La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA BRAVA SOLDATO ŠVEJK

Aŭtoro: Jaroslav Hašek

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Parto I: En la ariero
Enkonduko
1  2  3  4  5
6  7  8  9 10
11 12 13 14 15
Postparolo
Alskribaĵoj

Parto II: En la fronto
1  2  3  4  5
Alskribaĵoj

Parto III: Glora batregalo
1  2  3  4
Alskribaĵoj

Parto IV: Daŭrigo de la glora batregalo
1  2  3
Alskribaĵoj

Vortoj

Parto IV: DAŬRIGO DE LA GLORA BATREGALO

3. ŠVEJK DENOVE ĈE SIA MARŜKOMPANIO

Tiu majoro, kiu ĉe la hieraŭa antaŭmatena proceso kontraŭ Švejk funkciis kiel enketa juĝisto, estis la sama figuro, kiu vespere ĉe la generalo tostis kun la feldkurato je frateco kaj dormetis.

Certis, ke neniu sciis, kiam kaj kiel la majoro nokte foriris de la generalo. Ĉiuj estis en tia stato, ke neniu rimarkis lian foreston, la generalo eĉ konfuziĝis, kiu el la kompanio propre parolas. La majoro jam du horojn ne estis en la kompanio, sed malgraŭ tio la generalo tordis al si la lipharojn kaj stulte ridetante, vokis: ”Bone vi tion diris, sinjoro majoro.”

Matene ili povis la majoron nenie trovi. Lia mantelo pendis en la antaŭĉambro, la sabro estis sur hoko, mankis nur lia oficira kepo. Ili opiniis, ke li eble ekdormis ie en necesejo en la domo, traserĉis ĉiujn necesejojn, sed trovis lin nenie. Anstataŭ li ili malkaŝis en la dua etaĝo ĉefleŭtenanton el la kompanio de la generalo, dormantan surgenue kun la buŝo en la truo, kiel trafis lin dormo, kiam li vomis.

Kvazaŭ la majoro falus en akvon.

Sed se iu ekrigardus tra la kradita fenestro, kie estis malliberigita Švejk, li vidus, kiel sub rusa soldata mantelo de Švejk dormas du personoj sur unu pajlosako, kiel el sub la mantelo vidiĝas du paroj da botoj.

Tiuj kun spronoj apartenis al la majoro, sen spronoj al Švejk.

Ambaŭ kuŝis alpremitaj unu al la alia kiel du katidoj. Švejk havis la manon sub la kapo de la majoro kaj la majoro tenis Švejkon ĉirkaŭ la talio, premiĝante al li karese kiel hundido al hundino.

En tio estis nenio mistera. De la flanko de sinjoro majoro temis pri tio, ke li simple ekkonsciis siajn devojn.

Certe iam al vi okazis, ke vi sidis kaj trinkis kun iu la tutan nokton ĝis la sekvanta tago antaŭtagmeze, kaj subite via kunulo kaptas sin je la kapo, eksaltas kaj ekkrias: ”Jesuo Maria, mi havis devon esti je la oka horo en la oficejo.” Tio estas tiel nomata atako de devo, kiu venas kiel ia flanka produkto de rimorsoj. Tian homon, kiun kaptos tiu ĉi nobla atako, nenio deturnos de lia sankta konvinko, ke li devas senprokraste kompensi en la oficejo tion, kion li malplenumis. Tio estas tiuj aperaĵoj sen ĉapeloj, kiujn pordistoj en oficejoj kaptas en koridoroj kaj kuŝigas sur sofon en sia kuŝejo, ke ili dormetu.

Similan atakon ricevis ankaŭ la majoro.

Kiam li vekiĝis en fotelo, subite venis al li en la menson, ke li devas tuj enketi Švejkon. Tiu ĉi atako de ofica devo aperis subite tiel rapide kaj estis plenumita vigle kaj decideme, ke absolute neniu rimarkis malaperon de sinjoro majoro.

Des pli forte oni eksentis la ĉeeston de la majoro en la gardistejo de la soldata malliberejo. Li enfalis tien al ili kiel bombo.

La deĵoranta ĉefserĝento dormis ĉe tablo kaj ĉie ĉirkaŭe dormetis la cetera viraro en la plej diversaj pozicioj.

La majoro kun la kepviziero turnita flanken komencis tian kriegon, ke ĉe ĉiuj li haltigis oscedadon, tiel ke iliaj vizaĝoj akiris grimacan mienon kaj la majoron rigardis malespere kaj groteske ne aro da soldatoj, sed aro da grimacantaj simioj.

La majoro pugnobatis la tablon kaj alkriegis la ĉefserĝenton: ”Inerta ulo, jam milfoje mi al vi diris, ke viaj soldatoj estas surfekita bando de porkinoj.” Turnante sin al la timkonfuzita viraro, li kriis: ”Soldatoj! El viaj okuloj rigardas idioteco, eĉ se vi dormas, kaj kiam vi vekiĝos, vi mienas, uloj, kvazaŭ ĉiu el vi forvorus vagonon da dinamito.”

Poste sekvis longa kaj enhavoriĉa prediko pri devoj de ĉia viraro en la gardistejo kaj fine admono, ke oni tuj malfermu al li la ĉelon, kie estas Švejk, ke li volas submeti la deliktulon al nova enketo.

Tiel la majoro venis do nokte al Švejk.

Li venis tien en tiu stadio, kiam tio ĉio en li, kiel oni diras, kuŝvastiĝis. Lia lasta eksplodo estis, ke li ordonis, ke oni transdonu al li ŝlosilojn de la malliberejo.

La ĉefserĝento rifuzis en ia lasta senespera provo rememorigi al si siajn devojn, kio sur la majoron subite efikis per grandioza impreso.

”Surfekita bando da porkinoj,” li kriis al la korto, ”se vi donus al mi la ŝlosilojn en la manon, mi montrus al vi.”

”Obee mi raportas,” respondis la ĉefserĝento, ”ke mi estas devigata malantaŭ vi ŝlosi kaj pro via sekureco starigi al la malliberigito gardistaron. Kiam vi deziros eliri, bonvolu, sinjoro majoro, ekbati sur la pordon.”

”Idioteto,” diris la majoro, ”paviano, kamelo, ĉu vi opinias, ke mi timas ian malliberigiton, ke vi starigu al li gardistaron, kiam mi lin enketos. Krucihimmel donnerwetter, ŝlosu malantaŭ mi kaj zorgu jam esti for!”

En niĉo super la pordo petrola lampo kun malsuprentirita meĉo en kradita lanterno liveris palan lumon, kiu apenaŭ sufiĉis al tio, ke la majoro trovu vekiĝintan Švejkon, kiu pacience atendis, starante en soldatpozo ĉe sia pajlosako, kio propre evoluiĝos el tiu ĉi vizito.

Švejk rememoris, ke plej bone estos doni al sinjoro majoro raporton, tial li energie ekvokis: ”Obee mi raportas, sinjoro majoro, unu malliberigita viro kaj alie okazis nenio.”

La majoro subite ne povis rememori, kial propre li ĉi tien venis, tial li diris: ”Ripoz'! Kie vi havas tiun malliberigitan viron?”

”Tiu estas, obee mi raportas, sinjoro majoro, mi,” respondis Švejk fiere.

Sed la majoro neglektis tiun ĉi respondon, ĉar vino kaj likvoroj de la generalo produktis en lia cerbo lastan alkoholan reakcion. Li ekoscedis tiel terure, ke al ĉiu civilulo elartikiĝus la makzeloj. Sed ĉe la majoro tiu ĉi ekoscedo translokis lian pensadon en tiujn cerbajn sulkojn, kie la homaro havas la donaĵon de kantado. Li falpremiĝis tute senafekte en la pajlosakon sur la tabullito de Švejk kaj per tia voĉo, kian eldonas morttranĉita porkido antaŭ sia morto, li jelpis:

Ho, abio, ho, abio,
kiel bela pinglar’ via!
[16]

kion li ripetis kelkfoje sinsekve, enmiksante en tiun kanton nekompreneblajn grakojn.

Poste li renversiĝis surdorsen kiel malgrada ursido, kaŭriĝis kaj komencis tuj ronki.

”Sinjoro majoro,” vekis lin Švejk, ”obee mi raportas, ke vi ekhavos pedikojn.”

Sed tio neniel efikis. La majoro dormis, kvazaŭ oni ĵetus lin en akvon.

Švejk tenere lin ekrigardis kaj diris: ”Dormu do, brandoŝatulo,” kaj kovris lin per la mantelo. Pli poste li alŝoviĝis al li, kaj tiel do, karese alpremiĝintajn unu al la alia, oni ilin matene trovis.

Antaŭ la naŭa horo, kiam la serĉado de la majoro kulminis, Švejk degrimpis de sur la pajlosako kaj trovis konvena veki sinjoron majoron. Li kelkfoje forte lin ekskuis, forigis de li la rusan mantelon, ĝis la majoro sur la pajlosako fine sidiĝis, kaj malsprite rigardante Švejkon serĉis ĉe tiu solvon de la enigmo, kio propre pri li okazis.

”Obee mi raportas, sinjoro majoro,” diris Švejk, ”ke el la gardistejo oni estis ĉi tie jam kelkfoje por konvinkiĝi, ĉu vi ankoraŭ vivas. Tial mi permesis al mi nun vin veki, ĉar mi ne scias, kiel longe vi kutime dormas, por ke vi eble ne fordormu. En bierfarejo de Uhříněves estis barelisto. Tiu dormis ĉiam ĝis la sesa horo matene, sed kiam li fordormis, eĉ se nur je kvaronhoro ĝis kvarono post la sesa, li dormis poste ĝis la tagmezo kaj tion li faris tiel longe, ĝis oni elĵetis lin el la laborejo, kaj poste en kolero li kulpiĝis per ofendo de la eklezio kaj de unu membro de nia regnestra domo.”

”Vi esti idiota, ĉu?” diris la majoro ne sen nuanco de ia malespero, ĉar post la hieraŭo li havis kapdoloron kaj ankoraŭ neniel trovis la respondon al tio, kial propre li ĉi tie sidas, kial oni venis ĉi tien el al gardistejo kaj kial tiu ulo, kiu staras antaŭ li, babilas tiajn sensencaĵojn, kiuj havas nek la verton, nek la plandojn. Ĉio tio ŝajnis al li terure stranga. Li neklare rememoris, ke jam foje nokte li ĉi tie estis, sed kial? ”Mi ĉi tie nokte jam esti?” li demandis kun duoncerteco. ”Laŭ la ordono, sinjoro majoro,” respondis Švejk, ”kiel mi ekkomprenis el la parolo de sinjoro majoro, obee mi raportas, sinjoro majoro venis min enketi.”

Al la majoro subite eklumis en la kapo kaj li ekrigardis sin, poste malantaŭ sin, kvazaŭ li ion serĉus.

”Bonvolu pri nenio zorgi, sinjoro majoro,” diris Švejk. ”Vi vekiĝis ĝuste tiel, kiel vi ĉi tien venis. Vi venis ĉi tien sen mantelo, sen sabro kaj kun kepo. La kepo estas tie, mi devis preni ĝin al vi el la mano, ĉar vi volis meti ĝin al vi sub la kapon. Parada oficira kepo, tio estas kiel cilindra ĉapelo. Dormi sur cilindra ĉapelo, tion scipovis nur certa sinjoro Karderaz en Loděnice. Tiu streĉis la korpon en gastejo sur benkon, la cilindran ĉapelon metis al si sub la kapon, scie, li kantis ĉe funebraj ceremonioj kaj al ĉiu ceremonio li iris en cilindra ĉapelo, li metis la cilindran ĉapelon bele sub la kapon kaj sugestis al si, ke li ĝin ne ĉifdifektos, kaj la tutan nokton li iel ŝvebis super ĝi per eta korpopezo, tiel ke la cilindran ĉapelon tio neniel damaĝis, eĉ, tio al ĝi prosperis, ĉar kiam li turnis sin de unu flanko al alia, li brosis ĝin malrapide per sia hararo, ĝis li ĝin elglatigis.”

La majoro, kiu do jam ekkonsciis, kiel statas la afero, ne ĉesis malsprite rigardi Švejkon kaj nur ripetis: ”Vi paroli idiotaĵojn, ĉu? Mi do esti ĉi tie, mi iri de ĉi tie.” Li leviĝis, iris al la pordo kaj ekbatis ĝin.

Antaŭ ol oni venis malfermi, li diris ankoraŭ al Švejk: ”Se ne veni telegramo, ke vi estas vi, do vi pendi!”

”Koran dankon,” diris Švejk, ”mi scias, sinjoro majoro, ke vi pri mi tre zorgas, sed se eble, sinjoro majoro, vi ekhavis ĉi tie iun pedikon sur la pajlosako, estu konvinkita, ke se ĝi estas malgrandeta kaj havas ruĝetan postaĵon, ke tio estas masklo, se ĝi estas nur sola kaj se ne troviĝos tia longa griza kun ruĝetaj strioj sur la ventro, estas bone, alie temus pri paro kaj tiuj fibestoj admirinde reproduktiĝas, ankoraŭ pli ol kunikloj.”

”Lasu tion,” diris la majoro senaplombe, kiam oni malfermis al li la pordon.

La majoro en la gardistejo faris jam neniajn ekscesojn, li tre nefamiliare ordonis, ke oni venu por droŝko, kaj ĉe brua ruliĝado de droŝko tra mizera pavimo de Przemyśl li havis en la kapo nur tiujn imagojn, ke la deliktulo estas unuaranga idioto, sed ke ŝajne tamen nur temas pri senkulpa bruto, kaj koncerne lin, la majoron, ke restas al li nenio alia ol ke li mortpafu sin tuj, kiam li alveturos hejmen, aŭ ke li sendu al si por la mantelo kaj la sabro al la generalo, veturu bani sin en urba banejo kaj post la banado haltu en la vinejo ĉe Vollgruber, ĝenerale reĝustigu al si la guston kaj por vespero mendu al si telefone bileton por prezentado en la urba teatro.

Antaŭ ol li alveturis al sia loĝejo, li decidiĝis por tiu dua solvo.

En la loĝejo atendis lin eta surprizo. Li venis ĝustatempe...

En koridoro de lia loĝejo staris la generalo Fink, tenis je la kolumo lian servosoldaton, terure li traktis kaj kriegis al li: ”Kie vi havas vian majoron, bruto? Parolu, besto!”

Sed la besto ne parolis, ĉar ĝi bluiĝis sur la vizaĝo, kiel la generalo ĝin strangolis.

La majoro ankoraŭ ĉe eniro al tiu ĉi sceno ekrimarkis, ke la kompatinda servosoldato premas firme sub la brako lian mantelon kaj sabron, kiujn li ŝajne alportis el antaŭĉambro de la generalo.

Tiu ĉi sceno komencis la majoron tre amuzi, tial li restis stari inter la duonmalfermita pordo kaj plu rigardis la suferon de sia fidela servosoldato, kiu havis tiun raran econ, ke li jam longe kuŝis en la stomako de la majoro pro siaj diversaj ŝteloj.

La generalo por momento ellasis la bluiĝintan servosoldaton nur pro tio, ke li eltiru el poŝo telegramon, per kiu li poste komencis bategi la servosoldaton de la majoro sur la faŭkon kaj lipojn, ĉe kio li kriis: ”Kie vi havas vian majoron, bruto, kie vi havas vian majoron enketan juĝiston, bruto, ke vi povu transdoni al li telegramon en ofica afero?”

”Ĉi tie mi estas,” ekvokis la majoro Derwota inter la pordo, al kiu la kombino de vortoj: 'la majoro enketa juĝisto' kaj 'telegramo' denove almemorigis liajn certajn devojn.

”Aĥ,” ekkriis la generalo Fink, ”ĉu vi revenas?” En lia akcento estis tiom da malico, ke la majoro ne respondis kaj sendecide restis stari.

La generalo al li diris, ke li iru kun li en la ĉambron, kaj kiam ili sidiĝis malantaŭ tablon, li ĵetis al li surtablen la telegramon ĉirkaŭbatitan je la servosoldato kaj diris al li per tragika voĉo: ”Legu, tio estas via verko.”

Dum la majoro legis la telegramon, la generalo leviĝis de sur la seĝo, kuris tra la ĉambro, faligis seĝojn kaj taburetojn kaj kriis: ”Kaj tamen mi lin pendumos!”

La telegramo havis jenan enhavon:

”La infanteriano Jozefo Švejk, kuriero de la dekunua marŝkompanio, perdiĝis la deksesan ĉimonate ĉe transirejo Chyrov — Felsztyn dum ofica vojaĝo kiel prizorganto de loĝejoj. La infanterianon Švejk senprokraste venigi al brigada komandantaro en Wojalycze.”

La majoro malfermis al si tirkeston de la tablo, eltiris mapon kaj ekpensis super tio, ke Felsztyn kuŝas kvardek kilometrojn sudoriente de Przemyśl, tiel ke estis ĉi tie teruta enigmo, kiel la infanteriano Švejk akiris rusan uniformon en lokoj malproksimaj pli ol cent kvindek kilometrojn de la fronto, se la pozicioj etendiĝas en linio Sokal' — Turza — Kozlów.

Kiam la majoro sciigis tion al la generalo kaj montris al li sur la mapo lokon, kie laŭ la telegramo Švejk perdiĝis antaŭ kelke da tagoj, la generalo kriegis kiel virbovo, ĉar li eksentis, ke ĉiuj liaj esperoj pri senprokrasta juĝproceso disiĝis en neniaĵon. Li iris al telefono, kontaktis la gardistejon kaj donis ordonon, ke oni senprokraste alkonduku al li en la loĝejon de la majoro la malliberigiton Švejk.

Antaŭ ol la ordono estis plenumita, la generalo sennombrefoje ĉe terura malbenado montris sian malŝaton super tio, ke necesis, ke li tuj igu lin pendumi je sia risko sen ĉia enketado.

La majoro oponis kaj parolis ion pro tio, ke la rajto kaj justeco prezentas al si la manojn, kaj parolis ĝenerale en longaj frazoj pri justa juĝo, pri ekzekutoj de senkulpuloj kaj entute pri ĉio ebla, kion salivoj alportis al li sur la langon, ĉar post la hieraŭo li estis en tiel grandioza postdiboĉa stato, ke li bezonis satparoli.

Kiam fine oni alkondukis Švejkon, la majoro petis de li klarigon, kiel tio okazis tie ĉe Felsztyn kaj kiel propre estas tio pri la rusa uniformo.

Švejk detale tion klarigis, subtenis tion per kelke da ekzemploj el sia historio de homaj turmentoj. Kiam poste la majoro lin demandis, kial li ne diris tion jam dum enketo antaŭ la tribunalo, Švejk respondis, ke propre neniu demandis lin pri tio, kiel li troviĝis en rusa uniformo, sed ke ĉiuj demandoj estis: ”Ĉu vi konfesas, ke vi memvole kaj sen ĉia premo alivestis vin en uniformon de la malamiko?” Ĉar tio estis vero, ke li povis diri nenion alian ol: ”Kompreneble — jes — certe — tiel estas — sendube.” Ankaŭ tial li ja kun indigno rifuzis akuzon, kiu falis antaŭ la tribunalo, ke li perfidis sinjoron imperiestron.

”Tiu viro estas absoluta idioto,” diris la generalo al la majoro. ”Alivesti sin sur bordo de lago en rusan uniformon, kiun tie dio scias kiu lasis, lasi sin envicigi inter rusajn militkaptitojn, tion povas fari nur idioto.”

”Obee mi raportas,” ekparolis Švejk, ”ke iam mi mem vere sur mi rimarkas, ke mi estas mense malforta, precipe antaŭvespere...”

”Silentu, bovo,” diris al li la majoro kaj turnis sin al la generalo kun demando, kio do okazu pri Švejk.

”Oni pendumu lin ĉe lia brigado,” decidis la generalo.

Unu horon pli poste eskorto kondukis Švejkon al la stacidomo por akompani lin al stabo de la brigado en Wojałycze.

En la malliberejo Švejk postlasis etan memoraĵon, elskrapinte sur vando per peceto da ligno trikolumnan nomaron de ĉiuj supoj, saŭcoj kaj almanĝaĵoj, kiujn li manĝis en civila vivo. Estis tio ia protesto kontraŭ tio, ke dum dudek kvar horoj oni donis al li nenian manĝon.

Samtempe kun Švejk iris al la brigado tiu ĉi papero: ”Surbaze de telegramo n-ro 469 oni liveras al la stabo de la brigado la infanterianon Jozefo Švejk, dizertintan de la dekunua marŝkompanio, por plua procedo.”

La eskorto mem, konsistanta el kvar viroj, estis nacieca miksaĵo. Estis en ĝi polo, hungaro, germano kaj ĉeho, kiu la eskorton komandis, havis rangon de apuntato kaj montris sian gravecon al la samlandanomalliberigito, prezentante al li sian teruran superregadon. Scie, kiam Švejk en la stacidomo esprimis deziron, ke estu al li permesite iri urini, la apuntato diris al li tute krude, ke li urinos, kiam li alveturos al la brigado.

”Bone,” diris Švejk, ”tion vi devas doni al mi skribe, por ke oni sciu, kiam krevos al mi la urinveziko, kiu tion al mi faris. Por tio ekzistas leĝo, sinjoro apuntato.”

La apuntato, ulo el stalo, ektimis tiun urinvezikon, kaj tiel la tuta eskorto solene kondukis Švejkon en la stacidomo al necesejo. La apuntato dum la tuta vojo ĉiuflanke faris impreson de kruelega homo kaj mienis tiel fiere, kvazaŭ tuj morgaŭ li devus ricevi avancon minimume al komandanto de armea korpuso.

Kiam ili sidis en trajno sur la fervola linio Przemyśl — Chyrov, Švejk al li rimarkis:

”Sinjoro apuntato, kiam mi vin rigardas, mi ĉiam rememoras apuntaton Bozba, kiu servis en Tridentino. Kiam tiun oni nomumis apuntato, li tuj la unuan tagon subite komencis pliampleksiĝi. Liaj vangoj komencis ŝveli kaj la ventro pufiĝis al li tiel, ke la sekvantan tagon jam ne entenis lin eĉ la soldata pantalono. Kaj kio estis la plej malbona, ke la oreloj komencis al li plilongiĝi. Oni do donis lin en malsanulĉambron kaj la regimenta kuracisto diris, ke tio okazas al ĉiuj apuntatoj. Ke ili komence pufiĝos, ĉe iu tio baldaŭ malaperos, sed ke tio ĉio estas tiel malfacila kazo, ke li povus krevi, ĉar tio iras de tiu steleto al la umbiliko. Por savi lin oni devis fortranĉi al li tiun steleton kaj li denove malpufiĝis.”

De tiu tempo Švejk vane klopodis konservi interparolon kun la apuntato kaj amike al li klarigi, kial oni ĝenerale diras, ke apuntato estas malfeliĉo de kompanio.

La apuntato al tio ne respondis krom obtuzaj minacoj, kiu probable el ili ambaŭ ridos, kiam ili venos al la brigado. Unuvorte, la samlandano ne montris sin bone, kaj kiam Švejk lin demandis, de kie li estas, li respondis, ke Švejkon tio ne tuŝas.

Švejk provis tion kun li per diversaj manieroj. Li rakontis al li, ke tio ne estas la unuan fojon, kiam kondukas lin eskorto, sed ke li ĉiam tre bone amuziĝis kun ĉiuj, kiuj lin akompanis.

Sed la apuntato plu silentis kaj Švejk daŭrigis: ”Šajnas al mi, sinjoro apuntato, ke en la mondo renkontis vin malfeliĉo, se vi perdis la parolon. Mi konis multe da malgajaj apuntatoj, sed tian dian malfeliĉulon kia estas vi, sinjoro apuntato, pardonu kaj ne koleru, mi ankoraŭ ne vidis. Konfidu al mi, kio vin turmentas, povas esti, ke mi al vi konsilos, ĉar soldato, kiun oni kondukas helpe de eskorto, tiu havas ĉiam pli grandajn spertojn ol tiuj, kiuj lin gardas. Aŭ, sinjoro apuntato, por ke la vojo pli bone al ni pasu, rakontu ion, ekzemple kiel tio aspektas ĉe vi en la ĉirkaŭaĵo, ĉu oni havas tie lagojn, aŭ eble estas tie ruino de kastelo, vi do povus al ni rakonti, kia legendo al tio ligiĝas?”

”Mi havas da tio jam sufiĉe,” ekkriis la apuntato.

”Vi estas feliĉa homo,” diris Švejk, ”iu homo neniam havas da tio sufiĉe.”

La apuntato vualis sin en absolutan silenton, kiam li eldiris sian lastan vorton: ”Ĉe la brigado oni tion al vi montros, sed mi pri vi ne okupiĝos.”

En la eskorto estis ĝenerale malmulte da amuzo. La hungaro parolis kun la germano per neordinara maniero, ĉar li sciis el la germana lingvo nur: ”jes” kaj ”kion?”. Kiam li germano ion al li rakontis, la hungaro kapjesis kaj diris: ”Jes,” kaj kiam la germano silentiĝis, la hungaro diris: ”Kion?” kaj la germano komencis denove. La polo el la eskorto kondutis aristokrate, li atentis neniun kaj amuzis sin mem per tio, ke li ellasadis nazmukojn teren, uzante ĉe tio tre lerte la dikfingron de la dekstra mano, poste li melankolie dissmiradis tion sur la tero per kolbo de la fusilo kaj fine li dece visis la malpurigitan kolbon je la pantalono, ĉe kio li senĉese murmuris: ”Sankta Virgulino.”

”Tio ne estas multe, kion vi scipovas,” diris al li Švejk. ”En la strato Na Bojišti en subtera loĝejo vivis stratbalaiisto Macháček, tiu ellasadis nazmukojn sur fenestron kaj disŝmiris tion tiel lerte, ke estis el tio bildo, kiel Libuše profetas gloron de Prago[17]. Por ĉiu tia bildo li ricevis de la edzino tian 'ŝtatan stipendion', ke li havis la faŭkon ŝvela kiel sakegon, sed li tion ne lasis kaj senĉese en tio perfektiĝadis. Tio estis ankaŭ lia sola amuzo.”

La polo al tio ne respondis kaj fine la tuta eskorto estis en profunda silento, kvazaŭ ĝi veturus al entombiga ceremonio kaj kun pieco pensus pri la mortinto.

Tiel ili proksimiĝis al stabo de la brigado en Wojałycze.

*

Intertempe ĉe stabo de la brigado okazis certaj tre esencaj ŝanĝoj.

Per estrado de la brigada stabo estis komisiita kolonelo Gerbich. Tio estis sinjoro kun grandaj soldataj kapabloj, kiuj enpuŝiĝis al li en la piedojn en formo de podagro. Sed en la ministerio li havis tre influajn personojn, kiuj kaŭzis, ke li ne estis pensiigita kaj nun li vagis inter diversaj staboj de grandetaj soldataj formacioj, ricevadis altigitan soldon kun la plej diversaj militaj alpagoj kaj restis sur la loko tiel longe, dum en atako de podagro li ne faris ian idiotaĵon. Poste oni translokis lin denove alien kaj temis propre pri avanco. Ĉe tagmanĝo li parolis kun oficiroj kutime pri nenio alia ol pri sia ŝvelinta dikfingro de la piedo, kiu de tempo al tempo akiris minacan dimension, tiel ke li devis havi specialan grandan boton.

Lia la plej ŝatata amuzo ĉe manĝo estis rakonti al ĉiuj, kiel lia dikfingro puŝas kaj senĉese ŝvitas, tiel ke li devas havi ĝin en vato, kaj ke tiuj elŝvitaĵoj aĉodoras kiel aciĝinta bova supo.

Tial ankaŭ la tuta oficiraro kun granda sincero lin adiaŭis, kiam li iris al alia loko. Alie li estis tre afabla sinjoro kaj kondutis tute amike al pli malaltrangaj oficiroj, al kiuj li rakontis, kíom da bongustaĵoj, antaŭ ol tio ĉi lin kaptis, li eltrinkis kaj formanĝis.

Kiam oni alvenigis Švejkon al la brigado kaj laŭ la ordono de dejoranta oficiro alkondukis lin kun koncernaj aktoj al la kolonelo Gerbich, sidis ĉe tiu en la kancelario la leŭtenanto Dub.

Dum tiuj kelke da tagoj de la marŝo Sanok — Sambor la leŭtenanto Dub travivis denove unu aventuron. Scie, malantaŭ Felsztyn la dekunua kompanio renkontis transporton de ĉevaloj, kiujn oni kondukis al dragona regimento en Sadowa-Wisznie.

La leŭtenanto Dub mem propre eĉ ne sciis, kiel okazis, ke li volis montri al la ĉefleŭtenanto Lukáš sian rajdistan arton, kiel li suprensaltis sur ĉevalon, kiu malaperis kun li en valo de rivereto, kie pli poste oni trovis la leŭtenanton Dub firme enigitan en malgranda marĉejo, ke eble eĉ la plej lerta ĝardenisto ne scipovus tiel lin enplanti. Kiam oni eltiris lin helpe de masoj, la leŭtenanto Dub plendis pri nenio, li nur mallaŭte ĝemis, kvazaŭ lia vivo finiĝus. Kiel oni trenis lin laŭlonge de la stabo de la brigado, oni alveturigis lin do tien kaj tie lin kusigis en malgranda lazareto.

Dum kelke da tagoj li rekonsciiĝis, tiel ke kuracisto proklamis, ke ankoraŭ dufoje aŭ trifoje oni ŝmiros al li la dorson kaj ventron per joda tinkturo kaj ke poste li kuraĝe povos denove atingi sian taĉmenton.

Nun li do sidis ĉe la kolonelo Gerbich kaj ili al si rakontis pri la plej diversaj malsanoj.

Ekvidinte Švejkon, li ekvokis per forta voĉo, ĉar li havis scion pri mistera malapero de Švejk antaŭ Felsztyn: ”Ni havas vin jam do denove! Multaj migras kiel bestaĉoj kaj revenas kiel ankoraŭ pli malbonaj rabobestoj. Vi estas ankaŭ unu el ili.”

Por kompletigo decas ankoraŭ rimarki, ke ĉe sia aventuro kun ĉevalo la leŭtenanto Dub ricevis malfortan cerboskuon, tial ni ne povas miri, ke alpaŝante pli proksime al Švejk, li kriis en versoj, instigante dion al la lukto kontraŭ Švejk: ”Jen, Patro, mi helpopetas vin, per fum' min vualas kanono bruanta, minace fulmvibras pafego siblanta, direktoro de bataloj, mi helpopetas vin, Patro, akompanu min kontraŭ tiu ĉi fiulo... Kie vi estis tiel longe, kanajlo? Kia uniformo tio estas, kiun vi surhavas?”

Decas ankoraŭ aldoni, ke la kolonelo trafita de podagro havis ĉion en sia kancelario aranĝita tre demokrate, se ĝuste li ne havis atakon de podagro. Vizitadis lin ĉiuj eblaj soldataj ranguloj por elaŭskulti liajn opiniojn pri la ŝvelinta dikfingro kun postgusto de aĉiĝinta bova supo.

En la tempoj, kiam la kolonelo Gerbich ne havis atakojn de podagro, estis en lia kancelario ĉiam multe da plej diversaj ranguloj, ĉar en tiaj eksterordinaraj okazoj li estis tre gaja kaj parolema kaj ŝatis havi ĉirkaŭ si aŭskultantojn, al kiuj li rakontis malĉastajn anekdotojn, kio faris al li tre bone kaj al la ceteraj tio kaŭzis tiun ĝojon, ke ili eldevigite ridis al malnovaj anekdotoj, kiuj cirkulis eble jam en la tempo de generalo Laudon[18].

En tiaj tempoj la servo ĉe la kolonelo Gerbich estis tre facila, ĉiuj faris, kion ili volis, kaj se kie ajn, en kiu ajn stabo aperis la kolonelo Gerbich, tie certis, ke oni ŝtelas kaj faras ĉiuspecajn friponaĵojn.

Ankaŭ nun kun la alkondukita Švejk enpuŝis sin en la kancelarion de la kolonelo la plej diversspecaj soldataj ranguloj kaj atendis, kio okazos, dum la kolonelo studis dokumenton por la stabo de la brigado, ellaboritan fare de la majoro el Przemyśl.

Sed la leŭtenanto Dub daŭrigis en interparolo kun Švejk per sia kutima agrabla maniero: ”Vi min ankoraŭ ne konas, sed kiam vi min ekkonos, vi mortaĉos sekve de timo.”

La kolonelo estis el la skribo de la majoro konfuzita, ĉar la majoro en Przemyśl diktis tiun dokumenton ankoraŭ sub influo de malforta alkohola veneniĝo.

Malgraŭ tio la kolonelo Gerbich estis en bona humoro, ĉar hieraŭ eĉ hodiaŭ pasis liaj malagrablaj doloroj kaj lia dikfingro kondutis milde kiel virŝafeto.

”Kion do vi propre faris,” li demandis Švejkon per tiel afabla tono, ke al la leŭtenanto Dub pikis ĉe la koro kaj aldevigis lin, ke li mem respondu anstataŭ Švejk:

”Tiu viro, sinjoro kolonelo,” li prezentis Švejkon, ”ŝajnigas idioton, por ke li per sia idioteco kovru siajn friponaĵojn. Kvankam mi ne estas informita pri enhavo de dokumento liverita kun li, tamen mi opiniis, ke tiu ulo denove ion faris, sed ion pli grandan. Se vi permesus, sinjoro kolonelo, ke mi povu konatiĝi kun enhavo de la dokumento, mi nepre povus doni al vi eventuale certajn direktivojn, kiel lin trakti.”

Turnante sin al Švejk, li diris al li ĉehe: ”Vi suĉas al mi la sangon, ĉu?”

”Mi suĉas,” respondis Švejk digne.

”Vidu lin do, sinjoro kolonelo,” daŭrigis la leŭtenanto Dub germane. ”Pri nenio oni povas lin demandi, oni ne povas kun li eĉ ekparoli. Falĉilo foje devas trafi sur ŝtonon kaj necesos ekzemplodone lin puni. Permesu, sinjoro kolonelo.”

La leŭtenato Dub profundiĝis en legadon de dokumento, ellaboritan fare de la majoro el Przemyśl, kaj kiam li finlegis, li ekvokis solene: ”Nun estas via amen, kien vi donis la soldatan uniformon?”

”Mi lasis ĝin sur bordo de lago, kiam mi provis, kiel en tiu ĉi ĉifonaĵo sentas sin rusaj soldatoj,” respondis Švejk, ”tio estas propre nenio alia ol eraro.”

Švejk komencis rakonti al la leŭtenanto Dub, kion ĉion li trasuferis sekve de tiu eraro, kaj kiam li finis, la leŭtenanto Dub lin alkriegis:

”Nur nun vi min ekkonos. Ĉu vi scias, kio tio estas perdi armean posedaĵon, ĉu vi scias, kion tio signifas, kanajlo, perdi uniformon en la milito?”

”Obee mi raportas, sinjoro leŭtenanto,” respondis Švejk, ”ke se soldato perdis la uniformon, li devas ricevi alian.” ”Jesuo Maria,” ekkriis la leŭtenanto Dub, ”bovo, besto, vi iritos min tiel longe, ke post la milito vi servos aldone ankoraŭ cent jarojn.”

La kolonelo Gerbich, kiu ĝis nun trankvile kaj vivosperte sidis malantaŭ la tablo, subite faris teruran grimacon, ĉar per atako de podagro lia ĝis nun kvieta dikfingro de la piedo ŝanĝiĝis el milda kaj trankvila virŝafeto al krieganta tigro, al elektra fluo de sescent voltoj, al membro malrapide pistata per martelo por gruzo. La kolonelo Gerbich nur eksvingis la manon kaj ekkriegis per terura voĉo de homo, malrapide rostata sur fajro: ”Ĉio eksteren! Donu al mi revolveron!”

Tion ĉiuj jam konis, kaj tial ili ekimpetis eksteren eĉ kun Švejk, kiun la gardistaro fortrenis en la koridoron. Restis nur la leŭtenanto Dub; en tiu ĉi momento, kiu ŝajnis al li tiel konvena, li volis ankoraŭ instigi kontraŭ Švejk kaj diris al la grimacanta kolonelo: ”Mi permesas al mi atentigi, sinjoro kolonelo, ke tiu ĉi viro.”

La kolonelo ekmiaŭis kaj ĵetis inkujon kontraŭ la leŭtenanto, al kio la konsternita leŭtenanto Dub soldatsalutis kaj diris: ”Kompreneble, sinjoro kolonelo,” kaj malaperis inter la pordo.

Poste el la kancelario de la kolonelo oni longe aŭdis kriegon kaj ululadon, ĝis fine la dolorplena ĝemado ĉesis. La dikfingro de la kolonelo subite denove ŝanĝiĝis al kvieta virŝafeto, la atako de podagro pasis, la kolonelo sonorigis kaj ordonis, ke oni denove alkonduku al li Švejkon.

”Kio do propre estas koncerne vin?” demandis la kolonelo Švejkon, kvazaŭ falus de li ĉio malagrabla, kaj kiu sentis sin tiel libere kaj feliĉege, kvazaŭ li kuŝaĉus en sablo sur marbordo.

Švejk, amike ridetante al la kolonelo, rakontis al li sian tutan odiseadon, kiel li estas kuriero de la dekunua marŝkompanio de la naŭdekunua regimento kaj kiel li ne scias, kion ili faros tie sen li.

La kolonelo ankaŭ ridetis kaj poste eldonis tiujn ĉi ordonojn: ”Pretigi por Švejk soldatan bileton tra Lvovo en la stacion Zóltance, kien morgaŭ almarŝos lia marŝkompanio, el la magazeno doni al li novan soldatan uniformon kaj ses kronojn okdek du helerojn kompense pro manĝo dum la vojo.”

Kiam poste Švejk en nova aŭstra uniformo forlasis la stabon de la brigado por iri al la stacidomo, ĉe la stabo gapis la leŭtenanto Dub kaj estis nemalmulte surprizita, kiam Švejk severe soldatmaniere anoncis sin al li, montris al li dokumentojn kaj zorgeme lin demandis, ĉu li sciigu ion de li al la ĉefleŭtenanto Lukáš.

La leŭtenanto Dub ne trovis alian reagon ol la vorton: ”Formarŝi!” Kaj kiam li postrigardis la malproksimiĝantan Švejk, li nur murmuris por si: ”Vi min ankoraŭ ekkonos, Jesuo Maria, vi min ekkonos.”

*

En la stacio Zóltance amasiĝis la tuta bataliono de la kapitano Ságner krom ariergardo el la dekkvara kompanio, kiu ie perdiĝis, kiam ili ĉirkaŭiris Lvovon.

Ĉe eniro en la urbeton Švejk troviĝis en tute nova sfero, ĉar el ĝenerala homsvarmo eblis ĉi tie jam rimarki, ke de ĉi tie ne estas tro malproksime al la pozicio, kie tio interbatiĝas. Ĉie ĉirkaŭe kuŝis artilerio kaj trajnotrupoj, el ĉiu domo eliradis soldatoj de la plej diversaj regimentoj, inter tiuj kiel elito pasis denaskaj germanoj kaj el siaj abundaj provizoj aristokrate disdonadis cigaredojn al aŭstroj. Ĉe germanaj kuirejoj sur la placo estis eĉ bareloj da biero, kie oni kranis ĝin al soldatoj en mezurglasojn ĉe tagmanĝo kaj vespermanĝo, kaj ĉirkaŭ tiuj ĉi bareloj kiel frandemaj katoj vagis malzorgataj aŭstraj soldatoj kun svelaj ventroj sekve de dolĉigita cikoria dekoktaĵo.

Grupoj da tempiobuklaj judoj en longaj kaftanoj montris al si nubojn da fumo ĉe la okcidento kaj svingis la manojn. Ĉie oni kriis, ke ĉe la rivero Bug brulas Uciszków, Busk kaj Derewiany.

Oni klare aŭdis bruegon de kanonoj. Aliloke oni denove kriis, ke la rusoj el Grabowa bombardas vilaĝon Kamionka Strumilowa, ke oni batalas laŭlonge de la tuta Bug kaj ke soldatoj retenas forkurintojn, kiuj jam volis denove reveni en siajn hejmojn malantaŭ Bug.

Ĉie regis ĥaoso kaj neniu sciis ion certan, ĉu la rusoj ne transiris denove al ofensivo kaj ne haltigis sian senĉesan cedon en la tuta fronto.

Patroloj de soldataj ĝendarmoj ĉiumomente kondukis al la ĉefkomandejo de la urbeto timigitan judan animon, kulpigitan pri disvastigado de malveraj kaj falsaj sciigoj. Tie oni poste batis la kompatindajn judojn ĝissange kaj kun disbatita postaĵo ellasadis ilin en iliajn hejmojn.

En tiun ĉi ĥaoson venis do Švejk kaj en la urbeto esplorserĉis sian marŝkompanion. Jam en la stacidomo li preskaŭ venis en konflikton ĉe la stacia komandejo. Kiam li venis al tablo, kie oni donis informojn al soldatoj serĉantaj siajn trupunuojn, kaporalo malantaŭ la tablo lin alkriis, ĉu li eble ne volas, ke la kaporalo iru elserĉi lian marŝkompanion. Švejk al li diris, ke li volas nur scii, kie ĉi tie en la urbeto tendumas la dekunua marŝkompanio de la naŭdekunua regimento, de tia kaj tia marŝbataliono. ”Por mi estas tio tre grava,” emfazis Švejk, ”por ke mi sciu, kie estas la dekunua marŝkompanio, ĉar mi estas ĝia kuriero.”

Al ĉia malfeliĉo ĉe la apuda tablo sidis ia staba ĉefserĝento, kiu eksaltis kiel tigro kaj alkriegis Švejkon: ”Damninda hundo, vi estas kuriero kaj ne scias, kie estas via marŝkompanio?” Antaŭ ol Švejk povis respondi, la staba ĉefserĝento malaperis en kancelario kaj post momento alkondukis de tie dikan ĉefleŭtenanton, kiu aspektis tiel digne kiel posedanto de grandviandista firmao.

Staciaj komandejoj estis ankaŭ kaptiloj por vagantaj sovaĝiĝintaj soldatoj, kiuj serĉus siajn trupunuojn eble dum la tuta milito, vagus de unu stacio al la alia kaj plej volonte atendus en vicoj ĉe tiuj tabloj en la staciaj komandejoj, kie estis surskribo ”Monkompenso de nutrado”.

Kiam la dika ĉefleŭtenanto eniris, la ĉefserĝento ekkriis: ”Atenton!” kaj la ĉefleŭtenanto demandis Švejkon: ”Kie vi havas dokumentojn?”

Kiam Švejk prezentis ilin al li kaj la ĉefleŭtenanto konvinkiĝis pri ĝusteco de lia marŝordono de la stabo de lia brigado al lia kompanio en Zóltance, li transdonis ilin denove al Švejk kaj diris korfavore al la kaporalo ĉe la tablo: ”Donu al li informojn” kaj denove fermis sin apude en la kancelario.

Kiam la pordo malantaŭ li klakfermiĝis, la staba ĉefserĝento prenis Švejkon je la ŝultro kaj forkondukante lin al la pordo, donis al li tiun ĉi informon: ”Zorgu, fetorulo, ke vi malaperu!”

Kaj tiel Švejk denove troviĝis en tiu ĥaoso kaj serĉis nun iun konaton el la bataliono. Li longe pasis tra stratoj, ĝis fine li metis ĉion je unu karto.

Li haltigis kolonelon kaj per sia kripligita germana lingvo lin petis, ĉu li eble ne scias, kie kuŝas lia bataliono kun lia marŝkompanio.

”Kun mi vi povas paroli ĉeĥe,” diris la kolonelo, ”ankaŭ mi estas ĉeĥo. Via bataliono estas dislokita en apuda vilaĝo Klimontów malantaŭ fervoja linio kaj en la urbeton estas malpermesite enpaŝi, ĉar soldatoj de unu via kompanio interbatiĝis sur la placo kun Bavaroj tuj, kiam ili venis.”

Švejk do ekpaŝis al Klimontów.

La kolonelo lin alvokis, ekpalpis en poŝon kaj donis al Švejk kvin kronojn, ke tiu aĉetu al si por ili cigaredojn, kaj denove afable lin adiaŭinte, li malproksimiĝis de Švejk kaj pensis enmense: 'Kiel simpatia soldateto.'

Švejk daŭrigis sian vojon al la vilaĝo, kaj meditante pri la kolonelo, li venis al tiu konkludo, ke antaŭ dek du jaroj estis en Tridentino certa kolonelo Habermaier, kiu kondutis al la soldatoj ankaŭ tiel afable, kaj fine montriĝis, ke li estas samseksema, kiam en banloko ĉe Adiĝo li volis bugri kadetonaspiranton, minacante al li per soldatserva reglamento.

Ĉe tiuj ĉi malserenaj pensoj Švejk malrapide ĝisiris en nemalproksiman vilaĝon kaj li ne havis tro da laboro por trovi la stabon de la bataliono, ĉar kvankam la vilaĝo estis tre vasta, estis tie nur unu konvena konstruaĵo, granda elementa lernejo, kiun en tiu ĉi pure ukrajna regiono konstruis galicia landa administrantaro por efike poligi la komunumon.

Dum la milito la lernejo trairis kelke da fazoj. Estis ĉi tie lokitaj pluraj rusaj staboj, aŭstraj staboj, iam en la tempo de grandaj bataloj, decidantaj pri la sorto de Lvovo, oni kreis el la gimnastikejo operacian halon. Ĉi tie oni fortranĉadis piedojn kaj manojn kaj faris trepanojn de kranioj.

En ĝardeno malantaŭ la lernejo estis granda funelforma truo, kaŭzita per eksplodo de grandkalibra grenado. En angulo de la ĝardeno staris forta pirarbo, sur kies unu branĉo estis resto de tratranĉita snuro, kie antaŭnelonge pendis loka grekkatolika parokestro, pendumita laŭ la denunco de loka pola ĉefinstruisto, ke li estis ano de malnovrusa grupo kaj ke dum la rusa okupacio li servis en la preĝejo meson por venko de armiloj de la rusa ortodoksa caro. Kvankam tio ne baziĝis sur vero, ĉar tiutempe la kulpigito tute ne ĉeestis en tiu ĉi loko, kuracante al si siajn galŝtonetojn en malgranda banloko netuŝita de la milito, en Bochnie Zamurowane.

Ĉe pendumo de la grekkatolika parokestro ludis rolon kelke da aferoj: nacieco, religia konflikto kaj kokino. Scie, senprokraste antaŭ la milito la kompatinda parokestro en sia ĝardeno mortigis unu el kokinoj de la instruisto, kiuj al li elterigadis plantitajn semojn de melonoj.

Post la mortinto, la grekkatolika pastro, la parokeja konstruaĵo restis neokupita kaj eblas diri, ke ĉiu prenis al si ian memoraĵon pri sinjoro parokestro.

Pola kampisteto forportis al si hejmen eĉ malnovan pianon, kies superan tabulon li uzis por ripari pordeton de porkejo. Parton de la meblaro dishakis soldatoj, kiel tio kutimis, kaj pro feliĉa hazardo restis nedifektita granda kameno en la kuirejo kun eminenta forno, ĉar la grekkatolika parokestro neniel diferencis de siaj ultrakolegoj, tre satis manĝeti kaj havi multe da potoj kaj bakpatoj sur la forno eĉ en la fornokesto.

Tiam iĝis ia tradicio, ke ĉiuj trairantaj trupunuoj kuiris ĉi tie en la kuirejo por oficiroj. Supre en granda ĉambro estis ia oficira kazino. Tablojn kaj seĝojn ili kunkolektis de vilaĝanoj.

Guste hodiaŭ la oficiroj de la bataliono aranĝis por si solenan vespermanĝon, kolektis monon kaj aĉetis al si porkon, kaj la kuiristo Jurajda preparadis por la oficiroj porkofestenon, ĉirkaŭita de diversaj parazitoj el la vicoj de oficiraj servosoldatoj, inter kiuj elstaris la ĉefserĝento-kontisto, konsilanta al Jurajda kiel distranĉi la porkan kapon, por ke por la ĉefserĝento-kontisto restu peco da rostreto.

La plej malfermegitajn okulojn el ĉiuj havis la nesatigeblulo Baloun.

Proksimume tiel kanibaloj rigardas kun apetito kaj manĝavideco, kiel el misiisto preparata sur rostilo fluas graso, eldonante agrablan odoron ĉe fandado. Baloun sentis sin plimalpli kiel laktovendista hundo trenanta veturileton, laŭlonge de kiu fumaĵista helpanto portas sur la kapo korbon kun freŝe fumaĵitaj kolbasoj, ĉe kio ĉeno da kolbasoj pendas el la korbo tra lia dorso, tiel ke nur salti kaj kapti, se ne ekzistus tiu tediga rimenaro, per kiu estas tiu kompatinda hundo jungita, kaj tiu aĉa buŝumo.

Kaj tripkolbasa farĉo, travivanta unuan periodon de sia naskiĝo, grandega amaso da tripkolbasa embrio sur rultabulo odoris je pipro, graso, hepatoj.

Kaj Jurajda kun suprenŝovitaj manikoj estis tiel serioza, ke li povus pozi kiel modelo por bildo, kiel dio el ĥaoso kreas la terglobon.

Baloun ne eltenis kaj plorekĝemis. Lia plorĝemado gradiĝis ĝis korŝira ploro.

”Kial vi ploregas kiel virbovo?” demandis lin la kuiristo Jurajda.

”Mi rememoris la hejmon,” respondis kun plorĝemo Baloun, ”kiel hejme mi ĉiam estis ĉe tio kaj kiel eĉ al mia la plej bona najbaro mi neniam volis sendi manĝopaketon, ĉiam mi volis forvori ĉion nur mem kaj mi tion ankaŭ forvoris. Foje mi tiel trostopiĝis per tripkolbalsoj, sangokolbasoj kaj kuirporkaĵo, ke ĉiuj opiniis, ke mi krevos, kaj pelis min kun vipo ĉirkaŭ la korto kiel bovinon pufiĝintan post trifolio.

Sinjoro Jurajda, permesu al mi palpi en tiun farĉon, kaj poste mi estu alligita, alie mi ne transvivos tiun turmenton.”

Baloun leviĝis de sur la benko, kaj ŝancelirante kiel ebria, li alpaŝis al la tablo kaj etendis sian manaĉon direkte al la amaso da farĉo.

Komenciĝis obstina lukto. Ĉiuj ĉeestantoj penplene lin superis, ke li ne ĵetegu sin sur la farĉon. Nur tion ili ne povis al li malebligi, kiam ili elĵetadis lin el la kuirejo, ke li en malespero ne ekpalpu en poton kun trempitaj intestoj por tripkolbasoj.

La kuiristo Jurajda estis tiel ekscitita, ke li elĵetis malantaŭ fuĝanta Baloun la tutan faskon da lignetoj kaj kriegis post li: ”Forvoru tripkolbasajn pikstangetojn, kanajlo!”

Tiutempe supre amasiĝis jam oficiroj de la bataliono, kaj dum ili solene atendis tion, kio naskiĝis sube en la kuirejo, pro manko de alia alkoholaĵo ili trinkis simplan sekalan brandon, kolorigitan flave per dekoktaĵo de cepo, pri kiu juda komercisto asertis, ke tio estas la plej bona kaj la plej origina franca konjako, kiun li heredis post sia patro, kaj ke tiu havis lin ankoraŭ de sia avo.

”Ulo,” diris al li ĉe tiu okazo la kapitano Ságner, ”se vi ankoraŭ diros, ke via praavo aĉetis ĝin de francoj, kiam tiuj fuĝis de Moskvo[19], mi igos vin malliberigi por tiel longe, ĝis tiu la plej juna el via familio iĝos la plej aĝa.”

Dum ili malbenis la entrepreneman judon post ĉiu gluto, Švejk sidis jam en kancelario de la bataliono, kie estis neniu krom la unujara volontulo Marek; tiu kiel historiisto de la bataliono eluzis la prokrastiĝon de la bataliono ĉe Zóltance por provize priskribi iujn venkajn batalojn, kiuj sajne okazos en estonto.

Provizore li preparis al si certajn skizojn kaj havis ĝuste skribite, kiam eniris Švejk: ”Se antaŭ nia spirita rigardo aperos ĉiuj tiuj herooj, partoprenantaj batalojn ĉe la vilaĝo N., kie ĉe flanko de nia bataliono interbatiĝis unu bataliono de la regimento N. kaj dua bataliono de la regimento N., ni vidos, ke nia N-a bataliono montris la plej brilajn strategiajn kapablojn kaj nedubeble helpis al venko de la N-a divizio, havinta celon definitive firmigi niajn poziciojn en parto de la fronto N.'

'Vidu do,' diris Švejk al la unujara volontulo, 'mi estas ĉi tie jam denove.'

”Permesu, ke mi vin priflaru,” diris la unujara volontulo Marek, ame kortusita, ”hm, vi vere misodoras je malliberejo.”

”Kiel kutime,” diris Švejk, ”estis tio nur tre eta miskompreno; kaj kion faras vi?”

”Kiel vi vidas,” respondis Marek, ”mi surpaperigas heroajn savintojn de Aŭstrio, sed iel tio ne volas kunmetiĝi kaj estas tio plena de N. Mi substrekas en tio ”n”, tiu ĉi litero maturiĝis al neordinara perfekteco en estanto eĉ en estonto. Krom antaŭaj kapabloj la kapitano Ságner malkasis en mi neordinaran matematikan talenton. Mi devas kontroli kontojn de la bataliono kaj ĝis nun mi venis al tia konkludo, ke la bataliono estas absolute pasiva kaj ke ĝi atendas nur tion, kiel fari ian egaligon de ŝuldoj kun siaj rusaj kreditoroj, ĉar post malvenko eĉ post venko oni plej multe ŝtelas. Cetere ĉio tio estas egala. Eĉ se ni estus ĝisfunde venkobatitaj, estas ĉi tie dokumentoj pri nia venko, ĉar en la posteno de bataliona kronikisto mi estas honorigita per tio, ke mi povas skribi: 'Ĝi denove turnis sin kontraŭ la malamiko, kiu jam opiniis, ke la venko estas ĉe lia flanko. Impeto de niaj soldatoj kaj atako kun bajonetoj estis verko de la momento. La malamiko en malespero fuĝas, ĵetegas sin en proprajn tranĉeojn, ni pikas ĝin senkompate, tiel ke en malordo ĝi forlasas siajn tranĉeojn, postlasante en niaj manoj vunditajn eĉ nevunditajn militkaptitojn. Tio estas unu el la plej gloraj momentoj.' Kiu ĉion tion postvivos, skribos hejmen feldpostan karton: 'Ili ricevis sur la pugon, kara edzino! Mi estas sana. Ĉu vi jam demamigis nian infanaĉon? Nur ĝin ne instruu, ke ĝi alparolu fremdajn homojn ”patro”, ĉar tio estus por mi malfacila.' La cenzuro strekos poste sur la karto: 'Ili ricevis sur la pugon', ĉar oni ne scias, kiu tion ricevis. kaj oni povus tion diversmaniere kombini, ĉar la esprimo estis neklara.”

”Ĉefe klare paroli,” proklamis Švejk. ”Kiam estis misiistoj ĉe sankta Ignaco en Prago en la jaro 1912, estis tie predikisto kaj tiu diris el la predikejo, ke en la ĉielo li renkontiĝos sajne kun neniu. Tiun vesperan religian ekzercon partoprenis lutisto Kulíšek, kiu post la diservo diris en gastejo, ke tiu misiisto ŝajne kulpiĝis pri multe da aferoj, se li anoncis en preĝejo kiel ĉe publika pekokonfeso, ke li renkontiĝos kun neniu en la ĉielo; kial oni sendas tiajn homojn sur la predikejon. Oni devas ĉiam paroli klare kaj kompreneble kaj ne en iaj tiaj ĉirkaŭfrazoj. Ĉe Brejška estis antaŭ jaroj ĉefkelnero kaj tiu havis kutimon, kiam li trinke kuraĝiĝis kaj iris post la laboro hejmen, halti ĉe tio en certa nokta kafejo kaj tosti kun nekonataj gastoj, kaj ĉiam ĉe tosto li diris: 'Ni pri vi, vi pri ni.' Foje li ricevis pro tio de ia bonkonduta sinjoro el Jihlava tian baton sur la faŭkon, ke la kafejmastro matene, kiam oni elbalais tiujn dentojn, alvokis sian filineton, kiu frekventis kvinan klason de elementa lernejo kaj demandis sin, kiom da dentoj havas maturaĝa homo en la faŭko. Ĉar si tion ne sciis, li elbatis al si du dentojn kaj la trian tagon li ricevis skribon de tiu ĉefkelnero, en kiu tiu ekskuzis sin pro ĉiuj al li kaŭzitaj malagrablaĵoj, ke li ne volis diri ion malĉastan, sed ke la publiko lin ne komprenas, ĉar tio estas fakte tiel: 'Ni pri vi, vi pri ni koleras, ĉu?' Kiu diras iajn dusencajn parolojn, tiu devas ilin unue pripensi. Sincera homo, kiu parolas laŭ sia beko, malofte ricevas sur la faŭkon. Kaj se tio okazis al li jam kelkfoje, tiu precipe donas al si atenton kaj en la kompanio prefere tenas la faŭkon fermita. Estas vero, ke pri tia homo ĉiu opinias, ke li estas malica kaj dio scias kia, kaj ke ofte ankaŭ lin oni draŝas, sed tion portas kun si jam lia prudento, lia sinregado, ĉar li devas pripensi, ke li estas sola kaj kontraŭ li ke estas multe da homoj, kiuj sentas sin ofenditaj, kaj se li komencus kun ili interbatiĝi, ke li ricevus duoble pli. Tia homo devas esti modesta kaj pacienca. En Nusle vivas certa sinjoro Hauber, tiun oni foje dimanĉe en Kundratice[20] erarpikis sur ŝoseo per tranĉilo, kiam li iris el ekskurso de Bartónekmuelejo. Kun tiu tranĉilo en la dorso li ĝisiris hejmen, kaj kiam la edzino demetis al li la jakon, ŝi eltiris al li la tranĉilon el la dorso kaj jam antaŭtagmeze tranĉis per ĝi viandon por gulaŝo, ĉar ĝi estis el Solingena stalo[21] kaj bele akrigita kaj ili havis hejme ĉiujn tranĉilojn dentohavaj kaj malakraj. Poste si volis havi por la hejmo la tutan kompleton da tiaj tranĉiloj kaj sendis lin ĉiam dimanĉe al ekskurso en Kundratice, sed li estis tiel modesta, ke li iris nenien ol al Banzet en Nusle, kie li sciis, ke se li sidas en la kuirejo, ke Banzet elĵetos lin pli frue antaŭ ol iu povus lin ekpalpi.”

”Vi neniel ŝanĝiĝis,” diris al li la unujara volontulo.

”Mi ne ŝanĝiĝis,” respondis Švejk, ”por tio mi ne havis tempon. Oni volis min eĉ mortpafi, sed tio ne estis ankoraŭ tio la plej malbona, ekde la dekdua ĉimonate mi ankoraŭ nenie ricevis la soldon.”

”Ĉe ni vi ĝin nun ne ricevos, ĉar ni marŝas al Sokal' kaj la soldon oni elpagos nur post la batalo, ni devas ŝpari. Se mi kalkulas, ke tio tie ekos post dek kvar tagoj, oni ŝparos pro ĉiu falinta soldato eĉ kun alpagoj dudek kvar kronojn sepdek du helerojn.”

”Kaj alie, kio estas ĉe vi nova?”

”Unue perdiĝis nia ariergardo, krom tio la oficiraro havas porkofestenon en la parokejo kaj la viraro disiĝis tra la vilaĝo kaj faras la plej diversajn malĉastaĵojn kun la loka ina loĝantaro. Antaŭtagmeze oni alligis soldaton de via kompanio pro tio, ke li suprengrimpis en subtegmenton malantaŭ sepdekjara maljunulinaĉo. Tiu homo estas senkulpa, ĉar en la tagordono estis nenio pri tio, ĝis kiom da jaroj estas tio permesita.”

”Tion mi ankaŭ opinias,” diris Švejk, ”ke tiu homo estas senkulpa, ĉar se tia maljunulinaĉo grimpas supren tra eskalo, la homo ne vidas sian vizaĝon. Guste tia okazo estis dum manovroj ĉe Tábor. Unu nia plotono estis lokita en gastejo, ia ulino en antaŭĉambro frotlavis plankon kaj certa Chramosta proksimiĝis al si kaj plaŭdbatetis sin — kiel mi tion al vi diru — sur la jupo. Si havis tre evoluintan jupon, kaj kiam li plaŭdbatetis sin sur ĝi, si nenion, li plaŭdbatetas sin la duan fojon, la trian fojon, si denove nenion, kvazaŭ tio sin ne tusus, li do decidiĝis por la faro kaj si trankvile plu frotis la ĉirkaŭan plankon, poste si turnas sin al li per la vizaĝo kaj diras: 'Bele mi vin superruzis, soldateto.' Tiu maljunulinaĉo aĝis pli ol sepdek jarojn kaj poste si rakontis tion al la tuta vilaĝo. — Kaj nun mi permesus al mi demandi vin, ĉu dum mia foresto vi ne estis ankaŭ malliberigita.”

”Ne estis okazo por tio,” ekskuzis sin Marek, ”sed aliflanke, koncerne vin, mi devas al vi sciigi, ke la bataliono eldonis kontraŭ vi arestordonon.”

”Tio ne gravas,” rimarkis Švejk, ” tion oni faris tute ĝuste, la bataliono devis tion fari kaj eldoni kontraŭ mi arestordonon, tio estis ilia devo, ĉar oni ne sciis pri mi dum longa tempo. De la bataliono estis tio nenia trofervoriĝo. — Vi diris do, ke ĉiuj oficiroj estas en la parokejo ĉe porkofesteno? Mi devas tien iri kaj prezenti min, ke mi estas denove ĉi tie, sinjoro ĉefleŭtenanto Lukáš eĉ tiel havis pri mi grandan zorgon.” Švejk ekiris al la parokejo per firma soldatpaŝo, ĉe kio li al si kantis:

Jen, rigardu, mia koro,
min rigardu, amatin’,
kiel oni faris min
vere nobla grandsinjoro...

Poste Švejk eniris la parokejon tra la ŝtuparo supren, de kie eĥis voĉoj de oficiroj.

Oni parolis pri ĉio ebla kaj ĝuste babilis pri la brigado, kiaj malordoj regas tie ĉe la stabo, kaj ankaŭ adjutanto de la brigado enverŝis oleon en la fajron, rimarkante: ”Ni ja telegrafis en la afero de tiu Švejk, Švejk.”

”Ĉi tie!” ekvokis malantaŭ la duonmalfermita pordo Švejk kaj enirante internen, ripetis:

”Ĉi tie! Obee mi raportas, infanteriano Švejk, kuriero de la dekunua marŝkompanio!”

Vidante embarasitajn vizaĝojn de la kapitano Ságner kaj la ĉefleŭtenanto Lukáš, sur kiuj vidiĝis ia senvorta malespero, li ne atendis la demandon kaj ekvokis:

”Obee mi raportas, ke oni volis min mortpafi, ke mi perfidis sinjoron imperiestron.”

”Pro Jesuo Kristo, kion vi tion diras, Švejk?” senespere ekkriis pala ĉefleŭtenanto Lukáš.

”Obee mi raportas, tio estis tiel ĉi, sinjoro ĉefleŭtenanto...”

Kaj Švejk komencis detale priskribi, kiel tio pri li propre okazis.

Ili rigardis lin kun konsterne malfermegitaj okuloj, li rakontis kun ĉiuj eblaj detaloj kaj ne forgesis eĉ rimarki, ke sur bordo de tiu lago, kie okazis al li tiu malfeliĉo, kreskis miozotoj. Kiam poste li parolis pri tataraj nomoj, kun kiuj li koniĝis dum sia migrado, kiel Hallimulabalibej, al kiuj li aldonis tutan vicon da nomoj kreitaj de li mem, kiel Valivolavalivej, Malimulamalimej, la ĉefleŭtenanto Lukáš jam ne retenis rimarkon: ”Mi vin piedbatos, bruto. Daŭrigu mallonge, sed kontinue!”

Kaj Švejk plu daŭrigis kun sia konsekvenceco, kaj kiam li venis ĝis la senprokrasta juĝproceso kaj la generalo kaj la majoro, li menciis pri tio, ke la generalo strabis per la maldekstra okulo kaj ke la majoro havis la okulojn de blua koloro.

”Kiujn turnas al mi la majoro,” li aldonis poste en rimo.

La komandanto de la dekdua kompanio Zimmermann ĵetis kontraŭ Švejk poteton, el kiu li trinkis fortan brandon de la judo.

Švejk tute trankvile daŭrigis, kiel poste venis al konsolo de la animo kaj kiel la majoro dormis ĝismatene en lia ĉirkaŭbrako. Poste li brile defendis la brigadon, kien oni lin sendis, kiam la bataliono elpetis lin kiel perditan. Prezentante poste antaŭ la kapitanon Ságner dokumentojn pri tio, ke, kiel vidiĝas, li estis de tiu alta instanco de la brigado liberigita de kia ajn suspekto, li almemorigis: ”Mi permesas al mi obee raporti, ke sinjoro leŭtenanto Dub troviĝas ĉe la brigado kun cerboskuo kaj sendas al vi ĉiuj saluton. Mi petas pri soldo kaj monkompenso pro nericevita tabako.”

La kapitano Ságner kaj la ĉefleŭtenanto Lukáš interŝanĝis demandan rigardon, sed en tiu momento la pordo jam malfermiĝis kaj en tineto oni portis internen fumantan tripkolbasan supon.

Tio estis komenco de ĉiuj tiuj ĝuegoj, kiujn ili atendis. ”Damninda ulo,” diris la kapitano Ságner al Švejk, estante en agrabla humoro antaŭ proksimiĝantaj ĝuoj, ”vin savis nur la porkofesteno.”

”Švejk,” aldonis al tio la ĉefleŭtenanto Lukáš, ”se okazos ankoraŭ io, estos tio por vi malbona.”

”Obee mi raportas, ke tio devas esti por mi malbona,” soldatsalutis Švejk, ”se la homo estas en la soldatservo, li devas scii kaj koni.”

”Malaperu!” alkriegis lin la kapitano Ságner.

Švejk malaperis kaj iris suben en la kuirejon. Tien denove revenis la konsternegita Baloun kaj petis, ke li povu priservi sian ĉefleŭtenanton Lukáš dum la festeno.

Švejk venis ĝuste al la disputo de la kuiristo Jurajda kun Baloun.

Jurajda uzis ĉe tio malfacile kompreneblajn esprimojn. ”Vi estas festenido vorema,” li diris al Baloun, ”vi vorus, ĝis vi ŝvitus, kaj se mi donus al vi tripkolbasojn por porti ilin supren, vi enstomakigus ilin sur la ŝtuparo.” La kuirejo havis nun alian mienon. Ĉefserĝentoj-kontistoj de batalionoj eĉ de kompanioj frandis laŭ siaj rangoj kaj laŭ plano prilaborita fare de la kuiristo Jurajda. Batalionaj skribistoj, kompaniaj telefonistoj kaj kelke da suboficiroj avide manĝis tripkolbasan supon el rusta lavujo, maldensigitan per varmega akvo, por ke ankaŭ por ili io restu.

”Saluton!” diris la ĉefserĝento-kontisto Vaněk al Švejk, prironĝante krureton. ”Antaŭ momento estis ĉi tie nia unujarulo Marek kaj anoncis, ke vi estas denove ĉi tie kaj surhavas novan uniformon. Vi alkondukis min nun en belan marĉon. Li min timigis, ke nun ni ne elbilancos tiun uniformon kun la brigado. Via uniformo estis trovita sur bordo de la lago kaj ni tion jam anoncis pere de la bataliona kancelario al la brigado. Ĉe mi vi estas registrita kiel droninto ĉe banado, vi tute ne devis reveni kaj fari al ni malagrablaĵojn per du uniformoj. Vi eĉ ne scias, kion vi faris al la bataliono. Ĉiu parto de via uniformo estas ĉe ni registrita. Ĝi troviĝas en listo de uniformoj ĉe mi, ĉe la kompanio, kiel alkreskaĵo. La kompanio havas je unu kompleta uniformo pli. Pri tio mi faris anoncon al la bataliono. Nun ni ricevos sciigon de la brigado, ke tie vi ricevis novan uniformon. Ĉar la bataliono en etatoj pri vestprovizado intertempe anoncos, ke estas alkreskaĵo de unu kompleto. Mi tion konas, el tio povas esti revizio. Kiam temas pri tia bagatelo, oni alveturos al ni el la intendantanro. Se perdiĝos du mil paroj de botoj, pri tio zorgas neniu.

Sed al ni perdiĝis tiu via uniformo,” diris Vaněk tragike, suĉante medolon el osto, kiu falis al li en la manon, kaj elprenante la reston per alumeto, per kiu li fosetis al si inter la dentoj anstataŭ dentlignero, ”kulpe de tia bagatelo tutcerte venos ĉi tien inspektantaro. Kiam mi estis en Karpatoj, venis al ni inspektantaro kaŭze de tio, ke ne estis plenumita ordono detiradi botojn de frostmortaj soldatoj sen difektiĝo. Oni detiradis, detiradis — kaj al du la botoj ĉe tio krevis kaj unu soldato havis ilin detruitaj jam antaŭ la morto. Kaj la akcidento estis naskita. Alveturis kolonelo de la intendantaro, kaj se ne okazus tio, ke tuj, kiam li alveturis, li ricevis de la rusa flanko pafon en la kapon kaj ruliĝis en valon, mi ne scias, kio el tio estus.”

”Ĉu oni detiris de li ankaŭ botojn?” demandis Švejk kun intereso.

”Oni detiris,” diris Vaněk melankolie, ”sed neniu sciis, kiu tion faris, tiel ke la botojn de la kolonelo ni eĉ ne povis registri en la etato.”

La kuiristo Jurajda denove revenis de supre kaj lia unua rigardo falis sur la ruinigitan Balounon, kiu afliktite kaj turmentite sidis sur benko ĉe la kameno kaj kun terura malespero rigardis sian malgrasiĝintan ventron.

”Vi apartenus al la sekto de kvietismuloj[22],” diris la instruita kuiristo Jurajda kun bedaŭro, ”Tiuj ankaŭ la tutajn tagojn rigardis sian umbilikon ĝis al ili ŝajnis, ke ĉirkaŭ la umbiliko ekbrilis al ili aŭreolo. Post tio ili opiniis, ke ili atingis trian gradon de perfekteco.”

Jurajda ekpalpis en fornokeston kaj prenis de tie sangan kolbaseton.

”Voru, Baloun,” li diris afable, ”trostopiĝu, ĝis vi krevos, sufokiĝu, nesatigeblulo.”

Al Baloun eniris larmoj en la okulojn.

”Hejme, kiam ni buĉis,” rimarkis Baloun plorvoĉe, vorante malgrandan sangokolbason, ”mi formanĝis unue grandan pecon da kuirporkaĵo, la tutan rostron, koron, orelon, pecon da hepato, renon, lienon, pecon da lumbo, langon kaj poste.”

Kaj li aldonis per mallaŭta voĉo, kiel se oni rakontas fabelon: ”Kaj poste venis tripkolbasoj, ses, dek pecoj, kaj dikegaj sangokolbasoj, stopitaj per grio aŭ bulko, ke oni eĉ ne scias, kion pli frue ekmordi, ĉu tiun kun grio aŭ kun bulko. Ĉio solviĝas sur la lango, ĉio bonorodras — kaj la homo voras kaj voras.

Mi opinias,” lamentis Baloun plu, ”ke kuglo min evitos, sed malsato pereigos, kaj ke jam neniam en la vivo mi renkontiĝos kun tia pato da tripkolbasa farĉo kiel hejme. — Gelatenaĵon, tiun mi ne satis, ĉar tio nur tremas kaj ne satigas. La edzino, tiu oferus por gelatenaĵo sian vivon, kaj mi ne volis doni al si en tiun gelatenaĵon eĉ pecon da orelo, ĉar mi volis forvori ĉion mem, tiel kiel tio plej bone al mi bongustis. Mi ne pritaksis tion, tiun bongustaĵon, tiun bonfarton, kaj al la bopatro, eksbienmastro, mi malkonfesis foje porkon, buĉis kaj forvoris, kaj al ĉio mi ankoraŭ bedaŭris sendi al li, la maljuna kompatindulo, eĉ nur malgrandan manĝopaketon — kaj li poste al mi profetis, ke foje mi mortaĉos de malsato.”

”Kaj jam venis tiu dato,” diris Švejk, al kiu hodiaŭ senvole defluis de la buso nur rimoj.

La kuiriston Jurajda forlasis jam subita atako de kunsento kun Baloun, ĉar Baloun iel rapide alsoviĝis al la forno, eltiris panpecon el poso kaj provis la tutan pantranĉon trempi en saŭcon, kiu en granda pato premis sin ĉiuflanke al granda amaso da rostita porkaĵo.

Jurajda ekbatis lin en la manon, tiel ke la pantranĉo de Baloun falis en saŭcon, kiel se naĝanto en naĝejo saltas el lignotabulo en riveron.

Ne donante al li okazon, ke li povu eltiri la frandaĵon el la pato, li kaptis lin kaj elĵetis tra la pordo.

La konsternita Baloun vidis ankoraŭ tra fenestro, kiel Jurajda eltiras per forko tiun pantranĉon, kiu ĝisbrune ensorbiĝis per saŭco, kaj kiel li prezentas ĝin al Švejk kaj aldonas al tio ankoraŭ peceton da viando detranĉitan desupre de la rostita porkaĵo kun vortoj:

”Manĝu, mia modesta amiko!”

”Maria la Virgulino,” eklamentis malantaŭ la fenestro Baloun, ”mia pano estas for.” Balancante la longajn manojn li iris en la vilaĝon por elserĉi ian manĝon.

Švejk, manĝante la noblan donacon de Jurajda, ekparolis kun plena buso: ”Mi vere ĝojas, ke mi denove estas inter miaj homoj. Min tre ĉagrenus, se mi ne povus plu fari miajn valorajn servojn por la kompanio.” Devisante al si de la mentono gutojn de saŭco kaj graso, defluintajn de sur la pantranĉo, li finis:

”Mi ne scias, ne scias, kion vi ĉi tie sen mi farus, se oni ie tie min detenus kaj la milito prokrastiĝus ankoraŭ je kelke da jaroj.”

La ĉefserĝento-kontisto Vaněk demandis kun intereso: ”Kiel longe, Švejk, daŭros la milito laŭ via opinio?”

”Dek kvin jarojn,” respondis Švejk. ”Tio estas memkomprenebla, ĉar iam jam ekzistis tridekjara milito, kaj nun ni estas je duono pli saĝaj ol iam, do 30 : 2 = 15.”

”Servosoldato de nia kapitano rakontis,” ekparolis Jurajda, ”ke li aŭdis, ke tuj kiam ni okupos la limojn de Galicio, ke pluen oni ne marŝos. Poste la rusoj komencos trakti pri paco.” ”Tio ne valorus eĉ militi,” diris Švejk emfaze. ”Se militi, do militi. Mi nepre ne parolos pri paco pli frue, dum ni ne estos en Moskvo kaj Peterburgo. Tio ja havas nenian valoron, se estas la mondmilito, vagaĉi nur laŭlonge de la limo. Ni konsideru ekzemple svedojn dum tiu tridekjara milito. De kiaj malproksimoj ili venis — kaj ili ĝisiris al Německý Brod kaj Lipnice, kie ili faris tian ĥaoson, ke ankoraŭ ĝis nun oni parolas tie en gastejoj post noktomezo svede, tiel ke neniu komprenas la alian. Aŭ Prusoj, tiuj ankaŭ ne estis nur najbarvilaĝaj, kaj en Lipnice estas abundege da iliaj posteuloj. Ili venis ĝis Jedouchov kaj en Usonon kaj denove reen.”

”Cetere,” diris Jurajda, kiun la hodiaŭa porkofesteno tute konfuzis kaj elkondukis el ekvilibro, ”ĉiuj homoj devenas de karpoj. Konsideru, amikoj, la evoluan teorion de Darwin.” Lia plua meditado estis interrompita per enfalo de la unujara volontulo Marek:

”Savu vin, kio povas,” ekvokis Marek; ”la leŭtenanto Dub alveturis antaŭ momento aŭtomobile al la stabo de la bataliono kaj kunveturigis kun si tiun surfekitan kadeton Biegler.

”Kun li estas tio terura,” plu informis Marek, ”kiam li eliris kun li el la aŭtomobilo, li enfalis nian kancelarion. Vi scias bone, kiel mi diris, kiam mi iris de ĉi tie, ke mi iom dormetos. Mi streĉis min do en la kancelario sur la benkon kaj komencis bele dormeti, kiam subite li saltis al mi. La kadeto Biegler ekkriegis: 'Atenton', la leŭtenanto Dub stariĝis sur miajn piedojn kaj nun komencis: 'Vi miras, kiel mi vin surprizis en la kancelario ĉe neplenumado de la devoj, ĉu? Oni dormas nur post la signalo,' al kio Biegler aldonis: 'Parto 16, ŝ 9 de la kazerna reglamento.' Post tio la leŭtenanto Dub pugnobatis la tablon kaj ekkriis: 'Eble vi ĉe la bataliono volis vin de mi liberigi, ne opiniu, ke tio estis cerboskuo, mia kranio eltenos multe.' La kadeto Biegler foliumis ĉe tio sur la tablo kaj laŭtlegis al si el unu dokumento: 'Ordono por la divizio n-ro 280.' La leŭtenanto Dub, opiniante, ke Biegler lin priŝercas pro lia lasta frazo, ke lia kranio eltenos multe, komencis al li riproĉi lian neindan kaj arogantan kondukton kontraŭ pli aĝaj oficiroj kaj nun kondukas lin ĉi tien al la kapitano por kontraŭ li plendi.”

Post momento ili venis en la kuirejon, kiun oni devis trairi survoje supren, kie sidis ĉiuj oficiroj kaj kie korpulenta oficiraspiranto Malý post porka femuro kantis arion el opero ”La Traviata[23]”, ruktante ĉe tio post saŭrkraŭto kaj grasa tagmanĝo.

Kiam la leŭtenanto Dub eniris, Švejk ekvokis: ”Atenton, ĉio ekstari!”

La leŭtenanto Dub alpaŝis tuŝapude al Švejk por ekvoki al li rekte kontraŭ la vizaĝo: ”Nun ĝoju, nun estas via amen! Mi igos vin remburi kiel memoraĵon por la naŭdekunua regimento.”

”Laŭ via ordono, sinjoro leŭtenanto,” soldatsalutis Švejk, ”foje mi legis, obee mi raportas, ke iam okazis grandega batalo, en kiu falis sveda reĝo kun sia fidela ĉevalo. Ambaŭ kadavraĉojn oni forveturigis en Svedion, kaj nun tiuj du kadavroj staras remburitaj en la muzeo de Stokholmo.”

”De kie vi havas tiujn sciojn, kanajlo,” ekkriis la leŭtenanto Dub.

”Obee mi raportas, sinjoro leŭtenanto, ke de mia frato profesoro.”

La leŭtenanto Dub sin turnis, forkraĉis, puŝante antaŭ si la kadeton Biegler supren, tra kie oni iris ĝuste en la halon. Sed tamen li ne retenis sin, por ke li ne turnu sin inter la pordo al Švejk kaj kun senkompata severeco de roma imperiestro, decidanta pri sorto de vundita gladiatoro en cirko, ne faru geston per dikfingro[24] de la dekstra mano kaj ne ekkriu al Švejk: ”La dikfingrojn suben!”

”Obee mi raportas,” kriis malantaŭ li Švejk, ”ke mi jam donas ilin suben!”

*

La kadeto Biegler estis kiel muso. Dum tiu tempo li trairis kelke da kontraŭholeraj stacioj kaj post ĉiuj manipuladoj, kiujn oni kun li faris kiel kun homo suspekta pri holero, li plenrajte alkutimiĝis, ke li komencis jam tute senscie ellasadi al si en la pantalonon. Gis fine en unu tia observa stacio li falis en la manojn de fakulo, kiu en liaj ekskrementoj ne konstatis holerajn bacilojn, plifirmigis al li la intestojn per tanino kiel suisto plifirmigas disbatitajn botaĉojn per peĉfadeno kaj sendis lin al la plej proksima stacia komandejo, rekoninte la kadeton Biegler, kiu estis malforta kiel vaporo super poto, ”kapabla por servo en la fronto”.

Estis tio bonkora homo.

Kiam la kadeto Biegler lin atentigis, ke li sentas sin ege malforta, li diris al li kun rideto: ”Oran medalon pro kuraĝo vi ankoraŭ kapablos porti. Vi ja anoncis vin libervole al la soldatservo.”

Kaj tiel la kadeto Biegler ekpasis malantaŭ la ora medalo.

Liaj plifirmigitaj intestoj ne ĵetegis jam maldensan fluaĵon en la pantalonon, sed li sentis tamen nur oftan neceson, tiel ke de la lasta stacio ĝis la stabo de la brigado, kie li renkontiĝis kun la leŭtenanto Dub, estis tio propre manifesta vojo tra ĉiuj eblaj necesejoj. Kelkfoje li preterlasis trajnon, ĉar li sidis en stacidomaj necesejoj tiel longe, dum la trajno ne forveturis. Kelkfoje li preterlasis ŝanĝon de vagonaro, sidante en necesejo de trajno.

Sed malgraŭ ĉiuj necesejoj, kiuj staris al li en la vojo, la kadeto Biegler tamen nur proksimiĝis al la brigado.

Oni planis, ke la leŭtenanto Dub estu tiam tamen nur ankoraŭ kelke da tagoj en flegado ĉe la brigado, sed la saman tagon, kiam Švejk forveturis al la bataliono, stabkuracisto sanĝis sian intencon koncerne la leŭtenanton Dub, kiam li eksciis, ke posttagmeze forveturas sanitara aŭtomobilo tiudirekte, kie kuŝas la bataliono de la naŭdekunua regimento.

Li tre bonvenigis, ke li liberigis sin de la leŭtenanto Dub, kiu kiel ĉiam aldonis al siaj diversaj asertoj vortojn: ”Pri tio ni parolis ĉe ni jam antaŭ la milito kun sinjoro distriktestro.”

”Kun via distriktestro vi povas leki al mi la anuson,” ekpensis la stabkuracisto kaj tre dankis al tiu hazardo, ke sanitaraj aŭtomobiloj veturas supren al Kamionka Strumilowa tra Zóltance.

Švejk ne vidis tie ĉe la brigado la kadeton Biegler, ĉar tiu pli ol du horojn denove sidis ĉe la brigado sub forspruciga instalaĵo por oficiroj. Eblas senhezite diri, ke la kadeto Biegler sur similaj lokoj neniam perdis la tempon, ĉar li ripetis al ĉiujn glorajn batalojn de gloraj aŭstrihungaraj soldataroj, komencante per la batalo ĉe Nordlingen la sesan de septembro 1634 kaj finante per Sarajevo la deknaŭan de aŭgusto 1888.

Kiam li tiel sennombrefoje malsuprentiris ŝnuron de forŝpruciga klozeto kaj akvo kun bruego falegis en pelvon, tiam li, fermetinte la okulojn, imagis al si kriegon de batalo, atakon de kavalerio kaj bruegon de kanonoj.

La renkontiĝo de la leŭtenanto Dub kun la kadeto Biegler ne estis tro ĉarma kaj certe kaŭzis, ke ilia estonta interrilato en la servo eĉ ekster ĝi estis iom acida.

Scie, kiam la leŭtenanto Dub skuegis la anson de necesejo jam la kvaran fojon, li kolere ekkriis:

”Kiu estas tie?”

”Kadeto Biegler, dekunua marŝkompanio, N-a bataliono, naŭdekunua regimento,” sonis fiera respondo.

”Ĉi tie,” prezentis sin la konkurenculo antaŭ la pordo, ”leŭtenanto Dub de la sama kompanio.”

”Mi estos tuj preta, sinjoro leŭtenanto!”

”Mi atendas!”

La leŭtenanto Dub senpacienece rigardis la poŝhorloĝon. Neniu kredus, kiom da energio kaj persistemo necesas al tio, elteni en tia situacio antaŭ la pordo pluajn dek kvin minutojn, poste ankoraŭ kvin, poste pluajn kvin kaj ricevadi al frapado, pugnobatado kaj piedbatado senĉese la saman respondon: ”Mi estos tuj preta, sinjoro leŭtenanto.”

La leŭtenanton Dub atakis febro, precipe se post esperplena susurado de papero pasis pluaj sep minutoj sen tio, ke la pordo malfermiĝu.

La kadeto Biegler estis al ĉio ankoraŭ tiel taktoplena, ke ĝis nun li ankoraŭ ne ekfunkciigis la akvoŝprucigilon. La leŭtenanto Dub en malforta febro komencis mediti, ĉu li eble ne plendu al komandanto de la brigado, kiu, povas esti, eldonos ordonon elrompi la pordon kaj elporti de tie la kadeton Biegler. Venis al li ankaŭ ideo, ke tio eble estas rompo de la subordigo.

La leŭtenanto Dub nur post pluaj kvin minutoj propre rimarkis, ke li havas jam nenion por tie malantaŭ la pordo fari, ke jam longe tio ĉe li pasis. Sed li restis antaŭ la klozeto kaŭze de ia principo, plu piedbatante la pordon, malantaŭ kiu oni aŭdis senĉese la samon: ”Preta dum unu minuto, sinjoro leŭtenanto.”

Fine oni aŭdis, kiel la kadeto Biegler ekfunkciigas akvoŝprucigilon kaj post momento ili renkontiĝis, vizaĝo kontraŭ la vizaĝo.

”Kadeto Biegler,” ektondris al li la leŭtenanto Dub, ”ne opiniu, ke mi estis ĉi tie pro la sama celo kiel vi. Mi venis, ĉar ĉe via alveno al la stabo de la brigado vi ne raportis vin ĉe mi. Ĉu vi ne scias la preskribojn? Ĉu vi scias, kiun vi preferis?”

La kadeto Biegler momenton ordigis en sia memoro, ĉu li eble tamen nur ne faris ion, kio ne konformus al disciplino kaj ordonoj koncernantaj rilatojn de pli malaltaj oficiraj ranguloj kun la pli altaj.

En liaj scioj estis rilate tion grandega truo kaj abismo.

En la lernejo neniu prelegis al ili pri tio, kiel en tia okazo pli malalta oficira rangulo kondutu al la alia, pli alta; ĉu interrompi kakadon kaj elflugi tra pordo de necesejo, per unu mano altenante al si la pantalonon kaj per la alia donante la honoron.

”Respondu do, kadeto Biegler!” admone ekvokis la leŭtenanto Dub.

Kaj tiam la kadeto Biegler rememoris tute simplan respondon, kiu tion solvis: ”Sinjoro leŭtenanto, post mia alveno al la stabo de la brigado mi ne havis scion, ke vi ĉi tie troviĝas, kaj aranĝinte miajn aferojn en la kancelario, mi tuj foriris al necesejo, kie mi restis ĝis via alveno.”

Al kio li aldonis per solena voĉo: ”Kadeto Biegler raportas sian ĉeeston al sinjoro leŭtenanto Dub.”

”Vidu, ke tio ne estas bagatelo,” amare diris la leŭtenanto Dub, ”laŭ mia opinio vi havis devon, kadeto Biegler, tuj kiam vi venis al la stabo de la brigado, demandi en la kancelario, ĉu hazarde ne ĉeestas ĉi tie ankaŭ oficiro de via bataliono, de via kompanio. Pri via konduto ni decidos ĉe la bataliono. Mi forveturas al ĝi aŭtomobile kaj vi kunveturos. — Nenia 'sed'!” Scie, la kadeto Biegler oponis, ke li havas vojordonon per fervojo, elllaboritan en kancelario de la brigado, kaj tiu ĉi maniero de vojaĝado ŝajnis al li multe pli avantaĝa konsidere tremetadon de lia rektumo. Ĉiu infano ja scias, ke aŭtomobiloj ne estas por tiaj aferoj aranĝitaj. Antaŭ ol oni traflugos cent okdek kilometrojn, oni havas tion jam longe en la pantalono.

Diablo scias, kio okazis, ke komence, kiam ili ekveturis, tremado de aŭtomobilo havis entute nenian influon sur la kadeton Biegler.

La leŭtenanto Dub estis tute malespera, ke li ne sukcesos plenumi planon de sia venĝo.

Scie, kiam ili ekveturis, la leŭtenanto Dub pensis enmense: ”Atendu nur, kadeto Biegler, se tio vin kaptos, ĉu vi opinias, ke mi ordonos haltigi?”

En tiu ĉi senco, se tio eblis pro rapideco per kiu ili englutadis kilometrojn, li ankaŭ ligis agrablan interparolon pri tio, ke estas malpermesite, ke soldataj aŭtomobiloj malsparu benzinon kaj ie sur la destinita certa vojo haltu.

La kadeto Biegler tute ĝuste kontraŭ tio oponis, ke se aŭtomobilo ie atendas, ĝi tute ne foruzas benzinon, ĉar la ŝoforo malŝaltis la motoron.

”Se ĝi devas alveturi en difinita tempo al sia loko,” daŭrigis sencede la leŭtenanto Dub, ”ĝi povas nenie halti.”

El la flanko de la kadeto Biegler jam ne sekvis ia repliko. Tiel ili tratranĉadis aeron pli ol kvaronhoron, kiam la leŭtenanto Dub subite sentis, ke li havas iel ŝvelintan ventron, ke konvenus haltigi la aŭtomobilon, eliri eksteren kaj enpasi en ŝosefosaĵon, demeti la pantalonon kaj serĉi plipeziĝon.

Li tenis sin kiel heroo ĝis la centdudeksesa kilometro, kiam li energie ektiris la ŝoforon je la mantelo kaj ekkriis al li en la orelon: ”Halt'!”

”Kadeto Biegler,” diris la leŭtenanto Dub favorplene, rapide elsantante el la aŭtomobilo al ŝosefosaĵo, ”nun ankaŭ vi havas la okazon.”

”Dankon,” respondis la kadeto Biegler, ”mi ne volas superflue reteni la aŭtomobilon.”

Kaj la kadeto Biegler, kiu ankaŭ havis tion jam ĉe la rando, diris al si enmense, ke li prefere surfekiĝos ol ke li preterlasus la belan okazon fiaskigi la leŭtenanton Dub.

Antaŭ ol ili alveturis al Zóltance, la leŭtenanto Dub ordonis halti ankoraŭ dufoje kaj post la lasta paŭzo diris obstinege al Biegler: ”Al la tagmanĝo mi havis porkan gulason kun saŭrkraŭto laŭ la pola maniero. De la bataliono mi telegrafos plendon al la brigado. Aĉiĝinta saŭrkraŭto kaj al manĝo nekapabla porka viando. Aroganteco de kuiristoj superas ĉiujn limojn. Kiu min ankoraŭ ne konas, tiu min ekkonos.”

”Feldmarŝalo Nostitz-Rhieneck, elita viro de rezerva kavalerio,” respondis al tio Biegler, ”eldonis broŝuron: 'Kio malutilas al la stomako en milito', en kiu li tute ne rekomendis ĉe militaj turmentoj kaj penado manĝi porkan viandon. Cia malsobreco dum la marŝo malutilas.”

La leŭtenanto Dub ne respondis al tio eĉ unu vorton, li nur ekpensis: ”Vian instruitecon mi humiligos, ulo.” Poste li tion pripensis kaj tamen nur turnis sin al Biegler kun tute stulta demando: ”Ĉu vi do opinias, kadeto Biegler, ke la oficiro, kompare kun kiu vi, laŭ via rango, devas vin konsideri kiel lia subulo, malsobre manĝas? Ĉu vi eble ne volis diri, kadeto Biegler, ke mi trovoriĝis? Mi dankas vin pro tiu vulgareco. Estu certa, ke mi reguligos kun vi la kontojn, vi min ankoraŭ ne konas, sed kiam vi min ekkonos, vi rememoros la leŭtenanton Dub.”

Ĉe la lasta vorto li preskaŭ formordis al si la langon, ĉar ili transflugis kavaĵon sur la ŝoseo.

La kadeto Biegler denove respondis nenion, kio ree incitis la leŭtenanton Dub, tiel ke li krude demandis: ”Aŭdu, kadeto Biegler, mi opinias, ke vi lernis, ke vi devas respondi al demandoj de via superulo.”

”Kompreneble,” respondis la kadeto Biegler, ”ekzistas tia preskribo. Sed unue necesas analizi nian reciprokan interrilaton. Kiel mi scias, mi estas ankoraŭ nenien envicigita, tiel ke per tio tute forfalas parolo pri mia senpera subordigo al vi, sinjoro leŭtenanto. Sed la plej grava estas, ke en oficiraj rondoj oni respondas al demandoj de superuloj nur en aferoj de soldatservo. Kiel ni du sidas ĉi tie en la aŭtomobilo, ni prezentas neniun batalgrupon de certa milita manipulado. Inter ni ekzistas neniu servorilato. Ni ambaŭ same veturas al niaj taĉmentoj kaj se mi respondus al via demando, ĉu mi eble volis diri, ke vi trovoriĝis, sinjoro leŭtenanto, nepre tio ne estus respondo en servorilato.”

”Ĉu vi jam finparolis?” alkriegis lin la leŭtenanto Dub, ”vi...”

”Jes,” proklamis la kadeto Biegler per firma voĉo, ”ne forgesu, sinjoro leŭtenanto, ke pri tio, kio inter ni okazis, ŝajne decidos honora oficira tribunalo.”

La leŭtenanto Dub preskaŭ perdis la konscion pro kolero kaj furiozo. Ĉe li estis stranga kutimo, ke kiam li ekscitiĝis, li parolis ankoraŭ pli grandajn idiotaĵojn kaj stultaĵojn ol en trankvilo.

Ankaŭ tial li ekmurmuris: ”Pri vi decidos soldata tribunalo.”

La kadeto Biegler eluzis tiun ĉi okazon por plene lin finbati, kaj tial li diris per la plej amika tono: ”Vi ŝercas, kamarado.”

La leŭtenanto Dub alkriis la ŝoforon, ke tiu haltigu.

”Unu el ni devas piediri,” li ekbabilis.

”Mi veturos,” diris al tio trankvile la kadeto Biegler, ”kaj vi, kamarado, faru, kion vi volas.”

”Daŭrigu la vojon,” ekbojis la leŭtenanto Dub al la ŝoforo per voĉo kiel en deliro kaj poste vualis sin en dignan silenton kiel Julio Cezaro[25], kiam konspiruloj proksimiĝis al li kun ponardoj por li mortpiki.

Tiel ili alveturis al Zóltance, kie ili trovis spuron de la bataliono.

*

Dum la leŭtenanto Dub ankoraŭ sur la ŝtuparo kverelis kun la kadeto Biegler pri tio, ĉu kadeto, kiu ankoraŭ ne estas ien envicigita, havas rajton pri tripkolbaso el tiu kvanto, kiu apartenas al la oficiraro de unuopaj kompanioj, sube en la kuirejo ili estas jam sataj, dismetis sin sur larĝaj benkoj kaj parolis pri ĉio ebla, ĉe kio ili avide fumegis el siaj pipoj.

La kuiristo Jurajda proklamis: ”Hodiaŭ mi faris eminentan eltrovaĵon. Mi opinias, ke tio kaŭzos veran renverson en kuirarto. Vi ja scias, Vaněk, ke en tiu ĉi malbeninda vilaĝo mi povis nenie trovi majoranon por tripkolbasoj.”

”Herba majoranae,” diris la ĉefserĝento-kontisto Vaněk, rememorante tion, ke li estas drogisto.

Jurajda daŭrigis: ”Estas neesplorite, kiel la homa spirito en mizero uzas la plej diversajn rimedojn, kiel montriĝas al ĝi novaj horizontoj, kiel ĝi komencas eltrovadi ĉiujn neeblaĵojn, pri kiuj la homaro ĝis nun eĉ ne revis... Mi serĉas do majoranon en ĉiuj konstruaĵoj, kuras, pridemandas, klarigas al ili, por kio mi tion bezonas, kiel tio aspektas...”

”Necesis ke vi priskribu ankoraŭ la odoron,” ekparolis de sur la benko Švejk, ”necesis diri, ke majorano odoras tiel, kiel se oni flaras boteleton da inko en aleo de ekfloriĝintaj robinioj. Sur la monteto Bohdalec ĉe Prago...”

”Sed, Švejk,” interrompis lin petvoĉe la unujara volontulo Marek, ”lasu Jurajdan finparoli.”

Jurajda parolis plu: ”En unu bieno mi trovis maljunan harditan soldaton el la tempo de okupacio de Bosnio kaj Hercegovino, kiu finis soldatservon ĉe ulanoj en Pardubice kaj ĝis nun li ne forgesis la ĉeĥan lingvon. Tiu komencis kun mi kvereli, ke en Bohemio oni ne aldonas al tripkolbasoj majoranon, sed kamomilon. Mi vere do ne sciis, kion fari, ĉar ĉiu prudenta kaj senantaŭjuĝa homo devas konsideri majoranon kiel princinon inter la spicaĵo, kiun oni aldonas al tripkolbasoj. Necesis rapide trovi tian surogaton, kiu liverus karakterizan, spican guston. Kaj tiel en unu konstruaĵo sub bildo de ia sanktulo mi trovis pendigita geedziĝan mirtokroneton. Estis tio novgeedzoj, mirtobranĉetoj sur la kroneto estis ankoraŭ sufiĉe freŝaj. Mi aldonis do mirton al tripkolbasoj, sed kompreneble, la tutan geedziĝan kroneton mi devis trifoje brogi en bolanta akvo, por ke la folietoj moliĝu kaj perdu tro akran odoron kaj guston. Kompreneblas, ke kiam mi prenis de ili tiun geedziĝan mirtokroneton por tripkolbasoj, ke estis multe da ploro. Ili adiaŭis min kun certigo, ke pro tia sakrilegio, ĉar la kroneto estis benita, mortigos min la plej proksima kuglo. Vi ja manĝis mian tripkolbasan supon kaj neniu el vi ekkonis, ke ĝi bonodoras per mirto anstataŭ per majorano.”

”En Jindřichóv Hradec,” ekparolis Švejk, ”estis antaŭ jaroj fumaĵisto Jozefo Linek kaj tiu havis sur bretmeblo du skatolojn. En unu li havis miksaĵon de ĉiuspeca spicaĵo, kiun li aldonis al tripkolbasoj kaj sangokolbasoj. En la alia skatolo li havis pulvoron kontraŭ insekto, ĉar tiu fumajisto jam kelkfoje konstatis, ke liaj klientoj dismordis en kolbaseto cimon aŭ blaton. Li ĉiam diris, ke koncerne cimon, tiu havas spican guston kiel amaraj migdaloj, kiujn oni donas en potkukojn, sed blatoj misodoras en fumaĵoj kiel malnova biblio, kiun trapenetris ŝimo. Tial li en sia laborejo zorgis pri pureco kaj ĉie ŝutis tiun pulvoron kontraŭ insekto. Foje li tiel preparadis sangokolbasojn kaj ĉe tio li havis nazkataron. Li kaptis tiun skatolon kun pulvoro kontraŭ insekto, enŝutis tion en farĉon por sangokolbasoj, kaj de tiu tempo en Jindřichóv Hradec oni iradis por sangokolbasoj nur al Linek. La homoj tie rekte amasvenis en lian butikon. Kaj li estis tiel saĝa, ke li tion malkaŝis, ke tion faras tiu pulvoro kontraŭ insekto, kaj de tiu tempo li mendadis al si remburse la tutajn kestetojn kun tiu pulvoro, kiam antaŭ tio li atentigis firmaon, de kiu li tion prenis, ke oni skribu sur la kesteton ”Hinda spicaĵo.” Tio estis lia sekreto, kun ĝi li iris en tombon kaj la plej interesa estis tio, ke de tiuj familioj, kie oni aĉetis liajn sangokolbasojn, forloĝiĝis ĉiuj blatoj kaj cimoj. De tiu tempo Jindřichóv Hradec apartenas al la plej puraj urboj en la tuta Bohemio.”

”Ĉu vi jam finis?” demandis la unujara volontulo Marek, kiu ŝajne ankaŭ volis enmiksi sin en la interparolon.

”Koncerne tion, mi estas jam preta,” respondis Švejk, ”mi konas similan okazon en Beskidoj, sed pri tio mi diros al vi, kiam ni estos en batalo.”

La unujara volontulo Marek ekparolis: ”Kuirarto plej bone koniĝos en milito, precipe en fronto. Mi permesas al mi fari malgrandan komparon. Dum la paco ni legis kaj aŭdis pri tiel nomataj glaciaj supoj, t.e. supoj, al kiuj oni aldonas glacion kaj kiuj estas tre ŝatataj en norda Germanio, Danio kaj Svedio. Kaj vidu, venis la milito kaj ĉi-jare vintre soldatoj en Karpatoj havis tiom da frostiĝinta supo, ke ili ĝin eĉ ne manĝis, kaj temas ja pri specialaĵo.”

”Frostiĝintan gulaŝon eblas manĝi,” oponis la ĉefserĝento-kontisto Vaněk, ”sed ne longe, maksimume unu semajnon. Kulpe de tio nia naŭa kompanio cedis el sia pozicio.” ”Ankoraŭ en la paca tempo,” neordinare serioze diris Švejk, ”la tuta soldatservo turnis sin ĉirkaŭ kuirejo kaj la plej diversaj manĝoj. En Budějovice ni havis ĉefleŭtenanton Zákrejs, tiu ĉiam vagis ĉirkaŭ oficira kuirejo kaj ankaŭ, kiam iu soldato per io kulpiĝis, li starigis lin en atentopozon kaj komencis al li: 'Kanajlo, se tio ankoraŭfoje ripetiĝos, mi faros el via faŭko bone batmoligitan ripaĵon, mi piedpremos vin je terpoma kaĉo kaj poste mi donos tion al vi forvori. Fluos el vi tripo kun rizo, vi aspektos kiel lardita leporo sur bakpato. Vidu do, ke vi devas bonmoriĝi, se vi ne volas, ke homoj opiniu, ke mi faris el vi hakrostaĵon kun saŭrkraŭto.' ”

Plua ekspliko kaj interesa interparolo pri uzado de manĝokarto por eduko de soldatoj antaŭ la milito estis interrompita per granda krio supre, kie finiĝis la solena tagmanĝo.

El konfuza miksaĵo de voĉoj elstaris krio de la kadeto Biegler: ”La soldato devas jam en la paca tempo scii, kion postulas milito, kaj en milito ne forgesi, kion li ellernis sur ekzercejo.”

Poste oni aŭdis furiozon de la leŭtenanto Dub: ”Mi petas, ke oni konstatu, ke mi estis jam la trian fojon ofendita!” Supre okazis grandaj aferoj.

La leŭtenanto Dub, kiu rilate al la kadeto Biegler havis konatajn ruzajn intencojn antaŭ la vizaĝo de la bataliona komandanto, tuj ĉe la eniro estis bonvenigita de oficiroj per granda kriego. Sur ĉiujn eminente efikis la juda brando.

Tiel ili vokis superkriante unu la alian, aludante la rajdistan arton de la leŭtenanto Dub: ”Sen stalestro tio ne iros!” — ”Perpleksa mustango!” — ”Kiel longe, kamarado, vi vivis inter kaŭbojoj en la okcidento?” — ”Artrajdisto!”

La kapitano Ságner rapide verŝis en lin glaseton da malbeninda brando kaj la ofendita leŭtenanto Dub sidiĝis malantaŭ la tablon. Li alŝovis al si malnovan disbatitan seĝon al la ĉefleŭtenanto Lukáš, kiu lin bonvenigis per amikaj vortoj: ”Ĉion ni jam formanĝis, kamarado.”

La malgaja staturo de la kadeto Biegler estis iel malatentita malgraŭ tio, ke la kadeto Biegler precize laŭ la preskribo ofice raportis sian ĉeeston al la kapitano Ságner kaj al aliaj oficiroj ĉirkaŭ la tablo, ripetante kelkfoje sinsekve, kvankam ĉiuj lin vidis kaj konis: ”Kadeto Biegler venis al la stabo de la bataliono.”

Biegler prenis al si plenan glason, poste tute modeste sidiĝis ĉe fenestro kaj atendis konvenan momenton, por ke li povu ĵeti en aeron iujn siajn sciojn el lernolibroj.

La leŭtenanto Dub, al kiu tiu terura brandaĉo rampis sur la cerbon, fingrofrapetis la tablon kaj tute neatendite turnis sin al la kapitano Ságner:

”Kun la distriktestro ni ĉiam diradis: 'Patriotismo, fideleco al la devo, supero de si mem, tio estas tiuj ĝustaj armiloj en milito.' Mi almemorigas al mi tion precipe nun, kiam niaj soldataroj en baldaŭa tempo transpasos la limojn.”

Ĝis ĉi tien findiktis jam malsana Jaroslav Hašek. Aventurojn de la brava soldato Švejk dum la mondmilito. La 3an de januaro 1923 morto silentigis lin por ĉiam kaj malebligis al li tiel fini unu el la plej gloraj kaj la plej legataj romanoj, verkitaj post la unua mondmilito.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.