĝoj kiel milita taktiko sur batalkampo. Ĉe longa manovrado de soldataroj dum la tridekjara milito ankaŭ militaj mesoj estis neordinare longaj.

Ĉe moderna taktiko, kiam la movoj de armeoj estas rapidaj kaj viglaj, ankaŭ milita meso devas esti rapida kaj vigla.

Tiu ĉi daŭris precize dek minutojn kaj tiuj, kiuj staris pli proksime, treege miris, kial la feldkurato dum la meso fajfetas.

Švejk regis la signalojn bonege. Li iris al la dekstra flanko de la altaro, denove estis maldekstre, dirante nenion alian ol: ”Et cum spiritu tuo.”

Tio aspektis kiel indiana danco ĉirkaŭ oferŝtono, sed faris tio bonan impreson, forpelante la enuon de la polva, trista ekzercejo kun vico da prunarboj fone kaj kun latrinoj, kies misodoro anstataŭis mistikan aromon de incenso en gotikaj temploj.

Ĉiuj amuzis sin treege bone. La oficiroj ĉirkaŭ la kolonelo rakontis al si anekdotojn kaj tiel tio iris en plena ordo. Tie aŭ alie oni aŭdis inter la viraro: ”Donu al mi fumsuĉon.”

Kaj kiel fumo de brulofero ŝvebis de kompanioj al la ĉielo bluaj nubetoj de tabaka fumo. Fumis ĉiuj suboficiroj, vidante, ke ankaŭ sinjoro kolonelo ekbruligis al si cigaron.

Fine aŭdiĝis: ”Al la preĝo!”, la polvo ekkirliĝis kaj griza kvadrato de uniformuloj klinis siajn genuojn antaŭ la sporta pokalo de la ĉefleŭtenanto Witinger, kiun tiu gajnis por ”Sport-Favorit” en la vetkuro Vieno - Modling.

La pokalo estis plena kaj ĝenerala konkludo, akompananta la manipuladon de la feldkurato, estis tio, kio flugis inter la vicoj: ”Tiu ja ĵetis tion en sin!”

Tiu faro ripetiĝis dufoje. Poste ankorŭfoje ”Al la preĝo”, al tio muzikistoj aldonis ”Gardu, Dio, Lian moŝton”, viciĝo kaj foriro.

”Reprenu tiujn objektojn,” diris la feldkurato al Švejk, montrante sur la militan altaron, ”por ke ni povu tion forveturigi, kien tio apartenas!”

Ili do veturis kun sia droŝkisto kaj ĉion honeste redonis, krom tiu botelo da mesvino.

Kaj kiam ili estis hejme, sendinte la malfeliĉan droŝkiston al la komandejo koncerne la monkompenson por tiuj longaj veturoj, Švejk diris al la feldkurato: ”Obee mi raportas, sinjoro feldkurato, ĉu akolito devas havi la saman konfesion kiel tiu, al kiu li asistas?”

”Memkompreneble,” respondis la feldkurato, ”alie la meso ne estus valida.”

”Okazis do granda eraro, sinjoro feldkurato,” anoncis Švejk, ”mi estas ateisto. Mi havas jam tian malbonŝancon.” La feldkurato ekrigardis Švejkon, momenton silentis, poste ekfrapetis lian ŝultron kaj diris: ”Vi povas eltrinki la mesvinon, kiu restis en la botelo, kaj supozu, ke vi denove eniris la eklezion.”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.