La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA BRAVA SOLDATO ŠVEJK

Aŭtoro: Jaroslav Hašek

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Parto I: En la ariero
Enkonduko
1  2  3  4  5
6  7  8  9 10
11 12 13 14 15
Postparolo
Alskribaĵoj

Parto II: En la fronto
1  2  3  4  5
Alskribaĵoj

Parto III: Glora batregalo
1  2  3  4
Alskribaĵoj

Parto IV: Daŭrigo de la glora batregalo
1  2  3
Alskribaĵoj

Vortoj

Parto II: EN LA FRONTO

5. EL BRUCK AN DER LEITHA AL SOKAL'

La ĉefleŭtenanto Lukáš ekscitite paŝis tra kancelario de la dekunua marŝkompanio. Estis tio senluma truo en barako de la kompanio, septita de koridoro per bretoj. Tablo, du seĝoj, petrola lampeto kaj lito.

Antaŭ li staris la ĉefserĝento-kontisto Vaněk, kiu preparadis ĉi tie listojn por elpago de soldo, administris kontojn de militkuirejo por la viraro, estis financa ministro de la tuta kompanio kaj pasigis ĉi tie la tutan dian tagon, ĉi tie li ankaŭ dormis.

Ĉe la pordo staris dika infanteriano, barba kiel Krakonoš[90]. Tio estis Baloun, nova servosoldato de la ĉefleŭtenanto Lukáš, civile muelisto de ie ĉe Český Krumlov.

”Vi elektis por mi vere eminentan servosoldaton,” parolis la ĉefleŭtenanto Lukáš al la ĉefserĝento-kontisto, ”mi dankas vin kore pro tiu agrabla surprizo. Mi sendis lin la unuan tagon en oficiran kuirejon por tagmanĝo kaj li duonon da ĝi al mi forvoris.”

”Mi disverŝis, pardonu,” diris la dika giganto.

”Bone, vi disverŝis. Disverŝi vi povis nur supon aŭ saŭcon, sed ne bovidan rostaĵon. Vi alportis al mi ja nur peceton, ne pli grandan ol ungo. Kaj kien vi donis pomruladon?”

”Mi...”

”Sed ne malkonfesu, vi ĝin forvoris.”

La ĉefleŭtenanto Lukáš diris la lastajn vortojn tiel serioze kaj per tiel severa voĉo, ke Baloun senvole cedis je du paŝoj.

”Mi informiĝis en la kuirejo, kion ni havis hodiaŭ al la tagmanĝo. Kaj estis supo kun hepataj buletoj. Kien vi donis tiujn buletojn? Vi eltiris ilin dumvoje, tio estas certa vero. Plue estis bovaĵo kun kukumeto. Kion vi pri tio faris? Ankaŭ forvoris. Du pecetoj da bova rostaĵo. Kaj vi alportis nur duonon de peceto, he? Du porcioj da pomrulado! Kien vi ĝin donis? Vi ŝtopis vin, porko mizera, abomena. Diru, kien vi donis la pomruladon? Ke ĝi al vi falis en koton? Kanajlo. Ĉu vi povas montri al mi tiun lokon, kie ĝi kuŝas en koto? Ke tuj alkuris hundo, kvazaŭ oni ĝin vokus, kaptis la pomruladon kaj forportis? Jesuo Kristo, mi vangobatos vin tiom, ke via kapo memorigos sitelon. Tiu porko al mi ankoraŭ malkonfesas. Ĉu vi scias, kiu vin vidis? Ĉi tie la ĉefserĝento-kontisto Vaněk. Tiu venis al mi kaj diras: 'Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke tiu via porko Baloun voras vian tagmanĝon. Mi rigardas el la fenestro kaj li sin ŝtopas, kvazaŭ li ne manĝus la tutan semajnon.' Aŭdu, ĉefserĝento, ĉu vi vere ne povis elekti por mi alian bruton ol tiun ĉi ulon?”

”Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke Baloun ŝajnis esti la plej ordema viro el la tuta nia marŝko. Li estas tia sentaŭgulo, ke li ne memoras eĉ unu ekzercaĵon per fusilo, kaj enmanigi al li pafilon, li kaŭzus eĉ malfeliĉon. Ĉe la lasta pafekzercado per blankaj kartoĉoj li preskaŭ elpafis okulon de sia najbaro. Mi opiniis, ke li povas plenumi almenaŭ tiun ĉi servon.”

”Kaj ĉiam forvori la tutan tagmanĝon de sia sinjoro,” diris Lukáš, ”kvazaŭ ne sufiĉus al li lia porcio. Ĉu vi eble ne havas malsaton?”

”Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke mi havas senĉese malsaton. Se al iu restis pano, mi aĉetas ĝin de li por cigaredoj, kaj ĉio tio estas ankoraŭ malmulte. Mi estas tia jam de la naturo. Ĉiam mi opinias, ke mi estas jam sata, kaj nenio. Post momento denove, kiel antaŭ la manĝo, komencas murmuri al mi en la stomako kaj jen, tiu fripono jam sin memorigas. Iam mi opinias, ke mi vere jam satas, ke en la stomako mi jam ne havas lokon, sed ne, ne. Mi vidas, ke iu manĝas aŭ nur sentas tiun odoron, kaj tuj mi havas la stomakon kvazaŭ elbalaita. La stomako tuj denove komencas pretendi siajn rajtojn kaj pro malsato mi englutus eĉ najlojn. Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke mi jam petis por povi ricevadi duoblan porcion; cele de tio mi estis en Budějovice ĉe regimenta kuracisto, kaj tiu anstataŭ tio lokis min por tri tagoj en malsanulĉambron kaj preskribis al mi nur poteton da seningredienta supo tage. Laŭdire 'mi instruos vin, feĉulo, havi malsaton. Venu ĉi tien ankoraŭfoje kaj vi vidos, kiel vi flugos de ĉi tie magra kiel lupola stangeto!' Mi ne devas, sinjoro ĉefleŭtenanto, vidi nur bongustajn aĵojn, ankaŭ tiuj ordinaraj min ekscitas kaj mi tuj havas salivojn. Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke mi humile petas pri permeso ricevadi duoblan porcion. Se jam ne estos viando, do almenaŭ tiun almanĝaĵon, terpomojn, knedlikojn, iom da saŭco, tio ĉiam restas...”

”Bone, mi elaŭskultis tiujn arogantaĵojn, Baloun,” respondis la ĉefleŭtenanto Lukáš. ”Vi, ĉefserĝento-kontisto, ĉu vi aŭdis, ke la soldato estus iam al ĉio ankoraŭ tiel aroganta kiel tiu ĉi ulo? Li forvoris mian tagmanĝon kaj ankoraŭ volas, ke oni permesu al li ricevadi duoblan porcion. Sed mi montros al vi, Baloun, ke vi malsatiĝos.”

”Ĉefserĝento-kontisto,” li turnis sin al Vaněk, ”forkonduku lin al kaporalo Weidenhofer, ke tiu bone lin alligu por du horoj ĉe la kuirejo sur la korto, kiam hodiaŭ vespere oni disdonos gulaŝon. Li alligu lin sufiĉe alte, por ke Baloun staru nur sur la piedpintoj kaj vidu, kiel tiu gulaŝo en kaldrono kuiriĝas. Kaj aranĝu tion tiel, ke tiu fripono estu alligita ankoraŭ tiam, kiam oni disdonos la gulaŝon ĉe la kuirejo, por ke fluu al li salivoj kiel al malsata hundino, flaranta ĉe fumaĵista vendejo. Al la kuiristo diru, ke tiu lian porcion disdonu!”

”Al viaj servoj, sinjoro ĉefleŭtenanto. Iru, Baloun!”

Ĉe foriro haltigis ilin la ĉefleŭtenanto inter la pordo, kaj rigardante la konsternan vizaĝon de Baloun, venke vokis: ”Vi helpis vin, Baloun. Mi deziras bonan apetiton! Kaj se vi faros tion al mi ankoraŭfoje, mi sendos vin senkompate antaŭ feldtribunalon.”

Kiam Vaněk revenis kaj anoncis, ke Baloun estas jam alligita, la ĉefleŭtenanto Lukáš diris: ”Vi konas min, Vaněk, ke tiajn aferojn mi faras nevolonte, sed mi ne povas min helpi. Unu vi rekonos, ke la hundo grumblas, se oni prenas de ĝi oston. Mi ne volas havi ĉe mi fiulon, kaj due jam la fakto, ke Baloun estas alligita, havas grandan moralan kaj psikologian signifon por la tuta viraro. Tiuj uloj en la lasta tempo faras, kion ili volas, se ili estas ĉe marŝko kaj scias, ke morgaŭ aŭ postmorgaŭ ili veturos sur batalkampon.”

La ĉefleŭtenanto Lukáš aspektis tre afliktite kaj daŭrigis per mallaŭta voĉo: ”Antaŭhieraŭ ĉe nokta ekzercado ni havis taskon, kiel vi scias, manovri malantaŭ la sukerfabriko kontraŭ la lernejo por unujaraj volontuloj. Unua plotono, avangardo, tiu iris sur ŝoseo senbrue, ĉar tiun komandis mi mem, sed la dua plotono, kiu havis ordonon iri maldekstren kaj dissendi antaŭpatrolojn al la sukerfabriko, tiu kondutis kiel ĉe reveno el ekskurso. Tiuj uloj kantis kaj piedfrapis, ke oni devis aŭdi tion eĉ en la tendaro. La tria plotono sur la dekstra alo iris rekognoski terenon sub arbaro, tio estis piedire de ni minimume dek minutojn kaj ankoraŭ el tiu ĉi distanco vidiĝis, kiel la uloj fumas, sennombre da fajraj punktoj en mallumo. Kaj la kvara plotono, tiu havis taskon funkcii kiel ariergardo, kaj diablo scias, kiel okazis, ke ĝi subite aperis antaŭ nia avangardo, tiel ke oni konsideris ĝin kiel malamikon kaj mi devis cedi antaŭ mia propra ariergardo, kiu kontraŭ mi atakis. Tio estas la dekunua kompanio, kiun mi heredis. Kion mi povas el ili fari? Kiel ili kondutos en vera batalo?”

La ĉefleŭtenanto Lukáš havis ĉe tio la manojn interplektitaj kaj mienis martire, lia nazpinto plilongiĝis.

”Per tio vin ne turmentu, sinjoro ĉefleŭtenanto,” klopodis trankviligi lin la ĉefserĝento-kontisto Vaněk, ”per tio ne rompu al vi la kapon. Mi estis jam ĉe tri marŝkoj, ĉiun oni disbategis eĉ kun la tuta bataliono kaj ni iris formi nin denove. Kaj ĉiuj marŝkoj estis unu kiel la alia, neniu estis eĉ iomete pli bona ol tiu via, sinjoro ĉefleŭtenanto. La plej malbona estis la naŭa. Tiu fortrenis kun si en kaptitecon ĉiujn suboficirojn eĉ kun la komandanto de la kompanio. Min savis nur tio, ke mi iris al la regimenta trajnotrupo transpreni rumon kaj vinon por la kompanio kaj ili faris tion sen mi.

Kaj ĉu vi scias, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke dum la lasta nokta ekzercado, pri kiu vi rakontis, la lernejo por unujaraj volontuloj, kiu havis la taskon ĉirkaŭiri nian kompanion, venis ĝis la Nezidera lago? Ĝi marŝis senĉese antaŭen, ĝis la mateno, kaj ĝiaj antaŭpatroloj haltis nur en marĉo. Kaj kondukis ilin sinjoro kapitano Ságner mem. Ili venus eble eĉ ĝis Sopron, se ne tagiĝus,” daŭrigis mistere la ĉefserĝento-kontisto, kiu rakontis pri tiaj aferoj kun plaĉo kaj registris ĉiujn similajn okazintaĵojn.

”Kaj ĉu vi scias, sinjoro ĉefleŭtenanto,” li diris, familiare palpebrumante, ”ke sinjoro kapitano Ságner estas komandanto de nia marŝbataliono? Komence oni opiniis, kiel diris la staba ĉefserĝento Hegner, ke tiu bataliona komandanto estos vi, ĉar vi estas nia la plej malnova oficiro, kaj poste laŭdire venis de la divizio al la brigado, ke estas nomumita sinjoro kapitano Ságner.”

La ĉefleŭtenanto Lukáš ekmordetis la lipojn kaj ekbruligis al si cigaredon. Li sciis pri tio kaj estis konvinkita, ke okazas al li maljustaĵo. La kapitano Ságner jam dufoje lin rangantaŭis, sed li diris nenion alian ol: ”Nu jes, la kapitano Ságner.”

”Mi ne havas el tio tro grandan ĝojon,” daŭrigis la ĉefserĝento-kontisto familiare. ”La staba ĉefserĝento Hegner rakontis, ke komence de la milito sinjoro kapitano Ságner volis en Serbio ie en montaro ĉe Nigramonto eminentiĝi, pelis kompanion post kompanio de sia bataliono kontraŭ maŝinpafiloj al serbaj pozicioj, kvankam tio estis tute superflua afero kaj la infanterio povis tie helpi kiel la pasintjara neĝo, ĉar nur la artilerio povis elpeli serbojn el tiuj rokoj. El la tuta bataliono restis nur okdek viroj, al sinjoro kapitano Ságner mem oni pafvundis la manon, poste en hospitalo li ricevis disenterion; denove li aperis ĉe la regimento en Budějovice kaj hieraŭ vespere li laŭdire rakontis en kazino, kiel li ĝojatendas la forveturon al la fronto, ke li oferos tie la tutan marŝbatalionon, sed ke li ion atingos kaj ricevos signum laudis, ke pro Serbio oni lavis al li la kapon, sed nun li aŭ falos kun la tuta marŝbataliono aŭ avancos al subkolonelo, sed ke la marŝbatlo devas esti dishakita. Mi opinias, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke tia risko koncernas ankaŭ nin. Antaŭ nelonge la staba ĉefserĝento Hegner diris, ke vi ne tro akordas kun sinjoro kapitano Ságner kaj ke li sendos ĝuste nian dekunuan kompanion kiel unuan en batalon sur la plej teruraj lokojn.”

La ĉefserĝento-kontisto ekĝemis: ”Mi opinias, ke en tia milito kia estas ĉi tiu, kiam estas tiom da soldataro kaj tiel longega fronto, oni povus atingi pli nur per konvena manovrado ol per senpripensaj atakoj. Mi vidis tion kun la deka marŝko ĉe Dukla. Tiam ĉio tio pasis tute senprobleme, venis ordono 'Ne pafi!' kaj tial oni ne pafis kaj atendis, ĝis rusoj proksimiĝis al ni. Ni povis militkapti ilin sen ununura ekpafo, sed apude sur nia maldekstra alo ni havis tiam 'ferajn muŝojn' kaj tiuj idiotaj milicianoj tiel ektimis, ke proksimiĝas al ni rusoj, ke ili komencis malsuprengliti tra neĝokovritaj deklivoj kiel sur glitejo kaj ni ricevis ordonon, ke rusoj trarompis nian maldekstran alon, ke ni zorgu trabati nin al la brigado. Mi estis tiam ĝuste ĉe la brigado por igi konfirmi la libron de nutrataj personoj, ĉar mi ne povis trovi nian regimentan trajnotrupon, kiam subite alvenas al la brigado unuaj soldatoj de la deka marŝko. Gis la vespero venis da ili cent dudek, la ceteraj cedante vojeraris kaj laŭdire deglitis tra neĝo ien al rusaj pozicioj, kvazaŭ ili estus sur tobogano. Tie estis tio terura, sinjoro ĉefleŭtenanto, rusoj havis siajn poziciojn en Karpatoj supre eĉ sube. Kaj poste, sinjoro ĉefleŭtenanto, sinjoro kapitano Ságner...”

”Donu al mi jam trankvilon pri sinjoro kapitano Ságner,” diris la ĉefleŭtenanto Lukáš, ”ĉion tion mi scias kaj ne opiniu, ke se oni sturmos aŭ batalos, ke vi estos denove hazarde ie ĉe regimenta trajnotrupo por transpreni rumon kaj vinon. Oni min atentigis, ke vi terure drinkas, kaj kiu ekrigardos vian ruĝan nazon, tiu tuj vidas, kiun li havas antaŭ si.”

”Tion mi havas de Karpatoj, sinjoro ĉefleŭtenanto, tie ni devis tion fari, la manĝo venis al ni supren malvarma, tranĉeojn ni havis en neĝo, ekbruligi fajron estis malpermesite, kaj tiel tenis nin ĉe la vivo nur tiu rumo. Kaj se ne estus tie mi, finiĝus tio kiel ĉe aliaj kompanioj, kie eĉ rumon oni ne havis kaj la homoj frostis. Kontraŭe ĉiuj ĉe ni havis la nazon ruĝa de tio, kiel ni trinkis rumon, sed aliflanke tio havis tiun malavantaĝon, ke de la bataliono venis ordono, ke patrolu nur tiu viraro, kiu havas la nazon ruĝa.”

”Nun la vintro jam pasis,” diris la ĉefleŭtenanto signifoplene.

”En la fronto, sinjoro ĉefleŭtenanto, rumo estas necesaĵo en kiu ajn jarsezono, same kiel vino. Ĝi vekas, por tiel diri, bonan humoron. Por duonplena gamelo da vino kaj kvaronlitro da rumo la homoj interbatiĝos kun kiu ajn. Kiu kanajlo denove frapas je la pordo, ĉu li ne legas sur ĝi 'Ne frapi!'? Eniru!”

La ĉefleŭtenanto Lukáš turnis sin sur seĝo al la pordo kaj rimarkis, ke la pordo malrapide kaj senbrue malfermiĝas. Kaj same tiel senbrue eniris la kancelarion de la dekunua marŝkompanio la brava soldato Švejk, salutante jam inter la pordo kaj ŝajne jam tiam, kiam li frapis je la pordo, rigardante la surskribon 'Ne frapi!'.

Lia soldatsalutado konvene akompanis lian senlime kontentan, senzorgan vizaĝon. Li aspektis kiel helena dio de ŝtelistoj en simpla uniformo de aŭstra infanteriano.

La ĉefleŭtenanto Lukáš mallonge fermetis la okulojn antaŭ tiu rigardo de la brava soldato Švejk, kiu lin per siaj okuloj ĉirkaŭpremis kaj kisis.

Probable kun tia plaĉo rigardis la prodiga, perdiĝinta kaj denove trovita filo sian patron, kiam tiu honore al li turnis virŝafon sur rostpikilo.

”Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke mi estas denove ĉi tie,” ekparolis Švejk de la pordo tiel sincere senafekte, ke la ĉefleŭtenanto Lukáš tuj revenis al realo. De la tempo, kiam la kolonelo Schroder al li anoncis, ke li denove letos al li Švejkon sur la kolon, la ĉefleŭtenanto Lukáš ĉiutage enmense prokrastis tiun renkontiĝon. Li diris al si ĉiumatene: ”Hodiaŭ li ankoraŭ ne venos, eble li ion tie faris kaj oni lin tie ankoraŭ al si lasos.”

Kaj ĉiujn tiujn kombinojn Švejk turnis al ĝusta direkto per sia eniro, kiun li faris tiel ĉarme kaj simple.

Švejk nun ekrigardis la ĉefserĝenton-kontiston Vaněk, kaj turnante sin al li, kun agrabla rideto enmanigis al li paperojn, kiujn li eltiris el poŝo de sia mantelo: ”Obee mi raportas, sinjoro ĉefserĝento-kontisto, ke tiujn ĉi paperojn, kiujn oni skribis al mi en la regimenta kancelario, mi devas transdoni al vi.

Ili koncernas mian soldon kaj enskribon en la liston de nutrataj personoj.”

Švejk kondutis en la kancelario de la dekunua marŝkompanio tiel socie senafekte, kvazaŭ li kaj Vaněk estus la plej bonaj kamaradoj, al kio la ĉefserĝento-kontisto reagis simple per vortoj:

”Metu tion sur la tablon.”

”Vi faros tre bone, ĉefserĝento-kontisto, se vi lasos nin kun Švejk solaj,” diris kun ekĝemo la ĉefleŭtenanto Lukáš.

Vaněk foriris kaj restis stari malantaŭ la pordo por aŭskulti, pri kio tiuj du interparolos.

Komence li aŭdis nenion, ĉar kaj Švejk kaj la ĉefleŭtenanto Lukáš silentis. Ambaŭ longe rigardis kaj observis unu la alian. Lukáš rigardis Švejkon, kvazaŭ li volus lin hipnotizi, kiel koko staranta kontraŭ kokido kaj preparanta sin sur ĝin salti.

Švejk kiel ĉiam rigardis la ĉefleŭtenanton Lukáš mole, tenere, kvazaŭ li volus al li diri: ”Denove kune, mia dolĉa animo, nun disigos nin jam nenio, mia kolombeto.”

Kaj kiam la ĉefleŭtenanto longe silentis, la okuloj de Švejk ekparolis kun aflikta tenero: ”Diru do ion, mia kara, ekparolu!”

La ĉefleŭtenanto Lukáš interrompis tiun ĉi hontigan silenton per vortoj, al kiuj li klopodis aldoni abundan porcion da ironio: ”Mi bonvenigas vin kore, Švejk. Mi dankas pro via vizito. Jen, kiel rara gasto.”

Sed li ne detenis sin kaj la kolero de pasintaj tagoj eksplodis per terura pugnobato sur la tablon, kie eksaltetis inkujo kaj elŝprucigis inkon sur la liston de soldoricevantoj.

Samtempe la ĉefleŭtenanto Lukáš eksaltis, stariĝis tuŝapude ĉe Švejk, alkriegis lin: ”Bruto!” kaj komencis paŝi en mallarĝa spaco de la kancelario, ĉe kio antaŭ Švejk li ĉiam forkraĉis.

”Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto,” diris Švejk, kiam la ĉefleŭtenanto Lukáš ne ĉesis paŝi kaj en angulon furioze forĵetadi ĉifitajn pecojn da papero, por kiu li ĉiam iris al la tablo, ”ke la leteron mi transdonis en ordo. Sinjorinon Kákonyi mi trovis senprobleme kaj mi povas diri, ke ŝi estas tre bela ulino, eĉ se mi vidis ŝin nur, kiam ŝi ploris...”

La ĉefleŭtenanto Lukáš sidiĝis sur liton de la ĉefserĝento-kontisto kaj raŭke ekvokis: ”Kiam tio finiĝos, Švejk?”

Švejk respondis, kvazaŭ li misaŭdus: ”Poste mi havis tie etan malagrablaĵon, sed mi prenis ĉion sur min. Sed ili al mi ne kredis, ke mi korespondas kun tiu sinjorino, mi do preferis engluti la leteron ĉe enketo por konfuzi al ili ĉiujn spurojn. Poste iel pure hazarde, alie mi ne povas tion al mi klarigi, mi implikiĝis en tute etan kaj tre sensignifan interbatiĝeton. Ankaŭ el tio mi eliris, oni rekonis mian senkulpecon, sendis min al regimenta raporto kaj ĉe la divizia juĝejo ĉesigis la tutan enketadon. En la regimenta kancelario mi estis kelke da minutoj, ĝis venis sinjoro kolonelo kaj tiu iom min insultis kaj diris, ke mi tuj anoncu min ĉe vi kiel kuriero, sinjoro ĉefleŭtenanto, kaj ordonis al mi sciigi al vi, ke li petas vin, ke vi tuj venu al li en la afero de la marŝko. Pasis jam pli ol duonhoro, sed sinjoro kolonelo ne sciis, ke oni trenos min ankoraŭ en la regimentan kancelarion kaj ke tie mi sidos pli ol kvaronhoron, ĉar dum la tuta tempo mi havas la soldon retenita kaj tiun devas elpagi al mi la regimento kaj ne la kompanio, ĉar mi estis registrita kiel regimenta malliberigito. Oni havas tie ĉiuflanke ĉion miksita kaj konfuzita, ke la homo estus el tio perpleksa...”

La ĉefleŭtenanto Lukáš diris, rapide sin vestante kiam li aŭdis, ke la kolonelo Schroder atendis lin jam antaŭ duonhoro: ”Švejk, vi 'helpis' al mi denove stariĝi sur firmajn piedojn.” Li diris tion per tiel aflikta, tute senespera voĉo, ke Švejk provis lin kvietigi per amikaj vortoj, kiujn li vokis, kiam la ĉefleŭtenanto Lukáš jam impetis tra la pordo: ”Sed sinjoro kolonelo atendos, eĉ tiel li havas nenion por fari.”

Momenton post foriro de la ĉefleŭtenanto eniris la kancelarion la ĉefseĝento-kontisto Vaněk.

Švejk sidis sur seĝo kaj metis karbon en malgrandan feran fornon tiumaniere, ke li ĵetis karbopecetojn tra malfermita pordeto internen. La forneto fulgis kaj haladzis kaj Švejk plu daŭrigis sian amuzon, neglektante la ĉeeston de Vaněk, kiu Švejkon mallonge rigardis, sed poste piedbatis la pordeton de la forneto kaj diris al Švejk, ke tiu de ĉi tie malaperu.

”Sinjoro ĉefserĝento-kontisto,” diris Švejk digne, ”mi permesas al mi proklami, ke malgraŭ mia la plej bona volo mi ne povas plenumi vian ordonon, malaperi eventuale eĉ el la tuta tendaro, ĉar mi estas submetita al pli supera instanco.

Scie, mi estas ĉi tie kuriero,” li diris aldone kun fiero, ”sinjoro kolonelo Schröder alkomandis min ĉi tien al la dekunua marŝko, al sinjoro ĉefleŭtenanto Lukáš, ĉe kiu mi estis servosoldato, sed pro mia natura inteligenteco mi avancis al kuriero. Mi kun sinjoro ĉefleŭtenanto estas jam malnovaj konatoj. Kia estas via civila okupo, sinjoro ĉefserĝento-kontisto?”

La ĉefserĝento-kontisto Vaněk estis tiel surprizita per familiara, najbareca tono de la brava soldato Švejk, ke neglektante sian dignon, kiun li kun granda ŝato prezentis antaŭ soldatoj de la kompanio, li respondis, kvazaŭ li estus subulo de Švejk:

”Mi estas alie drogisto Vaněk el Kralupy.”

”Ankaŭ mi lernis esti drogisto,” diris Švejk, ”ĉe certa sinjoro Kokoška en la strato Na Pernštýně en Prago. Li estis ega strangulo, kaj kiam foje pro eraro mi ekbruligis en lia kelo barelon da benzino kaj lia vendejo forbrulis, li min elpelis kaj la drogista gildo akceptis min jam nenien, tiel ke pro idiota barelo da benzino mi ne povis finlerni. Ĉu ankaŭ vi produktas spicaĵon por bovinoj?”

Vaněk ekskuis la kapon.

”Ni produktis spicaĵon por bovinoj kun sanktigitaj bildetoj. Nia ĉefo sinjoro Kokoška estis tre pia homo kaj foje li legis, ke sankta Peregreno helpis al ventroŝvelinta bruto. Ie en Smíchov li do presigis bildetojn de sankta Peregreno kaj en Emauzy igis ilin sanktigi por ducent florenoj. Kaj poste ni aldonis ilin en paketojn de tiu nia spicaĵo por bovinoj. La spicaĵon necesis al bovino diskirli en varma akvo, doni al ĝi trinki el sitelo kaj ĉe tio oni legis al bruto preĝon al sankta Peregreno, kiun verkis nia komizo sinjoro Tauchen. Scie, kiam tiuj bildetoj de sankta Peregreno estis pretaj, necesis ankoraŭ dorsflanke presigi ian preĝon. Vespere do nia ĉefo Kokoška alvokis sinjoron Tauchen kaj diris al li, ke tiu verku ĝis mateno ian preĝon por la bildeto kaj spicaĵo, kiam li venos je la deka horo en la vendejon, ke tio devas esti jam preta por ke tio iru al presejo, ke bovinoj jam atendas tiun preĝon. Aŭ, aŭ. Aŭ li bele tion verkos kaj tuj ricevos florenon, aŭ li povos post dek kvar tagoj adiaŭi. Sinjoro Tauchen ŝvitis la tutan nokton, matene venis ege dormema por malfermi la vendejon kaj havis nenion skribita. Li eĉ forgesis la nomon de tiu sanktulo por la bovina spicaĵo. El tiu mizero elŝiris lin nia servisto Ferdinando. Tiu scipovis ĉion. Kiam ni sekigis kamomilan teon en subtegmento, li ĉiam tien enrampis, demetis la ŝuojn kaj elinstruis nin, ke tiumaniere la piedoj ĉesos ŝviti. Li kaptadis kolombojn en la subtegmento, sciis malfermi la stablon kun mono kaj lernigis al ni ankoraŭ aliajn artifikojn pri la varo. Kiel bubo mi havis hejme tian apotekon, kiun mi forportis el la vendejo hejmen, ke similan oni ne havis eĉ en la malsanulejo 'Ĉe la Korfavoraj Fratuloj'. Kaj Ferdinando helpis al sinjoro Tauchen; li diris nur: 'Do, donu al mi tion, sinjoro Tauchen, ke mi tion ekrigardu' kaj sinjoro Tauchen tuj sendis al li por biero. Kaj antaŭ ol mi ĝin alportis, nia servisto Ferdinando havis tion jam duone preta kaj jam antaŭlegis:

El ĉiela regno teren mi rapidas, ĉi sciigon bonan al vi nun konfidas: por bovino, bovo, ke spicaĵo bonas, kiel salon bruto ege ĝin bezonas, ke ĝi resaniĝu, ne plu estu febla, ĉe Kokoška tiu spico acetebla.'

Poste, kiam li fintrinkis bieron kaj trempis la langon en tinkturo de amaraĵo, iris tio al li rapide kaj post momento li finis tion tre bele:

Spicon ci eltrovis sankta Peregreno, du florenojn kostas tiu dia beno.

Sankta Peregreno, ŝirmu la brutaron, ĝi kun ĝuo trinkas tiun vian varon.

La dankema mastro laŭdas vin en kanto, de bovinoj niaj estu protektanto!’

Poste, kiam venis sinjoro Kokoška, sinjoro Tauchen iris kun li en la kancelarion, kaj kiam li eliris, li montris al ni du florenojn, ne unu, kiel li havis promesita, kaj volis dividi la sumon duone kun sinjoro Ferdinando. Sed tiun, kiam li vidis du florenojn, subite kaptis Mamono. Laŭdire ke ne, aŭ ĉion, aŭ nenion. Sinjoro Tauchen donis al li do nenion, lasis al si ambaŭ florenojn, forkondukis min en apudan magazenon, donis al mi kapobaton kaj diris, ke mi ricevos cent tiajn kapobatojn, se mi aŭdacos ie diri, ke tion ne verkis kaj ne skribis li, eĉ se Ferdinando irus plendi al nia ĉefo ke mi devas diri, ke la servisto Ferdinando estas mensogulo. Mi devis pri tio ĵuri antaŭ kruĉo kun absinta vinagro. Kaj tiu nia servisto komencis venĝi pere de tiu spicaĵo por bovinoj. Ni miksis tion en grandaj kestoj en la subtegmento, kaj kie li povis tie li balais muŝajn merdetojn, alportis ilin kaj miksis en tiun spicaĵon. Poste li surstrate kolektis ĉevalajn ekskrementojn, sekigis tion hejme, pulvorigis en pistujo kaj ankaŭ tion li ĉiam ĵetis en tiun spicaĵon por bovinoj kun la bildo de sankta Peregreno. Kaj eĉ tio al li ne sufiĉis. Li urinis en tiujn kestojn, fekis en ilin kaj dismiksis tion, ke tio estis kiel kaĉo kun branoj...”

Eksonis tintado de telefono. La ĉefserĝento-kontisto saltis al la aŭdilo kaj ĉagrene ĝin forĵetis: ”Mi devas iri en la regimentan kancelarion. Tiel subite, tio al mi ne plaĉas.”

Švejk denove estis sola.

Post momento la telefono ektintis denove.

Švejk komencis interkompreniĝi: ”Vaněk? Tiu iris en la regimentan kancelarion. Ke kiu estas ĉe telefono? Kuriero de la dekunua marŝkompanio. Kiu estas tie? Kuriero de la dekdua marŝko? Servus, kolego. Kia estas mia nomo? Švejk. Kaj la via? Braun. Ĉu la ĉapelisto Braun en Pobřežní-strato en Karlín ne estas via parenco? Ke ne estas, ke vi lin ne konas. Mi lin ankaŭ ne konas, foje mi nur preterveturis per tramo, tiu elpendiga tabulo falis al mi en la okulojn. Ke kio estas nova? — Mi scias pri nenio. — Kiam ni veturos? Pri la forveturo mi parolis ankoraŭ kun neniu. Kien ni veturos?”

”Stultulo, kun marŝko al la fronto.”

”Pri tio mi ankoraŭ ne aŭdis.”

”Vi estas 'bela' kuriero. Ĉu vi ne scias, se via leŭtenanto...” ”Tiu mia estas ĉefleŭtenanto.”

”Tio ne gravas, do ĉu via ĉefleŭtenanto iris al konsiliĝo ĉe la kolonelo?”

”Tiu lin tien al si invitis.”

”Vidu do, ankaŭ tiu nia tien iris kaj tiu de la dektria marŝko ankaŭ, mi ĵus telefone parolis kun ĝia kuriero. Tiu hasto al mi ne plaĉas. Kaj ĉu vi ne scias, ĉu pakas la muzikistoj?”

”Mi scias pri nenio.”

”Ne ŝajnigu vin idioto. Diru, ke via ĉefserĝento-kontisto ricevis jam avizon pri vagonoj, ĉu? Kiom da viraro vi havas?” ”Mi ne scias.”

”Idioto, ĉu vi timas, ke mi vin forvoros?” (Oni aŭdas, kiel la viro ĉe telefono diras al iu apude: ”Franĉjo, prenu al vi la alian aŭdilon por scii, kian idiotan kurieron oni havas ĉe la dekunua marŝko.”) — ”Halo', ĉu vi dormas tie, aŭ kion vi faras? Respondu do, se kolego vin demandas. Ĉu vi do scias ankoraŭ nenion? Ne malkonfesu. Ĉu via ĉefserĝento-kontisto diris nenion pri tio, ke vi ricevos konservaĵojn? Ke vi ne parolis kun li pri tiaj aferoj? Idioto. Ke tio vin ne tuŝas?” (Oni aŭdas ridon). ”Vi havas kapon kun herbo, sen guto da cerbo. Do, kiam vi ion scios, telefonu al ni tion al la dekdua marŝko, vi ora, idiota filo. De kie vi devenas?”

”De Prago.”

”En tia okazo vi povu esti pli saĝa... Kaj ankoraŭ ion: Kiam iris via ĉefserĝento-kontisto en la kancelarion?”

”Oni alvokis lin antaŭ momento.”

”Vidu, kaj ĉu vi ne povis diri tion tuj? Ankaŭ tiu nia iris antaŭ momento, io prepariĝas. Ĉu vi ne parolis kun la trajnotrupo?”

”Mi ne parolis.”

”Pro Jesuo Kristo, kaj vi diras, ke vi devenas de Prago. Vi zorgas pri nenio. Kie vi vagas la tutajn tagojn?”

”Mi venis nur antaŭ unu horo de la divizia juĝejo.”

”Tio estas alia afero, kamarado, en tia okazo mi venos ankoraŭ hodiaŭ vespere por vidi vin. Turnu la telefonan manilon dufoje.”

Švejk volis ekbruligi al si la pipon, kiam denove eksonis la telefono. ”Surgrimpu mian dorson kun via telefono,” ekpensis Švejk, ”kial mi kun vi parolu.”

La telefono tintis senkompate plu, tiel ke Švejk fine perdis la paciencon, prenis la aŭdilon kaj ekkriegis en la telefonon: ”Halo', kiu estas tie? Ĉi tie kuriero Švejk de la dekunua marŝkompanio.”

En la respondo Švejk ekkonis voĉon de sia ĉefleŭtenanto Lukáš:

”Kion vi ĉiuj tie faras? Kie estas Vaněk, alvoku lin tuj al telefono!”

”Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, antaŭ nelonge ektintis telefono.”

”Aŭdu, Švejk, mi ne havas tempon kun vi vantparoli. Telefonaj interparoloj en la armeo, tio ne estas babilado per telefono, kiam ni iun invitas por ke li vizitu nin ĉe tagmanĝo. Telefonaj interparoloj devas esti klaraj kaj mallongaj. Ĉe telefonaj interparoloj forfalas ankaŭ tiu 'obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto'. Mi demandas vin do, Švejk, ĉu vi havas ĉemane la ĉefserĝenton Vaněk? Li iru tuj al la telefono.”

”Mi ne havas lin ĉemane, obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, antaŭ momento oni forvokis lin de ĉi tie en la kancelarion, tio povas esti eĉ ne kvaronhoro, en la regimentan kancelarion.”

”Švejk, kiam mi revenos, mi reguligos kun vi la kontojn. Ĉu vi ne povas paroli koncize? Nun bone atentu tion, kion mi al vi diros. Ĉu vi aŭdas klare por poste ne elturniĝi, ke en la telefono tio raŭkis? Tuj, kiam vi pendigos la aŭdilon...”

Paŭzo. Nova tintado. Švejk prenas la aŭdilon kaj estas surŝutita per amaso da insultoj: ”Bruto, stratbubo, fiulo. Kion vi faras, kial vi interrompas la interparolon?”

”Vi diris, mi petas, ke mi pendigu la aŭdilon.”

”Post unu horo mi estos hejme, kaj poste vi vidos. Do, nun tuj ĉion lasu, iru en la barakon kaj trovu iun serĝenton, ekzemple serĝenton Fuchs kaj diru al li, ke li tuj kunprenu dek virojn kaj iru kun ili al magazeno por transpreni konservaĵojn. Ripetu tion, kion li faru?”

”Iri kun dek viroj al magazeno kaj transpreni konservaĵojn por la kompanio.”

”Fine vi unufoje ne parolas kiel idioto. Mi intertempe telefonos al Vaněk en la regimentan kancelarion, ke ankaŭ li iru al la magazeno kaj transprenu tion. Se li intertempe venos en la barakon, li lasu ĉion kaj kuregu al la magazeno. Kaj nun pendigu la aŭdilon.”

Švejk sufiĉe longe serĉis ne nur la serĝenton Fuchs, sed ankaŭ la ceterajn suboficirojn. Ili estis ĉe la kuirejo, fingropinĉis viandon de ostoj kaj ĝue rigardis la alligitan Baloun, kiu, kvankam li staris firme apogita per la piedoj sur la tero, ĉar oni lin kompatis, tamen li prezentis interesan vidaĵon. Unu el la kuiristoj alportis al li viandoriĉan ripon kaj puŝis ĝin al li en la faŭkon, kaj la alligita barba giganto Baloun, ne havante eblon manipuli per la manoj, singarde ŝovis la oston en la buŝo balancante ĝin helpe de dentoj kaj gingivo, ĉe kio li ronĝis la viandon kun mieno de arbara sovaĝulo.

”Kiu el vi ĉi tie estas la serĝento Fuchs?” demandis Švejk, kiam fine li ilin trovis.

La serĝento Fuchs ne trovis konvena eĉ nur sin anonci, vidante, ke demandas pri li simpla infanteriano.

”Do,” diris Švejk, ”kiel longe mi ankoraŭ demandu?. Kie estas la serĝento Fuchs?”

La serĝento Fuchs eliris kaj plena de digno komencis diversmaniere sakri, ke li estas ne serĝento, sed sinjoro serĝento, ke oni ne diru: 'Kie estas la serĝento?', sed: 'Obee mi raportas, kie estas sinjoro serĝento?' Ke se iu ĉe lia plotono ne diras: 'Obee mi raportas,' li tuj ricevas sur la faŭkon.

”Malrapide,” diris Švejk pripense, ”tuj ĉion lasu, iru en la barakon, prenu tie dek virojn kaj kuregu kun ili al la magazeno, vi transprenos konservaĵojn.”

La serĝento Fuchs estis tiel surprizita, ke li elbuŝigis nur: ”Kion?”

”Neniu 'kion',” respondis Švejk, ”mi estas kuriero de la dekunua marŝkompanio kaj ĝuste antaŭ momento mi telefone parolis kun sinjoro ĉefleŭtenanto Lukáš. Kaj tiu diris: 'Kuregi kun dek viroj al la magazeno.' Se vi ne iros, sinjoro serĝento Fuchse, mi tuj revenos al la telefono. Sinjoro ĉefleŭtenanto deziras senkondiĉe, ke iru vi. Estas tute superflue pri tio eĉ paroli. 'Telefona interparolo,' diras sinjoro ĉefleŭtenanto Lukáš, 'devas esti mallonga, klara. Se oni diris: iros la serĝento Fuchs, do li iros. Tia ordono, tio ne estas babilado per telefono, kvazaŭ ni invitus iun al tagmanĝo. En la armeo, precipe en la milito ĉiu malfruiĝo egalas al krimo. Se tiu serĝento Fuchs ne iros tuj, kiam vi tion al li anoncos, senprokraste al mi tion telefonu kaj mi jam ordigos al li la kapon. Post la serĝento Fuchs ne restos eĉ memoro.' Ho, mia kara, vi ne konas sinjoron ĉefleŭtenanton.”

Švejk venke ekrigardis la suboficirojn, kiuj estis per lia prezento vere surprizitaj kaj deprimitaj.

La serĝento Fuchs ekmurmuris ion nekompreneblan kaj per rapida paŝo foriris, ĉe kio Švejk vokis post li: ”Ĉu mi do povas telefoni al sinjoro ĉefleŭtenanto, ke ĉio tio estas en ordo?”

”Mi estos tuj kun dek viroj ĉe la magazeno,” oni aŭdis de la barako la serĝenton Fuchs, kaj Švejk, ne dirinte jam eĉ unu vorton, foriris de la grupo de suboficiroj, kiuj estis surprizitaj same kiel la serĝento Fuchs.

”Jam tio komenciĝas,” proklamis etkreska kaporalo Blažek, ”ni pakos.”

*

Kiam Švejk revenis en la kancelarion de la dekunua marŝko, li denove ne havis tempon por ekbruligi al si la pipon, ĉar ree ektintis telefono. Kun Švejk denove parolis la ĉefleŭtenanto Lukáš:

”Kie vi vagas, Švejk? Mi sonoras jam la trian fojon kaj neniu sian anoncas.”

”Mi aranĝadis tion, sinjoro ĉefleŭtenanto.”

”Ĉu ili do jam iris?”

”Kompreneble, ke ili iris, sed mi ankoraŭ ne scias, ĉu ili tie estos. Ĉu mi eble kuru tien ankoraŭfoje?”

”Ĉu vi do trovis la serĝenton Fuchs?”

”Mi trovis, sinjoro ĉefleŭtenanto. Unue li diris al mi: 'Kion?' kaj nur kiam mi al li klarigis, ke telefonaj interparoloj devas esti mallongaj kaj klaraj...”

”Ne babilu, Švejk. Ĉu Vaněk ankoraŭ ne revenis?”

”Li ne revenis, sinjoro ĉefleŭtenanto.”

”Ne kriegu tiel en la telefonon. Ĉu vi ne scias, kie povus esti tiu damninda Vaněk?”

”Mi ne scias, sinjoro ĉefleŭtenanto, kie povus esti tiu damninda Vaněk.”

”Li estis en la regimenta kancelario kaj ien foriris. Mi opinias, ke li estos ŝajne en la kantino. Iru do, Švejk, al li kaj diru al li, ke li tuj venu al la magazeno. Kaj ankoraŭ ion. Trovu la kaporalon Blažek kaj al tiu diru, ke li tuj deligu Balounon kaj tiun vi sendu al mi. Pendigu la aŭdilon!”

Švejk vere komencis zorgi. Kiam li trovis la kaporalon Blažek kaj sciigis al li la ordonon de la ĉefleŭtenanto deligi Balounon, Blažek ekmurmuris: ”Ili havas timon, kiam premas illn botoj.”

Švejk paŝis rigardi la deligon de Baloun kaj akompanis lin dumvoje, ĉar tiudirekte oni iris ankaŭ al la kantino, kie li havis taskon trovi la ĉefserĝenton-kontiston Vaněk.

Baloun rigardis Švejkon kiel sian savinton kaj promesis al li dividi kun li ĉiun sendaĵon, kiun li ricevos el sia hejmo.

”Ĉe ni oni nun buĉos,” parolis Baloun melankolie, ”ĉu vi preferas kolbason kun aŭ sen sango? Diru, hodiaŭ vespere mi skribos hejmen. Mia porko pezas proksimume cen kvindek kilogramojn. Ĝi havas la kapon de buldogo kaj tia porko estas la plej kvalita. Tiaj porkoj ne estas iaj sengrasaj mizeruletoj. Tio estas tre bona raso, tiu eltenos ĉion. Ĝi havos tavolon da graso je ok fingroj. Kiam mi estis hejme, mi mem faris tripkolbasojn kaj per farĉo mi ŝtopigis ĉiam tiom, ke mi preskaŭ povis krevi. La pasintjara porko pezis cent sesdek kilogramojn.

Sed tio estis porko,” li diris entuzisme, forte premante la manon de Švejk, kiam ili disiris, ”mi nutris ĝin nur per terpomoj kaj mi mem miris, kiel bele ĝi kreskas. La porkofemurojn mi metis en salitan akvon, kaj tia bele rostita peceto kun terpomaj knedlikoj surŝutitaj per rekrementoj kaj kun saŭrkraŭto, tio estas frandaĵo. Post tio bongustas biero! La homo estas tia kontenta. Kaj ĉion tion prenis al ni la milito.”

La barba Baloun peze ekĝemis kaj iris al la regimenta kancelario, dum Švejk ekcelis siajn paŝojn al la kantino tra malnova aleo de altaj tilioj.

Intertempe la ĉefserĝentokontisto Vaněk sidis kontente en la kantino kaj rakontis al sia konata staba ĉefserĝento, kiom eblis profiti antaŭ la milito per vendado de emajlaj farboj kaj cementaj ŝmiraĵoj.

La staba ĉefserĝento reagis jam al nenio. Antaŭtagmeze alveturis bienmastro el Pardubice, kiu havis sian filon en la tendaro, donis al li grandan subaĉeton kaj la tutan antaŭtagmezon regalis lin sube en la urbo.

Li sidis nun senespere, ke bongustas al li jam nenio, li eĉ ne sciis pri kio li parolas, kaj al la mencio pri emajlaj farboj li tute ne reagis.

Li okupis sin per siaj propraj imagoj kaj babilis ion pri neceso, ke loka fervojo konduku el Třeboň al Pelhřimov kaj reen.

Kiam Švejk eniris, Vaněk ankoraŭfoje klopodis klarigi al la staba ĉefserĝento helpe de numeroj, kiom oni profitis por unu kilogramo da cementa ŝmiraĵo por konstruaĵoj, al kio la staba ĉefserĝento respondis tute sensence:

”Li mortis dum la vojo reen, postlasinte nur leterojn.” Ekvidinte Švejkon, li ŝajne miskonsideris lin kiel homon al li nesimpatian kaj komencis Švejkon insulti, ke tiu estas ventroparolanto.

Švejk alpaŝis al Vaněk, kiu ankaŭ havis la alkoholan kuraĝon, sed ĉe tio li estis tre agrabla kaj afabla.

”Sinjoro ĉefserĝento-kontisto,” anoncis al li Švejk, ”vi devas tuj iri al la magazeno, tie jam atendas la serĝento Fuchs kun dek viroj, oni transprenos konservaĵojn. Vi devas rapidi. Sinjoro ĉefleŭtenanto jam dufoje telefonis.”

Vaněk komencis ridi: ”Ej, karulo, mi estus frenezulo. Mi devus insulti min mem, mia anĝelo. Ĉio havas sian tempon, ne brulas, ora infano. Kiam sinjoro ĉefleŭtenanto Lukáš elekspedos marŝkojn tiomfoje kiom mi, nur poste li povos pri io paroli kaj ne ĝenos iun superflue per sia 'rapidi'. Tian ordonon en la regimenta kancelario ricevis jam mi, ke ni morgaŭ veturos, ke oni paku kaj iru transpreni bezonaĵojn por la vojo. Kaj kion mi faris, mi iris trankvile ĉi tien por eltrinki pokalon da vino, plaĉas al mi ĉi tie sidi kaj mi lasas ĉion tion kuri. Konservaĵoj restos konservaĵoj, ilia distribuado restos distribuado. Mi konas la magazenon pli bone ol sinjoro ĉefleŭtenanto kaj scias, kion oni diras ĉe tia konsiliĝo de sinjoroj oficiroj kun sinjoro kolonelo. Tion nur imagas al si sinjoro kolonelo en sia fantazio, ke en la magazeno estas konservaĵoj. La magazeno de nia regimento neniam havis konservaĵojn provize kaj de unu okazo al la alia aŭ ricevis ilin de la brigado aŭ elpruntis ilin de aliaj regimentoj, kun kiuj ĝi venis en kontakton. Ja nur al la regimento en Benešov ni ŝuldas pli ol tricent konservaĵojn. Ha, ha. Ĉe la konsiliĝo oni diru, kion oni volas, ne necesas rapidi. Ja la magazenestro mem al tiuj niaj diros, kiam ili tien venos, ke ili freneziĝis. Konservaĵojn por la vojo ne ricevis eĉ unu marŝko.

Diru, vi malnova terpomo,” li turnis sin al la staba ĉefserĝento. Sed tiu aŭ dormetis, aŭ ricevis malgrandan delirion, ĉar li respondis:

”Paŝante, ŝi tenis super si etenditan pluvombrelon.”

”Vi faros plej bone,” daŭrigis la ĉefserĝento-kontisto Vaněk, ”se vi lasos ĉion kuri. Se hodiaŭ oni diris en la regimenta kancelario, ke ni morgaŭ veturos, eĉ bebo ne povas tion kredi. Ĉu ni povas veturi sen vagonoj? Ankoraŭ dum mia ĉeesto oni telefonis al la fervoja stacio. Oni ne havas tie eĉ unu vagonon libera. Same tiel tio estis rilate al la lasta marŝko. Ni staris tiam du tagojn en la stacio kaj atendis, kiam iu nin kompatos kaj sendos por ni trajnon. Kaj poste ni ne sciis, kien ni veturos. Ankaŭ la kolonelo tion ne sciis, ni traveturis jam la tutan Hungarion kaj senĉese neniu sciis, ĉu ni veturos en Serbion aŭ en Rusion. En ĉiu stacio oni telefonis rekte kun la stabo de la divizio. Kaj ni estis nur tia flikaĵo. Fine oni alkudris nin ĉe Dukla, tie oni nin dishakis kaj ni veturis formi nin denove. Nur ne rapidi. Post la tempo ĉio klariĝos kaj nenion oni devas urĝi. Jes, ankoraŭfoje.

Hodiaŭ oni havas ĉi tie neordinare bonan vinon,” plu parolis Vaněk, eĉ ne aŭskultante, kiel la staba ĉefserĝento babilas por si mem:

”Kredu al mi, ke ĝis nun mi malmulte ĝuis la vivon. Mi miras al tiu demando.”

”Kial mi faru al mi superfluajn zorgojn pri forveturo de la marŝbataliono. Sed koncerne la unuan marŝkon, kun kiu mi veturis, ĉio tio estis en plena ordo post du horoj. Ĉe aliaj marŝkoj de nia tiama marŝbataliono oni preparis sin por tio jam plenajn du tagojn. Sed ĉe ni estis kompania komandanto leŭtenanto Přenosil, vera belulo, kaj tiu al ni diris: 'Ne rapidu, knaboj,' kaj iris tio kiel sur reloj. Ni komencis paki nur du horojn antaŭ la forveturo de la trajno. Vi faros plej bone, se ankaŭ vi sidiĝos...”

”Mi ne povas,” diris la brava soldato Švejk kun terura abnegacio, ”mi devas reveni en la kancelarion por la okazo, ke iu telefonus.”

”Iru do, mia ora knabo, sed memoru por la vivo, ke tio ne estas de vi bela kaj ke vera kuriero neniam troviĝas tie, kie oni lin bezonas. Ne klopodu tro fervore servi. Ekzistas vere nenio pli malbela ol konfuze kuranta kuriero, kiu adoras la soldatservon, kara animo.”

Sed Švejk estis jam malantaŭ la pordo kaj rapidis en la kancelarion de sia marŝkompanio.

Vaněk restis sola, ĉar oni nepre ne povis diri, ke la staba ĉefserĝento farus al li kompaniulon.

Tiu fermiĝis en sin mem kaj mankaresante pokalon da vino, babilis ĉeĥe kaj germane strangajn aferojn sen kia ajn interrilato:

”Multfoje mi trairis tiun ĉi vilaĝon kaj mi ne havis eĉ ŝajnon pri tio, ke ĝi ekzistas en la mondo. Post duonjaro mi trapasos ŝtatan ekzamenon kaj ricevos titolon de doktoro. Mi iĝis maljuna kriplulo, mi dankas vin, Lucia. Oni ilin eldonas en bele binditaj volumoj — eble estas iu ĉi tie inter vi, kiu tion memoras.”

La ĉefserĝento-kontisto fingrotamburis ian marŝon, sed li ne devis tro longe enui, ĉar la pordo malfermiĝis, eniris kuiristo de oficira kuirejo Jurajda kaj algluiĝis al seĝo.

”Hodiaŭ ni ricevis ordonon transpreni konjakon por la vojo,” li ekbabilis. ”Car ni ne havis la ĉirkaŭplektitan botelegon de rumo malplena, ni devis ĝin malplenigi. Tio nin ruinigis. Kuirejan viraron tio tute faligis. Mi miskalkulis je kelke da porcioj, sinjoro kolonelo venis malfrue kaj restis por li nenio. Nun oni do tie preparas por li omleton. Tio estas amuzaĵo.”

”Tio estas ĉarma aventuro,” rimarkis Vaněk, al kiu ĉe vino ĉiam tre plaĉis belaj vortoj.

La kuiristo Jurajda komencis filozofi, kio fakte respondis al lia iama okupo. Scie, antaŭ la milito li eldonadis okultan revuon kaj libroserion ”Misteroj de la vivo kaj morto”.

En la soldatservo li forŝovis sin en oficiran kuirejon de la regimento kaj tre ofte bruldifektis rostaĵon, kiam li profundiĝis en legadon de tradukitaj malnovhindaj sutroj Pragn,— Paramit, (Malkaŝita vero).

La kolonelo Schroder ŝatis lin kiel kuriozaĵon ĉe la regimento, ĉar kiu oficira kuirejo povis fieri per kuiristookultisto, kiu, malkovrante misterojn de la vivo kaj morto, surprizis ĉiujn per tiel bongusta lumbaĵo aŭ per tia raguo, ke leŭtenanto Dufek mortvundita ĉe Komárov senĉese vokis la nomon de Jurajda.

”Jes,” diris tute neatendite Jurajda, kiu nur penplene tenis sin sur la seĝo kaj misodoris rumon je dekmejla distanco, ”kiam hodiaŭ restis nenio por sinjoro kolonelo kaj li vidis nur stufitajn terpomojn, li falis en la staton nomatan 'gakio'. Ĉu vi scias, kio estas 'gakio'? Tio estas la stato de malsataj fantomoj. Tiam mi diris: 'Sinjoro kolonelo, ĉu vi havas sufiĉe da forto por paciĝi kun fatala destino, ke por vi ne restis bovida reno? En karmo estas destinite, sinjoro kolonelo, ke hodiaŭ vi ricevu al la vespermanĝo bonegan omleton kun hakitaj kaj stufitaj bovidaj hepatoj'.”

”Kara amiko,” li diris post momento mallaŭte al la ĉefserĝento-kontisto, ĉe kio li faris pretervolan mangeston, per kiu li renversis ĉiujn glasojn, starantajn antaŭ li sur la tablo.

”Ekzistas efemereco de ĉiuj aperoj, formoj kaj objektoj,” diris post tiu ĉi faro afliktite la kuiristo-okultisto. ”Formo estas efemeraĵo kaj efemeraĵo estas formo. Efemeraĵo ne diferencas de formo, formo ne diferencas de efemeraĵo. Kio estas efemeraĵo, tio estas formo, kio estas formo, tio estas efemeraĵo.”

La kuiristo-okultisto profundiĝis en silenton, apogis la kapon je manplato kaj rigardis la malsekan, surverŝitan tablon.

La staba ĉefserĝento plu babilis ion, kio malhavis kian ajn sencon:

”Greno malaperis el kampoj, malaperis — en tiu ĉi humoro li ricevis inviton kaj iris al ŝi — la Pentekosto estas printempe.”

La ĉefserĝento Vaněk denove fingrotamburis sur la tablon, trinkis kaj de tempo al tempo rememoris, ke ĉe la magazeno atendas lin dek viroj kun serĝento.

Ĉe tiu rememoro li ĉiam ekridetis por si mem kaj eksvingis la manon.

Kiam li malfrue revenis en la kancelarion de la dekunua marŝkompanio, li trovis Švejkon ĉe telefono.

”Formo estas efemeraĵo kaj efemeraĵo estas formo,” li elbuŝigis, vestita enrampis la liton kaj tuj ekdormis.

Kaj Švejk seninterrompe sidis ĉe telefono, ĉar antaŭ du horoj parolis kun li la ĉefleŭtenanto Lukáš, ke ankoraŭ senĉese li ĉeestas la konsiliĝon ĉe sinjoro kolonelo kaj forgesis al Švejk diri, ke tiu povas foriri de telefono.

Poste parolis kun li telefone la serĝento Fuchs, kiu kun dek viroj ne nur vane atendis dum tiu tuta tempo la ĉefserĝenton-kontiston, sed eĉ trovis la magazenon fermita.

Fine li ien foriris kaj la dek viroj revenis, unu post la alia, en sian barakon.

Švejk de tempo al tempo amuzis sin per tio, ke li deprenis la aŭdilon kaj subaŭskultis. Estis tio telefono de ia nova sistemo, ĝusta instalata en la armeo, kaj ĝi havis tiun avantaĝon, ke laŭlonge de la tuta lineo oni sufiĉe klare kaj kompreneble aŭdis fremdajn telefonajn interparolojn.

La trajnotrupo kaj la artileria kazerno insultis sin reciproke, saperoj minacis al feldpoŝto, soldata pafejo grumblis kontraŭ la taĉmento de maŝinpafiloj.

Kaj Švejk senĉese sidis ĉe telefono.

La konsiliĝo ĉe la kolonelo plilongiĝis.

La kolonelo Schröder disvolvis la plej novajn teoriojn de la fronta soldatservo kaj precipe emfazis minĵetilojn.

Li saltis de unua al deka pri tio, kiel antaŭ du monatoj la fronto staris sube kaj oriente, pri graveco de preciza kontakto inter unuopaj trupoj, pri venenaj gasoj, pafado kontraŭ malamikaj aeroplanoj, provizado de la viraro en la fronto kaj poste li transiris al interna situacio en la armeo.

Li ekparolis pri rilato de oficiroj al la viraro, de la viraro al suboficiroj, pri tio, kiel oni en la frontoj transkuras al la malamiko, pri politikaj okazaĵoj kaj pri tio, ke kvindek procentoj da ĉeĥaj soldatoj estas ”politike nefidindaj”.

”Jes, sinjoroj, tiu Kramarsch, Scheiner kaj Klöfatsch[91].” Plejparto da oficiroj ĉe tio meditis, kiam la maljunulaĉo ĉesos jam parolaĉi, sed la kolonelo Schröder plu babilis pri novaj taskoj de novaj marŝbatalionoj, pri falintaj oficiroj de la regimento, pri zepelinoj, moveblaj pikdrataj bariloj, pri juro.

Ĉe la lasta vorto la ĉefleŭtenanto Lukáš rememoris, ke kiam ĵuris la tuta bataliono, ne partoprenis tion la brava soldato Švejk, ĉar tiutempe li sidis en malliberejo ĉe la divizia juĝejo.

Kaj tio subite lin ridigis. Estis tio kiel histeria rido, per kiu li infektis kelkajn apude sidantajn oficirojn kaj vekis atenton de la kolonelo, kiu ĝuste transiris al spertoj akiritaj ĉe cedo de germanaj armeoj en Ardenoj. La kolonelo implikiĝis en ĉion tion kaj finis: ”Sinjoroj, tio ne estas ridinda.”

Poste ĉiuj foriris en oficiran kazinon, ĉar la kolonelon Schröder vokis la stabo de la brigado al telefono.

Švejk plu dormetis ĉe telefono, kiam subite vekis lin tintado.

”Halo',” li aŭdis, ”ĉi tie la regimenta kancelario.”

”Halo',” li respondis, ”ĉi tie kancelario de la dekunua marŝkompanio.”

”Ne detenu min,” li aŭdis voĉon, ”prenu krajonon kaj skribu. Akceptu telefonogramon.”

”La dekunua marŝkompanio...”

Nun sekvis frazoj en stranga ĥaoso, ĉar samtempe parolmiksis sin en tion la dekdua kaj la dektria marŝkompanio, kaj la telefonaĵo tute perdiĝis en tiu konfuzo de sonoj. Švejk ne komprenis eĉ unu vorton. Fine tio silentiĝis kaj Švejk aŭdis: ”Halo', halo', nun tion laŭtlegu kaj ne detenu min!”

”Kion mi laŭtlegu?”

”Kion vi laŭtlegu, idioto? Telefonogramon!”

”Kiun telefonogramon?”

”Krucihimmel, ĉu vi estas surda? La telefonogramon, kiun mi al vi diktis, idioto!”

”Mi aŭdis nenion, iu ĉi tie ĉe tio parolis.”

”Simio, ĉu vi opinias, ke mi babilos nur kun vi? Do, ĉu vi akceptos la telefonogramon, aŭ ne? Ĉu vi havas krajonon kaj paperon? Ke vi ne havas, bruto, ke mi atendu, kiam vi tion trovos? Jen la soldatoj. Do, ĉu vi jam finis? Ke vi estas jam preparita? Fine ke vi elrampis. Homo, eble vi ne transvestis vin por tio, aŭskultu do: 'La dekunua marŝkompanio.' Ripetu tion!”

”La dekunua marŝkompanio.”

” 'La komandanto de la kompanio', ĉu vi havas tion skribita? Ripetu tion.”

”La komandanto de la kompanio.”

” 'Al la konsiliĝo matene.' Ĉu vi estas preta? Ripetu tion.” ”Al la konsiliĝo matene.”

” 'Je la naŭa horo. — Subskribo.' Ĉu vi scias, simio, kio estas subskribo? Tio estas skribita nomo. Ripetu tion!”

”Je la naŭa horo. — Subskribo. Ĉu vi scias — simio — kio — estas subskribo — tio — estas — skribita nomo.”

”Idioto. Do subskribo: 'La kolonelo Schröde', bruto. Ĉu vi havas tion? Ripetu tion.”

”La kolonelo Schröder, bruto.”

”Bone, idioto. Kiu akceptis la telefonogramon?”

”Mi.”

”Himmelherrgott, kiu estas tiu 'mi'?”

”Švejk. Ĉu ankoraŭ ion?”

”Dank' al Dio, jam nenion. Sed por vi konvenus la nomo Bovino. — Kio estas ĉe vi nova?”

”Nenio. Ĉio kiel antaŭe.”

”Vi ĝojas pro tio, ĉu? Laŭdire hodiaŭ oni iun ĉe vi ligis?” ”Nur servosoldaton de sinjoro ĉefleŭtenanto, li forvoris al li manĝon. Ĉu vi ne scias, kiam oni veturos?”

”Jen la demando, homo, tion ne scias eĉ la kolonela maljunulaĉo. Bonan nokton. Ĉu vi havas ĉe vi pulojn?”

Švejk formetis la aŭdilon kaj komencis veki la ĉefserĝenton-kontiston Vaněk, kiu furioze sin defendis kaj kiam Švejk komencis lin skui, ekbatis lin sur la nazon. Poste li kuŝiĝis surventren kaj piedbatis ĉirkaŭ si en la liton.

Švejk tamen nur sukcesis veki lin tiagrade, ke tiu, viŝante al si la okulojn, turnis sin surdorsen kaj konsternite demandis, kio okazis.

”Nenio grava,” respondis Švejk, ”mi ŝatus kun vi nur konsiliĝi. Guste nun ni ricevis telefonogramon, ke sinjoro ĉefleŭtenanto Lukáš venu morgaŭ je la naŭa horo denove al konsiliĝo ĉe sinjoro kolonelo. Nun mi ne scias, kion fari. Ĉu mi sciigu tion al li tuj, aŭ nur matene? Mi longe hezitis, ĉu veki vin, kiam vi tiel bele ronkis, sed poste mi ekpensis: okazas nenio, prefere konsiliĝu.”

”Pro Dio, mi petas vin, lasu min dormi,” ekĝemis Vaněk, plengorĝe oscedante, ”iru tien nur matene kaj ne veku min!” Li renversis sin flanken kaj tuj denove ekdormis.

Švejk denove iris al la telefono, sidiĝis kaj komencis dormeti kun la kapo sur la tablo. Vekis lin tintado.

”Halo', la dekunua marŝkompanio.”

”Jes, la dekunua marŝkompanio. Kiu estas tie?”

”La dektria marŝko. Halo'. Kioma horo estas? Mi ne sukcesas kontakti la centralon. Iel longe oni ne venas min deĵorŝanĝi.”

”Nia horloĝo staras.”

”Do same kiel ĉe ni. Ĉu vi ne scias, kiam oni veturos? Ĉu vi ne parolis kun la regimenta kancelario?”

”Tie ili scias nenion, la saman merdon kiel ni.”

”Ne estu maldeca, fraŭlino. Ĉu vi jam ricevis konservaĵojn? De nia kompanio oni tien iris kaj alportis nenion. La magazeno estis fermita.”

”Ankaŭ tiuj niaj venis kun malplenaj manoj.”

”Tio estas ĉiuflanke superflua paniko. Kien ni veturos laŭ via opinio?”

”Rusion.”

”Mi opinias, ke probable en Serbion. Tion ni vidos, kiam ni estos en Budapesto. Se oni veturigos nin dekstren, elŝeliĝos el tio Serbio, kaj se maldekstren, Rusio. Ĉu vi jam havas pansaketojn? Laŭdire oni nun altigos la soldon? Ĉu vi regas la kartludon 'freŝa kvaro'? Ke vi ĝin regas? Venu do morgaŭ. Ni ludas tion ĉiuvespere. Kun kiom da homoj vi estas tie ĉe telefono? Ke vi sola? Fajfu do pri tio kaj iru dormi. Vi havas ĉe vi strangan ordon. Ke vi venis al tio kiel blinda kokido al grajno? Nu, fine oni venis min deĵorŝanĝi. Dormaĉu dolĉe.”

Kaj Švejk ĉe telefono ankaŭ dolĉe ekdormis, forgesinte pendigi la aŭdilon, tiel ke neniu rompis lian dormon sur la tablo kaj telefonisto en la regimenta kancelario sakris, ke li ne povas ligi la kontakton kun la dekunua marŝkompanio por sciigi al ĝi novan telefonogramon, ke morgaŭ ĝis la dekdua horo oni sciigu al la regimenta kancelario la nombron de tiuj, kiuj ne ricevis kontraŭtifan vakcinon.

Intertempe la ĉefleŭtenanto Lukáš sidis ankoraŭ en la oficira kazino kun soldatkuiristo Šancler, kiu, rajdsidante sur seĝo, en regulaj paŭzetoj batis la plankon per bilarda bastono kaj proklamis ĉe tio sinsekve jenajn frazojn:

”Saracena sultano Salah-Edin unuafoje rekonis la neŭtralecon de sanitaraj korpusoj.

Ambaŭ partioj zorgu pri vunditoj.

Oni pagu por ili kuracilojn kaj flegadon kontraŭ kompenso de elspezoj fare de la alia partio.

Oni permesu sendi al ili kuracistojn kaj kuracistajn helpantojn, ŝirmitajn per pasportoj de generaloj.

Ankaŭ militkaptitajn vunditojn oni sendu reen sub protekto kaj garantio de generaloj aŭ interŝanĝu ilin. Sed pluservi ili poste povas.

Malsanulojn de ambaŭ partioj oni ne militkaptu kaj ne mortigu, sed transveturigu ilin en sendanĝerejon, en hospitalojn, kaj permesu lasi ĉe ili soldatojn gardostare, kiuj, same kiel la malsanuloj, revenu ŝirmitaj per pasportoj de generaloj. Tio validas ankaŭ por feldkuratoj, kuracistoj, kirurgoj, apotekistoj, flegistoj de malsanuloj, helpantoj kaj aliaj personoj, destinitaj por prizorgado de malsanuloj, kiujn militkapti estas malpermesite, ili devas esti senditaj reen per la sama maniero.”

Doktoro Šancler rompis ĉe tio jam du bilardajn bastonojn kaj ankoraŭ ĉiam li ne finis sian strangan eksplikon, kiel en milito zorgi pri vunditoj, miksante en sian parolon senĉese ion pri generalaj pasportoj.

La ĉefleŭtenanto Lukáš fintrinkis nigran kafon kaj iris hejmen, kie li trovis barban giganton Baloun, okupitan per tio, ke en taso li fritis al si salamon sur brulalkohola bolaparato de la ĉefleŭtenanto Lukáš.

”Mi kuraĝis,” ekbalbutis Baloun, ”mi permesis al mi, obee mi raportas.”

Lukáš lin ekrigardis. En tiu momento Baloun ŝajnis al li esti granda infano, naiva kreaĵo, kaj la ĉefleŭtenanto Lukáš subite bedaŭris, ke li igis lin alligi pro lia granda malsato.

”Trankvile al vi kuiru, Baloun,” li diris, dekroĉante sian sabron, ”morgaŭ mi igos alskribi al vi ankoraŭ unu porcion da pano.”

La ĉefleŭtenanto Lukáš sidiĝis al la tablo kaj estis en tia humoro, ke li komencis skribi sentimentalan leteron al sia onklino:

”Kara onklino!

Guste mi ricevis ordonon, ke mi kun mia marŝkompanio estu preparitaj por forveturi al la fronto. Povas okazi, ke tiu ĉi letero estas la lasta, kiun vi de mi ricevos, ĉar ĉie furiozas krudaj bataloj kaj niaj perdoj estas grandaj. Tial estas por mi malfacile fini tiun ĉi leteron per vortoj: 'Ĝis la revido!' Pli konvenas sendi al vi 'la lastan adiaŭ!' ”

”Tion ceteran mi finskribos nur matene,” ekpensis la ĉefleŭtenanto Lukáš kaj iris dormi.

Kiam Baloun vidis, ke la ĉefleŭtenanto profunde ekdormis, li komencis denove sondi kaj flarserĉi en la loĝejo kiel blatoj nokte. Li malfermis kofreton de la ĉefleŭtenanto kaj ekmordis tabuleton da ĉokolado; sed li ektimis, kiam la ĉefleŭtenanto ensonĝe skuiĝis. Li rapide metis la ekmorditan ĉokoladon en la kofreton kaj silentiĝis.

Poste li iris senbrue rigardi, kion la ĉefleŭtenanto skribis.

Li tralegis kaj estis kortuŝita, precipe per tiu 'la lasta adiaŭ!'

Li ekuŝis sur sian pajlosakon ĉe la pordo kaj rememoris la hejmon kaj la porkobuĉadojn.

Li ne povis liberigi sin de viva imago, kiel li trapikas sangokolbason por elpeli el ĝi aeron, alie ĝi dum kuirado krevus.

Kaj ĉe rememoro, kiel foje ĉe lia najbaro krevis la tuta lardokolbaso kaj kuirsolviĝis, li maltrankvile ekdormis.

Li sonĝis, ke li invitis al si ian mallertan buĉiston kaj ke tiu ŝtopas tripkolbasajn intestojn tiel, ke ĉiuj krevas. Poste, ke la buĉisto forgesis fari sangajn kolbasojn, ke perdiĝis kuirporkaĵo kaj ke mankas pikstangetoj por tripkolbasoj. Poste li sonĝis pri feldtribunalo, ĉar oni lin kaptis, kiam li eltiris pecon da viando el militkuireja kaldrono. Fine li vidis sin mem, ke li pendas sur tilio en aleo de la soldata tendaro en Bruck an der Leitha.

*

Kiam Švejk vekiĝis en matena krepusko, kiu venis kun odoro de kafokonservaĵoj, kuirataj ĉe ĉiuj kompanioj, aŭtomate pendigis la aŭdilon kvazaŭ li ĵus finus telefonan interparolon kaj faris malgrandan matenan promenon tra la kancelario, ĉe kio li kantis.

Li komencis tuj meze de la teksto pri tio, kiel soldato alivestis sin kiel ulino kaj iras al sia amatino en muelejon, kie la muelisto kuŝigas lin ĉe sia filino, sed antaŭ tio li vokas al la muelistino:

”Manĝon portu, dommastrino, ke satiĝu la ulino!”

La muelistino satigis tiun fian ulon. Kaj poste familia tragedio:

”La gepatroj ellitiĝis, sur la pordo skrib' troviĝis:

Via Anna, la filino, ne plu estas virgulino.”

Švejk metis en la finon de sia kanto tiom da voĉo, ke la kancelario vigliĝis, ĉar vekiĝis la ĉefserĝentokontisto Vaněk kaj demandis, kioma horo estas.

”Guste antaŭ momento oni fintrumpetis veksignalon.” ”Mi ellitiĝos nur post kafo,” decidis Vaněk, kiu ĉiam kaj por ĉio havis sufiĉe da tempo, ”ja eĉ tiel hodiaŭ oni denove nin ĝenos per hasto kaj la homon superflue pelos kiel hieraŭ por tiuj konservaĵoj...” Vaněk ekoscedis kaj demandis, ĉu li ne parolis tro, kiam li venis hejmen.

”Nur iom sen kia ajn senco,” diris Švejk, ”vi senĉese elbuŝigis ion pri formoj, ke formo ne estas formo kaj tio, kio ne estas formo ke estas formo kaj ke tiu formo denove ne estas formo. Sed baldaŭ vin tio superis kaj vi komencis ronki tiel, ke tio memorigis segadon de ligno.”

Švejk eksilentis, iris al la pordo kaj reen al la lito de la ĉefserĝento-kontisto, antaŭ kiu li haltis kaj diris:

”Koncerne mian personon, sinjoro ĉefserĝento-kontisto, kiam mi aŭdis tion, kion vi parolis pri tiuj formoj, mi rememoris certan Zátka, gaslumigiston; tiu laboris en gasostacio en Letná[92] kaj lumigadis kaj denove estingadis surstratajn gaslampojn. Li estis viro de kulturo, kaj iradis en ĉiujn eblajn gastejaĉojn en Letná, ĉar la tempo inter lumigado kaj estingado de gaslampoj estas longa, kaj poste antaŭmatene en la gasostacio li kondukis ĝuste la samajn parolojn kiel vi, sed tiu ĉiam diris: 'Kubo estas edro, tial kubo havas edrojn.' Mi aŭdis tion propraokule, kiam ebriega policisto erare forkondukis min pro malpurigita strato en la gasostacion anstataŭ en polican stacion.

Kaj poste,” diris Švejk mallaŭte, ”post tempo finiĝis tio por tiu Zátka tre malbone. Li iĝis ano de la Mariakongregacio, kun sanktullekaj bigotinoj iradis al predikoj de pastro Jemelka en la preĝejon de sankta Ignaco sur Karoloplaco kaj foje, kiam ĉe la sankta Ignaco sur Karoloplaco estis misiistoj, li forgesis estingi gaslampojn en sia teritorio, tiel ke surstrate brulis tie gaso seninterrompe dum tri tagoj kaj noktoj.

Tio estas tre malbona,” daŭrigis Švejk, ”se la homo subite komencas miksi sin en filozofadon, el tio ĉiam eblas senti delirium tremens[93]. Antaŭ jaroj oni translokis al ni de la sepdekkvina regimento majoron Blüher. Tiu ĉiam unufoje monate igis nin alvoki, starigi en kvadraton kaj meditis kun ni, kio estas la soldata superularo. Tiu trinkis nenion alian ol prunbrandon. 'Ĉiu oficiro, soldatoj,' li klarigis al ni sur korto en la kazerno, 'estas de si mem la plej perfekta estaĵo, kiu havas centfoje pli da saĝo ol vi ĉiuj kune. Vi ne povas imagi al vi, soldatoj, ion pli perfektan ol estas la oficiro, eĉ se vi meditus pri tio dum via tuta vivo. Ĉiu oficiro prezentas estaĵon necesan, dum vi, soldatoj, estas estaĵoj nur hazardaj, vi povas ekzisti, sed ne devas. Se eksplodus milito, soldatoj, kaj vi falus por sinjoro imperiestro, bone, per tio ŝanĝiĝus preskaŭ nenio, sed se unue falus via oficiro, nur tiam vi vidus, kiel vi de li dependas kaj kia tio estas perdo. La oficiro devas ekzisti kaj via ekzisto fakte dependas nur de sinjoroj oficiroj, vi de ili devenas, vi ne povas ilin malhavi, sen via soldata superularo vi ne povas eĉ nur ellasi la furzon. Por vi, soldatoj, la oficiro prezentas moralan leĝon, egale ĉu vi tion komprenas aŭ ne, kaj ĉar ĉiu leĝo devis havi sian leĝodonanton, soldatoj, estas tio nur la oficiro, al kiu vi sentas kaj devas vin senti ligitaj per ĉiuj devoj kaj sen kia ajn escepto plenumi ĉiun lian ordonon, eĉ se tio al vi ne plaĉus.'

Foje, kiam li finis, li paŝis ĉirkaŭ la kvadrato kaj demandis unu ulon post la alia:

'Kion vi sentas, se vi revenas malfrue?'

Ili donis konfuzajn respondojn, ekzemple ke ili ankoraŭ ne revenis malfrue aŭ ke post ĉiu tia malfrua reveno en la kazernon ili sentas stomakan malforton, unu antaŭflaris malpermeson forlasi la kazernon ktp. Tiujn ĉiujn la majoro Blüher ordonis tuj forkonduki flanken, ke poste posttagmeze ili faros sur la korto 'Al la tero!' kiel punon pro tio, ke ili ne scias esprimi, kion ili sentas. Antaŭ ol la vico venis al mi, mi rememoris, pri kio li lastfoje kun ni kontemplis, kaj kiam li venis al mi, mi diris al li tute trankvile:

'Obee mi raportas, sinjoro majoro, ke kiam mi malfruas, mi sentas ĉiam ian internan maltrankvilon, timon kaj riproĉojn de la konscienco. Sed se, kiam mi ricevis permeson esti ekstere post la dormosignalo, mi revenas en la kazernon en ordo kaj ĝustatempe, tiam kaptas min feliĉega trankvilo, rampas sur min interna kontento.'

Ĉio ĉirkaŭe ridis kaj la majoro Blüher min alkriis:

'Sur vin, ulo, rampas nur cimoj, kiam vi dormaĉas sur pajlosako. Li, la ulo mizera, faras al si ankoraŭ ŝercojn.'

Kaj mi ricevis pro tio tian katenpunon, ĝojo tion vidi.” ”En la armeo tio alie ne eblas,” diris la ĉefserĝento-kontisto, maldiligente streĉante sin sur la lito, ”tio estas jam tia kutimo, respondu, kiel vi volas, faru tion aŭ ion alian, ĉiam devas pendi super vi nuboj kaj la tondro komencas bati. Sen tio ne ekzistas disciplino.”

”Tute bone dirite,” proklamis Švejk. ”Tion mi neniam forgesos, kiel oni malliberigis rekruton Pech. Leŭtenanto de la kompanio estis certa Moc kaj tiu kunvokis rekrutojn kaj ĉiun demandis, de kie li devenas.

'Damnindaj rekrutoj, flavbekuloj,' li diras al ili, 'vi devas ellerni respondi klare, precize kaj per rapideco de krakanta vipo. Ni do komencos. De kie vi devenas, Pech?' Pech estis inteligenta homo kaj respondis: 'Dolní Bousov, germane Unter Bautzen, 267 domoj, 1936 da ĉeĥaj loĝantoj, prefektejo Jicín, distrikto Sobotka, iama bienaro Kosť, paroka preĝejo de sankta Katarina el la 14a jarcento, renovigita de grafo Václav Vratislav Netolický, lernejo, poŝto, telegrafo, stacio de ĉeĥa komerca fervojo, sukerfabriko, muelejo kun segejo, solejo Valcha, ses jarfoiroj.' Kaj en tiu momento jam saltis al li la leŭtenanto Moc, komencis loki al li baton post bato sur la faŭkon kaj kriis: 'Jen vi havas unu jarfoiron, jen la duan, trian, kvaran, kvinan, sesan.' Kaj Pech, kvankam li estis rekruto, anoncis sin al bataliona raporto. En kancelarioj servis tiam gajaj ŝerculoj, ili do skribis, ke Pech iras al la bataliona raporto pro jarfoiroj en Dolní Bousov. Komandanto de la bataliono estis majoro Rohell. 'Do, pri kio temas?' li demandis la rekruton Pech kaj tiu komencis: 'Obee mi raportas, sinjoro majoro, ke en Dolní Bousov estas ses jarfoiroj.' La majoro Rohell lin do alkriegis, piedfrapis la teron kaj tuj igis lin forkonduki en soldatan hospitalon en frenezulĉambron; de tiu tempo Pech iĝis la plej malbona soldato kun longa vico da punoj.” ”Eduki soldatojn estas malfacile,” diris la ĉefserĝento-kontisto Vaněk, oscedante. ”Soldato, kiu ne estis dum la soldatservo punita, ne estas soldato. Tio validis eble en la paca tempo, ke soldaton, kiu pasigis sian servon senpune, oni poste preferis en civila okupo. Nun en la milito ĝuste la plej malbonaj uloj, kiuj alie en la paca tempo ne forlasis la malliberejon, estas la plej bonaj soldatoj. Mi memoras infanterianon Sylvanus de la oka marŝko. Tiu antaŭe havis unu punon post la alia, kaj kiajn punojn! Li ne hezitis priŝteli sian kamaradon je la lasta krejcero, kaj kiam li venis sur batalkampon, kiel unua li tratondis pikdratajn barilojn, militkaptis tri ulojn kaj unu ulon tuj dumvoje mortpafis, laŭdire ke li lin ne fidis. Li ricevis grandan arĝentan medalon, oni alkudris al li du steletojn, kaj se oni pli poste ne pendumus lin ĉe Dukla, li estus jam longe serĝento. Sed pendumi lin oni devis, ĉar post batalo li anoncis sin por rekognoski terenon kaj patrolo de alia regimento vidis lin prirabi kadavrojn. Oni trovis ĉe li proksimume ok brakhorloĝojn kaj multe da ringoj. Oni do pendumis lin ĉe stabo de la brigado.”

”El tio vidiĝas,” rimarkis Švejk saĝe, ”ke ĉiu soldato mem devas batalakiri sian pozicion.”

Ektintis telefono. La ĉefserĝento-kontisto iris al la aparato kaj eblis distingi voĉon de la ĉefleŭtenanto Lukáš, kiu demandis, kiel statas la afero pri la konservaĵoj. Poste oni aŭdis riproĉojn.

”Ili vere ne ekzistas, sinjoro ĉefleŭtenanto!” kriis Vaněk en telefonon, ”kiel ili povus ekzisti, tio estas nur fantazio de tiuj supre en la intendantaro. Estis tute superflue sendi tien homojn. Mi volis al vi telefoni. — Ke mi estis en la kantino? Kiu tion diris? Ke tiu kuiristo-okultisto el la oficira kuirejo? Mi permesis al mi tien enpaŝi. Ĉu vi scias, sinjoro ĉefleŭtenanto, kiel tiu okultisto nomis la panikon pri konservaĵoj? 'Teruraĵoj de la nenaskito'. Ne, sinjoro ĉefleŭtenanto, mi estas tute sobra. Ke kion faras Švejk? Li estas ĉi tie. Ĉu mi lin alvoku?

Švejk, al telefono,” diris la ĉefserĝento-kontisto kaj mallaŭte aldonis: ”Kaj se li vin demandus, en kia stato mi venis, diru, ke en ordo.”

Švejk ĉe la telefono: ”Švejk, obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto.”

”Aŭdu, Švejk, kiel tio estas pri tiuj konservaĵoj? Ĉu tio estas en ordo?”

”Ili ne ekzistas, sinjoro ĉefleŭtenanto, eĉ spuro pri ili ne estas.”

”Mi deziras, Švejk, ke vi anoncu vin ĉiumatene ĉe mi, dum ni estos en la tendaro. Alie vi estos senĉese ĉe mi, kiam ni veturos. Kion vi faris nokte?”

”Dum la tuta nokto mi estis ĉe telefono.”

”Ĉu estis io nova?”

”Estis, sinjoro ĉefleŭtenanto.”

”Švejk, ne komencu denove per viaj idiotaĵoj. Ĉu anoncis iu de ie ion gravan?”

”Oni anoncis, sinjoro ĉefleŭtenanto, sed nur por la naŭa horo. Mi ne volis vin maltrankviligi, pri tio mi eĉ ne ekpensis.”

”Diru al mi do jam, diable, kio estas tiel grava je la naŭa horo.”

”Telefonogramo, sinjoro ĉefleŭtenanto.”

”Mi vin ne komprenas, Švejk.”

”Mi havas tion skribita, sinjoro ĉefleŭtenanto: 'Akceptu telefonogramon. Kiu estas ĉe telefono? Ĉu vi havas tion skribita? Legu,' aŭ iel simile.”

”Kruciĝi, Švejk, tio estas kruco kun vi! Diru al mi la enhavon, aŭ mi saltos sur vin kaj donos al vi baton. Kio do estas?” ”Denove konsiliĝo, sinjoro ĉefleŭtenanto, hodiaŭ matene je la naŭa horo ĉe sinjoro kolonelo. Mi volis veki vin nokte, sed poste mi tiun intencon šanĝis.”

”Tion vi povis aŭdaci, ŝiregi min el la dormo pro ia stultaĵo, se estas sufiĉe da tempo por tio matene. Denove konsiliĝo, diablo tion bugru! Pendigu la aŭdilon, alvoku al telefono la ĉefserĝenton Vaněk!”

La ĉefserĝento-kontisto Vaněk ĉe telefono: ”Ĉefserĝento-kontisto Vaněk, sinjoro ĉefleŭtenanto.”

”Vaněk, trovu por mi senprokraste alian servosoldaton. Tiu kanajlo Baloun forvoris al mi dumnokte ĉian ĉokoladon. Ke ligi lin? Ne, ni disponigos lin al sanitaristoj. La ulo estas forta kiel monto, li povas do fortrenadi vunditojn el batalo. Mi sendos lin tuj al vi. Aranĝu tion en la regimenta kancelario kaj tuj revenu al la kompanio. Ĉu vi opinias, ke ni veturos baldaŭ?”

”Ne necesas hasti, sinjoro ĉefleŭtenanto. Antaŭ ol ni forveturis kun la naŭa marŝkompanio, oni kondukis nin je la nazo la tutajn kvar tagojn. Kun la oka same. Nur kun la deka estis tio pli bona. Ni staris surloke komplete batalpreparitaj, tagmeze ni ricevis ordonon kaj vespere ni veturis, sed aliflanke oni pelis nin poste tra la tuta Hungario kaj ne sciis, kiun truon sur kiu batalkampo per ni ŝtopi.”

Dum tiu tuta tempo, kiam la ĉefleŭtenanto Lukáš iĝis komandanto de la dekunua marŝko, li troviĝis en stato nomata sinkretismo, t.e. en filozofio, ke li klopodis akordigi kontraŭajn ideojn helpe de cedoj ĝis kunfluo de opinioj.

Ankaŭ tial li respondis: ”Jes, povas esti, jam estas tiel. Ĉu vi do ne opinias, ke oni hodiaŭ veturos? Je la naŭa horo ni havas konsiliĝon kun sinjoro kolonelo. — Á propos, ĉu vi scias pri tio, ke vi estas kancelariestro? Nu, mi nur tiel. Elesploru por mi. Atendu, kion vi elesploru.? La liston de suboficiroj kun informo, de kiam ĉiu el ili servas.. Poste provizojn de la kompanio. Ĉu naciecon? Jes, jes, tion ankaŭ. Sed ĉefe sendu tiun novan servosoldaton. Ke kion ekzercu hodiaŭ subleŭtenanto Pleschner kun la viraro? Preparojn al forveturo. Ke fakturojn? Mi venos subskribi post la manĝo. Neniun ellasu en la urbon. Ke en kantinon en la tendaro? Post la manĝo por unu horo. Alvoku ĉi tien Švejkon!.

Švejk, vi restos provizore ĉe telefono.”

”Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke mi ankoraŭ ne trinkis kafon.”

”Alportu do al vi kafon kaj restu tie en la kancelario ĉe telefono, dum mi vin ne vokos. Ĉu vi scias, kio estas kuriero?” ”Tio kuras, sinjoro ĉefleŭtenanto.”

”Zorgu do esti surloke, kiam mi vin vokos. Diru ankoraŭfoje al Vaněk, ke li elserĉu por mi servosoldaton. Švejk, halo', kie vi estas?”

”Ĉi tie, sinjoro ĉefleŭtenanto, oni ĵus alportis kafon.”

”Švejk, halo'!”

”Mi aŭdas, sinjoro kolonelo, la kafo estas tute malvarma.” ”Švejk, vi scias jam bone, kio estas servosoldato. Pririgardu lin kaj poste al mi sciigu, kio tio estas. Pendigu la aŭdilon.” Vaněk, sorbante nigran kafon, en kiun li alverŝis rumon el botelo kun etikedo Inko (pro singardemo), ekrigardis Švejkon kaj diris: ”Tiu nia ĉefleŭtenanto iel krias en telefonon, mi komprenis ĉiun vorton. Vi estas, Švejk, ŝajne tre bona konato de sinjoro ĉefleŭtenanto.”

”Ni estas kiel unu mano,” respondis Švejk. ”Mano manon lavas. Ni spertis kune jam multon. Jam kelkfoje oni volis ŝiri nin unu de la alia, sed ni denove kuniris. Li ĉiam ĉion al mi konfidis, ke ofte mi mem al tio miras. Ankaŭ nun vi certe aŭdis, ke mi memorigu vin ankoraŭfoje trovi por li novan servosoldaton kaj ke mi devas lin pririgardi kaj doni pri li bontrovon. Sinjoro ĉefleŭtenanto ne estas kontenta pri kia ajn servosoldato.”

*

Kiam la kolonelo Schröder alvokis al sia konferenco ĉiujn oficirojn de la marŝbatalino, li faris tion denove kun granda ŝato por povi satparoli. Krom tio necesis fari ian decidon en la afero de la unujara volontulo Marek, kiu ne volis purigi latrinojn kaj la kolonelo Schröder sendis lin pro ribelo antaŭ la divizian tribunalon.

De la divizia juĝejo li venis ĝuste hieraŭ nokte en la ĉefgardistejon, kie oni tenis lin sub pikedo. Samtempe kun li estis sendita al la regimenta kancelario ege konfuza skribo de la divizia juĝejo, en kiu oni instruas, ke en tiu ĉi kazo ne temas pri ribelo, ĉar unujaraj volontuloj ne havas la devon purigi latrinojn, sed ke tamen temas pri rompo de la deviga disciplino kaj obeemo kaj tiun ĉi delikton eblas pardoni ĉe bona konduto sur batalkampo. Ke pro tiuj ĉi kaŭzoj oni sendas la akuzitan unujaran volontulon Marek reen al la regimento kaj enketadon pri rompo de la disciplino oni ĉesigas ĝis fino de la milito kaj ke ĝi estos renovigita ĉe unua delikto, kiun faros la unujara volontulo Marek.

Krom tio estis ankoraŭ alia kazo. Samtempe kun la unujara volontulo Marek la divizia juĝejo transdonis en la ĉefgardistejon falsan serĝenton Teveles, kiu antaŭ nelonge aperis ĉe la regimento, kien li estis sendita el hospitalo en Zagrebo. Li havis grandan arĝentan medalon, insignojn de unujara volontulo kaj tri steletojn. Li rakontis pri heroaj faroj de la sesa marŝkompanio en Serbio, kaj ke el ĝi restis nur li mem. Per enketado montriĝis, ke kun la sesa marŝko vere foriris certa Teveles komence de la milito, sed tiu ne havis la rajton de unujara volontulo. Oni elpetis informon de la brigado, al kiu estis la sesa marŝko alkomandita post kiam la 2an de decembro 1914 oni fuĝis el Beogrado, kaj sciiĝis, ke en la listo de proponitoj aŭ honorigitoj per arĝentaj medaloj estas neniu Teveles. Sed ĉu la infanteriano Teveles en la milita haoso ĉe Beogrado ricevis avancon al serĝento, absolute ne eblis malkaŝi, ĉar la tuta sesa marŝkompanio perdiĝis ĉe la preĝejo de sankta Saveno en Beogrado eĉ kun siaj oficiroj. Antaŭ la divizia tribunalo Teveles defendis sin per tio, ke oni vere al li promesis grandan arĝentan medalon kaj ke tial li aĉetis ĝin en hospitalo de bosniano. Koncerne la galonojn de unujara volontulo, ke tiujn li alkudris al si en ebrio kaj portis ilin plu tial, ĉar li estis senĉese ebria, havante malfirmigitan organismon kaŭze de disenterio.

Kiam do komenciĝis konsiliĝo antaŭ pritrakto de tiuj ĉi du aferoj, la kolonelo Schröder anoncis, ke necesas pli ofte kunveni antaŭ la forveturo, kiun oni ne atendos longe. La brigado al li sciigis, ke oni atendas ordonojn de la divizio. La viraro estu preparita kaj la komandantoj de la kompanioj atenteme zorgu pri tio, ke neniu manku. Poste li ripetis ankoraŭfoje ĉion tion, pri kio li prelegis hieraŭ. Li denove prezentis resumon de militaj okazaĵoj kaj tion, ke nenio subpremu bataleman spiriton kaj militan iniciaton de la soldataro.

Sur tablo antaŭ li estis alfiksita mapo de la batelejo kun flagetoj sur pingloj, sed la flagetoj estis disĵetitaj kaj la frontoj ŝovitaj. Eltiritaj pingloj kun flagetoj kuŝaĉis sub la tablo.

La tutan batalejon nokte terure malpurigis virkato, kiun bredis skribistoj en la regimenta kancelario kaj kiu, surfekinte nokte la aŭstrihungaran batalkampon, volis la ekskrementojn enterigi, eltiris flagetojn kaj disŝmiris la ekskrementojn sur ĉiujn poziciojn, urinis sur frontojn kaj antaŭpontojn kaj malpurigis ĉiujn armeajn korpusojn.

La kolonelo Schröder estis ege miopa.

La oficiroj de la infanteria regimento rigardis kun intereso, kiel fingro de la kolonelo Schröder proksimiĝas al tiuj amasetoj.

”De ĉi tie, sinjoroj, al Sokal' direkte al Bug,” diris la kolonelo Schröder profete, laŭmemore ŝovante la montrofingron al Karpatoj, ĉe kio li enigis ĝin en unu el tiuj amasetoj, per kiuj la virkato klopodis reliefigi la mapon de la batalejo.

”Kio estas tio, sinjoroj?” li demandis kun miro, kiam io gluiĝis al lia fingro.

”Probable kata merdo, sinjoro kolonelo,” respondis tre ĝentile la kapitano Ságner en la nomo de ĉiuj.

La kolonelo Schröder ekimpetis en la apudan kancelarion, de kie oni aŭdis bruegan tondradon kaj malbenojn kun terura minaco, ke li aldevigos ilin forleki ĉion post la virkato.

La enketo estis mallonga. Montriĝis, ke la virkaton altrenis en la kancelarion antaŭ dek kvar tagoj la plej juna skribisto Zwiebelfisch. Post tiu ĉi konstato Zwiebelfisch prenis sian havaĵon kaj pakaĵon kaj la pli aĝa skribisto forkondukis lin en la ĉefgardistejon, kie li sidos ĝis plua decido de sinjoro kolonelo.

Per tio fakte estis la tuta konferenco finita. Kiam la kolonelo Schröder tute ruĝa en la vizaĝo revenis al la oficiraro, li forgesis pridiskuti ankoraŭ la sorton de la unujara volontulo Marek kaj falsa serĝento Teveles.

Li diris tute mallonge: ”Mi petas sinjorojn oficirojn, ke ili estu preparitaj kaj atendu miajn pluajn ordonojn kaj instrukciojn.”

Kaj tiel la unujara volontulo Marek kaj Teveles plu restis sub pikedo en la ĉefgardistejo, kaj kiam pli poste venis al ili Zwiebelfisch, ili povis ludi mariaĝon kaj post la ludo ĝeni siajn gardantojn per peto, ke tiuj forkaptu pulojn sur iliaj pajlosakoj.

Poste oni ŝovis al ili ankoraŭ apuntaton Peroutka de la dektria marŝkompanio, kiu perdiĝis post kiam hieraŭ en la tendaro disvastiĝis famo, ke oni veturos al pozicioj, kaj matene trovis lin patrolo en ”Ĉe la blanka rozo” en Bruck. Li ekskuzis sin, ke antaŭ la forveturo li volis pririgardi faman forcejon de grafo Harrach ĉe Bruck, ke dumvoje reen li vojeraris kaj nur matene tute laca venis al ”Ĉe la blanka rozo”. (Fakte li kuŝis ĉe Rozinja de ”Ĉe la blanka rozo”).

*

La situacio estis senĉese neklara. Ĉu oni veturos, aŭ ne veturos? Švejk ĉe telefono en la kancelario de la dekunua marŝko elaŭskultis la plej diversajn pesimismajn kaj optimismajn opiniojn. La dekdua marŝkompanio telefonis, ke iu el la kancelario laŭdire aŭdis, ke oni atendos ekzercan pafadon kontraŭ moveblaj figuroj kaj veturos nur post ĝia finiĝo. Tiun ĉi optimisman opinion ne havis la dektria marŝko, kiu telefonis, ke el la urbo ĝuste revenis kaporalo Havlík kaj tiu aŭdis de fervojisto, ke vagonoj estas jam en la stacio.

Vaněk elŝiris la aŭdilon el la mano de Švejk kaj ekscitite kriis, ke fervojistoj scias absolute nenion, ke ĝuste nun li estis en la regimenta kancelario.

Švejk persistis ĉe telefono kun vera amo kaj al ĉiuj demandoj, kio estas nova, li respondis, ke oni scias ankoraŭ nenion certan.

Tiamaniere li respondis ankaŭ al la demando de la ĉefleŭtenanto Lukáš:

”Kio estas ĉe vi nova?”

”Oni scias ankoraŭ nenion certan, sinjoro ĉefleŭtenanto,” respondis Švejk stereotipe.

”Idioto, pendigu la aŭdilon.”

Poste venis serio da telefonogramoj, kiujn Švejk akceptis post iom pli longa miskompreno. Antaŭ ĉio tiu, kiun oni ne povis dikti al li nokte, kiam li ne pendigis la aŭdilon kaj dormis kaj kiu koncernis vakcinitajn kaj nevakcinitajn soldatojn.

Poste malfruiĝinta telefonogramo pri konservaĵoj, kio klariĝis jam hieraŭ vespere.

Telefonogramo por ĉiuj batalionoj, kompanioj kaj trupunuoj de la regimento:

”Kopio de brigada telefonogramo N-ro 75692. Brigada ordono n-ro 172. — En raportoj pri mastrumado de militkuirejoj oni sekvu jenan ordon ĉe elnombrado de konsumitaj produktoj: 1. viando, 2. konservaĵoj, 3. freŝa legomo, 4. sekigita legomo, 5. rizo, 6. makaronioj, 7. grio kaj grieto, 8. terpomoj, anstataŭ la ĝisnuna ordo: 4. sekigita legomo, 5. freŝa legomo.” Kiam Švejk tralegis tion al la ĉefserĝento-kontisto, Vaněk solene proklamis, ke tiajn telefonogramojn oni ĵetas en latrinon.

”Tion elpensis iu idioto en stabo de la armeo, kaj jam tio iras al ĉiuj divizioj, brigadoj kaj regimentoj.”

Poste Švejk akceptis ankoraŭ unu telefonogramon, kiu estis diktita tiel rapide, ke li kaptis el tio en blokon nur tion, kio aspektis kiel ĉifro:

”Kaŭze de tio pli precize estis permesite aŭ kio mem al unu kontraŭ tio tamen nur esti atingite.”

”Tio ĉio estas superfluaĵoj,” diris Vaněk, kiam Švejk ege miris al tio, kion li skribis kaj trifoje sinsekve tion al si laŭtlegis; ”nuraj stultaĵoj, kvankam, diablo scias, povas tio esti ankaŭ ĉifrita, sed por tio ni en nia kompanio ne estas ekipitaj. Oni povas tion ankaŭ forĵeti.”

”Ankaŭ mi tion opinias,” diris Švejk, ”se mi anoncus al sinjoro ĉefleŭtenanto, ke li devas kaŭze de tio pli precize estis permesite al kio mem al unu kontraŭ tio tamen nur esti atingite, li ankoraŭ ofendiĝus.

Iuj homoj terure ofendiĝas,” daŭrigis Švejk, denove profundiĝante en siajn rememorojn. ”Foje mi tramveturis el Vysočany[94] al centro de Prago kaj en Libeň alsidiĝis al ni certa sinjoro Novotný. Tuj, kiam mi lin ekkonis, mi iris al li sur la tramplataĵon kaj komencis kun li interparoli, ke ni ambaŭ devenas de Dražov. Sed li min alkriis, ke mi lin ne ĝenu, laŭdire li min ne konas. Mi komencis tion al li klarigi, ke li nur rememoru, ke kiel bubo mi vizitadis lin kun la patrino, kies nomo estis Antonia, la patro havis la nomon Prokop kaj estis laborkontrolisto. Sed eĉ post tio li ne volis scii ion pri tio, ke ni konas unu la alian. Mi diris al li do ankoraŭ pluajn detalojn, ke en Dražov vivis du sinjoroj Novotný, Antoĉjo kaj Jozefo. Ke li estas tiu Jozefo, pri kiu oni skribis al mi el Dražov, ke li pafvundis sian edzinon, kiam tiu lin riproĉis, ke li drinkas. Kaj en tiu momento li streĉetendis la brakon, mi flankturniĝis kaj li frakasis vitrotabulon sur la antaŭa tramplataĵo, tiun grandan antaŭ tramkondukisto. Oni nin do elĵetis, forkondukis kaj en polica komisarejo montriĝis, ke li estis tiel ofendiĝema pro tio, ke lia nomo estis ne Jozefo Novotný, sed Eduardo Doubrava, devenis el Montgomery en Usono kaj estis ĉi tie vizite ĉe siaj parencoj, de kiuj devenis lia familio.”

La rakontadon de Švejk interrompis telefono kaj ies raŭka voĉo el la taĉmento de maŝinpafiloj denove demandis, ĉu oni veturos. Laŭdire matene estos konsiliĝo ĉe sinjoro kolonelo.

Inter la pordo aperis tute pala kadeto Biegler, la plej granda idioto ĉe la kompanio, ĉar en la lernejo por unujaraj volontuloj li klopodis eminentiĝi per siaj scioj. Li kapsignis al Vaněk, ke tiu eliru malantaŭ li en la koridoron, kie li havis kun li longan interparolon.

Kiam Vaněk revenis, li malrespekte ridetis.

”Tio estas ja idioto,” li diris al Švejk, ”ĉi tie ĉe nia marŝko ni havas ja ekzemplerojn. Li ĉeestis ankaŭ la konsiliĝon, kaj ĉe disiro sinjoro kolonelo ordonis, ke ĉiuj plotonestroj faru kontrolon de fusiloj kaj estu severaj. Kaj li nun venas min demandi, ĉu li igu alligi soldaton Žlábek, ĉar tiu purigis sian fusilon per petrolo.”

Vaněk ekscitiĝis.

”Li demandas min pri tia idiotaĵo, kiam li scias, ke oni veturas sur batalkampon. Ja eĉ sinjoro ĉefleŭtenanto hieraŭ bone pripensis al si tiun alligon de sia servosoldato. Sed mi ankaŭ diris al tiu flavbekulo, ke li bone konsideru trakti la viraron kiel bestojn.”

”Se vi jam parolas pri tiu servosoldato,” diris Švejk, ”ĉu vi hazarde ne scias, ĉu vi jam iun trovis por sinjoro ĉefleŭtenanto?”

”Pensu per la cerbo,” respondis Vaněk, ”ĉio havas sian tempon, cetere, mi opinias, ke sinjoro ĉefleŭtenanto al Baloun alkutimiĝos, tiu de tempo al tempo ankoraŭ ion al li forvoros kaj poste ankaŭ lin tio forlasos, kiam ni estos sur batalkampo. Tie ofte ili ambaŭ havos nenian voraĵon. Se mi diras, ke Baloun restos, oni povas nenion fari. Tio estas mia zorgo kaj en tion sinjoro ĉefleŭtenanto ne rajtas sin miksi. Nur ne rapidi.”

Vaněk kuŝiĝis sur sian liton kaj diris: ”Švejk, rakontu al mi ian anekdoton el soldata vivo.”

”Tio povas esti,” respondis Švejk, ”sed mi timas, ke denove iu al ni telefonos.”

”Malkontaktigu do tion, Švejk, interrompu la cirkviton aŭ demetu la aŭdilon.”

”Bone,” diris Švejk, demetante la aŭdilon, ”mi rakontos al vi ion, kio konvenas al tiu ĉi situacio, sed tiam anstataŭ vera milito estis nur manovroj kaj regis ankaŭ tia paniko kiel nun, ĉar oni ne sciis, kiam ni formarŝos el la kazerno. Kun mi servis certa Šic el Poříčí, bonkora homo, sed pia kaj timema. Tiu imagis al si, ke manovroj estas io terura, ke la homoj falas ĉe manovroj pro soifo kaj sanitaristoj tion kolektas kiel senfortulojn dum marŝo. Tial li trinkis por havi provizon, kaj kiam ni ekmarŝis el la kazerno al manovroj kaj venis al Mníšek, li diris: 'Mi tion jam ne eltenos, knaboj, min povas savi nur sinjoro dio mem.' Poste ni venis al Hořovice kaj tie ni havis dutagan ripozon, ĉar pro ia eraro ni marŝis antaŭen tiel rapide, ke kun la ceteraj regimentoj formantaj niajn alojn ni kaptus la tutan malamikan stabon, kio estus skandalo, nia armea korpuso havis taskon trafi per la vizaĝo en merdon kaj la malamiko venki, ĉar en ĝiaj vicoj estis ia arkiduka mizeruleto. Nu, kaj tiu Šic faris jenon: kiam ni tendumis, li leviĝis kaj iris en iun vilaĝon malantaŭ Hořovice por ion al si aĉeti kaj ĉirkaŭ tagmezo li revenadis en la tendaron. Varmegis, ebria li estis ankaŭ ĝustmezure, kaj tiam li ĉevoje ekvidis kolonon, sur tiu estis kesteto kaj en ĝi malantaŭ vitro tute malgranda statuo de sankta Johano de Nepomuk. Li preĝis antaŭ la sankta Johano kaj diras al li: 'Estas al vi varmege, havi almenaŭ iom por trinki, ĉu? Vi staras ĉi tie en la suno, ŝajne vi senĉese ŝvitas.' Li do ekskuis sian ladbotelon, ektrinkis kaj diras: 'Mi lasis gluton ankaŭ por vi, sankta Johano de Nepomuk'. Sed li ektimis, eltrinkis tion ĉion kaj por la sankta Johano restis nenio. 'Jesuo Maria,' li diras, 'sankta Johano de Nepomuk, tion ĉi vi devas al mi pardoni, tion mi al vi kompensos, mi kunprenos vin en la tendaron kaj trinkigos vin tiom, ke vi ne kapablos stari sur la piedoj.' Kaj la kara Šic, bedaŭrante la sanktan Johanon de Nepomuk, frakasis la vitron, eltiris la statueton de la sanktulo, ŝovis ĝin al si sub la jakon kaj forportis en la tendaron. Poste la sankta Johano de Nepomuk dormis kun li sur pajlo, Šic portis lin kun si en tornistro dum marŝoj kaj havis grandan feliĉon en kartludoj. Kie ajn ni tendumis, tie li ludgajnis, ĝis ni venis en la regionon ĉe Prácheň, ni estis en Drahenice kaj li ĉion komplete malgajnis. Kiam ni matene ekmarŝis, la sankta Johano de Nepomuk estis pendumita ĉevoje sur pirarbo. Do, tio estas tiu anekdoto kaj nun mi denove pendigos la aŭdilon.”

Kaj la telefono denove spertis vibradon de la nova nervoza vivo, kiam iama harmonia trankvilo en la tendaro estis for.

Tiutempe la ĉefleŭtenanto Lukáš studis en sia ĉambro ĉifrojn ĵus alportitajn al li de la regimenta stabo kun instrukcio, kiel ilin solvi, kaj samtempe sekretan ĉifritan ordonon pri direkto, en kiu la marŝbataliono migros al la limo de Galicio (unua etapo).

7217 - 1238 - 475 - 2121 - 35 = Moson 8922 - 375 - 7282 = Gyor 4432 - 1238 - 7217 - 35 - 8922 - 25 = Komárom 7282 - 9299 - 310 - 375 - 7881 - 298 - 475 - 7979 = Budapest

Deĉifrante tiujn ĉi ciferojn, la ĉefleŭtenanto Lukáš ekĝemis: ”Diablo tion bugru!”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.