La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA BRAVA SOLDATO ŠVEJK

Aŭtoro: Jaroslav Hašek

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Parto I: En la ariero
Enkonduko
1  2  3  4  5
6  7  8  9 10
11 12 13 14 15
Postparolo
Alskribaĵoj

Parto II: En la fronto
1  2  3  4  5
Alskribaĵoj

Parto III: Glora batregalo
1  2  3  4
Alskribaĵoj

Parto IV: Daŭrigo de la glora batregalo
1  2  3
Alskribaĵoj

Vortoj

Parto I: EN LA ARIERO

POSTPAROLO AL LA UNUA PARTO ”EN LA ARIERO”

Finante la unuan parton de la romano ”Aventuroj de la brava soldato Švejk (En la ariero) mi anoncas, ke nun rapide sekvos du partoj: ”En la fronto” kaj ”En la kaptiteco”. Ankaŭ en tiuj pliaj partoj la soldatoj kaj la loĝantaro parolos kaj kondutos tiel, kiel tio estas en realaĵo.

La vivo ne estas lernejo de eleganta konduto. Ĉiu parolas tiel, kiel li kapablas. La ceremoniestro d-ro Guth[117] parolas alie ol la gastejestro Palivec en ”Ĉe la kaliko”, kaj tiu ĉi romano ne estas helpilo al salona nobligo aŭ instrua libro, kiujn esprimojn eblas uzi en la socio. Ĝi estas historia bildo de certa tempo.

Se necesas uzi iun akran kaj fakte diritan esprimon, mi ne hezitas prezenti ĝin ĝuste tiel, kiel oni ĝin diris. Ĉirkaŭskribi per aliaj vortoj aŭ anstataŭigi ĝin per punktoj mi konsideras kiel la plej stultan hipokritecon. Tiujn vortojn oni uzas eĉ en parlamentejoj.

Prave oni iam diris, ke bonedukita homo povas legi ĉion. Super tio, kio estas natura, indigniĝas nur la plej grandaj malĉastuloj kaj rafinitaj maldeculoj, kiuj en sia la plej mizera pseŭdomoralo ne prijuĝas la enhavon kaj kun ekscito atakas unuopajn vortojn.

Antaŭ jaroj mi legis kritikon de novelo, kie la kritikisto ekscitiĝis super tio, ke la aŭtoro skribis: ”Li mungis kaj viŝis al si la nazon” Tio laŭdire kontraŭas ĉion estetikan, noblan, kion la literaturo devas doni al la nacio.

Tio estas nur eta pruvo de tio, kiaj brutoj naskiĝas sub la suno.

Homoj, kiujn ekscitas akra esprimo, estas malkuraĝuloj, ĉar vera vivo ilin surprizas, kaj ĝuste tiaj malfortuloj pleje damaĝas la kulturon kaj karakterojn. Ili edukus la nacion kiel grupon da trosentemaj hometoj, da masturbantoj de pseŭdokulturo laŭ la ekzemplo de sankta Alojzo, pri kiu oni rakontas en la libro de la monaĥo Eŭstakio, ke ekaŭdinte, kiel ia viro ellasis siajn gasojn kun tondra bruo, sankta Alojzo komencis plori kaj trankviliĝis nur per preĝo.

Tiaj homoj antaŭ ĉiuj indigniĝas, sed kun neordinara plaĉo ili vizitas publikajn necesejojn por legi maldecajn surskribojn sur muroj.

Uzinte en mia libro kelkajn akrajn esprimojn mi skizis, kiel oni fakte parolas.

De la gastejestro Palivec ni ne povas postuli, ke li parolu tiel delikate kiel sinjorino Lauda[118], doktoro Guth, sinjorino Olga Fastr[119] kaj la tuta vico da aliaj, kiuj la tutan Ĉeĥoslovakian respublikon plej prefere ŝanĝus al granda salono kun pargeto, kie oni pasus en frakoj, gantoj, parolus per elektitaj vortoj kaj ekzercus sin en bonaj salonaj moroj, sub kies vualo ordinare ĝuste la reĝoj de salonoj dediĉas sin al la plej malbonaj malvirtoj kaj anomalioj.

Ĉe tiu ĉi okazo mi atentigas, ke la gastejestro Palivec vivas. Li transvivis la militon, kiun li pasigis en malliberejo, kaj restis ĉiam tia kiel iam, kiam li havis la malagrablaĵon pro la bildo de la imperiestro Francisko Jozefo.

Kiam li legis pri si en la romano, li venis al mi ankaŭ vizite kaj aĉetis pli ol dudek ekzemplerojn de la unua kajero, kiujn li disdonis al siaj konatoj kaj kontribuis tiel al disvastigo de la libro.

Li havis sinceran ĝojon, ke mi skribis pri li kaj prezentis lin kiel konatan maldeculon.

”Min jam neniu ŝanĝos,” li diris al mi, ”dum la tuta vivo mi parolis maldece, kiel mi tion sentis, kaj tiel mi parolos plu. Mi ne metos buŝtukon antaŭ mian muzelon, kiam mi parolas al iu tia bruto. Mi estas nun fama.”

Lia memkonscio vere altiĝis. Lia famo baziĝas sur kelke da akraj esprimoj. Al li tio sufiĉas por senti sin kontenta, kaj se mi eble volus lin atentigi, priskribante liajn esprimojn fidele kaj precize, kiel mi faris, ke li tiel ne parolu (sed tion mi ne intencis), mi nepre ofendus tiun bonan homon.

Per senafektaj vortoj, simple kaj fidele li esprimis, kiel ĉeĥoj abomenas servilecon, kaj eĉ li mem tion ne sciis. Tio estis en la sango, tiu malestimo al la imperiestro kaj al decaj esprimoj.

*

Ankaŭ Otto Katz vivas. Temas pri vera figuro de feldkurato. Post la ŝtatrenverso li pendigis ĉion sur hokon, forlasis la eklezion kaj nun vivtenas sin kiel prokuristo en fabriko de bronzo kaj farboj en norda Bohemio. Li skribis al mi longan leteron, en kiu li minacas, ke li reguligos kun mi la kontojn. Scie, iu germana gazeto publikigis tradukon de unu ĉapitro, kie mi prezentas lin tia, kia li fakte estis. Mi vizitis lin do kaj finiĝis tio por li tre bone. Je la dua horo nokte li ne kapablis stari sur la piedoj, sed li predikis kaj diris: ”Mi estas Otto Katz, feldkurato, vi gipsaj kapoj.”

*

Homoj kiel la mortinto Bretschneider, ŝtata detektivo de malnova Aŭstrio, ankaŭ nun multnombre svarmas en la respubliko. Ili neordinare interesiĝas pri tio, kion kiu parolas.

*

Mi ne scias, ĉu per tiu ĉi verko mi atingos tion, kion mi intencis. Jam la fakto, ke mi aŭdis unu homon insulti la alian: ”Vi estas idiota kiel Švejk,” tion ĝuste ne atestas. Sed se la vorto Švejk iĝos nova insulto en ilia abunda kolekto, mi devos kontentiĝi per tiu ĉi pliriĉigo de la ĉeĥa lingvo.

Jaroslav Hašek


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.