La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA BRAVA SOLDATO ŠVEJK

Aŭtoro: Jaroslav Hašek

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Parto I: En la ariero
Enkonduko
1  2  3  4  5
6  7  8  9 10
11 12 13 14 15
Postparolo
Alskribaĵoj

Parto II: En la fronto
1  2  3  4  5
Alskribaĵoj

Parto III: Glora batregalo
1  2  3  4
Alskribaĵoj

Parto IV: Daŭrigo de la glora batregalo
1  2  3
Alskribaĵoj

Vortoj

Parto I: EN LA ARIERO

4. ŠVEJK ELĴETITA EL FRENEZULEJO

Kiam pli poste Švejk prezentis la vivon en frenezulejo, li faris tiel per maniero de neordinara laŭdparolo: ”Mi vere ne scias, kial tiuj frenezuloj ekscitiĝas, kiam oni ilin tie tenas. La homo povas rampi tie nuda sur planko, hurli kiel ŝakalo, furiozi kaj mordi. Se oni farus tion ie sur promenejo, la homoj mirus, sed tie tio apartenas al io tre ordinara. Tie regas libero, pri kia eĉ socialistoj neniam revis. La homo povas deklari sin tie eĉ Sinjoro Dio aŭ Maria la Virgulino, papo aŭ angla reĝo, sinjoro imperiestro aŭ sankta Venceslao, kvankam ŝajniganto de tiu ĉi lasta estis daŭre katenita kaj nuda kaj kuŝis en izolejo. Estis tie ankaŭ ulo, kiu kriis, ke li estas ĉefepiskopo, sed tiu faris nenion alian ol ke li voris, blekis kaj faris ankoraŭ ion, pardonu, vi scias, kiel tio povas rimiĝi, sed tie neniu pro tio hontas. Alia ulo deklaris sin eĉ sanktaj Cirilo kaj Metodo por ricevadi du porciojn. Kaj alia sinjoro ŝajnigis sin graveda kaj invitis ĉiujn al baptofesto. Estis tie malliberigitaj multaj ŝakludantoj, politikistoj, fiŝistoj kaj skoltoj, kolektantoj de poŝtmarkoj kaj fotoamatoroj. Unu ulo estis tie pro malnovaj potoj, kiujn li nomis cindrujoj. Alia daŭre surhavis frenezjakon por ne povi elkalkuli la finiĝon de la mondo. Mi renkontiĝis tie ankaŭ kun kelke da profesoroj. Unu el ili senĉese min sekvis kaj instruis, ke la lulilo de ciganoj estis en Krkonoše, kaj la alia al mi klarigadis, ke interne de la terglobo estas ankoraŭ unu globo, multe pli granda ol la ekstera.

Ĉiu povis tie babili, kion li volis kaj kion li havis ĝuste sur la lango, kvazaŭ li sidus en parlamentejo. De tempo al tempo oni rakontis al si tie fabelojn kaj interbatiĝis, se iu princino finiĝis tre malbone. Plej furioza estis sinjoro, kiu deklaris sin la 16a volumo de Ottoenciklopedio[27] kaj petis ĉiun, ke tiu lin malfermu kaj trovu terminon 'Kartonaĵa kudrilmaŝino', ke alie tio estus lia fino. Li trankviliĝis nur, kiam oni surmetis al li frenezjakon. Tiam li aprobis kun plaĉo, ke li venis en bindistan premilon kaj petis fari al li modernan randon. Ĉiuflanke oni vivis tie kiel en paradizo. Vi povas tie kriegi, muĝi, kanti, plori, meki, jelpi, salti, preĝi, kaprioli, marŝi kvarpiede, salteti sur unu kruro, rondkuri, danci, hopi, kalkansidi la tutan tagon kaj grimpi sur murojn. Venos al vi neniu, kiu dirus: 'Tion ĉi vi ne povas fari, tio ĉi, sinjoro, ne decas, hontu, ĉu tiel kondutas klera homo?' Sed estas ankaŭ vero, ke tie troviĝas tute silentemaj frenezuloj. Estis tie erudita inventisto, kiu senĉese fingrumis en la nazo kaj nur unufoje tage diris: 'Ĵus mi inventis elektran energion.' Kiel mi diras, estis tie tre bele kaj tiuj kelkaj tagoj, kiujn mi pasigis en frenezulejo, apartenas al la plej belaj momentoj de mia vivo.”

Kaj vere, jam la bonvenigo, kiu atendis Švejkon en frenezulejo, kiam oni forveturigis lin de la landa kriminala juĝejo cele de observado, superis lian imagon. Unue oni senvestigis lin ĝisnude, poste donis al li kimonon kaj kondukis al banĉambro, tenante lin intime sub la brakoj, ĉe kio unu el la flegistoj amuzis lin per anekdoto pri judoj. En la banĉambro ili mergis lin en kuvon kun varma akvo, poste lin eltiris kaj starigis sub malvarman duŝon. Tio ripetiĝis trifoje kaj poste ili lin demandis, kiel tio al li plaĉas. Švejk diris, ke tio estas pli bona ol en tiu banejo ĉe Karolo-ponto kaj ke li tre ŝatas sin bani. ”Se vi ankoraŭ pritondos miajn ungojn kaj hararon, mankos nenio al mia plena feliĉo,” li aldonis, agrable ridetante.

Ankaŭ tiu ĉi deziro estis plenumita, kaj kiam la flegistoj ankoraŭ zorge lin elfrotis per spongo, ili volvis lin en litotukon kaj forportis en la unuan sekcion sur liton, kie ili lin kuŝigis, kovris kaj petis, ke li ekdormu.

Ankoraŭ nun Švejk rakontas pri tio kun amo: ”Imagu, ke ili min portis, tute forportis, en tiu momento mi sentis min tute feliĉege.”

Kaj en la lito Švejk ankaŭ feliĉe ekdormis. Poste ili lin vekis por prezenti al li poton da lakto kaj bulkon. La bulko estis jam distranĉita je pecetoj, kaj dum unu flegisto tenis Švejkon je ambaŭ manoj, la alia trempis bulkpecetojn en lakto kaj nutris lin, kiel oni nutras anseron per brankonusoj. Satiginte lin, la flegistoj prenis lin subbrake kaj forkondukis al necesejo, kie ili lin petis, ke li faru malgrandan kaj grandan korpan bezonon.

Ankaŭ pri tiu ĉi bela momento Švejk rakontas kun amo kaj mi certe ne devas ripeti liajn vortojn, kion ili poste al li faris. Mi menciu nur, ke Švejk diras:

”Unu el ili tenis min ĉe tio en la brakoj.”

Alkondukinte lin reen, ili denove metis lin en la liton kaj denove petis, ke li ekdormu. Kiam li ekdormis, ili lin vekis kaj forkondukis en esplorejon, kie Švejk, starante tute nuda antaŭ du kuracistoj, rememoris la gloran tempon de sia rekrutiĝo. De liaj lipoj senvole glitis:

”Kapabla.”

”Kion vi diras?” demandis unu el la kuracistoj, ”faru kvin paŝojn antaŭen kaj kvin reen.”

Švejk faris da ili dek.

”Mi ja diris al vi, ke vi faru kvin paŝojn,” reagis la kuracisto.

”Min ne ĝenas fari kelke da paŝoj pli,” respondis Švejk. Poste la kuracistoj petis lin sidiĝi sur seĝon kaj unu el ili perkutis lian genuon. Poste li diris al la alia, ke la refleksoj estas tute normalaj, al kio tiu skuis la kapon kaj mem komencis frapi la genuon de Švejk, dum la unua suprenlevis liajn palpebrojn kaj trarigardis lian pupilon. Poste ambaŭ foriris al tablo kaj interŝanĝis kelke da latinaj terminoj.

”Aŭdu, ĉu vi scias kanti?” demandis unu el ili Švejkon, ”ĉu vi povus ion al ni kanti?”

”Sen problemoj, sinjoroj,” respondis Švejk, ”mi havas nek voĉon, nek muzikan aŭdosenton, sed mi tion provos, plenumi vian volon, se vi volas amuziĝi.”

Kaj Švejk komencis:

Knab' juneta, la monaĥo, afliktite kapon tenas.
Jen, du larmoj tre amaraj en okulojn liajn venas.

Plu mi tion ne scipovas,” daŭrigis Švejk, ”se vi deziras, mi kantos al vi:

Mi sentas triston en la koro, dolorajn ĝemojn brusť elpelas.
En malproksimon mi rigardas,
Sopiro mia tien celas.

Kaj ankaŭ tion mi ne scipovas plu,” ĝemis Švejk. ”Mi scias ankoraŭ unuan strofon de 'Ho, mia hejm'[28], 'General' Windischgratz[29], grupo komandanta ekmilitis frue ĉe l' sun' leviĝanta' kaj ankoraŭ kelke da similaj naciaj kantoj kiel: 'Gardu Dio, Lian moston'[30], 'Kiam ni la vojdirekton al Jaroměř ŝanĝis' kaj 'Ni salutas vin milfoje'[31]...”

Ambaŭ sinjoroj kuracistoj interŝanĝis rigardon, kaj unu el ili donis al Švejk demandon:

”Ĉu oni jam iam esploris vian mensostaton?”

”Dum la soldatservo,” respondis Švejk solene kaj fiere, ”sinjoroj soldatkuracistoj ofice deklaris min absoluta idioto.” ”Al mi ŝajnas, ke vi estas simulanto!” alkriis la alia kuracisto Švejkon.

”Sinjoroj,” defendis sin Švejk, ”mi ne estas simulanto, mi estas vera idioto, vi povas informiĝi en kancelario de la naŭdekunua regimento en České Budějovice aŭ ĉe la komandejo de rezervuloj en Karlín[32]!”

La pli aĝa kuracisto senespere svingis la manon kaj montrante al Švejk, diris al la flegistoj: ”Al tiu ĉi homo redonu lian veston kaj loku lin en tria klaso en la unua koridoro, poste unu el vi revenu kaj forportu ĉiujn dokumentojn pri li en la kancelarion. Kaj tie diru, ke oni faru tion baldaŭ, por ke ni ne havu lin ĉi tie longe sur nia kolo.”

La kuracistoj ĵetis ankoraŭ unu konsternan rigardon al Švejk, kiu respektoplene regresis al la pordo, ĝentile riverencante. Al la demando de unu el la flegistoj, kial li faras tiajn stultaĵojn, Švejk respondis: ”Ĉar mi ne estas vestita, mi estas nuda kaj volas nenion elmontri antaŭ tiuj sinjoroj por ke ili ne opiniu, ke mi estas neĝentila aŭ malĉasta.” Ekde la momento, kiam la flegistoj ricevis ordonon redoni al Švejk lian veston, ili montris pri li jam tute neniun zorgon. Ili al li ordonis, ke li sin vestu kaj unu el ili forkondukis lin en la trian klason, kie Švejk havis la okazon faris siajn belajn observojn dum tiuj kelkaj tagoj, antaŭ ol la kancelario pretigis skriban dokumenton pri lia elĵeto. La seniluziigitaj kuracistoj ekspertizis pri li, ke Švejk estas ”simulanto de febla intelekto”, kaj ĉar oni ellasis lin antaŭ tagmanĝo, okazis malgranda disputo.

Švejk proklamis, ke se oni elĵetas iun el frenezulejo, oni ne rajtas elpeli lin sen tagmanĝo.

La eksceson finis policisto, alvokita fare de la pordisto, kiu forkondukis Švejkon al la polica komisarejo en Salmastrato.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.