La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA BRAVA SOLDATO ŠVEJK

Aŭtoro: Jaroslav Hašek

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Parto I: En la ariero
Enkonduko
1  2  3  4  5
6  7  8  9 10
11 12 13 14 15
Postparolo
Alskribaĵoj

Parto II: En la fronto
1  2  3  4  5
Alskribaĵoj

Parto III: Glora batregalo
1  2  3  4
Alskribaĵoj

Parto IV: Daŭrigo de la glora batregalo
1  2  3
Alskribaĵoj

Vortoj

Parto I: EN LA ARIERO

15. LA KATASTROFO

Kolonelo Frederiko Kraus, havanta ankaŭ alnomon von Zillergut laŭ vilaĝeto ĉe Salzburg, kiun liaj prauloj fordiboĉis jam en la dekoka jarcento, estis admirinda idioto. Rakontante ion li ĉiam parolis pri la plej elementaj evidentaĵoj, demandante ĉe tio, ĉu ĉiuj komprenas la plej primitivajn esprimojn: ”Do, fenestro, sinjoroj, jes. Ĉu vi scias, kio estas fenestro?”

Aŭ: ”La vojon, kiu havas ambaŭflanke fosaĵojn, oni nomas ŝoseo. Jes, sinjoroj. Ĉu vi scias, kio estas fosaĵo? Fosaĵo estas kavaĵo, farita de pluraj homoj. Ĝi estas profundaĵo. Jes. Oni laboras per pioĉoj. Ĉu vi scias, kio estas pioĉo?”

Li havis la manion ĉion klarigi, kion li faris kun tia patoso kiel inventisto, rakontanta pri sia eltrovaĵo.

”Libro, sinjoroj, estas pluraj diversformataj pritranĉitaj paperfolioj, kiujn oni surpresas kaj kunigas, bindas kaj kungluas. Jes. Ĉu vi scias, sinjoroj, kio estas gluo? Gluo estas kunfiksa substanco.”

Li estis tiel neordinare idiota, ke la oficiroj evitis lin jam de fore por ne devi de li aŭdi, ke trotuaro dividas la straton de la veturzono kaj ke tio estas elstaranta pavimita strio laŭlonge de domfasadoj. Kaj ke domfasado estas tiu parto, kiun ni vidas el la strato aŭ de sur la trotuaro. Malantaŭajn partojn de domo ni ne povas vidi de sur la trotuaro, pri kio ni povas tuj konvinkiĝi, se ni enpaŝos la veturzonon.

Li pretis tiun interesaĵon tuj demonstri. Sed feliĉe por ĉiuj oni lin surveturis. De tiu tempo li idiotiĝis ankoraŭ pli. Li haltigis oficirojn kaj komencis kun ili senfine longajn interparolojn pri omletoj, la suno, termometroj, fritbulkoj, fenestroj kaj poŝtmarkoj.

Estis tio vere admirinda, ke tiu idioto povis relative rapide avanci kaj apogi sin je tre influaj homoj, kia estis la ĉefgeneralo, kiu tenis super li sian protektan manon malgraŭ lia absoluta soldata nekapableco.

Dum manovroj li faris kun sia regimento verajn ekstravagancojn. Neniam kaj nenien li almarŝis ĝustatempe, la regimenton kondukis po vicoj kontraŭ maŝinpafiloj kaj iam antaŭ jaroj ĉe imperiestraj manovroj en suda Bohemio okazis, ke kun sia regimento li tute perdiĝis, venis kun ĝi ĝis Moravio, kie li vagis kun ĝi ankoraŭ kelke da tagoj post tio, kiam la manovroj jam finiĝis kaj la soldatoj kuŝis en la kazerno. Oni lasis lin senpuna.

Lia amika rilato al la ĉefgeneralo kaj al aliaj ne malpli idiotaj soldatranguloj de la malnova Aŭstrio alportis al li diversajn medalojn kaj ordenojn, per kiuj li sentis sin neordinare honorita, kaj vidis en si la plej bonan soldaton sub la suno kaj teoriiston de strategio eĉ de ĉiuj soldataj sciencoj.

Ĉe regimentaj paradoj li parolis kun soldatoj kaj demandis ilin ĉiam pri la samo:

”Kial la fusilon, uzatan en nia armeo, oni nomas la fusilo de Mannlicher[110]?”

Ĉe la regimento oni alinomis lin al ”mannliherkreteno”. Li estis eksternorme venĝema, ruinigis subordigitajn oficirojn, se ili al li ne plaĉis, kaj se ili volis edziĝi, li sendis al superaj instancoj tre malbonajn rekomendojn de iliaj petskriboj[111].

Mankis al li duono de la maldekstra orelo, kiun dum duelo en la junaĝo forhakis al li lia kontraŭulo pro simpla konstato de la vero, ke Frederiko Kraus von Zillergut estas stultega ulo.

Se ni analizas liajn spiritajn kapablojn ni venas al la konvinko, ke ili je nenio superis kapablojn, kiuj famigis la faŭkan Habsburgon Francisko Jozefo kiel absolutan idioton.

La sama kadenco de la parolo, la sama provizo de la plej granda naivo. Foje ĉe bankedo en oficira kazino la kolonelo Kraus von Zillergut tute neatendite diris, kiam oni parolis pri Schiller: ”Hieraŭ, sinjoroj, mi vidis vaporplugilon, kiun tiris lokomotivo. Imagu, sinjoroj, lokomotivo — sed ne unu, du lokomotivoj. Mi vidas fumon, iras pli proksimen, kaj jen: lokomotivo, kaj ĉe la alia flanko dua lokomotivo. Diru al mi, sinjoroj, ĉu tio ne estas ridinda? Du lokomotivoj, kvazaŭ ne sufiĉus nur unu.”

Li eksilentis kaj post momento daŭrigis: ”Se elĉerpiĝas benzino, aŭtomobilo devas halti. Ankaŭ tion mi vidis hieraŭ. Kaj oni babilas pri inercio, sinjoroj. Ĝi ne veturas, staras, ne moviĝas, ne havas benzinon. Ĉu tio ne estas ridinda?”

Ĉe sia malspriteco li estis neordinare pia. En sia loĝejo li havis hejman altaron. Li ofte venis en la preĝejon de sankta Ignaco por pekokonfesi kaj komuniiĝi kaj ekde eksplodo de la milito li preĝis por sukceso de aŭstraj kaj germanaj armiloj. Li miksis kristanismon kun revoj pri germana hegemonio. Dio havis la taskon helpi forpreni la riĉaĵon kaj aneksi la teritorion de la venkitoj.

Li ĉiam terure ekscitiĝis, kiam li legis en gazeto, ke oni denove alveturigis kaptitojn.

Li diris: ”Kial veturigi kaptitojn? Ĉiujn pafekzekuti. Senkompate. Danci inter kadavroj. Ĉiujn civilulojn en Serbio, eĉ la lastan, forbruligi. La infanojn mortbati per bajonetoj!”

Li estis je nenio pli sangavida ol germana poeto Vierordt, kiu dum la milito publikigis versojn, ke Germanio malamu kaj kun fera animo mortigu milionojn da francaj diabloj:

”Super la montojn, al nuboj

amasiĝu homaj ostoj, karno haladzanta...”

*

Fininte siajn instruhorojn en la lernejo por unujaraj volontuloj, la ĉefleŭtenanto Lukáš iris promeni kun Max.

”Mi permesas al mi atentigi vin, sinjoro ĉefleŭtenanto,” diris Švejk zorgeme, ”ke la hundon vi devas bone gardi, por ke ĝi al vi ne forkuru. Ĝi povus ekzemple eksenti nostalgion al iama hejmo kaj malaperi post unua stratangulo, se vi malligus ĝin de ŝnuro. Kaj mi ankaŭ ne rekomendas al vi konduki ĝin tra Havlícekplaco, tie vagas furioza viandista hundo el 'Ĉe la Mariabildo', kiu terure mordas. Se ĝi vidas en sia teritorio fremdan hundon, ĝi tuj kontraŭ ĝi ĵaluzas, ke tiu ion tie al ĝi ne forvoru. Ĝi estas kiel tiu almozulo de 'Ĉe sankta Gastulo'[112].”

Max gaje saltetis, malhelpis al la ĉefleŭtenanto inter la kruroj, implikis sian ŝnuron al lia sabro kaj montris neordinaran ĝojon, ke ĝi iras promeni.

Ili eliris sur straton kaj la ĉefleŭtenanto Lukáš kun la hundo ekcelis al Příkopy[113]. Ĉe angulo de Panská-strato li havis rendevuon kun certa damo. Li profundiĝis en oficajn pensojn. Pri kio morgaŭ prelegi al unujaraj volontuloj en la lernejo? Ĉu pri tio, kiel ni difinas la alton de monteto? Kial ni mezuras la alton ĉiam de la marnivelo? Kiel el altoj super la marnivelo elkalkuli propran alton de la monteto ekde ĝia piedo? Damne, kial la ministerio de milito ŝanĝas instruplanon per tiaj aferoj? Tio estas ja por artilerio. Kaj ekzistas ja mapoj de la generala stabo. Se la malamiko estos sur la pinto 312, ordinare mankas tempo por mediti pri tio, kial oni mezuras la alton de tiu monteto de la marnivelo aŭ elkalkuli, kiel alta tiu monteto estas. Ni ekrigardos la mapon kaj scias tion.

Tiujn ĉi liajn pensojn interrompis severa ”Halt'!”, ĝuste kiam li proksimiĝis al Panská-strato..

Samtempe kun ”halt' ” la hundo klopodis elŝiri sin al li eĉ kun la ŝnuro kaj kun ĝoja bojado ĵetis sin al la homo, kiu diris la severan ”Halt'!”.

Antaŭ la ĉefleŭtenanto estis la kolonelo Kraus von Zillergut. La ĉefleŭtenanto Lukáš soldatsalutis kaj staris antaŭ la kolonelo, pardonpetante, ke li ne vidis.

La kolonelo Kraus famis inter oficiroj pro sia pasio haltigi kiun ajn.

En salutado li vidis ion, de kio dependas sukceso en la milito kaj sur kio baziĝas la tuta potenco de la armeo.

”En salutadon la soldato metu sian animon,” li asertis. Tio estis la plej bela kaporala mistikismo.

Li postulis, ke tiu, kiu donas la honoron, salutu laŭ la preskribo kun la plej etaj detaloj, precize kaj digne.

Li embuskis ĉiujn, kiuj lin preteriris. De infanteriano ĝis subkolonelo. Infanterianojn, kiuj salutis nur preterfluge, tusante la vizieron de la kepo kvazaŭ ili volus diri: ”Salutu vin Dio,” li mem kondukis rekte en kazernon por ilin puni.

Ĉe li ne helpis: ”Mi ne vidis”.

”La soldato,” li diris ĉiam, ”devas serĉi sian superulon en homamaso kaj mediti pri nenio alia ol pri tio, kiel plenumi ĉiujn siajn devojn, kiujn preskribas al li la soldatserva reglamento. Se li falos sur batalkampo, li salutu antaŭ la morto. Kiu ne scias saluti, ŝajnigas, ke li ne vidis aŭ salutas malzorge, tiun mi nomas bestio.”

”Sinjoro ĉefleŭtenanto,” diris la kolonelo Kraus per terura voĉo, ”malpli altrangaj oficiroj ĉiam devas doni la honoron al la pli altrangaj. Tion oni ne nuligis. Kaj due: de kiam sinjoroj oficiroj alkutimiĝis pasi kun ŝtelitaj hundoj sur promenejo? Jes, kun ŝtelitaj hundoj. Hundo, kiu apartenas al iu alia, estas ŝtelita.”

”Tiu ĉi hundo, sinjoro kolonelo.” oponis la ĉefleŭtenanto Lukáš.

”Apartenas al mi, sinjoro ĉefleŭtenanto,” interrompis lin la kolonelo krude, ”tio estas mia Fox.”

Kaj Fox alinome Max rememoris sian iaman sinjoron kaj la novan tute elpelis el sia koro, elŝiriĝis, saltis sur la kolonelon kaj montris tian ĝojon, kiun sentas enamiĝinta gimnaziano de la sesa klaso, se li trovas komprenon ĉe sia idealo.

”Promeni kun ŝtelitaj hundoj, sinjoro ĉefleŭtenanto, ne akordiĝas kun oficira honoro. Ke vi ne sciis? La oficiro ne povas aĉeti hundon, ne konvinkiĝinte, ke li povas aĉeti ĝin sen sekvoj,” plu tondris la kolonelo Kraus, karesante Foxon-Maxon, kiu komencis perfide murmuri kontraŭ la ĉefleŭtenanto kaj montri la dentojn, kvazaŭ la kolonelo al ĝi dirus, montrante al Lukáš: ”Disŝiru lin!”

”Sinjoro ĉefleŭtenanto,” daŭrigis la kolonelo, ”ĉu vi trovas ĝusta afero rajdi sur ŝtelita ĉevalo? Ĉu vi ne legis gazetanoncojn en 'Bohemie' kaj en 'Praga ĵurnalo', ke perdiĝis al mi grifono ? Ĉu vi ne legis la anoncon, kiun publikigis via superulo?”

La kolonelo kunfrapis la manojn.

”Jen, la junaj oficiroj. Kie estas la disciplino? Kolonelo publikigas anoncojn kaj ĉefleŭtenanto ilin ne legas.”

”Aĉulo maljuna, povi doni al vi kelke da vangobatoj,” ekpensis la ĉefleŭtenanto Lukáš, rigardante la vangoharojn de la kolonelo, kiuj memorigis orangutanon.

”Iru kun mi por momento,” diris la kolonelo. Kaj tiel ili paŝis kaj kondukis tre 'agrablan' interparolon.

”En la fronto, sinjoro ĉefleŭtenanto, tia afero ne povas al vi duafoje okazi. Promeni kun ŝtelitaj hundoj en la ariero certe estas tre malagrabla afero. Jes! Promeni kun hundo de sia superulo. En la tempo, kiam ni perdas ĉiutage centojn da oficiroj sur batalkampoj. Kaj gazetanoncojn oni ne legas. Cent jarojn mi povus publikigi, ke perdiĝis al mi hundo. Ducent jarojn, tricent jarojn!”

La kolonelo brue ekmungis, kio ĉiam signifis lian grandan eksciton, kaj diris: ”Vi povas promeni plu,” turnis sin kaj foriris, kolere batante la baskojn de sia oficira mantelo per rajdista vipeto.

La ĉefleŭtenanto Lukáš transiris sur la kontraŭan trotuaron kaj ankaŭ tie li aŭdis denove: ”Halt'!” La kolonelo ĝuste retenis kompatindan infanterianon, rezervulon, kiu pensis pri sia patrino hejme kaj pretervidis lin.

La kolonelo propramane trenis lin en kazernon por igi lin puni, nomante lin mara porko.

”Kion mi faru al Švejk?” ekpensis la ĉefleŭtenanto. ”Mi disbatos al li la faŭkon, sed tio ne sufiĉas. Eĉ tranĉi rimenojn al li el la korpo estas por tiu fripono malgranda puno.” Neglektante, ke li havis rendevuon kun certa damo, li ekcelis ekscitite al la hejmo.

”Mi lin mortigos, kanajlon!” li diris al si, eksidante en tramo.

*

Intertempe la brava soldato Švejk profundiĝis en interparolon kun kuriero el la kazerno. La soldato alportis al la ĉefleŭtenanto iajn aktojn, ke tiu ilin subskribu, kaj nun li atendis.

Švejk regalis lin per kafo kaj ili parolis pri tio, ke Aŭstrio malvenkos.

Ili kondukis tiun interparolon, kvazaŭ tio estus memkomprenebla. Estis tio senfina vico da eldiroj, kies ĉiu vorto certe estus antaŭ tribunalo difinita kiel ŝtatperfido kaj ili ambaŭ estus pendumitaj.

”Sinjoro imperiestro devas esti el tio idioto,” proklamis Švejk, ”saĝa li estis neniam, sed tiu ĉi milito certe donos al li la lastan baton.”

”Idioto li estas,” konfirmis la soldato el la kazerno kun certeco, ”stulta kiel stipo. Li eble eĉ ne scias, ke furiozas la milito. Povas esti, ke oni hontis tion al li diri. Se li estas subskribita sub la manifesto al tiuj liaj nacioj, temas pri trompo. Tion oni presigis sen lia scio, li absolute jam ne kapablas pri io pensi.”

”Li estas ĉe sia fino,” aldonis Švejk erudicie, ”li fekas sub sin kaj oni devas nutri lin kiel suĉinfanon. Antaŭlaste sinjoro rakontis en gastejo, ke sinjoro imperiestro havas du mamnutrantinojn kaj ke trifoje tage oni metas lin al mamo.” ”Jam tio venu,” ekĝemis la soldato el la kazerno, ”kaj oni draŝu al ni la haŭton, por ke Aŭstrio estu jam fine kontenta.” Kaj ambaŭ plu daŭrigis la interparolon, ĝis fine Švejk kondamnis Aŭstrion definitive per la vortoj: ”Tia idiota monarkio eĉ ne rajtas ekzisti en la mondo,” al kio la alia soldato aldonis, por kompletigi tiun eldiron per praktika ideo: ”Kiam mi venos al fronto, mi al ili forvaporiĝos.”

Kiam poste ambaŭ plu esprimis opinion de la ĉeĥa homo pri la milito, la soldato el la kazerno ripetis, kion li hodiaŭ aŭdis en Prago, ke ĉe Náchod eblas aŭdi kanonojn kaj ke en la plej proksima tempo la rusa caro enmarŝos Krakowon.

Ili rakontis al si, ke ĉeĥan grenon oni veturigas en Germanion kaj ke germanaj soldatoj ricevas cigaredojn kaj ĉokoladon.

Poste ili rememoris la tempojn de iamaj militoj kaj Švejk serioze pruvis, ke kiam oni iam ĵetadis fetorajn potojn en sieĝatajn kastelojn, ke ankaŭ tio ne estis mielo batali en tia haladzo. Ke li legis, kiel ian kastelon oni sieĝis tri jarojn kaj la malamiko faris nenion alian ol tion, ke li amuziĝis pri la defendantoj ĉiutage nur per tia maniero.

Li certe dirus ankoraŭ ion interesan kaj instruan, se ilian rakontadon ne interrompus la reveno de la ĉefleŭtenanto Lukáš.

Ĵetinte teruran, frakasan rigardon al Švejk, li subskribis la aktojn kaj ellasinte la soldaton mansignis al Švejk, ke tiu lin sekvu en la gastoĉambron.

La okuloj de la ĉefleŭtenanto ĵetis terurajn fulmojn. Sidiĝinte sur seĝon li meditis, rigardante Švejkon, kiam komenci la masakron.

”Unue mi donos al li kelkajn sur la faŭkon,” pensis la ĉefleŭtenanto, ”poste mi frakasos al li la nazon kaj forŝiros la orelojn, kaj mi vidos, kion plu.”

Kaj kontraŭ li sincere kaj bonkore rigardis lin paro da bonulaj, senkulpaj okuloj de Švejk, kiu aŭdacis rompi la silenton antaŭ la fulmotondro per la vortoj: ”Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke vi jam ne havas katon. Ĝi forvoris botciron kaj aŭdacis mortaĉi. Mi ĵetis ĝin en kelon, sed en apudan, fremdan. Tian bonkondutan kaj belan anguran katon vi jam ne trovos.”

”Kion mi al li faru?” traflugis la kapon de la ĉefleŭtenanto, ”li havas, pro Sinjoro Kristo, tian stultan mienon.”

Kaj la bonkoraj, senkulpaj okuloj de Švejk plu brilis mole kaj karese, per kombinita esprimo de absoluta spirita ekvilibro, ke ĉio estas en ordo kaj okazis nenio, kaj se io okazis, ke tio estas ankaŭ en ordo, ke io okazas.

La ĉefleŭtenanto Lukáš eksaltis, sed li ne ekbatis Švejkon, kiel li komence intencis. Li eksvingis la pugnon al li sub la nazo kaj ekkriegis: ”Švejk, tiun hundon vi ŝtelis!”

”Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke pri tia kazo en la lasta tempo mi ne scias kaj mi permesas al mi rimarki, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke posttagmeze vi iris kun Max promeni, do mi ne povis ĝin ŝteli. Mi tuj havis suspekton, kiam vi venis sen la hundo, ke ŝajne io okazis. Tion oni nomas komplikaĵo. En Spálená-strato estas ledaĵisto Kuneš kaj tiu ne povis iri promeni kun la hundo por ĝin ne perdi. Plej ofte li lasis ĝin en iu gastejo aŭ iu ĝin de li ŝtelis aŭ prunteprenis ĝin kaj ne redonis...”

”Švejk, bruto, himmellaudon[114], fermu la faŭkon! Vi estas aŭ rafinita fripono aŭ stulta kamelo kaj dido. Vi havas ĉiam ĉemane ekzemplon, sed mi diras al vi, min ne incitu. De kie vi venigis la hundon? Kiel vi ĝin akiris? Ĉu vi scias, ke ĝi apartenas al nia sinjoro kolonelo, kiu ĝin forkondukis, kiam ni hazarde renkontiĝis? Ĉu vi scias, ke tio estas ega monda skandalo? Diru do la veron, ĉu vi ĝin ŝtelis aŭ ne ŝtelis?” ”Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke mi ĝin ne ŝtelis.”

”Ĉu vi sciis pri tio, ke temas pri ŝtelita hundo?”

”Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke mi sciis, ke temas pri ŝtelita hundo.”

”Švejk, Jesuo Maria, himmelherrgott, mi vin mortpafos, bestio, bruto, bovo, klozetulo. Ĉu vi estas tiel idiota?”

”Tiel, obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto.”

”Kial vi alkondukis al mi ŝtelitan hundon, kial vi lokis tiun bestion en mia loĝejo?”

”Por fari al vi ĝojon, sinjoro ĉefleŭtenanto.”

Kaj la okuloj de Švejk bonule kaj tenere ekrigardis la vizaĝon de la ĉefleŭtenanto, kiu sidiĝis kaj eklamentis: ”Kial Dio punas min per tiu ĉi bruto?”

La ĉefleŭtenanto sidis sur la seĝo en senvorta rezignacio kaj havis impreson, ke li ne havas forton ne nur por doni al Švejk kapobaton, sed eĉ ne por volvi al si cigaredon, kaj li mem ne sciis, kial li sendas Švejkon por 'Bohemie' kaj 'Praga ĵurnalo', ke Švejk tralegu al si la anoncon de la kolonelo pri la ŝtelita hundo.

Švejk revenis kun la gazetoj malfermitaj ĉe la rubriko de anoncoj. Li tute brilis kaj ĝoje raportis: ”Estas tio tie, sinjoro ĉefleŭtenanto, sinjoro kolonelo tiel bele priskribas tiun ŝtelitan grifonon, ĝojo tion legi, kaj eĉ, li promesas rekompencon de cent kronoj al tiu, kiu ĝin al li alkondukos. Tio estas tre bona rekompenco. Kutime oni donas rekompencon de kvindek kronoj. Certa Božetěch el Košíře, tiu vivtenis sin nur ĉimaniere. Li ĉiam stelis hundon, poste serĉis en gazetanoncoj, al kiu ĝi perdiĝis kaj tuj tien iris. Foje li ŝtelis belan nigran spicon, kaj ĉar la posedanto ne reagis per anoncoj, li provis tion kaj mem publikigis sciigon en la gazetaro. La anoncoj kostis al li la tutajn dek kronojn, ĝis fine skribis iu sinjoro, ke temas pri lia hundo, ke ĝi al li perdiĝis kaj li opiniis, ke estus vana ĝin serĉi. Ke li jam ne kredas homan honeston. Sed nun li vidas, ke honestuloj tamen nur ankoraŭ ekzistas, kio lin vere ĝojigas. Laŭdire li principe trovas malĝusta rekompenci la honeston, sed ke por memoro li donacos al li sian libreton pri kulturado de hejmaj kaj ĝardenaj floroj. La kara Božetech kaptis tiun nigran ŝpicon je la malantaŭaj kruroj, ĉirkaŭbatis per ĝi la kapon de tiu sinjoro kaj de tiu tempo ekintencis, ke li ne anoncos en ĵurnaloj. Li preferos vendi la beston al hundejo, se neniu volas ĝin serĉi per anoncoj.”

”Iru kuŝi, Švejk,” ordonis la ĉefleŭtenanto, ”vi kapablas paroli tiajn idiotaĵojn ĝis la mateno.” Ankaŭ li iris dormi kaj nokte li sonĝis pri Švejk, ke tiu ŝtelis ankaŭ ĉevalon de la kronprinco, alkondukis ĝin al li kaj la kronprinco ekkonis tiun ĉevalon dum parado, kiam li, la kompatinda ĉefleŭtenanto Lukáš, rajdis sur ĝi antaŭ sia kompanio.

Matene la ĉefleŭtenanto sentis sin kiel post tradiboĉita nokto , dum kiu oni lin kapobatis. Persekutis lin ia neordinare peza inkubo sur la animo. Li ekdormis ankoraŭ antaŭmatene, senfortigita de la terura sonĝo, kaj vekis lin frapado sur la pordon, ĉe kiu aperis la bonula vizaĝo de Švejk kun demando, je kioma horo li veku sinjoron ĉefleŭtenanton.

Lukáš eklamentis en la lito: ”Malaperu, bruto, tio estas io terura.”

Kiam li jam vekiĝis kaj Švejk alportis al li matenmanĝon, la ĉefleŭtenanto estis surprizita per nova demando de Švejk: ”Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, ĉu vi ne deziras, ke mi havigu al vi hundeton?”

”Aŭdu, Švejk, mi havas tenton sendi vin antaŭ militan tribunalon,” diris la ĉefleŭtenanto kaj ekĝemis, ”sed oni vin liberigus, ĉar ion tiel kolose idiotan oni ne vidis en sia vivo. Ekrigardu vin en spegulo. Ĉu ne estas al vi malbone ĉe ekvido de via idiota mieno? Vi estas la plej stulta fenomeno de la naturo, kiun mi kiam ajn vidis. Nu, diru la veron, Švejk, ĉu vi plaĉas al vi mem?”

”Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke mi al mi ne plaĉas, en tiu spegulo mi aspektas iel oblikve aŭ tiel simile. Tiu spegulo ne estas facetita. Iam en ĉina komercejo de Stanek oni havis konveksan spegulon, kaj se iu sin ekrigardis, li tuj sentis la bezonon vomi. La faŭko oblikva, la kapo kiel tino por manĝorestoj, la ventro kiel tiu de ebria kanoniko, mallonge, bufono. Foje preteriris sinjoro regento, ekrigardis sin kaj la spegulon oni devis tuj forigi.”

La ĉefleŭtenanto sin forturnis, ekĝemis kaj trovis konvena okupi sin prefere pri blanka kafo ol pri Švejk.

Švejk mastrumis jam en la kuirejo kaj la ĉefleŭtenanto Lukáš aŭdis lian kanton[115]:

”Polvan turon jam eniras Grenevilo. Sabroj brilas, belulinoj ĉie svarmas kaj lamentas, ploras, larmas.”

Poste plu aŭdiĝis el la kuirejo:

”Ni soldatoj — grandsinjoroj, nin virinaj amas koroj.

Por la servo soldo certas, ni bonfarton ĉie spertas...”

”Vi certe bonfartas, kanajlo,” ekpensis la ĉefleŭtenanto kaj forkraĉis.

Ĉe la pordo aperis la kapo de Švejk: ”Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, oni estas ĉi tie por vi el la kazerno, vi devas tuj iri al sinjoro kolonelo, estas ĉi tie kuriero.”

Kaj li aldonis familiare: ”Ŝajne tio estas pro tiu hundeto.”

”Mi jam aŭdis,” diris la ĉefleŭtenanto, kiam la kuriero volis anonci sin al li en la antaŭĉambro.

Li diris tion angore kaj foriris, ĵetante pereigan rigardon al Švejk.

Temis ne pri raporto, sed pri io pli malbona. La kolonelo sidis tre nubmiene en fotelo, kiam la ĉefleŭtenanto eniris lian kancelarion.

”Antaŭ du jaroj, sinjoro ĉefleŭtenanto,” diris la kolonelo, ”vi deziris esti translokita al la naŭdekunua regimento en Budějovice. Ĉu vi scias, kie situas Budějovice? Ĉe Vltava, jes, ĉe Vltava kaj enfluas tien Ohře[116] aŭ io simila. La urbo aspektas, por tiel diri, simpatie, kaj se mi ne eraras, ĝi havas kajon. Ĉu vi scias, kio estas kajo? Tio estas muro, konstruita apud akvo. Jes. Cetere, tio estas alia afero. Ni havis tie manovrojn.”

La kolonelo eksilentis kaj rigardante en inkujon, li rapide transiris al alia temo: ”Tiu mia hundo ĉe vi malbonmoriĝis. Ĝi volas nenion vori. Vidu, en la inkujo estas muso. Tio estas stranga, ke eĉ vintre musoj falas en inkujon. Tio estas malordo.”

”Diru do jam, maljuna aĉulo, kion vi volas,” ekpensis la ĉefleŭtenanto.

La kolonelo leviĝis kaj kelkfoje trairis la kancelarion.

”Longe mi meditis, sinjoro ĉefleŭtenanto, kion propre mi al vi faros, por ke tio ne povu ripetiĝi, kaj mi rememoris, ke vi deziris esti translokita al la naŭdekunua regimento. La ĉefkomandejo antaŭ nelonge al ni anoncis, ke ĉe la naŭdekunua regimento mankas tre multe da oficiroj, ĉar la serboj ĉiujn mortigis. Mi donas al vi mian honoran vorton, ke maksimume post tri tagoj vi estos ĉe la naŭdekunua regimento en Budejovice, kie formas sin marŝbatalionoj. Vi ne devas danki. La armeo bezonas oficirojn, kiuj.”

Kaj ne sciante, kion diri plu, li ekrigardis la poŝhorloĝon kaj aldonis: ”Estas duono post la deka, urĝa tempo por iri al la regimenta raporto.”

Per tio estis la ”agrabla” interparolo finita kaj al la ĉefleŭtenanto tre senpeziĝis ĉe la koro, kiam li eliris el la kancelario kaj ekpaŝis al la lernejo por unujaraj volontuloj, kie li anoncis, ke en la plej proksimaj tagoj li veturos al la fronto kaj aranĝos do adiaŭan vesperon en la strato Nekázanka.

Reveninte hejmen, li diris signifoplene al Švejk: ”Ĉu vi scias, Švejk, kio estas marŝbataliono?”

”Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke marŝbataliono estas marŝbatlo kaj marŝkompanio estas marŝko. Ni tion ĉiam mallongigas.”

”Mi anoncas al vi do, Švejk,” diris la ĉefleŭtenanto per solena voĉo, ”ke vi veturos kun mi kaj kun marŝbatlo, se plaĉas al vi tia mallongigo. Sed ne imagu, ke en la fronto vi faros similajn idiotaĵojn kiel ĉi tie. Ĉu vi havas ĝojon?”

”Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke mi havas egan ĝojon,” respondis la brava soldato Švejk, ”tio estos io belega, se ni ambaŭ kune falos por sinjoro imperiestro kaj lia familio...”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.