|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA BRAVA SOLDATO ŠVEJKAŭtoro: Jaroslav Hašek |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo Parto I: En la ariero Parto II: En la fronto Parto III: Glora batregalo Parto IV: Daŭrigo de la glora batregalo |
|
|
La naŭdekunua regimento translokiĝadis en Bruckon an der Leitha-Királyhida[45].
Ĝuste kiam el la tritaga malliberigo de Švejk restis tri horoj ĝis lia liberlaso, li kaj la unujara volontulo estis forkondukitaj en ĉefgardistejon kaj soldata eskorto akompanis ilin al la stacidomo.
”Tion oni sciis jam longe,” diris al Švejk dumvoje la unujara volontulo, ”ke oni translokos nin en Hungarion. Tie formiĝos marŝbatalionoj, la soldatoj ekzercos sin en pafado sur batalkampo, interbatiĝos kun hungaroj kaj ni ĝoje veturos al Karpatoj. Ĉi tien al Budějovice venos garnizone hungaroj kaj la rasoj miksiĝos. Ekzistas jam tia teorio, ke perforti alinaciecajn knabinojn estas la plej bona rimedo kontraŭ degenero. Svedoj kaj hispanoj faris tion dum la tridekjara milito, francoj en la tempo de Napoleono kaj nun en la regiono ĉe Budějovice faros tion hungaroj kaj ne estos tio ligita kun kruda perfortado. Ĉio post tempo submetiĝos. Estos tio simpla ŝanĝo. Ĉeĥa soldato kuŝos ĉe hungara ulino kaj kompatinda ĉeĥa knabino akceptos al si hungaran honvedon, kaj post jarcentoj estos tio interesa surprizo por antropologoj, kial ĉe homoj loĝantaj ĉe la bordoj de Malše aperis elstaraj vangoostoj.” ”Tiu reciproka pariĝo estas ĉiuflanke interesa afero,” rimarkis Švejk. ”En Prago vivas nigrula kelnero Kristiano, kies patro estis etiopia reĝo kaj tiu igis sin prezenti en cirko sur la praga insulo Štvanice. Al tiu enamiĝis instruistino, kiu verkis poemetojn pri paŝtistoj kaj arbara rivereto por 'Lada'[46], iris kun li en hotelon kaj malĉastis kun li, kiel tekstas en la Sankta Skribo, kaj ege miris, kiam naskiĝis al ŝi tute blankhaŭta knabeto. Ho, sed post dek kvar tagoj la etulo komencis bruniĝi. Li bruniĝis kaj bruniĝis kaj post unu monato li komencis nigriĝi. Dum duonjaro li estas nigra kiel lia patro, la etiopia reĝo. Ŝi iris kun li al kliniko por haŭtmalsanoj por ke oni iel lin al ŝi senkolorigu, sed tie oni al ŝi diris, ke tio estas vera nigrula haŭto kaj ke oni povas nenion fari. Ŝi pro tio frenezetiĝis, helpe de revuoj komencis peti pri konsilo, kio helpas kontraŭ nigrohaŭtuloj, oni forveturigis ŝin al Kateřinky[47] kaj la nigruleton lokis en orfejon, kie ĉiuj ege sin amuzis je lia konto. Poste li ellernis kiel kelnero kaj iradis danci en noktajn kafejojn. Kun granda sukceso naskiĝas nun liamerite ĉeĥaj mulatoj, kiuj jam ne estas tiel kolorigitaj kiel li. Certa studento de medicino kiu iradis al 'Ĉe la kaliko' foje al ni rakontis, ke tio tamen ne estas tiel simpla. Mulato naskas denove mulatojn kaj tiujn ne eblas jam rekoni de blankhaŭtuloj. Sed ke neatendite en iu generacio aperas negro. Imagu tiun plagon. Vi edziĝas al fraŭlino. Tiu fiulino havas tute blankan haŭton kaj subite ŝi naskas al vi negron. Kaj se antaŭ naŭ monatoj ŝi iris sen vi en Varieteon[48] por rigardi sportajn luktojn, kie prezentis sin negro, mi opinias, ke tio tamen nur borus al vi iom en la kapo.”
”La kazon de via negro Kristiano,” diris la unujara volontulo, ”necesas pripensi ankaŭ el la milita vidpunkto. Ni diru, ke tiun negron oni rekrutis. Li estas pragano, apartenas do al la dudekoka regimento. Vi ja aŭdis, ke la dudekoka transiris al rusoj. Kiel la rusoj mirus, se ili militkaptus ankaŭ la negron Kristiano. Rusaj ĵurnaloj certe skribus, ke Aŭstrio pelas en la militon siajn koloniajn soldatarojn, kiujn ĝi ne havas, ke Aŭstrio jam etendis la manon al siaj nigrulaj rezervistoj.”
”Oni rakontis,” intervenis Švejk, ”ke Aŭstrio ja havas koloniojn, ie norde. Landon de la imperistro Francisko Jozefo.” ”Lasu tion, knaboj,” diris soldato el la eskorto, ”tio estas tre nesingarda en la nuna tempo rakonti pri ia lando de la imperiestro Francisko Jozefo. Nomu neniun kaj vi faros pli bone.” ”Rigardu do mapon,” falis en tion la unujara volontulo, ”ke la lando de nia la plej moŝta monarko Francisko Jozefo vere ekzistas. Laŭ la statistiko estas tie nur glacio kaj oni eksportas ĝin de tie per glacirompiloj, apartenantaj al praga glacifarejo. Tiu ĉi glacia industrio estas alte taksata kaj estimata ankaŭ de fremdlandanoj, ĉar temas pri profitdona, sed danĝera entrepreno. La plej granda danĝero minacas ĉe transporto de glacio el la lando de la imperiestro Francisko Jozefo trans la arktan cirklon. Ĉu vi scias tion al vi imagi?”
La soldato el la eskorto ion neklare ekmurmuris, proksimiĝis kaporalo akompananta la eskorton kaj aŭskultis pluan rakontadon de la unujara volontulo, kiu serioze daŭrigis: ”Tiu ĉi ununura aŭstra kolonio povas provizi per glacio la tutan Eŭropon kaj prezentas eminentan ekonomian faktoron. Sed kolonizado progresas malrapide, ĉar koloniistoj parte mankas, parte frostmortas. Tamen eblas esperi, ke post reguligo de klimataj kondiĉoj, pri kiu ege interesiĝas la ministerioj de komerco kaj de eksterlandaj aferoj, oni plene ekspluatos grandajn areojn de glaĉeroj. Per konstruo de kelkaj hoteloj oni allogos amasojn da turistoj. Kompreneble necesos konvene adapti padojn kaj vojojn inter glacimontoj kaj sur glaciblokojn desegni turismajn signojn. Solan obstaklon prezentas Eskimoj, kiuj malebligas la laboron de niaj lokaj organoj...
Tiuj uloj ne volas lerni la germanan lingvon,” daŭrigis la unujara volontulo, dum la kaporalo aŭskultis kun intereso. Estis tio energia viro, en civila vivo ŝtalservisto, idioto kaj krudulo, glutanta ĉion pri kio li ne havis eĉ imagon, kaj lian idealon prezentis ”soldatservi pro supo”[49].
”La ministerio de klerigo, sinjoro kaporalo, konstruis por ili kun grandaj elspezoj kaj oferoj, kiam frostmortis kvin arkitektoj...”
”La masonistoj sin savis,” interrompis lin Švejk, ”ĉar ili varmiĝis de ekbruligitaj pipoj.”
”Ne ĉiuj,” diris la unujara volontulo, ”du ulojn trafis tiu akcidento, ke ili forgesis fumsuĉi kaj iliaj pipoj estingiĝis, oni devis do entombigi ilin en glacio. — La lernejo estis tamen finkonstruita el glacibrikoj kaj ferbetono, kio tre bone koheras, sed Eskimoj ekbruligis ĉirkaŭ ĝi fajron el ligno demuntita el komercaj ŝipoj frostmalliberigitaj en glacio kaj atingis, kion ili volis. La glacibloko, sur kiu estis la lernejo konstruita, degelis kaj la tuta lernejo eĉ kun ĉefinstruisto kaj reprezentanto de la registaro, kiu venis por ĉeesti solenan konsekron de la lernejo la sekvantan tagon, falis en maron. Oni aŭdis nur, ke la reprezentanto de la registaro, kiam la akvo atingis jam ĝis lia kolo, ekkriis: 'Dio punu Anglion!' Nun oni ŝajne sendos tien soldataron por ordigi al Eskimoj la kapon. Kompreneble, ke estos malfacile kontraŭ ili batali. Al nia soldataro plej multe malutilos dresitaj polusaj ursoj.”
”Ankoraŭ tio mankus,” rimarkis la kaporalo 'saĝe', ”eĉ tiel jam troas diversaj militaj eltrovaĵoj. Ni prenu ekzemple gasmaskojn por venenigado per gaso. Oni tion surkapigas kaj estas toksita[50], kiel oni instruis nin en la suboficira lernejo.”
”Oni vin nur tiel teruras,” ekparolis Švejk, ”la soldato devas timi nenion. Eĉ se dum batalo li falus en latrinon, li sin nur ĉirkaŭlekos kaj iras denove batali, kaj al toksaj gasoj ĉiu estas alkutimiĝinta el kazerno, kiam oni havas freŝan soldatpanon kaj pizon kun griaĵo. Sed laŭdire rusoj eltrovis nun ion kontraŭ suboficiroj.”
”Temas ŝajne pri specialaj elektraj fluoj,” kompletigis tion la unujara volontulo, ”kiuj kontaktas rangosteletojn sur la kolumo kaj tiuj eksplodos, ĉar ili estas el celuloido. Tio estos denove plago.”
Kvankam la kaporalo servis en civila vivo ĉe bovoj, fine li tamen eble ekkomprenis, ke tiuj du pri li ŝercas kaj foriris de ili en fronton de la patrolo.
Cetere ili proksimiĝis al la stacidomo, kie la loĝantoj de Budějovice adiaŭis sian regimenton. Oficialan karakteron tio ne havis, sed la placo antaŭ la stacidomo estis plena de rigardantaro, kiu atendis la soldataron.
La intereso de Švejk koncentriĝis al spaliro de la ĉeestantaro. Kaj kiel tio ĉiam estas kutima, ankaŭ nun okazis, ke bonkondutaj soldatoj iris malantaŭe kaj tiuj inter bajonetoj antaŭe. Bonkondutaj soldatoj estos poste enpremitaj en brutvagonojn kaj Švejk kun la unujara volontulo en specialan vagonon por malliberigitoj, kiu ĉe ĉiu soldata trajno estis ĉiam alkroĉita tuj malantaŭ stabvagonojn. En tia vagono por malliberigitoj la loko abundegas.
Švejk ne povis sin reteni por ne ekkrii al la spaliro: ”Saluton!” kaj ne eksvingi la kepon. Tio efikis tiel sugeste, ke la homamaso brue tion ripetis kaj ”saluton” flugis malproksimen kaj ektondris antaŭ la stacidomo, kie, malproksime de ĉi tie, oni komencis diri: ”Ili jam venas.”
La kaporalo de la eskorto estis tute malfeliĉa kaj alkriegis Švejkon, ke tiu fermu la faŭkon. Sed salutkrioj vastiĝis kiel lavango. Gendarmoj puŝis la spaliron reen, liberigante la vojon por la eskorto, kaj homamasoj kriegis plu: ”Saluton!” kaj svingis ĉapojn kaj ĉapelojn.
Estis tio grandioza manifestacio. En fenestroj de hotelo kontraŭ la stacidomo damoj svingis naztukojn kaj vokis: ”Vivu!” Al ”saluton” miksiĝis ”vivu” ankaŭ el la spaliro kaj entuziasmulon, kiu eluzis la okazon por ekkrii ”For la serbojn” oni krurfalĉis kaj iom lin surtretis en artefarita hompuŝiĝo.
Kiel kiel elektra fajrero flugis pluen: ”Ili jam venas!”Kaj ili iris, ĉe kio Švejk inter bajonetoj afable mansignis al homamasoj kaj la unujara volontulo serioze soldatsalutis.
Tiel ili enpaŝis la stacidomon kaj iris al destinita soldata trajno, kiam fuziliera kapelo, kies kapelestro estis ege konfuzita per la neatendita manifestacio, preskaŭ jam komencis ludi ”Gardu, Dio, Lian moŝton”. Feliĉe ĝustatempe en nigra malmola ĉapelo aperis ĉefkurato Lacina de la sepa kavaleria divizio kaj komencis fari la ordon.
Lia historio estis ege simpla. Hieraŭ li alveturis al Budějovice, tiu ĉi fantomo de ĉiuj oficiraj manĝejoj, nesatigebla ulo, vorulo, kaj kvazaŭ hazarde li partoprenis malgrandan bankedon kun oficiroj de la forveturanta regimento. Li manĝis, trinkis kiel dek aliaj kaj en pli malpli nesobra stato vizitadis oficiran kuirejon por flatpeti de kuiristoj iajn restojn. Li englutis la tutajn pelvojn kun saŭco kaj knedlikoj, kiel feliso ŝiregis viandon de ostoj kaj en la kuirejo li fine trovis rumon, kiun li verŝis en sin ĝis li ruktis, poste revenis al la adiaŭa vespero, kie li famiĝis per novaj drinkorgioj. En tio li havis riĉajn spertojn kaj oficiroj de la sepa artileria divizio ĉiam pagis pro lia ĉeesto. Matene li ricevis ideon, ke li devas fari ordon ĉe forveturo de unuaj taĉmentoj de la regimento, kaj tial li vagis laŭ la tuta longo de la spaliro kaj funkciis en la stacidomo tiel, ke oficiroj direktantaj la forveturon de la regimento kaŝis sin antaŭ li en kancelario de la staciestro.
Tial li ĝustatempe denove aperis antaŭ la stacidomo por reteni taktobastonon de la fuziera kapelestro, kiu jam volis komenci ”Gardu, Dio, Lian moŝton.”
”Halt',” li diris, ”ankoraŭ ne, nur kiam mi donos la signon. Nun 'ripoz' kaj mi venos denove.” Li foriris en la stacidomon kaj sekvis la eskorton, kiun li haltigis per sia krio: ”Halt'!”
”Kien?” li demandis severe la kaporalon, kiu ne sciis al si konsili en la nova situacio.
Anstataŭ li bonule respondis Švejk: ”Oni veturigas nin en Bruckon, se vi volas, sinjoro ĉefkurato, vi povas kunveturi.” ”Kompreneble ke mi veturos,” proklamis la pastro Lacina, kaj turnante sin al la eskorto, aldonis: ”Kiu diras, ke mi ne povas kunveturi? Antaŭen! Marŝ'!”
Kiam la ĉefkurato Lacina troviĝis en vagono por malliberigitoj, li kuŝiĝis sur benkon kaj la bonanima Švejk demetis sian mantelon kaj ŝovis ĝin al la pastro sub la kapon, ĉe kio la unujara volontulo mallaŭte rimarkis al la konsternita kaporalo: ”Ĉefkuratojn flegi.”
La pastro Lacina, komforte streĉita sur la benko, komencis klarigi: ”Raguo kun boletoj, sinjoroj, estas ju pli bona, des pli da boletoj ĝi enhavas, sed tiujn oni devas unue friti sur cepopecetoj kaj nur poste oni aldonas laŭrofolion kaj cepon.” ”Cepon vi bonvolis doni jam antaŭe,” ekparolis la unujara volontulo, sekvata per senespera rigardo de la kaporalo, kiu vidis en la pastro Lacina kvankam ebrian, tamen nur sian superulon.
La situacio de la kaporalo estis vere senkonsila.
”Jes,” rimarkis Švejk, ”sinjoro ĉefkurato plene pravas. Ju pli da cepo, des pli bone. En Pakomeřice vivis bierfaristo kaj tiu aldonis cepon eĉ en bieron, laŭdire ke cepo vekas soifon. Cepo estas ĉiuflanke utila. Rostitan cepon oni uzas eĉ kontraŭ furunkoj.”
Intertempe la pastro Lacina sur la benko parolis duonvoĉe, kvazaŭ ensonĝe: ”Ĉio dependas de spicaĵo, kiun spicaĵon kaj en kia kvanto oni en tion donas. Oni nenion tropipru, tropapriku.”
Li parolis senĉese pli malrapide kaj pli mallaŭte: ”Trokariofilu, trocitronu, tropimentu, tromuska...”
Li ne finis la vorton kaj ekdormis, fajfante per la nazo, kiam de tempo al tempo li ĉesis ronki.
La kaporalo rigide lin rigardis, dum la viroj el la eskorto mallaŭte ridis sur siaj benkoj.
”Tiu baldaŭ ne vekiĝos ,” rimarkis Švejk post momento, ”li estas tute ebriega.
Tio estas egala,” daŭrigis Švejk, kiam la kaporalo timeme al li mansignis, ke Švejk silentu, ”tion eblas neniel šanĝi, li estas ebriega laŭ ĉiuj leĝoj de la naturo. Li estas en la rango de kapitano. Ĉiu el tiuj feldkuratoj, en pli malalta aŭ pli alta rango, havas jam de dio talenton ebriegiĝi ĉe ĉiu okazo ĝismute. Mi servis ĉe la feldkurato Katz kaj tiu fotrinkus la nazon inter la okuloj. Tio, kion faras tiu ĉi, estas nenio kompare kun tio, kion faris Katz. Kune kun li ni fortrinkis hostimontrilon kaj ni fortrinkus eble eĉ sinjoron dion mem, se garantie por li iu al ni ion pruntus.”
Švejk alpaŝis al la pastro Lacina, turnis lin al vando, erudicie diris: ”Tiu dormaĉos ĝis Bruck” kaj revenis al sia loko, sekvata per senespera rigardo de la malfeliĉa kaporalo, kiu rimarkis: ”Eble mi iru tion anonci.”
”Tion ellasu el la kapo,” diris la unujara volontulo, ”vi estas komandanto de la eskorto. Al vi estas malpermesite de ni malproksimiĝi. Kaj laŭ la preskriboj vi ankaŭ ne povas sendi eksteren iun el la akompananta eskorto por ke li iru tion anonci, dum vi ne havos anstataŭanton. Kiel vi vidas, temas pri kaprompa problemo. Kaj ke vi donu signalon per pafado, ke iu ĉi tien venu, tio ankaŭ ne eblas. Ĉi tie okazas nenio. Aliflanke ekzistas preskribo malpermesanta, ke en vagono por malliberigitoj estu krom tiuj ĉi kaj la eskorto ilin akompananta fremda persono. Al nedungitoj estas la eniro severe malpermesita. Ke vi volu forviŝi la spurojn de via delikto kaj la ĉefkuraton dum veturo nerimarkite elĵeti el la trajno, tio ankaŭ ne eblas, ĉar ĉi tie estas atestantoj, kiuj vidis, ke vi enlasis lin en vagonon, kien li ne apartenas. Tio estas, sinjoro kaporalo, certa rangmalaltiĝo.”
La kaporalo embarase rimarkis, ke li ne enlasis la ĉefkuraton en la vagonon, ke tiu mem al ili aldoniĝis kaj ke ja temas pri lia superulo.
”La sola superulo ĉi tie estas vi,” emfaze asertis la unujara volontulo, kies vortojn kompletigis Švejk: ”Eĉ se volus al ni aldoniĝi sinjoro imperiestro, vi ne rajtus tion permesi. Tio estas kiel sur gardoloko, kiam al tia rekruto venas inspekta oficiro kaj petas lin iri aĉeti al li cigaredojn kaj tiu ankoraŭ lin demandas, kiun markon li al li alportu. Pro tiaj aferoj estas malliberigo en fortikajo.”
La kaporalo senkuraĝe oponis, ke Švejk ja diris al la ĉefkurato kiel unua, ke tiu povas kunveturi.
”Mi povas tion al mi permesi, sinjoro kaporalo,” respondis Švejk, ”ĉar mi estas idioto, sed de vi neniu tion atendus.”
”Ĉu vi soldatas jam longe aktive?” demandis la unujara volontulo la kaporalon kvazaŭ senintence.
”Trian jaron. Nun mi atendas avancon al serĝento.”
”Tion do adiaŭu,” cinike diris la unujara volontulo, ”kiel mi al vi diras, el tio estos rangmalaltigo.”
”Estas tute egale,” ekparolisis Švejk, ”fali kiel suboficiro aŭ kiel simpla soldato — sed estas vero, la rangmalaltigitojn oni laŭdire ŝovas en la unuan linion.”
La ĉefkurato moviĝis.
”Li dormaĉas,” proklamis Švejk, kontrolinte, ke ĉio pri la kurato estas en plena ordo, ”nun li ŝajne sonĝas pri ia manĝorgio. Mi timas nur, ke li ĉi tie al ni ne surfekiĝu. Kiam ebriegiĝis mia feldkurato Katz, li perceptis en la dormo nenion. Foje.”
Kaj Švejk komencis rakonti siajn spertojn pri la feldkurato Otto Katr tiel detale kaj interese, ke ili eĉ ne rimarkis, kiam la trajno moviĝis.
La rakontadon de Švejk interrompis nur kriego el malantaŭaj vagonoj. La dekdua kompanio, kie estis nur germanoj de Krumlov kaj Kašperské Hory, kriegis:
”Mi revenos, mi revenos, kiam reen mi revenos.”
Kaj el alia vagono iu senesperulo kriegis al maproksimiĝanta Budejovice:
”Vi, trezoro mia kara, vi ci tie restos.
Holario, holario, holo!”
Estis tio tiel terura jodlado kaj blekado, ke kamaradoj devis lin fortreni de malfermita pordo de brutvagono.
”Mi miras,” diris la unujara volontulo al la kaporalo, ”ke ĉe ni ankoraŭ ne aperis inspektantaro. Laŭ la preskribo vi havis devon doni pri ni raporton al trajnokomandanto tuj en la stacidomo kaj ne okupi vin pri ebria ĉefkurato.”
La kompatinda kaporalo obstine silentis kaj persiste rigardis telegrafajn mastojn, kurantajn malantaŭen.
”Kiam mi ekpensas, ke ni estas anoncitaj ĉe neniu,” daŭrigis la malica unujara volontulo, ”kaj ke en la plej proksima stacio certe venos al ni la trajnokomandanto, mia soldata sango ribeliĝas. Ja ni estas kiel.
”Ciganoj,” enfalis en tion Švejk, ”aŭ vagabondoj. Sur mi faras tio impreson, kvazaŭ ni timus la dian taglumon kaj povus nenie nin anonci por ke oni nin ne malliberigu.”
”Krom tio,” diris la unujara volontulo, ”surbaze de ordono datita la 21an de novembro 1879 necesas konservi jenajn preskribojn ĉe transveturigado de soldataj malliberigitoj: unue, la vagono por malliberigitoj devas esti ekipita per kradoj. Tio estas pli klara ol la suno kaj ĉi tie ankaŭ plenumita laŭ la preskribo. Ni troviĝas malantaŭ perfektaj kradoj. Tio do estas en ordo. Due: laŭ aldono al la i.r. ordono de la 21a de novembro 1879 en ĉiu vagono por malliberigitoj devas esti necesejo. Se tiu ne ekzistas, la vagono estu ekipita per kovrita ujo por granda kaj malgranda korpa bezono de la malliberigitoj kaj akompananta eskorto. Ĉi tie ĉe ni fakte ne eblas paroli pri vagono por malliberigitoj, kie estus necesejo. Ni troviĝas nur en septita kupeo, izolitaj de la tuta mondo. Kaj ankaŭ ne estas ĉi tie tiu ujo...”
”Vi povas fari tion el fenestro,” rimarkis la plene senespera kaporalo.
”Vi forgesas,” diris Švejk, ”ke al la malliberigitoj estas malpermesite proksimiĝi al fenestro.”
”Poste trie,” daŭrigis la unujara volontulo, ”devas esti havigita ujo kun trinkakvo. Ankaŭ tion vi ne aranĝis. Á propos[51]! Ĉu vi scias, en kiu stacio oni disdonos manĝon? Ke vi ne scias? Tion mi supozis, ke vi ne informiĝis...”
”Vidu do, sinjoro kaporalo,” rimarkis Švejk, ”ke tio estas nenia amuzo veturigadi malliberigitojn. Nin oni devas flegi. Ni ne estas simplaj soldatoj, kiuj devas zorgi pri si mem. Al ni oni devas ĉion alporti ĝis la nazo, ĉar por tio ekzistas ordonoj kaj paragrafoj, kiujn ĉiu devas konservi, alie tio estus nenia ordo. 'Malliberigita homo estas kiel bebo en kuseneto,' diris certa konata fripono, 'tiun oni devas flegi, por ke li ne malvarmumu, ne ekscitiĝu, por ke li estu kontenta pri sia sorto, ke oni lin, la kompatindulon, ne traktas maljuste'.
Cetere,” diris Švejk post momento, amike rigardante la kaporalon, ”afable al mi diru, kiam estos la dekunua horo.”
La kaporalo demande ekrigardis Švejkon.
”Šajne vi volis min demandi, sinjoro kaporalo, kial vi al mi diru, kiam estos la dekunua. Ekde la dekunua horo mi apartenas en brutvagonon, sinjoro kaporalo,” diris Švejk emfaze kaj daŭrigis per solena voĉo: ”Ĉe regimenta raporto mi estis kondamnita al tritaga malliberigo. Mian punon mi komencis je la dekunua horo kaj hodiaŭ je la dekunua horo mi devas esti liberlasita. Ekde la dekunua horo mi havas nenion por ĉi tie fari. Neniu soldato povas esti malliberigita pli longe ol al li apartenas, ĉar en la armeo oni devas konservi disciplinon kaj ordon, sinjoro kaporalo.”
Post tiu ĉi bato la senespera kaporalo longe ne povis retrovi sian spiritan ekvilibron, ĝis fine li oponis, ke pri tio li ricevis neniajn paperojn.
”Kara sinjoro kaporalo,” ekparolis la unujara volontulo, ”la paperoj mem ne iros al komandanto de eskorto. Se monto ne iras al Mahometo[52], la komandanto de eskorto mem devas iri por la paperoj. Nun vi troviĝis antaŭ nova problemo. Vi nepre ne rajtas reteni iun, kiu devas esti liberlasita. Aliflanke la validaj preskriboj ne permesas, ke iu forlasu vagonon por malliberigitoj. Vere, mi ne scias, kiel vi eliros el tiu ĉi neenviinda situacio. Estas tio senĉese pli kaj pli malbona. Nun estas duono antaŭ la dekunua.”
”Post duonhoro mi apartenas en brutvagonon,” ripetis Švejk reveme, post kio la tute konfuzita kaj ruinigita kaporalo turnis sin al li:
”Se tio vin ne ĝenos, mi opinias, ke ĉi tie estas tio multe pli komforta ol en brutvagono. Mi opinias.”
Interrompis lin ensonĝa ekkrio de la ĉefkurato: ”Pli da saŭco!”
”Dormu, dormu,” diris Švejk bonule, metante sub la kapon de la ĉefkurato baskon de la mantelo, falantan de sur la benko, ”sonĝu plu bele pri vorajo.”
Kaj la unujara volontulo komencis kanti:
”Dormu, dormu, infaneto.
Kun vi dormos, karuleto, nia
Patro el ĉielo, kaj vin lulos la anĝelo.
Dormu, dormu, infaneto.”
La senespera kaporalo reagis jam al nenio. Li bovrigardis la regionon kaj donis plenan liberon al absoluta haoso en la kupeo por malliberigitoj.
La soldatoj el la eskorto ludis ĉe vando ”karnon” kaj sur iliajn sidvangojn ripete falis viglaj kaj bonaj batoj. Kiam la kaporalo turnis tiudirekte la kapon, aroge ĝuste lin rigardis postaĵo de unu el la infanterianoj. La kaporalo ekĝemis kaj turnis sin reen al la fenestro.
La unujara volontulo momenton pri io meditis kaj poste turnis sin al la ruingita kaporalo: ”Ĉu vi konas la revuon 'La mondo de la bestoj'[53]?”
”Tiun revuon,” respondis la kaporalo kun evidenta ĝojo, ke la parolo transiras sur alian kampon, ”abonis gastejestro en nia vilaĝo, ĉar li ege ŝatis Saanenajn kaprojn[54] kaj ĉiuj al li mortaĉis. Tial li petis konsilon pere de tiu revuo.”
”Kara kamarado,” diris la unujara volontulo, ”mia parolo, kiu nun sekvos, pruvos al vi neordinare klare, ke neniu povas eviti erarojn. Mi estas konvinkita, sinjoroj, ke vi tie malantaŭe ĉesos ludi 'karnon', ĉar tio, kion mi nun al vi diros, estos tre interesa jam per tio, ke vi ne komprenos multajn fakajn terminojn. Mi rakontos al vi historion pri 'La mondo de la bestoj', por ke ni forgesu niajn nunajn militajn turmentojn.
Kiel propre mi iam iĝis redaktoro de 'La mondo de la bestoj', tiu tre interesa revuo, estis por mi kelkan tempon sufiĉe komplika enigmo, ĝis la momento, kiam mi mem venis al tiu konvinko, ke mi povis fari tion nur en stato de absoluta mensa malforto, en kiu persvadis min al tio mia amo al malnova amiko Hájek, kiu ĝis tiu tempo honeste redaktis la revuon, sed ĉe tio li enamiĝis al filineto de posedanto de la revuo sinjoro Fuchs, kaj tiu senprokraste lin elpelis sub kondiĉo, ke Hájek havigos al li redaktoron konsciencan.
Kiel vi vidas, tiutempe regis mirindaj dungokondiĉoj.
La posedanto de la revuo, kiam mi estis al li prezentita de mia amiko Hájek, akceptis min tre afable kaj demandis min, ĉu mi havas ajnetan imagon pri bestoj, kaj estis tre kontenta per mia respondo, ke bestojn mi ĉiam tre ŝatis kaj vidis en ili transiran ŝtupon al la homo kaj ke precipe el la vidpunkto de bestoprotekto mi ĉiam respektis iliajn sopirojn kaj dezirojn. Ĉiu besto deziras nenion alian krom tio, ke ĝi estu mortigita laŭeble sendolore antaŭ ol oni ĝin formanĝos.
Karpo jam ekde sia naskiĝo havas fiksan ideon, ke kuiristino ne faras bone, se ŝi tranĉas al ĝi la ventron dumvive, kaj ke la kutimo senkapigi kokon estas provo de bestoprotekta societo ne morttranĉi kortbirdaron per nelerta mano.
Torditaj korpoj de frititaj kobitidoj atestas pri tio, ke mortante ili protestas, ke en Podolí oni fritu ilin vivaj sur margarino. Peli meleagron...
En tiu momento li min interompis kaj demandis, ĉu mi havas imagon kiel bredi kortbirdaron, hundojn, kuniklojn, abelojn, ĉu mi scias diversajojn el la mondo de bestoj, eltondi reprodukteblajn bildetojn el aliaj revuoj, traduki fakajn artikolojn pri bestoj el eksterlandaj periodajoj, orientiĝi en la libro de Brehm[55] kaj ĉu mi povus kunverki enkondukajn artikolojn el la mondo de bestoj kun mencio pri katolikaj festoj, ŝanĝo de jarsezonoj, ĉevalkuroj, ĉasoj, bredado de policaj hundoj, naciaj kaj ekleziaj festoj, unuvorte ĉu mi havas jurnalistan trarigardon pri la situacio kaj scias ĝin ekspluati en mallonga enhavoriĉa enkonduka artikolo.
Mi proklamis, ke mi jam treege meditis, kiel ĝuste redakti tian revuon kia estas 'La mondo de la bestoj', kaj ke ĉiujn tiujn rubrikojn kaj punktojn mi kapablas digne reprezenti, regante la menciitajn temojn. Sed ke mia klopodo estos levi la revuon al neordinara prestiĝo. Reorganizi ĝin laŭ la enhavo kaj laŭ la aspekto.
Enkonduki novajn rubrikojn, ekzemple: 'Gaja anguleto pri bestoj', 'Bestoj pri bestoj', sekvante ĉe tio atenteme la politikan situacion.
Liveri al la legantoj surprizon post surprizo, por ke ili ne ĉesu miri de unu besto al la alia. Ke la rubriko 'El la tago de bestoj' devas alterni kun 'Nova programo, kiel solvi la demandon pri la hejma brutaro' kaj 'Brutara movado'.
Li denove min interompis kaj diris, ke tio al li tute sufiĉas, se mi sukcesos plenumi nur duonon de tio, ke li donacos al mi paron da liliputaj kokinoj de la speco Wyandotte el la lasta ekspozicio de kortbirdaro en Berlino, kie ili ricevis unuan premion kaj la posedanto oran medalon pro ilia bonega parigo.
Mi povas diri, ke mi klopodis kaj plenumis mian programon en la revuo kiom miaj fortoj sufiĉis, mi eĉ malkovris, ke miaj artikoloj superas miajn kapablojn.
Volante prezenti al la legantaro ion tute novan, mi elpensadis bestojn.
Mi eliris el tiu principo, ke ekzemple elefanto, tigro, leono, simio, talpo, ĉevalo, porko ktp. estas kreajoj jam longe tute konataj al ĉiu leganto de 'La mondo de la bestoj', ke la abonantojn necesas emocii per io nova, per novaj eltrovajoj, kaj tial mi provis tion per baleno sulfurventra[56]. Tiu ĉi nova speco de mia baleno havis grandon de gado, vezikon plenigitan per formika acido kaj specialan kloakon, per kiu mia baleno sulfurventra brue ŝprucigis narkotan venenan acidon sur fiŝetojn, kiujn ĝi volis engluti; tiun acidon nomis pli poste angla scienculo, nun mi jam ne memoras, kiun nomon mi al li donis, acido balena. Balenan grason konis jam ĉiuj, sed la nova acido vekis atenton de kelkaj legantoj kaj tiuj demandis, kiu firmao ĝin fabrikas.
Mi povas vin certigi, ke la legantoj de 'La mondo de la bestoj' estas ĉiuflanke tre scivolaj.
Mallonge sinsekve post la baleno sulfurventra mi malkovris la tutan vicon de aliaj bestoj. Mi nomas inter ili: blahnikon ruzegan[57] — mamulon el la familio de kanguruoj, bovon manĝeblan — pratipon de bovino, ciliulon sepian, kiun mi difinis kiel specon de rato.
Novaj bestoj kreskis al mi ĉiutage. Mi mem estis tre surprizita per miaj sukcesoj en tiuj ĉi fakoj. Neniam mi ekpensis, ke la bestaron necesas tiel tre kompletigi kaj ke Brehm preterlasis tiom da animaloj en sia verko 'La vivo de la bestoj'. Ĉu Brehm kaj ĉiuj kiuj venis post li sciis pri mia vesperto el la insulo Islando, pri 'vesperto malproksima', pri mia hejma kato de sur la montsupro de Kilimanĝaro sub la nomo 'fetorulo cerva incitema'?
Ĉu natursciencistoj havis ĝis tiu tempo imagon pri pulo de inĝeniero Khún[58], kiun mi trovis en sukceno kaj kiu estis absolute blinda, ĉar ĝi vivis sur subtera prahistoria talpo, ankaŭ blinda sekve de tio, ke praavino de tiu ĉi pariĝis, kiel mi skribis, kun subtera blinda proteo el la groto de Postojna[59], kiu tiutempe etendiĝis ĝis la nuna Balta maro?
El tiu ĉi sensignifa afero evoluiĝis granda polemiko inter ĵurnaloj 'La tempo' kaj 'La ĉeĥo', ĉar 'La ĉeĥo'[60] en sia felietono en rubriko de diversajoj, citante artikolon pri la pulo de mi malkovrita proklamis: 'Kion Dio faras, bone li faras'. 'La tempo' nature pure realisme disbatis mian teorion pri la pulo eĉ kun majesta 'La ĉeĥo' kaj de tiu tempo ŝajnis, ke la favora stelo de eltrovanto kaj malkovranto de novaj kreajoj min forlasas. Abonantoj de 'La mondo de la bestoj' komencis maltrankviliĝi.
Kaŭzon al tio donis miaj diversaj artikoletoj pri tio, kiel bredi abelojn, kortbirdaron, kie mi disvolvis miajn novajn teoriojn, kiuj vekis veran konsternon, ĉar post miaj simplaj konsiloj konatan abelbrediston sinjoron Pazourek trafis apopleksio kaj en la regionoj de Šumava kaj Podkrkonoší formortis abelbredado. Kortbirdaron atakis pesto kaj mallonge, mortaĉis tio ĉio. Abonantoj skribis minacajn leterojn kaj rifuzadis la revuon.
Mi turnis mian atenton al libere vivantaj birdoj kaj ankoraŭ nun mi memoras mian konflikton kun redaktoro de la 'Kampista horizonto', klerikala deputito kaj direktoro Jozefo M. Kadlcák[61].
El angla revuo 'Kampara vivo' mi eltondis bildeton de birdo, kiu sidis sur nuksarbo. Mi donis al ĝi la nomon nuksrompulo, same kiel mi ne hezitus tute logike skribi, ke birdo sidanta sur junipero estas junipermanĝulo, eventuale junipermanĝulino.
Sed kio okazis! Sinjoro Kadlcák atakis min per simpla koresponda karto, ke tio estas garolo kaj neniu nuksrompulo, kio estas laŭdire traduko de Eichelhaher[62].
Mi sendis al li leteron, en kiu mi klarigis al li mian tutan teorion pri nuksrompulo, miksante en la leteron grandnombrajn insultojn kaj elpensitajn citaĵojn el la verko de Brehm.
La deputito Kadlcák respondis per enkonduka artikolo en la 'Kampista horizonto'.
Mia ĉefo sinjoro Fuchs kiel ĉiam sidis en kafejo kaj legis regionajn gazetojn, ĉar en la lasta tempo li treege ofte serĉis menciojn pri miaj atentostreĉaj artikoloj en 'La mondo de la bestoj', kaj kiam mi venis, li montris al la 'Kampista horizonto' kuŝanta sur tablo kaj mallaŭte diris, rigardante min per siaj malgajaj okuloj, ĉar tiun aspekton havis liaj okuloj senĉese en la lasta tempo.
Mi laŭtlegis antaŭ la tuta publiko en la kafejo:
'Estimata redakcio!
Mi atentigis, ke via revuo enkondukas nekutiman kaj nemotiveblan terminologion, ke ĝi tro malmulte zorgas pri pureco de la ĉeĥa lingvo, elpensas diversajn bestojn. Mi prezentis pruvon, ke anstataŭ ĝenerale uzata malnova termino garolo via redaktoro enkondukas esprimon glanrompulo, kio havas bazon en traduko de germana termino Eichelhaher — garolo.'
'Garolo', senespere ripetis post mi la posedanto de la revuo.
Mi legis trankvile plu: 'De via redaktoro de 'La mondo de la bestoj' mi poste ricevis leteron de ege kruda, subjektiva kaj sentakta karaktero, kie mi estis puninde nomita ignorenda bruto, kio meritas severan riproĉon. Tiel oni ne respondas al konkreta scienca kritiko inter bonedukitaj homoj. Mi ŝatus scii, kiu el ni du estas pli granda bruto. Estas vero, eble pli konvenis ne fari kritikajn rimarkojn per poŝtkarto kaj skribi leteron, pro tro da laboro mi preteratentis tiun bagatelon, sed nun post aroganta atako mi elmetas vian redaktoron de 'La mondo de la bestoj' al publika kondamno.
Via sinjoro redaktoro ege eraras, opiniante, ke mi estas duonklera bruto kiu ne havas eĉ ŝajnon , kian nomon havas tiu aŭ alia birdo. Pri ornitologio mi okupiĝas jam longajn jarojn kaj ne el libroj, sed per studoj en la naturo, havante en miaj kaĝoj pli da birdoj ol kiom da ili via redaktoro vidis en sia vivo, precipe homo, enfermiĝinta en pragaj brandovendejej kaj gastejoj.
Sed tio estas aferoj flankaj, kvankam certe ne malutilus, ke via redaktoro de 'La mondo de la bestoj' unue konvinkiĝu pri kies idiotaĵoj li parolas, antaŭ ol el lia plumo eliros atako, destinita ekzemple al Frýdlant ĉe Místek en Moravio, kie ĝis publikigo de tiu ĉi artikolo oni ankaŭ abonis vian revuon.
Cetere ne temas pri persona polemiko de freneza ulo, sed pri principo, kaj tial mi denove ripetas, ke estas neakcepteble elpensadi nomojn helpe de traduko, se ni havas ĝenerale konatan nian terminon garolo.'
'Jes, garolo', diris mia ĉefo ankoraŭ pli senespere.
Mi kontente legas plu, ne lasante min interrompi: 'Temas pri friponaĵo, se tion faras nefakuloj kaj kruduloj. Kiu kiam nomis garolon nuksrompulo? En la parto Niaj birdoj sur la paĝo 148 estas latina termino: Ganulus glandarius[63] B. A., tio estas tiu mia birdo — garolo.
La redaktoro de via revuo certe rekonos, ke mi konas mian lanugulon pli bone ol povas koni ĝin nefakulo. Laŭ d-ro Bayer termino por nuksrompulo estas Mucifraga carycatectes[64] B. kaj tiu 'b' ne signifas, kiel skribis al mi via redaktoro, ke tio estas la komenca litero de la vorto bruto. Ĉeĥaj birdopriskribantoj konas finfine nur garolon vulgaran, ne vian glanrompulon, kiun eltrovis ĝuste tiu sinjoro, al kiu konvenas la komenca litero B laŭ lia teorio. Tio estas senrespekta atako, kiu neniel ŝanĝos la faktojn.
Garolo restos garolo, eĉ se la redaktoro de 'La mondo de la bestoj' pro kolero sin surfe.us, kaj restas tio nur pruvo, kiel facilanime kaj subjektive oni iam skribas, eĉ se li okulfrape krude ateste alvokas la verkon de Brehm. Tiu arogantulo skribas, ke garolo apartenas laŭ Brehm al la familio de krokodiledoj, paĝo 452, kie oni parolas pri lanio aŭ mikskolorulo vulgara (Lanius minor L.). Poste tiu ĉi ignoranto, se mi rajtas mildigi tiel lian nomon, denove ateste alvokas la verkon de Brehm, ke garolo apartenas al la dekkvina ordo, kaj Brehm vicigas kornedojn al la ordo deksepa, al kiu apartenas korvoj, genro de monedoj; kaj li estas tiel aroganta, ke ankaŭ min li nomis monedo (colaeus) kaj genro de pigoj, bluaj kornikoj, subfamilio de didoj, kvankam sur tiu ĉi paĝo oni parolas pri garoloj arbaraj kaj pigoj kolorriĉaj...'
'Garoloj arbaraj', ekĝemis mia eldonanto de la revuo, kaptante sin je la kapo, 'donu al mi tion, ke mi tion finlegu.'
Mi ektimis, ke raŭkiĝis al li la voĉo, per kiu li legis: 'Boletbirdo aŭ turka merlo[65] restos en la ĉeĥa traduko boletbirdo, kiel sorpturdo restos sorpturdo.'
'Sorpturdon oni nomu junipermanĝulo aŭ junipermanĝulino, sinjoro ĉefo,' mi rimarkis, 'ĉar ĝi vivtenas sin per juniperaj beroj.'
Sinjoro Fuchs ĵetis la gazeton sur tablon kaj enrampis sub bilardon, stertorante el si la lastajn vortojn, kiujn li legis.
'Turdo, boletbirdo.
Neniu garolo, nuksrompulo', li kriegis sub la bilardo, 'mi mordas, sinjoroj!'
Li estis fine eltirita kaj mortis la trian tagon en familia rondo sekve de cerba gripo.
Liaj vortoj en lia lasta klara momento estis: 'Mi ne serĉas mian personan intereson, sed bonon por ĉiuj. El tiu ĉi vidpunkto bonvolu akcepti mian prijuĝon tiel konkrete, kiel.' — kaj li eksingultis.”
La unujara volontulo eksilentis kaj proklamis malice al la kaporalo:
”Per tio mi volis nur diri, ke ĉiu homo iam troviĝos en delikata situacio kaj eraras!”
Resume, la kaporalo ekkomprenis el tio nur tion, ke li eraras, tial li denove deturnis sin al fenestro kaj melankolie rigardis, kiel pasas la vojo.
La rakonrado vekis iom pli grandan intereson ĉe Švejk. La viroj el la eskorto bovrigardis unu la alian.
Švejk komencis: ”En la mondo nenio restos sub la kovrilo.
Ĉio malkaŝiĝos, kiel vi aŭdis, ke ankaŭ tia ordinara garolo ne estas nuksrompulo. Tio estas vere tre interesa, ke iu lasas sin je tia afero kapti. Elpensadi bestojn estas afero malfacila, sed montri tiajn elpensitajn kreaĵojn estas vere ankoraŭ pli malfacila. Foje antaŭ jaroj vivis en Prago certa Mestek, tiu trovis marvirinon kaj montradis ŝin en Havlícekstrato en Vinohrady malantaŭ kurteno. En la kurteno estis truo kaj ĉiu povis vidi en duonlumo tute ordinaran sofon kaj sur tiu kuŝaĉis ulino el Žižkov. Si havis la piedojn volvitaj en verdan gazon, tio prezentis voston, verde ŝmiritan hararon, sur la manoj gantojn kaj sur tiuj alfiksitajn kartonajn naĝilojn, ankaŭ verdajn, surdorse ŝi havis direktilon alligitan per ŝnureto. La junularo ĝis la deksesa jaro havis malpermeson tien enpaŝi kaj ĉiuj, kiuj aĝis pli ol dek ses jarojn kaj pagis enirkoston, trovis egan plaĉon en tio, ke la marvirino havas grandan postaĵon, sur kiu estis surskribo 'Ĝis la revido!' Koncerne mamojn, tio estis nenio. Ili pendis al ŝi ĝis la ventro kiel mamoj de diboĉkaduka ĉiesulino. Je la sepa horo vespere sinjoro Mestek fermis la scenejon kaj diris: 'Marvirino, vi povas iri hejmen,' ŝi transvestis sin kaj jam je la deka horo vespere oni vidis ŝin paŝi tra Táborská-strato kaj tute diskrete alparoli ĉiun sinjoron, kiun ŝi renkontis: 'Belulo, iru kun mi amuziĝi.' Ĉar ŝi ne havis libreton pri polica inspekto, sinjoro Drašner ĉe kontrolo de noktaj ejoj malliberigis ŝin kun aliaj similaj ulinoj, kaj Mestek perdis sian negocon.”
En tiu momento la ĉefkurato falis de sur la benko kaj plu dormis sur la tero. La kaporalo tion bovrigardis kaj poste en absoluta silento kaj sen kia ajn helpo de la ceteraj mem provis levi lin sur la benkon. Vidiĝis, ke li perdis ĉian aŭtoritaton, kaj kiam li diris per malforta senespera voĉo: ”Ankaŭ vi povus min helpi,” ĉiuj el la eskorto rigardis rigide kaj moviĝis eĉ ne unu piedo.
”Vi povis lasi lin dormaĉi, kie li estis,” diris Švejk, ”pri mia feldkurato mi ne faris tion alie. Foje mi lasis lin dormi en necesejo, alifoje li satdormis supre sur vestoŝranko, en trogo en fremda domo kaj dio scias, kie ĉie li dormaĉis.”
La kaporalon subite kaptis atako de decidemo. Li volis montri, ke li estas ĉi tie estro, kaj tial li diris krude: ”Fermu la faŭkon kaj ne parolaĉu! Ĉiu servosoldato superflue babilas. Vi estas kiel cimo.”
”Jes, kompreneble, kaj vi estas dio, sinjoro kaporalo,” respondis Švejk kun ekvilibro de filozofo, kiu volas realigi pacon en la tuta mondo kaj implikas sin ĉe tio en teruran polemikon, ”vi estas dolorplena Dipatrino.”
”Dio nia,” ekvokis la unujara volontulo, kunmetante la manojn, ”plenigu niajn korojn per amo al ĉiuj suboficiroj, por ke ni ne rigardu ilin kun naŭzo. Benu nian kongreson en tiu ĉi malliberula truo sur reloj.”
La kaporalo ruĝiĝis kaj eksaltis: ”Mi malpermesas al vi ĉiujn rimarkojn, vi unujarulo.”
”Vi kulpas pri nenio,” plu parolis la unujara volontulo per kvieta tono, ”la naturo rifuzis ĉian intelekton al multaj genroj kaj specoj de animaloj, ĉu vi iam aŭdis rakonti pri homa malsaĝo? Ĉu ne estus nepre pli bone, se vi naskiĝus kiel alia speco de mamulo kaj ne portus tiujn idiotajn nomojn homo kaj kaporalo? Estas granda eraro, ke vi konsideras vin kiel la plej perfektan kaj la plej bone evoluintan kreajon. Se oni dekudros al vi steletojn, vi estos nulo, kian oni mortpafas sen kia ajn intereso en ĉiuj tranĉeoj, en ĉiuj frontoj. Se oni aldonos al vi ankoraŭ unu steleton kaj kreos el vi animalon, nomatan soldulo, eĉ tiam ne estos tio pri vi ankoraŭ en ordo. Via mensa horizonto ankoraŭ pli malvastiĝos, kaj kiam vi postlasos viajn kulture kripliĝintajn ostojn ie sur batalkampo, en la tuta Eŭropo neniu vin priploros.”
”Mi igos vin malliberigi,” ekkriis la kaporalo senespere.
La unujara volontulo ekridetis: ”Vi volus igi min malliberigi ŝajne pro tio, ke mi vin insultis. En tia okazo vi mensogus, ĉar via mensa posedaĵo absolute ne kapablas registri iajn ofendojn kaj krom tio mi vetus kun vi je kio vi volus, ke vi memoras tute nenion el la tuta nia interparolo. Se mi al vi dirus, ke vi estas embrio, vi forgesus tion pli frue, ne eble ol ni alveturos en la sekvantan stacion, sed pli frue ol antaŭ ni flugaperos la plej proksima telegrafa masto. Vi estas formortinta cerba sulko. Mi ne scias absolute imagi, ke vi kapablus ie flue diri ĉion, kion vi aŭdis de mi paroli. Krom tio vi povas demandi ĉi tie kiun ajn, ĉu en miaj vortoj estis eĉ la plej eta aludo pri via mensa horizonto kaj ĉu mi vin per io ofendis.”
”Kompreneble,” konfirmis Švejk, ”ĉi tie neniu diris al vi eĉ vorteton, kiun vi povus iel false al vi klarigi. Tio ĉiam aspektas malbone, se iu sentas sin ofendita. Foje mi sidis en nokta kafejo 'Tunelo' kaj ni parolis pri orangutanoj. Kun ni sidis tie maristo kaj tiu rakontis, ke orangutanon ofte ne eblas distingi de barba civitano, ke tia orangutano havas la mentonon kovrita per haregoj kiel. 'Ni diru,' li proklamis, 'kiel ekzemple tiu sinjoro ĉe la apuda tablo.' Ni ĉiuj turnis la kapon, tiu barba sinjoro iris al la maristo kaj donis al li vangobaton, la maristo frakasis al li la kapon per bierbotelo kaj la barba sinjoro falis kaj restis senkonscie kuŝi, kaj ni adiaŭis la mariston, ĉar li tuj foriris, vidante, ke la barbulon li duonmortigis. Tiun sinjoron ni poste rekonscigis kaj per tio ni faris grandan eraron, ĉar tuj kiam li reakiris la konscion, li alvokis patrolon kaj tiu forkondukis al komisarejo nin ĉiujn, kiuj ja havis kun tio absolute nenion komunan. Tie li senĉese ripetis tion sian, ke ni vidis en li orangutanon, ke ni parolis pri nenio alia ol pri li. Kaj li senĉese gurdis la samon. Ni, ke ne, ke li ne estas orangutano. Kaj li, ke li estas, ke li tion aŭdis. Mi petis sinjoron komisaron, ke li tion al li klarigu. Kaj tiu tute bonanime tion al li klarigis, sed eĉ poste la barba sinjoro ne lasis sin konvinki kaj diris al sinjoro komisaro, ke tiu tion ne komprenas kaj estas nia komplico. Sinjoro komisaro igis lin do malliberigi, por ke la sinjoro malebriiĝu kaj ni volis reveni en 'Tunelo'n, sed ni jam ne povis, ĉar ankaŭ nin oni sidigis malantaŭ kradojn. Vidu do, sinjoro kaporalo, kio povas esti el malgranda kaj sensignifa miskompreno, kiu ne valoras eĉ parolon. En Okrouhlice vivis certa civitano kaj tiu ofendiĝis, kiam en Německý Brod oni al li diris, ke li estas pitono tigrostria. Ekzistas pli da tiaj vortoj, kiuj estas absolute nepunendaj. Ekzemple se oni al vi dirus, ke vi estas ondatro. Ĉu vi povus pro tio kontraŭ ni koleri?”
La kaporalo ekhenis. Ne eblis diri, ke li ekkriegis. Kolero, furiozo, senespero, ĉio kunfluis en torenton da fortaj sonoj, kaj tiun ĉi koncertan pecon kompletigis fajfado, kiun per la nazo faris la ronkanta ĉefkurato.
Post tiu ĉi ekheno venis absoluta deprimo. La kaporalo sidiĝis sur benkon kaj liaj akvecaj senesprimaj okuloj alkroĉis sin al malproksimaj arbaroj kaj montoj.
”Sinjoro kaporalo,” diris la unujara volontulo, ”nun, kiel vi observas belajn montojn kaj bonodorajn arbarojn, vi memorigas min pri la staturo de Dante. La sama modela vizaĝo de la poeto, viro de delikata koro kaj spirito, inklinanta al nobla agado. Restu, mi petas vin, tiel sidi, tio vere bele vin plaĉigas. Kun kia animiteco, sen kia ajn ceremonio kaj afekto vi rulŝovas la okulojn al la regiono. Certas, ke vi imagas, kiel tio estos bela, kiam anstataŭ tiuj dezertaj lokoj etendiĝos ĉi tie printempe tapiŝo de kolorriĉaj herbejaj floroj...”
”...tapiso, kiun brakumas rivereto,” rimarkis Švejk, ”kaj sinjoro kaporalo lekas pinton de inkokrajono, sidas sur arbostumpo kaj verkas poemeton por 'La malgranda leganto'[66].” La kaporalo iĝis tute apatia, dum la unujara volontulo asertis, ke li nepre vidis la kapon de la kaporalo elmodlita en ekspozicio de skulptistoj:
”Pardonu, sinjoro kaporalo, ĉu vi eble ne pozis kiel modelo al la skulptisto Štursa[67]?”
La kaporalo ekrigardis la unujaran volontulon kaj malgaje diris:
”Mi ne pozis.”
La unujara volontulo silentiĝis kaj streĉis sin sur benko. La viroj el la eskorto kaj Švejk kartludis, la kaporalo en malespero kibicis kaj permesis al si eĉ rimarki, ke Švejk elmetis pikan ason kaj ke tio estas eraro. Se li ne atutus, li havus sepon por la lasta elmeto.
”En gastejoj,” diris Švejk, ”estis iam tiaj belaj surskriboj kontraŭ kibicoj. Unu tian mi memoras. 'Kibico! Faŭkon fermu, tenu langon, aŭ mi batos vin sur vangon'.”
La soldata trajno enveturis stacion, kie inspektantaro trarigardis vagonojn. La trajno haltis.
”Kompreneble,” diris la senkompata unujara volontulo, signifoplene rigardante la kaporalon, ”inspektantaro estas jam ĉi tie.”
La vagonon enpaŝis la inspektantaro.
*
Kiel komandanton de la soldata trajno la stabo destinis rezervan oficiron doktoron Mráz.
Tiujn tedegajn deĵorojn oni ĉiam donis al rezervaj oficiroj. Doktoro Mráz estis el tio tute konfuzita. Senĉese li ne povis kalkultrovi unu vagonon, kvankam en civila vivo li estis gimnazia profesoro de matematiko. Krom tio la nombro de la viraro en unuopaj vagonoj, anoncita en la lasta stacio, diferencis de la nombro sciigita post finita envagoniĝo en la fervoja stacio České Budějovice. Kiam li enrigardis siajn paperojn, ŝajnis al li, ke dio scias de kie aperis je du militkuirejoj pli. Neordinare malagrablan jukadon sur la dorso kaŭzis al li la konstato, ke per nekonata maniero plimultiĝis al li ĉevaloj. Laŭ la listo de oficiroj li ne povis trovi du kadetojn, kiuj al li mankis. En la regimenta kancelario en antaŭa vagono oni senĉese serĉis skribmaŝinon. El tiu haoso kaptis lin kapdoloro, li englutis jam tri aspirinajn pulvorojn kaj nun inspektis la trajnon kun dolorplena mieno en la vizaĝo.
Enirinte kun sia adjutanto la kupeon por malliberigitoj, li enrigardis siajn paperojn, kaj akceptinte raporton de la ruinigita kaporalo, ke tiu veturigas du malliberigitojn kaj kiom da viraro li havas, li ankoraŭfoje kontrolis la verecon de la raporto laŭ siaj dokumentoj kaj ĉirkaŭrigardis.
”Kiun vi kunveturigas?” li demandis severe, montrante al la ĉefkurato, kiu dormis surventre kaj kies sidvangoj aroge rigardis la inspektantaron.
”Obee mi raportas, sinjoro leŭtenanto,” balbutis la kaporalo, ”ke ni iel...”
”Kia iel!” murmuris doktoro Mráz, ”parolu rekte.”
”Obee mi raportas, sinjoro leŭtenanto,” ekparolis Švejk anstataŭ la kaporalo, ”tiu ĉi sinjoro, kiu dormas surventre, estas ebria sinjoro ĉefkurato. Li aldoniĝis al ni kaj enpuŝis sin ĉi tien al ni en la vagonon, kaj ĉar li estas nia superulo, ni ne povas lin elĵeti por ke tio ne estu rompo de la subordigo. Li ŝajne erarprenis malliberulan vagonon por la staba.”
Doktoro Mráz ekĝemis kaj enrigardis siajn paperojn. En la nomaro ne estis eĉ mencio pri ĉefkurato, trajne veturonta en Bruckon. Li nervoze ekskuis la okulon. En la lasta stacio subite plikreskis al li la nombro de la ĉevaloj kaj nun en la kupeo por malliberigitoj tute neatendite multiĝas al li eĉ ĉefkuratoj.
Li kapablis fari nenion alian ol instigi la kaporalon, ke tiu turnu la dormanton surventre, ĉar la identecon de tiu ĉi ne eblis en tiu ĉi pozicio kontroli.
Post pli longa peno la kaporalo renversis la ĉefkuraton surdorsen, ĉe kio tiu vekiĝis, kaj vidante antaŭ si oficiron, diris: ”Ho, servus, Fredy, kio estas nova? Ĉu oni jam preparis vespermanĝon?” denove fermis la okulojn kaj turnis sin al la vando.
Doktoro Mráz tuj ekkonis, ke temas pri tiu hieraŭa manĝegulo el la oficira kazino, fama forvorulo de ĉiuj oficiraj manĝejoj, kaj mallaŭte ekĝemis.
”Pro tio,” li diris al la kaporalo, ”vi iros al raporto.” Ĉe foriro subite haltigis lin Švejk:
”Obee mi raportas, sinjoro leŭtenanto, ke mi ĉi tien ne apartenas. Mi povis esti malliberigita nur ĝis la dekunua horo, ĉar ĝuste hodiaŭ venis tiu mia limtempo. Mi estis malliberigita por tri tagoj kaj nun mi jam rajtas sidi kun la ceteraj en brutvagono. Ĉar la dekunua estas jam longe for, mi petas vin, sinjoro leŭtenanto, ke mi estu aŭ elvagonigita sur la relojn, aŭ translokita — en brutvagonon, kien mi apartenas, aŭ al sinjoro ĉefleŭtenanto Lukáš.”
”Kia estas via nomo?” demandis doktoro Mráz, denove rigardante en siajn paperojn.
”Švejk Jozefo, obee mi raportas, sinjoro leŭtenanto.” ”Aha, vi estas do tiu konata Švejk,” diris doktoro Mráz, ”vi vere rajtis eliri je la dekunua horo. Sed sinjoro ĉefleŭtenanto Lukáš min petis, ke mi ellasu vin nur en Bruck, laŭdire tio estas pli sekura, almenaŭ vi ne faros dumvoje ian eksceson.” Post foriro de la inspektantaro la kaporalo ne povis reteni malican rimarkon:
”Vidu do, Švejk, ke helpis al vi kiel merdo turni vin al la pli supera instanco. Se mi volus, mi povis kaŭzi problemojn al vi ambaŭ.”
”Sinjoro kaporalo,” ekparolis la unujara volontulo, ”parolĵeti merdojn estas pli malpli fidinda argumentado, sed inteligenta homo ne uzas tiajn vortojn, se li estas ekscitita aŭ se li volas iun vortataki. Krom tio tiu via ridinda minaco, ke vi povis kaŭzi problemojn al ni ambaŭ. Kial, ĉe ĉiuj diabloj, vi tion ne faris, se vi havis al tio la okazon? En tio certe manifestiĝas via ega mensa matureco kaj neordinara delikateco.” ”Mi havas da tio jam sufiĉe!” eksaltis la kaporalo. ”Mi povas alkonduki vin ambaŭ en malliberejon!”
”Kaj pro kio, kolombeto?” senkulpe demandis la unujara volontulo.
”Tio estas mia afero,” kuraĝigis sin la kaporalo.
”Via afero,” diris la unujara volontulo kun rideto, ”via kaj nia. Kiel en la kartludo 'mia onklino — via onklino'. Mi preferus diri, ke efikis sur vin la mencio pri tio, ke vi iros al raporto, kaj tial vi komencas nin alkriegi, kompreneble ke per neofica procedo.”
”Vi estas arogantuloj,” respondis la kaporalo, kolektante la lastan kuraĝon mieni terure.
”Ion mi al vi diros, sinjoro kaporalo,” rimarkis Švejk; ”mi estas jam hardita soldato, mi servis antaŭ la milito kaj iaj insultoj neniam valoras la sekvojn. Kiam mi tiam antaŭ jaroj soldatis, mi memoras, ke ĉe nia kompanio estis certa soldulo Schreiter. Li servis por supo; kiel kaporalo li povis jam antaŭlonge iri hejmen, sed, kiel oni diras, li havis muŝon en la cerbo. Tiu homo nin soldatojn ĉikanis, li gluiĝis al ni kiel merdo al ĉemizo, unu afero al li ne plaĉis, la alia laŭdire kontraŭis ĉiujn preskribojn, li tiranis nin kiel li povis kaj diris al ni: 'Vi estas ne soldatoj, sed fruktogardistoj.' Min tio unu tagon kolerigis kaj mi iris al kompania raporto. 'Kion vi volas?' diras kapitano. 'Obee mi raportas, sinjoro kapitano, ke mi havas plendon kontraŭ nia sinjoro adjutanto Schreiter: ni estas ja imperiestraj soldatoj kaj ne fruktogardistoj. Ni servas al sinjoro imperiestro, sed ne gardas fruktarbojn.'
'Zorgu, insekto,' respondis al mi la kapitano, 'ke mi vin jam ne vidu.' Kaj mi al tio, ke mi obee petas sendi min al bataliona raporto.
Kiam mi klarigis tion al subkolonelo ĉe bataliona raporto, ke ni estas ne fruktogardistoj, sed imperiestraj soldatoj, la subkolonelo igis min malliberigi por du tagoj, sed mi petis, ke oni min transloku al regimenta raporto. Ĉe la regimenta raporto sinjoro kolonelo post mia klarigo min alkriegis, ke mi estas idioto, ke mi iru al ĉiuj diabloj. Mi al tio: 'Obee mi raportas, sinjoro kolonelo, ke mi estu sendita al brigada raporto.' Tion li ektimis, tuj igis alvoki en la kancelarion nian soldulon Schreiter kaj tiu antaŭ ĉiuj oficiroj devis pardonpeti min pro la vorto 'fruktogardisto'. Poste li kuratingis min sur la korto kaj anoncis al mi, ke ekde la hodiaŭo li min ne insultos, sed ke li alkondukos min en garnizonan malliberejon. De tiu tempo mi tre atentis ĉiun mian paŝon, sed mi misatentis min. Mi gardostaris ĉe magazeno kaj tie ĉiu gardostaranto ĉiam ion skribis sur muron. Li aŭ desegnis tie virinan seksorganon aŭ skribis ian verseton. Mi ne povis ion rememori kaj tiel pro enuo mi subskribis min sur muro sub surskribon: 'La soldulo Schreiter estas hufulo'. Kaj tia kanajla soldulo tion tuj denuncis, ĉar li flarsekvis min kiel rabia hundo. Super tiu surskribo malfeliĉe estis la alia: 'Ni ne iros al la fronto, fekas sur ĝin ja sen honto', kaj tio estis en la jaro 1912, kiam prepariĝis marŝo en Serbion kaŭze de la afero de tiu konsulo Procházka[68]. Oni do sendis min tuj al landa juĝejo en Terezín. Sinjoroj de la soldata juĝejo eble dekkvinfoje fotografis la magazenan muron kun tiuj surskriboj kaj mia subskribo, dekfoje ordonis al mi skribi por esplori mian skribmanieron: 'Ni ne iros al la fronto, fekas sur ĝin ja sen honto', dekkvinfoje mi devis antaŭ ili skribi 'La soldulo Schreiter estas hufulo' kaj fine alveturis grafologo kaj igis al mi skribi: 'Estis la 29an de julio 1897, kiam Dvór Králové nad Labem ekkonis terurojn de anoncis en oktobro 1912 al sia registaro, ke serbaj oficejoj faras al li obstaklojn. Streĉa situacio, kiu regis inter ambaŭ landoj post tiu ĉi okazaĵo, preskaŭ minacis per eksplodo de milito jam en la jaro 1912. Poste montriĝis, ke tiu anonco estis tute malvera, kruda kaj superbordiĝinta Elbo.' 'Tio ankoraŭ ne sufiĉas,' diris la enketa juĝisto, 'nin interesas tiu fekado. Diktu al li ion, kie estas multe da literoj s kaj r.' Oni do al mi diktis: 'serbo, trabokonstruaĵo, skabio, mizero, kerubo, rubeno, kanajlaro.' Tiu juĝeja grafologo estis el tio jam tute konfuzita, senĉese turnis la rigardon malantaŭen, kie staris soldato kun bajoneto, kaj fine diris, ke oni devas sendi tion en Vienon, ke mi skribu al li trifoje sinsekve: 'Ankaŭ la suno komencas brulradii, varmego estas eminenta.' Oni ekspedis la tutan materialon en Vienon kaj fine el tio rezultis, ke koncerne la surskribojn, tiujn ke ne skribis mia mano, la subskribo ke estas mia, kion mi konfesis, kaj ke oni kondamnas min pro tio al sessemajna malliberigo, ĉar mi subskribis min, kiam mi gardostaris kaj ne povis laŭdire gardi dum tiu tempo, kiam mi skribis mian nomon sur la muro.”
”Vidiĝas,” diris la kaporalo kontente, ”ke tio tamen nur ne restis sen puno, ke vi estas granda krimulo. Esti sur la loko de la landa juĝejo, mi šanĝus vin ne per ses semajnoj, sed per ses jaroj.”
”Ne estu tiel terura,” ekparolis la unujara volontulo, ”kaj prefere meditu pri via fino. Guste antaŭ momento diris al vi la inspektantaro, ke vi iros al raporto. Necesus, ke por tia afero vi preparu vin tre serioze kaj kontemplu pri la lastaj aferoj de la kaporalo. Kion vi propre signifas kompare kun la universo, se vi ekpensos, ke nia la plej proksima astro estas de tiu ĉi soldata trajno en 275.000-oble pli granda distanco ol la suno, por ke ĝia paralakso egalu al unu arksekundo. Se vi troviĝus en la universo kiel astro, vi estus nepre tro eta, por ke povu vin registri la plej kvalitaj astronomiaj aparatoj. Por via nemezurebleco en la universo ne ekzistas termino. Dum duonjaro vi kreus sur la firmamento tian tre etan arketon, dum jaro elipseton, tiel sensignifan, ke mankas termino por esprimi ĝin per ciferoj. Via paralakso estus nemezurebla.” ”En tiu okazo,” rimarkis Švejk, ”sinjoro kaporalo povus esti fiera, ke neniu povas lin mezuri, kaj kiel ajn tio pri li finiĝu ĉe la raporto, li devas esti trankvila kaj ne ekscitiĝi, ĉar ĉiu ekscito damaĝas la sanon kaj tiun nun en la milito ĉiu devas al si gardi, ĉar la militaj turmentoj postulas de ĉiu unuopulo, ke li ne estu duonmortaĉulo.
Se oni vin, sinjoro kaporalo, malliberigos,” daŭrigis Švejk kun afabla rideto, ”se trafos vin ia maljustaĵo, ne perdu la spiriton, kaj se oni estos konvinkitaj pri sia vero, ankaŭ vi estu konvinkita pri la via. Mi konis karbovendiston, certan Franciskon Škvor, kiu estis kun mi malliberigita komence de la milito ĉe la polica direkcio en Prago pro ŝtatperfido kaj pli poste probable ankaŭ ekzekutita pro pragmata sankcio[69]. Tiu homo, kiam oni lin demandis ĉe enketo, ĉu li volas iel oponi kontraŭ la protokolo, diris:
'Ĉu estis tiel aŭ alie, tamen iel estis, ankoraŭ ne okazis, ke iel ne estu.’
Poste oni ŝovis lin pro tio en senlumejon, du tagojn donis al li nenion manĝi kaj trinki kaj denove kondukis lin al enketo, kaj li obstinis en tiu sia 'ĉu estis tiel aŭ alie, tamen iel estis, ankoraŭ ne okazis, ke iel ne estu'. Probable kun tio li iris eĉ al la pendumilo, kiam poste oni transdonis tion al soldata tribunalo.”
”Nun oni laŭdire pendumas kaj pafekzekutas multe da homoj,” diris unu el la viroj de la eskorto, ”antaŭnelonge oni legis al ni sur ekzercejo ordonon, ke en Motol oni pafekzekutis rezerviston Kudrna, ĉar kiam lia edzino volis lin en Benešov adiaŭi, kapitano sabrohakis lian knabeton, kiun ŝi tenis en la manoj kaj Kudrna ekscitiĝis. Kaj politikemulojn oni malliberigas senescepte. En Moravio oni pafekzekutis ankaŭ redaktoron. Kaj nia kapitano diris, ke tio atendas ankaŭ la ceterajn.”
”Ĉio havas siajn limojn,” proklamis la unujara volontulo dusence.
”En tio vi pravas,” ekparolis la kaporalo, ”redaktoroj tion meritas. Ili nur ribeligas homojn. Kiel antaŭ du jaroj, kiam mi estis ankoraŭ nur apuntato, servis sub mi redaktoro kaj tiu ne nomis min alie ol pereiganto de la armeo, sed kiam mi instruis al li soldatajn gimnastikaĵojn, ĝis li ŝvitis, li ĉiam diris: 'Mi petas, ke vi estimu min kiel homon.' Sed mi montris al li tiun lian 'homon', kiam estis 'Al la tero!' kaj multe da flakoj sur la kazerna korto. Mi alkondukis lin al tia flako kaj la ulo devis ripete en ĝin fali, ĝis la akvo ŝprucis kiel en naĝejo. Kaj jam posttagmeze ĉio sur li devis denove brili, la uniformo devis esti pura kiel vitro, kaj li purigis, ĝemegis, faris rimarkojn kaj la sekvantan tagon li denove aspektis kiel porkino kuŝaĉinta en ŝlimo, mi staris super li kaj diris al li: 'Do, sinjoro redaktoro, kio estas pli, pereiganto de la armeo aŭ tiu via 'homo'?' Tio estis vera inteligentulo.”
La kaporalo venke ekrigardis la unujaran volontulon kaj daŭrigis: ”Oni forprenis de li la galonojn de unujara volontulo ĝuste pro lia inteligenteco, ĉar li skribis en gazetoj pri ĉikano al la soldatoj. Sed kiel lin ne ĉikani, se tia klera homo ne scias dismeti kulasriglilon de pafilo, eĉ se oni montris tion al li dekfoje, kaj kiam oni komandas 'Rigardi maldekstren!', li turnas sian cerbujon kvazaŭ intence dekstren kaj rigardas ĉe tio stulte kiel korniko, ĉe ekzercaĵoj per fusilo li ne scias, kion unue kapti, ĉu fusilrimenon aŭ kuglujon, kaj gapas al vi kiel bovido al nova pordego kiam oni al li montras, kiel la mano deglitu tra la rimeno suben. Li eĉ ne sciis, sur kiu ŝultro porti la fusilon, soldatsalutis kiel simio, kaj tiuj liaj kalkanturniĝoj, dio helpu, kiam oni marŝis kaj li lernis soldatpaŝi. Kiam li ricevis ordonon turniĝi, estis al li indeferente, per kiu piedaĉo li tion faris, plaŭd', plaŭd', plaŭd', li faris ekzemple eĉ ses paŝojn antaŭen kaj nur poste turnis sin kiel ventkoko sur turnilo kaj ĉe marŝo li iris kiel podagrulo aŭ dancis kiel kaduka ĉiesulino ĉe kermesa amuzo.”
La kaporalo forkraĉis: ”Oni donis al li intence tre rustan fusilon, por ke li ellernu ĝin purigi, li frotegis ĝin kiel hundo sian inon, sed eĉ se li aĉetus je du kilogramoj da stupo pli, li finpurigus nenion. Ju pli longe li ĝin purigis, des pli malbona kaj rusta tio estis, kaj ĉe raporto iris lia fusilo de unu mano al la alia kaj ĉiu miris, kiel tio eblas, ke tio surhavas tiom da rusto. Nia kapitano, tiu ĉiam al li diris, ke el li, la redaktoro, neniam estos soldato, ke li iru prefere sin pendumi, ke li superflue voras soldatpanon. Kaj la redaktoro malantaŭ siaj okulvitretoj nur palpebrumis. Tio estis por li granda festo, se li ne havis severan karcerpunon aŭ ne devis sidi en la kazerno. En tiu tago li ordinare skribis tiujn siajn gazetartikolojn pri turmentado al la soldatoj, ĝis foje oni faris ĉe li traserĉon en la kofreto. Kiom da libroj li tie havis, nu! Nur librojn pri senarmigo, pri paco inter la nacioj. Pro tio li iris en garnizonan malliberejon kaj de tiu tempo ni havis de li trankvilon, ĝis subite li aperis en kancelario kaj kompilis listojn de provizbezonaĵoj, por ke la viraro lin ne kontaktu. Tio estis malgaja fino de tiu inteligentulo. Li povis iĝi grandsinjoro, se pro sia idioteco li ne perdus la rajton de unujara volontulo. Li povis esti leŭtenanto.”
La kaporalo ekĝemis: ”Li ne sciis eĉ fari al si faldojn sur la mantelo[70], ĝis el Prago li mendis al si likvaĵojn kaj diversajn ŝmiraĵojn por purigi butonojn, kaj tamen tiu lia butono estis ruza kiel Esavo. Sed kontraŭdiri li sciis, kaj kiam li estis en la kancelario, li faris nenion alian el senĉese komencis filozofi. En tio li trovis plaĉon jam pli frue. Li parolis, kiel mi jam diris, senĉese pri 'homo'. Foje, kiam li tiel meditis super flako, en kiun li devis falegi post 'Al la tero!', mi diris al li: 'Se vi senĉese parolas pri homo kaj koto, rememoru, ke la homo estis el koto kreita kaj ke tio devis al li plaĉi'.”
Satparolinte, la kaporalo estis nun kontenta pri si mem kaj atendis, kion diros al tio la unujara volontulo. Sed ekparolis Švejk:
”Antaŭ jaroj pro la samaj aferoj, pro tia ĉikano certa Koníček ĉe la tridekkvina regimento mortpikis sin kaj kaporalon. Oni publikigis tion en 'Kuriero'. La kaporalo havis en la korpo proksimume tridek pikvundojn, el kiuj pli ol dek du estis mortigaj. Tiu soldato poste ankoraŭ sidiĝis sur la mortan kaporalon kaj sur li sin mortpikis. Alia afero okazis antaŭ jaroj en Dalmatio, tie oni kaporalon mortotranĉis kaj ĝis nun oni ne scias, kiu tion faris. Restis tio vualita per sekreto, oni scias nur tion, ke la mortigita kaporalo havis la nomon Fiala kaj devenis de Drábovna ĉe Turnov. Krom tio mi scias pri kaporalo Rejmánek de la sepdekkvina regimento.”
Agrabla rakontado estis subite interrompita per egaj ĝemoj sur la benko, kie dormis la ĉefkurato Lacina.
La pastro iom post iom vekiĝis en sia tuta beleco kaj digno. Lia vekiĝo estis akompanata per la samaj fenomenoj kiel matena vekiĝo de juna titano Gargantua, kiel tion priskribis la gaja maljuna Rabelais.
La ĉefkurato sur la benko furzis, ruktis kaj brue plengorĝe oscedis. Fine li sidiĝis kaj mirigite demandis:
”Krucilaudon, kie mi estas?”
La kaporalo, vidante vekiĝon de la soldatrangulo, tre servile respondis:
”Obee mi raportas, sinjoro ĉefkurato, ke vi bonvolas troviĝi en vagono por malliberigitoj.”
La vizaĝon de la pastro laŭflugis ekfulmo de miro. Li sidis momenton senvorte kaj penplene meditis. Vane. Inter tio, kion li travivis dumnokte kaj matene kaj inter lia vekiĝo en vagono, kies fenestroj havis kradojn, estis ege multe da malklarajoj.
Fine li demandis la kaporalon, starantan antaŭ li ankoraŭ senĉese servile: ”Kaj laŭ kies ordono, mi, kiel.”
”Obee mi raportas, sen ordono, sinjoro ĉefkurato.”
La pastro leviĝis kaj komencis paŝi inter benkoj, murmurante, ke tio ne estas al li klara. Li denove sidiĝis kun vortoj: ”Kien ni propre veturas?”
”En Bruckon, obee mi raportas.”
”Kaj kial ni veturas en Bruckon?”
”Obee mi raportas, ke tien estas translokita nia tuta naŭdekunua regimento.”
La pastro komencis denove penplene mediti, kio propre pri li okazis, kiel li venis en la vagonon kaj kial propre li veturas Bruckon kaj ĝuste kun la naŭdekunua regimento en akompano de eskorto.
Li rekonsciiĝis el sia postdiboĉa apatio jam tiagrade, ke li perceptis ankaŭ la unujaran volontulon, kaj tial li turnis sin al li kun demando:
”Vi estas inteligenta homo, ĉu vi povas klarigi al mi tute senhezite, prisilentante nenion, kiel mi venis al vi?”
”Tre volonte,” diris la unujara volontulo per kamaradeca tono, ”matene ĉe envagoniĝo en la stacio vi simple al ni aldoniĝis, ĉar vi havis vaporon en la kapo.”
La kaporalo severe lin ekrigardis.
”Vi puŝiĝis en nian vagonon,” daŭrigis la unujara volontulo, ”kaj jam tio estis preta. Vi kuŝiĝis sur benkon kaj Švejk ĉi tie metis sian mantelon al vi sub la kapon. Ĉe kontrolo de la trajno en la lasta stacio oni vin enskribis en liston de oficiroj troviĝantaj en la trajno. Vi estis, por tiel diri, ofice trovita kaj nia kaporalo iros pro tio al raporto.”
”Jes, jes,” ekĝemis la pastro, ”en la plej proksima stacio mi do transiru en stabvagonon. Ĉu vi ne scias, ĉu oni jam disdonis tagmanĝon?”
”La tagmanĝo estos nur en Vieno, sinjoro ĉefkurato,” prenis al si la vorton la kaporalo.
”Ĉu vi do metis al mi la mantelon sub la kapon?” turnis sin la pastro al Švejk. ”Mi dankas vin kore.”
”Mi meritas nenian dankon,” respondis Švejk, ”mi agis tiel, kiel devas agi ĉiu soldato, kiu vidas, ke lia superulo havas nenion sub la kapo kaj estas iel. Ĉiu soldato devas sian superulon estimi, eĉ se tiu estus en nenormala stato. Pri feldkuratoj mi havas grandajn spertojn, ĉar mi estis servosoldato de sinjoro feldkurato Otto Katz. Feldkuratoj prezentas gajan kaj bonaniman popolon.”
La ĉefkurato el tiu postdiboĉa apatio post la hieraŭo ricevis atakon de demokrateco, elpoŝigis cigaredon kaj enmanigis ĝin al Švejk: ”Fumu kaj suĉu!”
”Vi iros laŭdire miakulpe al raporto,” li turnis sin al la kaporalo. ”Timu nenion, mi savos vin el tio, okazos al vi nenio.” ”Kaj vin,” li diris al Švejk, ”mi prenos kun mi. Ĉe mi vi vivos kiel en kuseneto.”
Nun li ricevis novan atakon de grandanimeco kaj asertis, ke li faros bone al ĉiuj, ke al la unujara volontulo li aĉetos ĉokoladon, al la viroj el la eskorto rumon, ke la kaporalon li igos transloki al trupo de fotografistoj ĉe stabo de la sepa infanteria divizio, ke li ĉiujn liberigos kaj neniam ilin forgesos.
Li komencis disdonadi cigaredojn el sia aktujo al ĉiuj, ne nur al Švejk, kaj proklamis, ke al la malliberigitoj li permesas fumi, ke li klopodos, ke al ĉiuj oni mildigu la punon kaj ili denove revenu en normalan soldatan vivon.
”Mi ne volas,” li diris, ”ke vi rememoru min malbone. Mi havas multe da konatoj kaj kun mi vi ne perdiĝos. Vi impresas min ĉiuflanke kiel honestaj homoj, kiujn sinjoro dio amas. Se vi pekis, vi pro tio pentofaras kaj mi vidas, ke vi ĝoje kaj volonte toleras, kion sendis sur vin dio.”
”Surbaze de kio oni vin punis?” li turnis sin al Švejk.
”Dio sendis sur min punon,” respondis Švejk pie, ”pere de regimenta raporto, sinjoro ĉefkurato, pro mia ne proprakulpa malfrua alveno al la regimento.”
”Dio estas pleje mizerikorda kaj justa,” solene diris la ĉefkurato, ”li scias, kiun puni, ĉar per tio li montras nur sian providencon kaj ĉiopovon. Kaj kial sidas vi, unujara volontulo?”
”Pro tio,” respondis la unujara volontulo, ”ke la mizerikorda dio bonvolis sendi sur min reŭmatismon kaj mi fieriĝis. Post la punfiniĝo mi estos sendita en kuirejon.”
”Kion dio faras, bone li faras,” diris la pastro entuziasme, aŭdante pri kuirejo, ”bonkonduta homo ankaŭ tie povas fari karieron. Guste en kuirejojn necesus transloki inteligentajn homojn cele de kombinaĵoj, ĉar ne gravas, kiel oni kuiras, sed kun kia amo oni tion kunmetas, aranĝas kaj tiel plu. Prenu ekzemple saŭcojn. Se cepan saŭcon preparas inteligenta homo, li prenas ĉiujn specojn de legomo kaj stufas ilin sur butero, poste li aldonas spicaĵojn, pipron, pimenton, iom da muskato, zingibro, sed ordinara neklera kuiristo lasas kuiri cepon en akvo kaj en tion ĵetas farunon, ĝisnigre rostitan sur sebo. Vin mi vere plej volonte vidus ie en oficira kuirejo. Homo sen inteligenteco povas ekzisti en iu ordinara okupo kaj en la vivo, sed en kuirejo tio evidentas. Hieraŭ vespere en oficira kazino en Budějovice oni prezentis al ni interalie renojn preparitajn sur madejro. Kiu ilin preparis, al tiu dio pardonu ĉiujn pekojn, tio estis senduba inteligentulo, kaj vere, en kuirejo de tiea oficira manĝejo estas instruisto el Skuteč. Kaj la samajn renojn sur madejro mi manĝis en oficira manĝejo de la sesdekkvara milicia regimento. Oni preparis ilin sur kumino, kiel oni stufas ilin en ordinara gastejo sur pipro. Kaj kiu ilin preparis, kio estis tiu kuiristo en civila vivo? Nutristo de brutaro en grandbieno.”
La ĉefkurato silentiĝis kaj poste kondukis la parolon al la problemo de kuirarto en la Malnova kaj Nova Testamentoj, kiam ĝuste en tiuj tempoj oni tre zorgis pri aranĝo de bongustaj manĝoj post diservoj kaj aliaj ekleziaj solenaĵoj. Poste li admonis ĉiujn ion kanti, al kio Švejk komencis kiel ĉiam malfeliĉe: ”De la urb' Hodonín jam Marina iras, kun barel' da vino pastro ŝin postiras.”
Sed la ĉefkurato ne ekkoleris.
”Havi ĉi tie almenaŭ iom da rumo, ne devus esti barelo da vino,” li diris, ridetante en absolute amika humoro, ”kaj tiun Marinan ni ankaŭ povus malhavi, tio nur logas al peko.”
La kaporalo atente ekpalpis en sian mantelon kaj eltiris de tie platan botelon kun rumo.
”Obee mi raportas, sinjoro ĉefkurato,” li ekparolis mallaŭte, ke vidiĝis, kian oferon li faras al si mem, ”se vi eble ne ofendiĝus...”
”Mi ne ofendiĝos, knabo,” respondis la pastro per serena kaj ĝoja voĉo, ”mi trinkos je nia feliĉa vojaĝo.”
”Jesuo Maria,” ekĝemis por si la kaporalo, vidante, ke post profunda gluto malaperis el la botelo duono de ĝia enhavo.
”Vi, ulo,” diris la ĉefkurato, ridetante kaj signifoplene palpebrumante al la unujara volontulo, ”al ĉio vi ankoraŭ sakras. Sinjoro dio devas vin puni.”
La pastro denove klinis la platan botelon al la gorĝo, kaj enmanigante ĝin al Švejk, komandante ordonis: ”Fintrinku tion!”
”Soldatservo estas soldatservo,” diris Švejk bonanime al la kaporalo, redonante al li malplenan botelon, kion tiu konfirmis per stranga ekbrilo en la okuloj, kiu povas aperi nur ĉe frenezeta homo.
”Kaj nun mi ankoraŭ iom dormetos,” diris la ĉefkurato, ”kaj mi deziras, ke vi veku min tuj, kiam ni alveturos Vienon.” ”Kaj vi,” li turnis sin al Švejk, ”vi iros en kuirejon de nia manĝejo, prenos manĝilaron kaj alportos al mi tagmanĝon. Diru, ke tio estas por sinjoro ĉefkurato Lacina. Zorgu ricevi duoblan porcion. Se estos knedlikoj, ne prenu tiujn tranĉitajn de la rando, per tio oni nur malgajnas. Poste alportu al mi el la kuirejo botelon da vino kaj kunprenu gamelon, por ke oni verŝu al vi tien rumon.”
La pastro Lacina palpserĉis en poŝoj.
”Aŭdu,” li diris al la kaporalo, ”mi ne havas poŝmonon, pruntu al mi florenon. — Do, jen vi havas! Kia estas via nomo?
Švejk?
Jen vi havas, Švejk, florenon trinkmone. Sinjoro kaporalo, pruntu al mi ankoraŭ unu florenon. — Vidu do, Švejk, la alian florenon vi ricevos, se vi ĉion prizorgos en ordo. — Krom tio ankoraŭ, ke oni donu al vi por mi cigaredojn kaj cigarojn. Se oni disdonos ĉokoladon, kaptu tie duoblan porcion, kaj se konservaĵojn, zorgu ricevi fumaĵitan langon aŭ anserajn hepatojn. Se estos havebla ementala fromaĝo, atentu, ke oni ne donu al vi porcion de la rando, kaj se hungara salamo, ne de la pinto, sed mezan parton, ke ĝi estu knedmola.”
La ĉefkurato streĉis sin sur la benko kaj post momento ekdormis.
”Mi opinias,” diris la unujara volontulo al la kaporalo ĉe ronkado de la pastro, ”ke vi estas plene kontenta pri nia trovito. Tiu en la mondo ne perdiĝos.”
”Kiel oni diras, oni jam prenis lin de mamo, sinjoro kaporalo,” ekparolis Švejk, ”li suĉas jam el botelo.” La kaporalo momenton luktis kontraŭ si mem, subite perdis ĉian servilecon kaj senkompate proklamis: ”Li kondutas ege hejmece.”
”Per tiu poŝmono, kiun li ne havas, li memorigas min pri masonisto Mlíčko el Dejvice,” aldonis Švejk, ”tiu ankaŭ tiel longe ne havis poŝmonon, ĝis li dronis en ŝuldoj kaj estis malliberigita pro trompo. Li fordiboĉis grandajn sumojn kaj ne havis poŝmonon.”
”Antaŭ la milito,” ekparolis viro el la eskorto, ”kapitano de la sepdekkvina regimento fordrinkis la tutan regimentan kason, devis forlasi la armeon kaj nun li denove estas kapitano, kaj adjutanto, kiu prirabis la armeon je drapo por distingiloj, temis pri pli ol dudek rulaĵoj, estas nun staba adjutanto, kaj en Serbio oni antaŭ nelonge pafekzekutis infanterianon, ĉar li formanĝis je unu fojo sian konservaĵon, kiun li ricevis por tri tagoj.”
”Tio nin ne tuŝas,” proklamis la kaporalo, ”sed tio estas vero, ke pruntepreni al si du florenojn de malriĉa kaporalo kiel trinkmonon...”
”Jen vi havas tiun florenon,” diris Švejk, ”mi ne volas riĉiĝi je via konto. Kaj se li donos al mi ankoraŭ la alian florenon, mi redonos ĝin al vi ankaŭ, por ke vi ne ploru. Tio devas vin ĝojigi, se iu via soldata superulo prunteprenas de vi monon por siaj elspezoj. Vi estas ega egoisto. Ĉi tie temas pri du mizeraj florenoj, kaj mi ŝatus vin vidi, se vi devus oferi la vivon por via soldata superulo, kiu kuŝus vundita ie ĉe malamika linio, vi devus lin savi kaj forporti en la manoj kaj oni pafus kontraŭ vi per ŝrapneloj kaj ĉio ebla.”
”Vi vin surfekus, sentaŭgulo,” defendis sin la kaporalo. ”Estas pli da tiaj surfekitaj en ĉiu batalo,” ekparolis denove viro el la eskorto, ”antaŭ nelonge rakontis al ni en Budějovice vundita kamarado, ke kiam ili sturmis, li surfekis sin trifoje sinsekve. Unue kiam ili grimpis supren el kaŝejoj antaŭ pikdratajn barilojn, poste kiam ili komencis tiujn dratojn tondi kaj la trian fojon ke li ellasis tion en la pantalonon, kiam kontraŭ ili impetis rusoj kun bajonetoj kaj kriegis 'hura!' Poste ili komencis kuri reen en kaŝejojn kaj en ilia taĉmento estis eĉ ne unu, kiu ne estus surfekita. Kaj ia morta soldato, kiu kuŝis supre sur kaŝejo kun la piedoj pendantaj malsupren kaj al kiu ŝrapnelo dum la sturmo forŝiris duonon de la kapo kvazaŭ oni ĝin detranĉus, tiu en sia lasta momento surfekis sin tiom, ke el lia pantalono fluis tio trans liajn botojn en kaŝejojn eĉ kun la sango. Kaj tiu duono de lia kranio eĉ kun la cerbo kuŝis ĝuste sub tio. Pri tio la homo eĉ ne scias, kiel tio al li okazis.”
”Iam en batalo la homo subite sentas malforton,” diris Švejk, ”se li ion abomenas. En la gastejo 'Na vyhlídce' en praga Pohořelec[71] rakontis resaniĝanto de Przemyśl, ke ie tie sub fortikaĵo ekis sturmo per bajonetoj kaj ke kontraŭ li aperis ruso, ulo granda kiel monto, kuris kun bajoneto rekte al li kaj havis grandan guton ĉe la nazo. Kiam la resaniĝanto ekrigardis tiun guton, tiun mukon, li tuj eksentis malforton kaj devis iri al bandaĝejo, kie oni rekonis lin infektita per ĥolero kaj forsendis en ĥolerajn barakojn en Budapesto, kie ĥolero vere lin ankaŭ trafis.”
”Ĉu li estis simpla infanteriano aŭ kaporalo?” demandis la unujara volontulo.
”Kaporalo,” respondis Švejk trankvile.
”Tio povus okazi ankaŭ al ĉiu unujarulo,” stulte proklamis la kaporalo, sed ĉe tio li venke ekrigardis la unujaran volontulon, kvazaŭ li volus diri: ”Jen, kiel mi vin rebatis, kion vi al tio diros.”
Sed tiu silentis kaj kuŝiĝis sur benkon.
Ili proksimiĝis al Vieno. Tiuj, kiuj ne dormis, rigardis tra fenestro pikdratajn barilojn kaj remparojn ĉe Vieno, kio vekis percepton de certa angoro ŝajne en la tuta trajno.
Se el vagonoj ankoraŭ senĉese sonis kriego de germanaj montaranoj de Kašperské Hory: ”Mi revenos, mi revenos, kiam reen mi revenos,” nun ĝi ĉesis sub malagrabla impreso de pikdratoj, per kiuj Vieno estis ĉirkaŭdratumita.
”Ĉio estas en ordo,” diris Švejk, rigardante tranĉeojn, ”ĉio estas en plena ordo krom tio, ke vienanoj ĉe promenoj povas ĉi tie disŝiri al si la pantalonon. Ĉi tie la homo devas esti singarda.
Vieno estas ĉiuflanke grava urbo,” li daŭrigis, ”kiom da sovaĝaj bestoj oni havas en tiu Schonbrunna menaĝerio! Kiam mi estis antaŭ jaroj en Vieno, mi pleje ŝatis iri rigardi simiojn, sed kiam veturas grava persono el la imperiestra kastelo, polica kordono enlasas tien neniun. Kun mi estis tie tajloro el deka distrikto kaj tiun oni malliberigis, ĉar li volis vidi tiujn simiojn, kiom ajn tio kostu.”
”Kaj ĉu vi estis ankaŭ en la kastelo?” demandis la kaporalo.
”Tie estas tre bele,” respondis Švejk, ”mi tie ne estis, sed rakontis al mi tion homo, kiu tie estis. La plej bela el tio estas la kastela gvardio. Laŭdire ĉiu gvardiano devas esti du metrojn alta kaj post sia malsoldatiĝo li ricevos tabakvendejon[72]. Kaj princinoj tie abundas kiel balaaĵo.”
Ili preterveturis stacidomon, de kie malantaŭ ili sonis tonoj de la aŭstra himno. La kapelo venis ĉi tien probable pro eraro, ĉar nur post pli longa tempo ili trajne enveturis stacion, kie ili haltis, estis tagmanĝo kaj solena bonvenigo.
Sed tio jam ne estis kiel komence de la milito, kiam soldatoj dumvoje al la fronto troŝtopis sin en ĉiu fervoja stacio, kie bonvenigis ilin virgulinoj en idiote blankaj roboj kun ankoraŭ pli idiotaj vizaĝoj, terure naŭzaj florbukedoj kaj ankoraŭ pli naŭza parolo de iu damo, kies edzo ŝajnigas sin nun granda patrioto kaj respublikano.
Bonvenigantoj en Vieno konsisis el tri membrinoj de la Aŭstra Ruĝa Kruco, du aninoj de ia milita societo por vienaj sinjorinoj kaj knabinoj, oficiala reprezentanto de la viena magistrato kaj reprezentanto de la armeo.
Sur ĉiuj tiuj vizaĝoj vidiĝis laciĝo. Trajnoj kun soldataro veturadis tage eĉ nokte, sanitaraj vagonoj kun vunditoj traveturis ĉiuhore, en stacioj oni ĉiumomente komutis vagonojn kun militkaptitoj sur aliajn relojn kaj ĉion tion devis ĉeesti membroj de ĉiuj tiuj diversaj korporacioj kaj societoj. Tio iris de unu tago al la alia kaj iama entuziasmo ŝanĝiĝis al oscedado. Ili alternis en tiu dejoro kaj ĉiu el ili, kiu aperis en iu viena stacidomo, havis la saman lacan mienon kiel tiuj, kiuj hodiaŭ atendis la trajnon kun la regimento el Budějovice.
El brutvagonoj elrigardis soldatoj kun mieno de senespero kiel tiuj, kiuj iras al la pendumilo.
Al ili alpaŝis damoj, disdonantaj al ili marcipanon kun sukeraj surskriboj: ”Venkon kaj venĝon”, ”Dio punu Anglion”, ”ricevis tabakvendejon” fariĝis mokesprimo, ekvivalenta al ”rekompenci la meritojn tiel, ke tio kostu nenion”
”La aŭstro havas sian patrujon. Li vivas por ĝi kaj havas ankaŭ la kaŭzon por ĝi batali.”
Vidiĝis, kiel germanaj montaranoj de Kašperské Hory ŝtopas sin per la marcipano, ĉe kio ne forlasis ilin la mieno de senespero.
Poste venis ordono po kompanioj iri por manĝo al militkuirejoj, kiuj staris malantaŭ la stacidomo.
Tie estis ankaŭ oficira kuirejo, kien iris Švejk por plenumi la ordonon de la ĉefkurato, dum la unujara volontulo atendis, kiam oni lin satigos, ĉar du viroj el la eskorto iris por alporti manĝon al ĉiuj en la malliberula vagono.
Švejk bone plenumis la ordonon, kaj transirante relojn, li ekvidis la ĉefleŭtenanton Lukáš, kiu promenis inter reloj kaj atendis, ĉu io por li restos en la oficira kuirejo.
Lia situacio estis tre malagrabla, ĉar provizore li havis komunan servosoldaton kun ĉefleŭtenanto Kirschner. Tiu ulo zorgis propre senescepte nur pri sia sinjoro kaj faris plenan sabotadon, kiam temis pri la ĉefleŭtenanto Lukáš.
”Al kiu vi tion portas, Švejk?” demandis la malfeliĉa ĉefleŭtenanto, kiam Švejk metis teren la amason da aĵoj, kiujn li ellogis en la oficira kuirejo kaj kiujn li havis volvitaj per sia soldata mantelo.
Švejk por momento embarasiĝis, se li tuj rekolektis la pensojn. Lia vizaĝo estis plena de sereno kaj trankvilo, kiam li respondis:
”Tio estas por vi, obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto. Mi nur ne scias, kie vi havas vian kupeon, kaj mi ne scias ankaŭ tion, ĉu sinjoro trajnokomandanto havos nenion kontraŭ tio, ke mi iru kun vi. Li estas ia bestio.”
La ĉefleŭtenanto Lukáš demande ekrigardis Švejkon, sed tiu bonule kaj familiare daŭrigis: ”Li vere estas bestio, sinjoro ĉefleŭtenanto. Kiam li inspektis la trajnon, mi raportis al li tuj, ke estas jam la dekunua horo, ke mia tuta puno finiĝis kaj ke mi apartenas aŭ en brutvagonon aŭ al vi, kaj li forregalis min tute krude, laŭdire ke mi restu, kie mi estas, ke mi almenaŭ dumvoje ne faros al vi, sinjoro ĉefleŭtenanto, denove ian malhonoron.”
Švejk ekmienis martire: ”Kvazaŭ jam iam, sinjoro ĉefleŭtenanto, mi farus al vi malhonoron.”
La ĉefleŭtenanto Lukáš ekĝemis.
”Malhonoron,” daŭrigis Švejk, ”mi faris al vi certe neniam, se io okazis, estis tio hazardo, nura dia providenco, kiel ĉiam diris maljuna Vanícek el Pelhřimov, pasigante en malliberejo sian trideksesan punon. Neniam mi faris ion spite, sinjoro ĉefleŭtenanto, mi ĉiam volis fari ion belan, bonan, kaj ne estas mia kulpo, se ni ambaŭ havis el tio nenian profiton, nur turmentojn kaj ĉagrenon.”
”Ne ploru tiom, Švejk,” diris la ĉefleŭtenanto Lukáš per mola voĉo, kiam ili proksimiĝis al la ŝtabvagono, ”mi aranĝos ĉion, ke vi denove estu jam ĉe mi.”
”Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke mi ne ploras. Min nur tre afliktis, ke ni ambaŭ estas la plej malfeliĉaj homoj en tiu ĉi milito eĉ sub la suno kaj ke ni ambaŭ kulpas pri nenio. Tio estas terura sorto, se mi ekpensas, ke mi estas tiel zorgema jam de la naskiĝo.”
”Trankviliĝu, Švejk!”
”Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke se tio ne estus rompo de la subordigo, mi dirus, ke mi absolute ne povas trankviliĝi, sed tiel ĉi mi devas diri, ke laŭ via ordono mi estas jam tute trankvila.”
”Grimpu do jam, Švejk, en la vagonon.”
”Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke mi jam grimpas.”
*
Super la soldata tendaro en Bruck regis nokta silento. En barakoj por la viraro soldatoj tremis de malvarmo kaj en oficiraj barakoj oni malfermis la fenestrojn, ĉar estis trohejtite.
De unuopaj objektoj, antaŭ kiuj gardostaris soldatoj, de tempo al tempo eksonis paŝoj de pikedo, kiu tiel forpeladis la dormon.
Sube en Bruck an der Leitha brilis lumoj de i.r. fabriko por viandkonservaĵoj, kie oni laboris tage eĉ nokte kaj prilaboris diversajn defalaĵojn. Ĉar la vento blovis de ĉi tie al aleoj en la soldata tendaro, iris ĉi tien fetoro el putrantaj tendenoj, hufoj, fendhufoj kaj ostoj, el kiuj oni kuiris supokonservaĵojn.
De forlasita paviloneto, kie iam en la paca tempo fotografisto fotis soldatojn, pasigantajn tie sian junaĝon sur soldata pafejo, vidiĝis sube en valo ĉe Leitha ruĝa elektra lumo de bordelo ”Ĉe maiza spiko”, kiun per sia vizito honoris la arkiduko Stefano dum grandaj manovroj ĉe Sopron en la jaro 1908 kaj kie ĉiutage kunvenis oficira kompanio.
Tio estas la plej nobla malĉastejo, kien ne rajtis enpasi simplaj soldatoj kaj unujaraj volontuloj.
Tiuj iradis en bordelon ”Roza domo”, kies verdaj lumoj ankaŭ vidiĝis de la forlasita fotografa paviloneto.
Estis tio grupigo kiel pli poste en la fronto, kiam la monarkio povis helpi al sia soldataro jam per nenio alia ol per transporteblaj bordeloj ĉe staboj de brigadoj, per tiel nomataj ”pufoj”.
Ekzistis do i.r. oficirpufo, i.r. suboficirpufo kaj i.r. soldatpufo.
Bruck an der Leitha brilis, same kiel sur la alia flanko malantaŭ ponto lumis Királyhida, Cislejtanio kaj Translejtanio[73]. En ambaŭ urboj, hungara kaj la aŭstra, ludis ciganaj kapeloj, brilis fenestroj de kafejoj kaj restoracioj, oni kantis, trinkis. Lokaj burĝoj kaj oficistaro kondukis ĉi tien en kafejojn kaj restoraciojn siajn edzinajn moŝtojn kaj plenaĝajn filinojn, kaj Bruck an der Leitha kaj Királyhida estis nenio alia ol unu granda bordelo.
En unu el oficiraj barakoj en la tendaro Švejk nokte atendis sian ĉefleŭtenanton Lukáš, kiu vespere iris en urban teatron kaj ĝis nun ne revenis. Švejk sidis sur kuŝpreparita lito de la ĉefleŭtenanto kaj kontraŭ li sur tablo estis servosoldato de majoro Wenzl.
La majoro denove revenis al la regimento, kiam en Serbio ĉe Drina oni konstatis lian absolutan malkapablon. Oni parolis pri tio, ke li igis dismunti kaj detrui pontonan ponton, kiam li havis ankoraŭ duonon de sia bataliono sur la alia bordo. Nun li estis translokita kiel komandanto al soldata pafejo en Királyhida kaj li havis ankaŭ ion por fari pri mastrumado en la tendaro. Inter oficiroj oni rakontis, ke la majoro Wenzl nun stariĝos sur firmajn piedojn. La ĉambroj de Lukáš kaj Wenzl estis en la sama koridoro.
Servosoldato de la majoro Wenzl, Mikulášek, etkreska ulo kun postvariolaj cikatroj, balancis la piedojn kaj sakris: ”Mi miras al tiu mia maljuna kanajlo, ke li ankoraŭ ne iras. Mi ŝatus scii, kie tiu mia maljunulaĉo vagas la tutan nokton? Li povis doni al mi almenaŭ la ŝlosilon de la ĉambro, mi ekkuŝus kaj drinkus. Li havas tie sennombre da vinoboteloj.”
”Li laŭdire ŝtelas,” diris Švejk, komforte fumante cigaredojn de sia ĉefleŭtenanto, ĉar tiu malpermesis al li fumi pipon en la ĉambro, ”vi ja devas ion pri tio scii, de kie vi havas vinon?”
”Mi iras tien, kien li al mi ordonas,” respondis Mikulášek per malforta voĉo; ”mi ricevas de li papereton, jam iras transpreni aĵojn por hospitalo kaj portas tion hejmen.”
”Kaj se li al vi ordonus ŝteli la regimentan kason,” demandis Švejk, ”ĉu vi tion farus? Ĉi tie malantaŭ la vando vi sakras, sed antaŭ li vi tremas kiel tremolo.”
Mikulášek ekpalpebrumis per malgrandaj okuloj: ”Tion mi pripensus.”
”Nenion pripensu, vi ŝvitkovrita ido!” alkriis lin Švejk, sed li eksilentis, ĉar la pordo malfermiĝis kaj eniris la ĉefleŭtenanto Lukáš. Li estis, kiel tuj eblis rimarki, en tre bona humoro, ĉar li havis la kepon surmetita renverse.
Mikulášek tiel ektimis, ke li forgesis salti de sur la tablo, sed li soldatsalutis sidante, forgesinte al ĉio ankoraŭ tion, ke li ne havas kepon sur la kapo.
”Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke ĉio estas en ordo,” raportis Švejk, surpreninte firman soldatpozon laŭ ĉiuj preskriboj, ĉe kio cigaredo restis al li en la buŝo.
Sed la ĉefleŭtenanto Lukáš tion ne rimarkis kaj iris rekte al Mikulášek, kiu per malfermegitaj okuloj rimarkis ĉiun movon de la ĉefleŭtenanto kaj ĉe tio plu soldatsalutis kaj ankoraŭ senĉese sidis sur la tablo.
”La ĉefleŭtenanto Lukáš,” li diris, alpaŝante al Mikulášek per ne tro certa paŝo, ”kaj kia esta via nomo?”
Mikulášek silentis. Lukáš altiris al si seĝon antaŭ lin sur la tablo, sidiĝis rigardante lin kaj diris: ”Švejk, alportu al mi ofican revolveron el la kofro.”
Dum la tuta tempo, kiam Švejk serĉis en la kofro, Mikulášek silentis kaj nur konsterne rigardis la ĉefleŭtenanton. Se en tiu momento li ekkonsciis, ke li sidas sur la tablo, li estis certe ankoraŭ pli senespera, ĉar liaj piedoj tuŝis la genuojn de la sidanta ĉefleŭtenanto.
”Mi diras, homo, kian nomon vi havas?” vokis la ĉefleŭtenanto supren al Mikulášek.
Sed tiu plu silentis. Kiel li pli poste klarigis, ĉe neatendita alveno de la ĉefleŭtenanto atakis lin ia speco de katalepsio. Li volis salti malsupren kaj ne povis, li volis respondi kaj ne povis, li volis ĉesi soldatsaluti, sed tio ne eblis.
”Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto,” ekparolis Švejk, ”ke la revolvero ne estas šargita.”
”Šargu ĝin do, Švejk!”
”Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke ni ne havas kartoĉojn kaj ke estos malfacile depafi lin de sur la tablo. Mi permesas al mi rimarki, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke tio estas Mikulášek, servosoldato de sinjoro majoro Wenzl. Li ĉiam perdas la parolkapablon, se li vidas iun el sinjoroj oficiroj. Li eĉ hontas paroli. Ĝi estas ĉiuflanke tia, kiel mi diras, ŝvitkovrita, mizera ido. Kiam sinjoro majoro Wenzl iras ien en la urbon, li lasas ĝin ĉiam stari en la koridoro, kaj ĝi aflikte vagas en la barako de unu servosoldato al la alia. Se ĝi havus la kaŭzon ektimi, sed ĝi propre faris nenion.”
Švejk forkraĉis kaj en lia voĉo kaj en tio, ke li parolis pri Mikulášek en neŭtra genro, oni aŭdis totalan malestimon por la malkuraĝo kaj nesoldata konduto de Mikukášek, la servosoldato de la majoro Wenzl.
”Permesu,” daŭrigis Švejk, ”ke mi lin priflaru.”
Švejk detiris de sur la tablo la servosoldaton Mikulášek, kiu senĉese idiote rigardis la ĉefleŭtenanton, kaj stariginte lin teren, ekflaris al lia pantalono.
”Ankoraŭ ne,” li proklamis, ”sed jam tio komenciĝas. Ĉu mi lin elĵetu?”
”Elĵetu lin, Švejk.”
Švejk elkondukis tremantan Mikulášek en la koridoron, malfermis post si la pordon kaj en la koridoro al li diris: ”Do, stulta ulo, mi savis al vi la vivon. Kiam revenos sinjoro majoro Wenzl, alportu al mi pro tio senbrue botelon da vino. Sen ŝercoj. Mi vere savis al vi la vivon. Kiam mia ĉefleŭtenanto estas ebriega, sekvas io terura. Lin bridas nur mi kaj neniu alia.”
”Mi estas.”
”Furzo vi estas,” diris Švejk malŝate; ”sidu sur la sojlo kaj atendu, kiam venos via majoro Wenzl.”
”Fine vi iras,” bonvenigis Švejkon la ĉefleŭtenanto Lukáš, ”mi volas kun vi paroli. Vi ne devas denove tiel idiote stari en atentopozo. Sidiĝu, Švejk, kaj lasu al vi tiun 'laŭ la ordono'. Fermu la faŭkon kaj bone atentu! Ĉu vi scias, kie estas Sopronastrato en Királyhida? Lasu al vi tiun vian senĉesan: 'obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke mi ne scias'. Vi ne scias, diru do: mi ne scias, kaj punkto. Notu sur paperpeceton: 'Sopronastrato, n-ro 16'. En tiu domo estas feraĵista butiko. Ĉu vi scias, kio estas feraĵista butiko? Herrgott, ne diru 'obee mi raportas'. Diru mi scias, aŭ mi ne scias. Ĉu vi do scias, kio estas feraĵista butiko? Vi scias, bone. Tiun butikon posedas hungaro Kákonyi. Ĉu vi scias, kio estas hungaro? Do, himmelherrgott, ĉu vi scias, aŭ ne scias? Vi scias, bone. Supre super la butiko estas la unua etaĝo kaj tie li loĝas. Ĉu vi scias pri tio? Ke vi ne scias, krucifix, mi do al vi diras, ke li tie loĝas. Ĉu tio al vi sufiĉas? Sufiĉas, bone. Se tio al vi ne sufiĉus, mi igus vin malliberigi. Ĉu vi havas notite, ke tiu ulo havas la nomon Kákonyi? Bone, do morgaŭ matene proksimume je la deka horo vi iros suben en la urbon, trovos tiun domon, iros supren en la unuan etaĝon kaj tiun ĉi leteron transdonos al sinjorino Kákonyi.”
La ĉefleŭtenanto Lukáš malfermis sian paperujon kaj oscedante enmanigis al Švejk blankan koverton kun letero sen adreso.
”Tio estas tre grava afero, Švejk,” li instruis lin plu, ”singardemo neniam abundas, kaj tial, kiel vi vidas, mankas adreso. Mi plene vin fidas, ke vi transdonos tiun leteron en ordo. Notu ankoraŭ, ke tiu damo havas la nomon Etelka, notu al vi do 'sinjorino Etelka Kákonyi'. Mi diras al vi ankoraŭ, ke tiun leteron vi devas diskrete transdoni, okazu kio ajn, kaj atendi la respondon. Tio, ke vi devas atendi la respondon, estas jam skribite en la letero. Kion vi ankoraŭ volas?”
”Se oni ne donus al mi la respondon, sinjoro ĉefleŭtenanto, kion mi faru?”
”Vi almemorigos, ke la respondon vi devas ricevi kiom ajn tio kostu,” respondis la ĉefleŭtenanto, denove plengorĝe oscedante, ”sed nun mi jam iros dormi, hodiaŭ mi estas vere laca. Kiom da tio ni eltrinkis! Mi opinias, ke ĉiu estus same laca post tiu tuta vespero kaj nokto.”
La ĉefleŭtenanto Lukáš komence ne havis intencon ie sin deteni. Vesperiĝe li iris el la tendaro nur en urban teatron en Királyhida, kie oni ludis hungaran opereton kun korpulentaj judinoj-aktorinoj en ĉefaj roloj, kies eminenta avantaĝo estis tio, ke dum danco ili ĵetis la piedojn supren, surhavis nek trikotajon nek kalsoneton kaj por esti pli allogaj por sinjoroj oficiroj razis sin sube kiel tatarinoj, el kio havis kompreneble nenian ĝuon la galerio, sed tiom pli grandan oficiroj de artilerio, sidantaj sube en la teretaĝo, kiuj kunprenis en la teatron artileriajn binoklojn por vidi tiun belaĵon.
Sed la ĉefleŭtenanton Lukáš ne interesis tiu rimarkinda malĉastaĵo, ĉar la prunteprenita teatra binoklo ne estis akromata kaj anstataŭ femuroj li vidis nur moviĝantajn violajn areojn.
En paŭzo post la unua akto pli altiris lian atenton damo, akompanata de mezaĝa sinjoro, kiun ŝi tiris al vestejo kaj diris al li, ke ili iros tuj hejmen, ke ŝi ne rigardos tiajn aferojn. Si diris tion sufiĉe laŭte germane, al kio ŝia akompananto respondis hungare: ”Jes, anĝelo, ni iros, mi konsentas. Tio estas vere naŭza afero.”
”Tio estas abomenaĵo,” respondis la damo indigne, kiam la sinjoro vestis ŝin en teatran mantelon. Ŝiaj okuloj ardis ĉe tio ekscitite pro tiu malĉastaĵo, grandaj nigraj okuloj, tiel bone konvenantaj al ŝia bela staturo. Ĉe tio ŝi ekrigardis la ĉefleŭtenanton Lukáš kaj diris ankoraŭfoje indigne: ”Abomena, vere abomena afero!” Tio decidis pri mallonga amhistorio.
La ĉefleŭtenanto ricevis informon de vestogardistino, ke temas pri gesinjoroj Kákonyi, ke sinjoro Kákonyi posedas ferajistan butikon en Sopronastrato n-ro 16.
”Kaj li loĝas kun sinjorino Etelka en la unua etaĝo,” diris la vestogardistino detale kiel sperta prostituistino, ”ŝi estas germanino el Sopron kaj li estas hungaro; ĉi tie ĉio estas miksita.”
La ĉefleŭtenanto Lukáš ankaŭ reprenis sian mantelon el la vestejo kaj iris en la urbon, kie en granda vinejo kaj kafejo ”Ĉe la arkiduko Albrehto” li renkontiĝis kun kelkaj oficiroj de la naŭdekunua regimento.
Li ne parolis multe kaj tiom pli li trinkis, kombinante, kion propre skribi al tiu severa, ĉasta, bela damo, kiu logis lin nepre pli ol ĉiuj tiuj simioj sur la scenejo, kiel esprimis sin pri ili la ceteraj oficiroj.
En tre bona humoro li foriris en malgrandan kafejon ”Ĉe la kruco de la sankta Stefano”, kie li eniris malgrandan septitan ĉambron, elpelis de tie rumaninon, proponantan, ke ŝi senvestiĝos ĝisnude kaj ke li povas kun ŝi fari, kion li volas, mendis inkon, plumon, leterpaperon kaj botelon da konjako kaj post funda pripenso skribis tiun ĉi leteron, kiu ŝajnis al li esti la plej bela el ĉiuj, kiujn li kiam ajn skribis:
Via sinjorina moŝto!
Hieraŭ en la urba teatro mi ĉeestis la ludpecon, kiu vin indignigis. Mi okulsekvis vin jam dum la tuta unua akto, vin kaj vian sinjoron edzon. Kiel mi rimarkis.
”Ne ŝpari lin,” diris al si la ĉefleŭtenanto Lukáš, ”kie prenis tiu ulo la rajton havi tiel amindan edzinon. Ja li aspektas kiel razita paviano.”
Li skribis plu:
.via sinjoro edzo kun la plej granda komprenemo rigardis malĉastaĵojn, prezentatajn sur la scenejo en la ludo, kiu en vi, via sinjorina moŝto, vekis naŭzon, ĉar tio estis ne arto, sed abomena influado de la plej intimaj sentoj de la homo.
”Tiu ulino havas ja mamojn,” ekpensis la ĉefleŭtenanto Lukáš, ”do, rekte al la afero!”
Pardonu, via sinjorina moŝto, ke vi min ne konas, sed ke malgraŭ tio mi estas al vi sincera. En la vivo mi vidis jam multe da virinoj, sed neniu el ili impresis min tiom kiom vi, ĉar via opinio kaj vivokoncepto plene akordiĝas kun la mia. Mi estas konvinkita, ke via sinjoro edzo estas absoluta egoisto, kiu trenas vin kun si...
”Tiel ne,” diris al si la ĉefleŭtenanto Lukáš, strekis ”trenas vin kun si” kaj anstataŭ tio skribis:
.kiu pro sia intereso kondukas vin kun si, via sinjorina moŝto, al teatraj prezentadoj respondantaj sole al lia gusto. Mi ŝatas sinceron, mi neniel entrudiĝas en vian privatan vivon kaj deziras paroli kun vi private pri pura arto...
”Ĉi tie en hoteloj tio ne eblos, mi devos fortreni ŝin en Vienon,” ekpensis ankoraŭ la ĉefleŭtenanto; ”mi lasos sendi min tien ofice.”
Tial mi kuraĝas, via sinjorina moŝto, peti vin pri rendevuo por ke ni pli proksime honeste interkonatiĝu, kion vi certe ne rifuzos al tiu, kiun en la plej proksima tempo atendas penplenaj militiroj kaj kiu, en la okazo de via afabla konsento, en batalbruo konservos al si la plej belan rememoron pri animo, kiu ekkomprenis lin same kiel li mem komprenis ĝin. Via decido estos por mi signo, via respondo decida momento en la vivo.
Li subskribis sin, eltrinkis konjakon kaj mendis ankoraŭ unu botelon; kaj trinkante glaseton post glaseto, preskaŭ post ĉiu frazo li vere eklarmis, kiam li finlegis siajn lastajn liniojn.
*
Estis la naŭa horo matene, kiam Švejk vekis la ĉefleŭtenanton Lukáš: ”Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke vi fordormis la deĵoron kaj mi devas jam iri kun via letero en tiun Királyhidan. Mi vekis vin jam je la sepa horo, poste duonon post la sepa, poste je la oka, kiam oni pretermarŝis al ekzercejo, kaj vi nur turnis vin al la alia flanko. Sinjoro ĉefleŭtenanto… Mi diras, sinjoro ĉefleŭtenanto…”
La ĉefleŭtenanto Lukáš, ion ekmurmurinte, volis denove turni sin flanken, en kio li ne sukcesis, ĉar Švejk senkompate lin skuis kaj kriegis: ”Sinjoro ĉefleŭtenanto, mi iras do kun tiu letero en Királyhidan.”
La ĉefleŭtenanto ekoscedis: ”Kun letero? Ho jes, kun mia letero, tio estas diskreta afero, ĉu vi komprenas, sekreto inter ni. Formarŝi...”
La ĉefleŭtenanto denove volvis sin per kovrilo, kiun Švejk de li detiris, kaj dormis plu, dum Švejk migris en Királyhidan.
Trovi Sopronastraton n-ro 16 ne estus tiel malfacile, se hazarde ne renkontus lin hardita sapero Vodička, alkomandita al Stiria regimento, kies kazerno kuŝis sube en la tendaro. Antaŭ jaroj Vodička loĝis en Prago, en la strato ”Na Bojišti”, kaj tial ĉe tia renkontiĝo restis nenio alia, ol ke ili ambaŭ eniru la gastejon ”Ĉe la nigra virŝafeto” en Bruck, kie estis konata kelnerino Rozinja, ĉeĥino, al kiu ŝuldis ajnan sumon ĉiuj ĉeĥaj unujaruloj, kiuj iam ajn estis en la tendaro.
En la lasta tempo faris al ŝi protektanton la sapero Vodička, sperta marĉandulo, kiu havis en la listo ĉiujn marŝkojn forveturantajn el la tendaro kaj ĝustatempe iris admoni ĉeĥajn unujarulojn, ke ili ne perdiĝu en la milita haoso sen tio, ke ili pagus siajn ŝuldojn.
”Kien propre celas viaj paŝoj?” demandis Vodička, kiam ili unue ektrinkis bona vinon.
”Tio estas sekreto,” respondis Švejk, ”sed al vi, malnova kamarado, mi tion konfidos.”
Li detale ĉion al li klarigis kaj Vodička proklamis, ke li estas hardita sapero, ke li ne povas Švejkon forlasi kaj ke ili iros transdoni la leteron kune.
Ili bonege sin amuzis per rakontado pri pasintaj tempoj kaj ĉio ŝajnis al ili natura kaj facila, kiam post la dekdua horo ili eliris de la ”Ĉe la nigra virŝafeto”.
Krom tio ili havis en la animo fortan impreson, ke ili timas neniun. Dum la tuta vojo al Sopronastrato n-ro 16 Vodička montris egan malamon kontraŭ hungaroj kaj senĉese rakontis, kiel li ĉie kun ili interbatiĝas, kie ĉie kaj kiam li kun ili batiĝis kaj kio, kiam kaj kie malebligis al li kun ili interbatiĝi.
”Foje ni tenas tian hungaran bubon jam ĉe la gorĝo en Pausdorf, kien ni saperoj iris trinki vinon, kaj en tiu mallumo — ĉar tuj, kiam tio komenciĝis, ni frakasis pendlampon per botelo — mi volas doni al li baton per soldatzono sur la cerbujon, kaj li subite komencas krii:
'Antoĉjo, tio ja estas mi, Purkrábek, de la deksesa milicia regimento!'
Preskaŭ okazis eraro. Sed ni repagis tion al ili, al tiuj hungaraj histrionoj, laŭmerite tie ĉe la Nezidera lago[74], kiun ni iris rigardi antaŭ tri semajnoj. En apuda vilaĝo troviĝas tie honveda taĉmento de maŝinpafiloj kaj ni ĉiuj hazarde eniris gastejon, kie ili dancis tiun sian ĉardaŝon kiel frenezuloj kaj plengorĝe malfermis al si la faŭkon per sia 'Sinjoro, sinjoro, sinjoro juĝisto' aŭ 'Ulinoj, ulinoj, ulinoj kamparaj'. Ni sidiĝis kontraŭ ili, metis nur soldatzonojn antaŭ nin sur tablon kaj diras al ni: 'Kanajloj, ni montros al vi, kio estas 'ulinoj',' kaj certa Mejstřík, kiu havis la manplaton granda kiel la Blanka Monto, tuj proponis, ke li iros danci kaj deprenos ulinon de iu fiulo dum danco. La ulinoj estis diable ĉarmaj, kun admirvekaj tibioj kaj belpugaj, fortfemuraj kaj larĝokulaj, kaj kiel tiuj hungaraj kanajloj al ili premiĝis, vidiĝis, ke la ulinoj havas plenajn, durajn mamojn kiel duonpilkojn, ke tio faras al ili tre bone kaj ke ili scias orientiĝi en tia situacio. Do, tiu nia Mejstřík saltas en la rondon de dancantoj kaj la plej grandan ĉarmulinon volas depreni de honvedo, kiu komencis ion babili, Mejstřík tuj donis al li baton, la honvedo falis, ni tuj kaptis la soldatzonojn, volvis ilin ĉirkaŭ la manartikoj por ke la bajonetoj al ni ne forflugu, saltis inter ilin, mi ekkriis: 'Kulpa, senkulpa, prenu ilin laŭvice!' kaj jam tio iris kiel sur reloj. Ili komencis salti tra fenestro, ni kaptis ilin inter fenestroj je la kruroj kaj tiris reen en la ejon. Kiu ne apartenis al ni, tiu ricevis. En la aferon enmiksis sin tie ilia vilaĝestro kun ĝendarmo, kaj jam ili ricevis sur la cerbujon. Ankaŭ la gastejestro estis batita, ĉar li komencis germane sakri, laŭdire ke ni rompas la amuzon. Poste ankoraŭ en la vilaĝo ni kaptis tiujn, kiuj volis sin antaŭ ni kaŝi. Kiel ilian plotonestron, tiun ni trovis sube sub la vilaĝo en subtegmento de bieno, kie li enrapis en fojnon. Perfidis lin al ni lia amatino, ĉar li dancis tie kun alia ulino. Si trovis plaĉon en nia Mejstřík kaj iris kun li poste survoje supren al Királyhida, kie sub arbaro troviĝas fojnosekigejoj. Si entiris lin en tian sekigejon kaj poste postulis de li kvin kronojn kaj li donis al ŝi kelke da vangobatoj. Poste li kuratingis nin jam supre preskaŭ ĉe la tendaro kaj diris, ke li ĉiam opiniis, ke hungarinoj estas pli ardaj, sed ke tiu publikulino kuŝis kiel ŝtipo kaj senĉese nur ion babilis.
Hungaroj estas, mallonge dirite, kanajlaro,” finis la hardita sapero Vodička, al kio Švejk rimarkis: ”Iu hungaro ne kulpas pri tio, ke li estas hungaro.”
”Kial li ne kulpus,” ekscitiĝis Vodička, ”ĉiu pri tio kulpas, tio estas sensencaĵo. Mi dezirus al vi, ke ili foje kaptu kaj prilaboru vin tiel, kiel okazis al mi, kiam la unuan tagon mi alveturis ĉi tien cele de kursoj. Ankoraŭ la saman posttagmezon oni jam pelis nin en lernejon kiel brutaron, kaj ia idioto komencis tie al ni desegni kaj klarigi, kio estas frontaj kaŝejoj, kiel fari fundamentojn, kiel oni tion mezuras, kaj laŭdire kiu matene ne havos tion desegnita kiel li tion klarigas, tiu estos malliberigita kaj katenita. 'Kruciĝi', mi pensas, 'ĉu mi aliĝis al tiuj kursoj por eviti la fronton, aŭ por vespere desegni per krajoneto en iajn kajerojn kiel eta lernanto?' Atakis min tia kolero, ke mi ne povis tie plu elteni kaj tiun idioton, kiu tion al ni eksplikadis, mi ne povis eĉ ekrigardi. Mi havis guston ĉion disbategi, kiel mi estis furioza. Mi eĉ ne atendis kafon, el la barako mi tuj iris en Királyhidan kaj en tiu kolero mi pensis pri nenio alia ol kiel en la urbo trovi trankvilan drinkejon, tie ebriegiĝi kaj fari eksceson, al iu doni sur la faŭkon kaj kvietiĝinta iri hejmen. Hom' ion aranĝas, Dio tion ŝanĝas. Tie ĉe rivero inter ĝardenoj mi vere trovis tian lokalon, senbruan kiel kapelo, kiel kreitan por eksceso. Sidis tie nur du gastoj kaj interparolis hungare, kio incitis min ankoraŭ pli, kaj mi estis ankaŭ pli frue kaj pli multe ebriega ol mi opiniis, tiel ke en tiu ebrio mi eĉ ne rimarkis, ke apude troviĝas ankoraŭ unu lokalo, kien intertempe, dum mi drinkis, venis proksimume ok husaroj kaj tiuj ekimpetis kontraŭ mi, kiam mi donis sur la faŭkon al tiuj du unuaj gastoj. Tiuj kanajloj, husaroj, tiel min duonmortigis kaj pelis inter ĝardenoj, ke mi tute ne trovis la vojon hejmen, nur antaŭmatene, kaj mi devis tuj iri en malsanulĉambron, kie mi elturniĝis, ke mi falis en brikfarejon, kaj la tutan semajnon oni volvis min en malsekan litotukon por ke la dorso al mi ne abscesiĝu. Ne deziru, knabo, fali inter tiajn fiulojn. Tio ne estas homoj, tio estas brutaro.” ”Mordantaj hundoj kuras ĉiam kun vundoj,” diris Švejk, ”vi ankaŭ ne povas al ili miri, ke ili ekscitiĝis, se ili devis lasi tie ĉian vinon stari sur tablo kaj en mallumo peli vin tra ĝardenoj. Ili povis ordigi tion pri vi tuj surloke en la lokalo, poste vin elĵeti. Por ili estus tio pli bona kaj por vi ankaŭ, se ili finus tion kun vi ĉe la tablo. Mi konis brandovendiston Paroubek en Libeň. Ĉe tiu foje ebriiĝis dratumisto per junipera distilaĵo kaj komencis sakri, ke tio estas malforta, ke Paroubek en tion verŝas akvon, ke se li dratumus cent jarojn, por la tuta perlaborita mono aĉetus al si nur juniperan distilaĵon kaj eltrinkus ĝin je unu fojo, ke li ankoraŭ kapablus paŝi sur ŝnurego kun Paroubek en la ĉirkaŭbrako. Poste li ankoraŭ nomis la brandovendiston ruzulo kaj bestio el Šaščín[75], la kara Paroubek lin do kaptis, ĉirkaŭbatis al li la kapon per liaj musokaptiloj kaj dratoj, elĵetis lin eksteren kaj surstrate suben ĝis la Domo de invalidoj bategis lin per rulkurtena stango, kaj kiel li estis furioziĝinta, pelis lin de la Domo de invalidoj en Karlín supren ĝis Žižkov, de tie tra Židovské pece al Malešice, kie li fine tiun stangon je la dratumisto batrompis, tiel ke li povis reveni reen al Libeň. Ho, sed en tiu ekscitiĝo li forgesis tion, ke li ŝajne havas ankoraŭ la tutan rigardantaron en la drinkejo, ke tiuj fiuloj probable mem tie mastrumas. Kaj pri tio li ankaŭ konvinkiĝis, kiam li fine denove venis en sian drinkejon. Ĉe la brandovendejo estis duone malsuprentirita rulkurteno, ĉe kiu staris du policistoj, ankaŭ forte ebriaj, kiel ili faris ordon en la drinkejo. Ĉio duone fortrinkita, surstrate malplena bareleto de rumo kaj sub stabloj Paroubek trovis du ebriegajn ulojn, kiujn la policistoj pretervidis kaj kiuj, kiam li ilin eltiris, volis pagi al li po du krejceroj, laŭdire ili ne eltrinkis pli da sekala brando. Tia estas la puno por senpripensa faro. Tio estas kiel en la milito. La malamikon ni unue venkas, poste senĉese kaj senĉese malantaŭ li kaj fine ni mem ne havas la tempon por forkuri.”
” Tiujn ulojn mi bone memoras,” ekparolis Vodička, ”se iu el tiuj husaroj falus en miaj manojn, mi reguligus kun li la kontojn. Kiam nin tio kaptas, ni saperoj estas senkompatuloj. Ni ne estas kiel tiuj 'feraj muŝoj'[76]. Kiam ni estis en la fronto ĉe Przemyśl, ni havis tie kapitanon Jetzbacher, bestion, al kiu ne eblis trovi egalan sub la suno. Tiu sciis nin ĉikani, ke certa Bitterlich de nia kompanio, germano, sed tre bonkora homo, liakulpe sin mortpafis. Ni do al ni diris, ke kiam komencos fajfi kugloj de la rusa flanko, ke ankaŭ nia kapitano Jetzbacher ne vivos. Kaj ankaŭ tuj, kiam la rusoj komencis kontraŭ ni, ĉe kontraŭpafado ni enlasis en lin kvin pafojn. Tiu kanajlo havis la vivon fortika kiel kato, ni do devis finmortigi lin per du pafoj, por ke tio ne havu sekvojn; li nur ekmurmuris, sed iel ridinde, tre ŝerce.”
Vodička ekridis: ”Tio okazas en la fronto ĉiutage. Mia kamarado al mi rakontis, nun ankaŭ li servas ĉe ni, ke kiam li estis kiel infanteriano ĉe Beogrado, lia kompanio mortpafis dum batalo sian ĉefleŭtenanton, ankaŭ tian bestion, kiu mem mortigis du soldatojn dum marŝo, ĉar ili ne kapablis pluiri. Tiu antaŭ la morto subite komencis fajfi signalon por cedi. Laŭdire ĉiuj ĉirkaŭe preskaŭ krevis de rido.”
Ĉe tiu interesa kaj instrua interparolo Švejk kun Vodička fine trovis la feraĵistan butikon de sinjoro Kákonyi en Sopronastrato n-ro 16.
”Prefere tamen nur atendu ĉi tie,” diris Švejk al Vodička antaŭ traveturejo de la domo, ”mi nur suprenkuros en la unuan etaĝon, transdonos la leteron, atendos la respondon kaj tuj mi estos denove sube.”
”Vin mi forlasu?” ekmiris Vodička. ”Vi ne konas hungarojn, mi diras tion al vi senĉese. Ĉi tie ni devas esti pri ili singardaj. Mi lin plaŭdbatos.”
”Aŭskultu, Vodička,” diris Švejk serioze, ”ĉi tie ne temas pri hungaro, ĉi tie temas pri lia edzino. Mi ja klarigis al vi ĉion tion, kiam ni sidis kun tiu ĉeĥa kelnerino, ke mi portas leteron de mia ĉefleŭtenanto, ke tio estas absoluta sekreto. Mia ĉefleŭtenanto ja metis al mia koro, ke tion eksciu neniu viva animo, kaj tiu via kelnerino ja mem diris, ke tio estas tute ĝusta, ke temas pri diskreta afero. Ke neniu rajtas scii, se sinjoro ĉefleŭtenanto korespondas kun edziniĝinta ulino. Kaj ankaŭ vi mem tion aprobis kaj kapjesis al tio. Mi ja klarigis tion al vi ambaŭ kiel decas kaj konvenas, ke mi plenumos precize la ordonon de mia ĉefleŭtenanto, kaj nun vi volas iri kun mi supren, kostu tio kiom ĝi kostos.”
”Vi min ankoraŭ ne konas, Švejk,” respondis ankaŭ tre serioze la hardita sapero Vodička, ”se mi jam foje diris, ke mi vin ne forlasos, memoru, ke mia vorto valoras kiel cent aliaj. Kiam iras du homoj kune, estas tio ĉiam pli sendanĝera.” ”Tion mi, Vodička, elbatos el via kapo. Ĉu vi scias, kie en Vyšehrad estas Neklanstrato? Tie havis sian metiejon seruristo Voborník. Li estis justa homo kaj foje, kiam li revenis post tradiboĉita nokto hejmen, li alkondukis kun si ankoraŭ unu drinkulon por tranokto. Poste li longe, longege kuŝis, kaj lia edzino, rebandaĝante al li vundon sur la kapo, ĉiam al li diris: 'Vidu, Antoĉjo, se vi ne venus duope, mi vin nur insultus kaj ne ĵetus decimalan pezilon al vi sur la kapon.' Kaj li poste, kiam li jam kapablis paroli, diris: 'Vi pravas, mastrino, kiam mi venontfoje ien iros, mi altrenos kun mi neniun'.” ”Tio ankoraŭ mankus,” koleretis Vodička, ”ke tiu hungaro volu ĵeti al ni ion sur la kapon. Mi kaptos lin je la gorĝo kaj deĵetos el la unua etaĝo tra la ŝtuparo suben, ke li flugos kiel ŝrapnelo. Tiujn hungarajn bubojn necesas trakti senkompate. Kial fari kun ili longajn ceremoniojn.”
”Vodička, vi ja ne eltrinkis tiom multe. Mi havis je du pokaloj pli ol vi. Pripensu nur tion, ke ni ne povas fari eksceson. Pri tio mi respondas. Temas ja pri ulino.”
”Mi plaŭdbatos ankaŭ ulinon, Švejk, por mi tio indiferentas, vi ankoraŭ ne konas la harditan saperon Vodička. Foje en Záběhlice sur la 'Roza insulo' tia ina monstro ne volis iri kun mi danci, laŭdire ke mi havas ŝvelan faŭkon. Estas vero, mi havis ĝin ŝvela, ĉar mi ĝuste venis el dancamuzo en Hostivař, sed konsideru tiun ofendon fare de tiu publikulino. 'Jen havu ankaŭ vi, tre estimata fraŭlino,' mi diris, 'por ke vi ne sentu vin damaĝita.' Kiel mi donis al ŝi tiun baton, ŝi faligis la tutan tablon en la ĝardeno eĉ kun glasoj, malantaŭ kiuj ŝi sidis kun la paĉjo, panjo kaj du fratoj. Sed mi ne timis la tutan 'Rozan insulon'. Estis tie konatoj el Vršovice kaj tiuj min helpis. Ni draŝis proksimume kvin familiojn eĉ kun infanoj. Oni devis aŭdi tion ĝis Michle[77] kaj poste tio estis ankaŭ en la gazetaro, pri tiu ĝardena festo, kiun aranĝis ia bonfara societo de samurbanoj. Kaj tial mi diras, kiel aliaj helpis al mi, tiel ankaŭ mi helpos ĉiam al ĉiu kamarado, se io pendas en la aero. Nepre, nepre mi ne moviĝos de vi. Vi ne konas hungarojn... Tion vi ja ne povas al mi fari, ke vi min forpuŝu, se ni vidas nin post tiom da jaroj kaj ankoraŭ dum tiaj cirkonstancoj.”
”Iru do kun mi,” decidis Švejk, ”sed trakti singarde, por ke ni ne havu malagrablajojn.”
”Ne havu zorgojn, kamarado,” diris Vodička mallaŭte, kiam ili iris al la ŝtuparo, ”mi lin plaŭdbatos...”
Kaj li aldonis ankoraŭ pli mallaŭte: ”Vi vidos, ke tiu hungara bubo prezentos por ni nenian penon.”
Kaj se iu estus en la traveturejo kaj komprenus ĉeĥe, li ekaŭdus jam de la ŝtuparo pli laŭte eldiritan devizon de Vodička: ”Vi ne konas hungarojn.”, devizon, al kiu li venis en senbrua lokalo super la rivero Leitha, inter ĝardenoj de la glora Királyhida, ĉirkaŭita per montetoj, kiujn la soldatoj ĉiam malbenos, rememorante ĉiujn tiujn antaŭmilitajn kaj dummilitajn ekzercejojn, sur kiuj ili teorie preparadis sin al praktikaj masakroj kaj interbatiĝoj.
*
Švejk kun Vodička staris antaŭ loĝeja pordo de sinjoro Kákonyi. Antaŭ ol Švejk ekpremis butonon de sonorilo, li rimarkis:
”Ĉu vi iam aŭdis, Vodička, ke 'kiu prudenton ne havas, tiun saĝo ne savas?' ”
”Pri tio mi ne zorgas,” respondis Vodička, ”li ne havos tempon eĉ por nur malfermi la faŭkon...”
”Mi ankaŭ ne havas devon kun iu trakti, Vodička.”
Švejk sonorigis kaj Vodička diris laŭte: ”Unu, du, kaj li flugos tra la ŝtuparo.”
La pordo malfermiĝis, aperis servistino kaj demandis hungare, kion ili deziras.
”Nem tudom,” diris Vodička kun naŭzo, ”lernu ĉeĥe, ulino.”
”Ĉu vi komprenas germane?” demandis Švejk.
”Iomete.”
”Diri do la sinjorino, mi voli la sinjorino paroli, diri, ke unu letero esti de unu sinjoro, ekstere en la koridoro.”
”Mi miras al vi,” proklamis Vodička, enpaŝante la antaŭĉambron post Švejk, ”ke vi parolas kun tia bastardo.”
Ili staris en la antaŭĉambro, fermis la pordon al la koridoro kaj Švejk rimarkis nur:
”Ili havas tion ĉi tie bele ekipita, eĉ du pluvombrelojn sur la vesthokaro kaj tiu bildo de Sinjoro Kristo ankaŭ ne estas malbela.”
El la ĉambro, el kiu oni aŭdis tintadon de kuleroj kaj resonantajn telerojn, denove eliris la servistino kaj diris al Švejk: ”La sinjorino diri, ke ŝi havi ne tempo, se io estas, ke al mi doni kaj diri.”
”Do,” diris Švejk solene, ”al sinjorino letero, sed teni la faŭketo.”
Li eltiris la leteron de la ĉefleŭtenanto Lukáš.
”Mi,” li diris, fingromontrante sur sin, ”respondo atendi ĉi tie en antaŭĉambro.”
”Kial vi ne sidiĝis?” demandis Vodička, kiu jam sidis sur seĝo ĉe muro, ”tie vi havas seĝon. Ne staru ĉi tie kiel almozulo. Ne humiliĝu antaŭ tiu hungaro. Vi vidos, ke ni havos kun li konflikton, sed mi lin plaŭdbatos.”
”Aŭdu,” li diris post momento, ”kie vi ellernis germane?” ”Kiel memlernanto,” respondis Švejk. Denove estis momento de silento. Poste oni aŭdis grandan krion kaj bruon el la ĉambro, kien la servistino forportis la leteron. Iu ĵetis ion pezan planken, poste eblis klare distingi, ke tie flugas glasoj kaj frakasiĝas teleroj, al kio sonis kriego: ”Baszom az anyát baszom az istenet baszom a Kristus Marját, baszom az atyadot, baszom a világót![78]”
La pordo malfermiĝis kaj la antaŭĉambron enkuris mezaĝa sinjoro kun buŝtuko ĉe la kolo, mansvingante la leteron, transdonitan antaŭ momento.
Plej proksime ĉe la pordo sidis la hardita sapero Vodička kaj la ekscitita sinjoro turnis sin unue ankaŭ al li.
”Kion tio signifas, kie estas tiu damninda ulo, kiu alportis tiun ĉi leteron?”
”Malrapide,” diris Vodička, leviĝante, ”ne kriegu ĉi tie tro, por ke vi ne elflugu, kaj se vi volas scii, kiu alportis tiun leteron, demandu tie mian kamaradon. Sed parolu kun li dece, aŭ vi estos fulmrapide malantaŭ la pordo.”
Nun venis la vico al Švejk, ke li konvinkiĝu pri riĉa elokvento de la ekscitita sinjoro kun buŝtuko ĉe la kolo, kiu saltis de unua al deka, ke ili ĝuste tagmanĝis.
”Ni aŭdi, ke vi takmanĝi,” jesis kun li Švejk per kripligita germana lingvo, aldonante ĉeĥe: ”Tion ni povis ja supozi, ke ni probable superflue ŝiros vin de la tagmanĝo.”
”Ne humiliĝu,” diris Vodička.
La ekscitita sinjoro, kies buŝtuko post lia vigla gestado pendis jam nur je unu pinto, daŭrigis, ke komence li opiniis, ke en la letero temas pri rekvizicio de iuj ĉambroj por la soldataro en tiu ĉi domo, kiu apartenas al lia edzino.
”Ĉi tie oni povus loki ankoraŭ multe da soldataro,” diris Švejk, ”sed pri tio en tiu letero ne temis, kiel vi ŝajne konvinkiĝis.”
La sinjoro kaptis sin je la kapo, ĉe kio li komencis per la tuta vico da riproĉoj, ke ankaŭ li estis rezerva leŭtenanto, nun li tre volonte servus, sed li havas renan kolikon. Ke en la tempo de lia soldatservo la oficiraro ne kondutis tiel libermore por rompi familian trankvilon. Ke li sendos la leteron al komandantaro de la regimento, al la ministerio de milito, publikigos ĝin en la gazetaro.
”Sinjoro,” diris Švejk digne, ”tiun leteron skribis mi. Mi skribi, nenju ĉefleŭtenant. La subskribo nur tia formala, falsa. Subskribo, namo, falsi. Via edzino al mi tre plaĉas. Mi ami via sinjorino. Mi enamiĝis al via edzino per la tuta korpo, kiel diradis Vrchlický[79]. Admirinda virino:”
La ekscitita sinjoro volis sin ĵeti kontraŭ Švejk, kiu staris trankvile kaj kontente antaŭ li, sed la hardita sapero Vodička, okulsekvanta ĉiun lian movon, krurfalĉis lin, el la mano elŝiris al li la leteron, kiun la sinjoro senĉese svingis, ŝovis en poŝon, kaj kiam sinjoro Kákonyi leviĝis, Vodička lin kaptis, forportis al la pordo, tiun malfermis per unu piedo kaj jam oni aŭdis, kiel io ruliĝas tra la ŝtuparo.
Iris tio rapide kiel en fabeloj, kiam venas diablo por forporti homon.
Post la ekscitita sinjoro restis nur la buŝtuko. Švejk ĝin levis, dece ekfrapetis la pordon de la ĉambro, el kiu antaŭ kvin minutoj eliris sinjoro Kákonyi kaj el kiu oni aŭdis virinan ploron.
”Mi portas al vi la buŝtukon,” diris Švejk mole al la sinjorino, kiu ploris sur sofo, ”oni povus ĝin surtreti. Mian komplimenton.”
Li kunfrapis la kalkanumojn, soldatsalutis kaj eliris en la koridoron. Sur la ŝtuparo ne vidiĝis signoj de la lukto, ĉi tie laŭ la supozoj de Vodička ĉio iris tute glate. Nur ĉe la pordego de la traveturejo Švejk trovis forŝiritan kolumon. Tie probable okazis la lasta akto de tiu ĉi tragedio, kiam sinjoro Kákonyi senespere alkroĉis sin al la dompordego por ne esti eltrenita surstraten.
Tiom pli vivoplene estis sur la strato. Sinjoron Kákonyi oni fortrenis en kontraŭkuŝantan traveturejon, surverŝante lin per akvo, kaj meze de la strato la hardita sapero Vodička batalis kiel leono kontraŭ kelke da honvedoj kaj honvedaj husaroj, kiuj defendis sian samlandanon. Li majstre svingis sian bajoneton ĉe soldatzono kiel draŝilon. Kaj li ne estis sola. Ĉe lia flanko batalis kelke da ĉeĥaj soldatoj de diversaj regimentoj, kiuj ĝuste iris tra la strato.
Kiel Švejk pli poste asertis, eĉ li mem ne sciis, kiel ankaŭ li en tion implikiĝis, kaj ĉar li ne havis bajoneton, kiel en liaj manoj troviĝis bastono de konsternita rigardanto.
Daŭris tio sufiĉe longe, sed ĉio bela havas ankaŭ sian finon. Venis patrolo kaj forkondukis tion ĉion.
Švejk paŝis apud Vodička kun la bastono, kiun komandanto de la patrolo rekonis kiel corpus delicti.
Švejk iris kontente, havante la bastonon surŝultre kiel fusilon.
La hardita sapero Vodička dum la tuta vojo obstine silentis. Nur kiam ili eniris ĉefgardistejon, li diris afliktite al Švejk: ”Ĉu mi ne diris al vi, ke vi ne konas hungarojn?”
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.