La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA BRAVA SOLDATO ŠVEJK

Aŭtoro: Jaroslav Hašek

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Parto I: En la ariero
Enkonduko
1  2  3  4  5
6  7  8  9 10
11 12 13 14 15
Postparolo
Alskribaĵoj

Parto II: En la fronto
1  2  3  4  5
Alskribaĵoj

Parto III: Glora batregalo
1  2  3  4
Alskribaĵoj

Parto IV: Daŭrigo de la glora batregalo
1  2  3
Alskribaĵoj

Vortoj

Parto III: GLORA BATREGALO

3. EL HATVAN ĜIS LA LIMO DE GALICIO

En la vagono, kie estis la unujara volontulo kaj Švejk, oni denove kondukis strangajn parolojn de pli mapli ŝtatperfida enhavo dum la tuta tempo de trajna transveturigado de la bataliono, rikoltonta militan gloron post kiam ĝi piedmarŝos de Laborec tra la orienta Galicio al la fronto; en pli malgranda amplekso, sed ni povas diri, ke ĝenerale, okazis tiel ankaŭ en aliaj vagonoj, eĉ en la stabvagono regis certa malkontenteco, ĉar pere de la regimento venis en Füzesabony armea ordono, laŭ kiu porcio da vino por oficiroj malaltiĝas je unu okono de litro. Kompreneble ke ĉe tio oni ne forgesis la viraron, al kiu oni malaltigis porcion da saguo je unu dekagramo por la viro, kio estis tiom pli mistera, ke en la armeo neniu kaj neniam vidi saguon.

Malgraŭ tio necesis tion anonci al la ĉefserĝento-kontisto Bautanzel, kiu sentis sin per tio terure ofendita kaj priŝtelita, kion li esprimis ankaŭ per tio, ke saguo estas en la nuna tempo rara aĵo kaj ke por unu kilogramo li ricevus almenaŭ ok kronojn.

En Füzesabony oni malkovris ankaŭ tion, ke unu kompanio perdis sian militkuirejon, ĉar en tiu ĉi stacio oni fine kuiris gulaŝon kun terpomoj, kion ege emfazis la ”latrina generalo”. Post esploro malkaŝiĝis, ke la kompatinda militkuirejo ne kunveturis kun ili el Bruck kaj ke ŝajne ĝis nun staras tie ie malantaŭ la barako 186, forlasita kaj malvarmiĝinta.

Scie, kuirista personaro apartenanta al tiu militkuirejo estis unu tagon antaŭ la forveturo malliberigita en la ĉefgardistejo pro senbrida konduto en la urbo, kaj la kuiristoj sciis aranĝi tion tiel, ke ili sidis ankoraŭ tiam, kiam ilia marŝkompo veturis jam trans Hungarion.

La kompanion sen kuirejo oni do alvicigis al alia militkuirejo, kio kompreneble ne okazis sen kverelo, ĉar inter viraro de ambaŭ kompanioj destinita por senŝeligadi terpomojn ekis disputoj, ke tiuj unuaj asertis al la aliaj, ke ili ne estas tiaj brutoj por penegi profite al iu alia. Fine montriĝis, ke tio pri gulaŝo kaj terpomoj estas propre manovro por ke la soldatoj alkutimiĝu al tio, ke kiam oni kuiros gulaŝon en la fronto antaŭ la malamiko, subite venos ordono ”Ĉiuj cedi!”, gulaŝon el kaldronoj oni elverŝos kaj neniu ricevos ĝin eĉ nur leki.

Tio ĉi estis do ia preparo, ne tiel konsekvence tragika, sed tamen nur instrua. Nome, kiam estis la tempo por disdoni gulaŝon, venis ordono ”Envagoniĝi!” kaj oni jam veturis al Miskolc. Ankaŭ tie oni ĝin ne disdonis, ĉar sur la trako staris trajno kun rusaj vagonoj, tial oni ne ellasis la viraron el vagonoj kaj lasis al ĝi liberan kampon por fantazii, ke oni disdonos gulaŝon, kiam oni elvagoniĝos en Galicio, kie oni rekonos la gulaŝon aĉiĝinta, nemanĝebla kaj ke poste oni ĝin elverŝos.

Poste oni veturigis gulaŝon plu al Tiszalok, Zombor, kaj kiam jam neniu atendis, ke oni ĝin disdonos, la trajno haltis en Sátoraljaújhely, kie oni denove ekhejtis sub kaldronoj, la gulaŝon varmigis kaj fine disdonis.

La fervoja stacio estis troŝtopita, estis decidite unue forsendi du trajnojn kun municio, poste du trajnojn kun artilerio kaj trajnon kun pioniraj taĉmentoj. Generale eblis diri, ke ĉi tie amasiĝis trajnoj kun trupunuoj de ĉiuj eblaj partoj de la armeo.

Malantaŭ la stacidomo honvedoj-husaroj amuzis sin per du polaj judoj, al kiuj ili elrabis dorskorbon kun brando kaj nun en bona humoro anstataŭ pago batis ilin sur la buŝon, kion ŝajne ili havis permesite, ĉar tute proksime staris ilia kapitano kaj al la tuta sceno li agrable ridetis, dum malantaŭ magazeno kelke da aliaj honvedoj-husaroj palpis sub jupojn de nigrookulaj filinetoj de la batataj judoj.

Estis tie ankaŭ trajno kun aeroplanoj. Sur aliaj reloj staris sur vagonoj la samaj objektoj, kiel aeroplanoj kaj kanonoj, sed en detruita stato. Estis tio forpafitaj flugmaŝinoj, frakasitaj haŭbiztuboj. Dum ĉio freŝa kaj nova veturis tien supren, tiuj ĉi restoj de gloro veturis enlanden cele de riparoj kaj rekonstruoj.

Al soldatoj, kiuj amasiĝis ĉirkaŭ la detruitaj aeroplanoj kaj kanonoj, la leŭtenanto Dub kompreneble klarigis, ke tio estas milita predo, kaj li ankaŭ rimarkis, ke iom pli malproksime denove staras Švejk en grupo da soldatoj kaj ion rakontas. Li proksimiĝis do al tiu loko kaj aŭdis la vivospertan voĉon de Švejk: ”Oni prenu tion tiel aŭ alie, estas tio tamen nur milita predo. Estas vero, unuavide estas tio stranga, kiam iu legas ĉi tie sur afusto i.k.r. artileria divizio. Sed tio ŝajne estas tiel, ke tiu kanono falis en rusajn manojn kaj ni devis denove ĝin reakiri, kaj tia predo estas multe pli valora, ĉar .

Ĉar,” li diris solene, kiam li rimarkis la leŭtenanton Dub, ”oni lasu nenion en la manoj de la malamiko. Tio estas la samo kiel pri Przemyśl[41] aŭ pri tiu soldato, al kiu la malamiko dum batalo elŝiris ladbotelon. Tio okazis ankoraŭ dum la napoleonaj militoj, kaj tiu soldato nokte foriris en la malamikan tendaron kaj alportis al si la ladbotelon reen, kaj ĉe tio li ankoraŭ gajnis, ĉar la malamiko ricevis por nokto brandon.” La leŭtenanto Dub diris nur: ”Zorgu malaperi, Švejk, ke mi jam ne vidu vin ĉi tie la duan fojon!”

”Laŭ via ordono, sinjoro leŭtenanto.” Kaj Švejk foriris al alia grupo da vagonoj, kaj se la leŭtenanto Dub lin aŭdus, kion li ankoraŭ aldonis, li certe elsaltus pro kolero el la uniformo, kvankam tio estis tute senkulpa biblia frazo: ”Mallonge, vi vidos min kaj denove mallonge, kaj vi ne vidos min.” Post foriro de Švejk la leŭtenanto Dub estis al ĉio ankoraŭ tiel idiota, ke li atentigis soldatojn pri forpafita aŭstra aeroplano, sur kies metala lameno estis klare gravurite ”Viena Nova Urbo.”

”Tiun ni forpafis al la rusoj ĉe Lvov,” diris la leŭtenanto Dub. Tiujn ĉi vortojn ekaŭdis la ĉefleŭtenanto Lukáš, kiu proksimiĝis kaj laŭte aldonis: ”Ĉe kio ambaŭ rusaj pilotoj brulmortis.”

Poste li senvorte iris pluen, ekpensinte, ke la leŭtenanto Dub estas bruto.

Malantaŭ aliaj vagonoj li renkontiĝis kun Švejk kaj klopodis lin eviti, ĉar sur la vizaĝo de Švejk ĉe ekvido de la ĉefleŭtenanto Lukáš vidiĝis, ke tiu viro havas sur la koro multe da tio, kion li volas al li diri.

Švejk iris rekte al li: ”Obee mi raportas, kompania kuriero Švejk petas pluajn ordonojn. Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke mi vin jam serĉis en la stabvagono.”

”Aŭdu, Švejk,” diris la ĉefleŭtenanto Lukáš per tute forpelanta kaj malamika tono. ”Ĉu vi scias, kia estas via nomo? Ĉu vi jam forgesis, kiel mi vin nomis?”

”Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke tian aferon mi ne forgesis, ĉar mi ne estas unujara volontulo Fera. Tiam, ankoraŭ antaŭ la milito, ni servis en la kazerno en Karlín kaj tie estis kolonelo laŭnome Fliedler von Bumerang aŭ tiel similje.”

La ĉefleŭtenanto Lukáš senintence ekridetis al tiu ”similje” kaj Švejk rakontis plu: ”Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke tiu nia kolonelo havis duonon de via alto, portis plenbarbon kiel la arkiduko Lobkowitz, tiel ke li aspektis kiel simio, kaj kiam li ekscitiĝis, li saltis duoble pli alten ol li mem mezuris, tiel ke ni nomis lin kaŭĉuka maljunulaĉo. Tiame estis la unuan de majo, ni havis batalpretecon kaj vespere antaŭ tio li kondukis al ni sur la korto longan parolon, ke tial ni ĉiuj devas resti morgaŭ en la kazerno kaj ne moviĝi de tie, por ke ni povu laŭ la plej supera ordono, en okazo de bezono, mortpafi tiun tutan socialistan bandon. Tial ankaŭ soldato, kiu havas hodiaŭ permeson veni post la dormosignalo, ne revenos en la kazernon kaj plilongigos al si tion ĝis la sekvanta tago, tiu ke faris ŝtatperfidon, ĉar kiam estos salvoj, tia ebriega ulo trafos eĉ ne unu homon, kaj eĉ, li pafos en aeron. Do, la unujarulo Fera revenis en la ĉambron kaj diras, ke la kaŭĉuka maljunulaĉo havis tamen nur bonan ideon. Tio estas ja entute vero, morgaŭ ja oni enlasos neniun en la kazernon, do plej bone estas tute ne veni, kaj, obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, li tion ankaŭ tute senhezite realigis. Sed tiu kolonelo Fliedler, tiu estis tia mizera bestio, dio donu al li ĉielon, ke la sekvantan tagon li paŝis tra Prago kaj serĉis iun, kiu de nia regimento aŭdacis eliri el la kazerno, kaj ie ĉe la Polva Turo li feliĉe renkontis tiun Fera kaj tuj al li tondris: 'Mi montri al vi, mi inŝtrui, mi duople al vi dolĉigi!' Li diris al li ankoraŭ pli da tio, kunprenis lin en la kazernon kaj dum la tuta vojo diris al li diverson malbelan, minacan kaj senĉese lin demandis, kia estas lia nomo. 'Fera, Fera, vi pagi pro tio, mi ĵoji, ke kapti, mi montri al vi unua maja. Fera, Fera, vi esti mija, malliberigi, bona malliberigi!' Por Fera estis ĉio tio jam tute egala. Kiel ili iris tiel tra Poříc, laŭlonge de 'Ĉe Rozvařil', Fera saltis en traveturejon, perdiĝis al li en trapasejo kaj malebligis al la kaŭĉuka maljunulaĉo tiun grandan ĝojon, kiam tiu sidigos lin en malliberejon. La kolonelon tiom ekscitis, ke Fera al li fuĝis, ke en furiozo li forgesis, kia estas la nomo de tiu lia deliktulo, li intermiksis tion kaj kiam li venis en la kazernon, li komencis salti ĝisplafone, la plafono estis malalte, kaj tiu, kiu havis deĵoron ĉe la bataliono, miris, kial la maljunulaĉo subite parolas per kripligita ĉeĥa lingvo kaj krias: 'Kupra maliberigi, Kupra nje malliberigi, Plumba maliberigi, Stana maliberigi!' Kaj tiel ĉi la maljunulaĉo turmentis de tago al tago kaj senĉese demandis, ĉu oni jam kaptis Kupran, Plumban kaj Stanan, kaj li ankaŭ igis vicordigi la tutan regimenton, sed Feran, pri kiu tio ĝenerale sciiĝis, oni jam lokis al malsanulĉambro, ĉar li estis dentista teknikisto. Foje en la gastejo 'Ĉe Bucek' soldato de nia regimento mortpikis dragonon, kiu entrudiĝis al lia ulino, kaj tiam oni starigis nin en kvadraton, devis eliri ĉiuj, ankaŭ malsanuloj, kiu estis tre malsana, tiun subtenis du viroj. Do ankaŭ tio ne helpis, Fera devis eliri sur korton kaj tie oni legis al ni regimentan ordonon proksimume en tiu senco, ke ankaŭ dragonoj estas soldatoj kaj estas malpermesite ilin trapikadi, ĉar ili estas niaj kamaradoj en la milito. Certa unujarulo tion tradukis kaj nia kolonelo rigardis kiel tigro. Unue li laŭris la frontvicon, poste iris malantaŭen, ĉirkaŭiris la kvadraton kaj subite ekvidis Feran, kiu estis alta kiel monto, tiel ke, sinjoro ĉefleŭtenanto, estis tio terure komika, kiam la kolonelo altrenis lin en mezon de la kvadrato. La unujarulo ĉesis traduki kaj nia kolonelo komencis salti antaŭ Fera kiel hundo atakanta ĉevalon kaj ĉe tio li kriegis: 'Do, vi mi ne malaperi, vi mi iri nenjen fuĵi, nun vi denofe diri ke vi Fera, kaj mi ĉjam diri Kupra, Stana, Plumba, li esti Fera kaj tia bastarto esti Fera, mi inŝtrui vin Plumba, Stana, Kupra, vi bruto, vi porko, vi Fera!' Poste li ŝarĝis lin pro tio per unumonata malliberigo, sed proksimume post dek kvar tagoj kaptis lin dentodoloro kaj li rememoris, ke Fera estas dentista teknikisto, li igis lin do alkonduki el malliberejo en la malsanulĉambron kaj volis lasi elŝiri al si de li denton kaj Fera ŝiris ĝin al li proksimume duonhoron, tiel ke la maljunulaĉon oni eble trifoje rekonsciigis, sed la maljunulaĉo iel malsovaĝiĝis kaj pardonis al Fera tiujn restantajn dek kvar tagojn. Tiel tio do estas, sinjoro ĉefleŭtenanto, se superulo forgesas nomon de sia subulo, sed devo de la subulo estas neniam forgesi nomon de sia superulo, kiel diris al ni ĉiam ĝuste tiu sinjoro kolonelo, ke ni ne forgesos eĉ post jaroj, ke ni iam havis kolonelon Fliedler. — Ĉu ne estis tio eble tro longa, sinjoro ĉefleŭtenanto?”

”Sciu, Švejk,” respondis la ĉefleŭtenanto Lukáš, ”ju pli longe mi vin aŭskultas, des pli mi venas al la konvinko, ke vi absolute ne estimas viajn superulojn. La soldato devas paroli pri siaj iamaj superuloj nur bone ankoraŭ post jaroj.”

Vidiĝis, ke la ĉefleŭtenanto Lukáš komencas sin amuzi. ”Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto,” enfalis en tion Švejk per senkulpiga tono, ”sinjoro kolonelo Fliedler estas ja jam longe morta, sed se vi, sinjoro ĉefleŭtenanto, deziras, mi parolos pri li nur kun laŭdo. Li kondutis al la soldatoj, sinjoro ĉefleŭtenanto, kiel vera anĝelo. Li estis tiel bonanima kiel la sankta Marteno, kiu disdonadis anserojn al malriĉaj kaj malsataj . Li dividis sian tagmanĝon el la oficira kuirejo kun soldato, kiun li renkontis sur la korto kiel unuan, kaj kiam ni ĉiuj jam trosatiĝis per knedbuloj kun marmelado, li igis kuiri al ni stufitajn terpomojn kun rostita cepo kaj porkaĵo, kaj ĉe manovroj, tiam li eĉ pli eminentiĝis per sia boneco. Kiam ni venis al Dolní Kralovice, li donis ordonon eltrinki la tutan stokon de tiea bierfarejo je lia konto, kaj kiam li havis nomtagon aŭ naskiĝtagon, li igis kuiri leporaĵon kun krema saŭco kaj knedlikoj por la tuta regimento. Li tiel bonkondutis al la viraro, ke foje, sinjoro ĉefleŭtenanto...”

La ĉefleŭtenanto Lukáš milde ekfrapetis Švejkon sur la orelo kaj diris per amika tono: ”Iru do jam, fripono, jam lin lasu.” ”Laŭ via ordono, sinjoro ĉefleŭtenanto!” Švejk foriris al sia vagono, dum antaŭ trajno de la bataliono, tie, kie en vagono estis fermitaj telefonaj aparatoj kaj dratoj, vidiĝis tiu ĉi sceno: staris tie soldato garde, ĉar laŭ ordono de la kapitano Ságner ĉio devis esti 'kiel en la fronto'. Gardantaj soldatoj stariĝis do laŭ la valoreco de vagonoj ĉe ambaŭ flankoj kaj de la bataliona kancelario ricevis alvokan kaj respondan signalvorton.

Tiutage estis la alvoka signalvorto ”Kepo” kaj la responda ”Hatvan”. Gardostaranto ĉe telefonaj aparatoj, al kies taskoj apartenis tion memori, estis polo el Kolomyja, kiu per stranga hazardo venis al la naŭdekunua regimento.

Li — kaj scii, kio estas ”kepo”? Sed ĉar li havis en si ĝermon de mnemoniko, li tamen nur memoris, ke tio komenciĝas per ”k”, kaj fiere respondis al la leŭtenanto Dub, kiu havis deĵoron ĉe la bataliono kaj demandis lin, proksimiĝante al li, pri la taga alvoka signalvorto: ”Kafo.” Estis tio kompreneble tre natura, ĉar la polo el Kolomyja senĉese ankoraŭ rememoris matenan kaj vesperan kafon en la tendaro Bruck.

Kaj kiam li ekkriegis ankoraŭfoje ”kafo” kaj la leŭtenanto Dub senĉese al li proksimiĝis, tiam li, ekkonsciinte sian juron kaj tion, ke li staras garde, terurige ekvokis: ”Halt'!”, kaj kiam la leŭtenanto Dub faris al li ankoraŭ du pasojn kaj senĉese volis scii de li la alvokan signalvorton, li ekcelis kontraŭ li la fusilon, kaj ne sciante perfekte la germanan lingvon, uzis strangan miksaĵon de la pola kaj germana lingvo, kriante: ”Benže sajsn, benže sajsn[42].”

La leŭtenanto Dub ekkomprenis kaj komencis regresi, kriante: ”Komandanto de la gardistaro, komandanto de la gardistaro!”

Aperis serĝento Jelínek, kiu alkondukis la polon sur la gardolokon kaj mem demandis lin pri la alvoka signalvorto, poste demandis la leŭtenanto Dub, sed al tiuj demandoj la senespera polo el Kolomyja respondis per krio, sonanta tra la fervoja stacio: ”Kafo, kafo.” El ĉiuj vagonoj, kiuj tie estis, soldatoj komencis salti kun gameloj kaj ekis terura paniko, finiĝinta per tio, ke la senarmigitan honestan soldaton oni forkondukis en vagonon por malliberigitoj.

Sed la leŭtenanto Dub havis certan suspekton kontraŭ Švejk, kiun li vidis kiel unuan degrimpi kun gamelo el vagono, kaj li vetus la kolon, ke li aŭdis lin voki: ”Eksteren kun gameloj, eksteren kun gameloj.”

Post noktomezo la trajno moviĝis al Ladomovce kaj Trebišov, kie matene en la stacio bonvenigis ĝin societo de veteranoj, ĉar tiun ĉi marŝbatalionon ĝi erare konsideris kiel marŝbatalionon de la dekkvara honveda hungara regimento, kiu traveturis la stacion tuj nokte. Certis, ke veteranoj estis duonebriaj, kaj per sia kriego ”Dio gardu la reĝon” vekis el la dormo la tutan trajnon. Kelkaj naciece pli konsciaj soldatoj klinis sin el vagonoj kaj respondis al ili: ”Kisu al ni la pugon. Hura!”

Al tio la veteranoj ekkriegis, ke tremis la fenestroj de la stacidomo: ”Hura! Hura al la dekkvara regimento!”

Post kvin minutoj la trajno veturis plu al Humenné. Tie ĉi estis jam evidentaj kaj klaraj signoj de bataloj, kiam la rusoj antaŭeniris en la valon de Tisza. Ambaŭflanke etendiĝis primitivaj tranĉeoj, kelkloke vidiĝis forbruligita bieno, ĉirkaŭ kiu haste konstruita budo signifis, ke la posedantoj denove revenis.

Kiam poste antaŭ tagmezo estis la stacio Humenné, kie la stacidomo ankaŭ vidigis postrestaĵojn de bataloj, oni faris preparojn al tagmanĝo kaj la viraro de la trajno povis intertempe enrigardi en publikan sekreton, kiel post foriro de rusoj la oficejoj traktas la lokan loĝantaron, kiu estis parole kaj religie parenca al la rusaj soldatoj.

Sur la kajo staris aro da arestitaj hungaraj rusoj, ĉirkaŭita de hungaraj ĝendarmoj. Estis tie kelke da popoj, instruistoj kaj kampistoj el la vasta ĉirkaŭaĵo. Ĉiuj havis la manojn malantaŭe, katenitajn per ŝnuro, kaj po duoj estis ligitaj unu al la alia. Grandparte ili havis la nazon frakasita kaj ŝvelaĵojn sur la kapo, kiel ili tuj post aresto ricevis batadon fare de la ĝendarmoj.

Iom pli malproksime hungara ĝendarmo ludis per popo. Ĉirkaŭ lia maldekstra kruro li ligis ŝnuron, kiun li tenis en la mano, kaj per kolbo devigis lin danci ĉardaŝon, skuante ĉe tio la ŝnuron, tiel ke la popo falis nazantaŭe teren, kaj havante la manojn ligitaj malantaŭe, li ne povis leviĝi kaj faris malesperajn provojn turni sin surdorsen por eble tiel povi levi sin de sur la tero. La ĝendarmo ridis al tio tiel sincere, ke el liaj okuloj fluis larmoj, kaj kiam la popo jam preskaŭ sin levis, li skuis la ŝnuron kaj la popo estis denove sur la nazo.

Fine tion ĉesigis ĝendarma oficiro, kiu ordonis, ke la arestitojn oni provizore, antaŭ ol alveturos trajno, forkonduku en senhoman budon malantaŭ la stacidomo kaj tie ilin batu kaj draŝu, ke neniu tion vidu.

Pri tiu ĉi epizodo oni komencis parolon en la stabvagono kaj ĝenerale eblas diri, ke plejmulto da oficiroj tion malaprobis.

Subleŭtenanto Kraus opiniis, ke se tiuj homoj estas ŝtatperfiduloj, necesas pendumi ilin tuj surloke sen kia ajn torturado, sed la leŭtenanto Dub kontraŭe plene konsentis pri la tuta sceno, tuj rilatigis tion al la Sarajeva atenco kaj klarigis tion tiel, ke tiuj hungaraj ĝendarmoj en la stacio Humenné venĝas la morton de la arkiduko Francisko Ferdinando kaj de lia edzino. Por aldoni gravecon al siaj vortoj, li diris, ke li abonis revuon ('Kvarfolion' de Šimáček[43]) kaj tie en julia numero ankoraŭ antaŭ la milito estis pri tiu atenco skribite, ke la senekzempla Sarajeva krimo postlasas en homaj koroj longe neresanigeblan vundon, tiom pli dolorigan, ke per la krimo estis neniigita ne nur la vivo de reprezentanto de la stata ekzekutivo, sed ankaŭ la vivo de lia fidela kaj amata edzino, kaj ke per neniigo de tiuj du vivoj estis detruita feliĉa, ekzemplodona familia kunestado kaj el infanoj amataj de ĉiuj estis faritaj orfoj.

La ĉefleŭtetanto Lukás ekmurmuris al si, ke ĝendarmoj ĉi tie en Humenné ŝajne abonis la 'Kvarfolion' de Šimácek kun tiu kortusa artikolo. Subite tute ĉio komencis ŝajni al li abomena kaj li sentis nur bezonon ebriiĝi, por ke forlasu lin spleno. Li eliris do el la vagono kaj iris elserĉi Švejkon.

”Aŭdu, Švejk,” li diris al li, ”ĉu vi ne scias pri ia botelo da konjako? Mi iel ne sentas min bone.”

”Tion ĉion kaŭzas vetersanĝo, obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto. Povas esti, ke kiam ni estos sur batalkampo, estos al vi ankoraŭ pli malbone. Ju pli la homo malproksimiĝas de sia devena soldata bazo, des pli grandan emon sveni li sentas. Ĝardenisto el Strašnice[44], certa Jozefo Kalenda, tiu ankaŭ foje malproksimiĝis de sia hejmo, iris el Strašnice al Vinohrady, haltis en la gastejo 'Ĉe la fervojstacio', tiam estis al li ankoraŭ bone, sed tuj kiam li venis en Korunní-avenuon al akvodistribuejo, li paŝis en Korunní-avenuo de unu gastejo al la alia ĝis malantaŭ la preĝejon de sankta Ludmila kaj sentis jam laciĝon. Sed li ne lasis sin per tio fortimigi, ĉar la antaŭan vesperon en la gastejo 'Ĉe remizo' en Strašnice li vetis kun tramkondukisto, ke li entreprenos piediran rondiron ĉirkaŭ la mondo en tri semajnoj. Li komencis do pli kaj pli malproksimiĝi de sia hejmo, ĝis li alrampis en la 'Nigran bierfarejon' sur Karoloplaco kaj de tie li iris al Malá Strana en la bierfarejon de la sankta Tomaso, de tie en la gastejon 'Ĉe Montág' kaj ankoraŭ pli supren en la gastejon 'Ĉe la Brabanta reĝo', poste en 'Belan panoramon', de tie en bierfarejon ĉe la klostro de Strahov[45]. Sed tiam la ŝanĝo de la klimato ĉesis al li jam prosperi. Li venis ĝis la Loretanaplaco kaj tie subite kaptis lin tia nostalgio, ke li ĵetegis sin teren, komencis ruliĝi sur trotuaro kaj kriis: 'Hometoj, mi jam ne iros pluen. Pri la rondiro ĉirkaŭ la mondo', pardonu, sinjoro ĉefleŭtenanto, 'mi fajfos'. Sed se vi deziras, sinjoro ĉefleŭtenanto, mi do havigos al vi konjakon, mi timas nur, ke vi pli frue ne forveturu.”

La ĉefleŭtenanto Lukáš lin certigis, ke de ĉi tie oni ne veturos pli frue ol post du horoj kaj ke konjakon oni kaŝvendas en boteloj tuj malantaŭ la stacidomo, ke la kapitano Ságner sendis tien jam Matušicon kaj tiu por dek kvin kronoj alportis al li botelon da tute tolerebla konjako. Jen li havas dek kvin kronojn, li jam iru kaj ĉefe diru al neniu, ke tio estas por la ĉefleŭtenanto Lukáš aŭ ke tiu lin sendas, ĉar fakte tio estas malpermesita afero.

”Estu certa, sinjoro ĉefleŭtenanto,” diris Švejk, ”ke ĉio tio estos en ordo, ĉar mi tre ŝatas malpermesitajn aferojn, mi ĉiam troviĝis en io malpermesita sen tio, ke mi pri tio scius. Foje en la kazerno en Karlín oni al ni malpermesis...”

”Turnu vin — marŝ'!” interrompis lin la ĉefleŭtenanto Lukáš.

Švejk iris do malantaŭ la stacidomon, ripetante al si dumvoje ĉiujn detalojn de sia ekspedicio. Ke la konjako devas esti bongusta, tial li devas unue ĝin gustumi, ke tio estas malpermesita, tial li devas esti singarda.

Guste kiam li turniĝis malantaŭ la kajon, li denove renkontiĝis kun la leŭtenanto Dub. ”Kial vi ĉi tie vagas?” li demandis Švejkon. ”Ĉu vi min konas?”

”Obee mi raportas,” respondis Švejk, soldatsalutante, ”ke mi ne deziras ekkoni vin de tiu via malbona flanko.”

La leŭtenanto Dub rigidiĝis pro ektimo, sed Švejk staris trankvile, senĉese tenante la manon ĉe la viziero de sia kepo kaj daŭrigis: ”Obee mi raportas, sinjoro leŭtenanto, ke mi volas vin ekkoni nur de tiu bona flanko, por ke vi ne aldevigu min ĝis ploro, kiel vi lastfoje diris.”

Al la leŭtenanto Dub turniĝis la kapo pro tia aroganteco kaj li kapablis nur ekscitite ekkrii: ”Malaperu, kanajlo, ni ankoraŭ interparolos!”

Švejk foriris malantaŭ la kajon kaj la leŭtenanto Dub, rekonsciiĝinte, lin sekvis. Malantaŭ la stacidomo tuj ĉe la ŝoseo estis vico da dorskorboj, starigitaj per la fundo supren, sur kiuj estis plektopladoj kaj sur tiuj tute senkulpe aspektantaj diversaj frandaĵoj, kvazaŭ ĉiuj tiuj bongustaĵoj estus destinitaj por lerneja junularo ie ĉe ekskurso. Kuŝis tie pecetoj da gumbombonoj, vaflorulaĵoj, amaso da acidaj pasteloj, kelkloke sur plektoplado ankoraŭ tranĉoj da nigra pano kun peceto da salamo, tute certe devenanta el ĉevalo. Sed interne la dorskorboj enhavis diversajn alkoholaĵojn, botelojn da konjako, rumo, sorpa likvoro kaj da aliaj likvoroj kaj brandoj.

Tuj malantaŭ la ŝosefosaĵo estis budo kaj tie propre oni faris ĉiujn tiujn negocojn pri malpermesitaj trinkaĵoj.

Soldatoj unue pritraktis tion ĉe dorskorboj kaj tempiobukla judo eltiris brandon el sub tiel senkulpe aspektanta dorskorbo kaj sub kaftano alportis ĝin en la lignan budon, kie la soldato jam kaŝis ĝin neokulfrape ien en la pantalonon aŭ sub la jupon.

Ĉi tien do Švejk alcelis siajn paŝojn, dum la leŭtenanto Dub observis lin per sia detektiva talento de la stacidomo.

Švejk haltis tuj ĉe la unua dorskorbo. Unue li elektis bombonojn, kiujn li pagis kaj ŝovis en poŝon, ĉe kio tempiobukla sinjoro al li ekflustris: ”Brandon mi ankaŭ havas, via moŝto sinjoro soldato.”

La pritrakto estis rapide finita, Švejk foriris en la budon kaj ne donis la monon pli frue, dum la tempiobukla sinjoro ne malfermis la botelon kaj Švejk ne gustumis. Sed pri la konjako li estis kontenta kaj revenis al la stacidomo, ŝovinte la botelon sub la jakon.

”Kie vi estis, kanajlo?” baris al li la vojon al la kajo la leŭtenanto Dub.

”Obee mi raportas, sinjoro leŭtenanto, ke mi iris aĉeti al mi bombonojn.” Švejk ekpalpis en la poŝon kaj eltiris plenmanon da malpuraj, polvokovritaj bombonoj: ”Se sinjoro leŭtenanto ne abomenus... Mi ilin jam gustumis, ili ne estas malbonaj.

Ili havas agrablan, neordinaran guston, kiel de prunmarmelado, sinjoro leŭtenanto.”

Sub la jako elstaris rondaj konturoj de la botelo.

La leŭtenanto Dub manfrapetis Švejkon sur la jako: ”Kion vi ĉi tie portas, kanajlo? Eltiru tion eksteren!”

Švejk eltiris botelon kun flaveta enhavo, kun tute klara kaj legebla etikedo Konjako.

”Obee mi raportas, sinjoro leŭtenanto,” respondis Švejk kuraĝe, ”ke mi iris pumpi al mi iom da trinkakvo en malplenan botelon de konjako. Mi havas ankoraŭ post tiu gulaŝo, kiun ni havis hieraŭ, teruran soifon. Sed la akvo tie ĉe tiu pumpilo estas iel flava, kiel vi vidas, sinjoro leŭtenanto, tio estas ŝajne ia feroriĉa akvo. Tiaj akvoj estas tre sanigaj kaj utilaj.”

”Se vi havas tian soifon, Švejk,” diris la leŭtenanto Dub, diable ridetante kaj volante kiom eble plej multe plilongigi tiun scenon, en kiu Švejk plene malvenkos, ”trinku, sed ĝisfunde. Eltrinku ĉion tion je unu fojo!”

La leŭtenanto Dub jam antaŭe al si elkombinis, kiel Švejk faros kelke da glutoj, jam ne povos trinki plu kaj kiel li, la leŭtenanto Dub, glore lin venkos kaj diros: ”Donu la botelon ankaŭ al mi, ke mi iom trinku, ankaŭ mi soifas.” Kiel tiu kanajlo Švejk sendube mienos en tiu por li terura momento, kaj poste raporto kaj tiel plu.

Švejk malstopis la botelon, metis al la buso kaj gluto post gluto malaperis en lia gorĝo. La leŭtenanto Dub ŝtoniĝis. Švek eltrinkis antaŭ liaj okuloj la plenan botelon, eĉ ne palpebruminte, malplenan botelon ĵetis trans ŝoseon en lagon, forkraĉis kaj diris, kvazaŭ li eltrinkus glaseton da minerala akvo: ”Obee mi raportas, sinjoro leŭtenanto, ke tiu akvo vere havis feroriĉan guston. Gastejestro en Kamýk nad Vltavou preparis feroriĉan akvon por siaj somerumantaj gastoj tiumaniere, ke li ĵetadis uzdifektitajn hufumojn en puton.”

”Mi 'dolĉigos' al vi uzdifektitajn hufumojn! Iru montri al mi la puton, de kie vi havis tiun akvon!”

”Tio estas proksime de ĉi tie, sinjoro leŭtenanto, tuj ĉi tie malantaŭ la ligna budo.”

”Iru antaŭe, kanajlo, por ke mi vidu, kiel vi tenas la paŝon!”

”Tio estas vere stranga,” pensis la leŭtenanto Dub. ”Sur tiu mizera ulo koniĝas absolute nenio!”

Švejk iris do kiel unua, fordonita al la dia volo, sed senĉese io al li diris, ke puto devas tie esti kaj ankaŭ neniel lin surprizis, ke ĝi tie estis. Estis tie eĉ pumpilo, kaj kiam ili al ĝi ĝisiris, Švejk ekpumpis, fluis el ĝi flaveta akvo, tiel ke li povis solene proklami: ”Ĉi tie estas tiu feroriĉa akvo, sinjoro leŭtenanto.”

Konsternita tempiobukla viro proksimiĝis kaj Švejk diris al li germane, ke li alportu glaseton, ke sinjoro leŭtenanto volas trinki.

La leŭtenanto Dub el tio tiel plene idiotiĝis, ke li eltrinkis plenan glason da akvo, post kiu en la buŝo renversiĝis al li gusto de ĉevala urino kaj sterkakvo, kaj tute stultiĝinta per tio, kion li travivis, li donis al la tempiobukla judo pro tiu glaso da akvo kvinkronon, kaj turnante sin al Švejk, diris al li: ”Kial vi ĉi tie gapas, formarŝu hejmen.”

Post kvin minutoj Švejk aperis en la stabvagono ĉe la ĉefleŭtenanto Lukáš, per mistera grimaco ellogis lin el la vagono kaj ekstere al li sciigis: ”Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke post kvin, maksimume post dek minutoj mi estos plene ebriega, sed mi kuŝos en mia vagono, kaj mi petas vin, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke vi min almenaŭ dum tri horoj ne voku kaj ne donu al mi ian ordonon, dum mi el tio dorme nerekonsciiĝos. Ĉio estas en ordo, sed kaptis min sinjoro leŭtenanto Dub, mi diris al li, ke tio estas akvo, mi devis do antaŭ li eltrinki tiun plenan botelon da konjako por pruvi al li, ke temas pri akvo. Ĉio estas en ordo, mi malkaŝis nenion, kiel vi deziris, kaj singarda mi ankaŭ estis, sed nun, obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, mi tion jam perceptas, miaj piedoj komencas iel rigidiĝvibri. Kompreneble, obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke mi scias drinki, ĉar kun sinjoro feldkurato Katz.”

”Foriru, bestio!” ekvokis la ĉefleŭtenanto Lukáš, sed sen kia ajn kolero, dum la leŭtenanto Dub iĝis por li je kvindek procentoj pli malsimpatia ol antaŭe.

Švejk singarde enrampis en sian vagonon, kaj ekkuŝante sur sia mantelo kaj dorsosako, diris al la ĉefserĝento-kontisto kaj al la ceteraj: ”Foje certa homo ebriegiĝis kaj petis, ke oni lin ne veku.”

Post tiuj ĉi vortoj li renversis sin flanken kaj komencis ronki.

Gasoj, kiujn li eligis, ruktante, baldaŭ plenigis la tutan ĉambron, tiel ke la kuiristo-okultisto Jurajda, enspirante la atmosferon per siaj naztruoj, proklamis: ”Sakra, ĉi tie bonodoras konjako.”

Ĉe dismetebla tablo sidis la unujara volontulo Marek, kiu fine post ĉiuj tiuj turmentoj iĝis bataliona kronikisto.

Nun li kunmetis heroajn farojn de la bataliono por provizo kaj vidiĝis, ke tio faras al li grandan ĝojon, tiu rigardo en estonton.

La ĉefserĝento-kontisto Vaněk sekvis kun intereso, kiel la unujara volontulo diligente skribas kaj ridas ĉe tio plengorĝe. Tial ankaŭ li leviĝis kaj kaj klinis sin super la unujara volontulo, kiu komencis al li klarigi: ”Tio estas ega amuzo skribi historion de la bataliono por provizo. La ĉefa afero estas, ke oni procedu sisteme. En ĉio devas esti sistemo.”

”Sistema sistemo,” rimarkis la ĉefserĝento-kontisto Vaněk kun rideto pli malpli malsata.

”Jes,” diris malzorge la unujara volontulo, ”sistemizita, sistema sistemo ĉe verkado de la bataliona historio. Ni ne povas tuj prezentiĝi per granda venko. Tio ĉio devas iri malrapide, laŭ certa plano. Nia bataliono ne povas tuj venki en tiu ĉi mondmilito. Nihil nisi bene[46]. La ĉefa afero por konsekvenca historiisto kia mi, estas unue prepari al si planon de niaj venkoj. Ekzemple ĉi tie mi prezentas, kiel nia bataliono, tio estos proksimume eble post du monatoj, preskaŭ transpasos la rusajn limojn, tre multnombre okupitaj fare de, ni diru, malamikaj regimentoj de la rivero Dono, dum kelke da malamikaj divizioj ĉirkaŭiras niajn poziciojn. Unuavide ŝajnas, ke nian batalionon ne eblas savi, ke ili dishakos nin je nudeloj, kiam subite la kapitano Ságner donas al nia bataliono tiun ĉi ordonon: 'Dio ne deziras, ke ni ĉi tie pereu, ni fuĝu!' Nia bataliono komencas do fuĝi, sed malamika divizio, kiu nin jam ĉirkaŭiris, vidas, ke ni propre impetas al ĝi, komencas en teruro forkuri kaj sen unu ekpafo falas en la manojn de niaj armeaj rezervoj. Per tio do propre komenciĝos la tuta historio de nia bataliono. El bagatela okazaĵo, por paroli profete, sinjoro Vaněk, evoluos signifoplenaj aferoj. Nia bataliono pasas de venko al venko. Estos interese, kiel nia bataliono atakis dormantan malamikon, al kio kompreneble necesas uzi stilon de la 'Ilustrita milita bulteno', kiu aperadis ĉe Vilímek dum la rusajapana milito. Nia bataliono atakas tendaron de dormantaj malamikoj. Ĉiu nia soldato elserĉas unu malamikon, plenforte puŝegas bajoneton al li en la bruston. Perfekte akrigita bajoneto penetras kiel en buteron kaj nur tie aŭ alie krevas ripo, dormantaj malamikoj skuas la tutan korpon, por momento malfermegas mirigitajn, sed jam nenion vidantajn okulojn, ekstertoras kaj streĉiĝas. Sur la lipoj de dormantaj malamikoj aperas sangaj salivoj, per tio estas la afero finita kaj la venko estas sur la flanko de nia bataliono. Aŭ ankoraŭ pli bona estos tio proksimume post tri monatoj, tiam nia bataliono militkaptos la rusan caron. Sed pri tio ni parolos, sinjoro Vaněk, pli poste, intertempe mi devas provize prepari etajn epizodojn, atestantajn pri senekzempla heroeco. Mi devos elpensi tute novajn militajn terminojn. Unu mi jam trovis, mi skribos pri oferema decidemo de nia viraro, traŝtopita per grenaderoj. Per eksplodo de malamika mino perdos unu el niaj serĝentoj, ni diru de la dekdua aŭ la dektria kompanio, la kapon.”

”Á propos,” diris la unujara volontulo, ekfrapinte sin ĉe la kapo, ”mi preskaŭ forgesis, sinjoro ĉefserĝento-kontisto, aŭ, dirite laŭ la civitana maniero, sinjoro Vaněk, vi devas havigi al mi liston de ĉiuj suboficiroj. — Nomu al mi iujn serĝentojn de la dekdua kompanio. — Ĉu Houska? Bone, Houska do perdos la kapon per tiu mineksplodo, lia kapo forflugos, sed la korpo faros ankoraŭ kelke da paŝoj, alcelos kaj ankoraŭ forpafos malamikan aeroplanon. Tio estas memkomprenbla, ke resonojn de tiuj ĉi venkoj devas en estonto festi familia rondo en Schönbrunn. Aŭstrio havas tre multe da batalionoj, sed unusola bataliono kiu eminentiĝos, tio estas nia, tiel ke nur pro ĝi oni aranĝos malgrandan intiman familan feston de la imperiestra domo. Mi imagas al mi tion tiel, kiel vi vidas en miaj notoj, ke la arkiduka familio de Maria Valeria[47] transloĝiĝos cele de tio el Wallsee en Schönbrunnon. La festo estas pure intima kaj okazas en salonego apud la dormoĉambro de la monarko; la dormoĉambro estas lumigita per blankaj vakskandeloj, ĉar, kiel estas konate, ĉe la imperistra kortego oni ne ŝatas elektrajn ampolojn pro kurtcirkvito, kontraŭ kiu estas la maljuna monarko antaŭjuĝema. La festo honore kaj laŭde al nia bataliono komenciĝas je la sesa horo vespere. En tiu tempo estas enkondukitaj genepoj de Lia Mošto[48] en la salonegon, kiu propre apartenas al ĉambroj de la karmemora imperiestrino. Nun estas demando, kiu ĉeestos krom la imperistra familio. Devas tie esti kaj estos tie generala adjutanto de la monarko, la grafo Paar[49]. Ĉar ĉe tiaj familiaj kaj intimaj festenoj de tempo al tempo iu sentas sin duonsvene, per kio mi kompreneble ne volas diri, ke la grafo Paar eble survomiĝos, oni postulas ĉeeston de persona kuracisto, kortega konsilisto doktoro Kerzl[50]. Cele de ordo, por ke kortegaj lakeoj eble ne permesu al si iajn intimaĵojn al kortegaj damoj, ĉeestantaj la festenon, aperas la plej supera kortegestro barono Lederer, ĉambelano grafo Bellegarde kaj la plej supera kortega damo, grafino Bombelles, kiu ludas inter la kortegaj damoj la saman rolon kiel la prostituistino en la bordelo 'Ĉe Šuha'.

Kiam la nobla gesinjoraro amasiĝis, estis pri tio informita la imperiestro, kiu poste aperis en akompano de siaj genepoj, eksidis malantaŭ la tablo kaj tostis honore al nia marŝbataliono. Post li prenis al si la vorton la arkidukino Maria Valeria, kiu laŭdparole mencias precipe vin, sinjoro ĉefserĝento-kontisto. Kompreneble, ke laŭ miaj notoj nia bataliono suferos grandajn kaj senteblajn perdojn, ĉar bataliono sen mortintoj ne estas vera bataliono. Necesos ankoraŭ prepari novan artikolon pri niaj mortintoj. Historion de la bataliono ne povas formi nur koncizaj faktoj pri venkoj, da kiuj proksimume kvardek du mi havas jam anticipe notita. Ekzemple vi, sinjoro Vaněk, falos ĉe rivereto, kaj Baloun, kiu tiel strange al ni gapas, tiu mortos tute alie ol per kuglo, ŝrapnelo aŭ grenado. Li estos strangolmortigita per lazo, ĵetegita el malamika aeroplano ĝuste en tiu momento, kiam li voros tagmanĝon de sia ĉefleŭtenanto Lukás.”

Baloun regresis, malespere eksvingis la manojn kaj afliktite diris: ”Sed mi ne kulpas pri mia karaktero. Kiam mi soldatis ankoraŭ aktive, mi aperis eĉ trifoje ĉe la kuirejo por manĝo, dum oni min ne malliberigis. Foje mi havis al la tagmanĝo trifoje ripon, pro kiu mi sidis en malliberejo la tutan monaton. Okazu la dia volo.”

”Ne timu, Baloun,” konsolis lin la unujara volontulo, ”en historio de la bataliono ne estos mencio, ke vi pereis ĉe voraĵo dumvoje de la oficira kuirejo en tranĉeojn. Vi estos nomita kune kun ĉiuj viroj de nia bataliono, kiuj falis por gloro de nia imperio, kiel ekzemple la ĉefserĝento-kontisto Vaněk.”

”Kian morton vi por mi destinas, Marek?”

”Ne rapidu tiom, sinjoro ĉefserĝento-kontisto, tiel rapide tio ne iras.”

La unujara volontulo ekpensis: ”Vi devenas de Kralupy, ĉu ne vere; skribu do hejmen, al Kralupy, ke vi malaperos sen postsigno, sed skribu iel singarde. Aŭ vi deziras esti grave vundita, resti kuŝi malantaŭ pikdrataj bariloj? Kun rompita kruro vi tiel bele kuŝas la tutan tagon. Nokte la malamiko lumigas nian pozicion per reflektoro kaj rimarkas vin; li opinias, ke vi gvatas, komencas ĵetegi kontraŭ vi grenadojn kaj ŝrapnelojn. Vi faris grandegan servon por la armeo, ĉar la malamika soldataro elĉerpis por vi tian kvanton da municio kiel por la tuta bataliono, kaj viaj korpopartoj, libere ŝvebantaj en la aero post ĉiuj tiuj eksplodoj, trarompante ĝin per sia rotacio, zumas kanton pri glora venko. Mallonge kaj bone, ĉiu ĝisatendos kaj ĉiu el nia bataliono eminentiĝos, tiel ke gloraj paĝoj de nia historio estos troplenigitaj per venkoj — kvankam tre nevolonte mi tion troŝtopus, sed mi ne povas min helpi, ĉio devas esti farita ĝisfunde, por ke restu post ni memoro, antaŭ ol, ni diru en la monato septembro, restos el nia bataliono tute nenio ol tiuj gloraj paĝoj de la historio, kiuj parolos al la koroj de ĉiuj aŭstroj, ke certas, ke ĉiuj tiuj, kiuj jam ne ekvidos sian hejmon, batalis same brave kaj kuraĝe. Finon de tio mi jam verkis, sciu, sinjoro Vaněk, de tiu nekrologo. Honoron al la memoro de falintoj! Ilia amo al la monarkio estas amo la plej sankta, ĉar ĝi kulminis en morto. Iliajn nomojn oni elparolu kun estimo, kiel ekzemple Vaněk. Tiuj, kiujn la perdo de pandonantoj tuŝis la plej senteble, fiere deviŝu siajn larmojn, ĉar la falintoj estis herooj de nia bataliono.”

La telefonisto Chodounský kaj la kuiristo Jurajda kun granda intereso aŭskultis parolon de la unujara volontulo pri la preparata historio de la bataliono.

”Iru pli proksimen, sinjoroj,” diris la unujara volontulo, foliumante en siaj notoj, ”paĝo 15: 'La telefonisto Chodounský falis la trian de septembro samtempe kun la bataliona kuiristo Jurajda.' Aŭdu plu miajn notojn: 'Senekzempla heroeco. Tiu unua, riskante sian vivon, savas telefonan draton en sia kaŝejo, ne estante jam tri tagojn anstataŭita ĉe telefono. — La alia, vidante minacantan danĝeron, ke la malamiko povus ĉirkaŭiri nin de flanko, ĵetegas sin kontraŭ la malamiko kun kaldrono da varmega supo, dissemante ĉe la malamiko teruron kaj brogvundojn. — Bela morto de ili ambaŭ. La unua disŝirita de mino, la alia sufokita per venenaj gasoj, kiujn oni ŝovis al li sub la nazon, kiam li havis jam nenion per kio sin defendi. — Ambaŭ pereas kun ekkrio: 'Vivu nia bataliona komandanto!' La ĉefkomandantaro ne povas agi alie ol ĉiutage alporti al ni dankesprimojn en formo de tagordono, por ke ankaŭ aliaj trupoj de nia armeo sciu pri kuraĝo de nia bataliono kaj prenu al si de ni ekzemplon. Mi povas legi al vi fragmenton de armea ordono, kiun oni legos al ĉiuj armeaj taĉmentoj kaj kiu tre similas al la ordono de la arkiduko Karolo, kiam tiu en la jaro 1805 staris kun sia soldataro antaŭ Padova kaj la sekvantan tagon post tiu ordono ricevis neenviindan batadon. Aŭskultu do, kion oni legos pri nia bataliono kiel pri heroa korpuso ekzemplodona por ĉiuj armeaj trupunuoj: '... Mi esperas, ke la tuta armeo prenos al si ekzemplon de la supre menciita bataliono, precipe ke ĝi ekposedos tiun spiriton de memkonfido kaj kuraĝo, de forta nesuperebleco en danĝero, de tiu ekzempla heroeco, amo kaj konfido al siaj superuloj, ĉar tiuj ĉi virtoj, per kiuj la bataliono elstaras, gvidas ĝin al admirindaj faroj, al bonfarto kaj venko de nia imperio. Ĉiuj sekvu ĝian ekzemplon!' ”

De la loko, kie kusis Švejk, oni aŭdis, kiel li ekoscedis kaj parolas el dormo: ”En tio vi pravas, sinjorino Müller, ke la homoj estas al si similaj. En Kralupy konstruis pumpilojn certa sinjoro Jaros, kiu similis al horloĝisto Lejhanz el Pardubice kvazaŭ li elfalus al li el la okulo kaj tiu estis okulfrape simila al Piskor el Jičín, kaj ĉiuj kvar kune similis al nekonata memmortiganto, kiun oni trovis pendumita kaj tute disfalinta en lago ĉe Jindřichóv Hradec, ĝuste tusapude sub trako, kie li ŝajne ĵetegis sin sub trajnon[51].” Eksonis nova oscedo kaj poste ankoraŭ aldono: ”Poste tiujn ĉiujn ceterajn oni kondamnis al alta monpuno kaj morgaŭ kuiru al mi, sinjorino Müller, nudelojn -.” Švejk renversis sin sur la alian flankon kaj plu ronkis, dum inter la kuiristo-okultisto Jurajda kaj la unujara volontulo ekis interparolo, koncernanta la aferojn en estonto.

La okultisto Jurajda opiniis, ke kvankam ĉe la unua vido ŝajnas esti sensenca, se la homo pro serĉo skribas pri io, kio okazos en estonto, tamen certas, ke eĉ tia serco tre ofte enhavas profetajn faktojn, kiam spiritaj okuloj sub influo de misteraj fortoj superas kurtenon de nekonata estonto. De tiu momento la parolo de Jurajda superabundis je 'kurtenoj'. Lia kurteno de estonto aperis en ĉiu dua frazo, ĝis fine li venis eĉ al regenerado, t.e. al reproduktado de la homa korpo, enmiksis en tion la kapablon de korpa reproduktado ĉe infuzorioj, finis per proklamo, ke al lacerto ĉiu homo povas forŝiri la voston kaj tiu al ĝi denove elkreskos.

La telefonisto Chodounský al tio rimarkis, ke la homoj ĝojus, se ĉe ili estus ebla tio, kio ĉe lacerto koncerne ĝian voston. Kiel ekzemple, ni diru, en la milito, al iu forŝiros tio la kapon aŭ aliajn korpopartojn kaj por la armea administrantaro estus tia afero ege bonvena, ĉar ne ekzistus invalidoj. Tia unu aŭstra soldato, al kiu senĉese kreskus piedoj, manoj, kapoj, estus certe pli valora ol la tuta brigado.

La unujara volontulo proklamis, ke en la nuna tempo, dank' al evoluinta milita tekniko, eblas la malamikon sukcese dispartigi ekzemple eĉ je tri transversaj partoj. Ekzistas natura leĝo pri korporeprodukto de ciliuloj el la genro de infuzorioj; ĉiu duonigita parto renoviĝas, ricevas novajn organojn kaj kreskas memstare kiel ciliulo. Analoge post ĉiu batalo la aŭstra soldataro, partopreninta tiun ĉi batalon, triobliĝus, dekobliĝus, al ĉiu piedo evoluiĝus nova, freŝa infanteriano.

”Se aŭdus vin Švejk,” rimarkis la ĉefserĝento-kontisto Vaněk, ”tiu dirus al ni almenaŭ ian ekzemplon.”

Švejk reagis al sia nomo, ekmurmuris: ”Ĉi tie,” kaj denove plu ronkis, elbuŝiginte tiun ĉi esprimon de soldata disciplino.

Inter duone malfermita pordo de la vagono aperis la kapo de la leŭtenanto Dub.

”Ĉu estas ĉi tie Švejk?” li demandis.

”Li dormas, obee mi raportas, sinjoro leŭtenanto,” respondis la unujara volontulo.

”Se mi pri li demandas, unujara volontulo, vi devas tuj salti kaj alvoki lin.”

”Tio ne eblas, sinjoro leŭtenanto, li dormas.”

”Veku lin do! Mi miras, ke tio tuj ne venis al vi en la menson, unujara volontulo! Vi devas ja montri pli da komplezo al viaj superuloj! Ĉu vi min ankoraŭ ne konas? — Sed kiam vi min ekkonos. -”

La unujara volontulo komencis veki Švejkon.

”Švejk, brulas, leviĝu!”

”Kiam tiame brulis la muelejoj de Odkolek,” ekmurmuris Švejk, turnante sin denove al la alia flanko, ”alveturis fajrobrigadanoj eĉ el Vysočany.”

”Bonvolu vidi,” diris la unujara volontulo afable al la leŭtenanto Dub, ”ke mi lin vekas, sed ke tio ne eblas.”

La leŭtenanto Dub ekkoleris. ”Kia estas via nomo, unujara volontulo? — Ĉu Marek? — Aha, vi estas do tiu unujara volontulo Marek, kiu senĉese sidis en malliberejo, ĉu jes?” ”Jes, sinjoro leŭtenanto. Mi trapasis unujaran kurson, tiel dirite, en malliberejo kaj oni min retrodegradis, tio estas post mia liberlaso de la divizia juĝejo, kie montriĝis mia senkulpeco, mi estis nomumita bataliona kronikisto kun konservita rango de unujara volontulo.”

”Tio vi ne estos longe,” kriegis la leŭtenanto Dub, tute ruĝa en la vizaĝo; tiu transiro de unu koloro en la alian faris impreson, ke la vangoj ŝvelas al li post vangobatoj, ”mi tion aranĝos!” .

”Mi petas, sinjoro leŭtenanto, ke mi estu alkondukita al raporto,” serioze diris la unujara volontulo.

”Ne ludu kun mi,” diris la leŭtenanto Dub. ”Mi montros al vi raporton! Ni ankoraŭ renkontiĝos, sed poste tio terure vin ĉagrenos, ĉar vi min ekkonos, se nun vi min ankoraŭ ne konas!”

La leŭtenanto Dub kolere foriris de la vagono, en ekscitiĝo forgesinte je Švejk, kvankam antaŭ momento li havis la plej bonan intencon alvoki Švejkon kaj diri al li: ”Elspiru sur min!” kiel la lastan rimedon por konstati neleĝan alkoholismon de Švejk. Sed nun estis jam malfrue, ĉar intertempe oni disdonis al la viraro nigran kafon kun rumo, kaj kiam li post duonhoro revenis al la vagono, Švejk jam maldormis kaj post alvoko de la leŭtenanto Dub elsaltis el la vagono kiel kapreolino.

”Elspiru sur min!” alkriegis lin la leŭtenanto Dub.

Švejk elspiris sur lin la tutan stokon de sia pulmo, kiel se varma vento kunportas al kampoj odoron de alkohola distilejo.

”Kion oni el vi flarsentas, ulo?”

”Obee mi raportas, sinjoro leŭtenanto, ke el mi oni flarsentas rumon.”

”Vidu do, knabeto!” venke ekvokis la leŭtenanto Dub. ”Fine mi vin kaptis!”

”Jes, sinjoro leŭtenanto,” diris Švejk sen kia ajn signo de maltrankviliĝo. ”Al kafo ni ĝuste ricevis rumon kaj mi unue eltrinkis rumon. Sed se, sinjoro leŭtenanto, ekzistas nova ordono, ke unue oni trinku kafon kaj nur poste rumon, mi petas pardonon, venontfoje tio jam ne okazos.”

”Kaj kial vi dormaĉis, kiam mi estis antaŭ duonhoro ĉe la vagono? Oni ja ne povis vin veki.”

”Obee mi raportas, sinjoro leŭtenanto, la tutan nokton mi ne dormis, ĉar mi rememoris tiun tempon, kiam ni ankoraŭ faris manovrojn ĉe Veszprém. Tiam supozata unua kaj dua armea korpuso marŝis tra Stirio kaj okcidenta Hungario kaj ĉirkaŭigis nian kvaran korpuson, kiu tendumis en Vieno kaj ĝia ĉirkaŭaĵo, tie ĉie ni havis fortikaĵojn, sed ili nin ĉirkaŭiris kaj venis ĝis ponto, kiun konstruis pioniraro de la dekstra bordo de Danubo. Estis destinite, ke ni faru ofensivon kaj ke venu al ni helpi soldataroj de norde kaj poste ankaŭ de sude, de Osek. Tion oni legis al ni en tagordono, ke kiel helpo marŝas al ni tria armea korpuso, por ke oni ne disbatu nin inter Balatono kaj Bratislava, kiam ni atakimpetos kontraŭ la dua armea korpuso. Sed tio estis vana; kiam ni jam preskaŭ venkis, oni trumpetis finon kaj venkis tiuj kun blankaj rubandoj[52].”

La leŭtenanto Dub ne diris eĉ unu vorton kaj en embarasoj foriris skuante la kapon, sed de la stabvagono li tuj revenis kaj diris al Švejk: ”Memoru ĉiuj, ke venos la tempo, kiam vi antaŭ mi plorblekos!” Li ne kapablis elpensi ion pli kaj foriris denove al la stabvagono, kie la kapitano Ságner ĝuste ekzamenis malfeliĉulon de la dekdua kompanio, kiun alkondukis ĉefserĝento Strnad, ĉar la soldato komencis jam nun zorgi pri sia sekureco en tranĉeoj kaj de ie el la stacio altrenis pordeton de porkejo, garnitan per lado. Li staris ĉi tie nun embarasita, kun larĝe malfermitaj okuloj, senkulpigante sin, ke li volis kunpreni tion en tranĉeojn kontraŭ ŝrapneloj, ke li volis sin sekurigi.

Tion eluzis la leŭtenanto Dub al longa prediko pri tio, kiel la soldato kondutu, kiuj estas liaj devoj al la patrujo kaj la monarko, la plej alta komandanto kaj la plej alta militestro. Sed se ĉe la bataliono ekzistas tiaj elementoj, ke tiujn necesas forigi, puni kaj malliberigi. Tiu babilado estis tiel malbongusta, ke la kapitano Ságner frapetis la ŝultron de la kulpigito kaj diris al li: ”Ĉefe ke vi pensis tion bone, venontfoje tion ne faru, tio estas de vi stultaĵo, tiun pordeton redonu denove reen, kie vi ĝin prenis, kaj iru al ĉiuj diabloj!”

La leŭtenanto Dub ekmordetis la lipojn kaj decidiĝis, ke propre de li dependas la tuta savo de disfalanta disciplino ĉe la bataliono. Tial li ankoraŭfoje ĉirkaŭris la tutan spacon de la fervoja stacio, kaj ĉe magazeno, kie estis granda hungaragermana surskribo, ke tie estas malpermesite fumi, li trovis soldaton, kiu tie sidis kaj legis gazeton, malantaŭ kiu li estis tiel kaŝita, ke oni ne vidis liajn ŝultrosignojn. Li ekkriis al li ”Atenton!”, ĉar temis pri viro de hungara regimento, kiu estis en Humenné kiel rezervo.

La leŭtenanto Dub lin ekskuis, la hungara soldato leviĝis, eĉ ne trovis konvena soldatsaluti, li ŝovis nur gazeton en poŝon kaj iris direkte al ŝoseo. La leŭtenanto Dub sekvis lin kiel en duonkonscio, sed la hungara soldato plirapidigis la paŝon kaj poste, turninte sin, moke levis la manojn supren, por ke la leŭtenanto Dub ne estu eĉ momenton en duboj, ke la soldato tuj ekkonis lian apartenecon al unu el ĉeĥaj regimentoj. Poste la hungaro tuj trote malaperis inter proksimaj kabanoj malantaŭ la ŝoseo.

Por iel montri, ke kun tiu ĉi sceno li havas nenion komunan, la leŭtenanto Dub majeste eniris malgrandan butikon ĉe la ŝoseo, konfuze montris al granda bobeno da nigraj fadenoj, ŝovis ilin en poŝon, pagis kaj revenis en la stabvagonon, kie de la bataliona kuriero li igis alvoki sian servosoldaton Kunert, al tiu transdonis la fadenojn kaj diris: ”Mi devas pri ĉio zorgi, mi scias, ke fadenojn vi forgesis.”

”Obee mi raportas, sinjoro leŭtenanto, ke ni havas da ili la tutan dekduon.”

”Montru do ilin al mi tuj, kaj zorgu tuj esti ĉi tie kun ili. Ĉu vi opinias, ke mi al vi kredas?”

Kiam Kunert revenis kun la tuta skatolo da blankaj kaj nigraj fadenoj, la leŭtenanto Dub diris: ”Jen, ulo, rigardu bone tiujn fadenojn, kiujn vi alportis, kaj tiun mian grandan bobenon! Vidu, kiel viaj fadenoj estas maldikaj, kiel ili facile siriĝas, kaj nun rigardu tiujn miajn, kia tio estas peno ilin trasiri. Sur batalkampo ni ne bezonas fusaĵojn, sur batalkampo ĉio devas esti solida. Kunprenu do kun vi denove ĉiujn tiujn fadenojn, atendu miajn ordonojn kaj memoru, venontfoje faru nenion memstare laŭ via kapo kaj venu min demandi, kiam vi ion aĉetas! Ne deziru min ekkoni, vi min ankoraŭ ne konas de tiu malbona flanko.”

Kiam Kunert foriris, la leŭtenanto Dub turnis sin al la ĉefleŭtenanto Lukás: ”Mia servosoldato estas tre inteligenta homo. De tempo al tempo li faras eraron, sed alie li tre bone komprenas. Lia ĉefa avantaĝo estas lia absoluta honesteco. En Bruck mi ricevis sendaĵon de mia bofrato el kamparo, kelke da rostitaj junaj anseroj, kaj ĉu vi kredus, ke li ilin eĉ ne tusis, kaj ĉar mi ne povis rapide ilin formanĝi, li preferis lasi ilin malbonodoriĝi. Tion kompreneble faras disciplino. La oficiro devas la soldatojn eduki.”

La ĉefleŭtenanto Lukás, por montri, ke li ne aŭskultas babiladon de tiu idioto, turnis sin al fenestro kaj diris: ”Jes, hodiaŭ estas merkredo.”

La leŭtenanto Dub, sentante bezonon almenaŭ pri io paroli, turnis sin do al la kapitano Ságner, al kiu li diris per pure familiara, kamaradeca tono: ”Aŭdu, kapitano Ságner, kion vi opinias.”

”Pardonu, momenton,” diris la kapitano Ságner kaj eliris el la vagono.

*

Intertempe Švejk rakontis al si kun Kunert pri lia sinjoro.

”Kie vi estis dum la tuta tempo, ke oni vin eĉ ne vidis?” demandis Švejk.

”Vi ja scias,” diris Kunert. ”Tiu mia maljuna frenezulo prezentas por mi senĉese laboron. Tiu ĉiumomente vokas min al si kaj demandas pri aferoj, kiuj min ne tuŝas. Li min ankaŭ demandis, ĉu mi estas via kamarado, kaj mi al li diris, ke ni vidas unu la alian nur malofte.”

”Tio estas tre bela de li, ke li pri mi demandas. Mi amas lin tre, tiun vian sinjoron leŭtenanton. Li estas tia bonkora, bonanima kaj al la soldatoj li kondutas kiel vera patro,” diris Švejk serioze.

”Ej, tio estas nur via opinio,” kontraŭstaris Kunert, ”li estas vera bestio kaj stulta kiel merdo. Mi havas lin kiel oston en la gorĝo, li senĉese min nur ĉikanas.”

”Sed ne diru,” miris Švejk, ”mi ja opiniis, ke li estas vere tia bonanima homo, vi parolas iel strange pri via leŭtenanto, sed tio estas jam natura ĉe ĉiuj servosoldatoj. Kiel tiu servosoldato de la majoro Wenzl, tiu pri sia sinjoro ne parolas alie ol ke tiu estas damninda, idiota stultulo, kaj la servosoldato de la kolonelo Schroder, kiam tiu parolis pri sia sinjoro, li ne nomis lin alie ol urinaĉiĝinta kanajlo kaj fetora fetorulo. Tio devenas de tio, ke ĉiu servosoldato ellernis tion de sia sinjoro. Se la sinjoro mem ne insultus, la servosoldato tion post li ne ripetus. En Budějovice servis aktive leŭtenanto Procházka, tiu ne insultis multe, al sia servosoldato li diris nur: 'Carma bovino'. Alian insulton tiu servosoldato, certa Hibman, de li ne aŭdis. Hibman alkutimiĝis al tio tiel, ke kiam li revenis en civilan vivon, li diris al sia paĉjo, panjo kaj fratinoj: 'Ĉarma bovino', kaj li diris tion ankaŭ al sia fianĉino, tiu kun li disiĝis kaj akuzis lin pro honorofendo, ĉar li diris tion al ŝi, ŝia paĉjo kaj panjo tute publike ĉe dancamuzo. Kaj ŝi ne pardonis al li tion kaj antaŭ juĝisto ankaŭ diris, ke se li nomus ŝin bovino ie flanke, ke ŝi eble konsentus kun repaciĝo, sed tiel ĉi ke tio estas eŭropa malhonoro. Dirite inter ni, Kunert, tion pri via leŭtenanto mi neniam pensus. Li faris sur mi simpatian impreson jam tiam, kiam mi parolis kun li la unuan fojon, kiel kolbasetoj ĵus eltiritaj el fumajejo, kaj kiam mi parolis kun li la duan fojon, li ŝajnis al mi esti tre legosperta kaj tia animita. — De kie vi propre devenas? Ĉu rekte de Budějovice? Tio al mi plaĉas, se iu estas rekte de ie. — Kaj kie vi tie loĝas? Ĉu sub la arkadoj? Tio estas bone, somere estas tie almenaŭ malvarmete. Ĉu vi havas familion? — Ĉu edzinon kaj tri infanojn?

— Vi estas feliĉulo, kamarado, ekzistas almenaŭ iu, kiu vin priploros, kiel ĉiam dum prediko diris mia feldkurato Katz, kaj tio estas ankaŭ vero, ĉar foje mi aŭdis parolon de iu kolonelo al rezervuloj en Bruck, kiuj veturis de tie en Serbion, ke soldato, kiu postlasas hejme familion kaj falos sur batalkampo, ke tiu unuflanke ŝiras ĉiujn familiajn rilatojn — li diris tion propre tiel ĉi: 'Kjam morta, de familja morta, famili rilat rompi, li esti heroa, ĉar oferi sja viva por grant familja, por patruja.' — Ĉu vi loĝas en la kvara etaĝo? — Ke en la teretaĝo?

— Vi pravas, nun mi rememoris, ke tie, sur la placo en Budějovice, ne estas eĉ unu kvaretaĝa domo. — Ĉu vi do jam foriras? — Aha, via sinjoro staras antaŭ la stabvagono kaj rigardas ĉi tien. Se do li vin demandos, ĉu mi eble ne parolis ankaŭ pri li, diru al li tute senĝene, ke mi pri li parolis, kaj ne forgesu al li diri, kiel bele mi pri li parolis, ke nur malfote mi renkontis tian oficiron, kiu kondutus tiel amike kaj patrece kiel li. Ne forgesu al li diri, ke li ŝajnas al mi esti tre legosperta, kaj sciigu al li ankaŭ, ke li estas tre inteligenta. Diru al li ankaŭ, ke mi vin admonis, ke vi bonkondutu kaj faru al li ĉion, kion vi vidos en liaj okuloj. Ĉu vi tion memoras?”

Švejk eniris la vagonon kaj Kunert kun la fadenoj foriris denove en sian kuŝejon.

Post kvaronhoro oni veturis plu al Vysné Cabiny tra forbruligitaj vilaĝoj Brestov kaj Radvaň. Vidiĝis, ke ĉi tie tio jam pliakriĝis.

Karpataj herbejoj kaj deklivoj estis disfositaj de tranĉeoj, trenantaj sin de valo al valo laŭlonge de trako kun novaj ŝpaloj, ambaŭflanke grandaj truoj post grenadoj. Ie trans riveretojn enfluantajn Laborec, kies supran fluon sekvis la fervoja linio, vidiĝis novaj montoj kaj duonbruligitaj traboj de iamaj pontaj transirejoj.

La tuta valo direkte al Medzilaborce estis disfosita kaj transversita, kvazaŭ ĉi tie laborus armeoj de grandegaj talpoj. La ŝoseo malantaŭ rivereto estis disfosita, disbatita kaj apude vidiĝis tretdifektitaj areoj, kiel ruliĝis la soldataroj.

Akvofluoj kaj pluvoj malkovris sur rando de postgrenadaj truoj disŝiritajn, ĉifonitajn aŭstrajn uniformojn.

Malantaŭ Vysné Cabiny inter kunplektitaj branĉoj de maljuna duonbruligita pinarbo pendis boto de aŭstra infanteriano kun peco da tibio.

Oni vidis arbarojn sen foliaro, sen pinglaro, kiel furiozis ĉi tie artileria fajro, arbojn sen pintoj kaj dispafitajn solkabanojn.

La trajno veturis malrapide sur freŝe konstruitaj talusoj, tiel ke la tuta bataliono povis funde percepti kaj gustumi militajn ĝojojn kaj ĉe rigardo al soldataj tombejoj kun krucoj, kiuj blankiĝis sur altaĵetoj eĉ sur detruitaj deklivoj, prepari sin malrapide, sed certe por la kampo de gloro, kiu finiĝas per kotkovrita aŭstra kepo, flirtanta sur blanka kruco.

Germanoj de Kašperské Hory, kiuj sidis en malantaŭaj vagonoj kaj ankoraŭ en Milovice ĉe enveturo en la stacion kriegis: ”Mi revenos, kiam reen mi revenos...”, ekde Humenné tute silentiĝis, ĉar ili ekkonsciis, ke multaj el tiuj, kies kepoj estas sur tomboj, kantis la samon pri tio, kiel tio estos bela, kiam ili denove revenos kaj restos senĉese hejme kun sia amatino.

En Medzilaborce oni haltis malantaŭ dispafita, forbruligita stacidomo, el kies fulgokovritaj vandoj elstaris torditaj fertraboj.

Nova longa ligna barako, rapide konstruita anstataŭ la forbruligita stacidomo, estis kovrita per afiŝoj en ĉiuj lingvoj: ”Subskripciu la aŭstran militan monprunton!”

En alia longa barako estis ankaŭ stacio de la Ruĝa Kruco, de kie eliris du flegistinoj kun dika soldatkuracisto kaj plengorĝe ridis al la kuracisto, kiu imitis diversajn bestajn sonojn por ilin gajigi kaj sensukcese gruntis.

Sub fervoja taluso, en valo de rivereto, kuŝis disbatita militkuirejo. Montrante al ĝi, Švejk diris al Baloun: ”Rigardu, Baloun, kio nin atendas en la proksima estonto. Oni ĝuste preparis sin por disdoni manĝon, en tiu momento alflugis grenado kaj tiel ĉi ĝin ruinigis.”

”Tio estas terura,” ekĝemis Baloun, ”mi nenim ekpensis, ke atendas min io simila, sed per tio kulpis tiu mia fiereco, ja dum la lasta vintro mi, bastardo, aĉetis en Budějovice ledajn gantojn. Jam ne sufiĉis al mi porti sur miaj kampistaj manaĉoj malnovajn plektitajn gantojn, kiajn portis la mortinto patro, mi senĉese malsanis nur je tiuj ledaj por urbanoj. — La patro voris trempitan pizon, kaj mi pizon eĉ vidi ne volis, nur kortbirdaron. Eĉ ordinara porkaĵo ne bonodoris al mi sub la nazo; la mastrino devis ĝin por mi prepari, dio min ne punu, sur biero.”

Baloun en absoluta senespero komencis ĝeneralan konfeson: ”Mi blasfemis kontraŭ diaj sanktuloj kaj sanktulinoj, en gastejo ĉe Malše kaj en Dolní Záhájí mi batregalis vikarion. Je Dio mi ankoraŭ kredis, tion mi nemalkonfesas, sed pri sankta Jozefo mi dubis. En la domo mi toleris ĉiujn sanktulojn, nur la bildeto de sankta Jozefo, tiu devis esti for, kaj tiel do sinjoro dio punis min nun pro ĉiuj tiuj miaj pekoj kaj pro mia malmoraleco. Kiom da tiaj malmoralaĵoj mi faris en la muelĉambro, kiel ofte mi insultis mian bopatron, maldolĉigis al li la maljunaĝon kaj ĉikanis mian edzinon!”

Švejk ekpensis: ”Vi estas ja muelisto, ĉu? — Vi do povis scii, ke la muelŝtonoj de Dio muelas malrapide, sed certe, se pro vi eksplodis tiu mondmilito.”

La unujara volontulo enmiksis sin en la interparolon: ”Per tiu blasfemado, Baloun, kaj nerekonado de ĉiuj sanktuloj kaj sanktulinoj vi faris al vi nepre malbonan servon, ĉar vi devas scii, ke nia aŭstra armeo estas jam longajn jarojn armeo pure katolika, havante la plej brilan ekzemplon en nia la plej supera soldatestro. Kiel vi propre povas aŭdaci kun veneno de malamo al iuj diaj sanktuloj kaj sanktulinoj iri en batalon, kiam de la ministerio de milito estis ĉe garnizonaj komandejoj enkondukitaj jezuitaj predikoj por sinjoroj oficiroj kaj kiam ni vidis la solenaĵon de soldata reviviĝo? Ĉu vi komprenas min bone, Baloun? Ĉu vi komprenas, ke vi fakte faras ion kontraŭ la glora spirito de nia glora armeo? Kiel per tiu sankta Jozefo, pri kiu vi menciis, ke vi ne toleris lian bildeton ĉe vi en la ĉambro. Li estas ja, Baloun, propre patrono de ĉiuj tiuj, kiuj volas eskapi el la soldatservo. Li estis ĉarpentisto, kaj vi konas ja la devizon: 'Ni rigardu, kie la ĉarpentisto lasis truon.' Kiom da homoj iris jam kun tiu devizo en kaptitecon — vidante tion necesa, kiam ĉirkaŭigitaj de ĉiuj flankoj ili klopodis savi ne eble sin el egoista vidpunkto, sed sin kiel membron de la armeo, por ke poste, kiam ili revenos el kaptiteco, ili povus diri al sinjoro imperiestro: ni estas ĉi tie kaj atendas pluan ordonon! Ĉu vi do tion komprenas, Baloun?”

”Mi ne komprenas,” ekĝemis Baloun, ”mi havas la kapon stulta. Al mi oni ripetu ĉion dekfoje.”

”Ĉu vi ne dekalkulos iom?” demandis Švejk, ”mi do klarigos al vi tion ankoraŭfoje. Ĉi tie vi aŭdis, ke vi devas teni vin laŭ tio, kia spirito regas en la armeo, ke vi kredos je sankta Jozefo, kaj se vi estos ĉirkaŭigita de malamikoj, ke vi rigardos, kie la ĉarpentisto lasis truon, por ke vi savu vin por sinjoro imperiestro, por novaj militoj. Nun vi eble tion komprenas kaj vi faros bone, se vi pekokonfesos al ni iom pli detale, kiajn malmoralaĵojn vi faris en tiu muelĉambro, sed ne ke vi poste rakontu al ni ion similan kiel en anekdoto pri tiu servoknabino, kiu iris pekokonfesi al sinjoro parokestro kaj poste, kiam ŝi jam diris diversajn pekojn, ŝi komencis honti kaj diris, ke ĉiunokte ŝi faris malmoralaĵojn. Kompreneble, kiel sinjoro parokestro tion ĉi ekaŭdis, tuj komencis flui al li salivoj el la buŝo kaj li diris: 'Nu, ne hontu, kara filino, mi estas ja sur la loko de dio, kaj rakontu al mi bele detale pri viaj malmoralaĵoj.' Kaj ŝi komencis tie plori, ke ŝi hontas, ke tio estas terura malmoralaĵo, kaj li denove ŝin atentigis, ke li estas spirita patro. Fine post longa hezitado ŝi komencis per tio, ke ŝi ĉiam senvestiĝis kaj enrampis en la liton. Kaj li denove ne povis eldevigi el ŝi eĉ unu vorton kaj ŝi nur komencis ploregi ankoraŭ pli. Li do denove, ke ŝi ne hontu, ke la homo estas pekanta ujo de sia natureco, sed la dia graco estas senfina. Si do decidiĝis kaj diris kun ploro: 'Kiam mi do senvestita enlitiĝis, mi komencis elprenadi malpuraĵon el inter la piedfingroj kaj mi flaris al tio.' Tio do estis ŝia tuta malmoralaĵo. Sed mi esperas, Baloun, ke tion ĉi vi ne faris en la muelĉambro kaj ke vi diros al ni ion pli realan, ian veran malmoralaĵon.”

Sciiĝis, ke Baloun laŭ sia proklamo faris malmoralaĵojn en la muelĉambro kun kampistinoj, kio kuŝis en tio, ke li miksis al ili farunon, kion li en sia spirita naiveco nomis malmoralaĵo. Pleje seniluziigita estis la telegrafisto Chodounský kaj demandis lin, ĉu li vere faris nenion kun la kampistinoj sur sakegoj da faruno en la muelĉambro, al kio Baloun respondis, balancante la manojn: ”Por tio mi estis tro stulta.”

Al la viraro estis anoncite, ke la tagmanĝo estos malantaŭ Palota en Lupkowskaintermonto, kaj en la civiton Medzilaborce ankaŭ foriris la bataliona ĉefseĝentokontisto kun kompaniaj kuiristoj kaj leŭtenanto Cajthaml, kiu zorgis pri mastrumado de la bataliono. Al ili oni destinis kvar virojn kiel patrolon.

Ili revenis eĉ ne post duonhoro kun tri porkoj, alligitaj ĉe malantaŭa kruro, krieganta familio de hungara ruso, al kiu oni rekviziciis la porkojn, kaj dika soldatkuracisto el la barako de la Ruĝa Kruco, kiu fevore ion klarigadis al la leŭtenanto Cajthaml, levetanta la ŝultrojn.

Antaŭ la stabvagono la tuta konflikto kulminis, kiam la soldatkuracisto vidalvide al la kapitano Ságner komencis aserti, ke tiuj porkoj estas destinitaj por hospitalo de la Ruĝa Kruco, pri kio aliflanke volis nenion scii la kampisto kaj postulis, ke la porkoj estu al li redonitaj, ke tio estas lia lasta posedaĵo kaj ke li nepre ne povas vendi ilin por la prezo, kiun oni al li elpagis.

Ĉe tio li ŝovis la monon, kiun li havis enmane pro la porkoj, al la kapitano Ságner, kiun la kampistino tenis je la alia mano; ŝi kisis ĝin al li kun humileco, per kiu tiu ĉi regiono ĉiam elstaris.

La kapitano Ságner estis el tio tute timigita kaj momenton daŭris, ol li sukcesis forpuŝi la maljunan kampistinon. Sed tio neniel helpis, anstataŭ ŝi venis junaj laborfortoj, kiuj komencis denove suĉi liajn manojn.

Sed la leŭtenanto Cajthaml raportis per pure komerca tono: ”Tiu ulo havas ankoraŭ dek du porkojn kaj estis al li elpagite tute ĝuste laŭ la lasta ordono de la divizio numero 12420, ekonomia parto. Laŭ tiu ĉi ordono, ŝ 16, eblas aĉeti porkojn en lokoj netuŝitaj de la milito ne pli multekoste ol je du kronoj kaj dekses heleroj por unu kilogramo da viva pezo; en lokoj tuŝitaj de la milito aldoni tridek ses helerojn por unu kilogramo da viva pezo, pagi do por unu kilogramo du kronojn kaj kvindek du helerojn. Al tio noto: se oni konstatis okazojn, ke en la lokoj trafitaj de la milito restis netuŝitaj bienaroj kun plena stato de porkoj, kiujn eblas forsendi kun celo provizi trairantajn trupunuojn, elpagi por la forprenita porka viando kiel en la lokoj ne tuŝitaj de la milito, kun speciala alpago de dek du heleroj por unu kilogramo da viva pezo. Se tiu ĉi situacio ne estas tute klara, formi tuj surloke komisionon el la interesulo, komandanto de trairanta soldata trupunuo kaj tiu oficiro aŭ ĉefserĝentokontisto (se temas pri negrandaj formacioj), al kiu estas konfidita la ekonomia parto.”

Ĉion tion tralegis la leŭtenanto Cajthaml el kopio de la divizia ordono, kiun li senĉese kunportis kaj preskaŭ sciis jam parkere, ke sur teritorio de la fronto altiĝas la rekompenco por unu kilogramo da karoto al dek kvin kronoj kaj tridek heleroj, kaj por florbrasiko, destinita sur teritorio de la fronto por oficira kuirejo, al unu krono kaj sepdek kvin heleroj por unu kilogramo.

Tiuj, kiuj en Vieno tion ellaboris, imagis al si la teritorion de la fronto kiel landon, abundantan per karoto kaj florbrasiko.

La leŭtenanto Cajthaml tralegis tion al la ekscitiĝinta kampisto kompreneble germane kaj demandis lin ankaŭ, ĉu li tion komprenas; kiam tiu skuis la kapon, li lin alkriegis: ”Ĉu vi do deziras komisionon?”

Tiu komprenis la vorton ”komisiono”, tial li kapjesis, kaj dum liaj porkoj estis jam antaŭ momento fortrenitaj al militkuirejoj por esti ekzekutitaj, ĉirkaŭigis lin la soldatoj kun bajonetoj, destinitaj al la rekvizicio, kaj la komisiono ekpaŝis al lia bieno por konstati, ĉu li ricevu du kronojn kvindek du helerojn por unu kilogramo aŭ nur du kronojn dudek ok helerojn.

Ili ankoraŭ ne enpaŝis la vojon kondukantan al la civito, kiam de militkuirejoj subite aŭdiĝis triobla mortjelpado de la porkoj.

La kampisto ekkomprenis, ke estas fino de ĉio kaj malespere ekvokis: ”Djoni mi por ĉija porkina du florena!”

Kvar soldatoj ĉirkaŭigis lin pli malvaste kaj la tuta familio baris la vojon al la kapitano Ságner kaj la leŭtenanto Cajthaml, genuiĝinte en polvon de la ŝoseo.

La patrino kun du filinoj ĉirkaŭpremis la genuojn de tiuj du, nomante ilin bonfarantoj, ĝis la kampisto ilin alkriis kaj ekvokis per ukrajna dialekto de hungaraj rusoj, ke ili leviĝu, la soldatoj forvoru la porkojn kaj mortaĉu sekve de tio.

Tiel la komisiono superfluis, kaj ĉar la kampisto subite ekribelis, minacis per pugno, li ricevis de unu el la soldatoj per kolbo, ĝis tio eksonegis en lia peltmantelo, la tuta lia familio sin krucumis kaj eĉ kun la patro komencis fuĝi.

Dek minutojn pli poste la bataliona ĉefserĝento-kontisto kun la bataliona kuriero Matušič jam ĝue manĝis porkocerbaĵon en sia vagono, kaj ŝtopante sin plenbuŝe, de tempo al tempo li diris malice al la skribistoj: ”Vi vorus, ĉu? Ho, knaboj, tio estas nur por suboficiroj. Al kuiristoj renon kaj hepaton, cerbaĵon kaj kuirporkaĵon al sinjoroj ĉefserĝentoj-kontistoj kaj al la skribistoj nur duoblajn porciojn da viando por la viraro.”

La kapitano Ságner donis jam ordonon koncernantan la oficiran kuirejon: ”Porkaĵon sur kumino; elekti la plej kvalitan viandon, ke tio ne estu tro grasa!”

Kaj tiel okazis, ke kiam oni en Łupkowska-intermonto disdonis manĝon al la viraro, ĉiu unuopulo trovis en porcio da supo en sia soldata gamelo du malgrandajn pecetojn da viando kaj tiu, kiu naskiĝis sur ankoraŭ pli malbona planedo, trovis nur peceton da haŭto.

Ĉe kuirejoj regis kutima soldata nepotismo, disdonanta al ĉiuj, kiuj havis proksime al la estranta koterio. Servosoldatoj aperis en Łupkowska-intermonto kun grasmakulaj faŭkoj. Ĉiu kuriero havis la ventron malmola kiel ŝtoneto. Okazis aferoj, kriantaj al la ĉielo.

La unujara volontulo Marek kaŭzis ĉe militkuirejo skandalon, ĉar li volis esti justa, kaj kiam kuiristo metis en lian gamelon kun supo grandan tranĉaĵon da kuirita femuro kun vortoj: ”Tio estas por nia kronikisto”, li proklamis, ke en la soldatservo ĉiuj el la viraro estas egalrajtaj, kio kaŭzis ĝeneralan konsenton kaj donis impulson por insulti la kuiristojn.

La unujara volontulo ĵetis la viandpecon reen, emfazante, ke li ne volas ian avantaĝon. Sed tiuj ĉe la kuirejo tion ne ekkomprenis kaj opiniis, ke la bataliona kronikisto ne estas kontenta, kaj kuiristo kaŝdiris al li flanke, ke li venu nur poste, kiam oni disdonos manĝon, ke li donos al li pecon da piedo.

Ankaŭ al skribistoj brilis la faŭkoj de graso, sanitaristoj anhelis pro bonfarto kaj ĉirkaŭ tiu dia beno ĉie ĉirkaŭe ankoraŭ ne forigitaj memoraĵoj pri la lastaj bataloj. Ĉie kuŝaĉis kartoĉujoj, ladaj malplenaj konzervujoj, ĉifonoj el rusaj, aŭstraj kaj germanaj uniformoj, partoj de frakasitaj veturiloj, sangokovritaj longaj strioj da gazaj bandaĝoj kaj vato.

En maljunan pinarbon ĉe iama stacidomo, el kiu restis nur amaseto da ruinoj, estis enpuŝita grenado, kiu ne eksplodis. Ĉie eblis vidi grenaderojn kaj ie senpere proksime oni ŝajne entombigis kadavrojn de soldatoj, ĉar ĉi tie estis terura putra fetoro.

Kaj kiel trairis ĉi tie soldataroj kaj tendumis ĉi tie ĉirkaŭe, ĉie vidiĝis amasetoj da homaj ekskrementoj de internacia deveno, de ĉiuj nacioj de Aŭstrio, Germanio kaj Rusio. Ekskrementoj de soldatoj de ĉiuj nacioj kaj religioj kuŝis unu ĉe la alia aŭ amasiĝis unu sur la alian sen tio, ke ili interbatiĝus.

Duonruinigita akvujo, ligna budeto de fervoja gardisto kaj entute ĉio, kio havis ian vandon, estis traborita de fusilaj kugloj kiel kribrilo.

Por ke la impreso de soldataj ĝojoj estu pli kompleta, malantaŭ nemalproksima monteto leviĝis nebuloj da fumo, kvazaŭ brulus tie la tuta vilaĝo kaj estus tie centro de grandaj militaj operacoj. Oni bruligis tie holerajn kaj disenteriajn barakojn ĉe granda ĝojo de tiuj sinjoroj, kiuj zorgis pri ekipado de tiu hospitalo sub protekto de la arkidukino Maria kaj kiuj ŝtelis kaj ŝtopis siajn poŝojn per prezentado de fakturoj pri neekzistantaj holeraj kaj disenteriaj barakoj.

Nun pagis pro tio unu grupo da barakoj nome de ĉiuj ceteraj kaj en fetoro de brulantaj pajlosakoj ŝvebis al la firmamento la tuta ŝtelisteco de la arkidukina protekto.

Sur roko malantaŭ la stacidomo germanoj jam rapidis konstrui monumenton al falintaj Brandenburganoj kun surskribo: ”Al la herooj el Łupkowska-intermonto”, kun granda germana aglino fandita el bronzo, ĉe kio sur la soklo estis laŭvorte menciite, ke tiu emblemo estas fabrikita el rusaj kanonoj, militakiritaj ĉe liberigado de Karpatoj fare de germanaj regimentoj.

En tiu ĉi stranga kaj ĝis nun nekutima atmosfero la bataliono ripozis post tagmanĝo en vagonoj, kaj la kapitano Ságner kun la bataliona adjutanto ankoraŭ senĉese ne povis interkompreniĝi per ĉifritaj telegramoj kun la brigada posteno pri plua antaŭenmarŝo de la bataliono. La informoj estis tiel neklaraj, ke tio aspektis proksimume tiel, kvazaŭ ili alveturus al Łupkowska-intermonto erare anstataŭ tio, ke ili veturu de Sátoraljaújhely en tute alia direkto, ĉar en telegramoj oni parolis pri lokoj:

Csap — Ungvár, Kis — Berezna — Uzsok.

Post dek minutoj montriĝas, ke staboficiro sidanta en la brigada posteno estas stultulo, ĉar venas ĉifrita telegramo, ĉu parolas oka marŝbataliono de la sepdekkvina regimento (soldata ĉifro G3). La stultulo en la brigada posteno estas mirigita per respondo, ke temas pri sepa infanteria bataliono de la naŭdekunua regimento, kaj demandas, kiu donis ordonon veturi al Mukačevo tra la soldata trako al Stryj, se la marŝordono estas tra Łupkowska-intermonto direkte al Sanok en Galicion. La stultulo ege miras, ke oni telegrafas el Łupkowska-intermonto, kaj sendas ĉifritan sciigon: La marŝordono neŝanĝita, al Łupkowska-intermonto — Sanok, kie pluaj ordonoj.

En la stabvagono post reveno de la kapitano Ságner disvolviĝas interparolo pri certa senpripensemo kaj oni faras certajn aludojn, ke sen soldatoj de la germana regno la orienta armea korpuso estus tute senkonsila.

La leŭtenanto Dub provas defendi senpripensemon de la aŭstra generala stabo kaj parolaĉas ion pri tio, ke ĉitiea regiono estis sufiĉe detruita post antaŭnelongaj bataloj kaj la trako ankoraŭ ne povis esti laŭorde riparita.

Ĉiuj oficiroj rigardas lin kunsente, kvazaŭ ili volus diri: tiu sinjoro ne kulpas pri sia idioteco. Ne trovante subtenon, la leŭtenanto Dub komencis plu babilaĉi pri belega impreso, per kiu efikas sur lin tiu ĉi disbatita regiono, atestanta pri tio, kiel scias bati la fera pugno de nia soldataro. Denove neniu al li respondas, al kio li ripetas: ”Jes, certe, kompreneble, la rusoj cedis ĉi tie en absoluta paniko.”

La kapitano Ságner decidiĝas, ke ĉe la plej proksima okazo, kiam la situacio en tranĉeoj estos la plej danĝera, li sendos la leŭtenanton Dub kiel oficiran patrolon malantaŭ pikdratajn barilojn por rekognoski poziciojn de la malamiko, kaj flustras al la ĉefleŭtenanto Lukáš, kun kiu ili estas elklinitaj el fenestro de la vagono: ”Tiujn ĉi civilulojn ŝuldis al ni diablo. Ju pli granda inteligentulo, des pli granda bruto.”

Šajnas, ke la leŭtenanto Dub tute ne ĉesos paroli. Li plu rakontas al ĉiuj oficiroj, kion li legis en la gazetaro pri tiuj karpataj bataloj kaj interbatiĝo pri karpataj intermontoj dum la aŭstragermana ofensivo ĉe San[53].

Li rakontas pri tio tiel, kvazaŭ li ne nur partoprenus tiujn batalojn, sed eĉ mem direktus ĉiujn operacojn.

Neordinare naŭzaj estas precipe liaj frazoj de tiu ĉi senco: ”Poste ni iris al Bukowsko, por ke ni havu sekurigita la linion Bukovsko — Dynów, havante kontakton kun la trupunuo el Bardejov ĉe Vyšná Polianka, kie ni disbatis malamikan divizion el Samara.”

La ĉefleŭtenanto Lukáš jam ne eltenis kaj rimarkis al la leŭtenanto Dub: ”Pri kio vi ŝajne parolis jam antaŭ la milito kun via sinjoro distriktestro.”

La leŭtenanto Dub malamike ekrigardis la ĉefleŭtenanton Lukáš kaj eliris el la vagono.

La soldata trajno staris sur taluso kaj kelke da metroj pli sube sub deklivo kuŝis diversaj objektoj, forĵetitaj de rusaj soldatoj, kiuj ŝajne cedis tra tiu ĉi fosaĵo. Vidiĝis ĉi tie rustiĝintaj tekruĉoj, potoj, kartoĉujoj. Krom la plej diversaj objektoj kuŝaĉis ĉi tie ankaŭ volvaĵoj da pikdrato kaj denove sangokovritaj strioj da gazaj bandaĝoj kaj vato. Sur unu loko super tiu fosaĵo staris grupo da soldatoj kaj la leŭtenanto Dub tuj konstatis, ke inter ili staras Švejk kaj ion al ili rakontas.

Li do iris tien.

”Kio ĉi tie okazis?” eksonis severa voĉo de la leŭtenanto Dub, ĉe kio tiu stariĝis rekte antaŭ Švejk.

”Obee mi raportas, sinjoro leŭtenanto, ke ni rigardas,” respondis Švejk en la nomo de ĉiuj.

”Kaj kion vi rigardas?” ekkriis la leŭtenanto Dub.

”Obee mi raportas, sinjoro leŭtenanto, ke ni rigardas suben en la fosaĵon.”

”Kaj kiu donis al vi por tio permeson?”

”Obee mi raportas, sinjoro leŭtenanto, ke tio estas deziro de nia sinjoro kolonelo Schlágr el Bruck. Kiam li nin adiaŭis kaj ni nun veturis sur batalkampon, li diris en sia parolo, ke ni ĉiuj, kiam ni trairos forlasitajn batalejojn, ĉion bone rimarku, kiel oni batalis kaj kio povus esti al ni utila. Kaj nun ni ĉi tie vidas, sinjoro leŭtenanto, sur tiu ĉi terŝvelaĵo, kion ĉion la soldato devas forĵeti ĉe sia forkuro. Ni ĉi tie vidas, obee mi raportas, sinjoro leŭtenanto, kiel tio estas stulta, se la soldato kuntrenas kun si diversajn superfluaĵojn. Li estas per tio superflue ŝarĝita. Per tio li superflue laciĝas, kaj se li kuntrenas tiajn pezaĵojn, li ne povas facile batali.”

Al la leŭtenanto Dub subite eklumis espero, ke fine li venigos Švejkon antaŭ militan feldtribunalon pro kontraŭmilita ŝtatperfida propagando, kaj tial li rapide demandis: ”Ĉu vi do opinias, ke la soldato forĵetu kartoĉojn, kiuj kuŝaĉas ĉi tie sur la terŝvelaĵo, aŭ bajonetojn, kiujn mi vidas tie?”

”Ho ne, ne, obee mi raportas, sinjoro leŭtenanto,” respondis Švejk, agrable ridetante, ”bonvolu rigardi ĉi tien suben sur tiun forĵetitan ladan noktovazon.”

Kaj vere, sub la taluso inter eroj de potoj arogante kuŝaĉis noktovazo kun parte forbatita emajlo, ĉirkaŭronĝita de rusto; ĉiujn tiujn ĉi objektojn, jam netaŭgajn por mastrumado, metis ĉi tien la staciestro probable kiel materialon por diskutoj de estontaj arkeologoj, kiuj, kiam ili malkovros tiun ĉi restadejon, el tio idiotiĝos kaj infanoj en lernejoj lernos pri epoko de emajlaj noktovazoj.

La leŭtenanto Dub ekrigardis tiun ĉi objekton, sed li ne povis ol simple konstati, ke tio estas vere unu el tiuj invalidoj, kiuj sian freŝan junaĝon pasigis sub lito.

Sur ĉiuj faris tio grandegan impreson, kaj kiam la leŭtenanto Dub silentis, ekparolis Švejk: ”Obee mi raportas, sinjoro leŭtenanto, ke pro tia noktovazo estis foje bela amuzo en la banloko Poděbrady. Oni rakontis pri tio en gastejo ĉe ni en Vinohrady. Scie, tiam en Poděbrady oni komencis eldonadi revuon 'Sendependeco' kaj ĉefa kapo de tio estis la apotekisto el Poděbrady kaj kiel redaktoron oni nomumis tie certan Ladislao Hájek Domažlický. Kaj tiu sinjoro apotekisto, li estis tia strangulo, ke li kolektis malnovajn potojn kaj aliajn tiajn bagatelaĵojn, li estis viva muzeo. Foje tiu Hájek Domažlický invitis en la banlokon Poděbrady vizite al si amikon[54], kiu ankaŭ skribis por gazetoj, kaj ili kune ebriegiĝis, ĉar ili ne vidis unu la alian jam pli ol unu semajnon, kaj tiu al li promesis, ke pro tiu regalo li skribos al li felietonon por la 'Sendependeco', tiu sendependa revuo, de kiu Hájek Domažlický dependis. Tiu lia amiko skribis al li felietonon pri kolektanto, kiu en sablo sur bordo de Elbo trovis malnovan ladan noktovazon kaj opiniis, ke tio estas kasko de sankta Venceslao[55] kaj faris per tio tian mensleviĝon, ke alveturis tien episkopo Brynych el Hradec kun procesio kaj standardoj por tion rigardi. Tiu apotekisto el Poděbrady opiniis, ke tio rilatas al li, kaj tiel ili ambaŭ, li kaj sinjoro Hájek, interkverelis.”

La leŭtenanto Dub havis guston deĵetegi Švejkon tien suben, sed li regis sin kaj alkriis ĉiujn: ”Mi diras al vi, ke vi ĉi tie superflue ne gapu! Vi ĉiuj min ankoraŭ ne konas, sed kiam vi min ekkonos.!”

”Vi ĉi tie restos, Švejk,” li diris per terura voĉo, kiam Švejk volis foriri kun la ceteraj al vagonoj.

Ili restis solaj stari unu kontraŭ la alia kaj la leŭtenanto Dub meditis, kion teruran diri.

Sed Švejk lin antaŭiris: ”Obee mi raportas, sinjoro leŭtenanto, almenaŭ tiu ĉi vetero povus persisti. Tage ne estas tro varmege kaj noktoj estas ankaŭ tute agrablaj, tiel ke tio estas la plej konvena tempo por militi.”

La leŭtenanto Dub eltiris revolveron kaj demandis: ”Ĉu vi konas tion?”

”Obee mi raportas, sinjoro leŭtenanto, mi konas. Sinjoro ĉefleŭtenanto Lukáš havas ĝuste tian.”

”Memoru do tion, kanajlo!” serioze kaj digne diris la leŭtenanto Dub, kaŝante la revolveron reen; ”por ke vi sciu, ke povus okazi al vi io tre malagrabla, se vi daŭrigus tiujn viajn propagandojn.”

La leŭtenanto Dub foriris, ripetante al si: ”Nun mi diris al li tion plej bone: propagandojn, jes, propagandojn!”

Antaŭ ol Švejk denove enpaŝis sian vagonon, li ankoraŭ momenton promenis kaj murmuris al si: ”Kien propre mi lin vicigu?” Kaj ju pli longe, des pli klare venas al li en la menson nomo de tiu ĉi speco: ”duonfurzulo”.

”Furzulo” en soldata terminologio estis delonge uzata kun granda ŝato, kaj tiu ĉi honora alnomo apartenis ĉefe al koloneloj aŭ iom aĝaj kapitanoj kaj majoroj, kaj estis tio certa pli alta grado de uzataj vortoj ”kanajla maljunulaĉo”. La vorto ”maljunulaĉo” sen tiu adjektivo estis afabla pritakso de maljuna kolonelo aŭ majoro, kiu ege kriegis, sed ĉe tio li amis siajn soldatojn kaj protektis ilin kontraŭ aliaj regimentoj, precipe se temis pri aliregimentaj patroloj, kiuj la soldatojn elprenadis el gastejaĉoj, kiam tiuj ne havis permeson resti tie post dormosignalo. ”Maljunulaĉo” zorgis pri siaj soldatoj, manĝo devis esti en ordo, sed li ĉiam havis ian kapricon; en io li estis pedanto — kaj tial li estis ”maljunulaĉo”.

Sed se ”maljunulaĉo” ĉe tio superflue ĉikanis soldatojn kaj suboficirojn, elpensadis noktan ekzercadon kaj similajn aferojn, li estis ”kanajla maljunulaĉo”.

El ”kanajla maljunulaĉo” iĝis ”furzulo” kiel pli alta grado de evoluo al turmentado, ĉikanado kaj idioteco. Tiu vorto signifis ĉion kaj ekzistas granda diferenco inter furzulo en civila vivo kaj furzulo en soldatservo.

La unua, civila, estas ankaŭ superulo, kaj ankaŭ tiel ĝenerale nomas lin servistoj en oficejoj kaj subordigitaj oficistoj. Li estas filistroburokrato, kiu riproĉas ekzemple tion, ke malneto ne estas bone sekgita per sorba papero kaj simile. Generale estas tio idiote bruta fenomeno en la homa socio, ĉar tia spritmankulo ŝajnigas ĉe tio vivspertulon, ĉion volas kompreni, ĉion scias klarigi kaj pro ĉio ofendiĝas.

Sed kiu estis en soldatservo, komprenas la diferencon inter tiu ĉi fenomeno kaj ”furzulo” en uniformo. Ĉi tie tiu vorto prezentis ”maljunulaĉon”, kiu estis ”kanajla”, vere kanajla, al ĉio alpaŝis akre, sed malgraŭ tio li haltis antaŭ ĉiu obstaklo; soldatojn li ne amis kaj vane kontraŭ ili batalis, ne sciis akiri al si aŭtoritaton, kiun ĝuis ”maljunulaĉo” eĉ ”kanajla maljunulaĉo”.

En kelkaj garnizonoj, kiel ekzemple en Tridentino, anstataŭ ”furzulo” oni diradis ”nia maljuna kanajlo”. En ĉiuj okazoj temis pri persono iom aĝa, kaj se Švejk enmense nomis la leŭtenanton Dub ”duonfurzulo”, li esprimis absolute logike, ke koncerne kaj la aĝon kaj la rangon kaj entute ĉion mankas al la leŭtenanto Dub ankoraŭ kvindek procentoj por ke li iĝu ”furzulo”.

Revenante kun tiuj ĉi pensoj al sia vagono, li renkontis la servosoldaton Kunert, kiu havis ŝvelan vizaĝon kaj balbutis ion nekompreneblan, ke li ĵus renkontiĝis kun sia sinjoro leŭtenanto Dub kaj tiu tute neatendite lin vangobatis, ĉar li laŭdire scias pri faktoj, ke Kunert interrilatas kun Švejk.

”En tiu ĉi okazo,” diris Švejk trankvile, ”ni iros al raporto. Aŭstra soldato devas lasi sin vangobati nur en certaj okazoj.

Sed tiu via sinjoro transpaŝis ĉiujn limojn, kiel tion diradis maljuna Eŭgeno la Savoja: 'Nur de ĉi tie ĝis ĉi tie'. Nun vi mem devas iri al raporto, kaj se vi ne iros, mi vangobatos vin mem, por ke vi sciu, kio estas disciplino en la armeo. En Karlina kazerno servis leŭtenanto Hausner, tiu havis ankaŭ servosoldaton kaj ankaŭ lin vangobatis kaj piedbatis. Foje estis tiu servosoldato tiel vangobatita, ke li ne sciis, kie li havas la kapon, anoncis sin al raporto kaj tie, ĉar li ĉion tion intermiksis, proklamis, ke li estis piedbatita; kaj tiu lia sinjoro ankaŭ vere pruvis, ke la servosoldato mensogas, ke tiutage li lin ne piedbatis, sed nur vangobatis, tiel tiun servosoldaton oni malliberigis por tri semajnoj pro falsa akuzo.

Sed tio ŝanĝas nenion en la tuta afero,” daŭrigis Švejk, ”tio estas ĝuste la sama kiel tio, pri kio ĉiam rakontis studento de medicino Hubička, ke estas egale distranĉi en patologia instituto homon, kiu sin pendumis aŭ venenigis. Kaj mi iras kun vi. Kelke da vangobatoj signifas en la soldatservo multon.”

Kunert tute perpleksiĝis kaj lasis sin konduki de Švejk al la stabvagono.

La leŭtenanto Dub ekkriegis, klinante sin el fenestro: ”Kion vi ĉi tie volas, kanajloj?”

”Kondutu digne,” admonis Švejk Kunerton kaj puŝis lin antaŭ si en la vagonon.

En la koridoro aperis la ĉefleŭtenanto Lukáš kaj malantaŭ li la kapitano Ságner.

La ĉefleŭtenanto Lukáš, kiu travivis kun Švejk jam tiom da aferoj, terure miris, ĉar Švejk ne mienis jam tiel bonkore serioze, lia vizaĝo ne havis konatan bonaniman mienon, sed signon pri novaj malagrablaj okazaĵoj.

”Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto,” diris Švejk, ”la afero iras al raporto.”

”Ne komencu denove per viaj idiotaĵoj, Švejk, mi havas da tio ankaŭ jam sufiĉe.”

”Bonvolu permesi,” diris Švejk, ”mi estas kuriero de via kompanio, vi, permesu, bonvolas esti komandanto de la dekunuo. Mi scias, ke tio aspektas terure strange, sed mi scias ankaŭ, ke sinjoro leŭtenanto Dub estas via subulo.”

”Švejk, vi plene freneziĝis,” falis en lian parolon la ĉefleŭtenanto Lukáš, ”vi estas ebriega, vi faros plej bone, se vi foriros! Ĉu vi komprenas, idioto, bruto?”

”Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto,” diris Švejk, puŝante antaŭ si Kunerton, ”tio aspektas ĝuste tiel kiel foje en Prago, kiam oni faris provon pri ŝirma kadro kontraŭ surveturigo fare de elektra tramo. Tiu sinjoro inventisto mem sin oferis por tiu provo, kaj poste la urbo devis pagi al lia vidvino kompenson pro tiu damaĝo.”

La kapitano Ságner, ne sciante, kion diri, kapjesis ĉe tio, dum la ĉefleŭtenanto Lukáš mienis senespere.

”Ĉio devas iri per la vojo de raporto, obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto,” daŭrigis Švejk senkompate, ”ankoraŭ en Bruck vi al mi diris, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke se mi estas kuriero de la kompanio, ke mi havas ankoraŭ aliajn devojn ol nur ordonojn. Ke mi devas esti informita pri ĉio, kio okazas ĉe la kompanio. Surbaze de tiu ordono mi permesas al mi anonci al vi, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke sinjoro leŭtenanto Dub pro nenio neatendite vangobatis sian servosoldaton. Mi tion, obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, eventuale eĉ ne dirus. Sed se mi scias, ke sinjoro leŭtenanto Dub estas sub via komandopovo, mi decidiĝis, ke tio devas iri al raporto.”

”Tio ĉi estas stranga afero,” diris la kapitano Ságner, ”kial, Švejk, vi puŝas ĉi tien tiun Kunerton?”

”Obee mi raportas, sinjoro bataliona komandanto, ke ĉio devas iri per la vojo de raporto. Li estas stulta, li estis vangobatita fare de sinjoro leŭtenanto Dub kaj li ne povas tion al si permesi por mem iri al raporto. Obee mi raportas, sinjoro kapitano, se vi lin ekrigardus, kiel tremas al li la genuoj, li estas tute neviva, ke li devas iri al tiu raporto. Kaj se ne estus mi, li al tiu raporto eble tute ne venus, kiel tiu Kudela el Bytouchov, kiu dum sia aktiva soldatservo tiel longe 'iradis' al raporto, ĝis li estis translokita al maristoj, kie li iĝis ĉefserĝento kaj poste sur iu insulo en Pacifiko oni proklamis lin dizertinto. Poste li tie edziĝis kaj parolis ankaŭ kun vojaĝisto Havlasa[56], kiu tute ne ekkonis, ke tiu homo ne estas indiĝeno. — Ĉiuflanke estas tio tre trista, se iu devas iri al raporto pro kelke da sensencaj vangobatoj. Sed li tute ne volis ĉi tien iri, ĉar li diris, ke li ĉi tien ne iros. Li estas entute tia vangobatata servosoldato, ke li eĉ ne scias, pri kiu vangobato ĉi tie temas. Li ĉi tien tute ne irus, li tute ne volis iri al raporto, li multfoje lasas sin bati eĉ pli. Obee mi raportas, sinjoro kapitano, rigardu lin, li estas jam el ĉio tio tute surfekita. Kaj aliflanke, necesis ke li tuj plendu, ke li ricevis tiujn vangobatojn, sed li ne kuraĝis, ĉar li sciis, ke, kiel skribis certa poeto, estas pli bone esti kiel humila violo. Scie, li servas ĉe sinjoro leŭtenanto Dub.”

Puŝante Kunerton antaŭ sin, Švejk al li diris: ”Ne tremu senĉese kiel tremolo!”

La kapitano Ságner demandis Kunerton, kiel tio propre okazis.

Sed Kunerrt proklamis, tremante per la tuta korpo, ke ili povas demandi sinjoron leŭtenanton Dub, ke tiu lin tute ne vangobatis.

La judaso Kunert, senĉese tremante per la tuta korpo, proklamis eĉ, ke Švejk tion tute al si elpensis.

Al tiu ĉi hontiga situacio faris finon la leŭtenanto Dub, kiu subite aperis kaj alkriegis Kunerton: ”Ĉu vi volas ricevi ankoraŭ denove kelke da vangobatoj?”

La afero estis do tute klara kaj la kapitano Ságner simple proklamis al la leŭtenanto Dub: ”Ekde la hodiaŭa tago Kunert estas alkomandita al la bataliona kuirejo, kaj koncerne novan servosoldaton, turnu vin al la ĉefserĝento-kontisto Vaněk.”

La leŭtenanto Dub soldatsalutis kaj ĉe foriro diris al Švejk nur: ”Mi vetas, ke foje vi estos pendumita.”

Kiam li foriris, Švejk turnis sin al la ĉefleŭtenanto Lukáš per milda, amika tono: ”En Mnichovo Hradiště estis ankaŭ tia sinjoro kaj ankaŭ tiel parolis kun tiu alia kaj tiu al li respondis: ”Ĉe ekzekutejo ni renkotiĝos.”

”Švejk,” diris la ĉefleŭtenanto Lukáš, ”vi estas ja idioto, kaj ne aŭdacu al mi diri, kiel vi kutimas: 'Obee mi raportas, ke mi estas idioto'.”

”Okulfrapanta,” ekparolis la kapitano Ságner, klinante sin el fenestro, kaj li tre ŝate de tiu fenestro cedus, sed li jam ne havis tempon, ĉar aperis tiu malfeliĉo: la leŭtenanto Dub sub la fenestro.

La leŭtenanto Dub komencis per tio, ke li tre bedaŭras tion, kiel la kapitano Ságner foriris, neelaŭskultinte liajn kaŭzojn pri ofensivo en la orienta fronto.

”Por kompreni la grandegan ofensivon,” vokis la leŭtenanto Dub supren al la fenestro, ”ni devas konscii, kiel la ofensivo evoluis fine de aprilo. Ni devis trarompi la rusan fronton kaj kiel la plej konvenan lokon por tiu ĉi trarompo ni trovis fronton inter Karpatoj kaj Vistulo.”

”Mi pri tio kun vi ne kverelas,” respondis la kapitano Ságner seke kaj foriris de la fenestro.

Kiam duonhoron post tio oni daŭrigis la veturon al Sanok, la kapitano Ságner streĉis sin sur benko kaj ŝajnigis dormon, por ke la leŭtenanto Dub intertempe forgesu siajn gurditajn konkludojn pri ofensivo.

En la vagono kun Švejk mankis Baloun. Nome, li elpetis al si permeson, ke li povu forviŝi kaldronon post gulaŝo per pano. Nun li estis en vagono kun militkuirejoj en malagrabla situacio, ĉar ĉe tio, kiel la trajno moviĝis, li enflugis kapantaŭe en kaldronon kaj la piedoj pendis al li trans ĝian randon. Sed li alkutimiĝis al tiu situacio kaj el la kaldrono eĥis ŝmacado, kiel se erinaco pelas blatojn, kaj pli poste petvoĉo de Baloun: ”Mi petas vin, kamaradoj, pro dio, ĵetu al mi ĉi tien peceton da pano, ĉi tie estas ankoraŭ multe da saŭco.” Tiu ĉi idilio daŭris ĝis la plej proksima stacio, kien ili alveturis kun kaldrono de la dekunua kompanio jam purigita, ke ĝia stana tavolo vere brilis.

”Dio rekompencu vin pro tio, kamaradoj,” dankis Baloun kore. ”De la tempo, kiam mi estas nun en la soldatservo, la fortuno ekridetis al mi la unuan fojon.”

Kaj estis vere kion diri. En Łupkowska-intermonto Baloun akiris du porciojn da gulaŝo, ankaŭ la ĉefleŭtenanto Lukáš montris sian kontenton,. ke Baloun alportis al li el la oficira kuirejo netuŝitan manĝon kaj lasis por li pli grandan duonon.

Baloun estis tute feliĉa, balancis la piedojn, kiujn li elŝovis el la vagono, kaj subite tiu ĉi tuta milito ŝajnis al li esti io varmeca, familia.

Kompania kuiristo komencis pri li ŝerci, ke kiam oni alveturos al Sanok, oni kuiros vespermanĝon kaj ankoraŭ unu tagmanĝon, ĉar tiun vespermanĝon kaj tagmanĝon ili havas al sia bono, se oni ne ricevis tion dum la tuta vojo. Baloun nur kapjesis kaj flustris: ”Vi vidos, kamaradoj, ke sinjoro dio nin ne forlasos.”

Ĉiuj sincere al li ridis kaj la kuiristo, sidante sur militkuirejo, kantis:

Dio nin ja ne forpuŝos,
flam’ infera nin ne tuŝos.
Se en koton li nin premos,
elgratos nin, helpi venos...
Se en vepron li nin ĵetos,
elhaki nin li tuj pretos.
Dio nin ja ne forpuŝos,
flam’ infera nin ne tuŝos...

En valoj malantaŭ la stacio Szczawne denove komencis aperi novaj soldataj tombejoj. Sub Szczawne eblis el la trajno vidi ŝtonan krucon kun senkapa sinjoro Kristo, kiu perdis la kapon ĉe pafdetruo de la trako.

La trajno altigis sian rapidecon, impetante suben tra valo al Sanok, la horizontoj plivastiĝis kaj tiel ambaŭflanke iĝis ankaŭ pli multnombraj la tutaj grupoj da disbatitaj vilaĝoj en la regiono.

De la fervoja taluso oni vidis sube en rivereto ĉe Kulaszna falegintan, disbatitan trajnon de la Ruĝa Kruco.

Baloun konsterniĝe malfermegis je tio la okulojn kaj miris precipe al sube disĵetitaj eroj de la lokomotivo. Gia tubo estis enpuŝita en fervojan taluson kaj elstraris el ĝi eksteren kiel kanontubo je dudekokcentimetra kalibro.

Tiu ĉi fenomeno vekis atenton ankaŭ en la vagono, kie estis Švejk. Pleje ekscitiĝis la kuiristo Jurajda: ”Ĉu tio estas permesite, pafi kontraŭ vagonoj de la Ruĝa Kruco?”

”Tio ne estas permesite, sed oni povas tion fari,” diris Švejk, ”tiu bato estis bona kaj poste ĉiu petos pardonon, ke tio estis nokte kaj ke tiun ruĝan krucon oni ne vidis. En la mondo ĝenerale ekzistas multe da aferoj, kiuj estas malpermesitaj, sed fari ilin oni povas. La ĉefa afero estas, ke ĉiu tion provu, ĉu li sukcesos, por ke li povu fari tion, kio estas malpermesita. Dum imperiestraj manovroj en la regiono ĉe Písek venis ordono, ke estas malpermesite kapriole ligi soldatojn dum marŝo. Sed nia kapitano malkovris, ke oni povas tion fari, ĉar tia ordono estis ege komika, tion ĉiu povis facile kompreni, ke kapriole ligita soldato ne povas marŝi. Li fakte tiun ordonon ne evitis, li simple kaj saĝe igis ĵeti kapriole ligitajn soldatojn sur veturilojn de la trajnotrupo kaj oni marŝis kun ili pluen. Aŭ tiu ĉi afero, kiu okazis en nia strato antaŭ kvin aŭ ses jaroj. En unua etaĝo loĝis tie sinjoro Karlík. Je unu etaĝo pli alte tre bonkora homo, studento de konservatorio Mikeš. Li tre amis ulinojn kaj interalie li komencis amindumi ankaŭ filinon de tiu sinjoro Karlík, kiu posedis transloĝigan firmaon, sukeraĵejon kaj ie en Moravio ankaŭ librobindejon sub nomo de tute alia firmao. Kiam sinjoro Karlík eksciis, ke tiu studento de konservatorio amindumas lian filinon, li vizitis lin en lia loĝejo kaj diris al li: 'Vi ne povas kun mia filino edziĝi, ĉifonulo. Mi ŝin al vi ne donos!' 'Bone,' respondis al li sinjoro Mikeš, 'se mi ne povas kun ŝi edziĝi, kion mi faru, ĉu mi pro tio min disŝiru?' Post du monatoj venis sinjoro Karlík denove, alkondukis sian edzinon kaj ambaŭ diris al li unisone: 'Kanajlo, vi senigis nian filinon je honoro.' 'Kompreneble,' li respondis al ili, 'mi permesis al mi malvirtigaĉi ŝin, via sinjorina moŝto.' Tiu sinjoro Karlík komencis superflue lin alkriegi, ke li ja al Mikeš diris, ke tiu ne povas kun ŝi edziĝi, ke li ŝin al li ne donos, sed tiu tute ĝuste al li respondis, ke li kun ŝi ankaŭ ne edziĝos kaj ke tiam oni tute ne parolis pri tio, kion li povas kun ŝi fari. Ke pri tio oni ne traktis, li tenas la vorton, ili ne faru al si la zorgojn, li ŝin ne volas, li estas karaktera homo, ne laŭ la devizo 'kien la vento, tiel la mantelo', ke li tenas la vorton, se li ion diras, ke tio ankaŭ validas. Kaj se li estos pro tio persekutata, ke ankaŭ pro tio li ne rompas al si la kapon, ĉar li havas la konsciencon pura kaj lia mortintino panjo ankoraŭ sur la mortolito lin ĵurligis, ke li neniam en la vivo mensogu, ke li promesis al ŝi tion mandone kaj tia juro validas. Ke en lia familio absolute neniu mensogis kaj ankaŭ en la lernejo li havis ĉiam la plej altan markon de bona konduto. Ĉi tie vi do vidas, ke estas malpermesitaj diversaj aferoj, sed fari ilin oni povas, kaj ke la vojoj povas esti diversaj, nur volon ni ĉiuj havu la saman.”

”Karaj amikoj,” diris la unujara volontulo, kiu fervore faris al si notojn, ”ĉio malbona havas ankaŭ sian bonan flankon. Tiu ĉi en aeron eksplodigita, duonbruligita kaj de sur la taluso malsupren ĵetegita trajno de la Ruĝa Kruco pliriĉigas gloran historion de nia bataliono per nova heroa faro de la estonto. Mi imagas, ke proksimume la deksesan de septembro, kiel mi jam faris al mi noton, el ĉiu kompanio de nia bataliono aliĝos kelke da simplaj soldatoj sub komando de kaporalo por eksplodigi blenditan trajnon de la malamiko, kiu kontraŭ ni pafas kaj malhelpas nian transiron trans riveron. Ili honore plenumis sian taskon, alivestitaj kiel kampistoj.

Kion mi vidas,” ekvokis la unujara volontulo, rigardante en siajn notojn. ”Kiel ĉi tie aperis nia sinjoro Vaněk?

Aŭdu, sinjoro ĉefserĝento-kontisto,” li turnis sin al Vaněk, ”kia bela artikolo pri vi estos en la historio de la bataliono. Mi konjektas, ke vi troviĝas tie jam unufoje, sed tio ĉi estos nepre pli bona kaj pli efika.” La unujara volontulo legis kun emfaza voĉo: ”Heroa morto de la ĉefserĝento-kontisto Vaněk. Al kuraĝa entrepreno, eksplodigo de malamika blendita trajno, anoncis sin ankaŭ la ĉefserĝento-kontisto Vaněk, alivestita kiel la ceteraj en kampistan kostumon. Per kaŭzita eksplodo li perdis la konscion, kaj kiam li ĝin reakiris, li vidis sin ĉirkaŭita de la malamiko, kiu tuj venigis lin al la stabo de la malamika divizio, kie vidalvide al la morto li rifuzis kian ajn klarigon pri posteno kaj multnombreco de nia soldataro. Ĉar li estis alivestita, oni kondamnis lin kiel spionon al pendumo, sed konsidere lian altan rangon tiu puno estis ŝanĝita al mortpafo. La ekzekuto estis tuj farita ĉe tombeja muro kaj la kuraĝa ĉefserĝento-kontisto Vaněk petis, ke oni ne vualu al li la okulojn. Al la demando, ĉu li havas ian deziron, li respondis: 'Sciigu pere de parlamentario mian lastan saluton al mia bataliono, kaj ke mi mortas kun konvinko, ke nia bataliono daŭrigos sian venkan vojon. Krom tio sciigu al sinjoro kapitano Ságner, ke laŭ la lasta brigada ordono altiĝas la porcio da konservaĵoj al du kaj duono da konservaĵo por unu viro tage.' Tiel mortis nia ĉefserĝento-kontisto Vaněk, vekinte per sia lasta frazo panikan timon ĉe la malamiko, kiu opiniis, ke malhelpante nian transiron trans riveron, ĝi apartigas nin de provizaj punktoj, kaŭzas al ni baldaŭan malsatiĝon kaj per tio ankaŭ demoraligon en niaj vicoj. — Pri lia trankvilo, kun kiu li rigardis renkonten al la morto, atestas la fakto, ke antaŭ sia ekzekuto li ludis kun malamikaj staboficiroj cvikon. 'Mian gajnitan sumon transdonu al la rusa Ruĝa Kruco', li diris, starante jam antaŭ fusiltuboj. Tiu ĉi nobla grandanimeco kortuŝis ĉeestantajn armeajn anstataŭantojn ĝis larmoj.

Pardonu, sinjoro Vaněk,” daŭrigis la unujara volontulo, ”ke mi permesis al mi disponi pri via gajnita mono. Mi meditis pri tio, ĉu oni eble transdonu tion al la aŭstra Ruĝa Kruco, sed fine mi supozas, ke el la vidpunkto de homeco estas tio egala, ĉefe ke oni tion transdonos al humana institucio.”

”Tiu nia mortinto povis tion transdoni al supa instituto de la urbo Prago,” diris Švejk, ”sed tiel ĉi estas tio tamen nur pli bona, sinjoro urbestro probable aĉetus al si por tiu sumo tripkolbason al lunĉo.”

”Nu jes, oni ŝtelas ĉie,” diris la telefonisto Chodounský.

”Ĉefe oni ŝtelas ĉe la Ruĝa Kruco,” proklamis la kuiristo Jurajda kun granda kolero. ”En Bruck mi havis konatan kuiriston, kiu kuiris por fratulinoj en la barako, kaj tiu al mi diris, kiel la estrino de tiuj fratulinoj kaj ĉefflegistinoj sendas hejmen po tutaj kestoj da Malaga vino kaj ĉokolado. Tion portas kun si mem la okazo, tio estas antaŭdestino de la homo. Ĉiu homo trapasas en sia senfina vivo sennombrajn ŝanĝojn kaj foje en certaj periodoj de sia agado li devas aperi sur tiu ĉi mondo kiel ŝtelisto. Mi mem jam travivis unu tian periodon.”

La kuiristo okultisto Jurajda eltiris el sia dorsosako botelon da konjako.

”Ĉi tie vi vidas seneraran pruvon de mia aserto,” li diris, malŝtopante la botelon. ”Mi prenis ĝin antaŭ la forveturo el la oficira kuirejo. Ĝi estas konjako de la plej bona marko kaj estis preparita al uzo por sukeraj glazuroj sur Linzaj tortoj. Sed ĝi estis antaŭdestinita al tio, ke mi ĝin ŝtelu, same kiel mi estis antaŭdestinita por iĝi ŝtelisto.”

”Kaj ankaŭ ne estus malbone,” ekparolis Švejk, ”se ni estus antaŭdestinitaj esti viaj kunkulpuloj, almenaŭ mi havas tian antaŭsenton.”

Kaj la antaŭdestino vere plenumiĝis. La botelo cirkulis malgraŭ protesto de la ĉefserĝento-kontisto Vaněk, kiu asertis, ke konjakon necesas trinki el gamelo kaj juste dividi, ĉar por la botelo estas da ili ĉiuj kvin, tiel ke ĉe nepara numero povas facile okazi, ke iu certe trinkos el la botelo je unu gluto pli ol tiuj ceteraj, al kio Švejk rimarkis: ”Tio estas vero, se sinjoro Vaněk deziras havi paran numeron, li eksiĝu el la societo, por ke ne estu iaj malagrablaĵoj kaj kvereloj.”

Vaněk do revokis sian proponon kaj prezentis alian, grandaniman, ke la donacinto Jurajda estu vicigita sur tian lokon, ke li povu trinki dufoje, kio vekis ŝtormon de malkonsento, ĉar Vaněk jam unufoje trinkis, gustumante la konjakon ĉe malŝtopado de la botelo[57].

Fine estis akceptita propono de la unujara volontulo trinki laŭ la alfabeto, kion li kialigis tiel, ke tio estas jam certa antaŭdestino, kian nomon ĉiu el ili havas.

La botelon fintrinkis Chodounský, unua laŭ la alfabeta ordo, akompanata per minaca rigardo de Vaněk, kiu al si elkalkulis, ke kiel lasta li havos je unu gluto pli, kio estis kruda matematika eraro, ĉar estis dudek unu glutoj.

Poste ili ludis simplan cvikon kun tri kartoj; montriĝis, ke la unujara volontulo ĉiufoje, kiam li alprenas atutan karton, uzas ĉe tio religiajn sentencojn el la Sankta Skribo. Prenante al si atutan fanton, li vokis: ”Sinjoro, lasu al mi tiun ĉi fanton ankaŭ ĉisomere, ke mi ĝin kultivu kaj sterku, ĝi alportu al mi fruktojn.”

Kiam oni al li riproĉis, ke li aŭdacis alpreni eĉ atutan okon, li ekvokis per forta voĉo: ”Ĉu virino, havanta dek groŝojn, se ŝi unu groŝon perdus, ne eklumigos kandelojn kaj ne serĉas fervore, dum ŝi ne trovos? Kaj kiam ŝi trovis, ŝi kunvokas najbarojn kaj amikinojn dirante: 'Goju kune kun mi, ĉar mi alprenis atutan okon kaj en kartoj venis al mi atuta reĝo kun aso!' — Donu ĉi tien do la kartojn, vi ĉiuj malgajnis.”

La unujara volontulo Marek havis vere grandan feliĉon en karludado. Dum la ceteraj reciproke sin superatutis, li batis iliajn superatutitajn kartojn ĉiam per la plej alta atuto, tiel ke unu post la alia malgajnis, li prenis unu vetsumon post la alia kaj vokis al la venkitoj: ”Kaj tertremoj grandaj aperos diversloke kaj teruraĵoj de malsato kaj pesto kaj grandaj ĉielaj mirakloj.” Fine ĉiuj havis da tio jam sufiĉe kaj ĉesis ludi, kiam la telefonisto Chodounský malgajnis sian duonjaran estontan soldon. Li estis per tio konsternita kaj la unujara volontulo postulis de li atestojn, ke ĉe elpago de soldo la ĉefserĝento-kontisto Vaněk elpagu la soldon de Chodounský al li.

”Ne timu, Chodounský,” konsolis lin Švejk. ”Se vi havos feliĉon, vi falos en la unua batalo kaj koncerne viajn soldojn, Marek foriros kun longa nazo, trankvile tion al li subskribu.”

La mencio, ke Chodounský falos, tuŝis lin tre malagrable, tiel ke li diris kun certeco: ”Mi ne povas fali, ĉar mi estas telefonisto, telefonistoj estas ĉiam en fronta kaŝejo kaj dratojn oni streĉas aŭ serĉas erarojn ĉiam nur post batalo.”

La unujara volontulo menciis, ke telefonistoj ĝuste male estas elmetitaj al granda danĝero kaj ke ĉefe telefonistojn ĉiam elserĉas la malamika artilerio. Neniu telefonisto estas sekurigita en sia kaŝejo. Eĉ se li estus dek metrojn sub la tero, la malamika artilerio tamen lin tie trovos. Ke telefonistoj pereas kiel hajleroj dum somera pluvo, pri tio atestas la fakto, ke kiam li forlasis Bruckon, oni malfermis tie ĝuste la dudekokan kurson por telefonistoj.

Chodounský afliktite rigardis antaŭ sin, kio instigis Švejkon al amika bona vorto: ”Nu, mallonge dirite, vi havas neenviindan eskapejon.” Chodounský afable respondis: ”Fermu la faŭketon, onklino.”

”Mi rigardos la literon 'C' en miaj notoj pri historio de la bataliono... Chodounský. Chodounský, hm, aha, ĉi tie ni tion havas: 'La telefonisto Chodounský superŝutita de mino. Li telefonas el sia tombo al la stabo: 'Mi mortas kaj gratulas al mia bataliono pro la venko!' ”

”Tio devas al vi sufiĉi,” diris Švejk, ”aŭ vi deziras ankoraŭ ion al tio aldoni? Ĉu vi memoras tiun telefoniston el Titanic[58], kiu, kiam la ŝipo komencis jam droni, senĉese telefonis suben al subakvigita kuirejo, kiam jam estos tagmanĝo?”

”Por mi estas tio egala,” diris la unujara volontulo, ”la antaŭmortan eldiron de Chodounský eblas eventuale kompletigi per tio, ke li fine vokos per telefono: 'Salutu de mi nian feran brigadon!' ”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.