La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA BRAVA SOLDATO ŠVEJK

Aŭtoro: Jaroslav Hašek

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Parto I: En la ariero
Enkonduko
1  2  3  4  5
6  7  8  9 10
11 12 13 14 15
Postparolo
Alskribaĵoj

Parto II: En la fronto
1  2  3  4  5
Alskribaĵoj

Parto III: Glora batregalo
1  2  3  4
Alskribaĵoj

Parto IV: Daŭrigo de la glora batregalo
1  2  3
Alskribaĵoj

Vortoj

Parto I: EN LA ARIERO

9. ŠVEJK EN LA GARNIZONA MALLIBEREJO

Garnizona malliberejo estis la lasta rifuĝejo de homoj, kiuj ne volis iri en la militon. Mi konis helpinstruiston de matematiko, kiu ne volis pafi ĉe artilerio kaj tial li ŝtelis poŝhorloĝon de iu ĉefleŭtenanto por veni en garnizonan malliberejon. Li faris tion kun plena pripenso. La milito al li ne imponis kaj ne ravis lin. Pafi kontraŭ la malamiko kaj per ŝrapneloj kaj grenadoj mortigi same tiel malfeliĉajn helpinstruistojn de matematiko sur la alia flanko de la frontlinio li konsideris kiel idiotaĵon.

”Mi ne volas esti malamata pro mia perforto,” li diris al si kaj trankvile ŝtelis la poŝhorloĝon. Unue oni esploris lian mensostaton, kaj kiam li proklamis, ke li volis riĉiĝi, oni transveturigis lin en garnizonan malliberejon. Estis pli da tiaj homoj, kiuj sidis en garnizona malliberejo pro stelo aŭ trompoj. Idealistoj kaj neidealistoj. Homoj, kiuj vidis en la milito fonton de enspezoj, tiuj diversaj suboficiroj-kontistoj en la ariero kaj ĉe la fronto, kiuj faris ĉiujn eblajn trompojn pri soldatmanĝo, soldo, kaj poste sensignifaj ŝtelistoj, miloble pli honestaj ol tiuj uloj, kiuj ilin ĉi tien sendis. En garnizona malliberejo plie sidis soldatoj pro diversaj aliaj deliktoj de pure soldata karaktero, rompo de la disciplino, ribelprovo, dizerto. Apartan tipon prezentis politikaj arestitoj, el kiuj okdek procentoj estis absolute senkulpaj kaj el tiuj naŭdek naŭ procentoj estis kondamnataj.

La aparato de enketaj juĝistoj estis grandioza. Tian juĝejan aparaton havas ĉiu ŝtato antaŭ ĝenerala politika, ekonomia kaj morala bankroto. Rebrilo de iamaj potenco kaj gloro konservas tribunalojn kun polico, ĝendarmaro kaj koruptebla feĉo de denuncantoj.

En ĉiu trupunuo Aŭstrio havis siajn spionojn; tiuj denuncadis siajn kamaradojn, kiuj dormis kun ili sur pajlosakoj kaj dum marŝo dividis kun ili la panon.

Ankaŭ la ŝtata polico, sinjoroj Klíma, Slavíček & kompanio[67], liveradis homan materialon al garnizonaj malliberejoj. Soldata cenzuro sendis ĉi tien aŭtorojn de korespondaĵoj inter la fronto kaj tiuj, kiujn ili lasis hejme en senespero. Ĝendarmoj kondukis ĉi tien ankaŭ maljunajn eksbienmastrojn, kiuj sendis leterojn al la fronto, kaj soldata tribunalo ŝarĝis ilin pro iliaj konsolaj vortoj kaj priskribo de la hejma mizero per dek du jaroj por ĉiu.

El la garnizona malliberejo en Hradčany kondukis vojo ankaŭ tra Břevnov al ekzercejo en Motol[68]. Antaŭe iris homo kun katenitaj manoj en akompano de bajonetoj, kaj malantaŭ li veturilo kun ĉerko. Kaj sur la ekzercejo en Motol konciza komando: ”Alceli! Pafi!” Kaj al ĉiuj regimentoj kaj batalionoj oni legis regimentan ordonon, ke oni denove pafekzekutis homon, kiu post sia rekrutiĝo ekribelis, kiam sinjoro kapitano sabrohakis lian edzinon, kiu ne povis kun la edzo disiri.

Kaj sian taskon en la garnizona malliberejo jam plenumis trio: stabprovoso Slavík, kapitano Linhart kaj ĉefserĝento Repa, nomata ankaŭ ”la ekzekutisto”. Kiom da homoj ili mortbatis en izolejoj! Povas esti, ke eĉ nun en la respubliko Linhart plu estas kapitano. Mi dezirus, ke oni alkalkulu al li la jarojn de lia servo en la garnizona malliberejo. Slavíček kaj Klíma de la stata polico havas ilin alkalkulitaj. Repa revenis en civilan vivon kaj plu plenumas sian okupon de masonista majstro. Povas esti, ke en la respubliko li estas ano de patriotaj societoj.

La stabprovoso Slavík iĝis ŝtelisto en la respubliko kaj estas nun malliberigita. Kompatindulo, li ne enradikiĝis en la respubliko kiel aliaj soldatranguloj.

*

Estas tute nature, ke la stabprovoso Slavík, transprenante Švejkon, ĵetis al li rigardon plenan de senvorta riproĉo:

”Ĉu ankaŭ vi havas la reputacion difektita, ke vi venis ĝis ĉi tien inter nin? Ni dolĉigos al vi la restadon ĉi tie, uleto, kiel al ĉiuj, kiuj falis en niajn manojn, kaj tiuj niaj manoj ne estas etaj manoj de damo.”

Por aldoni aŭtoritaton al sia rigardo, li metis sian muskolan, dikan pugnon sub la nazon de Švejk kaj diris:

”Ekflaru, kanajlo!”

Švejk ekflaris kaj rimarkis:

”Per tiu mi ne volus ricevi sur la nazon, tio odoras tombe.” La trankvila, prudenta parolo al la stabprovoso ekplaĉis. ”He,” li diris, pusante Švejkon per pugno en la ventron, ”staru rekte, kion vi havas en la poŝoj? Se vi havas cigaredojn, tiujn vi povas al vi lasi kaj la monon donu ĉi tien, por ke iu ĝin al vi ne ŝtelu. Ĉu vi ne havas pli? Ĉu vere vi ne havas? Ne mensogu, mensogon oni punas.”

”Kien ni lin metos?” demandis la ĉefserĝento Řepa.

”Ni lokos lin en la ĉambron numero dek ses, inter tiujn en kalsonoj,” decidis la stabprovoso, ”ĉu vi ne vidas, ke sinjoro kapitano Linhart skribis sur liajn aktojn 'Severe gardi, observi!'?

Jes, jes,” li proklamis solene al Švejk, ”kanajlojn oni traktas kanajle. Se iu kontraŭstaras, ni fortrenos lin en ĉelon, tie rompos al li ĉiujn ripojn kaj lasos lin tie kuŝi, dum li ne mortaĉos. Tion ni rajtas. Kiel ni faris tion al tiu viandisto, ĉu, Řepa?”

”Nu , tiu kostis al ni multe da peno, sinjoro stabprovoso,” reveme respondis la ĉefserĝento Řepa, ”tio estis ja korpo! Mi tretis lin pli ol kvin minutojn, ol komencis krevi al li la ripoj kaj la sango torenti el la faŭko. Kaj li vivis ankoraŭ dek tagojn. Vera persistulo.”

”Vidu do, kanajlo, kiel tio ĉe ni iras, se iu kontraŭstaras,” finis sian pedagogian parolon la stabprovoso Slavík, ”aŭ se iu volas fuĝi. Tio fakte egalas al sinmortigo, kion oni ĉe ni ankaŭ tiel punas. Aŭ, Dio ne permesu, fiulo, ke vi ricevu la ideon pri io plendi, se venos inspektistaro. Se ĝi venos kaj demandos: 'Ĉu vi havas ian plendon?', vi devas, fetorulo, stari en atentopozo, soldatsaluti kaj respondi: 'Obee mi raportas, ke mi ne havas, ke mi estas tute kontenta.' Kiel vi tion diros, abomenulo, ripetu tion!”

”Obee mi raportas, ke mi ne havas, ke mi estas tute kontenta,” ripetis Švejk kun tiel afabla mieno, ke la stabprovoso eraris kaj konsideris tion kiel sinceran klopodon kaj honeston.

”Senvestigu vin do ĝiskalsone kaj vi iros en la 'dekseson' ,” diris la stabprovoso afable, aldonante nek kanajlon, nek abomenulon aŭ fetorulon, kiel li kutimis.

En la ”dekseso” Švejk renkontiĝis kun dek naŭ viroj sen pantalono. Tio estis ĉiuj, kiuj havis sur la aktoj alskribitan noton ”Severe gardi, observi!” kaj pri kiuj oni nun zorgis tre atente, por ke tiuj al ili ne fuĝu.

Se la kalsonoj estus puraj kaj la fenestroj sen kradoj, vekus tio unuavide impreson, ke oni estas en baneja senvestejo.

De la ĉefserĝento Repa transprenis Švejkon ”la ĉambrokomandanto”, nerazita ulo en disbutonita ĉemizo. Li enskribis lian nomon sur paperpeceton pendantan sur muro kaj diris al li:

”Morgaŭ ni havos ĉe ni teatran prezentadon. Oni kondukos nin en kapelon al prediko. Ni ĉiuj en kalsonoj staras rekte sub la predikejo. Tio estos ja amuzo!”

Kiel en ĉiuj arestejoj kaj pundomoj, ankaŭ en la garnizona malliberejo la kapelo ĝuis grandan popularecon. Ne temis pri tio, ke deviga vizito de la mallibereja kapelo proksimigus la vizitantojn al Dio, ke la malliberigitoj ekscius ion pli pri moralo. Pri tia stultaĵo oni ne povas eĉ paroli.

La diservoj kaj predikoj estis bela eskapo el la enuo de la garnizona malliberejo. Temis ne pri tio, ke ili estas pli proksime ĉe Dio, sed ke ekzistas ŝanco trovi dumvoje en koridoroj kaj sur la korto forĵetitan reston de cigaredo aŭ cigaro. Dion tute flankenŝovis eta stumpo, senespere kuŝaĉanta en kraĉujo aŭ ie en polvo sur la tero. Tiu malgranda, aĉodora aĵo venkis Dion eĉ savon de la animo.

Poste ankoraŭ tiu prediko, tia amuzo kaj komikaĵo! Feldkurato Otto Katz estis tamen nur ĉarma homo. Liaj predikoj estis neordinare allogaj, ŝercaj, agrabligantaj la enuon de la garnizona malliberejo. Li sciis tre bele babili pri senlima dia graco, refortigadi senmoraliĝintajn malliberigitojn kaj senhonorigitajn virojn. Li sciis tre bele insulti el la predikejo eĉ de la altaro. Li sciis grandioze kriegi ĉe la altaro sian ”Ite, missa est”[69], la tutan diservon fari per originala maniero kaj ĥaosigi la tutan ordon de la sankta meso, elpensi, kiam li estis jam tre ebria, tute novajn preĝojn kaj novan sanktan meson, sian riton, ion, kio ĉi tie ankoraŭ ne estis.

Kaj krom tio tiu komedio, se li iam stumblis kaj falis kun la kaliko, eŭkaristio aŭ meslibro! Laŭte kulpigante akoliton el la malliberula kompanio, ke tiu intence lin krurfalĉis, li tuj antaŭ la eŭkaristio mem ŝarĝas lin per karcero kaj katenoj.

Kaj la trafito ĝojas, ĉar tio apartenas al ĉiu tiu amuzo en la mallibereja kapelo. Li ludas grandan rolon en tiu teatraĵo kaj digne ĝin plenumis.

La feldkurato Otto Katz, la plej perfekta soldatpastro, estis judo. Tio cetere estas neniel stranga. Ankaŭ la ĉefepiskopo Kohn[70] estis judo kaj pli, eĉ amiko de Machar[71].

La feldkurato Otto Katz havis ankoraŭ pli buntan pasintecon ol la glora ĉefepiskopo Kohn.

Li studis komercan akademion kaj soldatiĝis kiel unujara volontulo[72]. Kambiojn kaj la kambian leĝaron li regis tiel 'bone', ke dum tiu unu jaro li alkondukis komercan firmaon Katz kaj kompanio al bankroto tiel glora kaj sukcesa, ke la maljuna sinjoro Katz forveturis en Nord-Amerikon, elkombininte ian egaligon kun siaj kreditoroj, pri kiu sciis nek tiuj ĉi nek lia kunulo, elmigrinta en Argentinon.

Kiam do la juna Otto Katz senprofite dividis la firmaon Katz kaj kompanio inter la Norda kaj Suda Amerikoj, li troviĝis en situacio de homo, kiu povas tute nenion heredi, ne scias, kien kuŝigi la kapon kaj devas do aktivi en la armeo.

Sed antaŭ tio la unujara volontulo Otto Katz elpensis eminentan aferon. Li igis sin bapti. Li turnis sin al Kristo, ke tiu helpu al li fari karieron. Li turnis sin al li kun plena konfido, ke tio estas komerca afero inter li kaj la Filo de Dio.

Oni baptis lin solene en Emauzy. La pastro Albán mem trempis lin en baptokuvon. Estis tio brila spektaklo, ĉeestis pia majoro de la regimento, kie Otto Katz servis, maljuna fraŭlino el la Instituto de nobelinoj en Hradčany kaj faŭka reprezentanto de konsistorio, kiu estis lia baptopatro.

La oficira ekzameno finiĝis bone kaj la nova kristano Otto Katz restis en la armeo. Komence ŝajnis al li, ke tio iros bone, li intencis eĉ studi en kursoj por staboficiroj.

Sed unu tagon li ebriiĝis kaj iris en monaĥejon, forlasis la sabron kaj surprenis frokon. Li estis ĉe ĉefepiskopo en Hradčany kaj venis en seminarion. Antaŭ sia konsekro li ebriiĝis ĝismute en certa tre ”deca” domo kun virinaj servoj en strateto malantaŭ 'Ĉe Vejvoda', kaj rekte el kirlo de la volupto kaj amuzo iris igi sin konsekri. Post la konsekro li revenis al sia regimento por peti favoron, kaj kiam oni nomumis lin feldkurato, li aĉetis al si ĉevalon, promenrajdis tra Prago kaj gaje partoprenis ĉiujn drinkojn kun oficiroj de sia regimento.

En koridoro de domo, kie li havis loĝejon, oni tre ofte aŭdis malbenojn de nekontentigitaj kreditoroj. En la loĝejon li kondukadis al si ankaŭ stratulinojn aŭ sendis por ili sian servosoldaton. Li tre amis ludi ferblon, kaj ekzistis certaj supozoj kaj konjektoj, ke li falsludas, sed neniu al li pruvis, ke li havas ason kaŝita en larĝa maniko de sia soldata sutano. En oficiraj rondoj oni nomis lin ”sankta patro”.

Por la predikoj li neniam sin preparis, en kio li diferencis de sia antaŭulo, kiu ankaŭ vizitadis la garnizonan malliberejon. Tio estis homo obsedita per fiksa imago, ke la viraron en la garnizona malliberejo eblas bonmorigi el la predikejo. Tiu estiminda kurato pie rulis la okulojn kaj rakontis al la malliberigitoj, ke necesas reformi edukon de prostituitinoj, reformi protekton de fraŭlinaj patrinoj kaj parolis pri eduko de eksteredzecaj infanoj. Liaj predikoj estis abstraktaj kaj neniel rilatis al la aktuala situacio, enuigis.

Kontraŭe la feldkurato Otto Katz havis predikojn, je kiuj ĉiuj ĝojis.

Estis tio solena momento, kiam la ĉambron ”dekseso” oni kondukis en kalsonoj en la kapelon, ĉar vesti ilin signifis riski, ke iu el ili malaperos. Tiujn dudek anĝele blankajn kalsonulojn oni starigis sub la predikejon. Kelkaj el ili, al kiuj la Fortuno ekridetis, maĉis dumvoje trovitajn cigarstumpojn, ĉar nature ili ne havis pošojn kaj ne eblis do ie tion kaŝi.

Ĉirkaŭ ili staris la ceteraj viroj el la garnizona malliberejo kaj ĝue rigardis la dudek kalsonulojn sub la predikejo, kiun surgrimpis la feldkurato, tintante per spronoj.

”Atenton!” li ekkriis, ”al la preĝo, ĉiuj ripetu, kion mi diros! Kaj vi, kanajlo, tie malantaŭe, ne mungu en la manon, vi estas en preĝejo de la Sinjoro, kaj mi igos vin enkarcerigi. Friponoj, ĉu vi ankoraŭ ne forgesis 'Patronia'n! Do ni tion provu! Nu , mi sciis, ke tio ne iros. 'Patronia'n, tion ne, prefere du porciojn da viando kaj fazeolan salaton, štopegi sin, kuŝiĝi surventre sur pajlosakon, fingrumi en la nazo kaj ne pensi pri Sinjoro Dio, ĉu mi ne pravas?”

Li ekrigardis suben el la predikejo al dudek blankaj anĝeloj en kalsonoj, kiuj ege bone amuziĝis same kiel ĉiuj ceteraj. Malantaŭae oni ludis ”karnon”[73].

”Tio estas tre bona,” flustris Švejk al sia najbaro, sur kiu kuŝis suspekto, ke por tri kronoj li forhakis al sia kamarado ĉiujn fingrojn de la mano, por ke tiu eskapu el la soldatservo.

”Tio ankoraŭ venos,” estis la respondo, ”hodiaŭ li estas denove ĝustmezure ebria, li do denove parolos pri la dorna vojo de la peko.”

La feldkurato estis hodiaŭ en vere bonega humoro. Eĉ mem ne sciante, kial li tion faras, li senĉese elkliniĝis el la predikejo, preskaŭ perdis la ekvilibron kaj elfalis.

”Kantu ion, knaboj,” li kriis suben, ”aŭ ĉu vi volas, ke mi lernigu al vi novan kanteton? Kantu do post mi:

Plej ŝatata estas mia
amatino, karulin’,
ne mi sola sekvas ŝin.
Multaj miloj, grandaj kvantoj
venas la ŝi da amantoj ...
Havas nomon, la virin',
ja Maria Virgulin'

Tion vi neniam ellernos, friponoj,” daŭrigis la feldkurato, ”mi konsentas ĉiujn vin pafekzekuti; ĉu vi komprenas min bone?! Tion mi asertas el tiu ĉi dia loko, sentaŭguloj, ĉar dio estas io, kio vin ne timas kaj kio ordigos al vi la kapon tiel, ke vi el tio idiotiĝos, ĉar vi hezitas turni vin al Kristo kaj prefere iras la dornan vojon de la peko.”

”Jam tio estas ĉi tie, li estas ĝustmezure ebria,” ĝoje flustris la najbaro al Švejk.

”La dorna vojo de la peko, stultaj buboj, estas la vojo de batalo kontraŭ malvirtoj. Vi estas prodigaj filoj, kiuj prefere maldiligentaĉas en ĉelo anstataŭ reveni al la Patro. Fiksu vian rigardon pli malproksimen kaj pli supren al ĉielaj altoj, kaj vi venkos kaj en via animo enhejmiĝos trankvilo, stratbuboj. Mi elpetas, ke iu tie malantaŭe ne snufu. Li ne estas ĉevalo kaj ne troviĝas en stalo, li estas en preĝejo de la Sinjoro. Pri tio mi atentigas vin, miaj karuloj. Do, kie mi ĉesis? Jes, ĉe la trankvilo de animoj, tre bone. Memoru, brutoj, ke vi estas homoj, ke vi devas rigardi eĉ tra malhela nubo en malproksiman spacon kaj scii, ke ĉio ĉi tie daŭras nur ĝistempe, sed ke Dio ekzistas poreterne. Tre bone, ĉu ne vere, miaj sinjoroj? Estus mia devo preĝi pro vi tage eĉ nokte, por ke la kompatema Dio, stultaj buboj, verŝu sian animon en viajn malvarmajn korojn kaj per sia sankta graco forlavu viajn pekojn, por ke vi estu poreterne Liaj kaj por ke li ĉiam vin amu, friponoj. Sed en tio vi eraras. En tiun paradizon mi vin ne kondukos — .” La feldkurato eksingultis. ”Kaj ne kondukos,” li ripetis obstine, ”mi faros por vi nenion, eĉ ne ekpensos pri tio, ĉar vi estas nebonmorigeblaj sentaŭguloj. Sur viaj vojoj ne kondukos vin la boneco de la Sinjoro, spiro de Dia amo vin ne trablovos, ĉar al la kara sinjoro Dio eĉ ideo ne venos okupi sin pri tiaj kanajloj. Ĉu vi aŭdas tion, vi ĉi tie sube en kalsonoj?”

Dudek kalsonuloj ekrigardis supren kaj diris unuvoĉe: ”Obee ni raportas, ke ni aŭdas.”

”Ne sufiĉas nur aŭdi,” daŭrigis la feldkurato sian predikon, ”peza nubo de la vivo, en kiu la dia favoro ne senigos vin de aflikto, idiotoj, ĉar ankaŭ la boneco de Dio havas siajn limojn, kaj vi, mulo, tie malantaŭe, ne tuŝaĉu aŭ mi igos vin enkarcerigi, ĝis vi tie putros. Kaj vi tie sube, ne opiniu, ke vi estas en gastejaĉo. Dio estas pleje mizerikorda, sed nur por bonkondutaj homoj kaj ne por parioj de la homa socio, kiu obeas nek liajn leĝojn nek soldatservan reglamenton. Tion mi volis al vi diri. Vi ne scipovas preĝi kaj opinias, ke iradi en la kapelon apartenas al ia amuzaĵo, ke ĉi tie estas teatro aŭ kinejo. Kaj tion mi elpelos al vi el la kapo por ke vi ne supozu, ke mi estas ĉi tie por plezurigi vin kaj doni al vi vivoĝojon. Mi sidigos vin en izolejojn, kanajloj, tion mi faros al vi. Mi perdas viakulpe la tempon kaj vidas, ke ĉio tio estas absolute vana. Ke vi ne bonmoriĝos, ne turnos vin al Dio, eĉ se starus ĉi tie feldmarŝalo aŭ ĉefepiskopo mem. Kaj tamen post tempo vi rememoros min, ke mi pensis tion pri vi bone.”

Inter dudek kalsonuloj oni ekaŭdis singultadon. Švejk komencis plori.

La feldkurato ekrigardis suben. Tie staris Švejk kaj viŝis al si la okulojn per pugno. Ĉirkaŭe vidiĝis ĝoja konsento.

La feldkurato daŭrigis, montrante al Švejk:

”Ĉiu prenu al si ekzemplon de tiu ĉi homo. Kion li faras? Li ploras. Ne ploru, mi diras al vi, ne ploru! Ĉu vi volas bonmoriĝi? En tio, knabeto, vi ne sukcesos tiel facile. Nun vi ploras, kaj kiam vi revenos de ĉi tie en la ĉambron, vi estos la sama kanajlo kiel antaŭe. Vi devas ankoraŭ ege mediti pri la senlima dia graco kaj mizerikordo, ege zorgi, ke via pekanta animo povu trovi en la mondo la veran vojon, kiun ĝi iru. Hodiaŭ ni vidas, ke ekploris ĉi tie al ni viro, kiu volas bonmoriĝi, kaj kion faras vi ceteraj? Tute nenion. Jen tiu ion maĉas, kvazaŭ liaj gepatroj estus remaĉuloj, kaj tie oni serĉas, en preĝejo de la Sinjoro, pedikojn en sia ĉemizo. Ĉu vi ne povas grati vin hejme kaj devas lasi al vi tion ĝuste por la diservo? Sinjoro stabprovoso, vi atentas absolute nenion. Vi ĉiuj estas ja soldatoj kaj ne stultaj civiluloj. Vi devas ja konduti, kiel decas al la soldatoj, eĉ se vi estas en preĝejo. Komencu, krucifix[74], serĉi Dion kaj pedikojn serĉu hejme. Per tio mi finis, stratbuboj, kaj postulas de vi konduti dum la meso dece, ke ne okazu, kiel lastfoje, kiam malantaŭe oni ŝanĝis ŝtatan tolaĵon kontraŭ pano kaj tiun voris ĉe la hostilevado.”

La feldkurato descendis el la predikejo kaj foriris en sakristion, kien sekvis lin la stabprovoso. Tiu post momento eliris,turnis sin rekte al Švejk, eltiris lin el la grupo de dudek kalsonuloj kaj forkondukis en la sakristion.

La feldkurato sidis tre komforte sur tablo kaj volvis al si cigaredon.

Kiam Švejk eniris, la feldkurato diris:

”Do, ĉi tie mi vin havas. Mi jam ĉion pripensis kaj opinias, ke mi travidis vin ĝisfunde, ĉu vi komprenas, ulo? Tio estas la unua okazo, ke iu ĉi tie en la preĝejo ekploris.”

Li saltis de sur la tablo, kaj skuante la šultron de Švejk, kriis sub granda melankolia bildo de Francisko el Salezo: ”Konfesu, kanajlo, ke vi ploris nur tiel pro amuzo!”

Kaj Francisko el Salezo demande observis Švejkon el la bildo. El alia bildo sur kontraŭa flanko larĝokule rigardis lin martiro, ĝuste havanta dentojn de segilo en la postaĵo, kiun segis al li nekonataj romaj solduloj. Sur la vizaĝo de la martiro oni vidis ĉe tio nenian suferon kaj ankaŭ nenian ĝojon kaj martiran brilon. Li mienis nur surprize, kvazaŭ li volus diri: ”Kiamaniere mi propre al tio ĉi venis, kion vi, sinjoroj, al mi faras?”

”Obee mi raportas, sinjoro feldkurato,” diris Švejk pripense, metante ĉion sur unu karton, ”ke mi konfesas al la ĉiopova Dio kaj al vi, digna patro, kiu Lin anstataŭas, ke mi ploris vere nur pro amuzo. Mi vidis, ke al via prediko mankas bonmorigita pekulo, kiun vi per viaj vortoj vane serĉis. Mi do vere volis fari al vi ĝojon, por ke vi ne opiniu, ke jam ne eblas trovi honestajn homojn, kaj min amuzi, por ke malpeziĝu al mi ĉe la koro.”

La feldkurato esplore ekrigardis la naivan vizaĝon de Švejk. Sunradio petolis sur la melankolia bildo de Francisko el Salezo kaj varmigis la larĝokulan martiron sur la kontraŭa muro.

”Vi komencas al mi plaĉi,” diris la feldkurato, ree eksidante sur la tablon. ”Al kiu regimento vi apartenas?” Li komencis singulti.

”Obee mi raportas, sinjoro feldkurato, ke mi apartenas kaj ne apartenas al la naŭdekunua regimento, ke mi tute ne scias, kiel tio pri mi propre estas.”

”Kaj kial vi ĉi tie sidas?” demandis la feldkurato, ne ĉesante singulti.

El la kapelo flugis ĉi tien sonoj de harmoniumo, kiu anstataŭis orgenon. La muzikanto, instruisto malliberigita pro dizerto, igis la harmoniumon lamenti en la plej melankoliaj ekleziaj melodioj. Kun singultado de la feldkurato kunfluis tiuj sonoj en novan dorian gamon.

”Obee mi raportas, sinjoro feldkurato, ke mi vere ne scias, kial mi ĉi tie sidas, kaj ke mi ne plendas, ke mi ĉi tie sidas. Mi havas nur malbonŝancon. Mi ĉiam pensas ĉion bone kaj fine tio ĉiam turniĝas al tio malbona, kiel tie al la martiro sur tiu bildo.”

La feldkurato ekrigardis la bildon, ekridetis kaj diris:

”Vi vere al mi plaĉas, mi devas demandi pri vi sinjoron enketan juĝiston kaj kun vi mi jam ne parolos. Urĝa tempo, ke mi havu la sanktan meson jam for! Turnu vin! Formarŝi!”

Kiam Švejk revenis al la 'familia' grupo de kalsonuloj sub la predikejo, li respondis tre seke kaj koncize al la demandoj, kion volis de li la feldkurato en la sakristio:

”Li estas ebriega.”

Plian prezentadon de la feldkurato, la sanktan meson, sekvis ĉiuj kun granda atento kaj nekaŝitaj simpatioj. Iu sub la predikejo eĉ vetis, ke la hostimontrilo elfalos al la feldkurato el la mano. Li vetis la tutan sian porcion da pano kontraŭ du vangobatoj kaj gajnis tion.

Tio, kio en la kapelo plenigis animojn de ĉiuj ĉe rigardo al la ceremonioj de la feldkurato, ne estis mistiko de kreduloj aŭ pieco de veraj katolikoj. Estis tio percepto kiel en teatro, kiam ni ne scias la enhavon de la teatraĵo, la ludagado implikiĝas kaj ni avide atendas, kiel tio evoluos. Ili profundiĝis en bildon, kiun kun granda sinoferemo liveris al ili tiu sinjoro feldkurato ĉe la altaro.

Ili fordonis sin al estetika ĝuo rigardi la ornaton, kiun la feldkurato surmetis renverse, kaj kun arda kompreno kaj entuziasmo ili atentis ĉion, kio okazas ĉe la altaro.

Rufa akolito, dizertinto el sakristianaj rondoj, specialisto pri etŝteloj ĉe la dudekoka regimento, honeste klopodis revoki en la memoro la tutan procedon, teknikon kaj tekston de la sankta meso. Li samtempe kaj akolitis kaj sufloris al la feldkurato, kiu kun absoluta facilanimeco misordigis la tutajn frazojn kaj anstataŭ al la ordinara meso li venis en la meslibro ĝis tiu adventa, kiun li komencis kanti ĉe ĝenerala kontento de la publiko.

Li havis nek voĉon, nek muzikan aŭdosenton, kaj sub volbaĵo de la kapelo oni aŭdis tian gruntadon kaj jelpadon kiel en porkejo.

”Tiu estas ja hodiaŭ ebriega,” oni diris kun plena kontento kaj ĝojo antaŭ la altaro, ”tiu havas ja en la kapo! Bele lin tio ree kaptis! Li ebriegiĝis certe ie ĉe ulinoj.”

Kaj eble jam la trian fojon sonis de la altaro kantado de la feldkurato ”Ite, missa est!” kiel milita kriego de indianoj, ke tremis la fenestroj.

Poste la feldkurato ankoraŭfoje enrigardis la kalikon, ĉu tie ankoraŭ tamen nur ne restis guto da vino, faris ĉagrenan geston kaj turnis sin al la aŭskultantoj:

”Do, nun vi jam povas iri hejmen, kanajloj, jam estas fino. Mi rimarkis, ke vi ne montras la veran piecon, kiel decas, se vi estas en preĝejo antaŭ la vizaĝo de la plej sankta eŭkaristio, stratbuboj. Vid-al-vide al la plej supera Dio vi ne hontas laŭte ridi, tusi kaj sputi mukaĵon, ŝovi la piedojn eĉ antaŭ mi, kiu reprezentas ĉi tie la Virgulinon Maria, Sinjoron Kristo kaj Dion la Patron, idiotoj. Se venontfoje tio ripetiĝos, mi tanos al vi la haŭton kiel decas kaj konvenas, por ke vi sciu, ke ekzistas ne nur tiu infero, pri kiu mi predikis al vi antaŭlaste, sed ankaŭ infero sur la tero, kaj se vi eĉ povus savi vin antaŭ tiu unua, antaŭ tiu ĉi vi vin ne savos. Formarŝi!”

La feldkurato, kiu tiel bele klarigis en praktiko tre malnovan aferon, vizitadi malliberigitojn, foriris en la sakristion, transvestis sin, igis versi al si mesvinon el botelego en kruĉon, eltrinkis tion kaj kun helpo de la rufa akolito sidiĝis sur sian rajdoĉevalon, alligitan sur la korto, sed poste li rememoris Švejkon, descendis kaj iris en kancelarion al enketa juĝisto Bernis.

La enketa juĝisto Bernis estis societama viro, ĉarma danculo kaj morala malĉastulo, kiu ĉi tie terure enuis kaj skribis germanajn versojn en memorlibrojn, por havi ĉiam ĉemane iometan provizon. Li estis la plej grava ero en la tuta aparato de la soldata juĝejo, ĉar li havis tiel teruran amason da neekzamenitaj kaj misordigitaj aktoj, ke li vekis per tio respekton de la tuta soldata tribunalo en Hradčany. Perdante akuzmaterialon li estis devigata elpensadi novan. Li miksis nomojn, kaj perdante fadenojn de la akuzo li ŝpinis aliajn, kiel venis al li en la menson. Li juĝis dizertintojn pro štelo kaj štelistojn pro dizerto. Li plektis eĉ politikajn procesojn, tirante ilin el aero. Li faris la plej diversajn hazardprovojn por pruvi al la akuzitoj krimojn, pri kiuj ili neniam sonĝis. Li elpensadis ofendojn kontraŭ Lia mošto kaj elpensitajn eldirojn imputis ĉiam al iu, kies akuzmaterialo aŭ denunco pri li perdiĝis en tiu senĉesa ĥaoso, reganta en oficaj aktoj kaj dokumentoj.

”Servus![75],” diris la feldkurato, prezentante al li la manon, ”kiel vi fartas?”

”Ne tre bone,” respondis la enketa juĝisto Bernis, ”oni misaranĝis miajn materialojn, kaj poste eĉ diablo ne povas en tio orientiĝi. Hieraŭ mi sendis supren jam pretan dosieron pri certa ulo pro ribelo, kaj oni tion al mi redonis, ke en tiu kazo temas ne pri ribelo, sed pri štelo de konservaĵo. Kaj pli, mi donis sur tion alian procesan numeron, sed nur Dio scias, kiel oni tion malkovris.”

La enketa juĝisto forkraĉis.

”Ĉu vi ankoraŭ kartludas?” demandis la feldkurato.

”En kartludoj mi ĉion malgajnis, lastfoje kun tiu kalva kolonelo ni ludis makaon kaj mi devis ĵeti ĉion tion en lian gorĝon. Sed mi konas belan ulinon. Kaj kion faras vi, sankta patro?”

”Mi bezonas servosoldaton,” diris la feldkurato, ”en la lasta tempo mi havis spertan kontiston, sen akademia klerigo, sed unuarangan bruton. Li senĉese nur ĝemis kaj preĝis, ke Dio lin gardu, mi sendis lin do kun maršbataliono al la fronto. Tiun batalionon oni laŭdire tute dishakis. Poste oni sendis al mi ulon, kiu faris nenion alian ol ke li sidis en gastejo kaj trinkis je mia konto. Tio estis ankoraŭ tolerebla homo, sed liaj piedoj ŝvitis. Ankaŭ lin mi do sendis kun marŝbataliono. Hodiaŭ dum la prediko mi trovis ulon, kiu pro amuzo ekploris. Tian homon mi bezonas. Lia nomo estas Švejk kaj li sidas en la 'dekseso'. Mi ŝatus scii, kial oni lin malliberigis kaj ĉu ne eblas iel aranĝi, ke mi povu preni lin de ĉi tie.”

La enketa juĝisto serĉis en tirkestoj la aktojn kontraŭ Švejk, sed kiel ĉiam li povis trovi nenion.

”Probable havas tion la kapitano Linhart,” li diris post longa serĉado, ”diablo scias, kien ĉiuj tiuj aktoj ĉe mi perdiĝas. Supozeble mi sendis ilin al Linhart. Mi telefonos tien tuj — -— Halo', ĉi tie ĉefleŭtenanto juĝisto Bernis, sinjoro kapitano. Mi petas, ĉu vi ne havas tie aktojn koncernantajn Švejk. Ke ili devas esti ĉe mi? Al tio mi miras... Ke mi transprenis tion de vi? Al tio mi vere miras. Li sidas en la 'dekseso'. Mi scias, sinjoro kapitano, ke la 'dekseson' inspektas mi. Sed mi opiniis, ke la aktoj kontraŭ Švejk kuŝaĉas ie tie ĉe vi. Ke vi elpetas ne paroli kun vi tiel? Ke ĉe vi nenio kuŝaĉas? Halo', halo'.”

La enketa juĝisto Bernis sidiĝis ĉe la tablo, indigne kondamnante la malordon en enketado. Inter li kaj la kapitano Linhart regis jam delongtempe malamikeco, en kiu ili ambaŭ estis tre konsekvencaj. Se dosiero apartenanta al Linhart venis en la manojn de Bernis, formetis ĝin tiu ĉi tiel, ke neniu en tio orientiĝis. Linhart faris la samon kun dokumentoj apartenantaj al Bernis. Reciproke ili perdadis al si aldonojn al aktoj (Tridek procentoj de homoj, kiuj sidis en garnizonaj malliberejoj, estis tie dum la tuta milito sen tio, ke almenaŭ unufoje oni ilin enketus).

(La aktoj kontraŭ Švejk estis trovitaj en arkivo de la soldata juĝejo nur post la ŝtatrenverso kun jena indiko: ”Li intencis forĵeti hipokritan maskon kaj publike elpaŝi kontraŭ la persono de nia imperiestro kaj nia stato.” La aktoj estis enŝovitaj inter dokumentaron, kiu koncernis certan Jozefo Koudela. Sur la kovrilo estis kruceto, sub ĝi ”Plenumite” kaj dato.)

”Do, la dosiero pri Švejk perdiĝis,” diris la enketa juĝisto Bernis, ”mi igos lin alvoki, kaj se li konfesos nenion, mi liberlasos lin kaj igos forkonduki al vi, kaj vi pritraktu tion ĉe la regimento.”

Post foriro de la feldkurato la enketa juĝisto Bernis igis alkonduki al si Švejkon kaj lasis lin stari ĉe la pordo, ĉar li ĵus ricevis telefonogramon de la polica direkcio, ke la elpetata materialo al akuza dosiero sub la numero 7267, kiu koncernas infanterianon Mařner, estis akceptita en la kancelario n-ro 1 kun subskribo de la kapitano Linhart.

Intertempe Švejk pririgardis la kancelarion de la enketa juĝisto.

Ne eblas diri, ke ĝi faris tre agrablan impreson, ĉefe ne pro surmuraj fotografaĵoj. Estis tio fotografaĵoj de diversaj ekzekutoj, kiujn la armeo faris en Galicio kaj Serbio. Artaj fotografaĵoj de forbruligitaj kamparaj domoj kaj arboj, kies branĉoj kliniĝis sub pezo de pendumitoj. Precipe 'plaĉa' estis la fotografaĵo de pendumita familio el Serbio. Knabeto, la patro kaj patrino. Du soldatoj kun bajonetoj gardas arbon kun la ekzekutitoj, fronte staras oficiro kiel venkinto kaj fumas cigaredon. Malantaŭe sur la alia flanko vidiĝis militkuirejo dum laboro.

”Do, kiel statas tiu via afero, Švejk?” demandis la enketa juĝisto Bernis, kiam li formetis la telefonogramon al aktoj, ”kion vi faris? Ĉu vi volas konfesi, aŭ atendi, ĝis kiam oni ellaboros kontraŭ vi akuzan dokumenton? Tiel ĉi ne eblas daŭrigi. Ne opiniu, ke vi estas antaŭ tribunalo, kie enketas vin stultaj civiluloj. Ĉe ni estas soldataj juĝejoj, k. u. k. Militargericht[76]. Via sola savo antaŭ severa kaj justa puno povas esti, ke vi konfesos.”

La enketa juĝisto Bernis havis specialan metodon, kiam li perdis materialon kontraŭ akuzito. Kiel vidiĝas, estis en tio tute nenio neordinara kaj tial ni ankaŭ ne miru, ke rezultoj de tiaj esplorado kaj enketado ĉiuokaze egalis nulon.

Kaj tiam la enketa juĝisto Bernis konsideris sin ĉiam tiel akrevida, ke, ne havante materialon kontraŭ la akuzito, ne sciante, pri kio oni lin kulpigas, kial li sidas ĉi tie en la garnizona malliberejo, li observis konduton kaj fizionomion de la enketato kaj el tio kombinis, kial probable oni sidigis tiun homon en la garnizonan malliberejon.

Lia aŭgura kapablo kaj scioj pri homoj estis tiel grandaj, ke ciganon, kiu de sia regimento venis en garnizonan malliberejon pro štelo de kelkaj dekduoj da tolaĵo (li estis ĉemane al magazenestro!), li kulpigis pri politikaj krimoj, ke tiu cigano laŭdire ie en gastejo parolis kun soldatoj pri fondo de memstara štato el ĉeĥaj kronlandoj kaj Slovakio kun slava reĝo kiel regnestro.

”Ni havas dokumentojn,” li diris al la malfeliĉa cigano, ”al vi restas nenio ol konfesi, en kiu gastejo vi pri tio parolis kaj de kiu regimento estis tiuj soldatoj, kiuj vin aŭskultis, kaj kiam tio okazis.”

La malfeliĉa cigano elpensis kaj daton kaj gastejon kaj regimenton de siaj imagaj aŭskultantoj, kaj dum reveno de la enketo fuĝis el la garnizona malliberejo.

”Vi volas konfesi nenion,” diris la enketa juĝisto Bernis, kiam Švejk tombe silentis, ”vi ne volas diri, kial vi estas ĉi tie, kial oni vin malliberigis. Vi povus diri tion almenaŭ al mi, antaŭ ol mi mem diros tion al vi. Mi atentigas vin ankoraŭ-foje, ke vi konfesu. Tio estas por vi pli bona, ĉar tio faciligas enketadon kaj mildigas la punon. Tio estas ĉe ni sama kiel ĉe civila tribunalo.”

”Obee mi raportas,” eksonis bonula voĉo de Švejk, ”ke mi estas ĉi tie en la garnizona malliberejo kiel trovito.”

”Kion vi per tio pensas?”

”Obee mi raportas, ke mi povas klarigi tion per ege simpla maniero. En nia strato vivas karbo-vendisto kaj tiu havis absolute senkulpan dujaran knabeton, kiu foje piediris el Vinohrady ĝis Libeň[77], kie policisto trovis lin sidanta sur trotuaro. La policisto forkondukis do tiun knabeton al komisarejo kaj tie oni tiun dujaran infanon malliberigis. Kiel vi vidas, tiu knabeto estis absolute senkulpa kaj tamen malliberigita. Kaj se li scipovus paroli kaj iu lin demandus, kial li tie sidas, ankaŭ li ne scius. Kaj mia afero estas io simila. Ankaŭ mi estas trovito.”

Akra rigardo de la enketa juĝisto laŭflugis la staturon kaj la vizaĝon de Švejk kaj frakasiĝis je ili. La estaĵo staranta antaŭ la enketa juĝisto radiis tian indiferenton kaj senkulpecon, ke Bernis komencis ekscitite pasi tra la kancelario, kaj se li ne promesus al la feldkurato sendi al li Švejkon, diablo scias, kiel tio por Švejk finiĝus.

Sed fine li haltis denove ĉe sia tablo:

”Aŭdu,” li diris al Švejk, kiu indiferente rigardis antaŭ sin, ”se mi renkontiĝos kun vi ankoraŭfoje, vi tion memoros. — Forkonduku lin!”

Dum oni kondukis Švejkon reen en la ”dekseson”, la enketa juĝisto Bernis igis alvoki al si la stabprovoson Slavík:

”Ĝis plua decido,” li diris koncize, ”oni sendas Švejkon je dispono de sinjoro feldkurato Katz. Pretigi dokumentojn pri lia liberlaso kaj forkonduki lin en akompano de du viroj al sinjoro feldkurato.”

”Ĉu kateni liajn manojn por la vojo, sinjoro ĉefleŭtenanto?”

La enketa juĝisto pugnobatis la tablon:

”Vi estas bovo. Mi diris al vi ja klare pretigi dokumentojn pri lia liberlaso.”

Kaj ĉio, kio dum la tago amasiĝis en la animo de la enketa juĝisto, la kapitano Linhart kaj Švejk, eltorentis nun sur la stabprovoson kiel sovaĝa rivero kaj finiĝis per la vortoj:

”Ĉu nun vi komprenas, ke vi estas kronita bovo?”

Tian alparolon meritas ja nur reĝoj kaj imperiestroj, sed eĉ la ordinara stabprovoso, kapo nekronita, ne estis pri tio kontenta. Forirante de la enketa juĝisto li piedbatis malliberigiton, kiu lavis koridoron.

Koncerne Švejkon la stabprovoso ekintencis, ke Švejk devas almenaŭ unufoje ankoraŭ tranokti en la garnizona malliberejo por ankaŭ ion sperti.

Nokto pasigita en garnizona malliberejo apartenas ĉiam al agrablaj rememoroj.

Apud la ”dekseso” estis ĉelo, senluma truo, izolejo, de kie ankaŭ tiunokte eĥis ululado de malliberigita soldato, al kiu la ĉefserĝento Řepa laŭ la ordono de la stabprovoso Slavík rompis la ripojn pro iu delikto kontraŭ la disciplino,.

Kiam la ululado ĉesis, en la ”dekseso” oni aŭdis kraketi pedikojn, kiuj falis inter fingrojn de malliberigitoj ĉe traserĉo.

Petrola lampo en niĉo super la pordo, garnita per krada ŝirmilo, liveris palan lumon kaj fulgis. La misodoro de petrolo miksiĝis kun naturaj elŝvitaĵoj de nelavitaj homaj korpoj kaj kun aĉodoro de sitelo, kiu ĉe ĉiu uzo ondis sian nivelon por ĵeti novan porcion da fetoro en la ”dekseson”.

Malbona nutrado malfaciligis ĉe ĉiuj la procedon de digestado kaj ili plejparte suferis je gasoj, kiujn ili ellasadis en noktan silenton, respondante al si reciproke per tiuj signaloj kaj sercante ĉe tio.

En koridoroj oni aŭdis ritman pason de gardistoj kaj de tempo al tempo leviĝis klapo de porda aperturo, tra kiu enrigardis internen gardisto.

Sur pajlosako meze de la ĉambro iu mallaŭte rakontis:

”Antaŭ ol mi volis fuĝi kaj antaŭ ol oni metis min poste ĉi tien inter vin, mi estis en la ĉambro numero dek du. Tie estas tiuj malpli danĝeraj. Foje oni alkondukis tien homon de ie el la kamparo. Tiu kara homo ricevis dekkvartagan punon, ĉar li tranoktigis ĉe si soldatojn. Komence oni opiniis, ke temas pri konspiro, sed poste klariĝis, ke li faris tion pro mono. Li rajtis esti malliberigita inter tiuj malplej danĝeraj, sed ĉar tie estis plenokupite, li venis inter nin. Kaj kion ĉion li alportis el sia hejmo kaj kion ankoraŭ oni al li sendis, nu!, ĉar iakaŭze oni al li permesis, ke li povas havigi al si la manĝon mem kaj plibonigi sian nutradon. Eĉ fumi oni al li permesis. Li havis du sinkojn, tiajn grandegajn panbulojn, ovojn, buteron, cigaredojn, tabakon, mallonge ĉion, kion la homo elpensos, tion li kunhavis en du dorsosakoj. Kaj tiu ulo opiniis, ke li mem devas tion forvori. Ni komencis de li flatlogi, kiam li ne divenis, ke li devas dividi tion kun ni kiel dividis tiuj ceteraj, kiam ili ion ricevis, sed li, ulo avara, ke laŭdire ne, ke li estos maliberigita dek kvar tagojn kaj difektus al si la stomakon per tiu sabeliko kaj putraj terpomoj, kiujn oni donas al ni kiel manĝon. Laŭdire ke li donos al ni sian tutan malliberulan nutraĵon kaj soldatpanon, tio lin laŭdire ne interesas, ni dividu tion inter ni aŭ alternu laŭvice. Mi diras al vi, tiu homo estis tiel delikata, ke eĉ sur sitelon li ne volis eksidi kaj atendis ĝis la sekvanta tago por fari tion sur latrino dum promeno sur la korto. Li estis tiel dorlotita, ke li kunportis eĉ klozetpaperon. Ni diris al li, ke lia porcio nin ne interesas kaj ni suferis unu tagon, duan, trian . La ulo voris šinkon, šmiris panon per butero, senšeligadis ovojn, unuvorte, li vivis. Li fumis cigaredojn kaj eĉ fumsuĉon ne volis al iu doni. Laŭdire ni ne rajtas fumi, kaj se gardisto vidus, ke li donas al ni fumsuĉon, ke oni lin malliberigus. Kiel mi diras, ni suferis tri tagojn. Nokte antaŭ la kvara tago ni tion faris. La ulo matene vekiĝis, kaj tion mi forgesis al vi diri, ke ĉiam matene, tagmeze kaj vespere, antaŭ ol li komencis sin štopi, li preĝis, longe preĝis. Li do finpreĝis kaj serĉas siajn dorsosakojn sub la tabullito. Nu jes, la dorsosakoj tie estis, sed sen enhavo, šrumpaj kiel sekigita pruno. Li komencis krii, ke oni lin prištelis kaj lasis al li tie nur klozetpaperon. Poste proksimume kvin minutojn li opiniis, ke ni šercas, ke ni tion ie kaŝis. Li diras ankoraŭ tiel gaje: 'Mi scias, vi estas šerculoj, mi scias, ke vi tion al mi redonos, sed tion vi faris perfekte.' Inter ni estis viro el Libeň kaj tiu diras: 'Aŭdu, kaŝu vin sub la kovrilo kaj kalkulu ĝis dek. Kaj poste enrigardu en viajn dorsosakojn.' Li kovris sin kiel obeema knabo kaj kalkulas: 'Unu, du, tri ...' Kaj tiu el Libeň diras denove: 'Ne tiel rapide, vi devas kalkuli tre malrapide.' Kaj li sub la kovrilo kalkulas malrapide kun paŭzoj: 'Unu — du — tri ...' Kiam li finis per dek, li degrimpis de sur la pajlosako kaj trarigardis siajn dorsosakojn. 'Jesuo Maria, hometoj,' li komencis krii, 'ili estas ja malplenaj kiel antaŭe!' Kaj ĉe tio tiu lia idiota mieno, ni ĉiuj preskaŭ krevis de rido. Sed la viro el Libeň diras: 'Provu tion ankoraŭfoje.' Kaj ĉu vi kredas, ke la kamparano, konfuzita per ĉio tio, provis tion ankoraŭfoje kaj vidante, ke en la dorsosakoj li denove havas nenion ol tiun klozetpaperon, komencis bategi la pordon kaj krii: 'Oni min priŝtelis, oni min priŝtelis, helpu, malfermu, pro Sinjoro Kristo, malfermu!' Tuj alkuris tien gardistoj, alvokis la stabprovoson kaj la ĉefserĝenton Řepa. Ni ĉiuj, unu kiel la alia, diras, ke li freneziĝis, ke hieraŭ longe ĝisnokte li voris kaj ĉion tion forvoris. Kaj li nur ploris kaj senĉese lamentis: 'Ie ja devas esti eretoj.' Oni do serĉis eretojn kaj ne trovis, ĉar tiel saĝaj estis ankaŭ ni. Kion ni mem ne kapablis forvori, tion ni sendis per ŝnura posto en duan etaĝon. Oni povis pruvi al ni nenion, kvankam tiu idioto ĉiam gurdis la sian: 'Tiuj eretoj devas ja ie esti.' La tutan tagon li voris nenion kaj atentis, ĉu iu el ni ion manĝas aŭ fumas. Ankaŭ la sekvantan tagon tagmeze li ankoraŭ ne tusis la manĝon, sed vespere la putraj terpomoj kaj sabeliko al li jam bongustis, sed li jam ne preĝis kiel antaŭe, ol li ekmordis sinkon kaj ovojn. Poste iu el ni ricevis de ekstere iamaniere cigaredojn kaj tiam li komencis unuafoje kun ni paroli, laŭdire ke ni donu al li fumsuĉon. Ni donis al li nenion.”

”Mi timis, ke tiun fumsuĉon vi al li donis,” rimarkis Švejk, ”per tio vi senvalorigus la tutan rakontadon. Tiaj noblaĵoj ekzistas nur en romanoj, sed en la garnizona malliberejo en tiaj cirkonstancoj tio estus idiotaĵo.”

” Kaj ĉu vi ne donis al li ' kovrilpunon'?” eksonis ies voĉo.

”Tion ni forgesis fari.”

Ekis mallaŭta diskuto, ĉu al ĉio li meritis ricevi 'kovrilpunon' aŭ ne. Laŭ la plimulto li meritis.

La rakontado iom post iom ĉesis. Ekdormante, ili gratis sin en la akseloj, sur brusto kaj sur ventro, kie en tolaĵo la pedikoj pleje svarmas. Ekdormante, ili transmetis al si pedikoplenajn kovrilojn trans la kapojn, por ke ne ĝenu ilin la lumo de la petrola lampo .

Matene je la oka horo oni admonis Švejkon iri en la kancelarion.

”Ĉe maldekstra flanko de la kancelaria pordo estas kraĉujo, tien oni ĵetas cigarstumpojn,” instruis Švejkon iu. ”Poste ankaŭ en la unua etaĝo vi preteriros kraĉujon. La koridorojn oni balaas nur je la naŭa horo, io do tie estos.”

Sed Švejk trompis iliajn esperojn. Li ne plu revenis en la ”dekseson” Dek naŭ kalsonuloj kombinis kaj konjektis diversajn aferojn.

Lentuga miliciano, kiu havis la plej grandan fantazion, disfamigis, ke Švejk pafis kontraŭ sia kapitano kaj ke hodiaŭ oni forkondukis lin al la soldata ekzercejo en Motol por ekzekuti lin.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.