|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA BRAVA SOLDATO ŠVEJKAŭtoro: Jaroslav Hašek |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
1 dum la unua mondmilito Germanio konstruis 343 submarŝipojn, kiujn oni nomis laŭvice per literoj de alfabeto (A, B, C ktp.) kaj ciferoj (1, 2, 3 ktp.)
2 iama ĝenerala asekurejo en Prago, kie certan tempon laboris ankaŭ la patro kaj frato de Jaroslav Hašek
4 Napoleono malfruis fakte ne kvin minutojn, sed proksimume tri horojn. La malfruiĝon kaŭzis slimaj vojoj post tutnokta pluvo, kaj tiel Napoleono komencis la batalon ĉe Vaterlo (18.6.1815) ne je la naŭa horo, kiel li intencis, sed ĉirkaŭ tagmezo. Lia armeo komence venkis, sed poste la malamiko ricevis helpon: almarŝis prusa marŝalo Blucher kaj gajnis la batalon. La tempo do decidis: se Napoleono komencus batali je la naŭa horo, li povis venki en la batalo dum la armeo de Blucher estis ankoraŭ malproksime, kaj poste detrui la solecan armeon de Blucher
5 praga kvartalo
6 (hungare): Ĉu vi komprenas hungare?
7 (hungare): Mi ne komprenas, amiko
8 (hungare): Koran dankon
9 (ĝuste: 'Dokumente’, germane): Montru viajn dokumentojn!
10 (germane): Kion signifas la vorto...?
11 Aŭstri-Hungario ekde la j. 1867 konsistis el aŭstra imperio kaj hungara reĝolando (de tie devenas la epiteto de diversaj institucioj komunaj por ambaŭ partoj de la regno, i.k.r. — imperiestra kaj reĝa). Ambaŭ partoj de la regno havis sian propran registaron kaj ankaŭ armeon — Aŭstrio havis siajn milicianojn, Hungario honvedojn (hungarajn milicianojn). Krom tio ekzistis armeo komuna por ambaŭ partoj de la regno, kiu kun la milicianoj kaj la honvedoj prezentis la armean potencon de Aŭstri-Hungario
12 imperiestrareĝa, epiteto por diversaj institucioj en aŭstra parto de Aŭstri-Hungario
13 strato en Prago, kie troviĝas iama gastejo (nun restoracio) 'Ĉe la kaliko'
14 greka verkisto (ĉirkaŭ 430-359 a.K.), disĉiplo de la filozofo Sokrato. Li estis komandanto de la greka armeo dum ĝia sukcesa cedo el Mezopotamio al Eŭropo, pri kio li verkis same sukcesan libron
15 iama germana gento, kiu vivis ŝajne sur la teritorio de la nuna Svedio. En kvina jarcento p.K. ili konkeris Romon, okupis grandan parton de Eŭropo, loĝigis multajn regionojn kaj fondis kelkajn statojn
16 familiara nomo, uzata kelkloke en kamparo por maljun(et)a, vivosperta virino, kiun oni pro respekto kaj ŝato alparolas kiel propra patrinon. En la sama senco oni uzas ankaŭ ”patrulo” aŭ ”sinjoro patrulo”, ”avulo”, ”avulino”
17 nekonsekvenceco de la aŭtoro (aŭ de la eldonisto?) — kelkajn liniojn pli supre oni parolas pri artileriano kaj nun pri dragono
18 nobelo, kiu posedis ĉirkaŭ unu trionon (kaj eble eĉ pli) de ĉiuj kampoj, arbaroj, lagoj, kasteloj, domoj ktp. en suda Bohemio
19 vera nomo kaj okazajo, la mortpafita Jareš estis prapraavo de Jaroslav Hašek
20 en la jaro 1871 la imperiestro Francisko Jozefo la unua solene promesis igi sin kroni kiel ĉeĥa reĝo, sed la promeson li ne plenumis
21 (kiel oni iuloke nomis agleton): Ovalaj lakitaj tabuloj kun ŝtata emblemo de Aŭstri-Hungario devige pendis sur konstruaĵoj de ĉiuj ŝtataj institucioj. Simplaj homoj moknomis tiun agleton (ĝuste: aglinon) ”kokino”
22 vortoj, kiujn laŭdire diris fama itala astronomo Galileo Galilei (1564-1642), kiam antaŭ eklezia tribunalo li devis revoki sian instruon pri tio, ke la terglobo rondiras ĉirkaŭ la suno
23 aludo pri iamaj ribelemaj kamparanoj en torforiĉa regiono Blata (suda Bohemio), kiuj obstine luktis por siaj rajtoj kaj libereco. La gvidanton de ribeluloj Jakobon Kubata oni ekzekutis en la j. 1581 (rakontante tiun okazintaĵon, oni diras ĝis nun: "Jakobo Kubata perdis la kapon por Blata")
24 (elparolu Prohazka kun longa "a"): ĉeĥa moknomo por imperiestro Francisko Jozefo la unua
25 (el la latina): palpebla pruvo
26 Nikolaj Nikolajevic (1856-1929) — rusa arkiduko, ĉefa komandanto de la rusa armeo komence de la unua mondmilito. — Přerov: urbo en Moravio
27 klopodoj reformi la socion kaj la romkatolikan eklezion laŭ la instruo de ĉeĥa reformisto Johano Hus (1371-1415) vekis grandan reeĥon ĉefe inter malriĉuloj, kiuj vivis en tre mizeraj vivkondiĉoj. Subpremado de tiuj klopodoj kaj malkonteteco pri privilegioj de germandevena nobelaro kaj reprezentantoj de la katolika eklezio kondukis al revolucio en Prago (30.7.1419) kaj naskiĝo de Husana movado. Tiu malkontenteco ankoraŭ plikreskis post ŝtiparumo de Hus (1415) kaj disvastiĝis al preskaŭ ĉiuj tavoloj de la loĝantaro, kiu en kamparo formis siajn taĉmentojn kaj en bataloj kontraŭ la germandevena reĝo Sigmundo eĉ kontraŭ alilandaj armeoj en la jaroj 1419 — 1437 konkeris grandan parton de Bohemio kaj multajn urbojn en Moravio kaj Slovakio. La kamparanoj komence ne havis armilojn kaj batalis do kiel eblis — per draŝiloj, forkoj k.s. Husanoj fondis la urbon Tábor en suda Bohemio.
28 kastelo en Vieno, sidejo de la imperiestro Francisko Jozefo la unua
29 praga kvartalo
30 Francisko Palacký (1798-1876), la plej fama ĉeĥa historiisto, politikisto
31 pli supera patrujo = oficiala esprimo por la aŭstri-hungara monarkio. Tiun ĉi esprimon oni uzis ĉefe en lernejoj. La malpli supera patrujo = naskiĝlando, unu el la landoj de la monarkio
32 (latine): Mortontoj vin salutas, imperiestro! Tiel vokis gladiatoroj en romaj arenoj al la ĉeestanta imperiestro. La gladiatoroj vere iris renkonten al sia morto, ĉar la lukto finiĝis per morto de unu el ili, kaj plej ofte per morto de ambaŭ gladiatoroj
33 unujaraj volontuloj en aŭstra armeo havis sur ambaŭ manikoj de sia jako alkudrita mallarĝan flavan strion kun nigra mezo, kaj nur tiuj ĉi strioj distingis ilin de simplaj soldatoj
34 Kiel tio sonas bele: ’Vi estas bruto’ kaj ne: ’Ĉi estas bruto’: unujaraj volontuloj havis diversajn privilegiojn, el kiuj la plej grava estis tiu, ke ili soldatis nur unu jaron (anstataŭ tri jaroj), ili ne devis — kompare kun simplaj soldatoj — lavi necesejojn ktp. Oficiroj kaj suboficiroj alparolis unujaran volontulon 'vi', simplan soldaton ili plejofte alparolis 'ci'
35 (latine): la plej malalta ordeno por oficiroj en la aŭstra armeo
36 (germane): Por ok ĉevaloj aŭ kvardek ok viroj — en Aŭstrio
surskribo sur pordo de ŝarĝvagono (populare nomata 'brutvagono'), en kiu oni veturigadis soldatojn aŭ ĉevalojn
37 eldiro de fama helena matematikisto kaj fizikisto Arkimedo (287-121 a.K.)
38 Frederiko Kočí (1869-1955), unu el la plej grandaj ĉeĥaj eldonistoj, fondinto de la eldonejo Orbis
39 (1852-1925): ĉefo de generala stabo de la aŭstri-hungara armeo dum la unua mondmilito
40 en urboj, kie estis garnizono, patrolis dum la unua mondmilito ĉiunokte 5-12 soldatoj sub komando de suboficiro. Soldatoj de unuopaj specoj de armiloj (infanterio, artilerio, milicio) patrolis alterne. Inter tiuj ĉi specoj de armiloj regis granda rivaleco, kiu manifestiĝis ankaŭ en tio, ke la patrolo ĉiam traktis pli severe soldatojn servantajn ĉe alia speco de armiloj. Tiel kondutis soldatoj de ĉiuj specoj de armikoj kaj venĝis siajn kaptitajn kolegojn. Lasi sin kapti de alia speco de armiloj, tion oni konsideris kiel grandan malhonoron por la tuta regimento
41 rangaltigi ilin al oficiroj. Oficiroj kaj suboficiroj en la aŭstra armeo portis steletojn sur kolumo de sia jako kiel signon de la rango
42 praga kvartalo (plena nomo, mallongigata al ”Vinohrady”)
43 fama konstruaĵo en Prago, konstruita en la jaro 1880 honore al la kronprinco Rudolfo kaj servinta kiel ejo por koncertoj, prelegoj kaj ekspozicioj. Ekde la jaro 1945 oni uzas ĝin nur por la muzika arto
44 en la jaro 1914 la aŭstra armeo trifoje militakiris la serban urbon Šabac ĉe la rivero Sava, sed ĉiufoje estis ne nur de ĉi tie, sed el la tuta Serbio elpelita
45 urbo, kies unu parto kuŝis en Aŭstrio kaj havis la nomon Bruck an der Leitha, la alia parto sub la nomo Királyhida kuŝis en Hungario
46 iama porvirina revuo, eldonata en Prago
47 popola nomo por praga frenezulejo en Kateřinská-strato
48 en praga kvartalo Karlín, en Křižíkstrato havis sian konstantan sidejon cirko kun bonkvalita programo. Nun en tiu domo troviĝas teatro
49 kazerna esprimo por suboficiroj, kiuj en aŭstri-hungara armeo soldatis longajn jarojn pro soldo kaj manĝo el soldata kuirejo
50 aludo pri tio, ke gasmaskoj en la unua mondmilito havis tiel malbonan kvaliton, ke post ĝia surkapigo oni sentis mankon de aero kaj fetoron el kontraŭgasaj ŝirmsubstancoj
51 (france): ĉe tiu okazo; por ke mi ne forgesu (en parolo); ankoraŭ venas al mi la ideo
52 Siom ŝanĝita unua parto de la proverbo "Se Mahometo ne iras al la monto, la monto devas iri al Mahometo" (= niajn celojn ni povas atingi per diversaj manieroj)
53 ĉeĥa revuo ”Svět zvířat”, kies eldonanto (ekde 1897) estis Venceslao Fuchs (menciita en la romano) kaj kie laboris ankaŭ Jaroslav Hašek kiel redaktoro. Per la buŝo de la unujara volontulo Marek la aŭtoro rakontas siajn verajn spertojn, kiel li elpensadis diversajn bestojn. Ankaŭ la nomo Hájek estas vera, Ladislao Hájek Domažlický estis amiko de Hašek jam de lia junaĝo
54 speco de kaproj, kiujn oni bredas en la svisa regiono Saanen
55 Alfredo Edmondo Brehm (1829-1884), vojaĝisto, aŭtoro de fama sesvoluma verko "La vivo de la bestoj en bildoj" (1869). Lia verko estis kaj ankoraŭ nun estas denove eldonata
56 tiun ĉi ”beston” Jaroslav Hašek vere elpensis kaj skribis pri ĝi en la revuo ”La mondo de la bestoj”, kiam li estis redaktoro de la revuo
57 tiun ĉi ”beston” la aŭtoro nomis laŭ sia amiko Blahník (vd. unua parto, ĉapitro 14, kie Blahník estas la amiko de Švejk)
58 tradukanto el diversaj lingvoj, longjara amiko de Jaroslav Hašek
59 subtera karsta groto en Slovenio, proksime de la urbo Gorica
60 La tempo, jurnalo de liberala, kontraŭklerikala partio, subtenanta la ideojn de la unua ĉeĥoslovaka prezidento T.G.Masaryk. — La ĉeĥo, jurnalo de klerikala partio, konata per multaj ofendaj kaj kontraŭ-judaj artikoloj
61 vera nomo kaj funkcioj
62 germana termino Eichelhaher vere signifas garolon, sed Eichel = glano. Sekvanta teksto estas iom konfuza, la unujara volontulo Marek nomas tiun ĉi ”birdon” kaj ”nuksrompulo” kaj ”glanrompulo”. Tiun ĉi ”birdon” elpensis Jaroslav Hašek, pri ”glanrompulo” li skribas en la revuo ”La mondo de la bestoj”, jarkolekto ŘIII/1909, n-ro 243
63 ĝusta latina termino estas Garrulus glandarius
64 ĝusta latina termino estas Nucifraga caryocatactes
65 plia elpensita ’birdo’, pri kiu Jaroslav Hašek vere skribis en La mondo de la bestoj. — La teksto de la frazo estas iom konfuza, sinjoro Kadlcák defendas la nomon 'boletbirdo’ por fakte neekzistanta birdo
66 tre interesa kaj enhavoriĉa revuo por lerneja junularo, kiun dum kelkaj dekjaroj eldonadis J.R. Vilímek, unu el la plej grandaj ĉeĥaj eldonistoj
67 Johano Štursa (1880-1925), fondinto de moderna ĉeĥa skulptarto
68 aŭstra konsulo Prohaska (germanigita ĉeĥa nomo Procházka)
69 dokumento de imperiestro Karolo la sesa el la jaro 1713, ke la habsburgan tronon heredu ĉiam la plej aĝa filo de imperiestro, kaj se virseksa posteulo ne ekzistas, ke regu la plej aĝa filino kaj siaj posteuloj. Ĉar Karolo la sesa ne havis filon, li garantiis tiel la habsburgan tronon al sia filino Maria Tereza, kiu iĝis imperiestrino post morto de sia patro (1740)
70 en aŭstra armeo ekzistis tia preskribo por soldata eleganteco, ke post kiam la soldato alfiksis al si zonon, li devis alĝustigi sian mantelon tiel, ke ĉe-flanke surdorse estiĝu du faldoj
71 parto de Prago
72 en Aŭstri-Hungario militkripluloj kaj aliaj meritplenaj soldatoj rajtis post sia malsoldatiĝo lui tabakvendejon por sin vivteni. La vortoj
73 esprimoj, devenantaj el la jaro 1867, kiam estiĝis la imperio Aŭstrio kaj la reĝlando Hungario. La rivero Leitha kreis parte limon inter ambaŭ landoj. Cislejtanio = la lando antaŭ la rivero Leitha, t.e. Aŭstrio; Translejtanio = la lando malantaŭ la rivero Leitha, t.e. Hungario
74 germane Neusiedler See, hungare Ferto Tó — lago proksime de Sopron, ĉe la limo de Aŭstrio kaj Hungario
75 nobelinon Elizabeta Báthory (1570-1614) el slovaka kastelo Cachtice (proksime de la urbo Nitra) oni nomis ”bestio el Cachtice” pro tio, ke ŝi murdis junajn knabinojn kaj banis sin en ilia sango por esti pli bela. La aŭtoro aŭ eraras aŭ en sia kontraŭklerikala sento intence skribas ”el Šaščín” anstataŭ ”el Cachtice” (Šaščín aŭ Šaštín = pilgrimloko en Slovakio, ankaŭ proksime de Nitra)
76 utima moknomo por soldatoj de i.r. landa milicio
77 praga kvartalo
78 (hungare): krudaj hungaraj malbenoj al la patrino, la patro, dio, Kristo, Maria la Virgulino kaj al la tuta mondo
79 Jaroslav Vrchlický (1853-1912), unu el la plej grandaj ĉeĥaj poetoj, verkistoj kaj tradukantoj
80 sankta Stefano (997-1038) fondis mezepokan hungaran ŝtaton kaj submetis al ĝi ankaŭ la nunan Slovakion. Poste li iĝis reĝo de ambaŭ landoj, kiujn oni nomis ”kronlando de sankta Stefano”
81 naŭdekunua infanteria regimento, kies oficiroj portis ”papage verdajn” galonojn sur la kolumo de sia mantelo kaj bluzo
82 (ankaŭ Presburg): iama nomo de Bratislava, ĉefurbo de Slovakio, kiu tiam apartenis al la hungara regno
83 Jaroslav Panuška (1872-1958), akademia pentristo kaj amiko de Jaroslav Hašek
84 parto de Prago, konata antaŭ ĉio per sia frenezulejo
85 entenco el teatraĵo de Friedrich Schiller ”Wallenstein” kun la senco ”scii pri iu, kion oni povas de li atendi, ne fari al si iluziojn pri iu” (Pappenhejmanoj = kavalerianoj de generalo Pappenheim)
86 komencaj vortoj de la hungara nacia himno
87 (1861-1936): ĉeĥa verkistino kaj tradukantino, batalantino por la paco kaj virinaj rajtoj
88 germana transskribo de nomoj Švejk, Vodička (Sch = Ŝ, w = v, tsch = č = ĉ)
89 Aleksandro Frederiko Humboldt (1769-1859), konata germana natursciencisto
90 fabela estaĵo, reganto de la montaro Krkonoše (germane: Riesengebirge), populare nomata ankaŭ Rýbrcoul (el la germana Rubezahl). Bona spirito de la montaro, tre justa, bildigata kiel grandega homo kun longa barbo
91 ĉeĥaj nomoj en germana ortografio (Klófatsch devas esti kun mallonga ’o’, ĉeĥan ’ó’ oni legas longe, proksimume ’ooo’). — Karlo Kramář (1860-1937) kaj Venceslao Klofác (1868-1942): ĉeĥaj politikistoj, dum la unua mondmilito malliberigitaj, post disfalo de Aŭstri-Hungario en la jaro 1918 anoj de la unua ĉeĥoslovaka registaro. — Jozefo Scheiner (1861-1932): longjara prezidanto de gimnastika kaj patriota organizaĵo Sokol (Falko), dum la unua mondmilito ano de sekreta societo Mafie. — Ĉiuj tri batalis per sia influo kontraŭ la aŭstri-hungara monarkio
92 praga kvartalo
93 duonveneniĝo post troa trinkado de alkoholaĵo, karakterizita per halucinaj imagoj, alternantaj perceptoj de varmo kaj malvarmo, ŝvitado ktp. (vidu PIV, termino 'deliri')
94 praga kvartalo
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.