|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA BRAVA SOLDATO ŠVEJKAŭtoro: Jaroslav Hašek |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo Parto I: En la ariero Parto II: En la fronto Parto III: Glora batregalo Parto IV: Daŭrigo de la glora batregalo |
|
|
Kiam do Švejk, en rusa mantelo kaj plata larĝa kaskedo erare konsiderata kiel rusa militkaptito fuĝinta el vilaĝo antaŭ Felsztyn, skribis siajn senesperajn ekkriojn per lignostumpo sur vandojn, neniu tion atentis, kaj kiam li volis en etapo de Chyrov cion detale klarigi al oficiro, kiu ĝuste laŭiris, kiam oni disdonis al ili pecetojn da malmola maiza pano, unu el hungaraj soldatoj gardantaj la transporton de militkaptitoj ekbatis lin per kolbo sur la ŝultron kun rimarko: ”Baszom az élet[1], rampu en la vicon, rusa porkino!”
Tio ĉio estis en la kadro de tio, kiel hungaroj traktis rusajn militkaptitojn, kies lingvon ili ne komprenis.
Švejk do revenis en la vicon kaj turnis sin al la plej proksima militkaptito:
”Tiu homo plenumas sian devon, sed li mem submetas sin al danĝero. Se hazarde li havus ŝargite kaj la kulasriglilon deblokita, kion poste? Kiel li bategas homon sur la ŝultron kaj la pafiltubon havas turnita kontraŭ si, povus al li facile okazi, ke la fusilo ekpafus, la kartoĉo enflugus al li en la faŭkon kaj li mortus ĉe plenumo de sia devo. En certa ŝtonminejo en Šumava[2] laboristoj ŝtelis dinamitajn alumetojn, por ke ili havu provizon por vintre eksplodkrevigi trunkstumpojn. Gardisto en la ŝtonminejo ricevis ordonon al ĉiu laboristo traserĉi la poŝojn, kiam tiuj iras el la laborejo, kaj li faris tion kun tia amo, ke li kaptis tuj la unuan ŝtonministon kaj komencis plaŭdbati sur liajn poŝojn tiel fervore, ĝis dinamitaj alumetoj en poŝo de tiu ŝtonministo eksplodis kaj ambaŭ kun la gardisto elflugis en aeron, tiel ke tio aspektis, kvazaŭ ankoraŭ en la lasta momento ili tenus sin reciproke ĉirkaŭ la kolo.”
La rusa militkaptito, al kiu Švejk tion rakontis, rigardis lin kun plena komprenemo, ke el la tuta parolo li komprenas eĉ ne unu vorton.
”Ne kompreni, mi krimea Tataro, granda Alaho.” La Tataro sidiĝis, krucmetinte la piedojn sur la tero kaj la manojn sur la brusto, komencis preĝi: ”Granda Alaho - granda Alaho - mizerikorda - kompatu - kompatu - simpla soldateto.”
”Vi estas do Tataro,” diris Švejk kunsente, ”vi estas ja sukcese kreita. Kiel vi povus kompreni min kaj mi vin, se vi estas Tataro. Hm — ĉu vi konas Jaroslavon el Šternberk? Ĉu vi ne konas tiun nomon, bubo tatara? Tiu al la viaj senpolvigis la pugon ĉe Hostýn[3]. Tiam vi rapidegis de ni el Moravio, buboj tataraj, per longa paŝo. En viaj lernolibroj oni tion al vi ŝajne ne instruas, kiel oni lernigis tion al ni. Ĉu vi konas Marian la Virgulino de Hostýn? Kompreneble, ke vi ne konas — tiu tion ankaŭ ĉeestis, ĉi tie en la kaptiteco oni vin, bubojn tatarajn, ja baptos.”
Švejk turnis sin al alia militkaptito:
”Ĉu ankaŭ vi estas Tataro?”
La alparolito ekkomprenis la vorton Tataro, ekskuis la kapon: ”Tataro ne, Ĉerkeso, denaska Ĉerkeso, mi fortranĉas kapojn.”
Švejk havis ĉiuflanke 'feliĉon', ke li troviĝis en kompanio kun anoj de orientaj nacioj. En transporto estis tie Tataroj, Gruzoj, Osjatoj, Ĉerkesoj, Mordovoj kaj Kalmukoj.
Tiel Švejk havis malfeliĉon, ke li povis kun neniu interkompreniĝi, kaj oni trenis lin kun la ceteraj al Dobromil', de kie necesis ripari la fervojan trakon tra Przemyśl al Nižankovici.
En kancelario de etapo en Dobromil' oni enskribadis ilin unu post la alia, kio iris tre malfacile, ĉar el ĉiuj tricent militkaptitoj, kiujn oni alpelis al Dobromil', neniu komprenis la rusan lingvon de la ĉefserĝento, kiu sidis tie malantaŭ tablo kaj kiu iam sin anoncis, ke li scipovas ruse, kaj nun funkciis en orienta Galicio kiel interpretisto. Jam antaŭ tri semajnoj li mendis al si germananrusan vortaron kaj lernolibron de parollingvo, sed ĝis nun tio al li ne venis, tiel ke anstataŭ ruse li parolis per kripligita slovaka lingvo, kiun li mizere ellernis, kiam kiel reprezentanto de viena firmao li vendadis en Slovakio bildon de sankta Stefano, aspergujojn kaj rozariojn.
Super tiu strangaj staturoj, kun kiuj li absolute ne kapablis interkompreniĝi, li estis tute konfuzita. Li eliris do eksteren kaj ekkriegis al grupo de militkaptitoj: ”Kiu scias paroli germane?”
El la grupo eliris Švejk, kun ĝoja vizaĝo rapidanta al la ĉefserĝento, kiu al li diris, ke Švejk tuj iru malantaŭ li en la kancelarion.
La ĉefserĝento sidiĝis malantaŭ aktojn, malantaŭ amason da formularoj pri nomo, deveno kaj aparteno de militkaptitoj kaj nun komenciĝis amuza germana interparolo:
”Vi estas judo, ĉu?” li demandis Švejkon.
Švejk ekskuis la kapon.
”Tion vi ne devas malkonfesi,” daŭrigis la ĉefserĝento-interpretisto kun certeco, ”ĉiu el vi, militkaptitoj, kiu scipovis germane, estis judo kaj punkto. Kia estas via nomo? Švejh? Vidu do, kial vi malkonfesas, se vi havas tian judan nomon? Ĉe ni vi ne devas timi tion konfesi. Ĉe ni en Aŭstrio oni ne faras pogromojn kontraŭ judoj. De kie vi devenas? Aha, Praaga, tion mi konas, mi konas, tio estas ĉe Varsovio[4]. Ankaŭ antaŭ semajno mi havis ĉi tie du judojn el Praaga ĉe Varsovio kaj via regimento kia numero? Ĉu naŭdek unu?”
La ĉefserĝento prenis nomaron, foliumis en ĝi: ”La naŭdekunua regimento estas el Erevano, Kaŭkazo, oni kompletigas ĝin el Tbilisi, vi miras, ĉu, kiel ni ĉi tie ĉion scias?”
Švejk vere miris al tiu tuta historio kaj la ĉefserĝento daŭrigis ege serioze, donante al Švejk sian duone elfumigitan cigaredon: ”Tio estas alia tabako ol tiu via rusa. — Mi estas ĉi tie, judeto, la plej alta estro. Kiam mi ion diros, ĉio devas tremi kaj kaŝi sin. Ĉe nia soldataro estas alia disciplino ol ĉe vi. Via caro estas fripono, sed tiu nia estas saĝa kapo. Nun mi ion al vi montros, por ke vi vidu, kia estas ĉe ni disciplino.”
Li malfermis la pordon al apuda ĉambro kaj ekvokis: ”Hans Löfler!”
Oni aŭdis: ”Ĉi tie!” kaj internen enpaŝis krophava soldato el Stirio kun mieno de larmoplena kreteno. En la etapo li estis ulino por ĉio.
”Hans Löfler,” ordonis la ĉefserĝento, ” prenu tie mian pipon, ŝovu ĝin al vi en la faŭkon kiel hundo, kiam ĝi portas objektojn, kaj vi kuros sur la kvar membroj ĉirkaŭ la tablo tiel longe, dum mi ne diros 'halt!' Ĉe tio vi devas boji, sed tiel, ke la pipo ne elfalu al vi el la faŭko, aŭ mi igos vin alligi.”
La krophava soldateto el Stirio komencis rampi sur la kvar membroj kaj boji.
La ĉefserĝento venke ekrigardis Švejkon: ”Ĉu mi ne diris al vi, judeto, kia disciplino ĉe ni regas?” Kaj la ĉefserĝento kun ĝojo rigardis tiun senparolan soldatan vizaĝon de iu alpa gregejo. ”Halt!” li diris fine, ”nun starsidiĝu kaj alportu la pipon. — Bone, kaj nun ekjodlu.”
Tra la ĉambro eĥis kriego: ”Holario, holario...”
Kiam la prezentado finiĝis, la ĉefserĝento eltiris el tirkesto kvar cigaredojn Sport kaj grandanime donacis ilin al Hans, kaj tiam Švejk komencis rakonti al la ĉefserĝento per kripligita germana lingvo, ke certa oficiro ĉe ia regimento havis tiel obeeman servosoldaton, ke tiu faris ĉion, kion lia sinjoro deziris, kaj kiam foje oni lin demandis, ĉu li forvorus per kulero eĉ tion, kion li elkakis, se lia sinjoro tion al li ordonus, ke li diris: ”Se mia sinjoro leŭtenanto tion al mi ordonus, mi forvorus tion laŭ la ordono, sed se mi ne trovus en tio haron, tion mi ege abomenas, tiam tuj estus al mi malbone.”
La ĉefserĝento ekridis: ”Vi judoj havas trafajn anekdotojn, sed mi volus veti, ke disciplino ĉe via soldataro ne estas tia kiel ĉe ni. Por ke ni do venu al kerno de la afero, mi subordigas al vi la transporton! Gis vespero vi skribos al mi nomojn de ĉiuj aliaj militkaptitoj! Vi akceptos por ili manĝon, dividos ilin po dek viroj kaj respondas pri tio, ke neniu fuĝos! Se iu al vi fuĝos, judeto, ni vin pafekzekutos!”
”Mi deziras, sinjoro ĉefserĝento, kun vi paroli,” diris Švejk. ”Ne marĉandu,” respondis la ĉefserĝento. ”Tion mi ne ŝatas, aŭ mi sendos vin en la tendaron. Ege baldaŭ vi iel alklimatiĝis ĉe ni en Aŭstrio. — Li volas kun mi private paroli... Ju pli bonanime la homo al vi, militkaptitoj, kondutas, des pli estas tio malbona... Nun do tuj iru, jen vi havas paperon kaj krajonon kaj skribu la nomaron...! Kion vi ankoraŭ volas?” ”Obee mi raportas, sinjoro ĉefserĝento...”
”Zorgu malaperi! Vi ja vidas, kiom da laboro mi havas!” La vizaĝo de la ĉefserĝento surprenis mienon de tute laborlaca homo.
Švejk soldatsalutis kaj foriris al la militkaptitoj, ĉe kio li ekpensis, ke pacienco por sinjoro imperiestro portas siajn fruktojn.
Sed pli malbona estis kompilado de la nomaro, ol la militkaptitoj ekkomprenis, ke ili devas diri sian nomon. Švejk travivis en la vivo multon, sed tiu ĉi tataraj, gruzaj kaj mordovaj nomoj tamen nur ne venis al li en la kapon. ”Tion neniu al mi kredos,” ekpensis Švejk, ”ke iam iu povis havi nomon kiel tiuj Tataroj ĉirkaŭe: Muhlahalej Abdraĥmanov — Bejmurat Allahali — Geredĝe Cerdeĝe — Davlatbalej Nurdagalejev ktp. Ĉe ni oni havas tamen nur pli bonajn nomojn, kiel tiu parokestro en Židohoušť, laŭnome Vobejda.”
Li plu paŝis inter vicoj da militkaptitoj, kiuj unu post la alia kriis sian antaŭnomon kaj nomon: ”Gindralej Hanemalej — Babamulej Mirzahali” ktp.
”Estas miro, ke vi ne formordis al vi la langon,” diris Švejk al ĉiu el ili kun bonula rideto. ”Ĉu ne estas pli bona tio, se iu ĉe ni havas nomon Bohuslav Štěpánek, Jaroslav Matoušek aŭ Roza Svoboda?”
Kiam Švejk post terura sufero fine alskribis ĉiujn tiujn Babula Hallejojn, Huĝi Muĝijn, li ekdecidis, ke li provos tion ankoraŭfoje kaj klarigos al la interpretisto-ĉefserĝento, ke li iĝis viktimo de eraro, kaj kiel li jam kelkfoje dum la vojo, kiam oni pelis lin inter militkaptitojn, vane petis pri justeco.
La ĉefserĝento-interpretisto, kiu jam antaŭ tio ne estis tute malebria, intertempe tute perdis la juĝokapablon.
Li havis antaŭ si dismetita anoncparton de ia germana ĵurnalo kaj kantis gazetanoncojn en la melodio de Radecký-marŝo: ”Mi intersanĝos gramofonon por infanĉareto! — Mi aĉetas vitrerojn, blankajn tabulajn eĉ verdajn! — Konti kaj bilanci ellernos ĉiu, kiu trapasos skriban kurson de kontado” ktp.
Por iuj gazetanoncoj ne taŭgis melodio de la marŝo, sed la ĉefserĝento volis tion plenforte superi, tial li pugnobatis la tablon en takto kaj piedfrapis. Liaj lipharoj, kungluitaj de pola likvoro, elstaris sur ambaŭ flankoj de lia vizaĝo, kvazaŭ oni enpuŝus al li tien ambaŭflanke penikojn kun sekiĝinta araba gumo. Liaj ŝvelaj okuloj ekrimarkis ja Švejkon, sed post tiu ĉi eltrovo sekvis neniu reago, nur tio, ke la ĉefserĝento ĉesis pugnobati kaj piedfrapi. En la melodio ”Mi ne scias, kion tio signifas...[5]” li tamburis sur la seĝo novan gazetanoncon: ”Karolina Dreger, akusistino, rekomendas sin en ĉiu okazo al estimataj sinjorinoj.”
Li kantis tion al si pli kaj pli mallaŭte kaj mallaŭtete, ĝis li fine eksilentis, senmove ekrigardis la tutan grandan areon de gazetanoncoj kaj donis la okazon al Švejk, ke tiu ekparolu pri sia malfeliĉo, al kio apenaŭ sufiĉis la frazoj de Švejk en kripligita germana lingvo.
Švejk komencis per tio, ke li tamen nur pravis, iri al Felsztyn laŭlonge de rivereto, sed ke li ne kulpas pri tio, ke nekonata rusa soldato fuĝis el kaptiteco kaj iris bani sin en lagon, laŭlonde de kiu li, Švejk, devis iri, ĉar tio estis lia devo, kiam li iris al Felsztyn kiel enloĝiganto tra la plej mallonga vojo. La ruso ekvidinte lin fuĝis kaj lasis sian kompletan uniformon en arbustaro. Ke li, Švejk, aŭdis, kiel ekzemple sur pozicio oni uzas ĉe spionado uniformojn de falintaj malamikoj, kaj ke tial li prove alivestis sin en la postlasitan uniformon por konvinkiĝi, kia tio estus en tia okazo pasi en fremda uniformo.
Klariginte tiun ĉi sian eraron, Švejk ekkonis, ke li parolis tute superflue, ĉar la ĉefserĝento dormis jam longe antaŭ tio, ol Švejk venis en la parolo al tiu lago. Švejk intime al li alpaŝis kaj ektusis lian ŝultron, kio tute sufiĉis, ke la ĉefserĝento falu de sur la seĝo teren, kie li trankvile dormis plu.
”Pardonu, sinjoro ĉefserĝento,” diris Švejk, soldatsalutis kaj eliris el la kancelario.
Frumatene la soldata konstrukomandejo ŝanĝis la dispoziciojn kaj decidis, ke tiu grupo da militkaptitoj, en kiu estis Švejk, estos translokita rekte al Przemyśl por renovigi la trakon Przemyśl — Lubaczów.
Ĉio do restis kiel antaŭe kaj Švejk daŭrigis sian odiseadon inter la rusaj militkaptitoj. Hungaraj gardistoj pelis tion ĉion rapide antaŭen.
En vilaĝo, kie oni havis ripozon, ili renkontiĝis sur vilaĝa placo kun taĉmento de trajnotrupo. Antaŭ grupo da veturiloj staris oficiro kaj rigardis la militkaptitojn. Švejk elsaltis el la vico, stariĝis antaŭ la oficiron kaj ekvokis: ”Sinjoro leŭtenanto, obee mi raportas.” Sed pli li ne diris, ĉar tuj estis ĉi tie du hungaraj soldatoj, kiuj per pugnobatoj sur la dorson enpuŝegis lin inter la militkaptitojn.
La oficiro ĵetis malantaŭ li cigarstumpon, kiun alia militkaptito rapide levis kaj fumis plu. Poste la oficiro rakontis al apude staranta kaporalo, ke en Rusio estas germanaj koloniistoj kaj ke ankaŭ tiuj devas batali.
Poste jam dum la tuta vojo al Przemyśl Švejk ne havis la okazon al iu plendi, ke li estas propre kompania kuriero de la dekunua marŝkompanio de la naŭdekunua regimento. Nur en Przemyśl, kiam antaŭvespere oni enpelis ilin en disbatitan malgrandan fortikaĵon en interna zono, kie estis konservitaj ŝtaloj por ĉevaloj de fortikaĵa artilerio.
Tie estis tavoligita tiel pedikplena pajlo, ke pedikoj movis mallongajn pajlerojn kvazaŭ tio estus ne pedikoj, sed formikoj, fortrenantaj materialon por konstruo de sia nesto.
Oni disdonis al ili ankaŭ iom da nigra malpuraĵo el nura cikorio kaj po peco de malbone bakita maiza pano.
Poste transprenis ilin majoro Wolf, reganta tiutempe super ĉiuj militkaptitoj, laborantaj ĉe riparoj en la fortikaĵo Przemyśl kaj la ĉirkaŭaĵo. Tio estis pedanta homo. Li havis ĉe si la tutan stabon da interpretistoj, kiuj laŭ kapabloj kaj antaŭa klerigo de militkaptitoj elektadis inter ili specialistojn por konstruaĵoj.
La majoro Wolf havis fiksan ideon, ke rusaj militkaptitoj malkonfesas sian povoscion legi kaj skribi, ĉar okazis, ke al lia tradukita demando: ”Ĉu vi scias konstrui fervojojn?” respondadis ĉiuj militkaptitoj stereotipe: ”Mi scias pri nenio, mi aŭdis pri nenio tia, mi vivis honore kaj honeste.”
Kiam do ili staris jam vicigitaj antaŭ la majoro Wolf kaj la tuta lia stabo, la majoro Wolf unue germane demandis la militkaptitojn, kiu el ili regas la germanan lingvon.
Švejk energie elpaŝis, stariĝis antaŭ la majoron, donis al li la honoron kaj raportis, ke li scipovas germane.
La majoro Wolf, evidente ĝojigita, tuj Švejkon demandis, ĉu li ne estas inĝeniero.
”Obee mi raportas, sinjoro majoro,” respondis Švejk, ”ke mi estas ne inĝeniero, sed kuriero de la dekunua marŝkompanio de la naŭdekunua regimento. Mi falis en nian kaptitecon. Tio okazis jene, sinjoro majoro.”
”Kion?” ekkriegis la majoro Wolf.
”Obee mi raportas, sinjoro majoro, ke tio estas tiel ĉi...” ”Vi estas ĉeho,” plu kriegis la majoro Wolf. ”Vi alivestis vin en rusan uniformon.”
”Obee mi raportas, sinjoro majoro, ke ĉio tio plene konsentas. Mi vere ĝojas, ke sinjoro majoro tuj imagis sin mem en mia situacio. Povas esti, ke niaj jam ie batalas, kaj mi superflue maldiligentaĉus ĉi tie dum la tuta milito. Eble ankoraŭfoje, sinjoro majoro, mi tion laŭorde al vi klarigu.” ”Sufiĉe,” diris la majoro Wolf kaj alvokis du soldatojn kun ordono, ke ili tuj forkonduku tiun viron al la ĉefgardistejo, kaj li mem kun ankoraŭ unu oficiro malrapide iris post Švejk, ĉe kio dum interparolo kun la oficiro li svingis la manojn. En ĉiu lia frazo estis io pri ĉeĥaj hundoj kaj samtempe la alia oficiro sentis el lia parolo grandan ĝojon de la majoro, ke tiu per sia akrevido malkaŝis unu el tiuj birdetoj, pri kies ŝtatperfida agado malantaŭ la limoj oni eldonadis sekretajn sciigojn al komandantoj de trupunuoj jam kelke da monatoj, nome ke oni scias, kiel iuj transkurintoj de ĉeĥaj regimentoj, forgesante sian juron, eniras la vicojn de la rusa soldataro kaj servas al la malamiko, alportante al ĝi precipe valorajn servojn ĉe spionado.
La aŭstra ministerio de internaj aferoj ankoraŭ palpis en mallumo, koncerne informon pri batala organizo de transkurintoj al la rusa flanko. Ĝi sciis ankoraŭ nenion certan pri revoluciaj organizaĵoj en la eksterlando kaj nur en aŭgusto komandantoj de batalionoj en la linio Sokal' — Milijatin — Bubnovo ricevis konfidencajn sciigojn, ke aŭstra eksprofesoro Masaryk[6] fuĝis eksterlanden, kie li faras propagandon kontraŭ Aŭstrio. Ia stultulo de la divizio kompletigis la sekretan sciigon per ankoraŭ tiu ĉi ordono: ”En la okazo de kapto senprokraste alkonduki lin al la stabo de la divizio!”
Tiutempe la majoro Wolf ne havis eĉ ŝajnon pri tio, kion ĉion propre preparas la transkurintoj por Aŭstrio, kiuj pli poste, renkontiĝante en Kievo kaj aliloke, al la demando: ”Kion vi ĉi tie faras?” gaje respondadis: ”Mi perfidis sinjoron imperiestron.”
Pri tiuj transkurintoj-spionoj, el kiuj unu forkondukata en la ĉefgardistejon tiel facile falis en lian kaptilon, li sciis nur el sekretaj sciigoj. La majoro Wolf estis homo iom sinmontrema, li imagis al si laŭdon de pli superaj instancoj, ordenon pro sia akrevideco, singardemo kaj genio.
Antaŭ ol ili ĝisiris al la ĉefgardistejo, li estis konvinkita, ke tiun demandon: ”Kiu scipovas germane?” li donis intence, ĉar tuj, kiam li trarigardis la militkaptitojn, ĝuste tiu ŝajnis al li suspekta.
La oficiro lin akompananta kapjesis kaj diris, ke la arestigon necesos anonci al la komandantaro de la garnizono cele de plua procedo kaj transdono de la akuzito al la pli supera soldata tribunalo, ĉar tio, kion diras sinjoro majoro, nepre ne eblas, enketi lin en la ĉefgardistejo kaj tuj poste malantaŭ la ĉefgardistejo lin pendumi. Li estos pendumita, sed per leĝa vojo laŭ soldata juĝeja normaro, por ke estu atingita ligiteco kun aliaj similaj krimuloj per detala enketo antaŭ la pendumo. Kiu scias, kio el tio ankoraŭ elkoviĝos.
La majoron Wolf atakis subita necedemo, eniris lin ĝis nun kasita bruteco, tiel ke li proklamis, ke tiun transkurinton-spionon li igos pendumi tuj post la enketo je sia risko. Cetere li povas tion al si permesi, ĉar li havas altrangulajn konatojn kaj al li estas ĉio tio tute indeferenta. Ĉi tie tio estas kiel en la fronto. Se oni lin kaptus kaj senmaskigus tuj malantaŭ batalejo, oni lin enketus, ankaŭ tuj pendumus kaj farus kun li neniajn ceremoniojn. Cetere sinjoro kapitano eble ja scias, ke komandanto sur milita teritorio, kia ajn komandanto de la kapitano pli alten havas rajton pendumi ĉiujn suspektindajn homojn.
La majoro Wolf kompreneble iom eraris, koncerne la rajton de soldataj ranguloj pendumi.
Ju pli proksime al la fronto en la orienta Galicio, des pli suben descendis tiu ĉi rajto al malpli kaj malpli superaj soldataj ranguloj, ĝis fine estis okazoj, ke ekzemple kaporalo, komandanto de patrolo, igis pendumi dekdujaran bubon, kiu estis al li suspekta per tio, ke en forlasita kaj elrabita vilaĝo li kuiris al si en detruita kabano terpomajn ŝelojn.
Ankaŭ la kverelo inter la kapitano kaj la majoro gradiĝis. ”Tion vi ne rajtas,” kriis ekscitite la kapitano. ”Tiu estos pendumita surbaze de juĝeja verdikto de soldata tribunalo.” ”Li estos pendumita sen verdikto,” raŭkis la majoro Wolf. Švejk, kiun oni kondukis antaŭe kaj kiu aŭdis la tutan interesan interparolon, diris al siaj akompanantoj nenion alian ol: ”Iri piede, kiel malantaŭ la veturilo. Foje en gastejo 'Na Zavadilce' en Libeň ni reciproke kverelis, ĉu certan ĉapeliston Vašák, kiu ĉiam dum amuzo faris eksceson, elĵeti tuj, kiam li aperos inter la pordo, aŭ poste, kiam li mendos bieron, pagos kaj fintrinkos, aŭ ĉu helpi al liaj botoj eksteren, kiam li findancos la unuan rondon. La gastejestro, tiu proponis, ke ni elĵetu lin en duono de la dancamuzo, kiam li havos iometan elspezon, poste ke li devos pagi kaj tuj esti ekstere. Kaj ĉu vi scias, kion tiu kanajlo al ni faris? Li ne venis. Kion vi al tio diras?”
Ambaŭ soldatoj, kiuj devenis de ie el Tirolo, respondis samtempe: ”Nenjo ĉeĥe.”
”Ĉu vi komprenas germane?” demandis Švejk trankvile. ”Jes,” respondis ambaŭ, al kio Švejk rimarkis: ”Tiel estas bone, almenaŭ vi ne perdiĝos inter la viaj.”
Dum tiuj ĉi amikaj interparoloj ĉiuj ĝisiris al la ĉefgardistejo, kie la majoro Wolf plu daŭrigis la parolon kun la kapitano pri la sorto de Švejk, dum Švejk sidis modeste malantaŭe sur benko.
La majoro Wolf fine tamen nur konsentis kun la opinio de la kapitano, ke tiu ĉi homo devas pendi nur post pli longa proceduro, kiun oni agrable nomas: la vojo de la leĝo.
Se ili demandus Švejkon, kion li pri tio pensas, li dirus: ”Mi tre bedaŭras, sinjoro majoro, ĉar vi havas pli altan rangon ol sinjoro kapitano, sed sinjoro kapitano pravas. Ĉiu trorapidiĝo malutilas. Ĉe distrikta juĝejo en Prago foje freneziĝis juĝisto. Longe eblis sur li nenion rimarki, ĝis foje tio ĉe li eksplodis ĉe traktado pri honorofendo. Certa Znamenáček, renkontinte surstrate kapelanon Hortík, kiu dum la leciono de religio vangobatis lian filon, diris al la kapelano: 'Bruto, nigra monstro, pia idioto, nigra porko, parokeja virkapro, kripliganto de la instruo de Kristo, farizeo kaj ĉarlatano en sutano!' Tiu freneza juĝisto estis ega pia homo. Li havis tri fratinojn, tiuj ĉiuj servis kiel parokejaj kuiristinoj kaj li estis baptopatro de ĉiuj iliaj infanoj, do tio lin tiel ekscitis, ke li subite perdis la saĝon kaj alkriegis la akuziton: 'En la nomo de Lia Moŝto imperiestro kaj reĝo oni vin kondamnas al la morto per pendumo. Kontraŭ la verdikto ne eblas apelacii. Sinjoro Horáček!' li alvokis poste gardiston, 'prenu tiun ĉi sinjoron ĉi tie kaj pendumu lin tie, vi ja scias, kie oni senpolvigas tapiŝojn, kaj poste venu ĉi tien, vi ricevos trinkmonon por biero!' Memkompreneble, ke sinjoro Znamenáček eĉ tiu gardisto restis stari kiel mirrigidaj, sed la juĝisto piedfrapis kaj ekkriis: 'Ĉu vi obeos, aŭ ne?' La gardisto tiel ektimis, ke li jam trenis sinjoron Znamenáček suben, kaj se ne estus tie advokato, kiu en tion intervenis kaj alvokis savstacion, mi ne scias, kiel tio por sinjoro Znamenáček finiĝus. Ankoraŭ kiam oni ŝovis sinjoron juĝiston en veturilon de la savstacio, li kriis: 'Se vi ne trovos snuregon, pendumu lin per litotuko, poste ni tion elbilancos en duonjaraj registroj...' ”
Švejk estis do alkondukita sub eskorto al la komandejo de la garnizono, subskribinte antaŭ tio protokolon skribitan fare de majoro Wolf, ke kiel ano de la aŭstra armeo li konscie kaj sen kia ajn premo alivestis sin en rusan uniformon kaj malantaŭ la fronto estis retenita fare de soldata ĝendarmaro, kiam la rusoj cedis.
Tio ĉio estis sankta vero kaj Švejk, kiel honestulo, ne povis kontraŭ tio protesti. Kiam dum skribado de la protokolo li faris provon kompletigi ĝin per ia eldiro, kiu eble povus pli detale klarigi la situacion, estis ĉi tie tuj preta ordono de sinjoro majoro: ”Fermu la faŭkon, pri tio ĉi mi vin ne demandas! La afero estas tute klara.”
Poste Švejk ĉiam soldatsalutis kaj proklamis: ”Obee mi raportas, ke mi fermas la faŭkon kaj ke la afero estas tute klara.”
Poste, kiam oni alvenigis lin al la komandejo de la garnizono, oni forkondukis lin en truon, kie antaŭe estis magazeno de rizo, samtempe pensionato por musoj. Sur la planko estis ĉi tie ankoraŭ ĉie disŝutita rizo, musoj Švejkon neniel timis kaj gaje kuris ĉirkaŭe, postrikoltante rizerojn. Švejk devis iri al si por pajlosako, kaj kiam li en mallumo ĉirkaŭrigardis, li vidis, ke en lian pajlosakon tuj transloĝiĝas la tuta familio de musoj. Ekzistis nenia dubo, ke ili volas fari al si ĉi tie novan neston sur ruinoj de gloro de putriĝinta aŭstra pajlosako. Švejk komencis pugnobati ŝlositan pordon; venis kaporalo, polo, kaj Švejk lin petis, ke li estu translokita en alian ĉambron, ĉar li povus kuŝsufoki muson en sia pajlosako kaj fari damaĝon al la armea administrantaro, ĉar ĉio tio, kio estas en soldataj magazenoj, estas ĝia posedaĵo.
La polo parte ekkomprenis, ekminacis al Švejk per pugno antaŭ la fermita pordo kaj menciinte ankoraŭ ion pri surfekita nesto malproksimiĝis, murmurante ekscitite ion pri ĥolero, kvazaŭ Švejk dio scias kiel lin ofendus.
La nokton pasigis Švejk trankvile, ĉar la musoj ne faris al si grandajn pretendojn je Švejk kaj ŝajne havis sian noktan programon, plenumatan en apuda magazeno de soldataj manteloj kaj kepoj, kiujn ili morddifektis kun granda certeco kaj en sendanĝero, ĉar la intendantaro rememoris nur post unu jaro kaj en soldatajn magazenojn lokis armeajn katojn sen rajto de pensiigo, kiuj estis registritaj ĉe intendantaroj sub rubriko 'I.k.r. kato de soldataj magazenoj'. Tiu ĉi kata rango estis propre nur renovigo de tiu ĉi malnova institucio, kiu estis likvidita post la milito en la sesdeksesa jaro.
Pli frue en militaj tempoj, ankoraŭ dum la regado de Maria Tereza, oni ankaŭ lokis katojn en soldatajn magazenojn, kiam sinjoroj el la intendantaro ĵetis la kulpon pri la tuta sia ŝakrado per uniformoj sur la kompatindajn musojn.
Sed imperiestraj kaj reĝaj katoj en multaj okazoj ne plenumis sian devon, kaj tiel okazis, ke foje dum la regado de la imperiestro Leopoldo[7] ses katoj, alkomanditaj al soldata magazeno en Pohořelec, estis pendumitaj laŭ la verdikto de soldata tribunalo. Mi scias, ke tiam bele kaŝridetis ĉiuj tiuj, kiuj havis kun la soldata magazeno ion komunan.
*
Kun matena kafo oni ŝovis en la truon al Švejk homon en rusa larĝa kaskedo kaj rusa soldata mantelo.
Tiu viro parolis ĉeĥe kun pola akcento. Estis tio unu el tiuj fiuloj, servantaj en kontraŭspiona taĉmento ĉe armea korpuso, kies komandantaro estis en Przemyśl. Li estis ano de sekreta soldata polico kaj eĉ ne tro zorgis pri ia rafinita transiro al esplordemandado de Švejk. Li komencis tute simple: ”Mi falis en bjelan marĉon pro mia nesingardemo.Mi servis ĉe la dudekoka regimento kaj mi tuj eniris la servon ĉe rusoj, kaj poste mi lasis min tiel stulte kapti. Mi anoncis min al rusoj, ke mi iros kiel antaŭpatrolo... Mi servis ĉe la sesa kieva divizio. Ĉe kiu rusa regimento servis vi, kamarado? Šajnas al mi, ke ni vidis unu la alian ie en Rusio. Mi konis en Kievo multe da ĉehoj, kiuj iris kun ni al la fronto, kiam ni transiris al la rusa armeo, sed nun mi ne povas rememori iliajn nomojn kaj de kie ili estis, eble vi rememoros iun, kun kiu vi havis tie rilatojn, mi ŝatus scii, kiu estas tie de nia dudekoka regimento?”
Anstataŭ respondo Švejk zorgeme metis la manon al li sur la frunton, poste esploris lian arterion kaj fine lin forkondukis al malgranda fenestro kaj petis lin elŝovi la langon. La fiulo tiun tutan proceduron neniel kontraŭstaris, opiniante, ke probable temas pri certaj konspirulaj signoj. Poste Švejk komencis pugnobati la pordon, kaj kiam gardisto venis demandi, kial li faras bruegon, Švejk petis ĉehe kaj germane, ke oni tuj alvoku kuraciston, ĉar tiun viron, kiun oni al li ĉi tien donis, kaptas ĥimeroj.
Sed tio neniel helpis, por tiu viro venis tuj neniu. Li restis tie tute trankvile kaj plu babilis ion pri Kievo, kaj ke li vidis tie Švejkon, kiel li marŝis inter rusaj soldatoj.
”Vi certe trinkis ŝlimecan akvon,” diris Švejk, ”kiel ĉe ni tiu juna Týnecký, homo alie saĝa, sed foje li komencis vojaĝi kaj venis ĝis Italio. Tiu ankaŭ parolis pri nenio alia ol pri tiu Italio, ke estas tie multe da ŝlimecaj akvoj kaj neniu alia memorindaĵo. Kaj el tiu ŝlimeca akvo ankaŭ li ricevis frostfebron. Kaptis lin tio kvarfoje jare. Je la festo de Ĉiuj Sanktuloj, je sankta Jozefo, je Petro kaj Paŭlo kaj je Ĉieliro de Maria la Virgulino. Kiam lin tio atakis, li ekkonis ĉiujn homojn, tute fremdajn kaj nekonatajn, ĝuste kiel vi. Ekzemple en elektra tramo li alparolis kiun ajn, ke li lin konas, ke ili renkontiĝis en viena stacidomo. Ĉiujn homojn, kiujn li renkontis surstrate, li vidis aŭ en stacidomo de Milano aŭ sidis kun ili en urbdoma kelo en Graz ĉe vino. Kiam atakis lin tiu ŝlima febro kaj li sidis tiutempe en gastejo, li ekkonis ĉiujn gastojn, li vidis ĉiujn sur vaporŝipo, per kiu li veturis al Venecio. Sed kontraŭ tio ekzistis neniu alia kuracilo ol tio, kiel tion faris tiu nova flegisto en Kateřinky. Li ricevis taskon zorgi pri mensmalsanulo, kiu dum la tuta dia tago faris nenion alian ol ke li sidis en angulo kaj kalkulis: 'Unu, du, tri, kvar, kvin, ses,' kaj denove de komenco: 'Unu, du, tri, kvar, kvin, ses.' Estis tio ia profesoro. Tiu flegisto povis preskaŭ elsalti el la haŭto pro kolero, vidante, ke tiu frenezulo ne kapablas transpasi la seson. Unue li komencis tion kun li afable, ke tiu diru: 'sep, ok, naŭ dek.' Sed tute ne! Tiu profesoro tion tute neglektis. Li sidas en anguleto kaj kalkulas: 'Unu, du, tri, kvar, kvin, ses,' kaj denove: 'Unu, du, tri, kvar, kvin, ses!' La flegisto do koleriĝis, saltis sur sian prizorgaton kaj kiam tiu diris 'ses', donis al li kapobaton. 'Ĉi tie estas sep,' li diras, 'kaj ĉi tie ok, naŭ, dek.' Unu cifero, unu kapobato. La profesoro kaptis sin je la kapo kaj demandis, kie li troviĝas. Kiam la flegisto al li diris, ke en frenezulejo, la profesoro rememoris jam ĉion, ke li troviĝis en frenezulejo pro ia kometo, kiam li elkalkulis, ke ĝi aperos venontjare la dekokan de julio je la sesa horo matene, kaj oni al li pruvis, ke tiu lia kometo forbrulis jam antaŭ kelkmilionoj da jaroj. Tiun flegiston mi konis. Kiam la profesoro plene rekonsciiĝis kaj estis ellasita, li prenis lin al si kiel serviston. Tiu havis neniun alian laboron ol ĉiumatene doni al sinjoro profesoro kvar kapobatojn, kion li faris konscie kaj precize.” ”Mi konas ĉiujn viajn konatojn el Kievo,” daŭrigis la kontraŭspiona servisto senlace, ”ĉu ne estis tie kun vi tia dika kaj unu tia maldika homo? Nun mi ne scias, kian nomon ili havis kaj de kiu regimento ili estis.”
”Pri tio ne faru al vi la zorgojn,” konsolis lin Švejk, ”tio povas okazi al kiu ajn, ke li ne memoras ĉiujn grasajn kaj magrajn homojn, kiajn nomojn ili havas. Kompreneble estas pli malfacile memori magrajn homojn, ĉar en la mondo estas plejparto da tiaj. Ili do formas plejparton, kiel oni diras.” ”Kamarado.” eklamentis la i.r. fiulo, ”vi al mi ne kredas. Atendas nin ja la sama sorto.”
”Tial ni estas soldatoj.” diris Švejk senzorge, ”pro tio la patrinoj nin akuŝis, ke oni dishaku nin en ĉifonojn, kiam oni vestos nin en uniformon. Kaj ni faras tion kun ĝojo, ĉar ni scias, ke niaj ostoj ne polviĝos superflue. Ni falos por sinjoro imperiestro kaj lia familio, por kiu ni batalakiris Hercegovinon. El niaj ostoj oni fabrikos ostan karbon por sukerfarejoj, pri tio jam antaŭ jaroj rakontis al ni sinjoro leŭtenanto Zimmer. 'Bando da porkinoj,' li diras, 'nekulturitaj virporkoj, superfluaj inertaj simioj, vi balancas la piedaĉojn, kvazaŭ ili havus nenian valoron. Se vi foje falos en milito, el ĉiu via piedaĉo oni faros duonkilogramon da osta karbo, el viro pli ol du kilogramojn, piedaĉoj kaj manaĉoj samtempe, kaj en sukerfarejoj oni filtros tra vi sukeron, idiotoj. Vi eĉ ne scias, kiel ankoraŭ post la morto vi estos utilaj al viaj posteuloj. Viaj filoj trinkos kafon dolĉigitan per sukero, kiu trairis tra viaj piedaĉoj, stultuloj.' Mi ekmeditis, kaj li al mi, pri kio mi meditas. 'Obee mi raportas,' mi diras, 'mi opinias, ke osta karbo el sinjoroj oficiroj devas kosti multe pli ol el simplaj soldatoj.' Mi ricevis pro tio tri tagojn en izolejo.”
La kunulo de Švejk ekbatis sur la pordon kaj traktis pri io kun gardistaro, kiu vokis en la kancelarion.
Post momento venis staba ĉefserĝento por la kunulo de Švejk kaj Švejk estis denove sola.
Ĉe foriro diris la monstro laŭte al la staba ĉefserĝento, montrante al Švejk: ”Tio estas mia malnova kamarado el Kievo.”
Švejk restis sola la tutajn dudek kvar horojn krom tiuj momentoj, kiam oni alportis al li manĝon.
Nokte li venis al tiu konvinko, ke rusa soldata mantelo estas pli varmiga kaj pli granda ol la aŭstra kaj ke se muso nokte priflaras orelon de dormanta homo, ke tio ne estas io malagrabla. Al Švejk tio ŝajnis esti kiel tenera flustrado, el kiu oni vekis lin ankoraŭ en krepusko, kiam oni por li venis.
Švejk nun ne scias al si imagi, propre kia juĝeja formacio tio estis, antaŭ kiun oni lin trenis en tiu malgaja mateno. Ke tio estas soldata tribunalo, pri tio ekzistis nenia dubo. Kunsidis eĉ generalo, poste kolonelo, majoro, ĉefleŭtenanto, leŭtenanto, ĉefserĝento kaj infanteriano, kiu propre faris nenion alian ol ke al la ceteraj li bruligis cigaredojn.
Oni ankaŭ ne demandis Švejkon pri multo.
Tiu majoro inter ili montris iom pli grandan intereson kaj parolis ĉeĥe.
”Vi perfidis sinjoron imperiestron,” li parolpafis al Švejk. ”Jesuo Maria, kiam?” ekkriis Švejk, ”mi kaj perfidi sinjoron imperiestron, nian la plej noblan monarkon, por kiu mi jam tiel ege suferis?”
”Lasu tiujn stultaĵojn,” diris la majoro.
”Obee mi raportas, sinjoro majoro, ke perfidi sinjoron imperiestron ne estas stultaĵo. Ni, la soldata popolo, ĵuris fidelecon al sinjoro imperiestro kaj tiun juron, kiel oni kantis en teatro, kiel fidela viro mi plenumis[8].”
”Ĉi tie tio estas,” diris la majoro, ”ĉi tie estas pruvoj pri viaj kulpo kaj vero.” Li montris al ampleksa amaso da paperoj. La viro, kiun oni sidigis al Švejk, liveris la ĉefan materialon. ”Ĉu vi do ankoraŭ ne volas konfesi?” demandis la majoro, ”ja vi mem jam konfirmis, ke kiel ano de aŭstra armeo vi memvole alivestis vin en rusan uniformon. Mi demandas vin ankoraŭ lastfoje: Ĉu vi estis al tio de iu devigata?”
”Mi faris tion sen devigo.”
”Ĉu memvole?”
”Memvole.”
”Ĉu sen premo?”
”Sen premo.”
”Ĉu vi scias, ke vi estas perdita?”
”Mi scias, de la naŭdekunua regimento oni min certe jam serĉas, sed se vi permesos, sinjoro majoro, mallongan rimarkon pri tio, kiel homoj memvole alivestas sin en fremdan veston. En julio de la jaro 1908 librobindisto Božetěch el Přícná-strato en Prago banis sin ĉe Zbraslav en malnova riverbrako de Berounka. Li formetis sian veston inter saliketojn kaj ege al li plaĉis, kiam pli poste eniris al li en akvon ankoraŭ unu sinjoro. Vorto naskis vorton, ili petolis, ŝprucigis unu sur la alian kaj mergiĝis ĝis vespero. Poste tiu fremda sinjoro eliris el akvo kiel unua, ke li devas iri al vespermanĝo. Sinjoro Božetěch restis ankoraŭ momenton sidi en akvo, poste li iris al si por vesto inter saliketojn kaj anstataŭ ĝi trovis tie ĉifonitan veston de vagabondo kaj folieton:
'Longe mi meditis: preni — ne preni, se ni kune tiel bele amuziĝis en akvo, mi do deŝiris krizantemon kaj la lasta forŝirita petalo estis: Preni! Tial mi intereanĝis kun vi tiun ĉifonitan vestaĉon. Vi ne devas timi ĝin surpreni. Ĝi estis senpedikigita antaŭ unu semajno ĉe distriktejo en Dobříš. Venontfoje dediĉu pli bonan atenton al tiu, kun kiu vi vin banas. En akvo ĉiu nuda homo aspektas kiel deputito, kaj povas temi pri murdisto. Vi ankaŭ ne scias, kun kiu vi vin banis. Tio havis valoron, bani sin. Akvo nun antaŭvespere estas la plej bona. Enrampu tien ankoraŭfoje, por ke vi rekonsciiĝu.'
Al sinjoro Božetěch restis nenio alia ol atendi ĝis krepusko, poste li suprenis tiujn vagabondajn ĉifonojn kaj ekcelis la paŝojn al Prago. Li evitis distriktan ŝoseon, iris trans herbejojn sur padoj kaj renkontiĝis kun ĝendarma patrolo el Chuchle, kiu la vagobondon arestis kaj la sekvantan tagon matene forkondukis al distrikta juĝejo en Zbraslav, ĉar tio povus diri kiu ajn, ke li estas Jozefo Božetěch, librobindisto el Přícná-strato en Prago, n-ro 16.”
Protokolanto, kiu ne komprenis ĉeĥe pli, divenis, ke la akuzito sciigas adreson de sia kunkulpulo, kaj tial li ankoraŭfoje demandis: ”Ĉu estas tio preciza, Prago, n-ro 16, Jozefo Bozetech?”
”Ĉu li tie ankoraŭ loĝas, tion mi ne scias,” respondis Švejk, ”sed tiam en la jaro 1908 li tie loĝis. Li ege bele bindis librojn, sed daŭris tio longe, ĉar unue li devis ilin tralegi kaj bindis ilin laŭ la enhavo. Se li donis al libro nigran randon, jam neniu devis tion eĉ legi. Tiam ĉiu tuj sciis, ke en tiu romano tio tre tre malbone finiĝis. Ĉu vi eble deziras ankoraŭ ion pli detalan? Por ke mi ne forgesu: li sidis ĉiutage en la bierejo 'Ĉe Flek' kaj rakontis enhavon de ĉiuj libroj, kiujn oni ĝuste donis al li bindi.”
La majoro alpasis al la protokolanto kaj ili al si flustris, tiu poste strekis adreson de nova imaga konspirulo Božetěch en aktoj.
Poste daŭrigis tiu ĉi stranga juĝo laŭ la maniero de senprokrasta juĝproceso, kiun aranĝis prezidanta generalo Fink von Finkenstein.
Kiel iu havas pasion kolekti alumetajn skatoletojn, pasio de tiu ĉi sinjoro estis organizi senprokrastajn juĝprocesojn, kvankam en plejparto da okazoj tio kontraŭis soldatan juĝejan normaron.
Tiu ĉi generalo diradis, ke li bezonas neniujn enketajn juĝistojn, ke li tion kunirigos kaj post tri horoj ĉiu ulo devas pendi. Dum li estis en la fronto, oni neniam sentis ĉe li mankon de senprokrastaj juĝprocesoj.
Kiel iu devas regule ĉiutage ludi partion de sako, bilardo aŭ mariaĝon, tiel tiu ĉi eminenta generalo ĉiutage kunmetis senprokrastajn feldtribunalojn, prezidis al ili kaj kun granda seriozeco kaj ĝojo anoncis maton al la akuzito.
Se la homo volus esti sentimentala, li skribus, ke tiu ĉi homo havis sur la konscienco multajn dekduojn da homoj, precipe tie en oriento, kie li luktis, kiel li diris, kun grandrusa agitado inter galiciaj Ukrajnanoj. Sed el lia vidpunkto ni ne povas paroli pri tio, ke li havus iun sur la konscienco.
Tio ĉe li ne ekzistis. Kiam li igis pendumi instruiston, instruistinon, popon aŭ la tutan familion laŭ la verdikto de sia senprokrasta juĝproceso, li revenis trankvile en sian loĝejon, kiel se pasia ludanto de mariaĝo kontente revenas hejmen el gastejo kaj meditas pri tio, kiel ili donis al li ”flek”, kiel li donis ”re”, ili ”supre”, li ”tuti”, ili ”retuti” kaj kiel li gajnis la ludon kaj havis cent kaj sepon[9]. Li konsideris pendumon kiel ion simplan kaj naturan, kiel ian ĉiutagan panon, ĉe verdiktoj li sufiĉe ofte forgesadis sinjoron imperiestron kaj jam eĉ ne diris: ”En la nomo de Lia Mosto vi estas kondamnita al la morto per pendumo,” sed li proklamis: ”Mi vin kondamnas.”
En pendumado li iam trovis ankaŭ komikan flankon, pri kio li foje ankaŭ skribis al sia edzino en Vienon: ”...aŭ ekzemple, mia kara, vi ne scias imagi, kiel mi antaŭlaste ridis, kiam antaŭ kelke da tagoj mi kondamnis instruiston pro spionado. Mi havas elekzercitan homon, kiu tion pendumas, li havas jam longetan praktikadon, temas pri ĉefserĝento kaj tiu faras tion kiel sporton. Mi estis en mia tendo, kiam tiu ĉefserĝento venis al mi post la verdikto kaj demandas min, kie li pendumu tiun instruiston. Mi diris al li, ke sur la plej proksima arbo, kaj nun imagu tiun komikecon de la situacio. Ni estis meze de stepo, kie ĝis vidneatingeblo ni vidis nenion alian ol herbon kaj mejlodistance eĉ ne arbeton. Ordono estas ordono, tial la ĉefserĝento kunprenis la instruiston kaj eskorton kaj ili veturis serĉi arbon. Ili revenis nur vespere, denove kun la instruisto. La ĉefserĝento venis al mi kaj denove min demandas: 'Sur kio mi pendumu tiun ulon?' Mi ekinsultis lin, ke mia ordono ja estis: sur la plej proksima arbo. Li diris, ke morgaŭ li tion do provos, kaj matene li venis tute pala, ke la instruisto nokte malaperis. Tio ŝajnis al mi tiel komika, ke mi pardonis ĉiujn, kiuj lin gardis, kaj mi faris ankoraŭ spritaĵon, ke tiu instruisto probable mem iris serĉi ian arbon. Vidu do, mia kara, ke ni ĉi tie neniel enuas, kaj al la eta Vilĉjo diru, ke la paĉjo lin kisas kaj ke li baldaŭ sendos al li vivan ruson, sur kiu Vilĉjo rajdos kiel sur ĉevalo. Mi rememoras, mia kara, ankoraŭ unu ridindan okazon. Tiam ni pendumis judon pro spionado. La ulo dumvoje al ni almiksiĝis, kvankam li havis nenion por tie fari, kaj ekskuzis sin, ke li vendas cigaredojn. Li do pendis, sed nur kelke da sekundoj, la ŝnurego kun li ŝiriĝis kaj li falis teren, li tuj rekonsciiĝis kaj kriis al mi: 'Sinjoro generalo, mi iras hejmen, vi min jam pendumis kaj laŭ la leĝo mi ne povas esti pendumita dufoje pro unu afero.' Mi komencis ridi kaj la judon ni ellasis. Ĉe ni, mia kara, estas gaje...”
Kiam la generalo Fink iĝis komandanto de garnizono en la fortikaĵo Przemyśl, li ne havis jam tiom da ebloj aranĝi similajn teatraĵojn, tial kun granda ĝojo li kaptis la okazon de Švejk.
Švejk staris do antaŭ tiu tigro, kiu, sidante fone malantaŭ longa tablo, fumis cigaredon post cigaredo, igis al si traduki respondojn de Švejk, ĉe kio li konsente kapjesis.
La majoro donis proponon, ke oni faru telegrafan demandon al la brigado por ekscii, kie nun troviĝas la dekunua marŝkompanio de la naŭdekunua regimento, al kiu la akuzito apartenas laŭ siaj sciigoj.
La generalo kontraŭstaris kaj proklamis, ke per tio deteniĝas la senprokrasteco de juĝproceso kaj vera signifo de tiu ĉi ordono. Ekzistas ja plena konfeso de la akuzito, ke li alivestis sin en rusan uniformon, kaj krom tio unu grava atesto, kie la akuzito konfirmis, ke li estis en Kievo. Li do proponis, ke ili foriru al konsiliĝo, por ke povu esti eldirita verdikto kaj tiu tuj plenumita.
Sed la majoro persistis je tio sia, ke necesas konstati identecon de la akuzito, ĉar la tuta afero estas neordinare politike grava. Per konstato de lia identeco oni povas malkaŝi pluajn rilatojn de la akuzito kun liaj ekskamaradoj el la taĉmento, al kiu li apartenis.
La majoro estis romantika revulo.Li parolis ankoraŭ pri tio, ke oni propre serĉas iajn fadenetojn, ke ne sufiĉas la homon kondamni. Ke la kondamno estas nur rezultato de certa enketado, kiu enhavas en si fadenetojn, kaj tiuj fadenetoj... Li ne povis el tiuj fadenetoj eliri, sed ĉiuj lin komprenis, konsente kapjesis, eĉ sinjoro generalo, al kiu ekplaĉis tiuj fadeneotoj tiel, ke li al si imagis, kiel sur fadenetoj de la majoro pendas novaj senprokrastaj juĝprocesoj. Ankaŭ tial li ne plu protestis, ke oni sciiĝu ĉe la brigado, ĉu Švejk vere apartenas al la naŭdekunua regimento kaj probable kiam li transiris al la rusoj, dum kiuj operacioj de la dekunua marŝkompanio.
Dum tiu tuta tempo de interparolo Švejk estas gardata en koridoro de du bajonetoj, poste denove alkondukita antaŭ la tribunalon kaj ankoraŭfoje demandita, al kiu regimento li propre apartenas. Poste oni translokis lin en garnizonan malliberejon.
Kiam la generalo Fink post malsukcesa senprokrasta juĝproceso revenis hejmen, li ekkuŝis sur sofon kaj meditis, kiel probable plirapidigi la tutan proceson.
Li estis firme konvinkita, ke la respondo estos ĉi tie baldaŭ, sed ke tamen nur ne estos tio jam tia rapideco, per kiu liaj procesoj elstaris, ĉar poste sekvos ankoraŭ konsolo de la animo al la akuzito, per kio la verdikto superflue prokrastiĝos je du horoj.
”Tio estas egala,” ekpensis la generalo Fink, ”ni povas doni al li konsolon de la animo jam antaŭe antaŭ la verdikto, ol venos la sciigoj de la brigado. Li pendos tiel aŭ alie.”
La generalo Fink igis al si alvoki feldkuraton Martinec.
Estis tio kompatinda katekisto kaj kapelano de ie el Moravio, kiu havis super si tian fiulonparokestron, ke li preferis soldatiĝi. Estis tio vere religie fondita viro, kun bedaŭro en la koro rememoranta sian parokestron, kiu malrapide, sed certe falas en pereon. Li rememoris, kiel lia parokestro drinkis prunbrandon kiel funelo kaj kiel foje nokte li sencede ŝovis al li en la liton vageman ciganinon, kiun li trovis malantaŭ la vilaĝo, kiam li sanceliris el brandfarejo.
La feldkurato Martinec imagis al si, ke servante per konsolo de la animo al vunditoj kaj mortantoj sur batalejo, li elaĉetos ankaŭ pekojn de sia malmoraliĝinta parokestro, kiu, revenante nokte hejmen, sennombrefoje lin vekis kaj rakontis al li:
”Johanĉjo, Johanĉjo! Korpulenta ĉiesulino — tio estas mia tuta vivo.”
Liaj esperoj ne plenumiĝis. Oni pelis lin de garnizono al garnizono, kie li havis absolute nenian alian laboron ol unufoje dum dek kvar tagoj prediki al soldatoj de la garnizono antaŭ la meso en la garnizona templo kaj rezisti al tento, eliranta el oficira kazino, kie oni kondukis tiajn parolojn, ke korpulentaj ĉiesulinoj de lia parokestro kompare kun ili estis senkulpa preĝo al la anĝelogardanto.
Nun en la tempo de grandaj operacioj sur batalejo oni vokis lin kutime al la generalo Fink, kiam oni glorigis ian venkon de la aŭstra armeo; tiam la generalo Fink aranĝis glorajn militajn mesojn kun la sama plaĉo kiel senprokrastajn juĝprocesojn.
La kanajlo Fink estis tia aŭstra patrioto, ke li ne preĝis por la venko de germanaj aŭ turkaj armiloj. Kiam germanoj venkis ie francojn aŭ anglojn, li malatentis tion per absoluta silentemo ĉe la altaro.
Sensignifa venka interbatiĝo de aŭstra esplorrigardanta patrolo kun rusa antaŭgardo, kiun la stabo pufigis al grandega sapveziko pri malvenko de la tuta armea korpuso, donis al la generalo Fink impulson al solenaj diservoj, tiel ke la kompatinda feldkurato Martinec havis impreson, ke la generalo Fink estas samtempe ankaŭ la plej supera kapo de la katolika eklezio en śl.
La generalo Fink decidis ankaŭ pri tio, kian ordon havos la
meso ĉe tia okazo, kaj plej prefere li dezirus ĉiam ion laŭ la maniero de Kristokorpo kun oktavo[10].
Li havis ankaŭ kutimon, kiam ĉe la meso finiĝis jam hostilevado, ĉevale algalopi sur ekzerecejon al la altaro kaj trifoje ekvoki: ”Hura -hura — hura!”
La feldkurato Martinec, animo pia kaj justa, unu el tiuj malmultaj, kiuj ankoraŭ kredis je sinjoro dio, tre nevolonte iradis al la generalo Fink.
Post ĉiuj instrukcioj, kiujn donis al li la komandanto de la garnizono, la generalo Fink ĉiam ordonis plenigi glasetojn per akra kaj poste rakontis al li la plej novajn anekdotojn el la plej fresaj brosuretoj, kiuj estis eldonataj por la soldataro en ”Gajigaj folioj”.
La havis la tutan bibliotekon da tiaj brosuretoj kun stultaj titoloj kiel: ”Humuro en tornistro por okuloj kaj oreloj”, ”Anekdotoj de Hindenburg[11]”, ”Hindenburg en spegulo de humuro”, ”Dua tornistro plena da humuro, stopita de Felikso Schlempr”, ”El nia gulaŝa kanono”, ”Sukoplenaj grenaderoj el tranĉeoj” aŭ tiuj ĉi idiotaĵoj: ”Sub la duobla aglo”, ”Viena eskalopo el i.r. militkuirejo. Varmigis Arturo Lokesch”. Iam ankaŭ kantis al li el kolekto de gajigaj soldataj kantoj ”Ni devas venki!”, ĉe kio li senĉese verŝis ion akran kaj devigis la feldkuraton Martinec, ke tiu trinku kaj kriegu kun li. Poste li kondukis malĉastajn parolojn, ĉe kiuj la kurato Martinec kun malĝojo en la koro rememoris sian parokestron, kiu, koncerne la maldecajn vortojn, en nenio estis pli malbona ol la generalo Fink.
La kurato Martinec kun teruro rimarkis, ke ju pli li vizitas la generalon Fink, des pli li malmoraliĝas.
Al la kompatindulo komencis bongusti likvoroj, kiujn li trinkis tie ĉe la generalo, kaj paroloj de la generalo iom post iom komencis al li plaĉi, havis malmoralajn imagojn kaj kulpe de pola brando, sorpa likvoro kaj araneaĵoj sur boteloj da malnova vino, kiujn prezentis al li la generalo Fink, li forgesadis sinjoron dion kaj inter linioj de la breviero dancis antaŭ li ulinoj el la rakontado de la generalo. La naŭzo kontraŭ la vizitoj ĉe la generalo malrapide mildiĝis.
La generalo ekŝatis la kuraton Martinec, kiu komence prezentis sin al li kiel ia sankta Ignaco de Lojola kaj malrapide akomodiĝis al la ĉirkaŭuloj de la generalo.
Foje la generalo invitis al si du fratulinojn el feldhospitalo, kiuj tie propre eĉ ne servis, ili estis tie registritaj nur cele de salajro kaj la enspezojn ili altigadis al si per prostituado kun pli noblaj homoj, kiel tio estis kutima en tiuj malfacilaj tempoj. Li igis alvoki la feldkuraton Martinec, kiu falis en insidojn de la diablo jam tiagrade, ke post duonhora amuzo li interŝanĝis ambaŭ virinojn, ĉe kio li pasie blekis tiel, ke li salivmakulis la tutan kapkusenon sur la sofo. Poste longan tempon li riproĉis al si tiun ĉi malmoralan konduton, kvankam li ne povis reĝustigi tion eĉ per tio, kiam tiunokte, revenante hejmen, li erare genuis en parko antaŭ statuo de konstruisto kaj urbestro, mecenato sinjoro Grabowski, kiu akiris grandajn meritojn pri Przemyśl en la okdekaj jaroj.
Al liaj ardaj vortoj miksiĝis nur piedfrapado de soldata patrolo:
”Ne eniru en juĝon kun servisto via, ĉar neniu homo estos senkulpigita antaŭ vi, se vi ne pardonos al li ĉiujn liajn pekojn, via decido do, mi petas vin, ne estu por li peza. Mi petas vian helpon kaj al viaj manoj, sinjoro, mi fordonas spiriton mian.”
De tiu tempo li faris kelkfoje provon, kiam ajn oni vokis lin al la generalo, rezigni ĉiujn surterajn voluptojn kaj ekskuzis sin ĉe tio je malboniĝinta stomako, konsiderante tiun ĉi mensogon kiel necesan, por ke lia animo ne spertu inferajn suferojn, ĉar li samtempe opiniis, ke soldata disciplino postulas, se generalo diras al feldkurato: ”Drinku, kamarado,” ke tiu drinku jam pro estimo al la superulo.
Iam kompreneble li ne sukcesis, precipe kiam la generalo post gloraj militaj diservoj aranĝis ankoraŭ pli glorajn manĝorgiojn je la konto de la garnizona kaso kaj kiam poste en la kontoficejo oni ĉiumaniere tion kunflikis, por ke ankaŭ tie oni ion el tio akiru; tiam li ĉiam al si imagis, ke li estas morale entombigita antaŭ la vizaĝo de Disinjoro kaj farita el li tremanta viro.
Tiam li pasis kiel narkotita, kaj ne perdante en tiu ĥaoso kredon je dio, li komencis ege serioze mediti pri tio, ĉu eble regule ĉiutage sin ne skurĝi.
En simila humoro li venis ankaŭ nun laŭ la invito de la generalo.
La generalo Fink iris al li renkonten tute brilanta kaj ĝojigita.
”Ĉu vi jam aŭdis,” li vokis al li ĝoje renkonten, ”pri mia senprokrasta juĝproceso? Ni pendumos unu vian samlandanon.”
Ĉe la vorto ”samlandanon” la feldkurato Martinec turmentite ekrigardis la generalon. Jam kelkfoje li rifuzis opinion, ke li estas ĉeĥo, kaj jam sennombrefoje li klarigis, ke al ilia moravia parokejo apartenas du komunumoj, ĉeĥa kaj germana, ke li ofte devas prediki unu semajnon por ĉeĥoj kaj la alian por germanoj, kaj ĉar en la ĉeĥa komunumo ne estas ĉeĥa lernejo, nur germana, ke tial li devas instrui en ambaŭ komunumoj germane, kaj tial li ne estas ĉeĥo. Tiu ĉi logika konkludo donis foje al certa majoro ĉe tablo motivon al rimarko, ke tiu feldkurato el Moravio estas propre komercejo per ĉiuspecaj varoj.
”Pardonu,” diris la generalo, ”mi forgesis, ke tio ne estas via samlandano. Li estas ĉeĥo, transkurinto, perfidulo de ni, li servis al la rusoj, li pendos. Sed intertempe, pro formo, ni esploras lian identecon, tio ne gravas, li pendos tuj, kiam venos telegrafa respondo.”
Sidigante la feldkuraton apud si sur la sofon, la generalo gaje daŭrigis: ”Ĉe mi, kiam estas senprokrasta juĝproceso, ĉio devas ankaŭ vere respondi al subiteco de tiu ĉi proceso, tio estas mia principo. Kiam komence de la milito mi estis ankoraŭ malantaŭ Lvovo, mi akiris tion, ke ni pendumis ulon tri minutojn post la verdikto. Tio estis kompreneble judo, sed Rutenon ni pendumis kvin minutojn post nia konsiliĝo.”
La generalo bonanime ekridis: ”Ili ambaŭ hazarde ne bezonis konsolon de la animo. La judo estis rabeno kaj la Ruteno estis popo. Tiu ĉi kazo estas kompreneble alia, ĉi tie temas pri tio, ke ni pendumos katolikon. Mi ricevis eminentan ideon, por ke tio poste ne prokrastiĝu, ke vi donos al li konsolon de la animo antaŭe, kiel mi diras, ke tio ne prokrastiĝu.”
La generalo eksonorigis kaj ordonis al servosoldato: ”Alportu du botelojn el tiu hieraŭa provizo.”
Kaj plenigante post momento vinglason de la feldkurato, li diris afable:
”Ĝojigu vin iom antaŭ la konsolo de la animo...”
Tra kradita fenestro, malantaŭ kiu sidis Švejk sur pajlosako, eĥis en tiu ĉi terura tempo lia kantado:
”Ni soldatoj — grandsinjoroj,
nin virinaj amas koroj.
Por la servo soldo certas,
ni bonfarton ĉie spertas...
Tra ra ra... Unu, du...”
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.