La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA BRAVA SOLDATO ŠVEJK

Aŭtoro: Jaroslav Hašek

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Parto I: En la ariero
Enkonduko
1  2  3  4  5
6  7  8  9 10
11 12 13 14 15
Postparolo
Alskribaĵoj

Parto II: En la fronto
1  2  3  4  5
Alskribaĵoj

Parto III: Glora batregalo
1  2  3  4
Alskribaĵoj

Parto IV: Daŭrigo de la glora batregalo
1  2  3
Alskribaĵoj

Vortoj

Parto I: EN LA ARIERO

6. ŠVEJK DENOVE HEJME, TRAROMPINTE LA MAGIAN RONDON

Tra konstruaĵo de la polica direkcio blovis la spirito de fremda aŭtoritato, sondanta, kiom da entuziasmo havas la loĝantaro por la milito. Krom kelke da esceptoj, homoj, kiuj ne forgesis, ke ili estas filoj de la nacio versonta sian sangon pro interesoj por ĝi fremdaj, la polica direkcio prezentis la plej belan grupon da burokrataj preduloj, kiuj havis komprenon nur por malliberejo kaj pendumilo, por defendi la ekziston de torditaj paragrafoj.

Ĉe tio ili traktis siajn viktimojn kun sarkasma afablo, antaŭe pripensante ĉiun vorton.

”Mi tre bedaŭras, ke vi denove falis en niajn manojn,” diris unu el tiuj nigreflave striitaj preduloj[37], kiam oni alkondukis al li Švejkon. ”Ni opiniis, ke vi bonmoriĝos, sed ni seniluziiĝis.”

Švejk senvorte kapjesis kaj mienis tiel senkulpe, ke la nigreflava predulo demande lin ekrigardis kaj emfazis:

”Ne mienu tiel idiote.”

Sed li tuj transiris al afabla tono kaj daŭrigis:

”Por ni estas certe tre neagrable teni vin en arestejo kaj mi povas vin certigi, ke laŭ mia opinio via kulpo ne estas tro granda, ĉar ĉe via febla inteligenteco ne ekzistas dubo, ke iu vin persvadis. Diru al mi, sinjoro Švejk, kiu propre persvadas vin fari tiajn stultaĵojn?”

Švejk ektusis kaj proklamis:

”Mi, bonvolu pardoni, scias pri neniuj stultaĵoj.”

”Kaj ĉu tio ne estas stultaĵo, sinjoro Švejk,” diris false patreca tono, ”kiam laŭ la raporto de policisto, kiu vin ĉi tien alkondukis, vi kaŭzis svarmon de homoj antaŭ la milita manifesto afišita sur stratangulo, kaj kiam vi incitis la popolon per ekkrioj: 'Vivu la imperiestro Francisko Jozefo! En tiu ĉi milito ni venkos!'?”

”Mi ne povis maldiligenti,” proklamis Švejk, fiksante siajn bonulajn okulojn sur la rigardo de la inkvizitoro, ”mi ekscitiĝis, vidante, ke ĉiuj legas tiun manifeston pri la milito kaj montras nenian ĝojon. Nenia vivuado, nenia hura, tute nenio, sinjoro konsilisto. Kvazaŭ tio ilin tute ne tušus. Kaj tiam mi, hardita soldato de la naŭdekunua regimento, ne povis tion rigardi, tiel mi ekkriis tiujn frazojn kaj mi opinias, ke vi, se vi estus sur mia loko, farus tion same kiel mi. Se eksplodis la milito, oni devas en ĝi venki kaj devas vivui al sinjoro imperiestro, tion neniu elpelos el mia kapo.”

Superita kaj humiligita, la nigreflava predulo ne eltenis la rigardon de senpeka ŝafido Švejk, klinis la okulojn al oficaj aktoj kaj diris:

”Mi plene aprobus vian entuziasmon, sed se ĝi evidentiĝus ĉe aliaj cirkonstancoj. Sed vi mem bone scias, ke kondukis vin policisto, tiel ke tia patriota manifestiĝo povis kaj devis efiki sur la publikon pli ironie ol serioze.”

”Se iun kondukas policisto,” respondis Švejk, ”estas tio malfacila momento en la homa vivo. Sed se la homo eĉ en tia malfacila momento ne forgesas, kion necesas fari, se estas milito, mi opinias, ke tia homo ne estas tre malbona.”

La nigreflava predulo ekgrumblis kaj ankoraŭfoje ekrigardis en la okulojn de Švejk.

Švejk respondis per senkulpa, mola, modesta kaj karesa varmo de siaj okuloj.

Momenton tiuj du fikse rigardis unu la alian.

”Diablo vin prenu, Švejk,” diris fine la ofica buŝo, ”se oni venigos vin ĉi tien ankoraŭfoje, mi demandos vin pri nenio kaj vi marŝos rekte antaŭ la militan tribunalon en Hradĉany[38]. Ĉu vi komprenis?”

Kaj antaŭ ol li tion ekkonsciis, Švejk alpaŝis al li, kisis lian manon kaj diris:

”Dio rekompencu vin por ĉio, se vi iam bezonus pursangan hundeton, bonvolu vin turni al mi. Mi havas komercejon per hundoj.”

Kaj tiel Švejk denove estis libera kaj survoje hejmen.

Lia meditado, ĉu unue ankoraŭ halti en 'Ĉe la kaliko', finiĝis per tio, ke li malfermis la pordon, tra kiu li antaŭ tempo eliris en akompano de la detektivo Bretschneider.

En la bierejo regis tomba silento. Sidis tie kelke da gastoj, inter ili sakristiano de la preĝejo Ĉe sankta Apolinaro. Ili nubmienis. Malantaŭ la bierstablo sidis la gastejestrino Palivec kaj apatie rigardis la kranojn.

”Do, mi jam revenis,” diris Švejk gaje, ”donu al mi glason da biero. Kie ni havas sinjoron Palivec, ĉu ankaŭ li estas jam hejme?”

Anstataŭ respondo sinjorino Palivec komencis plori, kaj koncentrante sian malfeliĉon en stranga akcento sur ĉiu vorto, si eklamentis:

”Oni - donis - al - li - dek - jarojn - antaŭ - semajno.”

”Nu vidu,” diris Švejk, ”sep tagojn do li havas jam for.” ”Li estis tiel singarda,” ploris sinjorino Palivec, ”ankaŭ li mem ĉiam tion pri si asertis.”

La gastoj en la bierejo obstine silentis, kvazaŭ vagus ĉi tie la spirito de Palivec kaj admonus ilin al ankoraŭ pli granda singardemo.

”El singardemo fontas la saĝeco,” diris Švejk, eksidante ĉe tablo al glaso da biero, en kies ŝaŭmo estis etaj aperturoj, kiel sur ĝin gutis larmoj de sinjorino Palivec, kiam si portis la bieron al Švejk sur la tablon, ”la nuna tempo estas tia, ke ĝi devigas la homon al singardemo.”

”Hieraŭ ni havis du entombigojn,” kondukis la parolon al alia kampo la sakristiano de Ĉe sankta Apolinaro.

”Šajne iu mortis,” diris alia gasto, al kio la tria aldonis: ”Ĉu tiuj entombigoj estis kun katafalko?”

”Mi satus scii,” diris Švejk, ”kiaj estos nun en la milito tiuj soldataj entombigoj.”

La gastoj leviĝis, pagis kaj senvorte foriris. Švejk kaj sinjorino Palivec restis solaj.

”Tion mi ne ekpensis,” li diris, ”ke senkulpan homon oni kondamnos al dek jaroj. Ke senkulpulon oni kondamnis al kvin jaroj, tion mi jam aŭdis, sed al dek, tio estas tro multe.” ”Sed li, tiu mia, konfesis,” ploris sinjorino Palivec, ”kiel li diris ĉi tie tion pri muŝoj kaj tiu bildo, tiel li ripetis tion kaj en la polica direkcio kaj antaŭ la tribunalo. Mi ĉeestis la proceson kiel atestantino, sed pri kio mi povis atesti, se oni al mi diris, ke mi estas al mia edzo en parenca rilato kaj ke mi povas rifuzi la depozicion. Mi tiel ektimis tiun parencan rilaton, por ke post tio eble ankoraŭ io ne sekvu, ke mi rifuzis la depozicion kaj li, la maljuna kompatindulo, ekrigardis min tiel, ke ĝismorte mi ne forgesos tiujn liajn okulojn. Kaj kiam poste oni kondukis lin post la verdikto, li, tute el tio konfuzita, ekkriis tie en la koridoro: 'Vivu la Libera penso!'[39]

”Kaj sinjoro Bretschneider, ĉu tiu ĉi tien jam ne venas?” demandis Švejk.

”Li estis ĉi tie kelkfoje,” respondis sinjorino gastejestrino, ”li eltrinkis unu aŭ du glasojn da biero, demandis min, kiu ĉi tien venas kaj aŭskultis, kiel gastoj interparolas pri futbalo. Ili ĉiam, vidante lin, parolas nur pri futbalo. Kaj li skuiĝis, kvazaŭ ĉiumomente li volus furiozi kaj svingiĝi. Dum la tuta tempo li kaptis en siajn retojn nur remburiston el Přícná-strato.” ”Tio estas la afero de trejnado,” rimarkis Švejk, ”ĉu tiu remburisto estis stulta homo?”

”Proksimume kiel mia edzo,” ŝi respondis kun ploro, ”la detektivo lin demandis, ĉu li pafus kontraŭ serboj. Kaj la remburisto al li respondis, ke li ne scipovas pafi, ke foje li estis en kermesa pafejo kaj pafdisipis tie k r o n o n[40]. Poste ni ĉiuj aŭdis, ke sinjoro Bretschneider diris, eltirante sian notlibron: 'Jen vidu, ree nova bela štatperfido!' kaj li foriris kun tiu remburisto el Přícná-strato, kiu jam ne revenis.”

”Pli da ili ne revenos,” diris Švejk, ”donu al mi glaseton da rumo.”

Švejk ĝuste mendis al si rumon la duan fojon, kiam la bierejon eniris la kašpolicisto Bretschneider. Ĵetinte flugrigardon al la bierstablo kaj en la sengastan lokalon, li sidiĝis ĉe Švejk, kaj mendinte bieron atendis, kion Švejk diros.

Švejk deprenis gazeton de sur la hoko, kaj trarigardante la lastan paĝon kun anoncoj, ekparolis:

”Jen vidu, tiu Cimpera el Straškov nro 5, pošto Racineves, vendas bienon kun dek tri bušeloj da propraj kampoj, lernejo kaj fervojo enloke.”

Bretschneider nervoze ektamburis per la fingroj kaj turnante sin al Švejk, rimarkis:

”Mi miras, kial tiu bieno vin interesas, sinjoro Švejk.” ”Ho, tio estas vi,” diris Švejk, prezentante al li la manon, ”mi ne ekkonis vin tuj, mi havas tre feblan memoron. Lastfoje ni disiris, se mi ne eraras, en la akcepta kancelario de la polica direkcio. Kion vi faras de tiu tempo, ĉu vi venas ĉi tien ofte?”

”Hodiaŭ mi venis por renkonti vin,” diris Bretschneider. ”Oni sciigis al mi en la polica direkcio, ke vi vendas hundojn. Mi bezonas belan rathundeton aŭ špicon aŭ ion similan.” ”Ĉion tion mi povas al vi havigi,” respondis Švejk, ”ĉu vi deziras beston pursangan aŭ iun el la strato?”

”Mi opinias,” rediris Bretschneider, ”ke mi decidiĝos por pursanga besto.”

”Kaj polican hundon, ĉu tiun vi ne dezirus?” demandis Švejk, ”tian, kiu ĉion tuj elflaros kaj kondukos al spuroj de krimulo? Havas ĝin certa buĉisto en Vršovice kaj ĝi trenas al li veturileton, tiu hundo, kiel oni diras, mistrafis sian profesion.”

”Mi deziras spicon,” diris Bretschneider kun trankvila obstino, ”spicon, kiu ne mordas.”

”Ĉu vi do deziras sendentan spicon?” demandis Švejk, ”mi scias pri tia. Posedas ĝin gastejestro en Dejvice[41].”

”Prefere do rathundeton,” embarase respondis Bretschneider, kies scioj pri hundobredado estis en nuraj komencoj, kaj se li ne ricevus tiun ordonon de la polica direkcio, li neniam ekscius ion pri hundoj.

Sed la ordono estis preciza, klara kaj senkompata. Konatiĝi pli intime kun Švejk surbaze de lia komercado per hundoj. Tiucele Bretscheider rajtis elekti al si helpantojn kaj disponi per monsumoj por aĉeti hundojn.

”Rathundetoj ekzistas grandetaj kaj pli malgrandaj,” diris Švejk, ”mi scias pri du malgrandetaj kaj tri grandetaj. Ĉiujn kvin eblas teni en la sino. Mi povas plej arde ilin al vi rekomendi.”

”Tio al mi plaĉas,” proklamis Bretschneider, ”kaj kiom kostas unu hundo?”

”Laŭ la grando,” respondis Švejk, ”tio dependas de la grando. Rathundo ne estas bovido, ĉe rathundoj estas tio ĝuste male, ju pli eta, des pli multekosta.”

”Mi preferas grandetajn, kiuj gardus,” rimarkis Bretschneider, timante tro ŝarĝi sekretan fonduson de la stata polico.

”Bone,” diris Švejk, ”grandetajn mi povas vendi al vi po kvindek kaj ankoraŭ pli grandajn po kvardek kvin kronoj, sed ĉe tio ni forgesis unu aferon. Ĉu tio estu hundidoj, pli aĝaj hundoj, hundetoj aŭ hundinoj?”

”Por mi estas tio egala,” respondis Bretschneider, kiu frontis ĉi tie al nekonataj problemoj, ”havigu ilin al mi kaj mi venos por ili al vi morgaŭ je la sepa horo vespere. Ĉu vi havos ilin?”

”Venu, mi havos,” konfirmis Švejk seke, ”sed en tia okazo mi estas devigita peti vin pri antaŭpago de tridek kronoj.”

”Kompreneble,” diris Bretschneider, elpagante la monon, ”kaj nun ni trinkos pokalon da vino je mia konto.”

Kiam ili fintrinkis, mendis pokalon da vino je sia konto Švejk, poste Bretschneider, instigante Švejkon, ke tiu lin ne timu, ke hodiaŭ li ne havas deĵoron kaj ke hodiaŭ oni povas paroli kun li pri politiko.

Švejk proklamis, ke en gastejo li neniam parolas pri politiko, ke la tuta politiko taŭgas nur por beboj.

Kontraŭe Bretschneider havis pli revoluciajn opiniojn, asertis, ke ĉiu malforta ŝtato estas destinita al pereo kaj demandis, kian opinion pri tiu afero havas Švejk.

Švejk proklamis, ke li neniam okupis sin pri la ŝtato, sed ke iam li flegis malfortan San-Bernardan hundidon, kiun li nutris per soldatbiskvitoj kaj ke ankaŭ ĝi pereis.

Kiam ĉiu el ili havis jam la kvinan pokalon, Bretschneider deklaris sin anarkiisto kaj demandis Švejkon, al kiu organizaĵo li aliĝu.

Švejk diris, ke foje iu anarkiisto aĉetis de li leonbergron por cent kronoj kaj ke la lastan partopagon li restis al li ŝulda.

Ĉe sesa pokalo Bretschneider parolis pri revolucio kaj kontraŭ la mobilizo, post kio Švejk klinis sin al li kaj flustris al li en la orelon:

”La lokalon ĵus eniris gasto, atentu do, ke li vin ne aŭdu, alie vi povus havi el tio malagrablaĵojn. Rigardu, ke la gastejestrino jam ploras.”

Sinjorino Palivec vere ploris sur sia seĝo malantaŭ la bierstablo.

”Kial vi ploras, sinjorino gastejestrino?” demandis Bretschneider, ”post tri monatoj ni venkos en la milito, estos amnestio, via edzo revenos kaj poste ni drinkos ĉe vi kiel funelo. Aŭ ĉu vi ne opinias, ke ni venkos?” li turnis sin al Švejk. ”Kial tion senĉese remaĉi,” diris Švejk, ”venki oni devas kaj punkto, sed nun mi devas iri jam hejmen.”

Švejk pagis sian konsumaĵon kaj revenis al sia maljuna ordigistino sinjorino Müller, kiu tre ektimis, vidante, ke viro malšlosanta la loĝejan pordon estas Švejk.

”Mi opiniis, via mošto, ke vi revenos nur post kelke da jaroj,” ši diris kun kutima sincero, ”intertempe pro kortušo mi prenis en la loĝejon pordiston de nokta kafejo, ĉar trifoje estis ĉe ni domtraserĉo, kaj kiam ili povis trovi nenion, ili diris, ke ne eblas vin savi, ĉar vi estas rafinita.”

Švejk tuj konvinkiĝis, ke la nekonata fremdulo faris al si plenan komforton. Li dormis en lia lito kaj estis eĉ tiel nobla, ke li kontentiĝis nur per ĝia duono kaj sur la alian duonon lokis longharan kreaĵon, kiu dormis, dankoplene tenante lin ĉirkaŭ la kolo, dum pecoj de vira kaj ina vestoj kuŝaĉis intermiksitaj ĉirkaŭ la lito. Laŭ tiu kaoso vidiĝis, ke la pordisto de nokta kafejo revenis kun sia fraŭlino en gaja humoro.

”Sinjoro,” diris Švejk, skuante la entrudiĝinton, ”atentu, ke vi ne malfruiĝu al tagmanĝo. Min tre ĉagrenus, se vi pri mi dirus, ke mi elĵetis vin kiam jam nenie vi povis ricevi ion al tagmanĝo.”

La pordisto de nokta kafejo estis ege dormema kaj longe daŭris, ol li ekkomprenis, ke la posedanto de la lito revenis hejmen kaj pretendas ĝin.

Laŭ la kutimo de ĉiuj noktaj kafejaj pordistoj ankaŭ tiu ĉi sinjoro sin esprimis, ke li batregalos ĉiun, kiu provos lin veki, kaj provis daŭrigi la dormon.

Intertempe Švejk kolektis partojn de lia vesto, alportis ilin al la lito kaj energie lin ekskuinte, diris:

”Se vi ne vestos vin, mi provos elĵeti vin sur la straton en tiu stato, en kiu vi estas. Por vi estos granda avantaĝo elflugi de ĉi tie vestita.”

”Mi intencis dormi ĝis la oka vespere,” diris la pordisto embarasite, surmetante la pantalonon, ”por la lito mi pagas al tiu sinjorino ĉiutage du kronojn kaj rajtas konduki ĉi tien fraŭlinojn el la kafejo. Maria, ellitiĝu!”

Surmetante kolumon kaj ligante al si kravaton li vigliĝis jam tiagrade, ke li povis Švejkon certigi, ke la nokta kafejo Mimosa estas vere unu el la plej decaj noktaj ejoj, kien rajtas enpaŝi nur fraŭlinoj, kiuj havas sian polican libreton en plena ordo[42], kaj kore invitis Švejkon veni gaste.

Kontraŭe lia kunulino estis neniel kontenta pri Švejk kaj uzis kelkajn tre ”decajn” esprimojn, el kiuj la plej milda estis: ”Vi bubo pontifika!”

Post foriro de la entrudiĝintoj Švejk iris ordigi la kapon al sinjorino Müller, sed li trovis post si neniun alian spuron krom paperpeceto kun siaj krajone skribaĉitaj neordigitaj literoj. Sinjorino Müller neordinare facile esprimis siajn pensojn koncerne la malfeliĉan okazaĵon pri pruntado de la lito de Švejk al la pordisto de la nokta kafejo:

”Pardonu, via moŝto, ke mi ne revidos vin plu, ĉar mi saltos tra fenestro.”

”Si mensogas,” diris Švejk kaj atendis.

Post duonhoro la malfeliĉa sinjorino Müller enŝteliĝis en la kuirejon kaj laŭ senespera mieno de ŝia vizaĝo vidiĝis, ke ŝi atendas de Švejk konsolajn vortojn.

”Se vi volas salti tra fenestro,” diris Švejk, ”iru en la loĝoĉambron, la fenestron mi malfermis. Salti tra la kuireja fenestro mi al vi ne konsilas, ĉar vi falus sur rozojn en la ĝardeneto, premdifektus arbedojn kaj devus tion pagi. Tra la fenestro en la loĝoĉambro vi elflugos rekte sur la trotuaron kaj se vi havos feliĉon, vi rompos al vi la nukon. Se vi havos malbonŝancon, vi rompos al vi nur ĉiujn ripojn, brakojn kaj krurojn kaj devos pagi kuracadon en malsanulejo.”

Sinjorino Müller komencis plori, senbrue foriris en la loĝoĉambron, fermis la fenestron kaj reveninte, diris: ”Estas trablovo kaj tio ne estus bona por viamoŝta reŭmatismo.”

Poste ŝi foriris sterni la liton, neordinare zorge faris ĉie ordon kaj reveninte kun larmaj okuloj al Švejk en la kuirejon, rimarkis: ”Tiuj du hundidoj, via moŝto, kiujn ni havis sur la korto, mortaĉis. Kaj la San-Bernarda hundo, tiu al ni fuĝis, kiam oni faris ĉi tie domtraserĉon.”

”Pro sinjoro Kristo!” ekkriis Švejk, ”tiu povas fali en belan marĉon, nun certe serĉos ĝin la polico.”

”Ĝi mordis sinjoron polican komisaron, kiam tiu dum traserĉo eltiris ĝin el sub la lito,” daŭrigis sinjorino Müller, ”scie, unue iu el tiuj sinjoroj diris, ke iu estas sub la lito, ili do admonis tiun San-Bernadan hundon en la nomo de la leĝo, ke ĝi elrampu eksteren, kaj kiam ĝi ne volis, ili ĝin eltiris. Kaj ĝi intencis ilin engluti, poste ekimpetis tra la pordo kaj ne plu revenis. Ankaŭ min ili enketis, kiu nin vizitas, ĉu ni ne ricevas monon el eksterlando[43], kaj poste ili aludis mian stultecon, kiam mi al ili diris, ke mono el eksterlando venas nur malofte, lastfoje de tiu sinjoro lernejestro el Brno la antaŭpago de sesdek kronoj por angura kato, kies vendon vi anoncis en 'Nacia politiko' kaj anstataŭ kiu vi sendis al li tiun blindan idon de foksteriero en kesteto de daktiloj. Poste ili parolis kun mi tre afable kaj rekomendis al mi preni ĉi tien tiun pordiston de la nokta kafejo, por ke mi ne timu esti sola en la loĝejo, la saman, kiun vi eljetis...”

”En rilato al la oficejoj mi havas jam malbonšancon, sinjorino Müller, nun vi vidos, kiom da homoj venos ĉi tien aĉeti hundon,” ekĝemis Švejk.

Mi ne scias, ĉu sinjoroj, kiuj post la štatrenverso esploris la polican arkivon, deĉifris enskribojn pri sekreta fonduso de la štata polico, kie tekstis: B...40 K, F...50 K, L...80 K ktp., sed ili nepre eraris, ke B, F, L estas inicialoj de sinjoroj, kiuj por 40, 50, 80 ktp. kronoj vendis la ĉeĥan nacion al la nigreflava aglo[44].

”B” signifis San-Bernardan hundon, ”F” foksterieron kaj ”L” leonbergron. Ĉiujn tiujn ĉi hundojn alkondukis Bretschneider de Švejk al la polica direkcio. Estis tio abomenaj monstroj, kiuj havis absolute nenion komunan kun pursanga raso, kiel Švejk prezentis ilin al Bretschneider.

La San-Bernarda hundo estis hibrido de aĉrasa pudelo kaj strata hundaĉo, la foksteriero havis la orelojn de vertago kaj grandon de viandista hundo kun deformitaj kruroj, kvazaŭ ĝi trasuferus rakitismon. La leonbergro rememorigis per sia kapo vilan faŭkon de grifono, havis la voston forhakita, alton de vertago kaj nudan postaĵon kiel famaj hundetoj, amerikaj senharuloj.

Poste iris tien aĉeti hundon detektivo Kalous kaj revenis kun konsternita monstro, memoriganta makulan hienon, kun kolhararo de skota safhundo, kaj al la enskriboj de la sekreta fonduso alkreskis plua: D...90 K.

Tiu monstro ludis la rolon de dogo.

Kaj ankaŭ Kalous eksciis de Švejk nenion. Li malsukcesis same kiel Bretschneider. Eĉ la plej lertajn politikajn dialogojn Švejk transformis al kuracado de febra kataro ĉe hundidoj, kaj la plej ruzaj artifikoj finiĝis per tio, ke Bretschneider forkondukis kun si de Švejk novan, nekredeble hibriditan monstron.

Kaj tio estis fino de la fama detektivo Bretschneider. Kiam li havis en sia loĝejo jam sep tiajn monstrojn, li fermis sin kun ili en malantaŭa ĉambro kaj tiel longe donis al ili nenion manĝi, dum ili lin ne forvoris.

Li estis tiel honesta, ke li ŝparis al la stato la kostojn de sia entombigo.

En lia dosiero ĉe la polica direkcio oni skribis en la rubrikon ”Ofica avanco” tiujn ĉi tragikoplenajn vortojn: ”Forvorita fare de la propraj hundoj.”

Kiam Švejk pli poste eksciis pri tiu tragika okazintaĵo, li diris:

”Nur tio boras al mi en la kapo, kiel oni rekunmetos lin por la lasta juĝo.”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.