La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA BRAVA SOLDATO ŠVEJK

Aŭtoro: Jaroslav Hašek

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Parto I: En la ariero
Enkonduko
1  2  3  4  5
6  7  8  9 10
11 12 13 14 15
Postparolo
Alskribaĵoj

Parto II: En la fronto
1  2  3  4  5
Alskribaĵoj

Parto III: Glora batregalo
1  2  3  4
Alskribaĵoj

Parto IV: Daŭrigo de la glora batregalo
1  2  3
Alskribaĵoj

Vortoj

Alskribaĵoj

1 kruda hungara malbeno

2 montaro ĉe okcidentsuda limo de Ĉeĥa respubliko kun Federacia respubliko Germanio (germane: Bohmerwald)

3 ĉirkaŭ la jaro 1240 ĉeĥa soldataro batalis sub monteto Hostýn (ĉe Bystřice en Moravio) kontraŭ Tataroj. Laŭ malnova legendo al la komandanto de la ĉeha soldataro Jaroslav el Šternberk montriĝis Maria la Virgulino, kiu mirakle influis la batalon kaj Tataroj estis plene venkitaj. Sur Hostýn oni poste konstruis preĝ. ejon kun klostro, kiu ĝis nun servas kiel pilgrimloko

4 krom ĉefurbo de Ĉeĥa respubliko havas la nomon Prago ankaŭ antaŭurbo de Varsovio

5 kanto laŭ la poemo de Henriko Heine pri Lorelei, najado de la rivero Rejno

6 profesoro Tomaso Garrigue Masaryk (1850 — 1937), deputito de viena parlamento, post la ŝtatrenverso 28.10.1918 unua prezidento de Ĉeĥoslovaka respubliko. Kiel prezidento li estis elektita ankoraŭ en la jaroj 1920, 1927 kaj 1934. Li estas nomata ”Prezidento-Liberiganto”

7 Leopoldo la dua, kiu regis post morto de la imperiestro Jozefo la dua nur du jarojn (1790 — 1792)

8 Švejk en sia malgajiga situacio rememoras similan sorton kaj uzas la vortojn de malliberigita Dalibor, heroo de la samnoma opero de granda ĉeĥa komponisto Frederiko Smetana

9 esprimoj el kartludo mariaĝo, en kiu ordinare unu ludanto (elektanta atutojn) ludas kontraŭ du cetraj. Per la vorto ”flek” anoncas unu el tiuj du sian konvinkon, ke ili venkos kaj ”makulos” tiel atendatan venkon de tiu, kiu elektis atutojn kaj komencas la ludon ( ”flek” devenas de germana ”Fleck” = makulo). Eventuala respondo al ”flek” estas ”re”, kio gradiĝas al ”tuti”, ”retuti” kaj fine al ”kajzr” (el la germana ”Kaiser = imperiestro) — tiun ĉi la plej superan stupon Švejk forgesis. Ĉiu tia gradigo signifas, ke la sumo, pri kiu oni ludas, duobliĝas — kiu do gajnis ”kajzron”, ricevas de kontraŭludantoj 64-oble pli kompare kun la komenca veto. — Havi ”cent kaj sepon” signifas, ke la ludanto akiris cent poentojn, havis la atutan sepon por la lasta preno kaj gajnis la ludon

10 la festo de Kristokorpo estis en Aŭstri-Hungario solene celebrata. Post ok tagoj, t.e. kun oktavo, oni tiun ĉi feston ĉe la meso denove almemorigadis

11 Paŭlo von Hindenburg (1847 — 1934), germana generalo, marsalo kaj pli poste duobla prezidento de Germana respubliko. En la jaro 1933 li transdonis ĉian regnestran potencon al Adolfo Hitler

12 moknomo, kreita el nomo de japana generalo dum la rusajapana milito en la jaroj 1904 — 1905

13 retenitaj stratulinoj, forkondukataj al polica direkcio, devis ĉi tie lavi koridorojn kaj plankojn en kancelarioj kaj ĉeloj

14 En iama juda teritorio ”En judoj” en Prago estis multe da gastejaĉoj, vinejoj, noktaj ejoj, brandejoj ktp., kaj vivis tie ankaŭ granda kvanto da publikulinoj. Ĉiu el ili havis sian ”protektanton” — prostituiston, kiun si devis vivteni

15 ĉiu publikulino devis havi polican libreton cele de kontrolo kaj regule sin submeti al kuracista esploro, pro kiu si devis pagi. La rezulton de la kuracisto esploro oni enskribadis en tiun ĉi libreton

16 (en originialo: ”foliaro”) via: germana Kristnaska kanto

17 laŭ ĉeĥa legendo la plej juna filino de princo Krok. Saĝa princino kun profeta talento, kiu edziniĝis kun kampisto Přemysl Oráč (Přemysl la Plugisto), kaj tiel ili fondis ĉeĥan regnestran generon de Přemyslidoj, kiu regis ĝis la morto de Venceslao la tria en la jaro 1306. Laŭ la legendo Libuše fondis Pragon kaj antaŭ tio laŭdire profetis ĝian gloron: ”Mi vidas grandan urbon, kies gloro atingas ĝis steloj.”

18 Gideon Ernesto Laudon (1717 — 1790), fama aŭstra militestro, kiu unue servis en la rusa armeo, ekde la jaro 1742 en la aŭstra armeo. Li venkis en pluraj bataloj kaj iĝis heroo de multaj soldataj marŝkantoj en ĉiuj lingvoj de aŭstrihungara imperio

19 en la tagoj 2. 9. — 14. 9. 1812 franca armeo sub komando de Napoleono la unua okupis Moskvon. Incendio de la urbo kaj proksimiĝanta vintro kaŭzis malfacilajojn en provizado de la franca armeo, kiu en oktobro 1812 komencis cedi

20 ĝuste ”Kunratice”, komunumo kaj arbaro ĉe Prago, satata ekskursejo de praganoj

21 la urbo Solingen en okcidenta parto de Germanio famiĝis per produktado de tre altkvalitaj specoj de ŝtalo

22 (laŭ la greka ankaŭ hesihastoj, umbicilianoj): grupo da religiaj fanatikuloj sur la monto Athos inter la 11a kaj 15a jarcento, proklamantaj, ke la homo eksentos dian ĝojon kaj ekvidos dian lumon nur tiam, se li kontemplos sidante en fermita kamero kaj rigardos ĉe tio sian umbilikon

23 (Violetta), opero de fama itala komponisto Giuseppe Verdi (1813 — 1901)

24 romaj imperiestroj decidis pri vivo kaj morto de gladiatoroj luktantaj en cirko per dikifngro de la dekstra mano: suprenlevita dikfingro post la lukto signifis vivon, dikfingro turnita al la tero signifis morton

25 liaj malamikoj mortigis lin pere de lia amiko Bruto en la jaro 42 a.K. Ekvidinte sian amikon kun ponardo, Julio Cezaro laŭdire diris: ”Eĉ vi, mia Bruto?”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.