|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA BRAVA SOLDATO ŠVEJKAŭtoro: Jaroslav Hašek |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo Parto I: En la ariero Parto II: En la fronto Parto III: Glora batregalo Parto IV: Daŭrigo de la glora batregalo |
|
|
La kolonelo Schröder kun plaĉo rimarkis palan vizaĝon de la ĉefleŭtenanto Lukáš kun grandaj arkoj sub la okuloj, kiu en embarasoj ne rigardis la kolonelon, sed ŝtelkaŝe, kvazaŭ li ion studus, observis planon pri dislokiĝo de trupoj en la soldata tendaro, la solan ornamon en la tuta kancelario de la kolonelo.
Sur tablo antaŭ la kolonelo Schröder kuŝis kelkaj gazetoj kun artikoloj markitaj per blua krajono, kiujn la kolonelo ankoraŭfoje preterfluge ekrigardis kaj diris, rigardante la ĉefleŭtenanton Lukáš:
”Ĉu vi do scias jam pri tio, ke via servosoldato Švejk troviĝas en malliberejo kaj estos ŝajne transdonita al la divizia tribunalo?”
”Jes, sinjoro kolonelo.”
”Per tio,” diris la kolonelo emfaze, ĝue rigardante la palan vizaĝon de la ĉefleŭtenanto Lukáš, ”kompreneble la tuta afero ne finiĝas. Certas, ke la loka loĝantaro estis indignita per la faro de via servosoldato Švejk, kaj tiun ĉi skandalon oni mencias ankaŭ rilate al via nomo, sinjoro ĉefleŭtenanto. La divizia komandantaro sendis al ni jam certan materialon. Ni havas ĉi tie iujn gazetojn, kiuj okupiĝas pri tiu okazaĵo. Vi povas tion al mi laŭtlegi.”
Li enmanigis al la ĉefleŭtenanto Lukáš gazetojn kun markitaj artikoloj kaj tiu komencis legi per monotona voĉo, kvazaŭ temus pri frazo en infana legolibro: ”Mielo estas multe pli nutra kaj pli facile digestebla ol sukero.”
”Kie estas la garantio de nia estonto?”
”Ĉu tio estas en Pester Lloyd?” demandis la kolonelo. ”Jes, sinjoro kolonelo,” respondis la ĉefleŭtenanto Lukáš kaj daŭrigis la legadon:
”Kondukado de la milito postulas kunlaboron de ĉiuj tavoloj de la loĝantaro en la aŭstrihungara monarkio. Se ni volas certigi la sekurecon de la ŝtato, ĉiuj nacioj devas reciproke sin subteni kaj la garantio de nia estonto estas ĝuste en tiu spontanea estimo, kiun unu nacio havas al la alia. La plej grandaj oferoj de niaj bravaj soldatoj en frontoj, kie ili senĉese antaŭeniras, ne estus eblaj, se la ariero, tiu proviza kaj politika arterio de niaj gloraj armeoj, ne estus unueca, se malantaŭ la dorso de nia armeo ekzistus elementoj disbatantaj la kompakton de la ŝtato, kiuj per siaj propagando kaj malico subfosus la aŭtoritaton de la ŝtata komplekso kaj enkondukus konfuzojn en kunlaboron inter la nacioj de nia regno. En tiu ĉi historia momento ni ne povas senvorte rigardi areton da homoj, kiuj pro lokaj nacianecaj interesoj volus provi saboti kunlaboron kaj strebon de ĉiuj nacioj de tiu ĉi imperio juste puni tiujn fiulojn, kiuj senkaŭze atakis nian imperion por senigi ĝin je ĉiuj kulturaj kaj civilizaciaj akiraĵoj. Ni ne povas senvorte preterlasi tiujn ĉi abomenajn eksplodojn de frenezeta animo, kiu sopiras nur rompi la unuecon de opinioj en la koroj de niaj nacioj. En nia gazeto ni havis jam kelkfoje la okazon atentigi pri tiu fenomeno, kiel armeaj instancoj estas devigitaj tute senpardone trakti tiujn unuopulojn de ĉeĥaj regimentoj, kiuj per siaj sensencaj ekscesoj en niaj hungaraj urboj, neglektante la gloran tradicion de siaj regimentoj, semas koleron kontraŭ la tuta ĉeĥa nacio, kiu en sia komplekso kulpas pri nenio kaj kiu ĉiam firme defendis la interesojn de tiu ĉi imperio, pri kio atestas la tuta vico da eminentaj ĉeĥaj militistoj, el kiuj ni rememoru la gloran staturon de la marŝalo Radecký kaj aliajn defendantojn de la aŭstrihungara monarkio. Kontraŭ tiuj ĉi brilaj fenomenoj staras kelke da fiuloj el malmoraliĝinta ĉeĥa feĉo, kiuj eluzis la mondmiliton por libervole soldatiĝi kaj veki konfuzon en unuanimeco de niaj nacioj, ne forgesante ĉe tio siajn la plej malnoblajn instinktojn. Jam foje ni atentigis pri perfortaĵoj de la regimento n-ro ... en Debrecen, kies ekscesojn pridiskutis kaj kondamnis ankaŭ la budapesta parlamento kaj kies regimentan standardon oni poste en la fronto — (konfiskite). — Sur kies konscienco kuŝas tiu abomeninda peko? — (konfiskite). — Kiu pelis ĉeĥajn soldatojn — (konfiskite). — Kion aŭdacas fremduloj en nia hungara patrujo, pri tio plej bone atestas la okazintaĵo en Királyhida, la hungara bastiono super Leitha. Al kiu nacio apartenis soldatoj el nemalproksima soldata tendaro en Bruck an der Leitha, kiuj atakis kaj turmentis tiean komerciston, sinjoron Gyula Kákonyi? Estas nepre devo de la oficejoj elesplori tiun ĉi krimon kaj demandi la soldatan komandantaron, kiu pri tiu ĉi afero certe jam okupiĝas, kian rolon en tiu ĉi senekzempla provokado kontraŭ anoj de la hungara regno ludas la ĉefleŭtenanto Lukasch, kies nomon oni mencias en la urbo rilate al la okazintaĵoj de la lastaj tagoj, kiel sciigis al ni nia loka korespondanto; tiu kolektis jam riĉan materialon pri la tuta afero, kiu en la nuna grava tempo rekte krias. La legantoj de 'Pester Lloyd' sekvos certe kun intereso la procedon de enketado kaj ni ne forgesos ilin certigi, ke ni konigos al ili pli detale tiun ĉi eminente gravan okazintaĵon. Sed samtempe ni atendas ofican sciigon pri la krimo kontraŭ la hungara loĝantaro en Királyhida. Absolute certas, ke pri la afero okupiĝos la budapesta parlamento por ke fine klare montriĝu, ke ĉeĥaj soldatoj veturantaj tra la hungara regno al la fronto ne povas rigardi la landon de sankta Stefano[80], kvazaŭ ili havus ĝin luita. Kaj se iuj anoj de tiu nacio, kiu en Királyhida tiel 'bele' reprezentis la kunlaboron de ĉiuj nacioj de tiu ĉi monarkio, ankoraŭ nun ne komprenas la situacion, ili silentu, ĉar kuglo, pendumilo, malliberejo kaj bajoneto instruos jam al tiaj homoj obei kaj submeti sin al la plej superaj interesoj de nia komuna patrujo.”
”Kiu estas subskribita sub la artikolo, sinjoro ĉefleŭtenanto?”
”Bela Barabás, redaktoro kaj deputito, sinjoro kolonelo.” ”Tio estas konata bestio, sinjoro ĉefleŭtenanto; sed antaŭ ol tio aperis en 'Pester Lloyd', estis tiu ĉi artikolo publikigita en 'Pesti Hirlap'. Nun tralegu al mi ofican tradukon de hungara artikolo el Soprona ĵurnalo 'Sopronyi Napló'.”
La ĉefleŭtenanto Lukáš laŭtlegis artikolon, en kiu la redaktoro neordinare zorgis, por apliki miksaĵon de frazoj:
”Ordono de ŝtata prudento”, ”ŝtata ordo”, ”homa perverseco”, ”surtretita homa digno kaj sento”, ”festeno de kanibaloj”, ”masakrita homa socio”, ”bando de Mamlukoj”, ”malantaŭ kulisoj vi ilin ekkonos”. Kaj tiel tio iris plu, kvazaŭ hungaroj estus la plej persekutata elemento sur la propra teritorio. Kvazaŭ venus ĉeĥaj soldatoj, faligus la redaktoron kaj en soldatbotoj tretus al li sur la ventro, tiu kriegus pro doloro kaj iu tion stenografus.
”Pri iuj la plej gravaj aferoj,” ploras Soprona ĵurnalo 'Sopronyi Napló', ”oni konsiderinde silentas kaj skribas pri ili nenion. Ĉiu el ni scias, kio estas la ĉeĥa soldato en Hungario kaj en la fronto. Ni ĉiuj scias, kiajn aferojn ĉeĥoj faras, kio ĉi tie aktivas, kia situacio estas ĉe ĉeĥoj kaj kiu tion kaŭzas. Atento de niaj oficejoj estas kompreneble katenita per aliaj gravaj aferoj, sed tiuj devas esti laŭdece ligitaj kun ĝenerala kontrolo, por ke ne povu ripetiĝi tio, kio en tiuj ĉi tagoj okazis en Királyhida. Nia hieraŭa artikolo estis je dek kvin lokoj konfiskita. Tial restas al ni nenio alia ol proklami, ke pro teknikaj kaŭzoj ankaŭ hodiaŭ ni ne havas tro da kialoj larĝe okupiĝi pri la okazintaĵoj en Királyhida. De ni elsendita korespondanto konvinkis sin surloke, ke la oficejoj montras veran fervoron en la tuta afero, energie enketante. Šajnas al ni nur strange, ke iuj partoprenantoj de la tuta masakro ĝuas ĝis nun liberon. Tio koncernas precipe sinjoron, kiu laŭ la onidiro ĝis nun restas senpuna en la soldata tendaro kaj ankoraŭ senĉese portas insignojn de sia 'papaga regimento'[81] kaj kies nomo estis antaŭhieraŭ publikigita ankaŭ en 'Pester Lloyd' kaj 'Pesti Napló'. Estas tio konata ĉeĥa ŝovinisto Lukáš, pri kies perfortaĵoj interpelacios nia deputito Géza Savanyú, reprezentanta la distrikton Királyhida.”
”Same 'ĉarme', sinjoro ĉefleŭtenanto,” ekparolis la kolonelo Schroder, ”skribas pri vi ankaŭ semajnrevuo en Királyhida kaj gazetoj en Prešpurk[82]. Sed tio vin jam ne interesos, ĉar tio estas laŭ la sama modelo. Politike eblas tion motivi, ĉar ni, aŭstrianoj, egale ĉu germanoj aŭ ĉeĥoj, estas kompare kun hungaroj tamen nur ankoraŭ multe... Vi min komprenas, sinjoro ĉefleŭtenanto. En tio estas certa tendenco. Eble pli interesus vin artikolo en 'Komárenský večerník', kie oni pri vi asertas, ke vi klopodis perforti sinjorinon Kákonyi rekte en la manĝoĉambro ĉe tagmanĝo en ĉeesto de ŝia edzo, kiun vi minacis per sabro kaj devigis lin per viŝtuko ŝtopi la buŝon de sia edzino, por ke ŝi ne kriu. Tio estas la lasta sciigo pri vi, sinjoro ĉefleŭtenanto.”
La kolonelo ekridetis kaj daŭrigis: ”La oficejoj ne plenumis sian devon. Ankaŭ preventa cenzuro en ĉi-tieaj ĵurnaloj estas en la manoj de hungaroj. Ili traktas nin, kiel ili volas. Nia oficiro ne estas protektata kontraŭ ofendoj fare de tia civila hungara redaktora kanajlo, kaj nur surbaze de nia akra protesto, respektive telegramo de nia divizia tribunalo, la ŝtata prokuroraro en Budapesto entreprenis paŝojn, ke estu arestitaj iuj homoj en ĉiuj menciitaj redakcioj. Pleje pagos por tio la redaktoro de 'Komárenský večerník', tiu sian ĵurnalon ne forgesos ĝismorte. La divizia tribunalo komisiis min kiel vian superulon, ke mi vin enketu, kaj samtempe sendas al mi ĉiujn aktojn, kiuj koncernas la enketadon. Ĉio finiĝus bone, se tie ne estus tiu via malfeliĉa Švejk. Kun li estas sapero Vodička, ĉe kiu, kiam post la interbatiĝo oni alkondukis ilin en ĉefgardistejon, oni trovis vian leteron, kiun vi sendis al sinjorino Kákonyi. Tiu via Švejk asertis dum enketo, ke tio laŭdire ne estas via letero, ke tion skribis li mem, kaj kiam oni prezentis ĝin al li kaj admonis lin tion reskribi por kompari tion kun lia skribmaniero, li vian leteron forvoris. La regimenta kancelario sendis poste al la divizia tribunalo viajn raportojn por kompari ilin kun la skribmaniero de Švejk kaj ĉi tie vi havas la rezulton.”
La kolonelo foliumis en aktoj kaj montris al la ĉefleŭtenanto Lukáš jenan frazon: ”La akuzita Švejk rifuzis skribi diktitajn frazojn, akompanante tion per aserto, ke dumnokte li forgesis skribi.”
”Al tio, kion diras tiu via Švejk aŭ tiu sapero antaŭ la divizia tribunalo, sinjoro ĉefleŭtenanto, mi donas absolute nenian signifon. Švejk kaj la sapero asertas, ke temis nur pri ŝerceto, kiun oni ne ekkomprenis, ke ili mem estis atakitaj de civiluloj kaj ke ili sin defendis por savi la honoron de la soldato. Per enketado montriĝis, ke tiu via Švejk estas ĉiuflanke bela birdo. Ekzemple al la demando, kial li ne konfesas, li respondis laŭ la protokolo: 'Mi estas ĝuste en la sama situacio, en kiu foje troviĝis servisto de akademia pentristo Panuška[83] pro iaj bildoj de Maria la Virgulino. Ankaŭ tiu, kiam oni traktis pri bildoj, kiujn li laŭdire forŝakris, ne povis respondi al tio ion alian ol: 'Ĉu mi pro tio vomu la sangon?' Kompreneble, ke en la nomo de la regimenta komandantaro mi aranĝis, ke en ĉiuj gazetoj estu nome de la divizia tribunalo publikigita korekto al ĉiuj tiuj fiaj artikoloj de ĉi-tieaj ĵurnaloj. Hodiaŭ oni tion dissendos kaj mi esperas, ke mi faris ĉion por reĝustigi tion, kion kaŭzis fripona konduto de tiuj ĵurnalistaj hungaraj civilaj kanajloj.
Mi opinias, ke mi stiligis tion bone:
'La divizia tribunalo n-ro N kaj la komandantaro de la regimento n-ro N proklamas, ke la artikolo pri laŭdiraj ekscesoj de la viraro servanta ĉe la regimento n-ro N, publikigita en ĉi-tiea gazeto, ne baziĝas sur vero, estas elpensita de la unua ĝis la lasta linio kaj ke la enketado, entreprenita kontraŭ tiuj ĉi redakcioj, alportos severajn punojn por kulpuloj.'
La divizia tribunalo en sia skribo al la komandantaro de nia regimento venas al tiu konvinko,” daŭrigis la kolonelo, ”ke fakte temas pri nenio alia ol pri sistemaj atakoj kontraŭ soldataj trupunuoj, alvenantaj el Cislejtanio en Translejtanion. Kaj komparu ĉe tio, kiom da soldataro foriris al la fronto de ni kaj kiom de ili. Kredu, ke mi pli ŝatas la ĉeĥan soldaton ol tiun hungaran kanajlaron. Sufiĉas nur rememori, ke ĉe Beogrado hungaroj pafis kontraŭ nia dua marŝbataliono, kiu ne sciis, ke temas pri hungaroj, kiuj kontraŭ ĝi pafas, kaj komencis superŝuti per kugloj vienan regimenton ĉe la dekstra alo, tiu ankaŭ eraris kaj sendis fajron kontraŭ la bosnia regimento, kiu staris apude. Tio estis tiam situacio! Mi ĝuste tagmanĝis ĉe stabo de la brigado, la antaŭan tagon ni devis kontentiĝi per ŝinko kaj supa konservaĵo, kaj tiutage ni havis fortan kokinan supon, fileon kun rizo kaj buhtetojn kun ŝodo; la antaŭan vesperon ni pendumis serban vinejestron el la urbeto kaj niaj kuiristoj trovis en lia kelo tridekjaran vinon. Vi scias imagi, kun kia ĝojo ni ĉiuj atendis la tagmanĝon. Ni formanĝis la supon kaj ĝuste komencas per la kokino, kiam subite kelke da pafoj, poste pafado kaj nia artilerio, kiu ne havis eĉ ŝajnon, ke niaj trupunuoj sendas fajron unu kontraŭ la alia, komencis superŝuti nian linion per grenadoj kaj unu tia falis tuŝapude ĉe la stabo de nia brigado. Serboj eble opiniis, ke ĉe ni eksplodis ribelo kaj komencis do pafi kontraŭ ni de ĉiuj flankoj kaj transveturigadi sin al ni trans riveron. Oni vokas brigadan generalon al telefono kaj la komandanto de la divizio komencis kriegi, kio tio estas, tia idiotaĵo en brigada parto de la batalejo, ke li ĵus ricevis ordonon de la armea stabo komenci atakon al serbaj pozicioj sur la maldekstra alo je du horoj tridek kvin minutoj nokte. Ke ni estas rezervo kaj ke oni tuj ĉesigu la pafadon. Sed en tia situacio voli ĉesigi la pafadon? Brigada telefona centralo raportas, ke ĝi povas neniun kontakti, ke anoncas sin nur la stabo de la sepdekkvina regimento, ke de la apuda divizio ili ĝuste ricevis ordonon 'elteni', ke ĝi ne povas kontakti nian divizion, ke serboj okupis punktojn 212, 226 kaj 327, ke oni petas sendi batalionon cele de kontakto kaj telefonan kontakton kun nia divizio. Ni ŝaltas telefonan linion al la divizio, sed la kontakto estis jam interrompita, ĉar serboj intertempe atingis nian arieron sur ambaŭ aloj kaj ĉirkaŭhakis nian centron en formo de triangulo, en kiu restis poste ĉio, regimentoj, artilerio kaj trajnotrupo kun la tuta aŭtomobila trupo, magazeno kaj la fronta hospitalo. Du tagojn mi estis surĉevale kaj la komandanto de la divizio falis en kaptitecon eĉ kun nia brigada generalo. Kaj ĉion tion kaŭzis hungaroj per tio, ke ili pafis kontraŭ nia dua marŝbataliono. Memkompreneble, ke ili ĵetis la kulpon pri tio sur nian regimenton.”
La kolonelo forkraĉis:
”Nun vi mem konvinkiĝis, sinjoro ĉefleŭtenanto, kiel perfekte ili misuzis vian okazintaĵon en Királyhida.”
La ĉefleŭtenanto Lukáš embarase ektusis.
”Sinjoro ĉefleŭtenanto,” turnis sin al li la kolonelo familiare, ”diru la veron. Kiomfoje vi kuŝis ĉe sinjorino Kákonyi?” La kolonelo Schröder estis hodiaŭ en tre bona humoro. ”Ne diru, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke vi nur komencis korespondi. Kiam mi aĝis tiom kiom vi, mi partoprenis trisemajnan termezuristan kurson en Eger kaj vi devus vidi, kiel dum tiuj tri semajnoj mi faris nenion alian ol ke mi kuŝis ĉe hungarinoj. Ĉiutage ĉe iu alia. Junajn, fraŭlajn, iom aĝajn, edziniĝintajn, kiel tio ĝuste venis, mi gladis ilin tiel funde, ke revenante al la regimento mi pene interplektis la piedojn. Plej multe ruinigis min edzino de advokato. Tiu montris, kion scipovas hungarinoj. Si mordis min ĉe tio en la nazon, la tutan nokton ne lasis min fermeti la okulojn.
Komencis korespondi...” la kolonelo intime frapis la ĉefleŭtenanton sur la ŝultron, ”tion ni konas. Diru nenion, pri la tuta afero mi havas mian konvinkon. Vi implikis sin kun ŝi, ŝia edzo tion malkaŝis, tiu via idiota Švejk.
Sed sciu, sinjoro ĉefleŭtenanto, tiu via Švejk havas tamen nur bonan karakteron, se li faris tion tiel kun via letero. Vera domaĝo tian homon perdi. Mi diras, ke tio rezultas el eduko. Al mi tio tre plaĉas de tiu ulo. El tiu ĉi vidpunkto oni nepre devas ĉesigi la enketadon. Vin, sinjoro ĉefleŭtenanto, oni hontigis en la gazetaro. Via ĉeesto ĉi tie estas tute superflua. Dum unu semajno estos sendita marŝko al la rusa fronto. Vi estas la plej maljuna oficiro ĉe la dekunua kompanio, vi veturos kun ĝi kiel komandanto de la kompanio. Ĉe la brigado estas jam ĉio aranĝita. Diru al ĉefserĝento-kontisto, ke li trovu por vi alian servosoldaton anstataŭ tiu Švejk.”
La ĉefleŭtenanto Lukáš dankeme ekrigardis la kolonelon, kiu daŭrigis: ”Švejkon mi disponigas al vi kiel kompanian kurieron.”
La kolonelo stariĝis, kaj prezentante la manon al la paliĝinta ĉefleŭtenanto, diris:
”Per tio estas do ĉio solvita. Mi deziras al vi multe da feliĉo, ke vi eminentiĝu sur la orienta batalkampo. Kaj se ni eble ankoraŭ iam renkontiĝos, venu inter nin. Ne evitu nin kiel en Budějovice.”
La ĉefleŭtenanto Lukáš ripetis al si dum la tuta vojo hejmen: ”Kompania komandanto, kompania kuriero.”
Kaj antaŭ li klare vidiĝis la staturo de Švejk.
Kiam la ĉefleŭtenanto Lukáš ordonis al la ĉefserĝento-kontisto Vaněk elserĉi por li novan servosoldaton anstataŭ Švejk, Vaněk diris: ”Mi opiniis, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke pri Švejk vi estas kontenta.”
Aŭdinte, ke la kolonelo nomumis Švejkon kuriero de la dekunua kompanio, li ekvokis: ”Helpu nin sinjoro dio!”
*
Ĉe la divizia juĝejo, en barako ekipita per kradoj, oni ellitiĝis laŭ la preskribo je la sepa horo matene kaj ordigis pajlosakojn, kuŝaĉantajn en polvo sur la tero. Kuŝbretoj ne ekzistis. En unu parto de septita longa ĉambro oni faldis kovrilojn laŭ la preskribo sur pajlosakojn, kaj tiuj, kiuj finis tiun ĉi laboron, sidis sur benkoj laŭlonge de vando kaj aŭ serĉis pedikojn, se ili venis el la fronto, aŭ amuzis sin per rakontado de diversaj aventuroj.
Švejk kun la hardita sapero Vodička sidis sur benko ĉe pordo kun ankoraŭ kelke da soldatoj de diversaj regimentoj kaj formacioj.
”Rigardu, knaboj, tiun hungaran bubon ĉe fenestro,” ekparolis Vodička, ”kiel tiu kanajlo preĝas, ke tio finiĝu por li bone. Ĉu vi ne disŝirus al li la faŭkon de unu orelo ĝis la alia?” ”Sed tio estas bona homo,” diris Švejk, ”tiu estas ĉi tie, ĉar li ne volis soldatiĝi. Li kontraŭstaras la militon, apartenas al ia sekto, kaj estas malliberigita pro tio, ke li volas neniun mortigi, li konservas dian ordonon, sed tiun dian ordonon oni al li maldolĉigos. Antaŭ la milito vivis en Moravio certa sinjoro Nemrava, kaj tiu ne volis eĉ nur preni fusilon sur la ŝultron, kiam oni lin rekrutis, laŭdire ke kontraŭas lian principon porti fusilojn. Oni lin pro tio malliberigis por longega tempo kaj denove kondukis lin al soldata juro. Kaj li, ke li ne ĵuros, ke tio kontraŭas lian principon, kaj li tion eltenis.”
”Tio estis stulta homo,” diris la hardita sapero Vodička, ”li povis ĵuri kaj ĉe tio ankaŭ sur ĉion al ili feki, eĉ sur la juron.” ”Mi ĵuris jam trifoje,” anoncis infanteriano, ”kaj jam la trian fojon mi estas ĉi tie pro dizerto, kaj se mi ne havus tiun kuracistan ateston, ke antaŭ dek kvin jaroj, estante frenezeta, mi mortbatis mian onklinon, oni pafekzekutus min en la fronto eble jam la trian fojon. Sed tiel ĉi mia mortintino onklino ĉiam helpas al mi el ĉiu mizero kaj fine mi eble tamen nur revenos el la milito en ordo.”
”Kaj kial vi, kamarado,” demandis Švejk, ”mortbatis vian onklinon?”.
”Kial oni mortbatas homojn,” respondis la agrabla viro, ”tion ĉiu povas diveni, ke pro mono. Tiu aĉulino havis kvin ŝparkasajn libretojn kaj oni ĝuste sendis al ŝi interezon, kiam mi, tute kontuzita kaj en ĉifonoj, venis al ŝi vizite. Krom ŝi mi ne havis alian parencan animon en tiu dia mondo. Tial mi venis por peti ŝin, ke ŝi prenu min al si, kaj ŝi, fiulino, laŭdire ke mi iru labori, ke mi estas juna, forta kaj sana homo. Vorto naskis vorton kaj mi ekbatis ŝin nur tiel kelkfoje per fajrostango sur la kapon kaj aspektigis ŝian tutan vizaĝon tiom, ke mi ne sciis: ĉu tio estas la onklino, aŭ tio ne estas la onklino? Tiel mi sidis tie ĉe ŝi sur la tero kaj senĉese al mi diras: 'Ĉu tio estas la onklino, aŭ tio ne estas la onklino?' Kaj tiel trovis min la sekvantan tagon najbaroj sidi ĉe ŝi. Poste mi estis en frenezulejo en Slupy, kaj kiam antaŭ la milito oni starigis nin antaŭ komisionon en Bohnice[84], oni rekonis min resaniĝinta kaj mi tuj devis iri soldatservi kompense por la jaroj, kiujn mi preterpasis.”
Laŭiris ilin magra, longstatura soldato de aflikta mieno kun balailo.
”Tio estas instruisto el nia lasta marŝko,” prezentis lin ĉasisto, sidanta apud Švejk, ”nun li iras balai sub sia loko. Li estas ege ordema homo. Li sidas ĉi tie pro poemeto, kiun li verkis.”
”Instruisto, venu ĉi tien!” li vokis la viron kun la balailo, kiu serioze proksimiĝis al la benko.
”Diru al ni tion pri tiuj pedikoj.”
La soldato kun la balailo fortuŝis kaj komencis:
”Ĉio pedikplena, tuta fronť sin gratas, jen — pediko granda sur ni jam promenas.
Nia generalo en la liťĝin gvatas, novan veston al si ĉiutage prenas.
Kontraŭ la pedikoj, kiuj tre dikiĝas, eĉ suboficiro restas neimuna.
Kun pediko prusa vigle jam pariĝas pedikulo aŭstra, tiu tre maljuna.”
La afliktita soldatoinstruisto alsidiĝis sur la benkon kaj ekĝemis: ”Tio estas ĉio, kaj pro tio enketis min sinjoro juĝisto jam la kvaran fojon.”
”Tio vere ne valoras eĉ parolon,” diris Švejk vivosperte, ”temas nur pri tio, kiun oni ĉe la tribunalo subkomprenos sub tiu maljuna aŭstra pedikulo. Bone, ke vi metis tien tion pri pariĝo, tio ilin konfuzos, ke ili estos el tio perpleksaj. Klarigu al ili nur, ke pedikulo estas masklo de pediko, kaj ke sur femalan pedikon povas rampi ĝuste nur masklopedikulo. Alie vi el tio ne elturniĝos. Certe vi ne skribis tion por iun ofendi, tio estas klara. Diru al sinjoro enketa juĝisto nur tion, ke vi verkis tion por via amuzo, kaj kiel masklon de porko oni nomas virporko, same tiel masklon de pediko oni nomas pedikulo.”
La instruisto ekĝemis: ”Sed tiu sinjoro enketa juĝisto ne regas bone la ĉeĥan lingvon. Mi jam klarigis al li tion ankaŭ per simila maniero, sed li min alkriis, ke ĉeĥa termino por pedikomasklo estas pediklo. 'Nenja pedikula,' diris sinjoro juĝisto, 'pediklo. Virina genro, vi klerulo, estas ”tiu pediko”, do la vira genro estas ”tia pediklo”. Ni konas niajn Pappenhejmanojn'[85].”
”Mallonge kaj bone,” ekparolis Švejk, ”vi estas en tikla situacio, sed ne perdu la esperon, la afero ankoraŭ povas turniĝi al la pli bona flanko, kiel diris cigano Janeček en Plzeň, kiam en la jaro 1879 oni metis al li pendumilan ŝnuregon ĉirkaŭ la kolo pro duobla rabmurdo. Kaj li tion ankaŭ divenis, en la lasta momento oni forkondukis lin de la pendumilo, ĉar oni ne povis lin ekzekuti kaŭze de naskiĝtago de sinjoro imperiestro, kiu falis ĝuste sur la saman tagon, kiam oni volis lin pendumi. Oni do pendumis lin la sekvantan tagon, nur post la naskiĝdato, kaj la ulo havis ankoraŭ tian feliĉon, ke la trian tagon oni lin amnestis kaj intencis renovigi lian proceson, ĉar ĉio montris al tio, ke tion faris propre alia Janeček. Oni do devis lin elterigi el krimula tombejo kaj rehonorigi per entombigo sur katolika tombejo en Plzeň, kaj nur poste montriĝis, ke li estis ano de evangelia eklezio, oni do transveturigis lin sur evangelianan tombejon kaj poste.”
”Poste vi ricevos kelke da vangobatoj,” ekparolis la hardita sapero Vodička, ”kion ĉion tiu ulo kapablas elpensi. La homo havas zorgojn pri la divizia tribunalo, kaj hieraŭ, kiam oni kondukis nin al enketo, tiu mizera ulo al mi rakontis, kio estas la Jerihorozo.”
”Sed tio ne estis miaj vortoj, tion diris la servisto de la pentristo Panuška Mateo al maljuna aĉulino, kiam tiu lin demandis, kiel aspektas la Jerihorozo. Li klarigis al ŝi do: 'Prenu sekan bovinan merdon, metu ĝin sur teleron, surverŝu per akvo kaj ĝi bele verdiĝos, kaj tio estas la Jerihorozo',” defendis sin Švejk; ”mi ne elpensis tiun idiotaĵon, kaj pri io ni ja devis paroli, se ni iris al enketo. Mi volis vin, Vodička, nur ĝojigi...” ”Vi kapablas iun 'ĝojigi',” forkraĉis Vodička antipatie, ”la homo havas la kapon plena da zorgoj, kiel eliri el tiu komplikaĵo kaj esti jam ekstere por reguligi la kontojn kun tiuj hungaraj buboj, kaj li volas la homon ĝojigi per bovina merdo.
Kaj kiel mi povas al tiuj hungaraj buboj tion repagi, se mi sidas malliberigita kaj al ĉio la homo devas ankoraŭ hipokriti kaj klarigi al la enketa juĝisto, ke li sentas nenian malamon kontraŭ hungaroj. Tio estas, mia kara, hunda vivo. Sed kiam foje tia bubo falos en miajn manaĉojn, mi strangolos lin kiel hundidon, mi 'dolĉigos' al ili tiun 'Dio, benu hungarojn'[86], mi kvitiĝos kun ili, pri mi oni ankoraŭ parolos.”
”Ni ne faru al ni zorgojn,” diris Švejk, ”ĉio revenos en siajn relojn, la ĉefa afero estas antaŭ tribunalo neniam paroli la veron. Homo, kiu lasas sin paroltrompi, ke li konfesu, ĉiam pereigas sin mem. El tiu neniam estos io normala. Iam, kiam mi laboris en Moravská Ostrava, okazis tie jena afero: ministo draŝis tie inĝenieron inter iliaj kvar okuloj, tiel ke neniu tion vidis. Kaj advokato, kiu lin defendis, senĉese instigis lin malkonfesi, ke povas okazi al li nenio, sed prezidanto de la tribunalo senĉese metis al lia animo, ke konfeso estas cirkonstanco mildiganta la punon, sed la ministo senĉese gurdis tion sian, ke li ne povas konfesi, li estis do liberigita, ĉar li pruvis sian alibion. La saman tagon estis en Brno.”
”Jesuo Maria,” ekscitiĝis Vodička, ”mi tion jam ne eltenos. Mi ne komprenas, kial li ĉion tion diras. Hieraŭ estis kun ni ĉe enketo ĝuste simila homo. Kiam la enketa juĝisto demandis pri lia civila okupo, li diris: 'Mi blovas ĉe Kruco'. Kaj daŭris tio pli ol duonhoron, ol li klarigis al la juĝisto, ke li premas blovilon ĉe forĝisto Kruco, kaj kiam poste oni lin demandis: 'Ĉu vi do estas civile helplaboristo?' li respondis: 'Ne, ne, neniu noktogardisto, tio estas Franĉjo Hybš'.”
En la koridoro eksonis paŝoj kaj vokado de gardisto: ”Alkreskaĵo.” ”Denove estos da ni pli,” diris Švejk ĝoje, ”espereble li kaŝis ĉe si iom da maĉtabako.”
La pordo malfermiĝis kaj oni ŝovis internen la unujaran volontulon, kiu sidis en malliberejo kun Švejk en Budějovice kaj kiun oni antaŭdestinis en kuirejon de iu marŝkompanio.
”Laŭdatu sinjoro Jesuo Kristo,” li diris, enirante, al kio Švejk respondis en la nomo de ĉiuj: ”Ĝis por eterne, amen.” La unujara volontulo kontente ekrigardis Švejkon, metis teren kovrilon, kiun li kunportis, sidiĝis sur benkon al kolonio de ĉeĥoj, devolvis siajn piedvindojn kaj elprenis cigaredojn, sperte kaŝitajn en ĝiaj faldoj, tiujn disdonis, poste eltiris el sia boto peceton da alumetuja frottavolo kaj kelke da alumetoj, lerte distranĉitaj en mezo de la kapeto.
Li ekflamigis alumeton, singarde ekbruligis al ci cigaredon, donis la fajron al ĉiuj kaj apatie proklamis: ”Mi estas akuzita pro ribelo.”
”Tio estas bagatelo,” ekparolis Švejk kvietige, ”tio estas amuzaĵo.”
”Kompreneble,” diris la unujara volontulo, ”se ni volas tiamaniere venki, helpe de diversaj tribunaloj. Se oni volas kontraŭ mi procesi, kiom ajn tio kostu, ili procesu. Finfine, unu proceso neniel ŝanĝos la tutan situacion.”
”Kaj kiel vi ekribelis?” demandis la sapero Vodička, simpatie rigardante la unujaran volontulon.
”Mi ne volis purigi latrinojn en ĉefgardistejo,” respondis la unujara volontulo, ”oni min kondukis ĝis la kolonelo. Tio estas terura bestio. Li komencis min alkrii, laŭdire ke mi estas malliberigita surbaze de regimenta raporto kaj ke mi estas simpla malliberulo, ke li ege miras, ke la terglobo min portas kaj ne ĉesas turniĝi pro honto, ke en la armeo aperis homo kun rajto de unujara volontulo, kiu povus pretendi oficiran rangon, sed kiu per sia konduto povas veki ĉe siaj superuloj nur abomenon kaj malestimon. Mi respondis, ke la rotacio de la terglobo ne povas esti interrompita per tio, ke sur ĝi aperis tia unujara volontulo kia estas mi, ke la leĝoj de la naturo estas pli potencaj ol galonoj de unujara volontulo kaj ke mi dezirus scii, kiu povas aldevigi min purigi latrinon kiun mi ne surfekis, kvankam ankaŭ tion mi rajtus fari post tiaj aĉaĵoj el la regimenta kuirejo, post tiu putra saŭrkraŭto kaj trempita ŝafaĵo. Poste mi diris al la kolonelo ankoraŭ tion, ke ankaŭ lia opinio kial la terglobo min portas estas iom stranga, ĉar pro mi ja estiĝos tertremo. Dum mia tuta parolo sinjoro kolonelo faris nenion, nur detklakis kiel ĉevalo, kiun sur la lango malvarmigas frostiĝinta beto, kaj poste min alkriegis:
'Ĉu vi do purigos la latrinon, aŭ ne purigos?'
'Obee mi raportas, ke mi purigos neniun latrinon.'
'Vi purigos, unujarulo!'
'Obee mi raportas, ke mi ne purigos.'
'Kruciĝi, vi purigos, ne unu, sed cent latrinojn!'
'Obee mi raportas, ke mi purigos nek cent, nek unu latrinon.'
Kaj tiel tio senĉese daŭrigis: 'Ĉu vi purigos?' 'Mi ne purigos.' Latrinoj flugis tien kaj reen, kvazaŭ temus pri iu porinfana poemeto de Paŭla Moudrá[87]. La kolonelo kuris tra la kancelario kiel duonfrenezulo, fine li sidiĝis kaj diris: 'Pripensu tion bone, mi transdonos vin al la divizia tribunalo pro ribelo. Ne opiniu, ke vi estos la unua unujara volontulo pafekzekutita en tiu ĉi milito. En Serbio ni pendumis du unujarajn volontulojn de la deka kompanio kaj volontulon de la naŭa kompanio ni pefekzekutis kiel ŝafidon. Kaj kial? Pro ilia obstino. Tiuj du pendumitaj hezitis ĉe Šabac mortpiki edzinon kaj filon de partizano kaj la unujarulo de la naŭa kompanio estis pafekzekutita pro tio, ke li ne volis antaŭeniri, elturniĝante, ke li havas ŝvelajn kaj platajn piedojn. Ĉu vi do purigos latrinon, aŭ ne purigos?'
'Obee mi raportas, ke mi ne purigos.'
La kolonelo min ekrigardis kaj diris: 'Aŭdu, ĉu vi ne estas tutslavismano?'
'Obee mi raportas, ke mi ne estas.'
Poste oni min forkondukis kaj anoncis al mi, ke mi estas akuzita pro ribelo.”
”Vi faros plej bone,” diris Švejk, ”se vi nun ŝajnigos vin idioto. Kiam mi sidis en garnizona malliberejo, estis tie kun ni saĝa, klera homo, profesoro de komerca lernejo. Li dizertis el batalkampo kaj oni preparis kontraŭ li tre gloran proceson kun celo kondamni kaj pendumi lin por fortimigi la ceterajn, kaj tiu ege simple el tio elturniĝis. Li komencis ŝajnigi heredan idiotecon, kaj kiam esploris lin stabkuracisto, li proklamis, ke li ne dizertis, ke li jam de sia junaĝo tre ŝatas vojaĝi, ke li ĉiam havas sopiron malaperi ien malproksimen. Ke foje li vekiĝis en Hamburgo kaj alifoje en Londono kaj ne sciis, kiamaniere li tien venis. Ke lia patro estis alkoholismulo kaj memmortigis sin antaŭ lia naskiĝo, la patrino estis prostituitino, ebriiĝadis kaj mortis sekve de delirio. Ke la pli juna fratino droniĝis, la pli aĝa ĵetis sin sub trajnon, la frato saltmortiĝis de sur la fervoja ponto en Vyšehrad, la avĉjo murdis sian edzinon, surverŝis sin per petrolo kaj ekbruligis sin, la alia avineto vagis kun ciganoj kaj venenis sin en malliberejo per raspitaj alumetkapoj, unu kuzo, kiun oni kelkfoje juĝis kiel bruliganton, tratranĉis al si la vejnojn sur la kolo per peceto da vitro en malliberejo de Kartouzy, kuzino de la patra flanko saltis en Vieno el la sesa etaĝo kaj ke li mem estas terure misedukita kaj ĝis siaj dek jaroj li ne scipovis paroli, ĉar en la aĝo de ses monatoj, kiam oni ŝanĝis al li vindojn sur tablo kaj ien ĉe tio foriris, kato detiris lin de sur la tablo kaj sekve de tiu falo li frapis sin en la kapon. De tempo al tempo li havas ankaŭ fortan kapdoloron kaj en tiaj momentoj li ne scias, kion li faras, kaj ankaŭ en tia stato ke li foriris el la fronto en Pragon, kaj nur kiam soldata polico arestis lin en la bierejo 'Ĉe Flek', li ĉion tion konsciis. Miaj karaj, vi devus vidi, kiel tre volonte oni liberigis lin de la soldatservo, kaj eble kvin viroj, kiuj estis kun li en la sama ĉambro, por ĉiu okazo skribis al si sur papereton proksimume jenon:
Patro alkoholismulo. Patrino prostituitino.
I. fratino (droniĝis)
II. fratino (trajno)
Frato (de sur la ponto)
Avĉjo edzinon, petrolo, ekbruligis
II. avino (ciganoj, alumetoj) ktp.
Kaj unu el la soldatoj, kiu ankaŭ komencis rakonti tion al la stabkuracisto, parole ne transpaŝis eĉ la kuzon kaj ĉar tio estis jam tria okazo, la stabkuracisto al li diris: 'Ulo, kaj via kuzino de la patra flanko ĵetis sin en Vieno el la sesa etaĝo, vi estas terure misedukita kaj tiel helpos vin izolejo.' Oni do forkondukis lin en izolejon, kapriole ligis kaj li tuj forgesis sian teruran misedukon, la patron alkoholismulon kaj la patrinon prostituitinon kaj prefere anoncis sin kiel libervolulo por la fronto.”
”Nun,” diris la unujara volontulo, ”en la armeo jam neniu kredas je hereda idiotismo, ĉar tio finiĝus tiel, ke oni devus ĉiujn generalajn stabojn fermi en frenezulejon.”
En metalgarnita pordo ektintis ŝlosilo kaj eniris provoso:
”La infanteriano Švejk kaj la sapero Vodička al sinjoro enketa juĝisto.”
Ili leviĝis kaj Vodička diris al Švejk: ”Vidu ilin, kanajlojn, ĉiutage enketo kaj senĉese neniu rezulto. Oni nin jam prefere kondamnu, himmelherrgott, kaj ne trenu nin al si. Tiel ĉi ni maldiligentaĉas la tutan dian tagon kaj ĉirkaŭe kuras tiom da hungaraj buboj...”
Daŭrigante la vojon al enketo en kancelariojn de la divizia tribunalo, kiuj estis lokitaj sur alia flanko en alia barako, la sapero Vodička meditis kun Švejk, kiam propre ili venos antaŭ laŭleĝan tribunalon.
”Senĉese nur enketo kaj enketo,” koleretis Vodička, ”kaj se almenaŭ io el tio estu. Ili forkonsumas amasojn da papero kaj la homo eĉ ne ekvidos tiun tribunalon. Li putros malantaŭ kradoj. Diru sincere, ĉu eblas vori tiun supon? Kaj tiun saŭrkraŭton kun frostiĝintaj terpomoj? Kruciĝi, tian idiotan mondmiliton mi ankoraŭ neniam spertis. Mi imagis al mi tion tute alie.”
”Mi estas kontraŭe tute kontenta,” diris Švejk, ”ankoraŭ antaŭ jaroj, kiam mi soldatis aktive, nia soldulo Solpera ĉiam diris, ke en la armeo ĉiu devas konscii siajn devojn kaj ĉe tio donis al ĉiu tian baton sur la faŭkon, ke tiu neniam tion forgesis. Aŭ la mortinto ĉefleŭtenanto Kvajser, kiam li venis kontroli fusilojn, li ĉiam al ni prelegis, ke ĉiu soldato devas montri la plej grandan mensan krudecon, ĉar soldatoj estas nur brutoj, kiujn la ŝtato nutras, donas al ili vori, trinki kafon, pipotabakon kaj pro tio ili devas penegi kiel bovoj.”
La sapero Vodička ekpensis kaj post momento diris:
”Kiam vi estos tie, Švejk, ĉe tiu enketa juĝisto, ne faru eraron kaj ripetu tion, kion vi diris ĉe la lasta enketo, por ke mi ne falu en ian marĉon. Cefe do tion, ke vi vidis, ke tiuj hungaraj buboj atakis min. Ja ni faris ĉion tion je nia komuna konto.”
”Timu nenion, Vodička,” kvietigis lin Švejk, ”estu trankvila, ne ekscitiĝu, ĉu tio estas problemo stari antaŭ ia tia divizia tribunalo? Vi devus vidi, kiel antaŭ jaroj tia soldata tribunalo procedis mallonge. Ĉe ni soldatis aktive instruisto Herál kaj tiu foje rakontis al ni sur pajlosako, kiam ni ĉiuj en la ĉambro ricevis malpermeson forlasi la kazernon, ke en iu praga muzeo estas libro kun enskriboj de tia soldata tribunalo el la tempo de Maria Tereza. Ĉiu regimento havis sian ekzekutiston, kiu mortpunis soldatojn de sia regimento, pecon post peco por unu tereziana talero. Kaj laŭ la enskriboj tiu ekzekutisto perlaboris iun tagon eĉ kvin talerojn.
Kompreneble,” aldonis Švejk pripense, ”tiam ekzistis multnombraj regimentoj kaj oni senĉese ilin kompletigadis per vilaĝanoj.”
”Kiam mi estis en Serbio,” diris Vodička, ”tiuj, kiuj sin ĉe nia brigado anoncis, pendumis partizanojn pro cigaredoj. Soldato, kiu ekzekutis ulon, ricevis dek cigaredojn 'Sport', por ulino kaj infano po kvin. Poste la intendantaro komencis ŝpari kaj oni pafekzukutis tion kune. Kun mi soldatis cigano kaj pri tiu ni tion longe ne sciis. Šajnis al ni nur strange, ke ĉiam nokte oni vokis lin ien en kancelarion. Tiam ni staris ĉe Drina. Kaj foje nokte, kiam li forestis, iu el ni ricevis ideon traserĉi liajn aĵojn, kaj tiu kanajlo havis en sia dorsosako tri tutajn skatoletojn, ĉiun kun cent cigaredoj 'Sport'. Matene li revenis en nian garbejon kaj ni faris kontraŭ li mallongan proceson. Ni faligis lin kaj certa Beloun mortstrangolis lin per soldatzono. Tiu kanajlo havis la vivon fortika kiel kato.”
La hardita sapero Vodička forkraĉis: ”Ne kaj ne lin mortstrangoli, li jam surfekis sin, la okuloj al li elkaviĝis, kaj li senĉese ankoraŭ vivis kiel malbone subtranĉita koko. Ili do tirmortigis lin kiel katon. Du kaptis lin je la kapo, du je la piedoj kaj fortordis al li la nukon. Poste ni surmetis sur lin tiun dorsosakon eĉ kun cigaredoj kaj ĵetis lin en Drinan. Kiu tiajn cigaredojn fumus. Matene oni lin serĉis.”
”Vi povis anonci, ke li dizertis,” rimarkis Švejk vivosperte, ”ke li jam por tio prepariĝis kaj ĉiutage diris, ke li malaperos.” ”Sed kiu pensus pri tiaj aferoj,” respondis Vodička, ”ni faris tion nian kaj pri tio cetera ni havis nenian zorgon. Tie estis tio tute facila. Ĉiutage iu malaperis, kaj oni jam eĉ ne tiris tion el Drina. Tra Drina flosis tie bele en Danubon pufa partizano apud nia dispafita miliciano. Iuj nespertaj soldatoj, kiuj vidis tion la unuan fojon, ricevis etan febron.”
”Al tiuj necesis doni kininon,” diris Švejk.
Ili ĝuste enpaŝis barakon kun kancelarioj de la divizia tribunalo kaj patrolo tuj forkondukis ilin en kancelarion numero ok, kie malantaŭ longa tablo kun amasoj da aktoj sidis enketa juĝisto Ruller.
Antaŭ li kuŝis volumo de kodo, sur kiu estis nefintrinkita glaso da teo. Sur dekstra flanko de la tablo staris krucifikso el artefarita eburo, kun polvokovrita Kristo, kiu senespere rigardis la soklon de sia kruco, kie estis cindro kaj cigarstumpoj.
La enketa juĝisto Ruller ĉe nova bedaŭro de la krucumita dio ĝuste frapdeskuis cindron el nova cigaredo sur soklon de la krucifikso kaj per la alia mano klopodis levi la glason kun teo, kiu algluiĝis al la kodo.
Liberiginte la glason de la kodo, li plu foliumis en libro, kiun li elpruntis en oficira kazino.
Estis tio libro de Fr. S. Krause kun multpromesa titolo ”Kontribuaĵoj al esploro pri historia evoluo de seksa moralo”.
Li ekrigardis reproduktaĵon de naivaj desegnaĵoj prezentantaj virajn kaj inajn seksorganojn kun sencotrafaj versetoj, kiujn 'la scienculo' Fr. S. Krause trovis en necesejoj de Berlina Okcidenta stacidomo, tiel ke la juĝisto ne turnis la atenton al tiuj, kiuj eniris.
El observado de la reproduktaĵoj elŝiris lin nur Vodička, kiu ektusis.
”Pri kio temas?” li demandis, foliumante plu kaj serĉante daŭrigon de naivaj desegnaĵoj, skizoj kaj provskizoj.
”Obee mi raportas, sinjoro enketa juĝisto,” respondis Švejk, ”kamarado Vodička malvarmumis kaj nun tusas.”
La juĝisto Ruller nur nun ekrigardis Švejkon kaj Vodičkan. Li klopodis eldevigi sur sia vizaĝo severan mienon.
”Fine vi rampas, uloj,” li diris, fingrumante en amaso da aktoj sur la tablo, ”mi igis vin alvoki je la naŭa horo kaj nun estas preskaŭ dek unu.”
”Vi, bovo, ĉu tiel oni pozas?” li demandis Vodičkan, kiu permesis al si fari ripozpozon. ”Kiam mi diros 'Ripoz'!', vi povas fari per la piedaĉoj, kion vi volas.”
”Obee mi raportas, sinjoro enketa juĝisto,” ekparolis Švejk, ”ke li havas reŭmatismon.”
”Vi prefere fermu la faŭkon,” diris la enketa juĝisto Ruller, ”vi respondos nur tiam, kiam mi vin pri io demandos. Vi estis ĉe mi trifoje ĉe enketo, kaj la vortoj rampis el vi kiel pedikoj el lana kovrilo. Do, ĉu mi trovos tion, aŭ ne trovos? Uloj mizeraj, mi devas pri vi okupiĝi. Sed vi pagis kare pro tio, ke vi superflue ĝenis la juĝejon.
Rigardu do, bastardoj,” li diris, kiam el amaso da paperoj li eltiris ampleksan aktaron kun surskribo:
Schwejk & Woditschka[88].
”Ne opiniu, ke pro ia stulta interbatiĝo vi plu maldiligentaĉos ĉe la divizia juĝejo kaj por certa tempo evitos la fronton. Viakulpe mi devis telefoni eĉ al la armea juĝejo, sensprituloj.”
Li ekĝemis.
”Ne mienu tiel serioze, Švejk, en la fronto vi perdos la emon interbatiĝi kun honvedoj,” li daŭrigis, ”pluan procedon kontraŭ vi ambaŭ oni ĉesigas kaj ĉiu el vi iros al sia trupunuo, kie oni vin punos ĉe raporto kaj poste vi iros kun marŝko al la fronto. Se vi ankoraŭfoje falos en miajn manojn, friponoj, mi ordigos al vi la kapon, ke vi ne ĉesos al tio miri. Jen vi havas dokumenton pri via liberlaso kaj kondutu laŭdece. Forkonduku ilin en kancelarion numero du.”
”Obee mi raportas, sinjoro enketa juĝisto,” diris Švejk, ”ke ni ambaŭ metos al ni viajn vortojn al la koro kaj ke ni multfoje vin dankas pro via bonanimeco. Se tio estus en civila vivo, mi permesus al mi diri, ke vi estas ora homo. Kaj samtempe ni ambaŭ devas multfoje vin peti pri pardono, ke vi devis tiel ege pri ni okupiĝi. Ni tion vere ne meritas.”
”Marŝu jam al ĉiuj diabloj!” alkriis la enketa juĝisto Švejkon, ”se ne propetus por vi ambaŭ sinjoro kolonelo Schroder, mi ne scias, kiel tio por vi finiĝus.”
Vodička sentis sin esti la hardita Vodička nur en la koridoro, kiam ili iris kun patrolo en la kancelarion numero du.
Soldato kondukanta ilin timis, ke li venos malfrue al tagmanĝo, kaj tial li sin esprimis:
”Plilongigu iom la paŝon, knaboj, vi rampas kiel pedikoj.” Al tio Vodička proklamis, ke li ne tro malfermu al si la faŭkon kaj ke li povas paroli pri feliĉo, ke li estas ĉeĥo. Se li estus hungaro, ke Vodička disŝirus lin kiel haringon.
Ĉar soldatskribistoj el la kancelario iris al si por tagmanĝo, la soldato, kiu ilin alkondukis, estis devigita forkonduki ilin provizore reen en malliberejon de la divizia juĝejo, kio liaflanke ne malhavis malbenojn, adresitajn al malamata raso de soldatskribistoj.
”Kamaradoj denove prenos al mi ĉian grasaĵon de sur la supo,” li ĝemis tragike, ”kaj anstataŭ viando lasos al mi tendenon. Ankaŭ hieraŭ mi eskortis du ulojn en la tendaron kaj iu forvoris duonon da soldatpano, kiun oni por mi transprenis.”
”Nu ja, vi ĉi tie ĉe la divizia juĝejo pensas pri nenio alia ol pri voraĵo,” diris Vodička, kiu jam tute reakiris sian trankvilon.
Kiam ili anoncis al la unujara volontulo, kiel tio por ili finiĝis, la volontulo ekvokis: ”Do marŝko, amikoj! Kiel en la revuo de ĉeĥaj turistoj: 'Bonan venton!' Preparaj laboroj por la vojo estas jam pretaj, ĉio aranĝita kaj plenumita fare de glora armea administrantaro. Ankaŭ vi estas invititaj alviciĝi al ekskursantoj en Galicion. Komencu la vojon kun gaja menso kaj malpeza, ĝoja koro. Havu neordinaran amon al tiuj regionoj, kie oni prezentos al vi tranĉeojn. Tie estas tio bela kaj tre interesa. En malproksima fremdlando vi sentos vin kiel hejme, kiel en najbara regiono, kaj eĉ, preskaŭ kiel en la kara patrujo. Kun nobliĝintaj sentoj vi komencos la vojaĝon al regionoj, pri kiuj diris jam la maljuna Humboldt[89]: 'En la tuta mondo mi ne vidis ion pli grandiozan ol estas tiu idiota Galicio.' Abundaj kaj raraj spertoj, kiujn akiris nia glora armeo cedante el Galicio ĉe sia unua militiro, prezentos por niaj novaj militaj ekspedicioj certe bonvenan gvidilon ĉe programpreparoj por la dua militiro. Senĉese nur rekten malantaŭ la nazo en Rusion kaj pro ĝojo elpafu en aeron ĉiujn kartoĉojn.”
Antaŭ ol Švejk kaj Vodička foriris post tagmanĝo en la kancelarion, alpaŝis al ili la malfeliĉa instruisto, kiu verkis la poemon pri pedikoj, kaj diris mistere, kondukante ilin ambaŭ flanken: ”Ne forgesu, kiam vi estos sur la rusa flanko, tuj diri al rusoj: 'Saluton, rusaj fratoj, ni estas ĉeĥaj fratoj, ni ne estas aŭstroj'.”
Elirante el la barako, Vodička, volante manifeste esprimi sian malamon al hungaroj kaj tion, ke la malliberigo lin ne humiligis kaj ne ŝancelis lian konvinkon, surtretis la piedon de la hungaro, kiu ne volis soldatservi, kaj alkriegis lin: ”Surmetu botojn, hufulo!”
”Li povis provi ion al mi diri,” proklamis poste la sapero Vodička al Švejk kun malplaĉo, ”li povis provi ekparoli, mi disŝirus al li tiun lian hungaran gustumilon de unu orelo ĝis la alia. Kaj li, idiota bubo, silentas kaj toleras ke oni surtretu liajn botojn. Herrgott, Švejk, mi havas koleron, ke oni min ne kondamnis. Tio ja aspektas, kvazaŭ oni nin mokus, ke tiu okazintaĵo kun hungaroj ne valoras eĉ parolon. Kaj tamen ni batalis kiel leonoj. Tion kaŭzis vi, ke oni nin ne kondamnis kaj donis al ni tian ateston, kvazaŭ ni eĉ ne scius laŭdece interbatiĝi. Kion propre ili pri ni pensas? Temis ja pri tute bona konflikto.”
”Kara knabo,” diris Švejk bonule, ”mi bone ne komprenas, kial ne povas vin ĝojigi tio, ke la divizia tribunalo ofice nin rekonis kiel sufiĉe bonedukitajn homojn, kontraŭ kiuj oni povas havi nenion. Ĉe enketo mi ekskuzis min diversmaniere, tio estas vero, tion oni devas fari, estas devo mensogi, kiel diras advokato Bass al siaj klientoj. Kiam sinjoro enketa juĝisto min demandis, kial ni enfalis en la loĝejon de tiu sinjoro Kákonyi, mi diris al li simple: 'Mi opiniis, ke ni konatiĝos kun sinjoro Kákonyi plej bone, se ni lin vizitos.' Poste sinjoro enketa juĝisto demandis min jam pri nenio kaj havis da tio jam sufiĉe.
Tion memoru,” daŭrigis Švejk en sia medito, ”antaŭ soldataj tribunaloj neniu konfesu. Kiam mi sidis en la garnizona malliberejo, soldato en apuda ĉambro konfesis, kaj kiam la ceteraj tion eksciis, donis al li 'kovrilpunon' kaj ordonis al li, ke li devas sian konfeson revoki.”
”Se mi farus ion malhonestan, mi ne konfesus,” diris la sapero Vodička, ”sed kiam tiu juĝista bubo rekte min demandis: 'Ĉu vi interbatiĝis?' mi diris: 'Jes, mi interbatiĝis.' 'Ĉu vi iun suferigis?' 'Kompreneble, sinjoro enketa juĝisto.' 'Ĉu vi iun ĉe tio vundis?' 'Kompreneble, sinjoro enketa juĝisto.' Li sciu, kun kiu li parolas. Kaj tio estas ĝuste tiu malhonoro, ke oni nin liberigis. Tio aspektas, kvazaŭ li ne volus kredi al tio, ke mi batrompis je tiuj hungaraj buboj mian soldatzonon, ke mi faris el ili nudelojn, tuberojn kaj kontuzojn. Vi estis ja ĉe tio, kiam en unu momento pendis sur mi tri hungaraj buboj kaj kiel post momento ĉio kuŝaĉis sur tero kaj mi ilin surtretis. Kaj post ĉio tio tia juĝista flavbekulo ĉesigas kontraŭ ni la enketadon. Tio estas la sama, kvazaŭ li al mi dirus: 'Kien vi vin puŝas, vi kaj interbatiĝi?' Kiam finiĝos la milito kaj mi estos en la civila vivo, mi lin, gapulon, ie trovos, kaj poste mi al li montros, ĉu mi scias interbatiĝi. Poste mi alveturos ĉi tien en Királyhidan kaj faros ĉi tie tian eksceson, ke la mondo tion ne vidis kaj ke homoj kaŝos sin en keloj, kiam ili ekscios, ke mi venis rigardi tiujn friponojn en Királyhida, tiujn kanajlojn, tiujn fiulojn.”
*
En la kancelario ĉio iris tre rapide. Adjutanto kun buŝo ankoraŭ grasmakula de tagmanĝo, transdonante al Švejk kaj Vodička dokumentojn kun ege serioza mieno, ne preterlasis la okazon por ne fari al ambaŭ paroladon, en kiu li turnis sin al ilia soldata spirito, miksante en tion — ĉar li estis duone polo, duone germano — diversajn belajn esprimojn de sia dialekto, kiel ”karotvorulo”, ”stulta haringo”, ”pika sepo”, ”malpura porko” kaj ”mi donos al vi kelke da vangobatoj sur viajn lunsimilajn vizaĝojn.”
Kiam Švejk kun Vodička adiaŭis, ĉar oni kondukis ĉiun al alia trupunuo, Švejk diris: ”Kiam tiu ĉi milito finiĝos, venu al mi vizite. Vi trovos min ĉiuvespere de la sesa horo en 'Ĉe la kaliko' en la strato Na Bojišti.”
”Kompreneble, ke mi tien venos,” respondis Vodička, ”ĉu estos tie ia amuzo?”
”Tie estas eksceso ĉiutage,” promesis Švejk, ”kaj se estus tie tro trankvile, ni tion jam iel aranĝos.”
Ili disiris, kaj kiam ili estis jam multe da paŝoj unu de la alia, la hardita sapero Vodička vokis al Švejk: ”Sed prizorgu do tute certe ian amuzon, kiam mi tien venos.”
Al tio Švejk vokis reen: ”Sed venu tute certe, kiam tiu ĉi milito finiĝos.”
Poste ili malproksimiĝis kaj post pli longa momento oni aŭdis denove la voĉon de Vodička malantaŭ angulo el dua vico da barakoj: ”Švejk, Švejk, kiun bieron oni havas en 'Ĉe la kaliko'?”
Kaj kiel eĥo sonis la respondo de Švejk: ”Tiun el Velké Popovice.”
”Mi opiniis, ke el Smíchov,” vokis de malproksime la sapero Vodička.
”Oni havas tie ankaŭ stratulinojn,” kriis Švejk.
”Do post la milito, je la sesa horo vespere,” kriis de sube Vodička.
”Venu prefere duonhoron post la sesa, por la okazo, ke mi ie malfruus,” respondis Švejk.
Poste kriis ankoraŭ Vodička, jam de tre malproksime: ”Ĉu vi ne povas veni je la sesa?”
”Mi do venos je la sesa horo,” aŭdis Vodička la respondon de malproksimiĝanta kamarado.
Kaj tiel disiris la brava soldato Švejk kun la hardita sapero Vodička. ”Kaj se homoj jam disiras, do adiaŭ ili diras.”
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.